Ĉu li?/Ĉapitro Unua

El Vikifontaro
Ĉu li? ()
(p. 1-31)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO UNUA

La dekunua matene sonoris en la Borsa horloĝo, kiam Fernando Herbeno lasis sian oficejon. Demandinte la kalendaron, sur kies deŝirebla tagfolio legiĝis per grandaj ciferoj la dato de l’tago, 14a de Decembro 1900, li sin envolvis dorlote en sian surtuton, direktis lastan rigardon al sia skribotablo surŝarĝita de paperoj, certiĝis ĉu ĉiuj tirkestoj estas zorge fermitaj, kaj, dum per klino de kapo li faris amikan saluton al ĉiuj oficistoj, kiujn li renkontis pasante, li malrapide malsupreniris la ŝtonan ŝtuparon de la malnova domo, en kiu la banko Maziero, Herbeno kaj Kio estas lokita.

Alveninte sur la trotuaro, Herbeno okule serĉis fiakron. Ĉar neniu kaleŝo montriĝis tuje disponebla:

« Ne estas grave, li diris; mi revenos piede. En tiu vintra klara mateno, pro tiu seka frosto, duonhora marŝado estos saniga por mi. »

Dum Herbeno sin direktis per vigla paŝo al la maldekstra riverbordo, en kiu li loĝis, li pripensis al la malfeliĉuloj, kiujn per sia pereiga likvido la Societo de direkteblaj aerostatoj estis kuŝiginta sur la pavimon de l’Horso. Fundkore li sin kulpigis; ĉar per konsiloj, kiujn li estis doninta al siaj klientoj, li kunlaboris nevole kun la aliaj ruinigintoj, kaj iome pligrandigis la nombron de ruinigitoj. — Mi konfidis, li pensis: mi unua estis erarigita. Fernando loĝis en la strato de l’Université. En momento kiam li transiris la pordon de sia domo, la pordisto rapide eliris el sia kajuto, kriante: — Sinjoro Herbeno! sinjoro Herbeno! Fernando, kiu jam estis grimpinta la unuajn ŝtupojn de la ŝtuparo, haltis, kaj sin turnante: — Kion vi petas de mi? li demandis. — Unu sinjoro venis antaŭ momento por paroli kun vi. Mi respondis, ke via sinjora Moŝto ne estas ankoraŭ reveninta, do ke estas tute neutile supreniri tri etaĝojn por trovi neniun; ĉar ŝia sinjorina Moŝto akceptas neniun viziton en horo tiel matena. — Kiu li estas? interrompis malafable Herbeno, malpaciencigite de tiu babilado. — Mi ne scias. Sed tiu sinjoro ŝajnis tre tedita, kaj eĉ tute kolera. “Li vane sin kaŝas,” li kriegis, “mi tre bone scios lin trovi, kaj diri laŭtege tion, kion mi opinias pri li.” — Sed fine, kiu li estas? Ĉu li diris sian nomon? — Ne, sinjoro: sed li lasis sian vizitkarton. — Je Dio! per la dono de tiu karto vi devis komenci. Kie ĝi estas? — Mi ĝin lasis en mia kajuto. — Iru do ĝin serĉi, kaj rapidu, ekkriis Fernando, kiun kolero ekokupis. Post unu minuto la pordisto revenis. — Jen estas ĝi, li diris, prezentante angulfalditan karton. Se mi kuraĝis haltigi vian sinjoran Moŝton, tion mi faris, tial ke mi ne devas lasi vin nescianta pri ia ajn okazinta afero ... Tiu hipokrita pripenso plialtigis ankoraŭ la koleron de l’ bankiero. Pro tio, kiam Herbeno estis ĵetinta rapidan rigardon al la kvadrataĵo el Bristol, sur kiu legiĝis tiuj du vortoj: Arturo Sedilo Li ne povis sin deteni kaj perforte piedfrapis la senkulpan ŝtupon, sur kiu li staris, dum lia manoj agititaj de nerva movado ĉifis konvulsie la malfeliĉan kartonon, nekonscian kaŭzon de tiu okazintaĵo. — Li ankoraŭ! murmuris la financisto. Tiu viro min fajrete mortigadas. Mi bonkore donus ion al tiu, kiu min liberigus el li. Kaj li malrapide supreniris la ŝtuparon, dum la pordisto maĉadis, revenante al sia kajuto: — Nu! mi opinias, ke tiu sinjoro Herbeno sendas la homojn al alia mondo vere tro rapide. Sed la bankiero tre priokupata ne aŭdis tiun lastan frazon. Li malfermis sian pordon kaj eniris en la manĝoĉambron, en kiu du personoj, maljunulo kaj juna virino, lin atendis. — Kia agrabla surprizo! Ĉu estas vi, baptopatro? ekkriis Fernando, rapidante al la mano al li prezentita. Ĉu vi venas peti de ni tagmanĝon? — Ne, mi dankas cin. Mi lasis antaŭ momento sinjoron Ĵakemaro, mian malnovan najbaron en Sèvres: mi lin renkontis tute hazarde sur la strato Vivienne, kaj ni tagmanĝis kune en restoracio, kiel fraŭloj. Eĉ pro tio mi venis pli malfrue ol kutime fari al Beatrico tiun dufoje semajnan viziton, kiun mi, kiel kuracisto, devigas ŝin toleri, depost ses monatoj. — Tiam, karulino, kiel ci fartas? petis Herbeno, kisante sur frunto sian edzinon. — Demandu sinjoron Maziero, respondis Beatrico: pli bone ol mi li povos cin sciigi pri tio. — Ŝi estas resanigita, mia kara infano, respondis la maljunulo, tute kaj plene resanigita. Eĉ mi praktikis hodiaŭ mian lastan medicinan ekzamenon. Ha! mi ŝin kuracis energie; ci povas min kredi. Nun ne ekzistas plu inter vi ia barilo. Pro tio, mi esperas, ke la venontan jaron mi tenos super la baptujo belan tre rozkoloran kaj tre vanghavan bubon. Fari por la filo tion, kion mi faris por la patro antaŭ dudek-ses jaroj, min plijunigos. Sed tuje, kvazaŭ doloriga memoro estus trairinta la cerbon de Maziero, la fizionomio de l’ maljunulo antaŭ ne longe gaja fariĝis subite malluma. Dume aŭdante la aludon, kiun ekfaris la baptopatro de Fernando, la juna virino sentis, ke ŝia vizaĝo purpuriĝas. — Nu, Beatrico, diris ŝia edzo ridetante, ci ruĝiĝas, kvazaŭ ci estus junulino surprizita farante kulpon. Tamen ci estas rajtigita al tio. Ĉu ni ne estas geedzoj? — Estas vere. Sed ĝis nun ni estis tiaj tiel malmulte. — Nun, miaj gekolomboj, rediris Maziero, kies vizaĝo, dank’ al ekpeno de lia volado, estis repreninta sian kutiman ŝajnon, estas tagmezo. Mi forkuras; ĉar mi ne volas malhelpi, ke vi altabliĝu. — Sed, baptopatro, diris Fernando, vi tre scias, ke vi ĝenas nin neniamaniere. Se nenio urĝa postulas vian ĉeeston en alia loko, kial vi ne restus kun ni? La maljunulo, kiu jam estis sin levinta, residiĝis. — Efektive ci estas prava, li diris. Post kiam la geedzoj Herbeno estis altabliĝintaj, li daŭrigis: — Mi komprenas, kiel forte tiu malsano, alvenante en plena mielluno, devis ĉagreni vin ambaŭ. Sed dank’ al via saĝo ĝi nun estas malaperinta. — Dank’ al viaj spertaj kuracoj precipe, mia kara doktoro, interrompis Beatrico. — Certe, respondis Maziero, la kuracado, kiun mi uzis, ne estis neutila. Fine al vi apartenas nun la estonteco. Amu vin reciproke, infanoj miaj, amu vin tre forte por kompensi la tempon perditan. La servistino eniris, alportante la unuan manĝopladon. Maziero silentis. Poste, sin turnante al alia temo, li rediris post kelkaj minutoj: — Nun, ĉar la kuracisto finis sian taskon kaj ne havas plu motivon por esti, li cedas la parolon al la financisto. Depost du tagoj mi ne iris al la banko. Ĉu ekzistas novaĵoj? — Ĉiam la samaj aferoj. La Societo de direkteblaj aerostatoj troviĝas en plena disvolviĝo. Ĉiumomente oni estas atakita de multaj protestantoj. Antaŭ duono da horo ia Sedilo venis min persekuti ĝis en mian hejmon. Li donis al la pordisto sian vizitkarton, vomante minacojn, ĉu mi estas responda pri tio, kio okazis? — Ĉu li estas nova kliento? Mi ne konas lin. — Li estas kompatinda neriĉulo, kiu metis sian tutan havaĵon en tiun spekulacion: mi devas konfesi, ke li tion faris, nur obeante miajn konsilojn: kaj nun li troviĝas preskaŭ tute ruinigita. Ho ve! mi havis tian konfidon en aerveturado. Aŭdante tiun konfeson, la maljunulo sulkis la brovojn, kaj lia fizionomio vestis severan ŝajnon, kiu ne estis kutima ĉe li. — Ci estis malprava, li diris, doninte tiajn konsilojn, kaj ne antaŭe petinte de mi mian opinion. Certe ci estas inteligenta, kaj min feliĉigas la sento, ke mi povas komisii al ci konfide parton de tiu ŝarĝo, kiu min tro lacigus, se mi estus devigata direkti sola bankon tiel gravan kiel la nian. Sed ci devus kompreni, ke entreprenoj tiel novaj kiel la direktado de aerostatoj, devas esti provitaj nur de kapitalistoj. Kompreneble kiel ci mi estas intime konvinkata, ke en aerveturo troviĝas la estonteco de l’ homaro. Ĝi sola, helpite de la lingvo internacia, malaperigos la barilojn, kiuj ankoraŭ staras inter popoloj; ĝi sola igos la militon neebla. Do oni devas favori per ĉiuj uzeblaj rimedoj la korajn, sciencajn, sindonemajn homojn, kiuj kuraĝas entrepreni tiun grandegan batalon, kaj penas dresi la naturon venkitan. Sed fine antaŭ kiam la aerveturado estos fariĝinta afero vere praktika, multe da tempo fluos, multekostaj eksperimentadoj, longaj ŝanceliĝoj estos necesaj. Nune en tia entrepreno troviĝas tiom da eblaj surprizaĵoj, ke estas kulpo, mi eĉ dirus preskaŭ krimo, englutigi en ĝin la ŝparaĵojn de neriĉuloj. Fine tio, kio estas farita, estas farita: ni ne parolu plu pri ĝi. Mi esperas, ke ci profitos tiun lecionon, kaj fariĝos estonte pli prudenta. Sub tiuj merititaj riproĉoj Fernando mallevis la kapon, konfuza kaj embarasita: ĉar li tro bone komprenis la ĝustecon de rimarkoj, kiujn al li faris lia baptopatro. — Cetere, daŭrigis Maziero, mi iros mem al la banko tiun posttagmezon. Mi vidos, ĉu ne ekzistas rimedo, kiu ebligus dolĉigi la sorton de tiuj kompatinduloj. Ĉu ci min akompanas? — Se vi permesas, mi realiros al vi nur post momento. Mi estas devigata fari diversajn vizitojn; kaj mi dezirus ... — Bone, bone; mi ne petas de ci, kien ci iras. Ĝis la revido, geamantoj. — Bonega baptopatro mia, diris Fernando per tiu iom hipokrita mieno, kiun survestas dorlotita infano, kiam li havas ion, kion li volas pardonigi al si, tial ke vi ne povis partopreni nian modestan tagmanĝon, ne forgesu almenaŭ, ke estas hodiaŭ la tago, en kiu ni kutimas akcepti ĉiujn niajn amikojn. Klozelo kaj lia edzino vespermanĝas tiuvespere en nia hejmo. Via foresto lasus ĉirkaŭ la tablo tro vastan malplenaĵon. — Ha! serpento, ekkriis Maziero kun bonhoma rideto, kiu ne akordiĝis kun la severeco de liaj paroloj, ci volas englutigi de mi la maldolĉan pilolon, kiun ci faris. Konsentinte, mi akceptas. — Ĉu mi havos la plezuron renkonti en via hejmo fraŭlinon Delanjo kaj Reĝinon, demandis la maljunulo, sin turnante al Beatrico? — Ne, bedaŭrinde, respondis la juna virino. Mi ricevis antaŭ unu horo telegramon de mia kuzino: ŝi anoncas, ke nia malfeliĉa onklino havis ankoraŭ tiumatene krizon de sufoko, kiu cetere ne havis sekvojn. Sed kvankam de Sèvres ĝis Parizo la vojaĝo estas tre mallonga, tamen mia onklino preferas ne riski laciĝon, kaj deziras enlitiĝi frue. — Plendinda fraŭlino! murmuris Maziero kompate. Ŝi estis tiel feliĉa, vidante, ke Beatrico konvene edziniĝis, ke ŝi tutkore donus ion, mi estas certa pri tio, por ke ŝia dua nevino faru la samon. Almenaŭ se fraŭlino Delanjo pereus subite (kaj tia okazontaĵo estas tre timinda), ŝi ne sentus mortante la ĉagrenon, ke ŝi lasas Reĝinon sen helpanto en la vivo. Aŭdante tiujn vortojn, Fernando paliĝis kaj iomete konfuziĝis. Sed lia baptopatro sin direktis al antaŭĉambro kaj sekve turnis al li sian dorson: li do povis nenion rimarki. Dum sinjorino Herbeno akompanis Mazieron ĝis la pordo, la maljunulo sin klinis al la juna virino, kaj murmuris en ŝian orelon: — Mi jam diris antaŭ ne longe, kaj mi ankoraŭ rediras: vi estas plene resanigita. Tamen estu prudenta. Revenante en la manĝoĉambron, en kiu Fernando finis sian cigaron: — Kial do ci ne akompanis sinjoron Maziero, diris lia edzino? Tio estus farinta al li plezuron. Ŝajnas al mi, ke cia rifuzo lin ĉagrenis. Fernando ŝajnis embarasita. — Mi havas aliajn vizitojn por fari, antaŭ kiam mi aliros al mia oficejo, li respondis. Certe mi amas kaj estimas mian baptopatron per miaj tutaj fortoj. Mi tre scias, ke neniam mi povos pagi ĉiujn devojn, kiujn mi ŝuldas. Tamen ŝajnas, ke mi ne estas devigata konigi ĉiujn miajn agojn al li. — Kaj al mi? diris Beatrico, sin pendigante karese al la kolo de sia edzo. — Ha! al ci, graciulino, ne estas sama afero. Ci bone scias, ke mi havas nenion kaŝitan por ci.

— Ho! sinjoro, jen granda mensogo, kiun vi estos devigita pardonigi de mi. — Ne, ne, tute ne. Kio al ci kredigas, ke mi ne diras la veron? Dum li parolis, Fernando estis altirinta sian edzinon sur siajn genuojn, kaj al ŝi redonis la karesojn, kiujn ŝi al li malŝparis. — Ĉio, respondis Beatrico. Depost kelka tempo ci ĉiam estas elirinta. En la komenco de nia geedziĝo, ci restis apud mi multe pli ofte. — Mi tion faris, por ne esti venkita de la tento. Kiam oni havas edzineton tiel ravan kiel mian amatan Beatricon, kaj kiam, pro ordono de doktoro, oni devas montri al ŝi amemon nur fratan, la plej saĝa rimedo, por eviti malprudentaĵojn, estas eviti tro intimajn ambaŭestojn. — Kaj nun? balbutis sinjorino Herbeno iomete roziĝante, kaj pafante sian rigardon en la rigardon de sia edzo. — Ho! nun, ĉar ci resaniĝis, la afero estas tute malsama. Kaj, sin klinante al la orelo de sia edzino, Fernando aldonis mallaŭte: — Kaj eĉ, se ni volas, ke mia bonfaranto havu la plezuron esti baptopatro por la dua fojo, ni devos kiel eble plej ofte multigi la ... interparoladojn. Tion aŭdinte, Beatrico sin levis, kaj preminte elektran butonon: — Viktorino, ŝi ordonis al la servistino, vi povas demeti la manĝilaron. Kaj montrante al sia edzo la pordon de sia ĉambro: — Venu do, ŝi diris. Sed, ĉar la servistino troviĝis ankoraŭ en la manĝoĉambro, sinjorino Herbeno kredis, ke ŝi devas aldoni: — Mi volus havi vian opinion pri aĉetadoj, kiujn mi faris hieraŭ. Fernando ridetis kaj sekvis sian edzinon, fermante la pordon malantaŭ si, dum Viktorino sublevetis siajn ŝultrojn. Post unu horo, preminte Beatricon en siaj brakoj por la lasta fojo, Fernando eliris el la geedziĝa ĉambro, kaj rapidis en la ŝtuparo. — Post kvin minutoj estos la dua, li murmuris. Neniam mi alvenos sufiĉe ĝustatempe por uzi la vagonaron, kiu eliras je la dua kaj kvin; ĉar mi havas nur dek minutojn por vojiri. Kaj Reĝino min atendas. Li saltis en fiakron, ĵetinte al la veturigisto tiujn vortojn: — Stacidomon Montparnasse; rapidu. Kvin frankojn da trinkmono, se vi alvenas sufiĉe frue. La fiakristo vipbatis sian ĉevalaĉon, kiu ekgalopis. Alveninte en la stacidomo, Fernando suprenrampis triŝtupe la longan ŝtuparon, trairis kurante la superan straton kaj la ĉambregon por atendado, kaj sufokiĝante alvenis en la halo ĝuste en momento, kiam la kradpordo, kiu ebligas la aliron al marŝejoj, fermiĝis antaŭ lia nazo. Ĉar la junulo havis abonon, li estis konita de la tuta oficistaro. Aŭdante la bruon, kiun faris Herbeno, skuante la barojn de la krado, la oficisto sin turnis, kaj, malgraŭ la instrukcioj, remalfermis la pordon, dirante: — Rapidu, sinjoro Herbeno. Oni eliras. Efektive la lokomotivo fajfis. Fernando rekomencis sian kuradon, atingis la vagonaron en momento, kiam ĝi ekmoviĝis, per unu saltego grimpis en la vagonon por pakaĵoj, kaj falis preskaŭ senkonscia en la brakojn de l’ kondukisto, ekkriante: — Je Dio! estis ĝustatempe! En tiu momento la veturmaŝino ekruliĝis sur la pontego, kiu trairas la avenuon de Maine. Fernando estis sidiĝinta sur vojaĝkeston kaj penis retrovi sian spiron. Li estis apenaŭ rekonsciiĝinta, kiam la vagonaro, pasinte senhalte antaŭ la stacioj de Ouest-Ceinture kaj de Vanves-Malakoff, haltis en tiu de Clamart. Herbeno lasis la vagonon por pakaĵoj, kaj eniris en unuaklasan kupeon. La vagonaro reeliris, haltis denove en Meudon, en Bellevue, kaj fine en Sèvres. La bankiero malsupreniris, kaj transiris la eliran pordeton, respondinte per malforta klino de sia kapo al la respektplena saluto, kiun al li sendis la kontrolisto de biletoj. Elirinte el la stacidomo, Fernando sin direktis malrapide al arbareto, kaj post unu kilometro atingis kampodomon, kies kradpordo vidiĝis de malproksime duonmalfermata. La junulo ŝajnis priokupata, kvazaŭ li estus klopodonta pri tediga sed neevitebla afero. Alveninte al la pordo, li ĝin dolĉe puŝis, kaj troviĝis antaŭ kripla knabo, kiu lin salutis respekte. — Filipo, diris Herbeno, kie estas cia patro? — Li laboras en la fruktoĝardeno. — Kaj cia patrino? — En la subetaĝo, farante lesivon. — Tre bone. Ci diros nek al ciaj gepatroj, nek al iu ajn, ke mi venis. Ili povus paroli al sinjoro Maziero pri mia vizito: kaj mi havas gravajn motivojn, por ke mia baptopatro ĝin ne konu. Filipo klinis la kapon. Oni povas fidi al li: li ne parolos. Herbeno trairis herbejon, kaj laŭiris la aleon el tilioj, kiu borderas la fermantan muron. Alveninte apud pordeto kaŝita per karpenejo, li ĝin malfermis, kaj troviĝis en la apuda bieno. Ĵetinte rigardon dekstren kaj maldekstren por certiĝi, ke neniu lin vidis enirantan, li sin direktis rekte al la servejo, supreniris la servŝtuparon ĝis supro, laŭiris koridoron, malsupreniris la precipan ŝtuparon ĝis la unua etaĝo, kaj frapis tri batojn laŭ tri egalaj intertempoj sur unu el pordoj malfermiĝantaj al la vestiblo.

Tuj aperis en la duonmalfermaĵo rava kapo de brunhara junulino kun karbokoloraj okuloj. — Fine ci alvenis, ŝi murmuris. Eniru rapide. Fernando penetris en la ĉambron, dum la pordo malfermiĝis malantaŭ li. — Ci promesis, ke ci venos per la antaŭveturinta vagonaro, daŭrigis la junulino. Depost unu horo mi cin atendas. — Senkulpigu min, Reĝino: sed oni ne faras ĉiam tion, kion oni volas. Mi estis detenita de okupadoj, kiujn estis neeble eviti. Pripensante pri la naturo de tiuj okupadoj, Herbeno povis malfacile deteni rideton. — Kiel fartas mia onklino? rediris la junulo, post unu momento. — Pli bone. Sed tiun matenon, ŝi havis krizon tiel fortan, ke mi timis, ke ĝi ŝin pereigos. Pro tio mi telegrafis al Beatrico, ke mi ne povos iri en vian hejmon tiuvespere. — Mi scias: kaj estu certa, ke tio min multe ĉagrenis. Kompatinda Reĝino, mi opinias, ke cia vivo ne estas gaja. — Ci estas prava; sed mi ne povas lasi mian onklinon sola, des pli ke ŝiaj sufokoj ŝin prenas nun ju pli ofte ol antaŭe. — Estas la maljunaĝo tio, kio kaŭzas tiun pligraviĝon. Kie ŝi estas en tiu momento? — En teretaĝo. Ŝi kiel eble plej malofte supreniras la ŝtuparon. Sed ni babilas, ni babiladas, kaj ci ne ankoraŭ min kisis. — Ĉu ci estas certa? Mi kredis kontraŭe. — Ha! malbonulo! ne en la pasinta tempo ci estus farinta tian forgeson. Sed tiam ci amis min, dum nun ... — Ci tre scias, Reĝino, ke mi ĉiam amas cin. Tiuj vortoj malvarme elparolitaj ne nur ne rekuraĝigis la junulinon, sed kontraŭe ili ŝin pli ankoraŭ incitegis.

Ŝia vizaĝo vestis malbonan ŝajnon, kaj ŝi ekkriis kolerante: — Ne, ci ne min amas plu: tion mi sentas tre bone. Mi estis por ci kaprico, amuzaĵo, anstataŭaĵo, ĉu mi scias? Kaj nun, ĉar cia pasio estas satita, ĝi fariĝas por ci ŝarĝo. Mi ne estas tia. Mi cin amas, mi cin amegas, mi neniam havis, mi neniam havos alian amon krom ci, karuleto mia. Kaj ci volas min lasi, min forpeli, min elĵeti for de ci, kiel oni agas por malnova ĉifonaĵo, kiu ne povas plu utili. Ho! estas indigniga tio, kion ci faras; estas indigniga! Rompite de sia ekscitego mem, Reĝino sin lasis fali sur apogseĝon, ploregante. Kortuŝite, sed precipe tedite, Herbeno atendis, ke tiu larmotorento estos pasinta. Fine li konsentis meti kison sur la frunton de la junulino, dirante: — Sed ci eraras; estu certa pri tio; ĉu mi ne estis edukita kun ci? Ĉu mi ne amis cin ĉiam? Ĉu ci kaj Beatrico ne estas mia tuta vivo? Aŭdante la nomon de sia kuzino kaj samtempe de sia konkurantino, Reĝino levis sian kapon. La fajro de ŝia rigardo subite sekigis ŝiajn plorojn. Ŝi rediris per moka tono: — Kiel ŝi fartas? — Tre bone. Ŝi estas plene resanigita. — Ha! tion mi divenis. — Kiamaniere? Kio povis divenigi de ci? ... — La malvarmeco de ciaj sentoj por mi. Herbeno silentis, konfuzite de tiu sagaceco de sento, multe supera al la logiko. La gravega momento alproksimiĝis. — Aŭskultu min, Reĝino, li diris, sidiĝante sur kanapon apud sia amantino, en la vivo estas horoj, en kiuj oni devas paroli pri seriozaj aferoj. La situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo; kaj ĝi ne povas eterne daŭri. Mi estas edzo, sekve ne libera; kaj mi ne havas rajton preni cian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ci la mian. En momento de eraro, de frenezo, mi cedis al tento ne pardonebla sed facile klarigebla; ci estas tiel bela. — Tiam nun, ĉar cia edzino resaniĝis, ci volas min forlasi kaj reveni al ŝi? — Kiel ci diras la aferojn krude! — Mi ilin diras tiel, kiel ili estas: mi ne similas cin; mi ne vindas mian penson en frazoj, kiuj ne finiĝas; mi iras rekte al la celo. — Nu, ci estas prava: ni iru rekte al la celo! kaj eĉ mi nur tion deziras. Nia kuniĝo ne havis sekvojn, feliĉe: neniuj homoj ĝin konas. Ĝi estis por mi ĉiela revo, kiun mi neniam forgesos, sed nur revo. La vekiĝo venis. Pli longatempe daŭrigi farus la malfeliĉon de ĉiuj. Necese estas, ke ci edziniĝu. Mia baptopatro facile trovos por ci tre ŝatindan situacion. Kaj ni daŭrigos senti al ni reciprokan kaj koran amikecon, kiel oni agas inter gekuzoj. — Ĉu tio estas ĉio, kion ci havas por diri al mi? — Ĝi estas ĉio. — Kaj ci kredas, ke la aferoj tiamaniere okazos? Ci malsprite imagas, ke subite mi ĉesos cin ami, ĝin diri kaj ĝin pruvi, tial ke konsciencriproĉoj cin ekkaptas ĵus en momento, kiam ciaj edzrilatoj kun Beatrico refariĝas eblaj! Ci malbone konas min, mia kara. Mi ne estas virino, kiun oni forlasas. Se tia estis cia intenco antaŭ ses monatoj, ci devis lasi min trankvila. Sed nun, ĉar mi havas cin, ĉar ci apartenas al mi, mi ne cin ellasos. Estas mi cia vera edzino, sed ne tiu revema, ne sana, ne viva virinaĉo, kiu ne sciis cin konservi, kaj kiu, post tri monatoj da edziniĝo, cin ĵetis en miajn brakojn. Ha! ŝi estas mia parencino, mia kuzino, mi tion konfesas; tamen mi ŝin malamas, mi ŝin malemegas en la plej profunda kaŝejo de mia animo. Dum Reĝino parolis, ŝia fizionomio estis vestinta ŝajnon de tia kruelego, ke Fernando malantaŭenpaŝis, terurite.

— Tamen, li komencis ... — Silentu! Estas decidiga tiu horo. Mi volas, ke ci sciu bone, kia virino mi estas: ĉar ci ne ŝajnas tion diveni. Mi malamas tiel arde, kiel mi amas, per miaj tutaj fortoj. Mi min donis al ci; estas finite: tiu dono daŭros dum mia tuta vivado. Sed mi postulas kompense reciprokecon. Mi ne volas partigon: tion aŭskultu kaj ne forgesu. Do se ian tagon mi ekscias, ke ciaj rilatoj kun Beatrico revestis geedzan karakteron, malfeliĉo al ŝi, malfeliĉo al ci, malfeliĉo al ĉiuj! Elparolante tiujn vortojn, la junulino sin levis. Kun brakoj antaŭen streĉitaj, ŝi ŝajnis grandigita, aliformigita, viva statuo de Nemesis antikva. — Tamen, komencis Herbeno timeme, mia baptopatro volas, ke mi havu infanon. Pro tiuj vortoj Reĝino blekegis: — Infanon! Neniam, neniam! mi pli ŝatus ĝin sufoki. Kun mi, jes; kun cia edzino ... nu! nur pripensante al tio, mi vidas ruĝe. Ci do ne komprenas, kian netolereblecon enhavas por mi tia antaŭvido. Vidi, ke ci amas, adoras, karesas, dorlotas infanon, kiu ne estus mia karno, sed la karno de alia virino; kiu alligus cin al sia patrino per nerompebla ligilo; sed tio min igus freneza. Poste kio mi fariĝus meze de vi? Speco de guvernistino, de angla onklino, kiu vartas la infanojn, kiam la panjo promenadas kaj amuziĝas. Diru al mi, ĉu konscience mi ŝajnas farita el tiu ligno, per kiu oni faras vartistinojn? Nu, lasu min ridi, ĉar vere tio estas tro ridinda, tro ridinda. Kaj la malfeliĉa knabino sin rulis sur la kanapo, tordite de nerva kaj spasma ridego, kiu plenigis Fernandon je teruro kaj je kompato. Sed subite, sen transiro, la krizo ŝanĝis sian karakteron, kaj estis anstataŭita de fluado da larmoj. Reĝino sidiĝis perforte sur la genuojn de sia amanto, kaj meze de ploroj balbutis en lia orelo:

— Mi amas cin. Tial ke ci volas infanon, min patrinigu; kaj poste ni eliros; ni veturos malproksimen, tre malproksimen, por kaŝi en loko nekonita nian feliĉecon. Ĉu ci kredas, ke min ĝenus esti for de la leĝeco? Ĉu por mi ci ne estas ĉio, mia vivo, mia religio, mia Dio? Ekster ci la mondo ne ekzistas: malproksime de ci nenio estas plu. Tiam min indiferentigos cia edziĝo kun Beatrico, se tiu virino ne okupas plu en cia vivo pli da loko, ol se ŝi estus nulaĵo. Tedite pli ol oni povus diri per tiu sceno de ĵaluzeco, kiu ne finis, Herbeno lasis fluadi tiun parolriveron, esperante, ke ĝi haltos, kiam Reĝino havos plu nenion por diri. Sed Fernando ne povis diveni, en kiu stato de ekscitego troviĝis la junulino. Tuj kiam ŝi estis fininta, ŝi rekomencis, senhalte turniĝante en sama rondo de ideoj, retrovante sur siaj lipoj la frazojn jam diritajn, ĉiam samajn. Fine malpaciencigite, la junulo eltiris sian poŝhorloĝon: — Karulino, li diris dolĉe, mi lasas cin, ĉar necese estas, ke mi uzu la vagonaron, kiu pasas je la kvina kaj dudek. Aŭdante tiujn tiel malpasiajn vortojn, Reĝino sin levis per unu saltego, belega pro indigno kaj pro malpotenca kolerego. — Ha! ŝi ekkriis, ci estas malnoblegulo. Ci vidas min amoplena kaj malesperanta: per unu vorto ci povus ŝanĝi mian doloron en neesprimeblan feliĉecon. Anstataŭ tion fari, ci restas apud mi indiferenta kaj nesentema, komputante malvarme miajn larmojn, kalkulante en kiom da tempo la fonto de tiuj ploregoj estos elĉerpita. Dum mi agonias, dum mi mortas pro malespero, anstataŭ min konsoli, ci pensas al tiu sola afero: ne preterlasi cian vagonaron. Nun mi cin malamas, mi cin malestimas: eliru, eliru. Kaj Reĝino, malferminte la pordon, prenis sian amanton per la ŝultroj, kaj, uzante superhoman forton, lin puŝis en la ŝtuparon. Reveninte hejmen, la junulino daŭrigis febre alpaŝi en sia ĉambro, redirante malsonore: — Estas finite: por mi li estas perdita! Sed post unu momento, ŝi relevis fiere la kapon, kaj ekkriis malhumila kaj senkompata: — Ci ne volis min kredi; ci estis malpravega. Sed se ci min forlasas, mi faras teruran ĵuron: neniam ci apartenos al alia virino! Elirinte el la ĉambro de Reĝino, Herbeno relaŭiris la saman vojon, kiun li estis uzinta, alirante, kaj marŝis rapide al la stacio, tenante en mano sian poŝhorloĝon, ĝin senĉese demandante. — Neniam mi alvenos sufiĉe frue, li diris. La trumpeto de la barilgardisto dufoje sonoris. Fernando ekkuris: sed post unu minuto la lokomotivo eniris en stacidomon. — Neutile nun rapidi, maĉadis la junulo, ĉar mi ne havas la tempon necesan por ĝin atingi. Efektive post unu minuto la vagonaro eliris. Ĉiam marŝante, la bankiero daŭrigis paroli sola. — La sekvanta vagonaro por urboĉirkaŭaĵoj, li diris, alvenos nur post unu horo. Tio tro malfruigus min. Mi scias, ke tiu, kiu venas el malproksimaj landoj, pasos post dekkvin minutoj: sed ĝi ne haltas en Sèvres; ĝi haltas nur en Bellevue. Nu, marŝante rapide, mi eble havos tempon sufiĉan por alveni al tiu stacidomo pli frue ol la Chartres’a vagonaro. Post unu momento, li aldonis: — En tiu okazintaĵo, Reĝino sola estas kulpa. Se ŝi ne estus farinta scenon de ĵaluzeco, mi estus plene havinta la necesan tempon. Ha! la virinoj! neniam ili komprenos, ke oni havas pli gravajn aferojn por fari, ol aŭskulti iliajn ĝemadojn. Forkuri kun ŝi, rompi mian situacion, forlasi Beatricon, je diablo! ŝi ne agas per mano malviva! Bah! ŝi fine kvietiĝos. Kiam ŝi estos dorminta, ŝi povos pripensi. Morgaŭ ŝi komprenos la neeblecon de sia projekto, kaj konfesos, ke mi sola estis prava. Kaj ĉiam monologante, Fernando rapide marŝis sur la vojeto por piedirantoj, kiu el Sèvres ĝis Bellevue borderas la fervojon laŭ ĝia tuta longo. Post kiam ŝia edzo estis elirinta, sinjorino Herbeno sin direktis al sia saloneto. Tie, dum ŝi okupis siajn fingrojn, brodante kovrilon por kameno, ŝi profunde pripensis. Rideto de kontento flugetis sur ŝia lipo. Ŝiaj brilantaj okuloj kaj ŝia ĝojplena fizionomio, montris, ke ŝi estas feliĉa. — Fine, ŝi diris, mia karulo ĉiam amas min; nun mi estas certa pri tio. Momente mi dubis; sed antaŭ unu horo li pruvis al mi, ke mi tute eraris. Kompatinda edzo! Kiom li devis suferi! Kaj mi lin suspektis! Tio estas malbona ago; kaj vere mi kulpigas min pro tio. Sed nun ĉio estas finita. Mi estas certa, ke mi reakiris Fernandon, kaj tiufoje por ĉiam. Perforta sonorilbruo eltiris la junan virinon el ŝia revado. — Sinjorino, diris Viktorino, tie estas viro, kiu persiste volas paroli kun lia sinjora Moŝto. Mi respondis, ke lia sinjora Moŝto estas elirinta. Tiam tiu individuo koleris, dirante: “Oni do neniam renkontos tiun ŝteliston. Kie li povas esti?” Aŭdinte tiun vorton: ŝtelisto, Beatrico eksaltegis, kaj kun okuloj pro indigno brilantaj ŝi ekkriis, laŭtegante intence la voĉon: — Viktorino, respondu al tiu malbonedukito, ke lia sinjora Moŝto neniam ĉeestas por insultemuloj. Cetere se li obstine volas paroli kun li, li lin trovos en lia oficejo. La servistino faris la komision.

La vizitanto eliris, maĉadante parolojn de malkontento, kaj aldonante: — Donu ĉiam mian vizitkarton, por ke oni sciu, ke mi venis. La servistino ĝin prenis kaj ĝin portis al sia mastrino. La juna virino ĵetis sur ĝin rigardon, kaj legis: Arturo Sedilo — Kiel! ŝi murmuris, ankoraŭ tiu malspritulo. Estas pro li, ke tiumatene mia kompatinda graciulo ricevis riproĉojn de sia baptopatro. Nun mi bedaŭras, ke mi montris la lokon, en kiu oni povas renkonti Fernandon. Tiu Sedilo estas kapabla iri al la banko por fari en ĝi skandalon: ĵus sinjoro Maziero en ĝi troviĝas hodiaŭ. Certe estas tre bonkora sinjoro Maziero; li min resanigis; mi ŝuldas al li multe da danko: sed li ne estas malsevera ĉiutage. Mi timas, ke tio finiĝos malbone: kaj se mia edzo ekscias, ke tio okazis pro mia kulpo, li estas kapabla min malpardoni. La juna virino daŭrigis sian laboron. Post unu horo, Viktorino anoncis: — Sinjorino Klozelo! — Kiel! Juliino, ĉu estas vi? ekkriis Beatrico sin levante, kaj ameme kisante la vizitantinon: mi vin atendis nur por la vespermanĝo. Kiel fartas via edzo? — Tre bone, mi dankas vin. Estas ĝuste pro li, ke mi supreniris. Li ne scias, ĉu li povos min akompani tiuvespere. — Kial? — Eduardo estas en tiu momento surŝarĝita de okupadoj pro skandala proceso, en kiu estas kompromititaj altrangaj personoj. Unu el ili elektis mian edzon kiel advokaton; kaj li pasigas siajn tutajn tagojn ĉu en la juĝejo, ĉu en sia oficejo: mi lin vidas preskaŭ tute ne. — Pri kio oni parolas en tiu proceso? — Ha! karulino, mia edzo neniel konfidencias al mi pri tiuj aferoj. Li diras, ke li estas ligata de la profesia sekreto. Vi komprenas, ke mi ne insistas. Mi scias pri tio nur unu aferon: oni en ĝi parolas pri la direkteblaj aerostatoj. — Ankoraŭ tiuj aerostatoj! Vi estas prava: ni nin turnu al alia temo. Kredeble vi bonvolos trinki tason da teo, manĝetante biskviton? — Plezure. Sinjorino Herbeno sonoris, kaj donis al la servistino siajn ordonojn. — Sed via sinjorina Moŝto tamen scias, ke la biskvitujo estas tute malplena, respondis Viktorino. — Vi estas prava: tiam iru al la spicisto, kaj realportu unu funton da kuketoj. La servistino malsupreniris. Post kvin minutoj oni sonoris denove. — Senkulpigu min, diris Beatrico al sinjorino Klozelo. — Iru do: vin atendante, mi ekzamenos tiun novan numeron de Lingvo Internacia, kiu kuŝas sur la tablo. Tuj kiam sinjorino Herbeno estis malŝlosinta la seruron, ŝi malantaŭen paŝis terurite. Perforte puŝite el ekstero, la pordo malfermiĝis plene, kaj liveris trairejon al nekonatulo, kiu, tuj kiam li estis en la antaŭĉambro, ekkriis per furioza voĉo: — Ha! estas vi sinjorino Herbeno, la edzino de tiu kanajlo, kiu min ruinigis. — Sinjoro, vi min malrespektas. — Tio min indiferentigas. Ĉu oni ŝuldas respekton al friponoj, kiuj onin metas sur la pajlon. — Fine, kion vi volas? — Mian monon, je Dio! kiun tiu rabisto prenis en mia poŝo. — Kiu do vi estas? — Arturo Sedilo; kaj mi estas fiera pri tiu nomo. Mi povas marŝi, tenante alte mian kapon. Mi estas certa, ke neniu povos min riproĉi, ke mi ŝtelis de li eĉ unu moneron. Ĉiuj homoj ne povus tiel paroli. — Antaŭ momento mi respondigis al vi, ke mia edzo estas en sia oficejo. Ĉu liaj bankaj aferoj min koncernas? — Tion vi faris, por perdigi de mi mian tempon. Vi tre scias, ke li ne metis siajn piedojn en sian oficejon. Mi revenas el ĝi: neniu lin vidis. Necese estas, ke mi realiru al Maintenon hodiaŭ mem. Antaŭ kiam mi eliros, mi insistas por paroli kun Herbeno: kie li estas? — Se sinjoro Herbeno ne estas en la banko, mi povas doni al vi nenian sciigon. Mi tute nescias, en kiu loko li povas troviĝi. — Ĉio tio estas aro da mensogoj. Tamen eble li levis la piedon kaj nun veturas al Belgujo. Tio ne min mirigus. — Nu, sinjoro, silentu, mi vin petegas. — Ne, ne; mi ne silentos. Mi tre laŭte diros tion, kion mi pensas. Li estas fripono, ŝtelisto, rab... Sed Sedilo ne povis daŭrigi. Aŭdante bruon de disputo, la pordisto, kiu estis fortika knabego, eliris el sia kajuto, kaj supreniris la ŝtuparon por helpi al sinjorino Herbeno. Almetinte sian larĝan manon sur la buŝon de l’ krieganto, li lin puŝis sur la ŝtuparplaceton, dum Beatrico refermis la pordon. Helpite de najbaroj, kiujn tiu tumulto estis altirinta, li devigis Sedilon malsupreniri la tri etaĝojn, kaj lin ĵetis sur la straton. Sed li ne povis malhelpi, ke li parolu. Kaj sinjorino Herbeno pala, tremanta, subtenita de sia amikino, aŭdis lin, kiu kriegis, malsuprenirante la ŝtupojn: — Li estas kanajlo! Vi ne konas lin. Mi certigas al vi, ke li estas kanajlo! Sur la trotuaro, Sedilo kvietiĝis, eltiris sian poŝhorloĝon, kaj murmuris: — Nu, mi ne lin vidos en tiu vojaĝo, ĉar estas horo min direkti al la stacidomo, se mi ne volas preterlasi mian vagonaron. » Frostiĝis forte. La viktimo de Herbeno aliris al la strato de Rennes, kaj ĝin supreniris per rapida paŝo. Preninte sian valizon en la pakaĵejo, Arturo suprengrimpis la ŝtuparon, kaj petis por Maintenon duaklasan bileton. En Bellevue la vagonaro haltis, kaj kruciĝis kun tiu, kiu venis el Chartres, kaj kiu same estis haltinta depost du minutoj. Senpripense Sedilo rigardis. Kontraŭ li, en unuaklasa kupeo, unu vojaĝanto troviĝis sola. Arturo lin rekonis, kaj ekkriis: — Nu, li estas Herbeno! Ha! tiun fojon, rabisto, vi ne foriros for de mi. Certe por tion fari mi estos devigata forlasi mian vagonaron; sed mi uzos la sekvantan. Malfermante kontraŭvoje la vagonpordon, li malsupreniris sur la ŝtupon, pasis el sia veturilo al la kontraŭa, riskante, ke li estos ĵetita inter la du vagonaroj, kaj penetris en la fakegon, en kiu troviĝis la viro, kiun li estis rekoninta. Tamen unu el oficistoj de la stacio rimarkis tiun manovron. — Ĉu vi freneziĝas? li ekkriis. Vi do volas vin pistigi? La vagonaro ekruliĝis. — Vi estas ŝancema, ĉar la vagonaro eliras, daŭrigis la oficisto; sen tio mi devigus vin malsupreniri. Sed mi faros tamen al vi protokolon. Sinjoro Herbeno estos mia atestanto. La vagonaro pligrandigis sian rapidecon. La lastaj vortoj ne estis aŭditaj pro bruo. Dume Sedilo staris antaŭ sia nova kunulo de vojaĝo: kun brakoj kruciĝantaj, kun malama rigardo, li muĝis per raŭka voĉo: — Ha! ha! vi estas mirigita, min vidante; ĉu vere? Vi ne atendis mian viziton. Aŭdante tiujn vortojn, la vojaĝanto rigardis Sedilon kun ŝajno de profunda miro, kiun ĉi tiu lasta, okupite de sia fiksa ideo, ne rimarkis. — Mi ne scias, kion vi volas diri, respondis la nekonatulo: sed mi opinias kiel la oficisto. Vi faris grandegan nesingardemon. En momento kiam la du vagonaroj eliris kune, se via piedo estus ŝanceliĝinta eĉ iomete, vi glitis sub la radojn. — Vi estus treege kontenta pri tio. Tio vin liberigus el mia ĉeesto. — Vi neniel ĝenas min. En vagona kupeo la lokoj apartenas al tiuj, kiuj bonvolas ilin uzi. Tiuj vortoj kviete elparolitaj impresis Sedilon. Se li deziras serioze diskuti, necese estas, ke li unue detenu sian koleron. Pro tio li daŭrigis preskaŭ afable: — Nun, tial ke ni havas neniun atestanton, tial ke vi estas devigata min aŭskulti, respondu malkaŝe. En kiu tempo vi redonos al mi mian monon? — Vian monon? Al kia mono vi aludas do? — Sed al la mono, kiun mi komisiis al vi. — Mi tute ne scias, pri kio vi volas paroli. Vi ne povis komisii al mi monon, kaj mi ne povis ĝin ricevi de vi, tial ke mi ne konas vin, tial ke mi vidas vin por la unua fojo. — Je Dio! Neniam mi estus kredinta, ke vi tiel friponiĝus. Tiam, kanajlo, ci kuraĝas certigi, ke mi ne komisiis al ci mian tutan posedaĵon, por ĝin pruntedoni al la Societo de direkteblaj aerostatoj? Pro tiuj vortoj, kiuj lin skurĝis en plena vizaĝo, la nekonatulo eksaltegis, kaj faris geston por survangi la insultanton. Sed tio havis nur la daŭron de fulmofajro. Li residiĝis trankvile en alian angulon de l’ vagono, murmurante: — Kompatinda homo! La perdo de lia havaĵo malordigis lian cerbon. Li estas freneza; mi ne lin kolerigu. Sed Sedilo vidis la ekmovon kaj aŭdis la parolojn. Ebria pro kolerego, li eltiris revolveron el sia poŝo. — Se vi estas tiel malprudenta, li blekis, ke vi tuŝas min per via mano, aŭ ke vi insultas min denove, mi mortigas vin kiel hundon. Kaj en momento, en kiu oni pasis antaŭ Meudon, Arturo direktis sian armilon kontraŭ la viro antaŭ li staranta. Ĉi tiu terurite rapidis al la pordo, mallevis la vitraĵon, kaj faris per mano kaj voĉo malesperan alvokon. Sed pro malvarma vetero la publiko estis enfermita en atendejoj, kaj la oficistoj en siaj oficejoj. La vagonaro pasis kvazaŭfulme antaŭ senhoma trotuaro. La vojaĝanto volis tiri la porhelpan sonorilon; Sedilo baris al li la vojon. Li havis plu nur unu rimedon: lasi tiun vagonaron, en kiu lia vivo estas minacita. Denove li kuris al la pordo, sin klinis eksteren, ĝin malfermis, kaj volis malsupreniri. Sed li estis sekvita de Arturo, kiu eliris el la vagono samtempe kun li, sin alkroĉante al liaj vestoj por lin haltigi. Timante, ke li estos perfide frapita en dorso, la kontraŭbatalanto de Sedilo sin turnis al li. Sur la mallarĝa ŝtupo la du viroj troviĝis unu kontraŭ la alia, krampiĝante sur la kupraj baroj. Iliaj vestoj kaj iliaj haroj flirtis en vento, kiu, haltigante ilian spiron, ilin sufokis. Tiam batalo komencis en plena nokto; ĉar estis preskaŭ la sesa vespere: kaj en Decembro en tiu horo jam de longa tempo noktiĝas: aliparte la luno ne ankoraŭ suriris. Arturo tenis sian revolveron per mano maldekstra, kaj ĝin direktis denove al sia kontraŭulo. Ĉi tiu penis ĝin eltiregi, kaj, por tion fari, per sia dekstra mano ekkaptis lian manradikon. Pafo resonis; sed la kuglo tuŝis neniun.

En tiu momento la lokomotivo ekruliĝis sur la pontego. La du batalantoj, havante siajn fingrojn krispiĝantajn sur la manapogiloj de vagonoj, estis tro okupataj de sia propra defendo, por rimarki, ke sub iliaj piedoj malfermiĝas profunda kaj nigra abismo. Sin klinante ekster la vagonaro, preterirante la balustradon, kiun ili tuŝetis per la ledplando de siaj botoj, ili elstaris la profundegaĵon. Sedilo faris ekmovon por liberigi sian manon malliberigitan en la mano de lia kontraŭulo. Sed ĉi tiu lasta, per fortikeco dekobligita de la graveco de l’ danĝero, kuntiris la vivan prenilegon, kiu premegis la manradikon de Arturo, tordis lian antaŭbrakon, kaj nesciante direktis la tubon de l’ revolvero kontraŭ la bruston de sia malamiko. Dua pafo eksplodis. Sedilo sentis en la dekstra ŝultro fortegan doloron. La brako, per kiu li krampiĝis al la veturilo, rigidiĝis; liaj fingroj malkuniĝis; kaj la malfeliĉulo, lasante la apogan baron, falis sur la balustradon de l’ pontego, ruliĝis momente sur la mallarĝa rando de l’ kornico, kaj falis en profundegaĵon kun brakoj etenditaj, turniĝadante. Post kelkaj sekundoj malsonora bruo supreniris el la fundo de l’ abismo. Ĝi sciigis, ke la korpo de Sedilo pistiĝas sur la tero. La vagonaro delasis la pontegon, kaj eniris en profundan vojtranĉitaĵon. La luno, kiu ekaperis malantaŭ monteto, brilis en sennuba ĉielo. Nun iu, kiu rigardus, sin klinante en vagonpordo, tre facile povus distingi ĉiujn detalojn de la batalo. Sed ĉiuj vitraĵoj de l’ vagonoj estis levitaj, kaj kovritaj de densa prujno, kiu ilin maltravidebligis. Aliaj vojaĝantoj, envolvitaj en siaj kovriloj, dormis aŭ nenion aŭdis, tiele estis surdiga la bruego de radoj frotiĝantaj kontraŭ reloj. Cetere la venkinto de Arturo ne konis la tragedian morton de sia malamiko. Ĉar, post kiam li estis tordinta lian manradikon, utiligante la momenton de haltigo kaŭzitan de tiu alidirekto, li rapide forkuris ĝis la ekstremaĵo de la ŝtupo, kaj poste eksaltis sur la bufrojn. Li pasis inter la du veturiloj; kaj dum li sin firme alkroĉis per ambaŭ manoj sur la tegmentoj de du vagonoj, li transiris la spacon, metante siajn piedojn sur la ĉenojn, sur la tubon de l’ bremso, sur la alian bufron, kaj fine feliĉe alvenis sur la kontraŭan ŝtupon. Reveninte antaŭ la fakego, en kiu li troviĝis antaŭ momento, li ĝin malfermis. La kontraŭa pordo, per kiu li estis forkurinta, ŝanceliĝis ankoraŭ. Ĝin fermante, li ĵetis rigardon dekstren kaj maldekstren, por vidi ĉu lia atakanto lin ĉiam serĉas. Sed kompreneble li vidis neniun. De unu ekstremaĵo de l’ vagonaro ĝis la alia la linio de ŝtupoj estis senhoma. Tiam li supozis, ke la malfeliĉa frenezulo, vidante lin malaperanta tiel subite, neniel komprenis tion, kio okazis, kaj ke, vane lin serĉinte laŭlonge de l’ vagonaro, li fine reeniris en alian veturilon. Efektive, tial ke Sedilo estis rapidigita en abismon ĵus en momento, kiam la senvola mortiganto pasis inter la du vagonoj, estas neeble, ke ĉi tiu lasta povu diveni la katastrofon, kies aŭtoro li estis. Relevinte la vitraĵon, li kuŝiĝis sur la kanapon, sin demandante ĉu tio, kio okazis, estas vere reala. La vagonaro preterlasis Clamart’on, Vanves-Malakoff’on, kaj alproksimiĝis al Parizaj fortikaĵoj; la vojaĝanto ne tion rimarkis, kaj restis senmovigita de rigidigo. Subite la lokomotivo malakcelis sian rapidecon, ŝajnis ŝanceliĝi kaj fine haltis. — Ĉu ni jam estas alvenintaj en Parizo? li sin demandis. Ne; la vagonaro senmoviĝis en Ouest-Ceinture, kvankam ĝi devis preterpasi tiun stacion, sammaniere kiel ĝi preterpasis la aliajn: sed la signaldiskoj montriĝis ruĝaj; tio pruvis, ke la vojo ne estas libera.

En tiu momento viro kaj virino penetris en lian fakegon. Teditaj, ĉar depost longa tempo ili atendis, ili profitis tiun hazardon, kaj eniris kontraŭvoje en vagonaron por malproksimaj landoj, kvankam tion malpermesas la regularo. Sed, ĉar la oficistoj estis okupitaj aliloke, ili ne tion rimarkis. La vagonaro reeliris. La nescianta mortiginto sin metis en angulon, dirante neniun vorton. Per okulklino la virino lin montris al sia kunulo: — Rigardu do ĉi tiun viron, ŝi diris en lian orelon; li havas funebran vizaĝon. Oni dirus, ke li plenumis krimon. — Bonvolu silenti, mi petas. Mi lin konas tre bone: li estas ĉarma fraŭlo, kaj, kiel mi, abonanto. Preskaŭ ĉiam li eniras en fakegon por fumantoj, mi same; tiam ni vojaĝas kune. Ofte mi petas de li fajron. — Kiu li estas? — Li estas bankiero, nomiĝas Herbeno, kaj havas en Sèvres kampodomon. Fine la vagonaro haltis en la Montparnasse’a stacidomo. La viro kaj la virino malsupreniris. La vojaĝanto ilin sekvis. Donante sian bileton, li pasis rapide, kaj ne rimarkis, ke la kontrolisto lin salutas. Kompreneble li ne redonis al tiu viro lian ĝentilaĵon. — Kion do sinjoro Herbeno havas hodiaŭ? diris tiu oficisto al sia kamarado. Li ŝajnas tre priokupata. La vojaĝanto sin direktis al la pakaĵejo, ŝarĝigis siajn pakaĵojn, unu vojaĝkeston kaj du valizojn, sur fiakron, kaj diris al la veturigisto: — Al la Lyon’a stacidomo. Dum okazis tiu mistera dramo, Fernando revenis piede Parizon. Li estis marŝinta tre rapide, esperante, ke li havos sufiĉe da tempo por alveni en Bellevue’on pli frue ol la vagonaro venanta el Chartres; ĉar, kiel abonanto, li havis rajton uzi la vagonarojn por malproksimaj landoj. Sed restis ankoraŭ ducent metroj por esti faritaj, antaŭ ol li atingos la stacidomon, kiam li aŭdis malantaŭ si fajfadon de lokomotivo. Post unu sekundo li estis atingita kaj preteririta: kaj li troviĝis tro malproksime por konservi esperon, ke li alvenos sufiĉe frue. Ĉar la venonta vagonaro pasos nur post unu horo, li daŭrigis piede, sin direktante al Meudon, ĉar li intencis reveni Parizon per la tramveturilo de Issy. La nokto estis alveninta depost tempo jam longa; sed la luno lumis per hela brilo. Li malsupreniris la deklivan vojon, kiu pasas sub la pontego, kaj estis tiel okupita de siaj pensoj, ke li preskaŭ piedfrapis homan korpon, kiu kuŝis sur tero kaj baris la vojon. — Kredeble li estas ebriulo, kiu ne povis iri pli malproksimen, li pensis. — Nu, bonulo, li diris, laŭtigante sian voĉon, estas tre nesingardeme por vi resti ĉi tie. Per tiel malvarma vetero vi riskas frostiĝon; aliparte veturilo povus vin premegi. La homo ne respondis. — Vere, murmuris Herbeno, li estas ebriega. Li sin klinis al tiu nekonatulo, intencante lin skui por lin veki; kaj li lin prenis per liaj brakoj. La kapo, ŝanceliĝinte el unu ŝultro al la alia, estis forĵetita malantaŭen; kaj kiam la nuko tuŝis la dorson, la vizaĝo turniĝante al la ĉielo estis krude lumigita de la luno. — Sedilo! balbutis Herbeno, kun ekkrio de mirego. Li lasis refali la korpon, kaj eliris kurante, ne eĉ kuraĝante sin turni. Li bezonis marŝadi kaj lacigi siajn muskolojn. Liaj oreloj zumis; liaj tempioj batiĝis fortege. Kvankam la vetero estis glaciiga, li tamen larĝgute ŝvitadis. Li deprenis sian ĉapelon por malvarmigi sian varmegan frunton. La frosta aero de la nokto lin kvietigis, lin resanigis. Kiam li aliris al Vanves, li povis pripensi. — Malfeliĉa viro! li ekkriis. Tiun matenon mi deziris lian morton. Estas terure esti obeita de la fatalo tiel pasive. La tramveturilo pasis, interne plena. Ĉar estis tro malvarme por supreniri sur imperialon, li daŭrigis piede. Kiam li alvenis al Saint-Germain-des-Prés, li levis la okulojn al la horloĝo de la preĝejo. La ciferplato montris la duonon de la oka. En la apartamento loĝita de Fernando, straton de l’Université, sinjorino Herbeno, sidante en salono kun Klozelo kaj lia edzino, atendis sian edzon, kiu ne estis ankoraŭ reveninta. Beatrico komencis malkvietiĝi. — Strange, ŝi diris. Li, kiu estas la akurateco mem, malfruiĝas hodiaŭ. Ni esperu, ke okazis neniu malfeliĉo. — Sed, kompatinda amikino, respondis Juliino, se mi devus min malsanigi, kiel vi faras, ĉiufoje kiam Eduardo malfruiĝas, mi farus nur tion de mateno ĝis vespero. Nu, vi pli bone agus, profitante la libermomenton, kiun al vi donas via edzo, por montri al mi la novan kostumon, kiun al vi sendis via kudristino. — Mi petas de vi pardonon, diris Beatrico al la advokato; sed vi aŭdis: estas via edzino mem tiu, kiu ... — Iru do, iru do: mi mem honore akceptos Herbenon en lia propra hejmo, kiam li revenos. Post dek minutoj, Fernando fulme eniris en la ĉambron, en kiu Eduardo troviĝis sola. La juna bankiero rapidis al sia amiko, prezentante siajn manojn. — Ci estas tre afabla, ĉar ci venis, li diris. Poste, rigardante la horloĝon: — Mi kredis min pli malfruiĝinta. Tre bone. Kiam oni havas kunmanĝantojn, oni ne devas ilin atendigi.

— Mi tre timis, ke mi ne povos akompani mian edzinon, respondis la juna advokato. Kredeble Juliino al ci rakontis ... Sed ci estas vundita! Kio do okazis? — Mi, vundita? tute ne. Kio povas kredigi ...? — Ci havas manojn tute kovritajn de sango. En tiu momento, sinjorino Klozelo, kiu estis ekzameninta en la ĉambro de Beatrico la kostumon antaŭ ne longe alportitan, revenis, sekvita de sia amikino. — Silentu; diru nenion, murmuris Fernando en la orelo de sia amiko: estas neutile timigi la sinjorinojn. Kaj farinte mallongan saluton, Herbeno eliris rapide, por lavi siajn manojn kaj ŝanĝi siajn manumojn. Elirante el sia tualetejo, li renkontis en la antaŭĉambro Mazieron, kiu eniris. En la salono, la kunmanĝantoj atendis, ke la servistino anoncu la vespermanĝon. La interparolado estis malvigla: pro tio ili tre malkonfuze aŭdis, tra la duonmalfermaĵo de l’ pordo, la bankieron, kiu diris al sia baptofilo: — Mi opinias, ke de kelka tempo ci ne sufiĉe ĝenas cin. Hodiaŭ ci tamen promesis, ke ci min realiros al la banko. Mi atendis cin dum la tuta tago: kaj estas mi tiu, kiu devis toleri la malafablan humoron de cia Sedilo. Tio ne min plaĉas. Aŭdante tiun nomon, Herbeno fariĝis subite pala; kaj, ĉar en tiu momento la servistino larĝe malfermis la pordon por anonci: — Ŝia sinjorina Moŝto estas servita! Klozelo rimarkis, ke lian amikon agitas nerva tremado. Dum la vespermanĝo, Fernando manĝis tre malmulte, kaj ne elparolis dek vortojn. Ĉar la junulo estis ĝenerale babilema kaj eĉ kelkafoje petolema, lia sintenado estis tuj rimarkita de liaj kvar tablokunuloj: — Kio do estas en ci, karuleto mia? diris Beatrico. — Nenio. — Ĉu ci cin sentas malsana? demandis Maziero. — Ne.

— Vi lin riproĉis antaŭ ne longe, sinjoro Maziero; jen estas kial li estas malbonhumora. — Vi eraras, Juliino, respondis Herbeno per malpacienca tono. Sola Klozelo diris nenion. Li observis. Sed kiam, dum la vespero, li revenis hejmen, li pensis: — Kie li pasigis sian tagon? Li sola tion scias. Li revenas malfruiĝinte, ŝajnas terurita, havas sangon sur la manoj, kaj petas de mi sekreton. Kio okazis? Dum la nokto, Fernando havis dormon malkvietan, agititan de inkubsonĝoj. Beatrico, kiun maltrankviligis la strangaj manieroj de ŝia edzo, aŭdis eĉ, ke li ekkriis: — Ne, ne, vi ne estas malviva: tio estus tro abomena. La morgaŭan tagon tiuj postsignoj de agitado estis malaperintaj. Sed la trajtoj de Fernando havis ŝajnon de laceco, kvazaŭ la junulo estus suferinta gravan malsanon. Lia edzino volis lin demandi, peti de li kiamaniere li estis pasiginta sian tempon. Sed vane ŝi montriĝis karesanta, vane ŝi provis la tutan armilaron de amaj ruzoj, kiuj ĉiam sukcesas, kiam ilin uzas amata virino, Herbeno sin enfermis en absolutan silentadon. Kaj kiam Beatrico volis rekomenci sian atakon, ŝi estis repuŝita de tiu malafabla respondo: — Tio ne cin koncernas. Sinjorino Herbeno sentis, ke ŝia koro kuntiriĝas, kaj ne insistis. Post du tagoj, Fernando sin vestis por iri al sia oficejo, kiam la servistino alkuris terurita. — Via sinjora Moŝto, ŝi diris, estas en salono tri sinjoroj, kiuj volas paroli kun vi. — Ĉu ili diris siajn nomojn? — Ili ne volis. Sed malfidu, sinjoro: ili havas malbelajn vizaĝojn: ili min timigis. Herbeno levetis la ŝultrojn, rapide vestis jakon, kaj aliris al la tri vizitantoj.

Unu el ili portis skarpon sub sia surtuto. Li debutonumis tiun veston, por ĝin montri tre malkaŝe.

« Ĉu vi estas Fernando Herbeno ? li demandis.

— Jes, sinjoro; sed ĉu mi povas scii… ?

— Mi estas polica komisaro : je nomo de la leĝo mi vin arestas. »