Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas

El Vikifontaro
Tradukita de J. Lojko
W. TümmelNurnbergo (p. 1-10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Tolstoj - Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas, 1895, Lojko.pdf/1 En urbo Vladimir vivis juna komercisto Aksjonov. Li havis du butikojn kaj domon.

Je eksteraĵo Aksjonov estis homo blonda, bukla, bela kaj vera gajulo kaj kantisto. En juneco Aksjonov multe drinkadis kaj estinte drinkinta forte diboĉadis, sed edziĝinte, li ĉesis drinki, ekster maloftaj okazoj.

Unu fojon, en somero, Aksjonov forveturis Niĵni-Novgorod'on por foiro. Kiam li komencis adiaŭiĝi, lia edzino diris al li:

— Ivan Dmitrijeviĉ, ne forveturu hodiaŭ, ĉar mi sonĝis malbone pri vi.

Aksjonov ekridis kaj diras:

— Vi ree timas, ke mi ekdiboĉos en foiro?

Edzino diris:

— Mi ne scias mem, kion mi timas, sed nur mi sonĝis malbone; — mi vidis, ke vi estis veninta el urbo, deprenis ĉapon kaj jen: via kapo estas tute griza.

Aksjonov ekridis.

— Tio ĉi signifas profiton. Vi vidos, ke mi, bonege komercinte, alveturigos al vi kostajn donacojn.

Kaj li diris adiaŭ al sia familio kaj forveturis.

Farinte duonon da vojo, li renkontis ian konatan komerciston kaj haltis kun li por pasigi nokton. Ili trinkis teon kaj kuŝiĝis por dormi en du apudaj ĉambroj. Aksjonov ne havis kutimon longe dormi: li vekiĝis en mezo da nokto kaj, por ke estu pli oportune veturi ĉe malvarmeco, li vekigis veturigiston kaj ordonis enjungi ĉevalojn. Poste li venis komunan ĉambron, faris kalkulon kun mastro de enveturejo kaj forveturis.

Debeturinte preskaŭ kvardek verstojn, li haltis por nutri ĉevalojn, ripozis en vestiblo de enveturejo, poste, je tagmezo, li eliris peronon, ordonis prepari samovaron kaj, preninte gitaron, komencis ludi. Subite alveturas triĉevalo kun sonorileto kaj el veturilo eliras oficisto kun du soldatoj; li alvenas al Aksjonov kaj demandas: „kiu vi estas? de kie?“ Aksjonov ĉion rakontas, kiel ĝi estas, kaj petas: „ ĉu ne plaĉas al vi trinki teon kune?“ Sed oficisto senhalte eldemandas: kie li pasigis estintan nokton? ĉu sola aŭ kun alia komercisto? ĉu li vidis komerciston matene? kial li frue forveturis de enveturejo? Aksjonov miris, kial oficisto lin eldemandas pri ĉio, kaj, rakontinte ĉion, kiel ĝi estis, li diris: „sed kial vi min eldemandas; mi estas nek ŝtelisto, nek rabisto. Mi veturas pro mia afero, kaj ĝi ne estas bone min tiel demandi.“

Tiam oficisto ekvokis soldatojn kaj diris:

— Mi estas ispravnik (polica distriktestro) kaj mi demandas vin, ĉar komercisto, kun kiu vi pasigis estintan nokton, estas buĉita. Montru viajn objektojn, kaj vi traserĉu ilin.“

Oni eniris ĉambron, prenis valizon kaj sakon kaj komencis malligi kaj serĉi. Subite ispravnik elprenis tranĉilon el sako kaj ekkriis:

— Kies estas tiu ĉi tranĉilo?

Aksjonov ekrigardis kaj vidante, ke oni elprenis ensangigitan tranĉilon el lia sako, li ektimis.

— Kial do sango estas sur tranĉilo?

Aksjonov volis respondi, sed ne povis diri eĉ unu vorton.

— Mi.... mi ne scias.... mi.... tranĉilo, mi.... ne mia....

Tiam ispravnik diris:

— Matene oni trovis komerciston buĉitan sur litaĵo, kaj, krom vi, neniu estis, kiu povus tion ĉi fari. Ĉambro estis fermita el interne, kaj en ĉambro neniu estis krom vi. Jen tranĉilo ensangigita en via sako, kaj ankaŭ via vizaĝo aperigas ĉion. Diru, kiel vi lin mortigis kaj kiom da mono vi rabis?

Aksjonov ĵuradis, ke ne li ĝin faris, ke li ne vidis komerciston post ke ili estis kune trinkintaj teon, ke li havas nur sian monon, okmil rublojn, ke tranĉilo estas ne lia. Sed lia voĉo interrompiĝadis, vizaĝo estis pala, kaj li tuta tremis per timo, kiel kulpa.

Ispravnik alvokis soldatojn, ordonis ligi lin kaj konduki al veturilo. Kiam oni lin metis sur veturilon, kunliginte piedojn, Aksjonov faris signon de kruco kaj ekploris. Oni forprenis de Aksjonov lian havaĵon kaj monon kaj sendis lin proksiman urbon por malliberigi. Oni ekpostulis el Vladimir sciigon, kiela homo estis Aksjonov, kaj ĉiuj vladimiraj komercistoj kaj loĝantoj atestis, ke Aksjonov en juneco drinkadis kaj diboĉadis, sed estis bona homo. Tiam oni komencis lin juĝi pro tio, ke li mortigis rjazanj'an[1] komerciston kaj ŝtelis dudekmil rublojn.

Lia edzino ĉagreniĝis pro edzo kaj ne sciis, kion pensi. Ŝiaj infanoj estis ĉiuj ankoraŭ malgrandaj, kaj unu estis eĉ nur suĉanta. Ŝi prenis kun si ĉiujn infanojn kaj forveturis tiun urbon, kie ŝia edzo estis enmalliberigita. Komence oni ŝin ne volis lasi al edzo, sed poste ŝi elpetegis de estroj, ke oni ŝin alkonduku al li. Ekvidinte lin en mallibereja vesto, kun rabistoj, ŝi ĵetis sin sur teron kaj longe ne povis konsciiĝi. Poste ŝi starigis infanojn ĉirkaŭ si, sidiĝis apud li kaj komencis rakonti al li pri domaj aferoj kaj demandi lin pri ĉio, kio fariĝis kun li. Li rakontis ĉion al ŝi, kaj ŝi diris:

— Kio do estos nun?

Li diris:

— Estas necese peti regnestron. Ne estas ja eble, ke mi senkulpa pereu!

Edzino diris, ke ŝi jam sendis petskribon al regnestro, sed ke ĝi ne aliris. Aksjonov diris nenion kaj nur mallevis kapon. Tiam edzino diris:

— Ne vane mi sonĝis tiam — se vi memoras — ke vi fariĝis griza. Jen vi efektive griziĝis per malĝojo. Ho, se vi tiam ne forveturus!

Kaj ŝi interprenadis liajn harojn kaj diris:

— Vanja, kora amiko! diru veron al edzino: ĉu ne vi faris tion?

Aksjonov diris: „kaj vi ankaŭ ekpensis kontraŭ mi!“ kovris vizaĝon per manoj kaj ekploris. Poste venis soldato kaj diris, ke edzino kun infanoj devas foriri. Kaj Aksjonov je lasta fojo diris adiaŭ al sia familio.

Kiam edzino estis foririnta, Aksjonov komencis rememori, kion ili parolis. Kiam li ekrememoris, ke edzino ankaŭ ekpensis kontraŭ li kaj demandis lin, ĉu li mortigis komerciston, li diris al si: „videble neniu, krom Dio, povas scii veron, kaj oni devas peti nur Lin kaj nur de Li atendi favoron.“ De tiam li ĉesis sendadi petskribojn, ĉesis esperi kaj nur preĝadis Dion.

Oni decidis, ke Aksjonov estu punota per knuto kaj forsendota por punlaboroj. Kaj oni faris tiel.

Oni lin vergis per knuto kaj poste, kiam vundoj de knuto estis saniĝintaj, oni lin forsendis, kun aliaj punlaboristoj, Sibirujon.

————————


En Sibirujo, en punlaboroj, Aksjonov vivis dudekses jarojn. Haroj sur lia kapo fariĝis blankaj, kiel neĝo, kaj barbo elkreskis longa, mallarĝa kaj griza. Tuta lia gajeco perdiĝis. Li ĝibiĝis, komencis iradi malrapide, paroladis malmulte, neniam ridis kaj ofte preĝadis Dion.

En malliberejo Aksjonov ellernis fari piedvestojn kaj por profitita mono aĉetis evangelion kaj legadis ĝin, kiam estadis lumo en malliberejo; je festoj li iradis preĝejon por legi kaj kanti, ĉar lia voĉo estis ankoraŭ bona. Estraro amis lin pro lia humileco kaj kolegoj estimis lin kaj nomadis „avo“ kaj „dia homo“. Kiam oni devadis peti estraron pri kio ajn, Aksjonov ĉiam estadis elektata por tio; ankaŭ kiam okazadis malpacoj inter punlaboristoj, Aksjonov ĉiam devis ilin juĝi.

El hejme neniu skribadis leterojn al Aksjonov, kaj li tute ne sciis, ĉu estis vivaj liaj edzino kaj infanoj.

Unu fojon oni alveturigis novajn punlaboristojn. En vespero ĉiuj malnovaj punlaboristoj kolektiĝis ĉirkaŭ novaj kaj komencis ilin demandi, kiu estas el kia urbo aŭ vilaĝo kaj pro kiaj aferoj kondamnita. Aksjonov ankaŭ sidiĝis sur naro[2] apud novuloj kaj mallevinte kapon aŭdis, kion oni rakontis. Unu el novaj punlaboristoj estis alta kaj forta maljunulo de sesdek jaroj, kun griza, tondita barbo. Li rakontis, pro kio oni lin arestis. Li parolis:

— Tiel, fratoj, tute vane mi tien ĉi trafis. Mi formalligis ĉevalon de veturilo de ia veturigisto. Oni min kaptis kaj diras: vi ŝtelis. Sed mi diras: mi nur volis pli rapide alrajdi; mi liberigis ĉevalon. Kaj veturigisto estis ankaŭ mia amiko. Ĉu estas eble, ke mi lin malprofitigu? — Ne, oni diras, — vi ŝtelis. Sed tion oni ne scias, kion kaj kie mi ŝtelis. Efektive estadis aferoj; longe jam mi devus tion ĉi trafi, sed oni ne povis aperigi miajn kulpojn; sed nun oni min forsendis tien ĉi kontraŭ leĝo.

— Vi ja mensogas: vi jam estadis en Sibirujo, sed nur ne longe tie ĉi restadis....

— De kie do vi estas? demandis lin unu el punlaboristoj.

— Mi estas el urbo Vladimir, el tieaj burĝoj. Oni min nomas Makar Sjemjonoviĉ.

Aksjonov levis kapon supren kaj demandis:

— Ĉu vi ne aŭdis, Sjemjonoviĉ, en Vladimir pri komercistoj Aksjonov'oj? Ĉu ili estas vivaj?

— Kompreneble, mi aŭdis! Riĉaj komercistoj ili estas, kvankam ilia patro estas en Sibirujo. Tiela sama estas, videble, kiel ni pekuloj. Vi do, aveto, pro kiaj aferoj tie ĉi estas?

Aksjonov ne amadis paroli pri sia malfeliĉo; li ekĝemis kaj diris:

— Pro miaj pekoj dudeksesan jaron mi troviĝas en punlaboroj.

Makar Sjemjonoviĉ diris:

— Sed pro kiaj propre aferoj?

Aksjonov diris: „videble mi estis inda al tio,“ kaj ne volis pli rakonti; sed aliaj rakontis al novulo, kiel Aksjonov fariĝis punlaboristo. Ili rakontis, kiel iu mortigis sur vojaĵo komerciston kaj sekrete enmetis tranĉilon al Aksjonov kaj kiel pro tio oni lin senkulpan kondamnis.

Kiam Makar Sjemjonov aŭdis tion ĉi, li ekrigardis Aksjonov'on kaj ekbatinte per manoj siajn genuojn li diris:

— Jen kia mirindaĵo! Ho, ho! Kiel vi tamen fariĝis maljuna, aveto!

Oni lin komencis demandi, pri kio li miris kaj kie li vidis Aksjonov'on, sed Makar Sjemjonov ne respondis kaj nur diris:

— Mirinde, knabegoj, kie ni devis nin renkonti!

Pro tiaj vortoj Aksjonov ekpensis, ke eble tiu ĉi homo scias, kiu mortigis komerciston. Li diris:

— Ĉu vi, Sjemjoniĉ, antaŭe aŭdis pri tiu ĉi afero, aŭ antaŭe min vidis?

— Kiel mi ne povus aŭdi! Famo de tiu ĉi afero estis grandega. Sed ĝi jam longe estis: kion mi aŭdis, mi pleje forgesis, diris Makar Sjemjonov.

— Eble vi aŭdis, de kiu estis mortigita komercisto? demandis Aksjonov.

Makar Sjemjonov ekridis kaj diris:

— Videble, tiu mortigis, ĉe kiu tranĉilo estis trovita en sako. Se eĉ kiu ajn enmetis al vi sekrete tranĉilon — ĉar ne estas kaptita, ne estas kulpa. Kaj kiel oni povus enmeti al vi tranĉilon en sakon? Ĝi staris ja apud via kapo; vi povus ekaŭdi.

Kiam Aksjonov nur ekaŭdis tiujn ĉi vortojn, li ekpensis, ke tiu ĉi homo mem mortigis komerciston. Li levis sin kaj iris foren. Tutan tiun nokton Aksjonov ne povis ekdormi. Fariĝis enuo al li kaj li komencis sonĝi maldorme: jen edzino prezentiĝis al li — tiel, kiel ŝi estis dum ilia adiaŭdiro, kiam li forveturis el hejme foiron. Tiel li ŝin vidis, kvazaŭ vivan; vidis ŝian vizaĝon kaj ŝiajn okulojn kaj aŭdis, kiel ŝi parolis al li. Poste infanoj prezentiĝis al li tielaj, kielaj ili tiam estis — malgrandaj, unu en pelteto, dua apud patrina brusto. Kaj li rememoris sin mem, kiela li estis tiam — gaja, juna; li rememoris, kiel li sidis sur perono de enveturejo, kie oni lin kaptis, kiel li ludis gitaron, kaj kiel gaje estis tiam en lia animo. Kaj li rememoris eŝafodon, kie oni lin vergis, kaj ekzekutiston, kaj popolamasojn ĉirkaŭe, kaj katenojn, kaj kondamnitojn, kaj tutan sian dudeksesjaran vivadon en malliberejo, kaj sian maljunecon li rememoris. Kaj tiel enue fariĝis al Aksjonov, ke vivo mem ŝajnis al li neelportebla.

„Kaj ĉio per tiu ĉi malbonulo!“ ... pensis Aksjonov.

Kaj li fariĝis tiel kolera kontraŭ Makar Sjemjonov, ke li estis preta eĉ perei, por ke nur venĝi al tiu ĉi. Li preĝis tutan nokton, sed ne povis trankviliĝi. En tago li tute ne alvenadis al Makar Sjemjonov kaj ne rigardadis lin.

————————


Tiel pasis du semajnoj. En noktoj Aksjonov ne povis dormi kaj tiel enue fariĝadis al li, ke li ne trovadis lokon al si.

Unu fojon, nokte, li ekiris tra malliberejo kaj ekvidis, ke sub unu naro tero ŝutiĝas. Li stariĝis por rigardi. Subite de sub naro elsaltis Makar Sjemjonov kaj kun timo ekrigardis Aksjonovon. Aksjonov volis preteriri, por ne vidi lin; sed Makar ekkaptis lin je mano kaj rakontis, kiel li elfosis trairejon sub muroj kaj kiel li ĉiutage elportadas teron en tibiingoj kaj elŝutadas ĝin sur strato, kiam oni lin kondukas por laboro. Li diris:

— Vi nur silentu, maljunulo, mi vin ankaŭ elkondukos. Sed se vi eldiros, oni min forte vergos kaj mi ne pardonos ĝin al vi — mi vin mortigos.

Ekvidinte sian malamikon, Aksjonov eltiris manon kaj diris:

— Mi ne havas neceson eliri kaj mi ne timas esti mortigota, ĉar vi jam mortigis min. Sed ĉu mi diros pri via afero aŭ ne — ĝi estos, kiel Dio enspiros.

Je sekvanta tago, kiam oni elkondukis malliberulojn por laboro, soldatoj rimarkis, kiel Makar Sjemjonov elŝutis teron, komencis traserĉi en malliberejo kaj trovis truon. Estro alveturis malliberejon kaj komencis eldemandi ĉiujn, kiu estis elfosinta truon? Ĉiuj malkonfesis. Tiuj, kiuj sciis, ne elmontris Makaron Sjemjonovon, ĉar ili sciis, ke pro tio oni lin vergos ĝis duonmorto. Tiam estro turnis sin al Aksjonov. Li sciis, ke Aksjonov estis justa homo, kaj diris:

— Maljunulo, vi estas justa; diru al mi, kiel antaŭ Dio, kiu ĝin faris?

Makar Sjemjonov staris, kvazaŭ tio ĉi tute lin ne tuŝis, rigardis estron, kaj ne returnadis sin al Aksjonov. Al tiu ĉi manoj kaj lipo tremis, kaj li longe ne povis elparoli eĉ unu vorton. Li pensis: „Se mi lin kaŝos, pro kio mi pardonos lin, kiu min pereigis? Suferu li nun pro miaj turmentoj. Sed se mi lin kulpigos — estas vere, ke oni lin tutvergos. Kaj se mi eble ne ĝuste pensas pri li? Fine, ĉu estos tiam pli facile al mi?“

Estro ankoraŭ unu fojon diris: „Nu, maljunulo, diru do veron, kiu faris subfosaĵon?“

Aksjonov ekrigardis Makaron Sjemjonovon kaj diris:

— Mi ne povas diri, via moŝto. Dio ne ordonas al mi diri. Kaj mi ne diros. Faru kun mi, kion vi volas — via estas potenco.

Malgraŭ ĉiuj penoj de estro, Aksjonov diris nenion plu. Tiel oni tute ne sciiĝis, kiu faris subfosaĵon.

Je sekvanta nokto, kiam Aksjonov estis kuŝiĝinta sur sia naro kaj apenaŭ ekdormetis, li ekaŭdis, ke iu alvenis kaj sidiĝis apud liaj piedoj. Li ekrigardis en mallumo kaj ekkonis Makaron. Aksjonov diris:

— Kion vi deziras ankoraŭ de mi? Kion vi faras tie ĉi?

Makar Sjemjonov silentis. Aksjonov sin levetis kaj diris:

— Kion vi volas? Foriĝu! Aŭ mi soldaton elalvokos.

Makar Sjemjonov mallevis sin proksime al Aksjonov kaj diris mumurete:

— Ivan Dmitrijeviĉ, pardonu min!

Aksjonov diris: „Pro kio pardoni vin?“

— Mi komerciston mortigis, mi ankaŭ tranĉilon al vi submetis. Vin ankaŭ mi volis mortigi, sed fariĝis bruo en korto, mi enmetis tranĉilon en vian sakon kaj elrampis tra fenestro.

Aksjonov silentis kaj ne sciis, kion diri. Makar Sjemjonov forrampis de naro klinigis sin ĝis tero kaj diris:

— Ivan Dmitrijeviĉ, pardonu min, pardonu pro Dio! Mi konfesos, ke mi mortigis komerciston; oni vin pravigos kaj vi reiros hejmen.

Aksjonov diris:

— Al vi estas facile paroli, sed kiel estas suferi al mi? Kien mi iros nun? ... Edzino jam mortis, infanoj forgesis min; mi ne havas kien iri...

Makar Sjemjonov ne levigis sin de planko, batadis teron per kapo kaj parolis:

— Ivan Dmitrijeviĉ, pardonu! Kiam mi estis vergita per knuto, ĝi estis pli facila al mi, ol nun rigardi vin... Kaj vi ankoraŭ ekbedaŭris min, ne kulpigis... Pardonu min, pro Kristo! Pardonu min, krimulon malbenitan! Kaj li ekploregis.

Kiam Aksjonov ekaŭdis, ke Makar Sjemjonov ploras, li ekploris mem kaj diris:

— Dio vin pardonos; eble mi estas centoble pli malbona, ol vi! Kaj li ĉesis enui je hejmo kaj deziris nenien el malliberejo, sed nur pensadis pri lasta horo.

Makar Sjemjonov ne obeis al Aksjonov kaj anoncis pri sia kulpo. Kiam estis ricevita permeso al Aksjonov reiri hejmen, — li estis jam mortinta.

Fino.
  1. Rjazanj — provinca urbo en Rusujo.
  2. Komuna lito por multaj malliberuloj kaj samtempe sola meblaĵo en mallibereja ĉambro.