Eneido/Kanto Dekdua

El Vikifontaro
Kanto Dekunua Indekso : Eneido
de Vergilio
Tradukita de Henri Vallienne
traduko eldonita en 1906


Kanto Dekdua

Turno, vidinte ke anoj Latinaj sub batoj de Marso
falas venkitaj, ke ĉiuj rigardoj al li direktiĝas,
por al li rememorigi promeson, eksentas koleron,
kiu grandigas kuraĝon. Ĉar kiam, en kampoj Penujaj,
12.005vundis leonon ĉasistoj per frapo danĝera, en brusto,
tiam nur besto preparas armilojn, sur kolon potencan
skuas hararon fiere, sen timo rompegas sagegon
de perfidulo, kaj brue blekegas per sanga buŝego:
tiel en koro de Turno pli kaj pli grandiĝas kolero.
12.010Tiam li reĝon aliras, kaj freneziĝante parolas:
«Turno ne volas prokraston; ĉar eble ĉi tiuj Eneaj
malkuraĝuloj reprenus parolon kaj ĝin malkonfesus.
Mi ekbatalos. Ordonu piaĵojn kaj ĵuron preparu,
patro. Aŭ mi Dardanidon, Azian migranton, per mano
12.015sendos Tartaren; - kaj sidos Latinoj por tion rigardi:
tiam mi sola kulpigon de ĉiuj per fero detruos -
aŭ li min venkos; kaj lia edzino fariĝos Lavinjo».
Al li respondis trankvile Latino:
«Juna heroo grandkora, ju pli vi kuraĝe kaj virte
12.020virojn superas aliajn, des pli mi de saĝo konsilojn
devas aŭskulti kaj ŝancojn batalajn pli zorge pesadi.
Regnon de Daŭno naskinto vi havas, kaj urbojn kaptitajn
iam de vi mem, kaj oron kaj koron de reĝo Latino:
kaj fianĉinojn enhavas Latujo kaj kampoj Laŭrentaj
12.025tute ŝatindajn pri raso. Permesu ke al vi mi faros
malfacilegan konfeson; kaj tion en koron enigu.
Mian filinon kun iu ajn inter unuaj fianĉoj
min edzinigi permesis nek diaj nek homaj avertoj.
Sed ve! venkita de amo al vi mem, de ligoj parencaj,
12.030fine de larmoj de kara edzino, mi rompis promesojn,
kaj, rifuzinte edzigon, malpian mi provis militon.
Vi nun ekvidas de kiaj bataloj, de kiaj suferoj,
Turno, mi kaj vi mem estis, de tiu momento, premitaj.
Grave venkitaj dufoje, ni pene en urbo konservas
12.035lastan esperon Italan; fumiĝas ankoraŭ de sango
Tibra rivero, kaj ostoj vastegan blankigas kamparon.
Kial obstini; kaj kia frenezo min trompus pli longe?
Se, post mortigo de Turno, mi devas akcepti Eneon,
kial mi, kvankam vi vivus, ne tiun ĉesigus militon?
12.040Kion do dirus Rutulaj parencoj kaj tuta Itala
lando, se mi vin al morto dediĉus, - esperu ke mi nun
tute eraras, - ĉar vi por edziĝo ekpetis filinon?
Ĉu vi militajn forgesis hazardojn? Kompatu grandaĝan
patron, ve! kiun de longe vi lasis malĝojan en urbo
12.045patra Ardeo». Sed tia parolo koleron de Turno
ne kvietigas; anstataŭ kuraci ĝi lin malsanigas.
Tiam, tuj kiam li povas paroli, li tiel respondas:
«Tiun zorgadon pro vivo, plej bona, forlasu; mi petas.
Ĉar vi min amas, do lasu min famon per morto aĉeti,
12.050patro: ni scias ĵetegi sagegojn kaj feron per mano
ne tro malforta; kaj ŝprucas sangfluo el niaj vundegoj.
Kaj li ne havos patrinon diinan por lin forkurantan
kaŝi per nubo, dum ŝi malaperas en vanan vaporon».
Dume reĝino, tre terurigita per nova batalo,
12.055ploris, kaj sian bofilon ardantan mortonta kisadis:
«Turno, per tiuj larmegoj, per granda respekto per kiu
ĉiam vi ŝatis Amaton, de maljunulino mizera
sola espero, de gloro kaj regno Latina subteno
lasta, sur kiun ripozas la savo de domo falanta,
12.060mi vin petegas, vi kontraŭ Trojanoj forlasu militon.
Kia ajn estos la fino de tiu batalo, ĝi por mi
estos la sama ol por vi; mi vivon forlasos plorindan:
ĉar mi neniam vidados Eneon fariĝi bofilo».
Kiam Lavinjo ekaŭdis ĝemadon patrinan, tuj larmoj
12.065fluis sur vangoj varmegaj; ardanta ruĝeco okupis
frunton fraŭlinan, kaj fajre trakuris tra bela vizaĝo.
Kiel blankelefantoston sangigas Induja purpuro,
kiel flankigo de rozoj ruĝigas la blankan lilion,
tiel do ruĝkoloriĝis vizaĝo de virga knabino.
12.070Turnon tuj amo ardigas: li frunton admiras amatan,
kaj, al batalo pli instigegita, mallonge respondas:
«Ne min malhelpu, mi petas, per signo malbona de larmoj,
kara patrino, tuj kiam de Marso mi provas danĝerojn;
ĉar mi, eĉ kiam mi devus perei, prokrasti ne povas.
12.075Iru, Idmono; al reĝo Friguja vi portos sendaĵon,
kiu kredeble ne al li tre plaĉos. Do, morgaŭ matene,
kiam Aŭroro ĉiela veturos sur rodoj purpuraj,
li al Rutuloj ne sendu Trojanojn; de ambaŭ nacio
glavoj ripozu; per nia sangverŝo ni finos militon;
12.080estos gajnita per tiu batalo edziĝo Lavinja».
tiel li diris: kaj tuje li hejmen rapide reiras,
poste venigas ĉevalojn, kaj ĝojas pri ardo ilia:
Oritiio mem ilin donacis al avo Pilumno:
neĝon ĉi tiuj blankece superis kaj venton kurece.
12.085Ilin ĉirkaŭas zorgistoj, per mano karesa batetas
brustojn fierajn, kaj kolajn hararojn kombadas atente.
Tiam sur ŝultrojn li metas kirason, brilantan per oro
kaj per blanketaj kupraĵoj; samtempe li glavon alligas,
ŝildon kaj kaskon, sur kiu vidiĝas du ruĝaj plumfaskoj.
12.090Fajra diaĵo potenca forĝadis por Daŭno la patro
tiun ĉi glavon, kaj trempis ĝin ruĝan en Stiksan riveron.
Fine per mano fortika li pezan ekprenas sagegon,
apogiĝantan sur granda kolono, en mezo de ĉambro,
iam kaptitan el forta Aktoro Aŭrunca: ĝin svingas
12.095Turno, kriante: «Ho lanco, vi kiu neniam min trompis,
mi vin petegas; alvenis momento: de forta Aktoro
iam, de Turno nun, mano vin svingis: permesu do ke mi
korpon renversu kaj boru kirason, per brako fortika,
de duonviro Friguja; ke mi malpurigu en polvon
12.100harojn kombitajn fervarme, sorbitajn de mirha parfumo».
Tiel li vomas koleron: sur tuta vizaĝo ardanta
flamoj eklumas; kaj ĵetas okuloj minacajn fajrerojn.
Tiel bovviro, komence de sanga batalo, blekegojn
puŝas terurajn: por provi fortecon de kornoj koleraj,
12.105trunkon de arbo ĝi frapas, per batoj senĉesaj traboras
venton, kaj sablan per hufaj piedoj flugigas amason.
Sed siaflanke Eneo, armilon vestinte patrinan,
glave ne malpli timinda, de koro incitas koleron:
tamen li ĝojas; ĉar Turna propono ĉesigos militon.
12.110Li, por konsoli kunulojn kaj filon malĝojan Iulon,
rememorigas Fatalojn, kaj sendas al reĝo latino
virojn, por porti respondon, kaj leĝojn de paco konigi.
Tago sekvanta apenaŭ ekverŝis sur supron de montoj
helon; kaj sunaj ĉevaloj el mara profundo ĉielon
12.115eksupreniris, por lumon el nazoj rivere blovadi,
kiam Trojanoj kaj viroj Rutulaj, ĉe urbaj remparoj,
kampon mezure preparas, por la dubatalo estonta.
Staras fajrujoj kaj herbaj altaroj por dioj komunaj,
meze de loko: jen akvon jen fajron aliaj alportas:
12.120ilin togetoj survestas, kaj kronas branĉetoj verbenaj.
Tiam aliras legio Aŭzona: dum ĝiaj korpusoj
sagoarmitaj transpasas pordegojn, de ĉie rapidas
skadroj Tirenaj kajTtrojaj, diversajn portante armilojn.
Ĉiu, kovrita de fero, kredigas ke Marso lin vokis
12.125por batalado kruela. En mezo de tiuj armeoj,
ĉefoj flugetas, vestitaj purpure kaj ore brilantaj:
Asaracido Mnesteo, kaj flanke Asilo kuraĝa,
poste la ĉevaldresanto Mesapo, Neptuna naskito.
Estas donita signalo: tuj tiu, interne de limoj,
12.130lancon enpuŝas en teron, kaj ŝildon malligas el brako.
Tiam scivolaj patrinoj kaj tuta popolo senarma,
kaj maljunuloj malfortaj, sur turojn, sur domajn tegmentojn,
are surrampas, dum staras aliaj ĉe altaj pordegoj.
Tamen Junono sur monton, hodiaŭ nomatan «Albano»
12.135(tiam ĝi havis nek nomon nek gloron nek faman honoron),
haltis: unue ŝi kampon rigardis militan, kaj poste
ambaŭ Laŭrentan kaj Trojan armeon, kaj urbon Latinan.
Tiam diino subite parolas al Turna fratino,
kiu diine prizorgis pri marĉoj kaj bruaj riveroj:
12.140pro virgineco rabita ĉi tiun honoron donacis
al ŝi potenca Jupitro, la reĝo de lokoj eteraj.
“Nimfo, glorego de fluoj riveraj, kaj al mi karega,
inter virinoj Latinaj, ve! kiujn Jupitro grandkora
en malfidelan kuŝejon kondukis, vi scias ke ĉiam
12.145mi vin tre ŝatis, kaj vole loĝigis en domon ĉielan;
nun malfeliĉon ekkonu, Juturno, kaj ne min kulpigu.
Ĉiam, dum ŝajnis toleri fataloj, dum Parkoj permesis
ke prosperadu Latujo, mi Turnon kaj muron protektis.
Sed nun mi vidas junulon kurantan al malaj Fataloj:
12.150malamikema potenco alvenis kaj tago de Parkoj.
Tian duelon kaj ligon hontindan mi vidi ne povas.
Se vi kuraĝus al frato kunhelpon alporti pli certan,
iru, klopodu: kaj eble pli bonaj alvenos aferoj».
Tion aŭdinte, Juturno ploregas ĉagrene, kaj poste
12.155bruston belegan trifoje kvarfoje ŝi frapas per pugno.
«Tempo ne estas por ploroj, respondas Junono; rapidu;
fraton per kio ajn rimedo rapide eligu el morto;
ree militon naskigu prefere; kaj ĵuron disrompu:
ĉion mi al vi permesas». Ŝi, tiel dirinte, ŝin lasis
12.160tute necertan, en koro boritan de vundo malĝoja.
Dume aliras la reĝoj: Latino, kun brila kortego,
sur kvarĉevala kaleŝo veturas; kaj zonas tempiojn
dekdu radioj orataj, sur krono lumantaj; de suno,
lia prapatro, emblemo. Sur dublankĉevala kaleŝo
12.165Turno postiras, streĉante du sagojn de fero armitajn.
Poste Eneo la patro, radiko de raso Romana,
lume brilanta sub ŝildo ĉiela kaj diaj armiloj;
flanke Askano, alia espero de Roma grandeco,
kune forlasas tendaron. Vestita de togo purega,
12.170pastro alportas porkidon kaj idon lanhavan de ŝafo;
kaj li kondukas brutaron al sanktaj altaroj brulantaj.
Reĝoj direktas okulojn al loko leveja de suno,
salan tritikon disŝutas sur fruntojn de bestoj, malgrandan
tranĉas harfaskon kaj verŝas trinkaĵojn sur sanktajn altarojn.
12.175Tiam la pia Eneo eltiras ferglavon, kaj preĝas:
«Suno, mi vin atestigas; mi same vin kore alvokas,
Tero, pro kiu mi tiom toleris da gravaj suferoj;
kaj vin, Jupitro potenca; vin same, idino Saturna,
nun pli favora, mi tion esperas; vin, Marso famega,
12.180kiu laŭ via volado direktas militojn: kaj same
mi vin alvokas, Riveroj kaj Fontoj, diaĵoj loĝantaj,
unuj en alta ĉielo, aliaj en maro lazura.
Tion mi ĵuras: se Turnon venkantan favoras Fataloj,
urbon Evandran ektrafos venkitoj por tien sin fiksi;
12.185landon Aŭzonan Iulo forlasos; neniam Trojanoj
glavon reprenos, nek tiun kamparon per fero rabados.
Sed aliparte se Marso per venko favoras Trojanojn,
- tian esperon mi havas: ĝin dioj bonvolu certigi, -
mi ne intencas ke lando Itala obeu Trojanojn;
12.190ne por mi sceptron mi petas: sed gentoj neniel venkitaj
ambaŭ, sub leĝoj egalaj, sin ligos per ĵuro eterna.
Ritojn mi donos kaj diojn; armilojn kaj povon kutiman
mia bopatro Latino konservos; Trojanoj konstruos
miajn remparojn, sed nomon al urbo donados Lavinjo».
12.195Tiel komencas Eneo kaj poste Latino daŭrigas;
li ekrigardas ĉielon kaj manojn prezentas al astroj:
«Samajn diaĵojn mi prenas ateste, Eneo, vin, Tero,
Marso kaj astroj, Latonaj naskitoj, kaj Ĵano dufrunta,
kaj vin, diajoj Inferaj, sanktejo de Dito timinda:
12.200patro, min aŭdu, vi; kiu per fulmo sankcias ĵuradojn;
mi atestigas ĉi tiujn altarojn, kaj ilin mantuŝas:
tiun ĉi pacon kaj ligon neniam ekrompos Italoj,
kio ajn povos alveni; nenia potenco fleksigos
mian voladon; nek kiam eĉ teron faligus en maron
12.205superakvego, eĉ kiam Tartaren ekfalus ĉielo;
tiel ja vere ke tiu ĉi sceptro (okaze li mane
portis ĝin) donos neniam branĉetojn, foliojn kaj ombron.
Iam ĝi estis arbeto; sed kiam el trunko patrina
fero ĝin tranĉis, de tiu momento hararon kaj brakojn
12.210tutajn ĝi perdis: per kupro brilanta ĝin bele ornamis
mano artista, por ke ĝin portadu la reĝoj Latinaj».
Inter si ili per tiuj paroloj certigis ĵuradon,
antaŭ kaj meze de ĉefoj precipaj: kaj poste en flamojn
oni, laŭ rito, ekbuĉas brutaron, kaj aĵojn intestajn
12.215vivajn elŝiras; dum karnoj en vazoj plenigas altarojn.
Tamen ĉi tiu batalo de longe al anoj Rutulaj
ŝajnas maljusta; kaj korojn agitas diversaj movadoj.
Ili certigas ke fortoj de ambaŭ ne estas egalaj.
Timo grandiĝas, tuj kiam aperas, marŝante silente,
12.220Turno: li, antaŭ altaroj preĝante, mallevas okulojn,
montras palecon de vangoj kaj tremon de korpo junula.
Kiam Juturno fratino ekvidas ke anoj pli kaj pli
laŭte murmuras, ke sentoj iliaj senĉese ŝanĝiĝas,
mezen de aro ŝi iras, kaj ŝajnon ekvestas Kamertan.
12.225Estis ĉi tiu tre glora per avoj, naskita de patro
fame kuraĝa kaj virta, kaj li mem tre lerta batale.
Ŝi, artifika kaj ruza, sin ŝovas internen de vicoj,
semas inside diversajn pripensojn, kaj tiel parolas:
«Ĉu vi ne hontas, Rutuloj, vidante ke unu nur riskas
12.230vivon por ĉiuj aliaj? Ĉu nombre kaj forte ni ĵus ne
estas egalaj? Jen estas Trojanoj kaj viroj Arkidaj,
kaj, insultitaj de Turno, Etruskoj, Fatalaj armeoj:
kontraŭ du viroj Latinaj ĉi tiuj ja estas nur unu.
Gloro ĝis dioj aliros de tiu ĉi kiu por niaj
12.235sanktaj altaroj sin donos; kaj famo tra buŝoj flugados.
Ni, senigitaj je lando patruja, obeos humile
estrojn potencajn; ĉar senenergiaj ĉi tie ni sidas».
Koron de bravaj junuloj flamigas ĉi tiuj paroloj:
pli kaj pli inter longvicoj glitiĝas murmuro konfuza:
12.240estas ŝanĝitaj Latinoj kaj same urbanoj Laŭrentaj:
antaŭ nelonge ĉi tiuj deziris ripozon kaj finon
de bataladoj, nun ili ekpetas armilojn, postulas
rompon de ĵuro, kaj sorton maljustan de Turno kompatas.
Sed al ĉi tiu trompaĵo aldonas alian Juturno.
12.245Ŝi en ĉielo vidigas miraklon: devige ŝi devis
korojn Italajn konfuzi, kaj trompi per signo mensoga.
Bruna birdego Jupitra flugadis tra ruĝa aero,
persekutante birdetojn de bordo; plenfluge forflugis
aro bruanta: subite, falinte sur ondon, rabisto
12.250cignon ekkaptas belegan per akraj piedoj ungegaj.
Tiun vidaĵon atentas Italoj: tuj tuta birdaro
ne plu forkuras, sed haltas, kriadas, - mirinda vidaĵo! -
kaj mallumigas per plumoj eteron, kaj, nubon farinte,
al malamiko rapidas: sed aglo, venkita de multo,
12.255kaj lacigita de ŝarĝo, akiron el ungoj ellasas:
ĝi en riveron refalas; dum aglo rapidas al nuboj.
Tiam Rutuloj miraklon salutas per krioj sennombraj:
ili ekprenas armilojn; dum diris Tolumno diveno:
«Estas jen tiu ĉi signo, tre ofte de mi dezirita:
12.260dion konitan mi kore akceptas; mi, mi vin kondukos.
Glavon ekprenu, venkitoj: similajn al birdoj malfortaj,
vin de milito minacas perfida fremdulo, kaj bordojn
niajn rabegas: li baldaŭ forkuros; lin veloj forportos
tre malproksimen sur maron. Vi unanime densigu
12.265viajn korpusojn, kaj reĝon kaptotan defendu batale».
Tiel dirinte, li virojn forlasas, kaj al malamikoj
kontraŭstarantaj li sagon ekĵetas: armilo bruanta
rekte traboras aeron. Samtempe altiĝas kriaro:
ĉiuj leviĝas armitoj, ĉar korojn flamigas tumulto.
12.270Staris kontraŭe naŭ korpoj de fratoj belegaj, kaj ilin
naskis fidela edzino Tirena de ano Arkida,
nome Gilipo. La sago fluganta aliras kaj frapas
unu el ili, en lokon ĉi kie glavzono kudrita
tuŝas la flankon, kaj kie zonrandojn kunigas hoketo,
12.275falas belforma junulo, vestita de brilaj armiloj,
ripojn ĉar sago traboris, kaj mortas sur sablo brunflava.
Parto de fratoj kuraĝaj, premitaj de granda doloro,
glavon per mano svinginte, kaj parto, preninte sagegojn,
blinde rapidas. Kontraŭe alkuras korpusoj Laŭrentaj:
12.280ilin per movo kontraŭa atakas denove Trojanoj,
anoj Agilaj, kaj viroj Arkidaj kun ŝildoj pentritaj.
Sama deziro tuj ilin instigas: batali per fero.
Oni rabegas altarojn; tra tuta ĉielo sagegoj
flugas ventege; kaj fera pluvego sur teron ekfalas.
12.285Pastroj forportas kalikojn kaj fajrojn. Forkuras Latino,
kaj, insultitajn pro rompo de ĵuro, kunportas diaĵojn.
Jungas ĉi tiuj kaleŝojn; per salto de korpo aliaj
rajdas ĉevalojn; kaj ĉiuj rapidas kun glavoj seningaj.
Ĉefon Tirenan Aŭleston, portantan insignojn de reĝoj,
12.290trafas unue Mesapo, ardanta por ĵuron detrui,
per galopanta ĉevalo. Li reenirante elfalas,
malfeliĉulo, kaj inter altaroj kontraŭe starantaj
kapon kaj ŝultrojn enigas. Mesapo kolera kun lanco
sur lin alkuras, kaj tiam, de alte de sia ĉevalo,
12.295malgraŭ preĝadoj, lin frapas kruele per sago, kaj diras:
«Prenu: vi estas por dioj ofero pli multe agrabla».
Varman kadavron ĉirkaŭas Italoj kaj ĝin senvestigas.
Nun sur altaro karbaĵon preninte brulantan, Koriso
flamon submetas sub buŝon kriantan de forta Ebuso,
12.300kiu por frapi alkuris: dum barbo tre longa flamiĝas,
malbonodore fumante, Koriso, per mano maldekstra,
de surprizita Ebuso ekprenas hararon, kaj, bruston
lian genue premante, lin tenas senmova sur tero;
poste li flankon per glavo traboras. Sed Podalirio
12.305vidas ke Also paŝtisto klopodas en vico unua;
li do lin sekvas kun glavo minaca kaj nuda: sed tiu
tuj sin returnas, hakilon sublevas, kaj frunton disrompas
ĝis la mentono, dum sanga rivero ruĝigas armilojn.
Pezas sur liaj palpebroj kruela ripozo kaj dormo
12.310fera; kaj fine fermiĝas okuloj por nokto eterna.
Tamen pia Eneo du manojn prezentis senarmajn,
kapon sen vesto, kaj siajn kunulojn alvokis per krioj:
«Kien vi kuras? de kie devenas subita malamo?
Ho! kvietigu kolerojn. Jam oni akceptis ĵuradon;
12.315oni redaktis kondiĉojn; laŭ ĝi mi nur devas batali.
Lasu min sola, kaj timon forpelu; mi forte per glavo
ĵuron sigelos; ĉar Turnon nur al mi promesis divenoj».
Tiel li kriis: sed kiam li tiel parolis, ĵus sur lin
sago, fluganta per plumoj, siblante, sin rekte direktas.
12.320Kiu fortaĵo kaj mano ĝin ĵetis? Nu! oni ne scias.
Kiu favoris Rutulojn per tia glorego? Ĉu dio?
Eble hazardo? Sed famo silentis pri tia fariĝo:
kaj fanfaronis neniu pri vundo al granda Eneo.
Turnon, tuj kiam li vidas ke kampon Eneo forlasis,
12.325ke ŝanceliĝas la ĉefoj, ardigas espero subita.
Tiam li petas armilojn kaj same ĉevalojn, per salto
ĉaron fiere eniras, kaj bridojn ekprenas en manoj.
Multajn kaj fortajn armitojn flugante li sendas al morto,
virojn renversas sennombrajn, traboras per ĉaro korpusojn
12.330tutajn, kaj al forkurantoj sagegojn resendas kaptitajn.
Kiel sur bordoj glaciaj de Hebra rivero, Mavorso
la sangavida rapidas; sur ŝildo frapante, ardantajn
dio milita kondukas ĉevalojn tra kampo senfina:
pli ol Zefiro, ol Noto, ĉi tiuj forflugas: ĝemadas
12.335Tracaj landlimoj sub hufoj frapantaj; dum Ruzoj, Koleroj,
Timo je frunto palega, kunuloj de dio, kuniras.
Tiel, en mezon batalan, ĉevalojn pro ŝvito fumantajn
Turno timinda ekscitas: dum li malamikojn insultas
tere buĉitajn, sur hufojn rapidajn ŝprucadas fluado
12.340ruĝa, kaj sablo piede premita de sango sorbiĝas.
Jam li proksime Stenelon, Tamiron mortigis, kaj Falon
de malproksime, kaj de malproksime du idojn Imbrasajn,
Glaŭkon kaj Ladon. Ja ili, de patro Imbraso nutritaj
iam en lando Licuja, similajn survestis armilojn,
12.345ĉu por batali, ĉu por preteriri per rajdo ventblovojn.
Sed aliloke tra mezo batala trakuris Eŭmelo,
filo kuraĝa kaj fama batale de Dolo antikva.
Havas li nomon de avo, sed koron kaj brakon de patro,
kiu, ĉar iam li volis Danaan spioni tendaron,
12.350kiel premion, kaleŝon Aĥilan ekpeti kuraĝis.
Tian por pagi pretendon, alian salajron Tidido
donis, kaj tiam ĉevalojn Aĥilajn li ne plu deziris.
Turno, tuj kiam li de malproksime lin vidas en kampo,
sagon ekĵetas malpezan kaj viron negrave vundetas,
12.355ĉarajn ĉevalojn haltigas, en ĉaron saltegas, kaj poste,
duonmortanton preminte kuŝantan, piedon sur kolon
forte apogas, el mano tiregas ferglavon, armilon
funden de gorĝo enpuŝas brilantan, kaj fine ekkrias:
«Kiun batale vi rabis, Trojano, jen estas kamparo:
12.360landon Hesperan nun korpo mezuru: jen kiel mi pagas
iun ajn kiu atakos min: tiel li muron konstruos».
Poste, per frapo de glavo, kunulon li buĉas Asbuton,
kaj Tersilokon, Kloreon, Sibaron, dareton, Timeton
renversiĝintan sur kolon de lia ĉevalo falinta.
12.365Tiel do, kiam ventego Borea el alta Edono
blovas sur maron Egean, ondegoj rapidas al bordoj:
ilin puŝegas blovadoj; kaj nuboj ĉiele forkuras:
tiel por Turno: ĉar, kien ajn vojon li tranĉas, korpusoj
cedas, kaj skadroj rapidas returnen: dum movo forportas
12.370ĉaron, venteto kontraŭa plumfaskon agitas flugantan.
Sed, indignanta pri tia kuraĝo, Fegeo kolere
antaŭ kaleŝon sin ĵetas; kaj, bridon kaptinte, fortege
Mano ĉevalojn rapidajn per buŝo ŝaŭmanta deturnas.
Dum li trenita pendiĝas sur ledaj jungaĵoj, atingas
12.375lanco lin malprotektitan, duoblan maŝaĵon kirasan
forte disŝiras, kaj supron de korpo malgrave tuŝetas.
Tiam, de ŝildo kovrita, al Turno li sin ekreturnas,
pinton de glavo prezentas, kaj krie petegas helpadon.
Sed, li per rodoj kaj aksoj rapide turnantaj sur teron
12.380estas ĵetita: li falas. Tuj Turno rapidas, lin frapas
inter malsupro de kasko kaj supro de fera kiraso,
kapon el ŝultroj ektranĉas, kaj trunkon forlasas sur sablo.
Dume, dum Turno venkanta mortigojn disverŝas tra kampoj.
pian Eneon kuniras Mnesteo, fidela Akato,
12.385juna Askano, kaj lin sangkovritan kondukas al tendoj,
dum li sur longan sagegon marŝadon apogas necertan.
Malpacience li lignon de sago en vundo rompitan
penas tiregi, kaj helpon ekpetas rapidan, eĉ tujan:
«Nu, plilarĝigu per glavo vundtruon; kaŝejon de sago
12.390zorge esploru profundan; kaj min al batalo redonu».
Jam sin prezentis Japiso, pli kara al Febo ol ĉiuj,
filo de Jaso: ĉar tiun ĉi viron Apolo tre amis,
iam li al li plezure proponis donacon de artoj
siaj, ĉu divensciencon, ĉu citron; ĉu sagojn rapidajn.
12.395Sed li, volante de patro malsana daŭrigi vivadon,
koni pli amis potencon de herboj kaj arton kuracan,
kaj profesion sengloran senfame praktiki preferis.
Sin apogante sur lancon staradis Eneo kolera,
ne kortuŝita de larmoj; dum lin ĉirkaŭadis junula
12.400aro: kaj filo malĝoja Iulo. Sed la maljunulo,
kiu, laŭ modo Peona, ĝis zono refaldis vestaĵon,
vane per mano, per povo kuraca de herboj Apolaj,
penas ekmovi sageton; li vane per fingroj ŝancelas
feron, kaj provas ĝin tiri el vundo per forta prenilo.
12.405Estas trovata neniu rimedo; ne donas Apolo
ian konsilon; kaj tamen pli kaj pli grandiĝas en kampoj
granda teruro, kaj alproksimiĝas danĝero. Jam polvon
vidas Trojanoj; rajdistoj alkuras en mezon de tendoj,
densan pluvigas sagaron; ĝis nuboj aliras plendadoj
12.410de batalantaj junuloj, sub frapoj de Marso falantaj.
Tiam Venuso, tuŝita de filaj suferoj maljustaj,
tuj ekkolektas, sur Ida montaro de Kreto, diktamnon,
kiu prezentas kotunajn foliojn kaj floron purpuran.
Tiun kreskaĵon tre konas sovaĝaj kaprinoj, tuj kiam
12.415ilin vundegis en dorso pikiloj de sagoj flugilaj.
Do, ĉirkaŭinte vizaĝon de nubo malluma, Venuso
ĝin tuj alportas, en akvon de vazo brilanta ĝin ŝutas,
poste, por en ĝin potencon sorbigi sekretan, ĝin miksas
kun ambrozio saniga kaj kun panaceo odora.
12.420Vundon per tiu akvaĵo kuracas maljuna Japiso,
ne ĝin konante: tuj akra odoro subite el korpo
tute forkuras; kaj haltas sangfluo el vundo profunda.
Sago, per mano tirita eliras sen ia penado;
fine eksentas Eneo ke fortoj malnovaj revenis.
12.425« Donu arrnilojn al viro rapide; vi kion atendas?
krias Japiso, lin al malamiko unua puŝante:
tian sanigon nek homaj rimedoj nek arto kuraca
faris, Eneo; vin mia scienco neniel utilis:
dio nur povis; kaj li vin alsendas al grandaj agadoj».
12.430De batalado avida, li krurojn enfermas en oron,
arde klopodas, malbenas prokrastojn kaj lancon ekprenas,
kiam al flanko li ŝildon alligis kaj vestis kirason,
tiam, sur bruston per brakoj armitaj li premas Askanon,
kaj, lin kisinte per rando de lipo, pro kasko ĝenanta,
12.435diras: «Nur virton kaj veran kuraĝon mi al vi konigos,
filo, aliaj sukceson. Hodiaŭ vin en bataladoj
tiu ĉi mano protektos, kaj donos premion de venko.
Kaj, post nelonge, tuj kiam virigos vin aĝo matura,
tiujn memoru parolojn: kaj koron altigu ekzemple
12.440patro Eneo kaj eble memoro de onklo Hektoro».
Tiel li diris: kaj poste li pordon fiere transpaŝas,
grandan sagegon en mano svingante: rapidas samtempe,
densajn korpusojn ĉefante, Anteo kaj brava Mnesteo.
Tuta armeo eliras el tendoj: kaj polvo blindiga
12.445kampon plenigas, dum tero frapita tremadas sub paŝoj.
Turno, sur alta monteto, lin vidis kontraŭe venantan,
same lin anoj Aŭzonaj; glacia teruro profunde
ostojn trakuris. Sed, antaŭ aliaj Juturno Latinojn
aŭdis, rekonis bruegon, kaj terurigita forkuris.
12.450Flugas Eneo, kaj skadrojn tra kampo rapide kondukas,
kiel nubaro, vomanta ventegon, tra maroj rapidas,
por sin ĵetegi sur teron; ĝin de malproksime vidinte,
tremas plugistoj en koroj; ĉar ĝi ruinigos arbarojn,
riĉajn detruos rikoltojn, kaj ĉion per frapo disĵetos:
12.455antaŭ ĝi ventoj flugegas kaj batas bruege marbordon.
Tiel la ĉefo Retea kondukas soldatojn al viroj
kontraŭstarantaj: kaj ĉiuj armitoj sin dense kolektas.
Pezan Oziron Timbreo traboras per glavo kruela;
buĉas Arketon Mnesteo, Epulon kuraĝan Akato,
12.460poste Ufenson Giaso: pereas Tolumno mem pastro,
kiu unua al kontraŭstarantoj ekĵetis sagegon.
Krioj sonadas tra vasta ĉielo: kaj vice Rutuloj
repuŝegitaj forkuras tra polvo, kaj dorson prezentas:
sed li malŝatas falintojn kaj ilin ne volas mortigi,
12.465nek persekuti, eĉ tiujn ĉi kiuj atendas kuraĝe,
kaj sur lin ĵetas sagegojn; ĉar Turnon, tra densa mallumo,
li nur serĉadas, lin por batalado nur arde petegas.
Tamen, frapita de timo, Juturno la virovirino,
veturigiston de Turno, Metiskon, en mezon de bridoj
12.470ĵetas, kaj lin, el timono falintan, forlasas sur kampo.
Tiam ŝi lin anstataŭas, kaj, bridojn preninte lasitajn,
voĉon de viro ŝajnigas, kaj korpon, kaj fine armilojn.
Kiel la nigra hirundo, tra domo de mastro riĉega
flugas, kaj murojn de korto profunda flugile tuŝetas,
12.475etajn nutraĵojn serĉante por idoj blekantaj en nesto:
ĝia kriado sonigas ĉu larĝajn pordejojn, ĉu marĉojn,
en ĉirkaŭaĵoj kuŝantajn: do tiel Juturno ĉevalojn
tra malamikoj kondukas: kaleŝo, rapide fluganta,
ĉion premegas: ĉi tien ŝi fraton vidigas, kaj poste
12.480tien, batalon evitas, kaj kuras senvoje tra kampo.
Dume Eneo, laŭ tordaj kurbiĝoj de vojo malrekta,
Turnon alsekvas, kaj, tra batalantoj lin persekutante,
laŭte alvokas. Tuj kiam okulojn li al malamiko
ĵetas, kaj penas haltigi forkuron de ĉaro rapida
12.485kaj de ĉevaloj, tuj ilin kontraŭen Juturno returnas.
Kion ve! fari? Mil sentoj diversaj ŝancelas animon,
kaj per mil zorgoj malsamaj li estas kontraŭen vokita.
Tiam Mesapo, rapide kurante, en mano maldekstra
tenis okaze du sagojn flekseblajn, de fero armitajn:
12.490unu el ili li svingas, kaj kontraŭ lin ĝin tuj direktas.
Haltas Eneo, sin kurbas, kaj, ŝirmon de ŝildo petinte,
li genufleksas: sed sago rapida flugante tuŝetas
supron de kasko, kaj randon faligas de ruĝa plumfasko.
Tiam lin tia perfido incitas: flamanta kolere,
12.495kiam li vidas ke ĉaro de Turno forkuras kontraŭen ,
atestiginte Jupitrajn altarojn pri ĵuro rompita,
mezen de batalantaroj li fine rapidas: ĉar Marso
lin favoregas, kruelan buĉadon li faras senorde,
tute timinda, kaj bridon ellasas al sia kolero.
12.500Kiu nun do min helpos por kanti, per tiuj versaĵoj,
tiom da sangaj mortigoj, da ĉefoj diverse buĉitaj,
kiujn jen Turno jen Troja heroo tra vasta kamparo
persekutadis? Ve! kial permesis Jupitro ke tiel
sin pereigu du gentoj vivontaj en paco eterna.
12.505Tiam Eneo Rutulon atakas Sukronon: Trojanojn
tiu unua batalo haltigas ardantajn: li tuj lin
frapas al flanko, en lokon rapide mortigan, kaj ripojn,
tiun ŝirmilon de brusto, traboras per glavo kruela.
Turno, piede, amikon falintan el lia ĉevalo
12.510buĉas, kaj fraton Dioron, ĉi tiun per longa sagego,
tiun per glavo: li kapojn de ambaŭ tranĉitajn sur ĉaron
poste alligas, kaj ilin forportas de sango gutantajn.
Buĉas Eneo Tanaon kaj Talon kaj fortan Cetegon,
kune, per unu nur frapo, kaj poste malĝojan Oniton,
12.515filon de Ekionio kaj de Peridio patrino.
Turno du fratojn Licujajn, senditajn de kampoj Apolaj,
buĉas, kaj junan Meneton: li vane malamis militon.
Apud rivero fiŝhava de Lerno, ĉi tiu Arkido
lerte fiŝkaptis, malriĉe loĝante, neniam vidinte
12.520belajn palacojn; kaj patro luitan kulturis bienon.
Kiel, veninte de partoj diversaj, sekegan arbaron
flamoj bruligas kaj branĉojn de laŭroj per vento sonantaj;
kiel ankoraŭ, rapide fluinte el montoj altegaj,
bruas ŝaŭmantaj riveroj, kaj tra ebenaĵoj rapidas,
12.525ruinigante kamparojn; do tiel, kun furiozeco,
ambaŭ Eneo kaj Turno rapidas tra sanga batalo.
Koroj pli kaj pli flamiĝas kolere; kaj brustoj kuraĝe
ŝvelas; kaj ili nur vundojn mortigajn perforte frapegas.
Ĉar fanfaronis Murano pri avoj kaj gloraj prapatroj,
12.530kiuj lin naskis post longa serio da reĝoj Latinaj;
lin elfaligas el ĉaro Eneo, per peza ŝtonego
turnadiĝanta, kaj teren kuŝigas: li inter timono
restas kaj bridoj: dum rodoj lin trenas, ardantaj ĉevaloj
kiuj ne mastron rekonas, per hufoj lin sange premegas.
12.535Turno sur Aĥilon venantan, kaj kore freneze koleran,
tuj rapidegas, kaj sagon ekĵetas tra oraj tempioj:
kaskon armilo traboras kaj haltas, fiksita en cerbo.
Kreto, vi la plej kuraĝa el Grekoj, ne povis eviti
lancon de Turno: kaj dioj ne pastron protektis Kupenkon:
12.540kiam Eneo alvenis, li, malfeliĉulo, prezentis
bruston; sed ŝildo el kupro malforta ne frapon haltigis.
Same, Eolo, vin kampoj Laŭrentaj ekvidis malvivan,
dum vi sur teron etendis larĝecon de korpo vastega:
falas vi, kiun ne povis mortigi Argujaj armeoj,
12.545kaj detruisto de regno Priama, kruela Aĥilo,
tie vi trovis vivtimon: sur Ido, en urbo Lirnesa,
belajn vi havas palacojn; en tero Laŭrenta, tombejon:
inter si tiam armeoj kuniĝas, kaj ĉiuj Latinoj,
ĉiuj Trojanoj, Mnesteo, Seresto kuraĝa, kaj poste
12.550ĉevaldresanto Mesapo, kaj forta Asilo, kaj fine
skadroj Etruskaj, korpusoj Arkidaj de reĝo Evandro;
ĉiu armito batalas per tutaj rimedoj kaj fortoj;
kaj, sen prokrasto, sen halto, batalo perforta fariĝas.
Tiam belega patrino ideon en cerbon Enean
12.555sendas: «Li murojn aliru; al urbo direktu armeon
tuj; por ke li per subita atako timigu Latinojn».
Ĉar li, dum Turnon li persekutadis tra skadroj vagantaj,
dum li rigardojn ĉi tien kaj tien direktis, ekvidas
urbon, en mezo de tiaj bataloj senpune kvietan.
12.560Tiam li tuje ĝin forte deziras pli grave ataki;
kaj, alvokinte Mnesteon, Sergeston kaj fortan Sereston,
ĉefojn armeajn, li trafas monteton: kaj tien Trojana
tuta legio lin sekvas amase, nek ŝildojn, nek sagojn
tamen lasinte, sur alta supraĵo starante, li diras:
12.565«Miajn ordonojn nenio prokrastu: Jupitro nin helpas.
De entrepreno tujeco ne devas haltigi kuraĝon.
Kaŭzis militon ĉi tiu ĉefurbo de regno Latina.
Do, se venkitoj ne volas obei kaj jugon akcepti,
mi ĝin detruos: kaj teron surkovros ruinoj fumantaj.
12.570Nun mi atendos ke plaĉos al Turno kun mi bataladi,
se li bonvolas, post tiu malvenko, daŭrigi militon.
Estas ĝi kapo kaj fonto de tiu milito malpia.
Torĉojn ekprenu rapide; kaj ĵuron postulu per flamoj.
Tiel li diris; kaj ĉiuj, egale ardantaj, ordigas
12.575sin triangule; kaj dense al urbo sin aro direktas.
Tuj ŝtupetaroj stariĝas; tuj flamoj montriĝas sur muroj.
Trafas pordegojn aliaj rapide, kaj buĉas gardistojn:
ĵetas ceteraj sagegojn; kaj ili nigrigas ĉielon.
Inter unuaj, piede de muroj, Eneo direktas
12.580manon al urbo, kaj laŭte li reĝon kulpigas Latinon.
Diojn li prenas ateste: li certe ne vole batalas;
sed lin atakis Latinoj, rompinte dufoje du ĵurojn.
Inter urbanoj timantaj rapide malamo naskiĝas.
Pordojn malfermi ordonas ĉi tiuj, kaj urbon redoni
12.585al Dardanidoj, kaj reĝon mem trenas sur altajn remparojn.
Prenas armilojn aliaj, kaj penas por urbon defendi.
Tiel do, kiam abelojn loĝantajn en kavo ŝtonega
trovis paŝtisto, li neston plenigas je fumo pikanta.
Ili timantaj tra vaksa loĝejo tumulte trakuras,
12.590kaj pligrandigas kolerojn per zumoj senĉese bruantaj,
ĉirkaŭ tegmento volviĝas vaporo; interne de kavo,
bruas mallaŭta murmuro, kaj fumo disiĝas tra ventoj.
Nova fariĝo samtempe lacegajn ekfrapas Latinojn;
kaj ĝi tra tuta ĉefurbo plendadojn dissemas kaj ĝemojn.
12.595Kiam reĝino ekvidis ke malamikaro alvenis,
murojn sieĝis; kaj flamojn enĵetis sur urbajn tegmentojn,
ke kontraŭstaris nek Turno, nek ia armeo Rutula,
kredis malfeliĉulino ke Turno en sanga batalo
estis buĉita: doloron subitan ŝi sentas en koro,
12.600diras ke estas ŝi kaŭzo kaj fonto de tiaj malbonoj:
poste, tuj kiam ŝi kriis ĉagrenon per diroj malsaĝaj,
vestojn purpurajn ŝi ŝiras per mano, kaj ŝnuron, mortonta,
ilon de morto hontinda, alligas sur altan trabaĵon.
Tiun mortigon tuj kiam ekkonis virinoj Latinaj,
12.605blondan hararon unue tiregas filino Lavinjo,
vangojn rozetajn vundinte: ĉirkaŭe anaro virina
tuta rapidas, kaj altan palacon per ploroj sonigas.
Poste vastiĝas tra urbo, kaj korojn faligas, ĉi tiu
famo plorinda: forkuras Latino kaj veston disŝiras;
12.610terurigita de morto edzina, de urba ruino,
blankan hararon li tiam difektas per polvo malpura,
kaj sin kulpigas: ĉar estas li kiu ne volis akcepti
idon Dardanan Eneon, kaj kiel bofilon alpreni.
Dume sed Turno malmultajn armitojn tremantan ankoraŭ
12.615persekutetas, ĉe rando de kampo, sed malpli kuraĝe:
pli kaj pli malpligrandiĝas fervoro de ĉaraj ĉevaloj.
Vento subite alportas bruadon miksitan kun krioj
terurigantaj: li levas orelojn kaj aŭdas konfuze
sonon venantan de urbo kaj malfeliĉigan murmuron.
12.620«Kia funebro plorinda remparojn nun malkvietigas?
Kia bruego altiĝas en partoj diversaj de urbo?».
Tiel li diras, kaj, bridon tirante, ĉevalojn haltigas.
Lia fratino - ŝi ĉaron, ĉevalojn kaj bridojn direktis,
ĉar ŝi de veturigisto Metisko surmetis figuron -
12.625tiujn respondas parolojn: «Nu, ni persekutu Trojanojn,
Turno, je flanko ĉi, kie jam venko sin montris favora,
estas aliaj sufiĉe multnombraj por urbon defendi.
Anojn Italajn atakas Eneo, kaj semas mortigojn:
same Trojanojn al morto ni sendu per mano maltima.
12.630Ju pli da viroj vi buĉos, vi des pli da gloro forportos».
Turno respondis:
«Mi vin, fratino, rekonis, tuj kiam unua per ruzoj
ĵuron vi rompis, kaj poste vin ĵetis tra sanga batalo.
Vane vi provas min trompi, diino. Sed kiu Olimpon
12.635vin forlasigis, kaj tiajn laborojn vin fari devigis?
Ĉu por ekvidi kruelan mortigon de frato mizera?
Kion, ve! fari? kaj kiun esperon rezervas Fatalo?
Mian plej karan amikon, Muranon, ekvidis okuloj
miaj, dum vanan per voĉo mortanta li petis helpadon:
12.640tiun heroon mi vidis venkitan per vundo profunda.
Kaj malfeliĉa Ufenso, por mian ne vidi malgloron,
same pereis; kaj kaptis Trojanoj armilon kaj korpon.
Ĉu mi toleros ke - kia hontego! - detruos Trojanoj
miajn loĝejojn? drancesajn parolojn ĉu mi ne refutos?
12.645dorson mi montrus; kaj vidus Latujo forkuron de Turno.
Morto ne estas por mi malfeliĉo. Vi, dioj inferaj,
estu favoraj, ĉar dioj superaj nun Turnon malamas.
Al vi mi malsupreniros, senkulpa, kun pura animo,
kaj mi ne estos malinda je gloro de iamaj prapatroj».
12.650Sed li apenaŭ parolis, jen Saco aliras, flugante
tra malamikoj, ĉevalon rajdante ŝaŭmantan: lin sago
vundis en buŝo: li Turnon rapidas, kaj vokas per nomo:
«Turno, vi estas nun sola espero; kompatu amikojn.
Kontraŭ remparojn ektondras Eneo, kaj diras minace:
12.655«Mi fortikaĵon detruos Italan kaj ĝin ruinigos».
Torĉoj jam flugas sur domojn: okulojn kaj buŝojn Latino
al vi direktas: mallaŭte sin reĝo demandas Latino:
«Kiun bofilon akcepti? al kiu ligado min turni?».
Plie reĝino, al vi amikino fervora, mortigis
12.660sin mem per mano, kaj terurigita ŝi lumon forkuris.
Kontraŭstarantaj Mesapo kaj forta Atino nur frapojn,
antaŭ pordegoj, suferas; sed densaj korpusoj ĉirkaŭas
ilin; ĉi tie kaj tie vidiĝas da pintoj sagegaj
fera rikolto: vi ĉaron kondukas tra lando dezerta».
12.665Turno miregas: mil pensoj konfuzaj trakuras tra cerbo,
kaj li longtempe silentas senmova. Profunde de koro,
honto kaj lasta espero trompita miksiĝas, kun sento
de kuraĝego kaj de furiozo pro amo perdita.
Tamen tuj kiam eliris mallumo, kaj lumo revenis
12.670funden de cerbo, okulojn kolerajn li turnas al muroj,
kaj, sur kaleŝo starante, li grandan rigardas ĉefurbon.
Tiam li vidas ke flamoj aliras ĝis alta ĉielo,
inter etaĝoj de turo brulanta volvante turniĝojn.
Turno mem tiun ĉi turon per dikaj trabaĵoj konstruis;
12.675li ĝin provizis je pontoj altegaj kaj metis sur rodojn.
«Estas Fataloj plej fortaj, fratino; do ne min prokrastu,
kien min sorto kaj dioj alvokas mi iros senplende.
Tuje mi volas batali Eneon kaj morton suferi
eĉ kruelegan: pli longe vi Turnon ne vidos malnobla,
12.680kara fratino. Min lasu, mi petas, satigi koleron».
Tiel dirinte, el ĉaro per salto li kampon aliras,
tra malamikoj, tra sagoj rapidas, lasinte fratinon
tute malĝojan, kaj tranĉas vojiron tra batalantaroj.
Kiel ŝtonego, falanta el alta supraĵo de montoj,
12.685kiun ĉu ventoj ĉu pluvoj senĉesaj el kava kuŝujo
elradikiĝis, ĉu ĝin dispecigis longeco da jaroj;
maso pezega, per movo mem forte malsupren tirita,
teren saltegas, kaj kune arbarojn, brutarojn kaj homojn
kun si forportas: do tiel, tra skadroj senorde kurantaj,
12.690Turno rapidas al muroj de urbo, sur tero de sango
ensorbigita, dum bruas aero pro sagoj siblantaj.
Signon li faras per mano, kaj poste li laŭte ekkrias:
«Haltu, Rutuloj; kaj feron en ingon remetu, Latinoj
kia ajn estos batalo, nun ĝi min koncernas: pli juste
12.695unu nur pagos pro rompo de ĵuro: nur glavo decidu».
Ĉiuj, estantaj en mezo, eliras, kaj lokon forlasas.
Tamen Eneo la patro, tuj kiam li nomon de Turno
aŭdis, forlasas muregojn, kaj turojn forlasas altegajn.
Li sen prokrasto rapidas kaj ĉiun haltigas laboron,
12.700dum, saltegante pro ĝojo, li tondre sonigas armilojn.
Lia altresko similas Atoson, similas Erikson,
kaj Apeninon la patron mem, kiam ĝi kverkojn tremantaj
igas, kaj neĝan supraĵon plezure ĝis nuboj altigas.
Vete Rutuloj, Trojanoj kaj ĉiuj okuloj Italaj
12.705same konverĝas al ili: kaj tiuj ĉi kiuj okupis
altajn remparojn, aŭ kiuj ŝafvire bategis muregojn,
ŝildojn demetas el ŝultroj. Miregas Latino, vidante
virojn grandfamajn, venintajn el randoj ekstremaj de l’ mondo,
kiuj sin baldaŭ batalos por rajtojn per glavo decidi.
12.710Tamen, tuj kiam vastega kamparo senhoma fariĝis,
de malproksime, post kuro rapida, ĵetinte sagegojn,
ili batalas, kaj kupron frapigas de ŝildoj sonoraj.
Tero ĝemadas; dum ili, per batoj senĉesaj de glavoj,
forte sin frapas, hazardo kaj virto samtempe miksiĝas.
12.715Kiel en vasta arbaro de Silo, en alta Taburno,
kiam bovviroj, malame puŝitaj al sanga batalo,
fruntojn antaŭen frapigas, eliras paŝtistoj tremantaj:
muta pro timo staradas brutaro; murmuras bovinoj:
«Kiu komandos potence? al kiu ni ĉiuj obeos?».
12.720Inter si ili sin vundas per frapoj danĝeraj kaj multaj;
vete per kornoj sin ili disŝiras; kaj larĝa sangfluo
kolojn kaj ŝultrojn ruĝigas: pro krioj muĝadas arbaro.
Tiel Trojana Eneo kaj filo de Daŭno heroo
inter si ŝildojn frapigas: aeron plenigas bruego.
12.725Mane tenante pesilon je pletoj egalaj, Jupitro
metas sur ilin Fatalojn kontraŭajn de ambaŭ, por scii
kiun kondamnos batalo, al kiu kliniĝos la Morto.
Turno rapidas, kaj, venki kredante, li korpon starigas,
glavon altigas minacan, kaj forte Eneon sur kaskon
12.730frapas. Trojanoj kaj anoj Latinaj ekkrias, kaj kune
staras senmovaj pro maltrankvileco, sed glavo perfida
tuje rompiĝas kaj trompas esperon de Turno ardanta.
Estas nur ebla forkuro. Li flugas pli forte ol Eŭro,
kiam li vidas tenilon sen glavo kaj manon senarman.
12.735Oni rakontas ke, kiam komencis batalo, el ĉaro
eksalteginte rapide, li patran forgesis ferglavon.
Sed, kolerante, trompiĝis kaj ilon manprenis Metiskan.
Tiu longtempe sufiĉis, dum dorson prezentis Trojanoj
palaj: sed kiam li frapis sur dian armilon Vulkanan,
12.740kiel glacion rompeblan ĉi tiun morteman ferilon
rompis frapego; kaj brilas pecetoj sur sablo brunruĝa.
Turno freneze trakuras tra lokoj diversaj de kampo,
kaj mil kurbiĝojn necertajn ĉi tien kaj tien konfuzas.
Ĉar unuflanke lin ĉie enfermas anaro Trojana,
12.745dum lin alie haltigas marĉejo kaj altaj remparoj.
Lin persekutas Eneo: kaj kvankam genuoj fleksiĝas,
malfortigitaj pro vundo tro nova, kaj malrapidigas
kuron ardantan, de Turno tremanta li tuŝas piedon.
Kiam ĉashundo Umbria surprizas cervinon tremantan,
12.750kiun haltigis rivero aŭ ruĝtimigilo plumhava,
besto ĉasanta, senĉese ĝin sekvas, kurante, bojante:
terurigita pro bordo krutega, pro ruĝa insido,
ĝi tra mil vojoj diversaj forkuras, revenas; dum hundo
per malfermita buŝego ĝin kaptas, ne, kredas ĝin kapti:
12.755tiam aŭdiĝas krakado de dentoj mordantaj aeron.
Krio subite eksonas; kaj al ĝi respondas samtempe
bordoj kaj lago; dum tondras ĉielo pro tiu tumulto.
Turno kuranta al ĉia Rutulo riproĉas senhelpon,
ĉiun per nomo alvokas, kaj glavon postulas kutiman.
12.760Dume Eneo minacas de morto, de tuja pereo;
kaj, por timigi urbanojn, eĉ de ruinigo de urbo,
iun ajn kiu sin movus, kaj kvankam vundita, daŭrigas.
Ili kvinoble plenumis kamprandon, kvinoble revenis
tien kaj tien: ĉar ili ne petas premion malgravan,
12.765monan donacon: sed vivo ludiĝas kaj sango de Turno.
Iam branĉaro de olivujtrunko ĉi tie troviĝis.
Ĝin dediĉitan al Faŭno multege respektis maristoj,
kiuj, savitaj el ondoj, kutimis al dio Laŭrenta
donojn prezenti, kaj sur ĝin vestaĵojn alligi oferajn.
12.770Sed ĝin Trojanoj, sen ia respekto, detruis, por lasi
al duelistoj liberan aliron tra kampo senbara.
Staris ĉi tie Enea sagego; ĝin; per ĵetmovado
iam senditan, nun fiksis flekseblaj radikoj de arbo.
Tiam sin klinas, kaj penas tiregi per mano armilon
12.775ido Dardana, por trafi per sago kuranton, per kuro
ne atingeblan. Sed Turno, premita de timo freneza:
«Faŭno, li diris, mi preĝas, kompatu: vi, tero bonega,
feron detenu: ĉar viajn altarojn mi ĉiam honoris:
ilin kontraŭe detruis Trojanoj kaj malrespektegis».
12.780Diris li: voĉo preĝanta tre prave dihelpon petegis.
Kvankam Eneo penadas, flekseblan radikon li vane
provas ŝanceli: neniu forteco el arba mordego
povas eltiri sagegon. Sed, dum li kuraĝe daŭrigas,
ree vestinte vizaĝon de veturigisto Metisko,
12.785Daŭna filino revenas, kaj glavon redonas al frato.
Sed, furioza pri tia maltimo de Nimfo, Venuso
vice aliras, kaj sagon tiregas el fundo radika.
Ambaŭ fieraj samtempe retrovis armilon kaj ardon,
tiu ĉi, glavon fidante, kaj tiu, svingante sagegon,
12.790kontraŭeniras, por provi batalon de Marso mortiga.
Dume la reĝo de ĉiopotenca Olimpo, Junonon,
kiu sur nubo flavruĝa rigardis batalon, ekdiras:
«Kiam do finos milito, edzino? Vi, kion deziras?
Estos Eneo diaĵo nacia, loĝonte ĉielon;
12.795plie vi scias ke iam ĝis astroj lin portos Fataloj.
Kion vi revas? Pro kia espero vi restas en nuboj?
Diru: ĉu decas ke vundu diaĵon armilo mortema?
Kial al Turno, - car sen vi Juturno neniel valorus -
glavon redoni, kaj tiel venkitajn renaski esperojn?
12.800Fine do ĉesu; kaj vian koleron fleksu do preĝadoj.
Tia doloro ne tiel vin manĝu silente; nenian
markon de tiaj ĉagrenoj mi vidu sur dolĉa vizaĝo.
Lasta momento alvenis. Sur teroj, sur ondoj, vi povis
persekutadi Trojanojn, malpian flamigi militon,
12.805hejmon detrui, kaj miksi larmegojn kun festoj edziĝaj.
Plion ne faru; ĉar mi malpermesas». Silentis Jupitro.
Tiam, venkita, idino Saturna respondis mallaŭte:
«Granda Jupitro, ĉar vian voladon mi konis tre bone,
Turnon pro tio kaj teron mi tute nevole forlasis.
12.810Sola alie vi ne min ekvidus, sidanta sur nubo,
kaj toleranta insultojn: de flamoj zonita, mi starus
meze de skadroj, puŝante Trojanojn al sanga batalo.
Jes, mi Juturnon konsilis ke fraton ŝi helpu mizeran;
jes, mi permesis ke ĉion ŝi provu por vivon konservi;
12.815sed ne ke iu ajn uzu sageton kaj streĉu pafarkon.
Tion mi ĵuras per kapo de Stikso, sanktega rivero,
sola ĵurego reale timinda por dioj Superaj.
Fine mi cedas, kaj lasas batalojn de mi malamitajn.
Tamen, ĉar tion per leĝo nenia Fataloj malhelpas,
12.820mi por Latujo vin petas, por gloro de viaj genepoj:
kiam, ĉar tion vi volas, edziĝo feliĉa starigos
pacon eternan, kaj gentojn kunligos per ĵuro kaj leĝoj,
ne malpermesu ke nomon patrujan konservu Latinoj,
kaj ne ordonu ke ili fariĝu Trojanoj, nomiĝu
12.825Trojoj, kaj lingvon forgesu, kaj veston forlasu nacian.
Vivu Latujo kaj Albaj prapatroj tra centoj da jaroj!
Restu do ecoj Italaj sidejo de Roma potenco.
Trojo pereis: permesu ke ĉiam eĉ nomo pereu».
Patro de dioj kaj homoj ridetis, kaj tiel respondis:
12.830«Kial, fratino Jupitra kaj sekve idino Saturna,
kial en koro vi volvas turniĝojn de tia kolero?
Nu, kvietigu doloron, kaj vanan haltigu timado:
vian deziron volonte mi, tute venkita; plenumos.
Anoj Aŭzonaj konservos kutimojn kaj lingvon de patroj;
12.835nomo sen ŝanĝoj restados: Trojanoj kun tiu korpego
nur sin miksados, nur Trojajn kutimojn kaj ritojn aldonos.
Unu popolo fariĝos Latinoj kun unu nur lingvo:
kaj de miksado kun sango Aŭzona naskiĝos nacio,
kiun vi vidos piece superan al dioj kaj homoj.
12.840Viajn altarojn nenia popolo pli pie honoros».
Edzon aplaŭdis Junono; kaj ĝojo penetris en koron;
poste ŝi nubon forlasis, kaj trafis ĉielan Olimpon.
Tion dirinte, alian projekton Kreinto meditas,
por ke Juturno forlasu samtempe militon kaj fraton.
12.845Oni rakontas ke estas du pestoj nomitaj Furioj.
Ilin, kaj kune meĝeron Tartaran, per unu nur nasko
naskis la Nokto malluma, sur kapoj serpentajn volvaĵojn
samajn alligis, kaj ilin provizis je ventaj flugiloj.
Ili sur sojlo, sur trono de reĝo timinda Jupitro,
12.850sidas, kaj timon alportas al homoj mizere mortemaj,
kiam pereon, plorindan malsanon, eksendas direĝo,
kiam sur urbojn punindajn teruran li ĵetas militon.
Unu el tiuj kurjeroj, el alta etero, Jupitro
sendis, por ke al Juturno ĝi, kiel averto, sin montru.
12.855Flugas la monstro; kaj teren ĝin portas rapida turniĝo.
Kiel, tra nubo, ĵetita de kordo pafarka, sageto,
kiun sorbigis je galo, timinda veneno, soldato
Kreta aŭ Parta: nebulon siblante traflugas armilo
venenigita; kaj ĝi nevidata trairas ombraron:
12.860tiel flugadis idino de Nokto kaj teron aliris.
Kiam ŝi vidis iliajn korpusojn kaj Turnan armeon,
ŝi sin densigas kaj formon ekvestas de birdo malgranda,
kiu sur tomboj kaj altaj tegmentoj de domoj dezertaj
nokte sidiĝas, kaj kanton malĝojan daŭrigas tra ombroj.
12.865Tiun preninte figuron, ĝi iras kaj ree revenas
antaŭ vizaĝo de Turno, kaj ŝildon de flugo tuŝetas.
Tuj nekonita laceco en membrojn tremantajn glitiĝas;
harojn terure starigas, kaj voĉo ekhaltas en gorĝo.
Tamen tuj kiam, per siblo flugila, rekonis Furion
12.870la malfeliĉa Juturno, ŝi harojn disŝiras falantajn.
Vundas fratino vizaĝon per ungoj kaj bruston per pugno:
«Kian helpadon, ho Turno, nun povas ekprovi fratino?
Kio nun restas al mizerulino? Ĉu ia rimedo
povas vin savi? Ĉu kontraŭbatali mi monstron kuraĝu?
12.875Ne: mi forlasas militon. Ne mian grandigu teruron,
birdoj funebraj: batadon mortigan de bruaj flugiloj
mi tro rekonas: de granda Jupitro min ne erarigas
volo potenca. Jen de virgineco rabita salajro!
Kial mi ĝuas vivadon eternan: ve! kial min morto
12.880preni ne povas? De tiaj doloroj mi finon ekvidus;
kaj nun almenaŭ mi fraton ĉe Ombrojn kunule kunirus
senmortulino! Ĉu estus do eble ke io agrabla
sen vi ekzistu, ho frato? Ĉu tero malfermos sufiĉan
profundegaĵon, por sendi diinon al Manoj inferaj?».
12.885Tiel dirinte, kaj kapon zoninte de verda vualo,
multe ĝemante, en ondon riveran sin ĵetas diino.
Turnon samtempe Eneo atakas, balancas sagegon
grandan, al arbo similan, kaj diras per voĉo timinda:
«Kio vin, Turno, haltigas; kaj kio vin tiel ŝancelas?
12.890Nun ni batalas ne kure, sed tuŝe, per iloj mortigaj.
Kian ajn ŝajnon ekvestu, ajn kian elpensu rimedon,
kiu naskiĝos en cerbo: deziru flugilojn, por trafi
astrojn eterajn, aŭ teran abismon por tien vin kaŝi».
Kapon skuinte, li diras: «Ne vortoj insultaj, kruela,
12.895min terurigas, sed dioj, sed nuna malamo Jupitra».
Tiel li diris, kaj ne pli; ĉar grandan li vidas ŝtonegon,
ŝtonon antikvan, grandegan, sur kampo okaze kuŝantan,
limon bienan, ĉi tie metitan por kampon limigi.
Porti sur ŝultroj apenaŭ ĝin povus dekduo da viroj,
12.900viroj similaj al tiuj ĉi kiujn nun tero produktas.
Turno per mano rapide ĝin prenas, kaj, sin starigante
penas al kontraŭstaranta Eneo ĝin forte ĵetegi.
Sed fortikecon kutiman li perdis por marŝi, por kuri,
kaj por sublevi ŝtonegon, kaj por ĝin movadi per mano.
12.905Liaj genuoj fleksiĝas, kaj sango frostiĝas en vejnoj.
Ŝtono, malforte ĵetita, ruliĝas, tra vento maldensa,
sed interspacon ne povas trairi, nek igi frapadon.
Kiel en nokto, tuj kiam ripozo kaj dormo profunda
fermis okulojn, ni sonĝas ke kuron ardantan ni vane
12.910penas daŭrigi, kaj, meze de penoj, ni falas lacegaj:
lango fariĝis senmova, kaj niaj fortecoj kutimaj
ne plu sufiĉas: parolo kaj voĉo rifuzas obeon:
tiel nun Turno. Ajn kion li provas por venki, diino
tion kolere rifuzas. Mil pensoj diversaj en koro
12.915tiam moviĝas: li urbon rigardas kaj same Rutulojn:
ĉar li sagegon timegas minacan, lin tremo ŝancelas:
veturigisto fratinon kaj ĉaron li ne plu ekvidas:
kien forkuri? Aŭ kiel senriske ataki Eneon?
Tiu ĉi ŝanceliĝanton minacas per sago Fatala,
12.920serĉas okule momenton favoran kaj de malproksime
li ĝin perforte ĵetegas. Ĵetita per mura maŝino,
tiel neniam bruegis ŝtonego; kaj fulmo neniam
tiel tondregis. Simila al nigra turniĝo, forflugas
sago, portanta mortigon, kirason malsupre trairas,
12.925ŝildon traboras kaj dikan tavolon el sepo da ledoj,
fine en mezan femuron siblante penetras. Tuj fleksas
Turno vundita genuojn, kaj teren faligas korpegon.
Puŝas Rutuloj ĉagrenan kriegon, kaj tuta montaro
muĝas, dum tre malproksimen bruadon dissendas arbaroj.
12.930Turno humila okulojn kaj manon prezentas preĝantajn:
«Certe mi morton meritis, li diras: kaj mi ne vin preĝas,
venkon profitu. Sed tamen se sorto de patro mizera,
- tia ĉar estis la patro Anĥizo - vin povas kortuŝi,
Daŭnon maljunan kompatu, kaj ĉu min, ĉu, se vi pli amas,
12.935korpon, je lumo de vi senigitan, al miaj parencoj
vole redonu. Vi venkis: kaj vidis Latinoj ke Turno
manon prezentis al sia venkanto: nun estas Lavinjo
via edzino: vi pli malproksimen ne portu malamon.
Sin moderigas Eneo kolera; li rulas okulojn,
12.940brakon haltigas: jam koron ŝancelas paroloj preĝantaj.
Sed malfeliĉe li, supre de ŝultro, ekvidas globetojn
orajn de skarpo, de glava portilo tro bone konita,
iam portita de juna Palaso: lin Turno mortigis,
kaj, post triumfo, li ŝultrojn ornamis per riĉa akiro.
12.945Kiam Eneo insignon ekvidas, ĉar ĝi memorigas
grandan doloron, subite, kaptita de akra kolero,
li furioze: «Vin vestas ankoraŭ akiro de miaj;
kaj mi kompatus! Ne, estas Palaso mem kiu vin buĉas;
estas Palaso mem kiu per sango nun petas punegon».
12.950Tiel dirinte, en bruston de Turno Eneo kolere
glavon trapuŝas. Tuj membrojn malstreĉas glacia bloveto;
kaj indignanta animo ĝemante forkuris al Ombroj.