Deklaracio de Montrealo

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : Deklaracio de Montrealo (2006)

Deklaracio de Montrealo pri Gejaj, Lesbaj, Ambaǔseksemulaj kaj Transgenraj Homaj Rajtoj

Aprobita de la Internacia Konferenco pri GLATaj Homaj Rajtoj, Montrealo, 29a de julio de 2006

Antaǔparolo[redakti]

"Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj." Ĉi tiu fama unua frazo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, aprobita antaǔ preskaǔ sesdek jaroj fare de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, ankoraǔ resumas esence niajn politikajn celojn kiel lesbaj, gejaj, ambaǔseksemaj, transgenraj, transseksaj, transiĝintaj kaj interseksaj homoj.

La mondo estas laǔgrade akceptinta ke homaj individuoj havas malsamajn seksojn, rasajn aǔ etnajn devenojn, kaj religiojn, kaj ke ĉi tiuj malsamoj devas esti respektataj, ne fariĝi kialoj de diskriminacio. Sed la plejmulto de landoj ankoraǔ ne akceptas du aliajn aspektojn de homa diverseco: ke homoj havas malsamajn seksajn orientiĝojn kaj malsamajn genrajn identecojn, ke du virinoj aǔ du viroj povas enamiĝi, kaj ke la identeco de homoj kiel viro, virino, aǔ neniu el tiuj, ne ĉiam estiĝas laǔ la speco de korpo kun kiu ili naskiĝas.

Rifuzo de akcepti kaj respekti ĉi tiujn malsamojn kaǔzas ke la opreso de GLATaj homoj estas ankoraǔ ĉiutaga realo en la plejparto de la mondo. En kelkaj landoj, diskriminacio kaj perforto kontraǔ GLATaj homoj pligraviĝas. Sed plu kaj plu, kuraĝaj individuoj kaj grupoj ekstaras por GLATaj homaj rajtoj en ĉiu mondoparto. Aparte, GLATaj individuoj kaj grupoj en Azio, Afriko, Latinameriko, kaj Orienta Eǔropo ne plu akceptas antaǔjuĝon kaj diskriminacion, kaj ekmalpacienciĝas por atingi liberecon kaj egalecon. Sed la progreso estas tre malebena kaj ne estas aǔtomata. Mondskale, ni vidas antaǔiĝojn kaj malantaǔiĝojn.

Progreso pri la realigo de GLATaj homaj rajtoj postulas multnivelan ŝanĝon en ĉiuj mondopartoj: rajtoj akirendas, leĝoj ŝanĝendas, novaj politikoj desegnendas kaj estigendas, kaj instituciaj praktikoj adoptendas. GLATaj individuoj kaj grupoj estas la ĉefaj aĝentoj de ŝanĝo. Sed ni nur gajnos se ni varbas aliajn kiel samideanojn en nia lukto. La celo de ĉi tiu deklaracio estas listi kaj ekspliki la ŝanĝojn kiujn ni bezonas kaj krei ag-ordon por mondskala agado.

1. ESENCAJ RAJTOJ[redakti]

Unua postulo estas la sekurigo kaj protektado de la plej bazaj rajtoj de GLATaj homoj, rajtoj kiuj estas bone stabiligitaj kaj ne leĝe debatigemaj.

(a) Protekto kontraǔ ŝtata kaj individua perforto[redakti]

  • Naǔ landoj punas samseksamon per mortpuno – en si atenco je homaj rajtoj, senkonsidere al la kialo por la kondamno.
  • Eksterleĝe, oni vidas en pluraj landoj torturon kaj alispecan perforton kontraǔ – kaj foje mortigo de – GLATaj individuoj nur pro tio, ke ili estas lesbaj, gejaj, ambaǔseksemaj, aǔ transgenraj. Ĉi tiujn malamkrimojn faras privatuloj (kun aktiva helpo aǔ pasiva tolero fare de oficialuloj, kiel ĉe iuj fierecmarŝoj), aǔ policanoj, militistoj, aǔ aliaj oficialuloj mem. Ĉi tiuj malamkrimoj kontraǔ GLATaj individuoj estas kaǔzo de kreskanta preokupo; pluraj ŝtatoj malobservas sian devon protekti GLATajn homojn kontraǔ tiu ĉi perforto.
  • En pluraj mondopartoj, oni ankoraǔ devigas GLATajn homojn kontraǔvole geedziĝi kun aliseksa homo; tiuj riskas fortajn punojn (inkluzive de perforto kaj mortigo fare de siaj parencoj) se ili provas fuĝi tiajn aranĝojn. Devigataj geedziĝoj estas nedisputebla kaj kontraŭenda atenco je homaj rajtoj.
  • Interseksaj homoj spertas apartan specon de perforto, en la formo de generila mutilado el nenecesa postnaskiĝa ĥirurgio celante konformigi ilin kun rigida duopa modelo de fiziologiaj sekskarakterizaĵoj.

(b) Libereco pri esprimo, kunvenado, kaj asociado[redakti]

  • En pluraj landoj, GLAT-homrajtaj grupoj kaj kuraĝaj GLATaj individuoj vidas siajn rajtojn pri libera esprimo, kunvenado, kaj asociado blokitaj per malamikaj publikaj aǔtoritatoj. Oni rifuzas permesilojn al fierec-marŝoj, enkarcerigas ĵurnalistojn, fermas klubojn, kaj rifuzas registradon al neregistaraj organizoj. Sen la esenca rajto de GLATaj neregistaraj organizoj pri fari sian laboron libere de reprimaj kaj diskriminaciaj restriktoj, povas neebliĝi kampanjado por la reformigo de diskriminaciaj leĝoj. GLATaj aktivuloj rajtas protekton kaj apogon kaj libere esprimi sin sen timo pri kontraǔatako, samkiel aliaj defendantoj de homaj rajtoj.

(c) Libereco pri (privata, konsenta, inter-plenkreskula) samseksa seksuma agado[redakti]

  • Sepdek-kvin landoj – pli ol triono de la landoj de la mondo – ankoraǔ havas leĝojn efektivajn kiuj krimigas seksumajn agojn inter konsentantaj plenkreskuloj de la sama sekso – agojn kiuj vundas neniun. Sub internaciaj normoj pri homaj rajtoj, ĉi tio atencas la rajton pri privateco, kiel agnoskita per la Komitato pri Homaj Rajtoj de la UN en ĝia decido Toonen en 1994. Ĝi ankaǔ estas diskriminacio – rifuzo de agnoski la egalan dignon kaj valoron de GLATaj individuoj. Eĉ kie oni ne efikigas tiajn leĝojn efektive, ili stigmatizas, daǔrigas antaǔjuĝojn, instigas ĉantaĝon kaj timigon, kaj servas de justigo por alispeca diskriminacio.
- Ni imploras la internacian komunumon premi la registarojn de landoj kiuj daǔre atencas la esencajn homajn rajtojn de GLATaj homoj.
- Ni postulas tujan abolon de la uzado de mortpuno ĉie en la mondo – aparte por la tiel-nomita "krimo" de samseksa seksuma agado inter konsentantaj plenkreskuloj.
- Ni postulas ke naciaj registaroj kaj internaciaj organizoj disvolvigu kaj efektivigu efikivajn politikojn por eviti, prienketi, kaj puni malamkrimojn bazitajn je seksa orientiĝo aǔ genra identeco.
- Ni postulas ke generila ĥirurgio je interseksaj homoj estu malpermesata ĝis ili sufiĉe aĝas por kompreni kaj prikonsenti ĝin.
- Ni postulas ke internaciaj organizoj, mondskalaj kaj regionskalaj, sisteme monitoru la homrajtan situacion de GLATaj homoj kaj vaste publikigu siajn eltrovojn.
- Ni alvokas la internacian komunumon al protekti kaj politike kaj mone apogi defendantojn kaj defend-organizojn de GLATaj homaj rajtoj, aparte en tiuj landoj kie GLATaj homoj ankoraǔ devas timi je siaj vivoj kaj sekureco ĉiutage.
- Ni postulas ke landaj registaroj kaj internaciaj organizoj kondiĉigu sian internacian disvolviĝ-helpon je efektiva antaǔiĝo pri respekto de homaj rajtoj, inkluzive de la homaj rajtoj de GLATaj homoj.
- Ni postulas la abolon de ĉiuj leĝoj kiuj krimigas privatajn seksumajn agadojn inter konsentantaj plenkreskuloj de la sama sekso.

2. MONDSKALAJ TEMOJ[redakti]

Mondo kie GLATaj homaj rajtoj estas sisteme atencataj estas mondo kie neniu povas senti sin sekura kaj libera. "Ĉiuj homaj rajtoj estas universalaj, nedivideblaj, interdependantaj, kaj interrilataj" (Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj, Vieno, 1993). GLATaj identecoj ekzistis kaj ekzistas en ĉiu kulturo kaj ĉiu mondoparto; ili estas simple parto de la homa kondiĉo. Kontraǔlukti nescion kaj antaǔjuĝon daǔras nia unua prioritato. Pli da informo pri GLATaj homoj, kaj pli da malkaŝemo fare de GLATaj homoj (kiam ĉi tio estas sekura) estas necesoj por plua progreso.

- Ni do alvokas al la preparado de mondskala informkampanjo.
- Ni petas ke la organizontoj de la Internacia Konferenco pri GLATaj Homaj Rajtoj je la 2aj Mondaj Outgames en Kopenhago en 2009 starigu tian kampanjon.
- Ni postulas la apogon de samideanaj neregistaraj organizoj kaj simpatiaj registaroj en la preparado kaj administrado de la kampanjo.

GLATaj homoj ne vivas en insulo sed estas parto de ĉiuj socioj, kaj ĝuste esperas ke iliaj situacioj kaj postuloj konsideriĝu en la disvolviĝo de ĉiuj publikaj politikoj. Konsekvence, GLATaj homaj rajtoj devas fariĝi parto de la komuna diskurso de politikaj debatoj pri sociaj kaj politikaj temoj. Ĉi tion oni nur povas atingi se la internacia movado por GLATaj homaj rajtoj partoprenas en pli vastaj luktoj, ekzemple la lukto por disvolviĝo kaj justa komerco, mondskalaj sociaj kaj ekonomiaj rajtoj, kaj internacia paco kaj stabileco. GLATaj homaj rajtoj povas ŝajni fora preokupo en tiuj mondopartoj kie trakti malriĉecon kaj perforton estas la plej gravaj preokupoj. Tamen, laboro por venki tiujn problemojn devas impliki laboron por pli bonaj vivkondiĉoj por GLATaj homoj.

Unu elstara mondskala preokupo estas la pandemio de HIV/aidoso. "Halti kaj ekinversigi la disvastiĝon de HIV/aidoso" estas la sesa Disvolviĝa Celo de la UN, kun celdato de 2015, laǔ la subteno de 189 ŝtatestroj kaj registarestroj en 2000. Oni nur povos atingi tiun celon per aliro bazita en homaj rajtoj kiu inkluzivas la homajn rajtojn de GLATaj individuoj. La krimigo de seksumaj agoj inter viroj, kaj la malpermeso de libera esprimo por GLATaj grupoj, ankoraǔ normaj praktikoj en iuj landoj, senpere malhelpas la kontraǔon de HIV/aidoso. Aliro al informo, taǔgaj sanservoj, kaj la forigo de perforto kaj diskriminacio estas centraj por kaj la evito, kaj la traktado de HIV/aidoso.

- Ni urĝas registarojn de ĉesi malhelpi GLATajn grupojn kiuj disvastigas informojn pri eviti kaj trakti HIV/aidoson ĉe GLATaj homoj, kaj anstataǔe, respondecigi sin je inkluzivi GLATajn homojn en sia lukto kontraǔ HIV/aidoso.
- Ni urĝas donantajn landojn kaj internaciajn instancojn de pliigi helpprogramojn por la evito de HIV/aidoso kaj labori kun lokaj GLATaj sangrupoj por certigi ke GLATaj homoj inkluziviĝu en tiuj programoj.
- Ni postulas la forigon de moralbazaj restriktoj je kampanjoj por edukado, evitigo, kaj traktado de HIV/aidoso, inkluzive de restriktoj je instigi uzadon de kondomoj.

Alia mondskala temo estas azilo. Nia ĉefa celo estas labori por sekura situacio en ĉiu lando, por ke GLATaj homoj ne devu eliri siajn landojn timante por siaj vivoj. Sed ĉiu lando havas devon doni azilon al homoj persekutataj pro sia raso, religio, politika opinio, kaj tiel plu. GLATaj homoj kun bonkiala timo de persekuto, fare de ŝtataj aǔ neŝtataj agantoj, pro sia seksa orientiĝo aǔ genra identeco, devas povi trovi similan protekton en la kadro de la Konvencio pri Rifuĝintoj de Ĝenevo de 1951. Kreskanta kvanto da ŝtatoj eksplicite interpretas la Konvencion ĉi tiel, samkiel la Alta Komisaro de Rifuĝintoj de la UN. Ni kredas ke pli da landoj devus sekvi ilian ekzemplon.

- Ni postulas ke naciaj registaroj eksplicite agnosku en siaj naciaj leĝoj kaj faroj rajton je azilo bazita je bonkiala timo de persekuto pro seksa orientiĝo aǔ genra identeco.
- Ni postulas, ke la Alta Komisaro de Rifuĝintoj de la UN pliigu siajn agojn por konvinki naciajn registarojn de efektivigi la Gvidnormojn pri Seksrilata Persekuto, adoptitaj en 2002.

Tria mondskala temo estas migrado. La mondo pli kaj pli malgrandiĝas; pli kaj pli da homoj vojaĝas tra la mondo, amikiĝas, kaj renkontas amantojn kiuj foje fariĝas vivpartneroj. Sed la plejparto el landoj malpermesas al du-landaj samseksaj paroj la rajton de unu parano aǔspicii la alian por enmigro, rajton kiun geedziĝaj paroj senplue akceptas. Eĉ samseksaj paroj kun edziĝ-certigilo aǔ registrita pareco rekonata de la hejmlando de unu el la paro ne povas esti certaj de sia stato translokiĝinte ien alian.

- Ni postulas de niaj respektivaj landaj registaroj rezidrajtojn por niaj fremdaj vivpartneroj, laǔ la samaj kondiĉoj kiel por geedziĝintaj paroj, sen diskriminacio laǔ sekso, seksa orientiĝo, aǔ genra identeco.
- Ni postulas ke internaciaj traktatoj ĉi-temaj reformiĝu por doni al samseksaj paroj la samajn rajtojn kiel geedziĝintaj paroj.

La Unuiĝintaj Nacioj ĝis nun ne povis aǔ ne volis rekoni ke GLATaj rajtoj estas homaj rajtoj aǔ plene enkorpigi GLATajn preokupojn en sia homrajta laboro. Kelkaj individuaj UNaj traktatinstancoj kaj specialaj raportistoj prenis en konsideron GLATajn rajtojn. Sed en 2005, la Komisiono pri Homaj Rajtoj rifuzis triafoje decidi pri generala rezolucio pri 'Homaj Rajtoj kaj Seksa Orientiĝo', unue proponita de Brazilo en 2003. Kaj en 2006, la Ekonomia kaj Socia Konsilo de la UN triafoje rifuzis doni konsultan statuson al ILGA – la Internacia Lesba kaj Geja Asocio - samkiel en 1992, en 1994 (post kiam la konsulta statuso donita en 1993 estis interrompita) kaj en 2002.

Ni ade frapos je la pordo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ni ne akceptas ke mondskala organizo povas esti fermita al specifa parto de la monda populacio kaj decidi ke ĝi ne volas trakti iliajn preokupojn.

- Ni do urĝas registarojn meti GLATajn homajn rajtojn sur la ag-ordo de la nova UNa Konsilo pri Homaj Rajtoj, kaj labori por la aprobo de teksto kiu donos mandaton al la Konsilo kaj aliaj UNaj instancoj trakti GLATajn homajn rajtojn kiel normala parto de sia laboro.
- Ni postulas ke ILGA kaj aliaj GLATaj organizoj ricevu la lokon kiun ili rajtas inter la multaj aliaj neregistaraj organizoj kiuj rajtas konsulti kun la Konsilo pri Homaj Rajtoj.
- Ni urĝas la Komitaton pri Homaj Rajtoj kaj aliaj traktatinstancojn de la UN integri sisteman gvatadon de GLATaj homaj rajtoj en sian laboron.
- Ni alvokas leĝistojn, homrajtajn instancojn, kaj neregistarajn organizojn al daǔre studi kiujn homajn rajtojn de GLATaj individuoj protektas ekzistantaj traktatoj pri homaj rajtoj, kaj ĉu ekzistas mankoj en la protekto ofertata de tiuj traktatoj. Ĉi tio povus konduki al la diskuto de la eventualaj avantaĝoj de UNa Konvencio pri la Forigo de Ĉia Diskriminacio laǔ Seksa Orientiĝo kaj Genra Identeco.
- Ni urĝas ciujn UNajn Specialajn Procedojn trakti GLATajn homajn rajtojn ene de siaj respektivaj mandatoj.

3. LA DIVERSA GLAT-A KOMUNUMO[redakti]

Nia postulo ke la aliseksema, ne-transgenra majoritato respektu niajn homajn rajtojn kaj diversecon ne supersaltas nin mem. Ni ankaǔ devas labori por konstrui GLATan komunumon malfermitan al ĉiuj kaj ofertantan justajn oportunojn al ĉiuj senkonsidere al sekso, raso, religio, handikapo, aĝo, ekonomia stato, aǔ aliaj tiaj ecoj. Ni devas lukti kontraǔ diskriminacio inter ni. Ni ne povas toleri seksismon aǔ rasismon ene de nia movado. Ni estas islamanoj, kristanoj, judoj, nekredantoj, budhistoj, hinduistoj, sikoj, kaj humanistoj. Inter ni, ni havas ĉian handikapon, anojn de ĉiu aĝgrupo, kaj anojn de ĉiu socia kaj ekonomia klaso.

La kreskanta videbleco kaj aktivismo de GLATaj grupoj en la Monda Sudo devas konsideriĝi. Ni devas labori kiel eble plej forte por ebligi GLATajn aktivistojn de Azio, Afriko, Latinameriko, kaj Orienta Eǔropo partopreni en la monda GLATa movado je egala bazo. Nia longvida celo, laǔ permeso de rimedoj, devas esti multe pli proporcia reprezentado de la Monda Sudo ĉe internaciaj GLATaj konferencoj. Ni devas memori ke 88% de GLATaj homoj vivas en Azio, Afriko, Latinameriko kaj Orienta Eǔropo.

La neegala stato de virinoj en nia movado spegulas la ankoraǔ neegalajn potencrilatojn inter virinoj kaj viroj en la mondo entute. Malgraǔ tiom da progreso dum la lastaj kelkaj jardekoj, virinoj ankoraǔ estas la 'dua sekso', kaj lesbaj virinoj ne estas escepto. Ni devas do klopodi por pli da kunlaboro kun la virina movado, kaj insisti pri niaj komunecoj. Tiu komuneco estas nia rajto regi niajn proprajn korpojn kaj elekti kiel vivi niajn proprajn vivojn. Nia kuna celo estas defii la rigidecon de la fiksitaj roloj atribuitaj al virinoj kaj viroj, kaj la ĉefecon de la normoj kaj interesoj de aliseksemaj viroj. Ĉi tiu komuna celo ne estas io flanka, sed parto de la kora okupiĝo de la GLATa homrajta movado.

Transgenraj, transseksaj, transiĝintaj, kaj interseksaj individuoj fariĝis pli kaj pli videbla parto de nia movado, kaj vidis ĝin okupiĝantan pri kelkaj el iliaj postuloj. Ne-transgenraj lesbaj, gejaj, kaj ambaǔseksemaj homoj devos agnoski ke pridemandado de la signifo de sekso, kaj defiado de rigidaj genro-roloj, estas du flankoj de la sama monero. Transgenraj preokupoj do devas konsideriĝi kiel integra parto de nia komuna lukto por egaleco kaj digneco.

- Ni rekomendas ke internaciaj GLATaj organizoj plivastigu iliajn kandidatarojn por estrecoj per propono de trejnokursoj, informseminaroj, kaj tiel plu al novaj – viraj, virinaj, ne-transgenraj aǔ transgenraj – aktivistoj de Azio, Afriko, Latinameriko kaj Orienta Eǔropo.
- Ni petas ke la organizantoj de la Internacia Konferenco pri GLATaj Homaj Rajtoj ĉe la 2aj Mondaj Outgames ĉe Kopenhago en 2009 aparte strebu estigi egalan partoprenon de virinoj kaj viroj, maksimumigi partoprenon el la Monda Sudo kaj de etnaj kaj kulturaj minoritatoj, kaj certigi plenan inkluzivigon de transgenraj homoj kaj temoj.
- Ni ankaǔ ŝatus vidi ĉe tiu konferenco pli da kunsidoj pri la rolo de virinoj ene de kaj ekster nia movado kaj pri pliigi kunlaboron kun la virina movado.

4. PARTOPRENO EN SOCIO[redakti]

(a) Ĝenerale[redakti]

En multaj landoj, la lukto kontraǔ diskriminaciaj reguloj kaj praktikoj, komencita antaǔ pli ol kvindek jaroj, alportis sukceson. Ni fieras pri la venkoj de la internacia GLATa homrajta movado. Inter tiuj ni nomas:

  • la forigon de samseksemo de la oficiala listo de psikiatraj malsanoj;
  • la longa listo de landoj abolintaj diskriminaciajn krimleĝojn;
  • novaj konstituciaj klaǔzoj pri egaleco kiuj eksplicite mencias seksan orientiĝon;
  • la kreskanta kvanto de landoj, ŝtatoj, provincoj, teritorioj, konteoj aǔ landoj kontraǔleĝigintaj diskriminacion laǔ seksa orientiĝo aǔ genra identeco;
  • la ankoraǔ malgranda sed kreskanta kvanto de landoj permesintaj leĝan kunedziĝon por samseksaj paroj;
  • la pli granda kresko en la kvanto de landoj rekonante registritajn samseksajn parojn;
  • la pliiĝanta malfermeco de GLATaj homoj en publika vivo, tiel ke malferme GLATaj artistoj aǔ politikistoj, ekzemple, ne plu estas tiom eksterordinaraj;
  • la ŝanĝoj en publika opinio ebligantaj ke GLATaj personoj estu si mem kaj vivi kiel ili volas sentime; kaj
  • la kreskanta kvanto de publikaj kaj privataj institucioj, inkluzive de homrajtaj organizoj, laborsindikatoj kaj aliaj neregistaraj organizoj, kiuj respondecigas sin je integrigi la protektadon de GLATaj homrajtoj en sian ĉiutagan laboron.

Sed ĉi tiuj venkoj estas nur parto de la rakonto kaj validas nur en malgranda parto de la mondo. Multa laboro ankoraǔ farendas. Laǔ tempo, ĉiuj sociaj sektoroj devas esti prienketataj por ekzistantaj reguloj kaj praktikoj kiuj ankoraǔ malhelpas la liberan, malferman kaj egalan partoprenon de GLATaj personoj. Inter ĉi tiuj sektoroj, specifaj agad-prioritatoj devas decidiĝi de la GLATa homrajta movado en ĉiu lando, depende de iliaj lokaj kondiĉoj.

- Ni postulas ke ĉiuj registaroj disvolvigu kaj efektivigu ampleksan politikon kontraǔ diskriminacio laǔ seksa orientiĝo kaj genra identeco en ĉiuj sektoroj de socio. Ĉi tio prefere devas fariĝi en la kadro de tutinkluziva kontraǔdiskriminacia politiko planita por trakti ĉian diskriminacion laǔ ĉiuj ecoj en ĉiuj vivsektoroj – sed sen forignori GLATajn preokupojn.
- Ni postulas ke tia kontraǔdiskriminacia politiko celu kaj leĝan egalecon, finante duarangan traktadon fare de la ŝtato, kaj socian egalecon, luktante kontraǔ diskriminacio kaj antaǔjuĝo tra la socio inkluzive de fare de privataj agantoj.
- Ni postulas ke naciaj parlamentoj respondecigu siajn registarojn pri garantii la rajtojn de ĉiuj civitanoj, inkluzive de GLATaj civitanoj.
- Ni postulas ke GLATaj ekspertoj kaj organizoj estu implikataj en plani kaj efektivigi tiajn politikojn, kaj ke la efikoj estu taǔge monitorataj.
- Ni postulas ke GLATaj homaj rajtoj fariĝu parto de la komuna diskurso dum entuta registara politikfarado. Tio signifas ke, antaǔ fari decidojn, oni identigu kaj konsideru la efikon de proponataj politikoj je la situacio de GLATaj individuoj.
- Ni urĝas internaciajn GLATajn organizojn:
- daǔre monitoru landan politikfaradon pri GLATaj temoj,
- kreu komparebligajn indikilojn de progreso kaj plibonigu siajn datumbazojn pri leĝoj kaj praktikoj tra la mondo,
- disvastigu informojn pri plej bonaj praktikoj.

(b) Fake[redakti]

Justaj oportunoj en dungado aǔ negoco estas centre grava por ke GLATaj individuoj estu ekonomie sendependaj, daǔrigu sian memestimon, kaj havu plenumantan kaj produktan vivon. Diskriminacion laǔ seksa orientiĝo aǔ genra identeco en la laborejo devas kontraǔi ĉiuj koncernaj agantoj, kunlaborante bazite sur bone-planitaj programoj taǔge monitorataj.

- Ni do apogas la Agado-Planojn adoptitajn hieraǔ fare de la konferencoj "Workers Out!" kaj "Out for Business!" kaj apogos siajn planitajn estontajn activecojn.
- Ni postulas ke registaroj kaj publikaj instancoj faru bonan ekzemplon per forigo de diskriminacio kontraǔ siaj GLATaj laborantoj kaj antaǔenigo de ilia egaleco kaj sekureco en la laborejo.

GLATaj homoj ne estas izolitaj individuoj. Ni enamiĝas kaj starigas rilatojn kaj familiojn – kiel ajn formitajn. Por multaj el ni, ĉi tiuj rilatoj kaj familioj estas la plej gravaj partoj de nia vivo. Krom per leĝa rekono de tiuj ĉi, niaj rajtoj je digno kaj egaleco ne plene sekurigeblas. Efektive, multaj landoj pretas doni al ni egalecon en ĉiuj partoj de nia vivo krom rilate al niaj rilatoj kaj familioj, por certigi ke niaj rilatoj kaj familioj stigmatigu kiel subaj. Kiel afero de simpla egaleco, samseksaj paroj rajtas la plenan aron de rilat-eblecoj disponeblaj al geaj paroj, inkluzive de kunedziĝo por tiuj kiuj elektas ĝin. Simile, GLATaj individuoj kaj samseksaj paroj kiuj estas patroj aǔ patrinoj, aǔ kiuj deziras fari patroj aǔ patrinoj, havas egalajn rajtojn kaj egale rajtas aliron al la plena aro de gepatriĝaj eblecoj disponeblaj al aliseksemaj homoj kaj geaj paroj, inkluzive de adopto, nutropatr(in)iĝo, kaj uzado de medicine helpata generado. Juste agi rilate al la ŝangiĝantaj realecoj de familia vivo inkluzivas rekoni kaj doni egalajn rajtojn al ne-edzaj rilatoj, kaj disponebligi tiun eblecon al ĉiuj paroj, sen diskriminacio laǔ sekso, seksa orientiĝo aǔ genra identeco.

- Ni do postulas ke ĉiuj registaroj ne jam farinta ĝin, reformigu familian leĝon por speguli la kreskantan diversecon de familia vivo, per:
- permeso de edziĝo aǔ edziniĝo de samseksaj paroj,
- estigo de similaj parec-rajtoj por ĉiuj ne-edzaj paroj, kaj
- certigo de egala aliro por ĉiuj al ĉiu ebleco por patreco aǔ patrineco.

Edukado, amaskomunikiloj, sanprizorgo, kaj religio estas sociaj institucioj kun centra graveco al la sukceso aǔ malsukceso de la lukto por GLATaj homaj rajtoj. Ĉiu el tiuj havas propran rolon kaj propran fareblan kontribuon.

- Ni postulas ke la kompetentaj (landaj aǔ lokaj) registar-aǔtoritatoj zorgante pri edukad-politiko, inkluzive de lernej-komisioj:
- enmetu lecionojn pri GLATaj homaj rajtoj en la lerneja kursaro, kaj
- agu por kontraǔlukti timigon kaj perforton kontraǔ GLATaj lernantoj kaj instruistoj.
- Ni postulas ke la komunaj amaskomunikiloj kontribuu al forigi stereotipojn kaj antaǔenigi realecan videblecon de GLATaj homoj.
- Ni postulas ke sanprizorg-instancoj kaj individuaj sanprizorgistoj estu malfermaj al la apartaj san-bezonoj de GLATaj personoj, kontraǔluktu antaǔjuĝon, kaj disdonu taǔgan informon sendiskriminacie.
- Ni postulas ke registaroj permesu ĉian medicinan trakton necesan por seks-reatribuo, ke ili monprovizu tian traktadon same tiom, kiom iliaj rimedoj permesas ke ili monprovizu alian medicine necesan traktadon, kaj ke ili ŝanĝu siajn leĝojn por permesi al transgenraj personoj ŝanĝi sian leĝan sekson por konformiĝi al sia genra identeco.
- Ni urĝas religiajn instancojn kaj nekredkonfesaj organizoj efektivigu ene de si la principojn de tolero kaj egaleco je GLATaj homoj, kaj kontribuu al la lukto por GLATaj homaj rajtoj en la pli vasta mondo.

5. KREI SOCIAN ŜANĜON[redakti]

La leĝaj, politikaj kaj sociaj ŝanĝoj alportonte egalajn rajtojn por GLATaj personoj ne servas nur niajn interesojn. En socio kie kelkaj estas opresataj, neniu estas libera aǔ egala. La efektivifo de la ŝanĝoj kiujn ni deziras devas do esti la frukto de la kunmetita strebado de la GLATa homrajta movado kaj de aliaj grupoj kaj organizoj kiuj kunhavas nian vidon kaj niajn celojn.

- Ni alvokas GLATajn organizojn al daǔrigi sian lukton por GLATaj homaj rajtoj en ĉiuj landoj kaj internaci-skale per:
- aktivigo de sia bazo, pligrandigo de siaj konsistoj, kaj plivastigo de siaj fontoj de monprovizo;
- promocio de pli bona kunlaboro, kunordigo kaj solidareco inter la GLATaj komunumoj ene de landoj kaj ĉirkaǔ la mondo;
- konsciigo de pli da GLATaj kaj ne-GLATaj homoj pri la neceso de plia tutmonda agado kaj alvoko al ilia sento de solidareco;
- konstruo de strategiaj aliancoj kaj kunlabor inter malsamaj organizoj kaj instancoj ene de kaj ekster la GLATa homrajta movado;
- plifortigo de sia scio kaj eksperteco, kaj pli-profesiecigo de siaj agoj;
- instigo de GLATaj kulturaj aktivecoj, por montri vivantan realecon kaj por uzi kulturon por komuniki la mesaĝon de GLATa egaleco.
- Ni alvokas laborsindikatojn, profesiajn organizojn, kaj neregistaraj organizoj laborantaj por homaj rajtoj kaj socia bonfarto al partopreni en nia lukto kontaǔ diskriminacio, al apogi nin, kaj al disdoni rimedojn.
- Ni alvokas landajn kaj internaciajn firmaojn doni egalajn oportunojn al siaj GLATaj laboristoj, servi la bezonojn de siaj GLATaj aĉetantoj, kaj renkonti sian socian devon per apogo al la monda lukto por GLATaj homaj rajtoj.
- Ni alvokas religiajn instituciojn kaj ne-kredkonfesantaj organizoj al helpi siajn GLATajn anojn superi tradiciajn antaǔjuĝojn kaj kontraǔlukti homofobion ene de si kaj en la fora mondo.
- Ni alvokas monprovizantojn al certigi ke monprovizprogramoj apogu neregistarajn organizojn strebantajn por leĝa kaj socia egaleco por GLATaj personoj, antaǔenigante ĉiujn celojn en ĉi tiu Deklaracio.
- Ni alvokas landajn registarojn al protekti la rajtojn kaj antaǔenigi la interesojn kaj bonfarton de ĉiuj siaj civitanoj, inkluzive de siaj GLATaj civitanoj.
- Ni alvokas la internacian komunumon al inkluzivi GLATajn homajn rajtojn en la internacia homrajta ag-ordo, kaj al apogi kaj protekti defendantojn de GLATaj homaj rajtoj.
- Kaj – laste sed ne malpleje – ni alvokas ĉiujn landojn kaj la Unuiĝintajn Naciojn al rekoni kaj reklami la 17an de majo de ĉiu jaro kiel la Internacia Tago kontraǔ Homofobio.

Jen niaj postuloj. Necesos enorman kuraĝon, grandan personan oferon, kaj nekonteblajn horojn de forta laboro de pluraj miloj de GLATaj aktivuloj kaj amikoj de la monda GLATa komunumo. Sed nia celo, egalaj rajtoj por ĉiu GLATa persono en ĉiu lando de la mondo, atingeblas kaj atingiĝos.