Eneido/Kanto Dekunua

El Vikifontaro
Kanto Deka Indekso : Eneido
de Vergilio
Tradukita de Henri Vallienne
Kanto Dekdua
traduko eldonita en 1906


Kanto Dekunua

Dume Aŭroro sin levas kaj Oceanmaron forlasas.
Kvankam Eneo fundkore deziras malvivajn kunulojn
tuj entombigi, kaj kvankam okupas lin tiu zorgado,
tamen, tuj kiam aperas Eoo, li dankas diaĵojn.
11.005Kverkon altkreskan li tiam senigas je ĝia branĉaro,
ĝin sur monteton starigas, ĝin vestas per brilaj armiloj,
kaj al vi tiun trofeon, akiron de ĉefo Mezenco,
armpotenculo, dediĉas. Li faskon aranĝas sangplenan,
sagojn rompitajn de viro, kirason boritan per dekdu
11.010frapoj gravegaj: maldekstre li ŝildon el kupro alligas;
fine en mezon li elefantostan pendigas glavingon.
Tiam kunulojn - dum granda kaj densa anaro da ĉefoj
lin ĉirkaŭadis - li ĝoje alvokas venkintajn, kaj diras:
«Viroj, plej granda laboro finiĝis; forpelu timadon
11.015pri la restaĵo: vi vidas akiron de reĝo potenca,
tiun trofeon; jen kio nun restas de forta Mezenco.
Estas do vojo libera ĝis reĝo kaj muroj Laŭrentaj.
Zorge preparu armilojn; baldaŭan esperu batalon,
por ke, tuj kiam diaĵoj permesos eliron el tendoj
11.020kaj starigadon de gloraj stantardoj, ĵus vin ne malhelpu
la prokrasta ordono aŭ ia timado malprava.
Dume ni metu en teron kadavrojn de niaj kunuloj,
sola rimedo por ilin ĝojigi ĉe bordoj Akeraj;
iru», li diris, «kaj pie honoru per lastaj donacoj
11.025tiujn animojn kuraĝajn, per sango de kiuj patrujo
nova sin al ni malfermis. Ni al Evandrurbo malgaja
sendu unue Palason: ve! al li ne mankis kuraĝo,
sed antaŭtempe lin kaptis kaj frapis mortiga Fatalo».
Tiel li diras, plorante, kaj poste reiras al loko,
11.030kie troviĝis la korpo malviva de juna Palaso,
kiun observis maljuna Aceto: li estis antaŭe
ĉevalzorgisto de reĝo Evandro, kaj filon amatan
poste kuniris amike, sub malpli favoraj Fataloj.
Ĉirkaŭ li aro servista premiĝas, kaj viroj Iliaj,
11.035kaj Trojaninoj malgajaj kun haroj laŭ rito falantaj.
Tiam, tuj kiam Eneo aliras sub altan pordejon,
ili bruantan al astroj ekpuŝas ĝemadon, kaj frapas
brustojn, dum reĝa loĝejo resonas je plendoj senfinaj.
Sed li, tuj kiam li kapon Palasan ekvidis kuŝantan,
11.040kaj neĝkolan vizaĝon, kaj vundon en brusto faritan
de la sagego Aŭzona, li tiel ekkrias, ĝemante:
«Kial do, knabo plorinda, min kiam Fatalo favoras,
ĝi min samtempe malamas; ĉar ĝi ne permesas ke mian
regnon vi vidos, kaj patran loĝejon venkinte reiros.
11.045Tian promeson al patro Evandro mi, lin delasinte,
pri vi ne donis, dum min elirantan li kisis tutkore,
dum, min sendante al regno potenca, timante li diris:
«Virojn kuraĝajn vi baldaŭ batalos, kaj gentojn malmolajn.
Eble en tiu momento, de vana espero kaptite,
11.050diajn altarojn je donoj li kovras, kaj petas favorojn.
Nun ni malĝojaj, kun vana honoro, kuniros junulon,
kiu malviva al Ĉielloĝantoj ne ŝuldas plu preĝojn.
Malfeliĉulo, vi vidos de filo kruelan tombmeton.
Estas jen glora reveno, jen estas triumfo revita,
11.055jen rezultato de miaj promesoj! Vi tamen, Evandro,
filon ne vidos boritan de vundoj malgloraj: kaj vi ne
morton deziros pro filo, hontinde savita. Ve! kian
helpon vi perdis, Iulo; kaj same vi, lando Aŭzona!».
Tiel ĝeminte, li tuje ordonas ke korpon plorindan
11.060oni forportu : kaj li en armeo mil virojn elektas,
kiuj kuniros ĝin, kaj al ĝi lastajn prezentos honorojn,
fine plorados kun patro; por tia doloro konsolo
ve! malpotenca, sed tamen ŝuldata al patro plendinda.
Dume, por fari flekseblan kaj dolĉan portilon, aliaj
11.065kune kunplektas trunketojn arbetajn kun kverkaj branĉaĵoj,
kaj sur ĝin metas kuŝejon kovritan de verda tegmento.
Ili sur supron de lito folia junulon etendas,
kiu similas al floro tranĉita de mano virgina,
ĉu al violo humila, ĉu al hiacinto senforta:
11.070ili ne perdis ankoraŭ ĉu formon ĉu brilan koloron;
sed ne plu nutras nek fortojn refaras la tero patrina.
Tiam du vestojn purpure pentritajn kaj ore brilantajn
poste venigas Eneo: feliĉa pri tiu laboro,
iam de mano mem ilin kudradis fervore Sidona
11.075Dido, kaj ŝtofon ornamis per ora fadeno maldika.
Unu el ili junulon ekvestas, je lasta honoro;
kaj bruligotan hararon vualas alia vestaĵo.
Plie li multajn kolektas objektojn, militan akiron,
kiun kunportos sennombra anaro: li poste aldonas
11.080sagojn, kaj belajn ĉevalojn rabitajn en kampoj Laŭrentaj,
fine kaptitojn, kun manoj ligitaj, buĉotajn por Ombron
pie honori, kaj flamojn plenigi je sango verŝita.
Kaj li ordonas ke ĉefoj mem portos sur trunkoj trofeojn
el malamikaj armiloj, kun nomoj de eksposedantoj.
11.085Oni kondukas mizeran Aceton, per aĝo premitan:
bruston per pugnoj li frapas, kaj ŝiras vizaĝon per ungoj;
poste li svenas, kaj korpon tra polvo faligas sur teron.
Ruĝaj de sango postiras Rutulaj kaleŝoj kaptitaj.
Sekvas Etono, ĉevalo milita, sen ia ornamo:
11.090ploras la malfeliĉulo, kaj larmoj fluadas sur vangoj.
Portas sagegon kaj kaskon aliaj; ĉar Turno ceterajn
kaptis armilojn. Malĝoja aliras anaro; Trojanoj
sekvas kaj ĉefoj Tirenaj, dum lancojn mallevas Arkidoj.
Kiam longvicoj de la sekvantaro tre malkroksimigis,
11.095haltis Eneo kaj diris, profundan puŝinte ĝemadon:
«Ĉar nin al novaj larmegoj, en tiu kruela milito,
vokas Fataloj, saluton eternan, eterne adiaŭ,
glora Palaso». Aliajn parolojn li ne plu dirinte,
altajn remparojn de urbo reiris, kaj trafis tendaron.
11.100Jam delegitoj elvenis el urbo de reĝo Latino,
de olivuja branĉaro kovritaj, petante permeson.
Oni bonvolu ke korpojn, sur kampo pro glavo kuŝantajn,
ili reprenu, por ilin en tombon sub tero enfermi:
«Kontraŭ venkitoj malvivaj ne estas plu ebla batalo;
11.105nun do kompatu nin, iam vokitajn: bopatroj kaj mastroj».
Bona Eneo volonte konsentas pri tiu deziro
tre akceptinda, kaj ilin respondas per tiuj paroloj:
«Kia Fatalo malbona al tiu milito, Latinoj,
vin do instigis? kaj kial vi viajn repuŝas amikojn?
11.110Pacon vi petas por viroj malvivaj, de Marso frapitaj;
sed mi pli amus ĝin doni al anoj vivantaj: mi venis
tien ĉi, nur ĉar Fataloj promesis loĝejon kaj urbon;
mi ne al gento alportis militon. Ligilon gastaman
Reĝo ekrompis, kaj fidis prefere armilojn de Turno.
11.115Estus pli juste ke Turno nur risku batalan hazardon.
Se li deziras ĉesigi militon kaj peli Trojanojn,
kontraŭ mi li do batalu, Fatalajn provante dekretojn.
Vivos ĉi tiu al kiu permesos kuraĝo kaj dioj
vivon. Nun, iru; kaj anojn mizerajn kuŝigu sur fajrojn».
11.120Tiel parolis Eneo. Unue mirante silentis
la delegitoj, okulojn kaj buŝojn tenante senmovaj.
Tiam maljuna Dranceso, li kiu senĉese kulpigis
Turnon junaĝan malame, komencas, kaj tiel parolas:
« Glora per famo, pli glora ankoraŭ per viaj armeoj,
11.125viro Trojana, per kiaj paroloj mi juste vin laŭdos?
Kion admiri, ĉu vian justecon, ĉu militagadojn?
Certe dankemaj ni tion reportos al urbo patruja,
kaj vin al reĝo ni ligos per ĵuro, se tion Fataloj
volas permesi: kaj ligojn aliajn, nu! Turno ekpetu.
11.130Plie ni estos feliĉaj pro faro de Trojaj novmuroj;
kaj ni sur ŝultroj alportos ŝtonaron por ilin konstrui».
Tiel li diris; kaj ĉiuj kunuloj murmuris aprobe,
dum por dekduo da tagoj li tuj interpacon konkludas.
Tiam, amike miksitaj kun Trojoj, Latinoj tra densaj
11.135vagas arbaroj. Sub frapoj hakilaj ekĝemas frakseno;
pinoj, tuŝantaj de pinto ĉielon, bruege falegas;
kverkojn senĉese disrompas ferkojnoj, kaj cedron odoran;
kaj veturiloj ĝemadas sub pezo de ulmoj ŝarĝantaj.
Sed jam la Famo fluganta, malĝoja kurjero de larmoj,
11.140kiu hieraŭ pri venko Latina aplaŭdis Palason,
Murojn kaj domojn de reĝo Evandro je plendoj pleniĝas.
Pordojn rapide aliras Arkidoj: laŭ modo antikva,
ili flamingojn kunportas funebrajn; sur vojo, lumantaj
marŝas longvicoj; kai tre malproksime heliĝas kamparo.
11.145Baldaŭ anaro Friguja, kontraŭe iranta, renkontas
anojn plorantajn: kaj, kiam patrinoj ekvidas ke aro
pordojn transiris, tuj ili je krioj plenigas urbeton.
Povas samtempe neniu potenco haltigi Evandron:
mezen de vicoj li iras, portilon haltigas, Palason
11.150kisas freneze, sur lin sin ĵetinte kun larmoj kaj ĝemoj.
Fine doloro malfermas sed pene vojiron al voĉo:
«Tiajn promesojn, Palaso, ĉu iam al patro vi donis?
Kial vi pli singardeme ne Marson kruelan batalis?
Forte instigas, mi tion tro konas, deziro al gloro
11.155viron kuraĝan; kaj koron flamigas unua batalo.
Provo plorinda por juna heroo! Malmola lernado
de tro proksima milito! Ve! miajn dezirojn kaj pregojn
dioj ne aŭdis! Kaj al vi, plej kara edzino, feliĉe
morto evitis kruelajn suferojn de tia doloro.
11.160Mi preteriris limtempon de vivo, por ke min Fataloj
filon postvivi devigu. Se Trojajn mi sekvus armilojn,
min mem Rutuloj mortigus, kaj mian tiregus animon;
kaj nun min tiu tombfesto, sed ne vin, Palaso, koncernus.
Tamen mi ne vin kulpigas, Trojanoj, nek ĵuron, nek manojn
11.165niajn gastame premitajn: ve! al maljuneco kredeble
estis devita ĉi tiu nunaĵo. Sed - ĉar antaŭtempa
filon minacis mortigo - mi ĝojas; ĉar milojn da Volskoj
buĉis Palaso; kaj li al Trojanoj malfermis Latujon.
Sed aliparte, Palaso, pli inde mi glori ne povus
11.170vian memoron ol pia Eneo, ol ĉefoj Frigujaj,
ol altranguloj Tirenaj kaj tuta armeo Etruska.
Ili trofeojn alportas de ĉefoj de vi mem buĉitaj.
Same vi estus nur trunko grandega, armile vestita,
se egaligus batalon forteco kaj aĝo egalaj,
11.175Turno. Sed kial, Trojanoj, vin el batalado detenas
malfeliĉulo? Do iru, kaj diri memoru al reĝo:
nur malamindan mi vivon daŭrigas post morto de filo,
ĉar al vi tute mi fidas: vi ŝuldas al filo, al patro,
vivon de Turno: pri Liu nur punkto, Fatalo kaj vi min
11.180povos ĝojigi: ve! vivfeliĉaĵojn mi ne plu deziras
rajte; sed tion al filo mi volus reporti ĉe Manojn».
Dume Aŭroro sur homojn mizere mortemajn vivigan
lumon reverŝis; kaj ili denove refaris laboron.
Kaj jam Eneo la patro, jam Tarko, sur kurba marbordo,
11.185pie starigis ŝtiparojn: kaj ambaŭ, laŭ modo de patroj,
korpojn de siaj samanoj alportis; dum ekbruligitaj
fajroj ĉielon nigrigis altegan per fumo malluma.
Viroj, vestitaj per brilaj armiloj, trifoje rondiras
ĉirkaŭ ŝtiparoj; trifoje rajdistoj malĝoje galopas
11.190ĉirkaŭ funebraj tombfajroj, el buŝo puŝante ĝemadojn,
malsekigante armilojn kaj teron per larmoj sennombraj;
dum supreniras sonoroj trumpetaj kaj viraj kriegoj.
Unuj akiron, kaptitan sur viroj Latinaj buĉitaj,
ĵetas en fajron, kirasojn kaj glavojn artiste ĉizitajn,
11.195kaj enbuŝaĵojn, kaj rodojn varmegajn; aliaj konitajn
donojn alportas, kaj ŝildojn, kaj sagojn neŝance uzitajn.
Estas ĉirkaŭe buĉitaj al Morto multegaj bovviroj:
porkoj longharaj, brutaro kaptita tra tuta kamparo,
estas ĵetitaj en flamojn. Sur bordo, kunulojn brulantajn
11.200ĉiu rigardas fervore, kaj zorge ŝtiparojn aranĝas
duonbrulitajn: kaj ili eliri ne povas, ĝis kiam
Nokto malseka ĉielon turnigis kaj brilan astraron.
Dume, en lokoj diversaj, mizeraj Latinoj starigis
multajn ŝtiparojn. Dum parton sennombran de korpoj en teron
11.205unuj enmetas senpere, en kampojn proksimajn ceteran
parton forportas aliaj, aŭ ilia al urbo direktas,
poste bruligas senorde, sen ia honoro, restaĵon
de malvivuloj buĉitaj: kaj ĉie, sur lando ebena,
lumas ŝtiparoj brulantaj kaj vastan beligas kamparon.
11.210Ombron malvarman de nokto jam tria forpelis Aŭroro.
Tiam, por cindrojn kolekti kaj ostojn forporti, malgaja
aro rapidas, kaj kovras restaĵojn per tero varmeta.
Sed sub tegmentoj, en riĉaj domegoj de urbo Latina,
regas plej granda tumulto, aŭdiĝas plej bruaj ĝemadoj.
11.215Tie patrinoj plorantaj, edzinoj, fratinoj vunditaj
de la pereo de frato, kaj orfinigitaj filinoj,
ĉiuj malbenas militon kruelan kaj Turnan edziĝon:
«Tiu mem iru, de glavo armita, kaj finu disputon,
kiu deziras honorojn kaj sceptron de regno ltala!».
11.220Tiun koleron gravigas Drancesa malamo: «Nur Turnon
celas Eneo; nur Turnon batali Eneo deziras».
Sed opinion kontraŭan por Turno, per diroj diversaj,
multoj konigas: ĉar nomo de granda reĝino protektas
reĝon, dum sian sur multajn trofeojn li famon apogas.
11.225Inter ĉi tiuj movadoj, en mezo de tia tumulto,
delegitaro, sendita al la Diomeda grandurbo,
tute malĝojan alportas respondon; ĉar ĝi ne sukcesis.
Vanaj fariĝis penadoj: nek oro, nek riĉaj donacoj,
nek eĉ preĝadoj plej egaj valoris: alien Latinoj
11.230serĉu helpadon, aŭ pacon ekpetu de reĝo Trojana.
Falas Latino mem reĝo, premita de granda ĉagreno;
ĉar evidente Eneon kondukas Fatala potenco:
tion tro montras kolero de dioj kaj novaj tombaroj.
Li do kunvokas, en granda ĉambrego palaca, solenan
11.235konsilantaron de viroj altrangaj, ministroj de regno.
Ili alkuras al reĝa tegmento: kaj vojon plenigas
aro ilia. En mezon sidiĝas, unua pro aĝo,
sceptro kaj povo, kun frunto malĝoja, la reĝo Latino.
Poste li al revenantaj senditoj el urbo Etola
11.240tiam ordonas, ke ili rediros respondojn donitajn
Tre akurate, do kiam silento haltigis langmovojn,
tiel, por reĝan ordonon obei, parolas Venulo:
«Ni Diomedan tendaron kaj urbon Argujan, urbanoj,
vidis: post longa vojaĝo kaj venko de multaj malhelpoj,
11.245manojn ni premis de tiu ĉi kiu faligis Trojurbon.
Li Arĝiripan novurbon, je Homo de gento patruja,
fondis venkinte, en kampoj Japigaj, ĉe monto Gargana,
kiam al ni enigitaj li laŭtan permesis parolon,
donojn doninte, ni nomon konigas patrujan, kaj diras
11.250kial ni faras militon, kaj kial ni Arpon aliris.
Nin aŭskultinte, li al ni respondas per buŝo afabla:
“Ho tro feliĉaj nacioj, sur kiuj potencis Saturno,
gentoj Aŭzonaj, vin kia Fatalo, malkvietiginte
vian ripozon, instigas hazardan ekprovi militon?
11.255Ĉiuj ni, kiuj per fero IIian detruis potencon
- mi ne parolas pri viroj falintaj ĉe Trojaj remparoj,
entombigitaj sub ondoj Simoaj - ni krimojn elpagis
per neaŭditaj punegoj, konitaj de mondo cetera.
Ve! nin kompatus Priamo mem! Estas Minerva ventego
11.260tiel terura, Kafaro venĝanta kaj rifoj Eŭbeaj.
Estas, post tiu milito, puŝitaj al bordoj diversaj,
ĉu Menelao Atrido, ĝis altaj kolonoj Proteaj,
ĉu insidisto Uliso, ĝis Etnaj kavernoj Ciklopaj.
Ĉu mi parolos pri Neoptolemo, pri Idomeneo,
11.265regnon lasinta, pri Lokroj loĝantaj sur bordo Libuja?
Reĝo Mikena, potenca ĉefanto de reĝoj Argujaj,
mortis sur sojlo palaca, sub frapoj de krima edzino:
tiel venkinton de granda Azio mortigis adulto.
Al mi ĉu dioj permesis revidon de kampoj patrujaj,
11.270de Kalidono karega kaj de amegita edzino?
Min persekutas ankoraŭ mirakloj terure minacaj.
Miaj kunuloj perditaj tra ventoj eteraj forflugis:
ili, similaj al birdoj, vagadas - ve! kia punego!
Ĉirkaŭ rivero, kaj rifojn plenigas je voĉoj larmhavaj.
11.275Tiujn fariĝojn mi devis ektimi, de tiu ĉi tago,
kiam malsaĝe, en korpon diinan puŝinte ferglavon,
manon Venusan mi malrespektegis per vundo malpia.
Ne min instigu, mi petas, al provo de tiaj militoj.
De ruinigo Pergama, neniel mi volis batali
11.280kontraŭ Trojanojn: malnovajn insultojn mi tute forgesis.
Tiujn donacojn, el bordoj patrujaj de vi alportitajn,
donu al reĝo Eneo. Mi kontraŭ lin iam batalis;
lian kuraĝon mi konas; nun kredu spertulon: neniu
kiel li ŝildon manumas, sagegon turnigas kaj ĵetas.
11.285Certe se estus naskitaj du viroj similaj en Ida
lando, al urboj Inakaj idaro de fama Dardano
estus veninta, kaj plorus Grekujo pro sorto kontraŭa.
Kio ajn estis farita ĉe muroj de Trojo timinda,
Grekoj ĝin devas al glavo Hektora, al mano Enea:
11.290ili nur povis daŭrigi defendon dum deko da jaroj.
Ambaŭ egale famegaj per koroj kaj gloraj agadoj
estis Eneo pli pia. Pro ligo do manojn kunpremu
senfierece; kaj zorgu ke glavoj ne interbatalu”.
Kaj nun vi konas, ho reĝo plej granda, respondon faritan
11.295de Diomedo, kaj lian konsilon pri grava milito».
Sed li apenaŭ parolis, diversa tremado trakuras
Aŭzonidaron timantan. Ĉar kiam rapide fluantan
rifoj haltigas riveron, per baro ĝenita koleras
akvo, dum bordoj proksimaj sonoras pro ondoj bruantaj.
11.300Fine, tuj kiam fariĝis trankvilaj animoj kaj buŝoj,
diojn preĝinte, la reĝo parolis, el trono altega:
«Antaŭ milito ni devis diskuti pri tio, Latinoj:
tion mi volis; ĝi estis pli bone: ne estas momento
peti konsilojn, dum malamikaro sieĝas remparojn.
11.305Kontraŭ naskitojn de dioj senfinan ni faras batalon.
Ni ne triumfos; ĉar ilin lacigas nenia milito:
ili eĉ, kvankam venkitaj, ne povas forlasi armilojn.
Se vi esperis kunhelpon Etolan, vi nun ĝin forlasi
povas. Do fido al vi mem nur restas, sed kiel malforta!
11.310Kian mortigan frapadon ricevis antikva prospero,
tio, ve! antaŭ okuloj kaj manoj tro kuŝas videble.
Sed mi neniun kulpigas; ĉar ĉio kuraĝe provebla
estis farita; kaj regno batalis per ĉiuj rimedoj.
Nun do aŭskultu: ĉar nova ideo naskiĝis en penso
11.315ŝanceliĝanta, ĝin al vi mi volas mallonge konigi.
Landon antikvan mi havas, proksiman de Tuska rivero;
Ĝis Okcidento ĝi kuŝas, ĝis lastaj landlimoj Sikanaj;
teron Aŭruncoj kulturas kaj same Rutuloj: ĉi tiuj
plugas malmolajn montetojn, kaj paŝtas sur suproj senfruktaj.
11.320Tiu ĉi lando kaj ĉeno pinhava de altaj montetoj
pagu bonvolon Trojanan: per ĵuro al ili ni faru
justajn proponojn kaj leĝojn, kaj ilin kunligu kun regno.
Ili sidiĝu ĉi tien, laŭ volo, kaj murojn konstruu.
Tamen se ili preferas aliri ĉe genton alian;
11.325landon Latinan se ili deziras forlasi, ni dudek
ŝipojn, per kverko Itala, bonvole por ili konstrnu,
pli eĉ, se ili bezonas: sur bordo ĵus kuŝas la tuta
materialo; kaj al ni ĉu nombron, ĉu formon de ŝipoj
ili mem montros; ni donos kupraĵon, laboron, ŝipaĵojn.
11.330Plie, por porti leteron kaj tiun firmigi ĵuradon,
cent delegitoj Latinaj, naskitaj de raso nobela,
iros, mi tion deziras, prezentos branĉetojn de paco,
donos donacojn, amasojn da oro kaj elefantosto,
fine seĝegon kaj togon mallongan, reĝecajn insignojn.
11.335Do konsiliĝu plej saĝe, kaj regnon subtenu falantan».
Tiam sin levas Dranceso kolera, ĉar gloro de Turno
koron ĵaluzan incitas per pikoj sekrete malamaj.
Riĉa li estas, kaj lange tre lerta; sed agoj militaj
lin malflamigas: en konsilantaroj li saĝe parolas,
11.340scias direkti ribelon, fiera pri raso nobela
kaj heredeco patrina; sed naskis lin patro necerta.
Turnon li tuje kulpigas; kaj diroj grandigas kolerojn:
«Reĝo plej bona, vi klare parolis: neniel bezonas
tiaj proponoj diskuton: se ĉiu tre bone komprenas
11.345agon utilan por gento, neniu ĝin diri kuraĝas.
Li ne malhelpu parolon, li malhumilecon mallevu,
tiu ĉi kiu per agoj malbonaj, perfidaj konsiloj
(jes, mi parolos; jes! kvankam min glavo danĝere minacas!)
tiom da ĉefoj mortigis, kaj urbon je ĝemoj kaj ploroj
11.350tutan plenigis, kaj kiu, forkuron provinte, tendaron
Trojan atakas, kaj pensas per glavo timigi ĉielon.
Nun al ĉi tiuj donacoj, de vi mem proprece donotaj
al Dardanido, plej bona el reĝoj, aldonu tutkore
unu; neniu per forto ĉi tion vin fari malhelpu.
11.355Patro, al fama bofilo, tre inda por tia edziĝo,
donu filinon, kaj pacon starigu per ĵuro eterna.
Tamen se granda timego animojn kaj brustojn okupas,
lin mem ni preĝu, de li mem ni tian petegu favoron:
cedu li; li al patrujo kaj reĝo redonu promeson.
11.360Kial urbanojn mizerajn vi ĵetas en tiajn danĝerojn,
Turno, vi kaŭzo kaj kapo de malfeliĉaĵoj Latujaj?
Savon neniun alportos milito: ni pacon petegas;
donu do garantiaĵon sufiĉan por pacon ricevi.
Kvankam vi kredas min malamikema (mi tion ne neas),
11.365tamen mi venas al vi, petegante: kompatu samanojn;
malhumilecon formetu; venkito, forkuru. Sufiĉe
da enterigoj ni vidas, da ruinigitaj kamparoj!
Sed se vin gloro instigas; se, dank’ al kuraĝo, vi certan
venkon esperas; se dotan reĝecon vi tiel deziras;
11.370nu! konkuranton ataku, kaj bruston prezentu kuraĝe.
Ĉu, por ke Turno sin povu edzigi kun reĝa edzino,
ni, malnobela anaro, sen tomboj, sen larmoj, restados
nude kuŝantaj en kampoj? Se iom vi estas kuraĝa,
se vi de patroj heredis maltimon, rigardu kontraŭen
11.375tiun ĉi kiu vin vokas!».
Tiaj kulpigoj frenezan de Turno ekscitas koleron:
poste ĝemante el brusto li tiujn eligas parolojn:
«Certe, Dranceso, vi larĝan kapablon posedas parolan,
kiam milito ekpetas agantojn, en Patraj kunvenoj
11.380ĉiam unua: sed nun ne utilas sonoraj paroloj,
kiuj forflugas el buŝo ŝirmita, dum ne malamiko
murojn sieĝas, dum sango ne fluas en plenajn fosaĵojn.
Elokventecon tondrigu kutiman; kulpigu timadon
Alban, Dranceso, vi, kiu de tiom da Trojoj buĉitaj
11.385kovris kamparojn, kaj ilin plenigis je venkaj trofeoj.
Pruvi vi povas facile ĉu via kuraĝo kapabla
estas de famaj agadoj; ni ne malproksime serĉados
la malamikon; de ĉie ĝi niajn sieĝas muregojn.
Ĉu vi kontraŭen aliras? Vin kio haltigas? Ĉu ciam
11.390Marsa fervoro troviĝas en lango de insultemulo,
en forkurantaj piedoj?
Mi, forpelita! Ĉu, malestimulo, vi rajte certigas
ke mi forkuris, dum Tibro pleniĝas je sango Trojana;
dum vi ekvidis ke domo Evandra kaj lia idaro
11.395ne plu ekzistas, ke mi de Arkidoj formetis armilojn.
Tiel ja ne opiniis Bitio, grandega Pandaro,
miloj da viroj samtage senditaj Tartaren nur de mi,
mi, enfermita en muroj, interne de Trojaj-remparoj.
Savon neniun alportos batalo! Nur via Eneo
11.400devas ĝin timi, nur via partio. Vi dume timadon
semas senĉese tra gentoj, potencon laŭdegas de Trojaj
viroj dufoje venkitaj, kuraĝon malŝatas Latinan.
Nun Mirmidonajn ĉefantojn tremigus Frigujaj armiloj,
nun Larisanan Aĥilon kaj filon de Tido: forkurus
11.405Adriatikon rivero Aŭfida kaj posten reirus.
Anoj, vi vidas ke artifikulo nun mian koleron
timi ŝajnigas, por sian pli bone grandigi kulpigon.
Rekuraĝigu vin: tial animon neniam per mano
mi eltiregos: ĝi loĝu en vi! ĝin en brusto konservu!
11.410Mi al vi, patro, al viaj decidoj gravegaj revenas.
Se vi nenian esperon enmetas en niajn armilojn;
se forlasitaj ni tute fariĝis; se unu malvenko
tute mortige nin frapis; se estas reveno neebla;
pacon ni petu humile kaj manojn prezentu senarmajn.
11.415Tamen ĉu iom da virto antikva ne vivas ankoraŭ?
Antaŭ aliaj li estis feliĉa kaj koron altigis,
tiu ĉi kiu, por tiajn agadojn ne vidi hontindajn,
glore pereis sur kampo batala kaj polvon mordetis.
Sed se ni havas ankoraŭ rimedojn, junulojn ardantajn;
11.420se nin samtempe kunhelpas kaj urboj kaj gentoj Italaj;
gloron Trojanan se ili elpagis per multa sangfluo;
samajn mizerojn se ili semis kaj saman ventegon;
kial nin malkuraĝigi hontinde, de paŝo unua?
Kial tremeti ĝis ostoj eĉ antaŭ trumpeta signalo?
11.425Ofte la tempo fluganta laboras diverse, kaj ŝanĝojn
kaŭzas feliĉajn; oftege Fatalo sin ludas de homo,
kaj reciproke lin ree remetas en staton pli firman.
Se, por nin helpi, kunvenos nek Arpo nek anoj Etolaj,
nin Tolumnio feliĉa, Mesapo, kunhelpos, kaj ĉiuj
11.430gentoj senditaj de tiom da ĉefoj; kaj ne ŝanceliĝos
gloro, por sekvi plej bonajn Latinojn kaj anojn Laŭrentajn.
Estas ankoraŭ Kamilo, de Volska nacio glorega;
ŝi rajdantinan korpuson direktas per kupro brilantan.
Sed se min solan Trojanoj batale invitas; se al vi
11.435plaĉas propono; se bonon komunan mi sola malhelpas;
venko ne tiel malame forkuris el manoj de Turno,
ke li rifuzus ajn kion ekprovi pro tia espero.
Mi lin kuraĝe balalos, eĉ kiam li estus Aĥilo
mem, kaj eĉ kiam li vestus armilojn, de mano Vulkana
11.440same faritajn. Al vi, al bopatro Latino, mi, Turno,
vivon promesas, ne malpli supera kuraeĝe ol miaj
avoj. Min solan Eneo deziras? Li venu; mi petas
por ke, se dioj koleris, Dranceso ne pro mi pereu;
por ke je tia honoro kaj gloro li ne min senigu!».
11.445Dume dum inter si ili disputis pro ŝanceliĝantaj
regnaj aferoj, Eneo armeon kondukis el tendoj.
Tiam kurjero, en reĝan palacon, tra granda tumulto,
tuje rapidas, kaj urbon plenigas je forta teruro.
Pretaj por tuja batalo, Trojanoj kaj anoj Tirenaj
11.450malsupreniras el Tibra rivero, tra tuta kamparo.
Koroj subite ekbatas; spiregas de aro tremanta
brustoj; kaj ĝian koleron incitas potencaj pikiloj.
Ĉiuj ekprenas armilojn; kaj ardas junuloj kuraĝaj;
patroj murmuras kaj ploras, malgajaj; kaj granda kriego,
11.455inter diversaj disputoj, trairas tra blovoj eteraj.
Tiel bruegas, en alta arbaro, anaro da birdoj,
kiuj ĉi tien kunvenis; kaj tiel fiŝhavajn Padusajn
ondojn kaj marĉojn bruantajn plenigas cignaro.
«Nu! nun, urbanoj, alvoku do konsilantaron», ekkrias
11.460Turno, kaptante okazon, «kaj pacon laŭdadu, sidantaj:
regnon Trojanoj per glavo okupas». Li ne plu parolas,
sed tuj eliras rapide, kaj altan forlasas palacon.
«Kuru, Voluso; ordonu ke Volskoj ekprenu armilojn:
same konduku Rutulojn: Mesapo kaj frato Koraso
11.465ĉefu rajdantojn, kaj ilin vastigu tra tuta kamparo:
parto observos eniron de urbo kaj turojn okupos:
kien pli ili utilos mi ĉefos kaj sendos aliajn».
Ĉiuj subite el urbo cetera alkuras al muroj.
Konsilantaron tremante forlasas Latino la patro,
11.470kaj komencitan diskuton rezervas al tempo pli bona.
Multe li sin ekkulpigas: ĉar vole li, kiel bofilon,
ne Dardanidan akceptis Eneon, ne metis sur tronon.
Antaŭ pordegoj, Latinoj kavigas fosaĵojn, alportas
ŝtonojn kaj stangojn. Trumpeto signalon de sanga batalo
11.475donas. Patrinoj, infanoj, diverse starantaj, remparojn
kronas amase; kaj ĉiujn alvokas premanta laboro.
Baldaŭ reĝino, sekvata de granda anaro patrina,
al fortikaĵo altega veturas kaj templo Palasa,
donojn portante: ŝin flankas kunule virgina Lavinjo,
11.480kaŭzo de tiaj doloroj, kaj belajn okulojn mallevas
teren. Aliras patrinoj kaj templon arome parfumas,
poste, sur sojlo diina, malĝojajn ekdiras parolojn:
«Armopotenca, juĝanta militojn, virgina Minervo,
mano rompegu sagegon de Friga rabisto, kaj lin mem
11.485polven ekĵetu, kaj antaŭ altegajn kuŝigu pordegojn».
Turno ardanta sin armas rapide por provi batalon.
Jam li kirason Rutulan, de kupra maŝaĵo kovritan,
vestis, kaj krurojn enfermis internen de oraj gamaŝoj.
Nudan li kapon altigas; kaj, glavon liginte sur flankon,
11.490el fortikaĵo li malsupreniras, brilanta per oro:
koro ekbatas, ĉar li malamikon jam venkis espere.
Tiel, rompinte ligilojn, el stalo forkuras ĉevalo;
liberigita, ĝi baldaŭ senfinan okupas kamparon,
poste galopas por trafi, jen ĉevalinaron vagantan,
11.495jen de rivero konita fluadon kaj tien sin ĵeti:
ĝi petolante saltegas, blekegas, kaj, plialtigante
kapon fieran, sur kolon kaj ŝultrojn skuadas hararon.
Antaŭ li, rajdantinaron de Volskoj ĉefante, Kamilo
tuj sin prezentas: ĉe pordoj, el bela ĉevalo reĝino
11.500malsupreniras; kaj tuta anaro, lasinte rajditojn,
ĝian ĉefinon imitas. Ŝi haltas, kaj tiel parolas:
«Turno, se ĉiu al sia maltimo ĵus povas konfidi,
mi do kuraĝos, kaj aron Enean kredeble haltigos:
sola, sen helpo, mi povas Tirenajn batali rajdantojn.
11.505Lasu min provi unuajn danĝerojn de tiu milito:
kaj vi, piede de muroj, restadu por zorgi remparojn».
Turno de ino timindan rigardas vizaĝon kaj diras:
«Ho virgulino, glorego Itala; neniam mi povos
diri kaj pruvi sufiĉan dankecon: sed nun - ĉar vi volas
11.510ĉiujn ekprovi danĝerojn - ni kune dividu laboron.
Baldaŭ, se estas fidindaj ĉu famo ĉu miaj kurjeroj,
sendos antaŭen malpezajn rajdantojn Eneo maltima:
ili kamparon okupos. Li dume, tra vojoj dezertaj,
monton transiros krutegan, por poste ĝis urbo aliri.
11.515Por li embuskon mi zorge preparis en faŭkoj arbaraj,
kaj per soldatoj armitaj mi vojon duflanke plenigis.
Vi do suferu frapegon de kunaj rajdantoj Tirenaj.
Kun vi vi havos kuraĝan Mesapon, korpusojn Latinajn,
Kaj militistojn Tiburajn: vi kiel mi ĉefe komandos».
11.520Diris li: kaj li Mesapon, kunulojn kaj ĉefojn per vortoj
samaj incitas; dum li al batalo rapide aliras.
Valo troviĝis faldhava kaj kurba, tre inda por ruzoj
kaj artifikoj militaj: duflanke ĝin kovris arbaroj,
kaj du montetoj enfermis: ĉi tien kondukis vojeto,
11.525funde de faŭko krutega, je malfacilega aliro.
Super kavaĵo, tra rifoj, sur pinto plej alta de monto,
kuŝis plataĵo neniel videbla, kaŝejo senriska,
ĉu por maldekstren kaj dekstren el supro surprize ataki,
ĉu por, restante sur monto, pezegajn ruligi ŝtonegojn.
11.530Tien junulo aliras per vojoj konitaj nur de si,
lokon okupas, kaj lokas soldatojn en mezan arbaron.
Dume, en altaj sidejoj de dioj, Opion rapidan,
unu el inoj kunulaj kaj virgaj de sankta anaro,
tute malĝoja, alvokas filino Latona, kaj diras:
11.535«Ho virgulino, militon kruelan aliras Kamilo:
vane ŝi vestis armilojn similajn al niaj. Ŝi estas
al mi pli kara ol ĉiuj aliaj: de longe ŝin amas
koro Diana, kaj de amikeco gustumas dolĉecon.
Ĉar tiranecon malamis urbanoj, Metabon el regno
11.540ili forpelis: el urbo Priverna li do ekforkuris,
kaj infaninon forportis el mezo de sanga ribelo,
por ke ŝi lian ekzilon kunvivu: kaj vorton «Kasmilo»
iom ŝanĝinte, de nomo patrina li nomis Kamilon.
Li, ŝin portante sur brusto, ekcelis rapide de montoj
11.545kaj de arbaroj rifuĝon: de ĉie danĝeraj sagegoj
pluvis, kaj Volskoj per glavo mortiga lin kaj ŝin minacis.
Sed Amazeno forkuron haltigas; ĉar inter plenbordoj
fluis ŝaŭmanta rivero; ĝin pluvo senĉesa el nuboj
tute plenigis. Lin, pretan por naĝo, haltigas amego
11.550al infanino: li timas pro ŝarĝo karega. Mil pensoj
lian ŝancelas animon: subite li tion decidas.
Forta armito, li portis okaze en mano sagegon
pezan kaj lignotuberan, el kverko fajrmalmoligita.
Li naskitinon envolvas en ŝelon de korko sovaĝa,
11.555kaj ŝin tre lerte alligas en mezo de granda sagego:
ĝin balancinte per forta movado de brako, li preĝas:
«Sankta filino Latona, diino de densaj arbaroj,
infanineton mi al vi dediĉas: ĉar, sagon tenante,
ŝi malamikon tra ventoj preĝante forkuras. Akceptu,
11.560mi vin petegas, diino, knabinon aere senditan».
Tiel li diris; kaj, brakon levinte, li sagon ĵetegas
forte; aero sonoras: kaj fluon de ondoj rapidaj
la malfeliĉa Kamilo transiras kun sago bruanta.
Poste Metabo, proksime premita de forta korpuso,
11.565ŝin en riveron ekĵetas, kaj fine el tero herbhava
tiras sagegon kaj virgan infanon, Trivian proprecon.
Ia tegmento kaj ia remparo de urbo neniam
viron akceptis, tro kore sovaĝan por peti gastamon.
Kiel paŝtistoj li vivis sur supro de montoj dezertaj.
11.570Tie filinon, tra densaj arbetoj kaj bestaj nestegoj,
zorge li nutris, per lakto sovaĝa de ino ĉevala,
mamojn premante sur lipojn moletajn de l’ infanineto.
Poste, tuj kiam postsignon de paŝoj unuaj knabino
markis sur teron, tuj manon li armis per akra sageto,
11.575kaj alpendigis pafarkon kaj sagojn al ŝultroj malfortaj,
dum ŝi, anstataŭ hararaj juveloj kaj roboj trenantaj,
felon de tigro vestadis, el verto sur dorso pendantan.
Tiam per mano maldika ŝi sagojn ekĵetis malpezajn;
de ŝtonĵetilo ŝi ĉirkaŭ tempioj turnigis rimenojn;
11.580kaj ŝi mortigis ĉu gruon Strimonan, ĉu cignon blanketan.
Multaj patrinoj, en urboj Etruskaj, ŝin, kiel edzinon,
petis por filoj: sed ŝi, dediĉita al sola Diano,
funde de koro, konservas al sagoj kaj al virgineco,
amon eternan. Mi certe pli amus ke ŝin ne ekkaptu
11.585tia fervoro milita, ke ŝi ne ataku Trojanojn:
ĉar ĝi fariĝis por mi plej karega el inoj kunulaj.
Sed, ĉar kruela Fatalo minacas ŝin, malsupreniru,
Nimfo, el alta poluso, kaj landon ektrafu Latinan,
kie fariĝas malĝoja batalo sub signo mortiga.
11.590Prenu sagujon, kaj el ĝi venĝeman eltiru sageton.
Sanktan Kamilon se iu per vundo difektos, Trojana
aŭ eĉ Latina, mi same lin punos per sango verŝita:
poste, en nubo, de mizerulino mi korpon forprenos
kaj nekaptitajn armilojn, kaj portos en tombon patrujan».
11.595Tiel ŝi diris: el alta ĉielo flugante, tra ventoj
bruas Opio; kaj nigra turniĝo ŝin tute ĉirkaŭas.
Dume armeo Trojana kaj ĉefoj Etruskaj remparojn
alproksimiĝas, kaj ĉiuj rajdantaj soldatoj, farante
skadrojn virnombre egalajn. Saltegas tra tuta kamparo
11.600aro ĉevala, kaj sur haltigantajn tiradas gvidilojn,
piedfrapante ĉi tien kaj tien. Rikolto da lancoj
kovras plugaĵojn; kaj kampoj heliĝas per brilo armila.
Estas vidataj kontraŭe Mesapo, rapidaj Latinoj,
frato Koraso, Kamilo virgina kaj ŝia korpuso.
11.605Ili, ĉe flanko kontraŭa, per brako streĉita prezentas
pinton de lancoj minacaj, aŭ sagojn balancas ĵetotajn.
Kiam ĉevaloj kaj viroj ekiras, grandiĝas bruego.
Ambaŭ armeoj aliras ĝis ĵetinterspaco por sago,
haltas kaj staras. Subite kriaro eksonas; ĉevalojn
11.610ĉiu ekscitas freneze; de ĉie samtempe pluviĝas
densaj sagegoj, pli multaj ol neĝo kaŝanta ĉielon.
Tiam Tireno kaj brava Akonto kontraŭen rapidas,
lancon antaŭen direktas kolere, kaj, sin renkontinte,
falas unuaj kun granda bruego; ĉar brustoj ĉevalaj
11.615sin reciproke frapegis kaj rompis. Tuj elseligita
fulmrapidece, Akonto ruliĝas, kaj, kiel ŝtonego
de ĵetilego ĵetita, li vivon elspiras tra ventoj.
Vicoj subite rompiĝas; kaj forkurigitaj Latinoj,
ŝildojn ĵetinte sur ŝultrojn, ĉevalojn al urbo direktas,
11.620persekutitaj de ĉefo Asilo kaj bandoj Trojanaj.
Ili jam alproksimiĝis pordegojn: denove Latinoj
puŝas kriegojn, kaj kapojn deturnas de lertaj ĉevaloj.
Ree forkuras Trojanoj kaj bridojn ellasas sur kolojn.
Tiel la maro eterne aliras kaj vice eliras:
11.625jen ĝi rapidas al tero, kaj super ŝtonegoj sublevas
akvon ŝaŭmantan, dum bordo pleniĝas je kurbaj ondegoj;
kaj jen ĝi posten rapide reiras, reprenas ŝtonetojn,
kiujn ĝi iam alportis, forkuras kaj bordon forlasas.
Tuskoj dufoje venkitajn Rutulojn repuŝis al muroj;
11.630vice Etruskoj dufoje forkuras kun ŝildoj sur dorso.
Tamen tuj kiam por tria batalo kuniĝis armeoj,
ili sin miksas konfuze; kaj viro al viro rapidas.
Tiam nur mortaj aŭdiĝas ĝemadoj; en sango fluanta
banas armiloj kaj korpoj; kun estroj buĉitaj ruliĝas
11.635duonmortantaj ĉevaloj: batalo terura komencas.
Sed Orsiloko - ĉar li ne kuraĝas ataki Remulon -
celas ĉevalon; kaj apud orelon fiksiĝas la sago.
Besto saltegas sub frapo; ĉar vundo ĝin furiozigas,
tiam ĝi bruston prezentas kaj frapas aeron piede.
11.640Elseligita Remulo falegas. Katilo Jolanon
kaj Herminion, kuraĝe, armile koj korpe timindan,
teren renversas; sur kapo, sur ŝultroj sen vesto, li portis
blondan hararon; al batoj li tiom prezentis da lokoj,
ke lin ne vundoj timigis. Sagego tremante tra ŝultroj
11.645larĝaj penetras; kaj viron klinigas kruela doloro.
Ĉie fluadas sangfluoj; per glavo multigas mortigojn
la batalantoj, aŭ petas honoron de bela pereo.
Amazonino Kamilo, saltante tra sanga buĉado,
portas sagujon, kaj mamon malkovras por bone batali.
11.650Jen ŝi, per mano lertega, ĵetadas densege sagetojn;
jen ŝi, per brako senlaca, duoblan svingegas hakilon:
Ora pafarko kaj sagoj Dianaj resonas sur ŝultroj.
Kiam eĉ ŝi ekforkuras kaj dorson prezentas, rapide
ŝi sin deturnas, kaj sendas sageton al persekutantoj.
11.655Ĉirkaŭ ŝi, jen kunulinoj amataj, virgina Larino,
Tulo, kaj, kupran hakilon svingante, Tarpejo; tri estas
Italaninoj: kaj ilin elektis diina Kamilo,
por sin konsili en paco kaj helpi en sanga milito.
Tiel do Amazoninoj Tracujaj, sur bordoj Termodaj
11.660kuras, kaj, por batalado pentritajn uzante armilojn,
ĉaron ĉirkaŭas jen de Hipolito, jen de Marsidino
Pentesileo: kaj tie korpuso virina agitas
ŝildojn lunformajn, kriante, saltante, tra granda tumulto.
Kiun do, ho virgulino kruela, unue kaj laste
11.665teren vi ĵetis? kaj kiom da korpoj vi sendis en morton?
Estis unua Eŭneo Klitido: ŝi bruston sen vesto
de kontraŭulo traboras per longa pikstango abia.
Sangon rivere vomante, li falas, sangruĝan manĝetas
teron, kaj fine mortanta ruliĝas sur vundon profundan.
11.670Poste ŝi buĉas Pagazon kaj Liron: dum unu el ili
bridojn kolektas, premita de maso ĉevala; dum dua,
tuj alkurinte, prezentas helpadon de mano senarma,
ambaŭ pereas, samtempe frapitaj, Al ili aldonas
ŝi Hipoditon, Amastron; dum lanco timinda minacas
11.675Demofoonton, Kromison, kaj Teron, kaj eĉ Harpalikon.
Kiom da sagoj eliras siblante el mano virgina,
tiom da viroj Frigujaj pereas. Ĉasisto Ornito
rajdis ĉevalon Japigan, vestita per strangaj armiloj:
ŝultrojn li kovris per felo de juna bovviro sovaĝa;
11.680lupan buŝegon li metis sur kapon; de besto kruela
pendis potencaj makzeloj, armitaj de blanka dentaro.
Stangon kamparan li svingis per mano, kaj inter korpusoj
vagis fiere, kaj ĉiujn aliajn je kapo superis.
Ŝi, lin trafinte - facila laboro en aro senorda, -
11.685lin tuj traboras, kaj plie lin diras per voĉo kolera:
«Ĉu, Tirenulo, vi pensis ke bestojn vi ĉasis arbarajn?
Tago alvenis en kiu armilo virina deĵetis
malhumilecon. Vi tamen ĉe Manojn de patroj alportos
grandan honoron: ĉar vin pereigis sagego Kamila».
11.690Ŝi Orsilokon kaj Buton, plej altakreskulojn el Trojoj,
poste mortigas: sed Buton ŝi posten traboras en loko,
kie kiraso kaj kasko disiĝas kaj ĵus malprotektas
kolon senarman, dum ŝildo alpendas al brako maldekstra.
Ŝi Orsilokon unue forkuras kaj turnas for de li,
11.695poste en rondo pli eta lin trafas, kaj sekvas sekvanton.
Tiam ŝi tute sin levas, per batoj de peza hakilo
frapas armilojn kaj ostojn de viro preĝanta kaj vane
ŝin peteganta; dum sango el cerbo surkovras vizaĝon.
Antaŭ ŝi, terurigita pro ŝia vidiĝo subita,
11.700staras la filo de Aŭno, l’ Apeninloĝanto, plej ruza
el Liguranoj, dum al li Fataloj permesis mensogon.
Ĉar li, tuj kiam li vidas ke ia forkuro ne estas
ebla, ke li de reĝino ne povas deturni minacojn,
provas insidon, kaj helpon alvokas de ruza parolo.
11.705Li do ekdiras: «Ĉu estas tre glore por ino kuraĝa
fidi ĉevalon rapidan? nu, malsupreniru; sur tero,
kontraŭ min venu batali, kaj penu min venki piede.
Tiam vi konos de kiu plej vanta fariĝis espero».
Diris li: sed furioza, premita de akra doloro,
11.710ŝi komisias ĉevalon, kaj venas egale armita
al li, piede, kun glavo seninga, kun glata ŝildeto.
Tiam junulo, ĝojega pri ruza elpenso, forkuras,
ne prokrastinte; kaj, bridon turninte, li flugas rapide,
flankon ĉevalan senĉese pikante per kalkanumfero.
11.715« Ha! Ligurano perfida, ŝvelinta de vana vanteco,
vane vi provis malsaĝan rimedon de ruzoj patrujaj:
ne vin insido redonos vivantan al Aŭno trompema».
Tiel ŝi diras; kaj ŝi, pli ol fajro rapida, saltegas,
kure ĉevalon transiras, kaj beston per brido kaptitan
11.720tuj haltigante, per sango Aŭnida ŝi venĝas insulton.
Nu, akcipitro ne malpli facile, el alta ŝtonego,
fulme rapidas sur blankan kolombon, flugantan en nubo:
birdon kaptitan rabisto disŝiras per akraj ungegoj,
dum el ĉielo elfalas sangpluvo kaj plumoj tranĉitaj.
11.725Tamen la Patro de dioj kaj homoj ne tiun vidaĵon
indiferente rigardis, sidanta sur alta Olimpo.
Li mem al sanga batalo instigas la ĉefon Tirenan,
Tarkon, kaj lian koleron incitas per akraj pikiloj.
Inter buĉadoj kaj bandoj ardantaj ĉevalon direktas
11.730tiu ĉi: li batalantojn instigas, per nomo alvokas
ĉiun, kaj persekutitojn reigas al nova batalo.
«Kia timado, Tirenoj senhontaj? ho malkuraĝuloj!
Kial en viajn animojn penetras nun mallaboremo?
Vin forkurigas virino, kaj viajn forpelas korpusojn!
11.735Ĉu senutilaj en manoj fariĝis sagegoj kaj glavoj?
Pli kuraĝemaj vi estas por noktaj bataloj Venusaj,
kiam la fluto kurbeta de Bako anoncas ke tabloj
estas kovritaj de bonaj manĝaĵoj kaj plenaj pokaloj.
Tion nur kore vi ŝatas, dum pastro konigas favorajn
11.740signojn, dum grasa ofero vin vokas al sanktaj arbaroj».
Tuj li, dirinte, ĉevalon en mezon kondukas, mortonta.
Kontraŭstarantan Venulon li tiam aliras kolere,
forte tiregas el selo ĉevala, lin premas en brakoj,
kaj lin, sur brusto premitan, per stranga forteco forportas.
11.745Tuj al ĉielo aliras kriadoj; kaj ĉiuj Latinoj
al li direktas okulojn, dum fulme tra kampo traflugas
Tarko, armilon kaj viron portante: de lanco Venula
pinton li rompas, kaj malprotektitan li lokon ekserĉas,
por lin mortige vundegi: sed kontraŭbatalas Venulo,
11.750forte penante por manon de Tarko repuŝi el gorĝo.
Tiel, flugante en nuboj, serpenton forportas kaptitan
aglo brunruĝa, ĝin tenas perforte, ĝin ŝiras per ungoj:
ringojn samtempe malvolvas kaj volvas serpento vundita,
skvamojn starigas, kaj fine, siblante per buŝo kolera,
11.755kontraŭbatalas kuraĝe, sed vane: ĉar ĝin dispecigas
aglo per kurba bekego; dum batas flugiloj aeron.
Tiel forportas akiron kaptitan el vicoj Tiburaj
Tarko fiera. Ekzemplon de ĉefo imitas Etruskoj,
ĝojaj pro tiu sukceso. Arunso, signita per morto,
11.760ĉirkaŭ rapida Kamilo flugetas: armita de sago,
multe pli ruza, favoran por frapi li serĉas momenton.
Ĉu virgulino en mezan batalon sin ĵetas freneze,
tuj ŝin postiras Arunso, kaj sekvas silente kuradon:
ĉu ŝi venkinte revenas kaj sangan forlasas militon,
11.765bridon de lerta ĉevalo subite junulo deturnas.
Alproksimiĝi li penas ĉu tien, ĉu tien; kaj post ŝi
li ĉiuflanke vagadas, kaj pretan mantenas sagegon.
Dume Kloreo, adepto kaj iam ĉefpastro Cibela,
en malproksimo brilegis per belaj armiloj Frigujaj.
11.770Li direktadis ŝaŭmantan ĉevalon kovritan de felo,
kie plataĵoj el oro kaj kupro desegnis plumfaskon.
Sin ornaminte per vesto pentrita de fremda purpuro,
li el pafarko Licuja Goritnajn ĵetadis sagetojn.
Ora sagujo sonadis sur ŝultroj; kaj kasko orata
11.775kapon divenan survestis; hoketo el oro alligis
faldojn bruete movantajn de lina kitelo brunruĝa.
Estis kudrile broditaj mantelo kaj fremdaj gamaŝoj.
Sed virgulino, volante ĉu pie pendigi en templon
Trojajn armilojn, ĉu sin mem ornami en ĉasoj, per oro
11.780tiel kaptita, en tuta batalo nur sekvis Kloreon,
blinde; kaj tro nesingarde ŝi kuris tra batalantaroj,
belan akiron je amo virina nur persekutante.
Kiam alvenis momento favora, Arunso kaŝita
sagon ekprenas; kaj al Superuloj li tiel parolas:
11.785«Dio plej granda, gardanto de sankta Sorakto, Apolo,
kiun unue ni preĝas, por kiu amasoj da pinoj
vastajn nutradas ŝtiparojn, por kiu sur fajrajn karberojn,
plenaj je sankta fervoro, ni marŝas per nudaj piedoj,
Patro, permesu ke honton Trojanan mi povu forigi,
11.790ĉiopotenca. Neniun trofeon, neniun akiron,
de virgulino venkita mi petas; aliaj agadoj
igos min fama: dum tiu ĉi pesto, mortige vundita,
falos, mi urbon patrujan volonte senglore reiros».
Febo lin aŭdis, kaj parton de lia deziro akceptis:
11.795parto alia samtempe forflugis en vastan aeron.
Dio permesis ke morto subita faligu Kamilo ;
sed li ne volis ke murojn de alta patrujo revidu
viro preĝanta: do peto perdiĝis en Noton kaj venton.
Kiam do sago ĵetita per mano bruegis tra blovoj,
11.800ĉiuj animoj kortuŝe atendis: kaj turnis rigardojn
Volskoj al juna reĝino. Ŝi aŭdas aeran bruadon,
vidas sagegon venantan tra vento etera, nur kiam
haltis ĵetito sub mamo sen vesto, kaj en ĝin penetris,
sangon virginan sorbante profunde per longa trinkado.
11.805Tuj kunulinoj alkuras; kaj ili falantan reĝinon
zorge subtenas. Pli terurigita ol ĉiuj, Arunso
tuje forkuras, timanta samtempe kaj ĝoja: al lanco
li ne plu fidas; kaj de virgulino li timas sagegon.
Kiel do, antaŭ ol sagoj venĝontaj ĝin persekutados,
11.810lupo mem, kiu mortigis paŝtiston aŭ belan bovviron,
zorge sin kaŝas en montoj sovaĝaj, en krutaj ŝtonegoj:
ĉar ĝi konscias pri ago maltima, ĝi voston sub ventron
faldas tremantan; kaj terurigita ĝi celas arbaron,
tiel Arunso timanta sin kaŝas el ĉiuj okuloj;
11.815poste li, ĝoja pri tio, sin miksas kun aro armita.
Dume per mano mortanta ŝi sagon tiregas: sed pinto
fera, en ripoj, tra ostoj, profunde eniĝas en vundo.
Fine ŝi falas sensanga, dum fermas okulojn malvarma
morto, dum, iam rozetan, koloro forlasas vizaĝon.
11.820Tiam mortanta ŝi Akon venigas, plej karan el ĉiuj
kunulinetoj: de ŝia estrino Kamilo ŝi zorgojn
partoprenadis. Al ŝi do reĝino parolas, dirante:
«Ako, fratino, mi forta eksestis: nun vundo kruela
min malfortigas; kaj ĉirkaŭ mi ĉio mallume nigriĝas.
11.825Iru, kai tiun ĉi lastan al Turno alportu sendaĵon:
li anstataŭu min, kaj el remparoj forpelu Trojanojn.
Nun do, adiaŭ». Ŝi tiel parolas, kaj, bridon lasinte,
glitas senvole ĝis tero. Ŝi, malvarmigita de morto,
korpajn forlasas ligilojn: dum iom post iom sur kolon
11.830kapo klinigas, ŝi fine rigida faligas armilojn:
kaj indignanta animo ĝemante forkuris al Ombroj.
Tiam grandega kriado aliras ĝis astroj orataj.
Ĉirkaŭ Kamilo malviva batalo perforta fariĝas:
dense de ĉie alkuras samtempe korpusoj Trojanaj,
11.835ĉefoj Tirenaj, kaj skadroj Arkidaj de reĝo Evandro.
Sed gardistino Trivia, Opio, de longe sur alta
monto starante, de fore rigardis trankvile batalon.
Kiam ŝi vidis, en mezo de batalantaroj kriantaj,
belan Kamilon malvivan, frapitan de morto kruela,
11.840ŝi tuj ekĝemis; kaj tiuj paroloj eliris el koro:
«Ha! virgulino mizera, vi punon suferas kruelan;
ĉar vi malsaĝe Trojanojn instingis al sanga batalo.
Ĉu vin utilis, en sanktaj arbaroj dezertaj, Diana
kulto, kaj niaj sagetoj sur ŝultro belmove portitaj?
11.845Tamen reĝino, en lasta momento de vivo, ne volis
ke vi fariĝu senfama: ne estos sen gloro por gentoj
via mortigo; kaj via pereo ne restos sen venĝo.
Tiu ĉar, kiu per vundo sanktegan difektis Kamilon,
morton ricevos ŝuldotan». Piede de alta monteto,
11.850tombo troviĝis de reĝo Laŭrenta, antikva Derceno,
tera amaso grandega, kovrita de densa kverkaro.
Tien unue belega diino flugante rapide
malsupreniras; kaj ŝi el monteto rigardas Arunson.
Kiam ŝi vidis lin brile armitan kaj fanfaronantan:
11.855«Kial - si diris - vi do vin deturnas? ĉi tien aliru;
venu por morton ricevi, salajron ŝuldotan al tiu,
kiu mortigis Kamilon. Vin same mortigos Dianaj
sagoj». Ŝi diris: el ora sagujo tirinte flugilan
sagon, la nimfo Tracuja kolere pafarkon ekstreĉas,
11.860kaj ĝin longtempe kurbigas, ĝis kiam la pintoj ektuŝis
unu alian, ĝis kiam, per mano maldekstra fiksinte
pinton sagetan, ŝi kordon ĝis mamo per dekstra altiris.
Kiam Arunso ekaŭdis sibladon de sago, vibranta
tra aerblovoj, jam estis en korpo fiksita mortilo.
11.865Mortas junulo, kaj lastan sed vanan ekpuŝas ĝemadon:
kaj forgesitan lin lasas kunuloj en polvo kampara.
Tiam Opio reflugas, kaj altan reiras Olimpon.
Kiam pereis reĝino, forkuris korpuso Kamila.
Tiam Rutuloj senorde forkuras, forkuras Atino.
11.870Ĉefoj ne plu obeitaj, soldatoj ne plu komanditaj,
celas rifuĝojn, kaj bridojn ĉevalajn direktas al muroj,
persekutitaj de Trojoj venkantaj, de morto minaca.
lli ne kontraŭbatali kuraĝas, ne fidas sagegojn,
sed malstreĉitajn sur ŝultroj tremantaj reportas pafarkojn.
11.875Hufoj eksonas, kaj tremas kamparo de takta frapado.
Nigra turniĝo de polvo kun ili ruliĝas al urbo.
Bruston frapadas kolere patrinoj sur muro starantaj,
kaj ĝis astraro ĉiela virinajn irigas kriegojn.
Tiuj ĉi, kiuj unuaj tra larĝaj eniris pordegoj,
11.880estas premitaj en dorso de aro senorde miksita:
ili ne morton evitas mizeran; ĉar ili, sur sojlo,
meze de muroj patrujaj, interne de domaj rifuĝoj
blovas animojn, boritaj. Pordegojn ekfermas aliaj,
kaj ne kuraĝas malfermi eniron por urben akcepti
11.885ĉiujn kunulojn preĝantajn. Komencas plorinda buĉado
inter gardantoj de pordoj kaj aro volanta eniri.
Antaŭ okuloj de patroj plorantaj, eksteren puŝitaj
kaj malantaŭe premitaj, unuaj en krutajn fosaĵojn
rulas; aliaj, kolere frenezaj kaj galopegantaj,
11.890kiel ŝafviroj, sin rompas sur baron malmolan de pordoj.
Sed, instigitaj de vera amego patruja - ĉar ili
vidis Kamilon - patrinoj sin armas por lasta batalo.
Ili el muroj ekĵetas sagegojn: anstataŭ feriloj,
kverkon malmolan uzante kaj stangojn en fajro trempitajn,
11.895ili batalas antaŭe kaj ardas perei sur muroj.
Dume ĉi tion konigas al Turno, en densaj arbaroj,
Ako: kruela kurjero, ŝi grandan sciigas malvenkon:
«Volska armeo forkuras venkita; pereis Kamilo;
kaj malamikoj kun Marso favora atakis Latinojn,
11.900venkis, kaj ĉion detruis: ĝis muroj alflugas teruro».
Li furioza - ĉar tion ordonas Jupitra volado -
monton forlasas de li okupitan kaj densan arbaron.
Sed li apenaŭ eliris el monto kaj trafis kamparon,
ĵus, enirinte en intermonteton nun liberigitan,
11.905Patro Eneo transiras montaron kaj lasas arbaron.
Ambaŭ al muroj rapide aliras kun tutaj armeoj:
kaj interspaco mallonga nur ilin disigas sur vojo.
Kampojn per polvo fumantajn samtempe rekonas Eneo;
kaj malproksime li vidas korpusojn de anoj Laŭrentaj.
11.910Turno samtempe ĉefanton timindan rekonas Eneon;
ĉar li ĉevalajn spirbruojn jam aŭdis kaj piedirantojn.
Ili tuj neeviteblan komencus kaj provus batalon:
sed subakvigis en maron Iberan jam Febo rozeta
lacajn ĉevalojn; kaj tagon falantan forpelis la nokto.
11.915ili tendarojn ĉe muro starigas kaj palisarigas.