Eneido/Kanto Kvina

El Vikifontaro
Kanto Kvara Indekso : Eneido
de Vergilio
Tradukita de Henri Vallienne
Kanto Sesa
traduko eldonita en 1906


Kanto Kvina

Dume Eneo, en mezo de maro, sur ŝipoj, iradon
certan daŭrigis, kaj tranĉis ondaron per vento ŝvelantan,
murojn vidante en kiuj jam brilis flamegoj de Dido
malfeliĉega. Sed kion signifas ĉi tiu brulado?
5.005Oni ne scias. Ĉar granda amego rompita doloras
insultegitan virinon, kaj agojn instigas malsaĝajn.
Premas pro tio fundkore Trojanojn sentaĵo malgaja.
Kiam maralton aliris ŝiparo, kaj kiam neniu
tero aperis, sed ĉie ĉielo kaj ĉie ondaro,
5.010tiam vualo el nuboj nigregaj sur kapoj densiĝas,
nokton kaj vintron portante: kaj ondo malluma bolegas.
Kaj Palinuro ŝipestro ekkrias, sur alta ferdeko:
«Kial do tiom da nuboj ĉielon ekzonas malluman?
Kion vi, Patro Neptuno, preparas?». Li, tiel dirinte,
5.015velojn ordonas mallevi kaj preni kuraĝe remilojn,
poste velstangon al vento klinigas, kaj tiel parolas:
«Granda Eneo, eĉ se gin Jupitro promesus, mi nune
bordon Italan, sub tia ĉielo, ne trafi esperus.
Ventoj ŝanĝitaj tro premas ŝipflankon, kaj de okcidento
5.020nigra alkuras, dum alta aero densiĝas en nuboj.
Kontraŭ ventego batali, kaj plie daŭrigi iradon,
ŝajnas neeble: ĉar estas Fatalo pli forta, ĝin sekvu;
kien ĝi vokas ni vojon direktu. De frato Erikso
kuŝas proksime fidinda marbordo kaj rodoj Sicilaj:
5.025tion mi kredas, se astrajn movadojn mi bone observis».
Tiam do pia Eneo: «De longe nin ventoj komandas
certe, kaj kontraŭ ventego mi vidas vin vane batali.
Flanken direktu velaron. Ĉu estas kamparo pli kara,
kien mi ŝipojn lacegajn pli bone konduki deziras,
5.030ol regiono Dardana de reĝo amika Acesto,
kiu de patro Anĥizo en brusto enhavas ostaron?».
Tiel dirinte, li celas havenon; kaj velojn Zefiroj
streĉas favoraj: rapide sur ondo,j eknaĝas ŝiparo;
fine sur sablon konitan ĝojantaj aliras Trojanoj.
5.035Dume, el malproksimaĵo kaj supro altega de monto,
mire amikan vidinte ŝiparon, alkuras Acesto.
Sagoj kaj felo de urso Libuja lin vestas sovaĝe.
Iam patrino Trojana de patro Rivera Kriniso
naskis lin: siajn prapatrojn antikvajn li ĉiam memoris.
5.040Sekve do li revenantojn gratulas, al ili kamparan
donas manĝaĵon, kaj lacajn konsolas per helpo amika.
Tagon morgaŭan, post kiam unuaj radioj de suno
stelojn forpelis, kunuloj sur bordo aparte vagantajn
vokas Eneo; kaj sur altaĵeto li tiel parolas:
5.045«Idoj Dardanaj, nacio naskita de sango diaĵa,
rondo de jaro finiĝis post dekdu monatoj pasintaj.
Jaron antaŭan, ni tie en teron enfosis restaĵojn
diajn kaj ostojn de patro, altarojn farinte funebrajn.
Estas do tago, se mi ne eraras, en kiu ni ĉiam
5.050patron honoros kaj ploros: ĉar tion ordonis diaĵoj,
kiam mi eĉ ekzilita troviĝus en Sirtoj Getulaj,
aŭ haltigita en maro Arguja, en urbo Mikena,
tamen mi jarajn promesojn kaj sanktajn oferojn kutimajn
zorge plenumus, kaj metus donacojn sur liajn altarojn.
5.055Nu do, hodiaŭ, se apud ostaro kaj cindroj de patro
ĉiuj ni estas, se ventoj nin puŝis en rodon amikan,
certe ne tio fariĝis sen volo, son helpo de dioj.
Venu; kaj ĉiuj ĝojantaj solenajn ni festu honorojn:
ventojn ni petu. Tuj kiam mi urbon konstruos, mi al li
5.060templojn dediĉos, kaj mi ĉiujarajn prezentos oferojn.
Al vi du bovojn Acesto, naskita de sango Trojana,
donas, laŭ nombro de ŝipoj: al viaj festenoj patrujajn
voku Penatojn, kaj tiujn preĝatajn de gasto Acesto.
Plie, tuj kiam la naŭa Aŭroro sur virojn mortemajn
5.065lumon ekverŝos kaj teron varmigos per helaj radioj,
tiam mi ŝipojn invitos Trojanajn por kura batalo,
poste se iuj por kuro pieda valoras, se iuj
estas pli lertaj por sagon alĵeti kaj lancon malpezan,
iuj, en pugnoj fidante, malmolan pliamas boksarton,
5.070ĉiuj alkuru: vi venkajn donacojn premie ricevos.
Ĉiuj atente silentu; kaj fruntojn ekzonu verdaĵe».
Tion dirinte, li kapon vualas per mirto patrina:
tion imitas Helimo kaj reĝo maljuna Acesto,
poste junaĝa Askano, kaj fine ceteraj junuloj.
5.075Tiam Eneo, el loko kunvena, kun miloj da anoj,
al altaĵeto aliras, sekvata de granda anaro,
tie du vinajn kalikojn senakvajn, laŭ rito de Bako,
verŝas sur teron, kaj tiom da lakto kaj tiom da sango,
florojn purpurajn disĵetas, kaj fine ti tiel parolas:
5.080«Sankta naskinto, saluton denove, saluton, ho cindroj
vane al mi redonitaj, fantomo kaj patra animo.
Limon Italan, kaj kampon Aŭzonan, kaj, kiu ajn estas,
Tibron, ve! al mi ne dioj permesis kun patro serĉadi».
Tiel li diris: subite, veninte el tombo profunda,
5.085granda serpento sep ringojn longigas kaj volvas sep tordojn.
Ĝi altaĵeton ĝentile ĉirkaŭas kaj trafas altaron.
Dorso aperas lazure kolora, dum vostaj makuloj
ore brilegas, similaj al arko ĉiela en nuboj,
kiu de suno kontraŭa diversajn eltiras kolorojn.
5.090Tion vidinte, stariĝis Eneo: sed, longa per tordo,
inter kalikoj kaj vazoj brilantaj aliras serpento,
poste manĝaĵon gustumas, kaj, neofendema, denove
en altaĵeton reiras, manĝitajn lasinte altarojn.
Li komencitan al patro oferon plenumi deziras;
5.095ĉar li ne scias, ĉu estas Genio de loko, ĉu eble
patra sendito: li buĉas laŭ rito kvin idojn ŝafinajn,
tiom da porkoj kaj tiom da nigraj je dorso bovidoj.
Vinon li verŝas el sanktaj kalikoj, de granda Anĥizo
vokas animon kaj Manojn lasintajn riveron Akeran.
5.100Poste kunuloj rapidas, kaj ĉiu, laŭ sia riĉeco,
donojn alportas, altaron plenigas kaj buĉas bovidojn.
Zorge kupraĵojn aliaj ordigas, kaj super karbaĵoj
metas pikilojn, por rosti viandon, sur herbo kuŝante.
Tago alvenis la tre atendita: Faetaj ĉevaloj
5.105naŭan Aŭroron jam traveturigis tra lumo brilega.
Famo kaj nomo de glora Acesto najbarojn allogis.
Ili do bordon plenigas je ĝoja kaj multa anaro;
vidi Trojanojn unuaj, aliaj batali deziris.
Estas unue lokitaj, en mezo de cirko, premioj:
5.110antaŭ okuloj, jen la tripiedoj, jen kronoj verdaĵaj,
branĉoj de palmo, donacoj al ĝojaj venkantoj, armiloj,
vestoj purpure pentritaj, arĝenta kaj ora talento.
Fine, de alto, sciigas trumpeto ke ludoj komencas.
Oni elektis en tuta ŝiparo kvar ŝipojn egalajn,
5.115pezajn remilojn portantajn: kaj ili komencas batalon.
Inter remistoj, Mnesteo rapidan kondukas Balenon:
baldaŭ Itala, Mnesteo denomus la genton Memian.
Mason grandegan de granda Ĥimero Giaso komandas;
ĉar ĝin, al urbo similan, tri vicoj da Trojaj maristoj
5.120junaj movigas, dum sur tri etaĝoj leviĝas remiloj.
Poste Sergesto, de kiu Sergioj eltiras alnomon,
grandan direktas Centaŭron: kaj Scilon lazuran Kloanto
regas, prapatro, Kluentoj, de via Romana idaro.
Tre malproksime en maro, kaj kontraŭ ŝaŭmanta marbordo,
5.125staras ŝtonego; ĝin ofte frapegas kaj kovras koleraj
ondoj, tuj kiam ĉielon ekkaŝas venteca Koruso.
En kvieteco, silente ĝi ondon eliras trankvilan,
loko agrabla por maraj kolimboj sub suno starantaj.
Tien Eneo, per kverko folia, starigas verdaĵan
5.130limon, signalon por lertaj maristoj, el kie al bordo
ili returnen devige aliros, per longa kurbiĝo.
Tiam per sorto li lokojn konigas: sur altaj ferdekoj
ĉefoj vidiĝas belegaj, purpure kaj ore brilantaj:
frunton ceteraj junuloj vualas per poplaj folioj:
5.135ĉiuj sur ŝultrojn ekverŝis oleon kaj ilin briligis.
Ili, sur benkoj sidante, per brakoj streĉante remilojn,
tute atente signalon atendas: plezura timeto
korojn batigas, ĉar ilin agitas deziro al gloro.
Fine, tuj kiam sonoris bruega trumpeto, el limoj
5.140ĉiuj rapide foriras: ĉielon maristaj kriegoj
frapas; kaj brakoj streĉataj batitan ŝaŭmigas ondaron.
Maro, tranĉita laŭ sulkoj egalaj kaj tute ŝirita
konvulsiiĝas sub akraj remiloj kaj spronoj tridentaj.
Malpli rapide, dum ĉara kurado, kaleŝo veturas,
5.145kiam ĝi, barojn lasinte, tra kampoj flugante aliras:
malpli kuraĝe, sur jugojn fumantajn skuante rimenojn,
veturigisto antaŭen sin klinas por bati ĉevalojn.
Tiam resonas, tra tuta arbaro, aplaŭdoj de viroj,
aŭ eĉ murmuroj, laŭ ĉia pliamo: en bordo interna
5.150voĉoj eĥiĝas; kaj montoj frapitaj pro krioj tremetas.
Antaŭ aliaj, flugante sur ondoj, unua Giaso,
inter anaro krianta, aliras; kaj poste Kloanto
sekvas: ĉar estas pli bonaj remiloj, sed lin malfruigas
pezo de ŝipo. Post ili, Baleno, Centaŭro penadas
5.155kune, sur sama linio, sin loki al vico unua.
Sed jen triumfas Baleno, jen ĝin preteriras venkante
granda Centaŭro: nun ambaŭ aliras je sama movado,
ondon salitan sulkante per kiloj akregaj de ŝipoj.
Ili jam alproksimiĝis al rifo, kaj limon ektuŝis,
5.160kiam Giaso, naĝante unua en mezo de vojo,
direktiliston de ŝipo, Meneton, per voĉo alvokas:
«Kial do tiel vi dekstren aliras? Ĉi tien direktu:
celu pli bordon; nu, rifon maldekstran tuŝetu remiloj:
naĝu aliaj maralton». Li diris: sed rifojn kaŝitajn
5.165timas Meneto; kaj tuj li deturnas ŝipnazon al maro:
«Kien vi iras, erare?». Denove: «Ŝtonegon, Meneto,
celu!» kolere rekrias Giaso. Subite Kloanton
li malantaŭe ekvidas proksiman, al celo penantan.
Inter ŝtonego bruanta kaj ŝipo Giasa, ĉi tiu
5.170vojon maldekstran aliras interne: rapide unua
li preteriras, kaj, limon lasinte, trankvile tra ondoj
naĝas. Sed granda ĉagreno junulon okupas en koro;
larmoj ekfluas sur vangojn: kaj savon de siaj kunuloj
ne prizorgante, nek indon, tuj li malkuraĝan Meneton
5.175kaptas kolere, kaj ĵetas en maron el alta ferdeko.
Li mem, preninte tenilon de la direktilo, komande
virojn admonas, kaj turnas al bordo ŝpinazon de ŝipo.
Tamen, tuj kiam el mara profundo Meneto maljuna
peze eliris, kun vestoj malsekaj pro akvo fluanta,
5.180li, rifsupraĵon trafinte, sidiĝis sur sekan ŝtonegon.
Lin ekfalintan vidinte kaj poste naĝantan, Trojanoj
ridis, kaj ridis, vidinte el akvo lin supren reiri.
Tiam espero sekreta Giason elvenki malfruan
korojn batigas de lasta Sergesto, de lasta Mnesteo.
5.185Vicon unuan ektrafas Sergesto, proksime de rifo;
sed preteriri alian li tute ne povas: ŝipnazo
nun preteriras, sed premas ŝipvoston la sprono Balena.
Tiam, kurante en mezo de ŝipo, tra karaj remistoj,
ilin admonas Mnesteo: «Amikoj, nun puŝu remilojn
5.190forte; Hektoraj kunuloj, vi, kiujn mi kore elektis,
kiam falegis Trojurbo, nun tiun uzadu fortecon,
tiun kuraĝon, per kiuj, en Sirtoj Getulaj, vi ĉiam
venkis, en maro Iona, en ondoj rapidaj Maleaj.
Certe ne venki esperas Mnesteo, nek esti unua;
5.195kvankam... ĉar venkos nur tiu al kiu Neptuno permesos.
Lasta alveni tro estus hontinde: do, venku, kunuloj;
tian evitu humilon». Li diris: kun granda penado
ĉiu kurbiĝas; dum kupran ŝipŝelon tremigas frapadoj.
Ŝajnas ke maro foriĝas: nun ofta spirego skuadas
5.200brustojn kaj brunajn vizaĝojn; kaj ŝvito fluadas rivere.
Ŝanco al ili ekdonis honoron fervore petitan,
ĉar dum Sergesto maltime prezentas al rifoj internaj
nazon de ŝipo, kaj dum ĝi en spacon penetras mallarĝan,
ĝi malfeliĉe frapiĝas sur baron kaŝitan, kaj haltas.
5.205Rifo moviĝas: en akra ŝtonego remiloj fiksitaj
estas rompitaj; kaj pendas remŝipo sur flanko ŝirita.
Ĉiuj stariĝas maristoj kaj haltas, puŝante kriegojn.
Ferajn levilojn preninte, kaj stangojn armitajn de akra
pinto, tuj ili kolektas remilojn sur ondo naĝantajn.
5.210Tamen Mnesteo ĝojega kaj kuraĝigita pro ŝanco,
aron remistan rapide admonas kaj, ventojn vokinte,
trafas pli bonan marfluon, kaj naĝas sur ondo trankvila.
Kiel kolombo, pelita subite el kavo ŝtonega,
kiu protektas loĝejon kaj neston kaj idojn amatajn,
5.215flugas rapide tra kampoj, kaj, forte timante, agitas
ĉirkaŭ nesteto flugilojn: ĝi baldaŭ, en spaco trankvila,
glitas sur vojo fluida, senmovajn streĉante flugilojn.
Tiel Mnesteo kaj ŝipo Balena rapide akvaron
lastan ektranĉas, ĉar ŝipon irigas movado mem ĝia.
5.220Kaj li unue ellasas, en alta ŝtonego, Sergeston,
kiu batalas en rifoj, kaj vane, petante helpadon,
penas, per siaj remiloj rompitaj, daŭrigi iradon.
Poste Giason kaj mason de granda Ĥimero li sekvas;
fine ĝin trafas: ĉar estas de estro ĝi ĵus senigita. '
5.225Sola Kloanto, proksime de celo, nun lin antaŭiras;
kaj, por lin venki, klopodas Mnesteo, per granda penado.
Tiam pliiĝas kriegoj; kaj ĉiuj deziroj sekvantan
ŝipon kuniras: ĉielo resonas pro kriaj bruegoj.
Unuj indignas; - ĉu venkan premion, ĉu famon triumfan
5.230ili nun perdus? - kaj gloron deziras per vivo aĉeti.
Tiun ĉi nutras sukceso; li povas, ĉar povi li kredas.
Eble Fatalo ekkronus du ŝipojn egale venkantajn;
sed, direktante al maro du manojn plektitajn, Kloanto
preĝojn ekverŝas, kaj diojn petegas per riĉaj promesoj:
5.235«Dioj, vi kiuj potencas ondaron sur kiu mi naĝas,
se vi plenumos deziron, sur bordo mi blankan bovviron,
apud altaroj, buĉados; kaj poste mi aĵon internan
ĵetos en akvon salatan, kaj vinon verŝados rivere».
Tuje en ondo profunda lin aŭdas la tuta anaro
5.240da Nereidoj, kaj ĥoro de Forko, kaj virga Panopo:
Patro Portuno per mano fortika ekpuŝas iranton.
Tiam do, li, pli rapide ol Noto, ol sago flugila,
ĝoje al tero alnaĝas, kaj rodon ektrafas profundan.
Tiam Anĥiza naskito, multegan vokinte anaron,
5.245laŭte, per voĉo herolda, Kloanton proklamas: venkanto,
poste lin kronas, kaj kapon ekzonas per laŭra verdaĵo.
Plie al ĉiu el ŝipoj li donas elekte tri bovojn,
vinon, kaj grandan talenton arĝentan, por pagi remistojn.
Sed li por ĉefoj precipaj pli grandajn rezervas honorojn.
5.250Estas do rekompensata venkanto per vesto orata,
kiun purpure ĉirkaŭas duobla festono Meliba.
Filo de reĝo, sur ŝtofo brodite, en Ida arbaro,
cervojn rapidajn per kuro kaj sagoj kuraĝe lacigas;
forte ĉasisto spiregas: subite el Ida supraĵo
5.255birdo Jupitra flugante lin kaptas per kurbaj ungegoj.
Manojn direktas al astroj maljunaj gardantoj, sed vane;
same ĉielen vanege resonas bojadoj de hundoj.
Donas Eneo al dua venkanto, pro lia lerteco,
belan kirason, el maŝoj orataj trioble teksitan,
5.260kiun li estis kaptinta el Demoleono, lin kiam
apud rapida Simoo li venkis, ĉe alta Ilio:
kiel ornamon kaj kiel armilon ĝin same li donas.
Ilon multmaŝan servistoj Segaro kaj Fego sur ŝultroj
povis apenaŭ sublevi; kaj tamen ĝin Demoleono
5.265vestis, dum iam kurante Trojanojn li frapis pelitajn.
Estas la tria premio du kupraj lavvazoj, kaj plie
tasoj arĝentaj, je belaj desegnoj tre lerte ĉizitaj.
Ĉiuj do rekompensitaj, fieraj pri belaj donacoj,
kapon zoninte per ruĝaj rubandoj, ĝojege aliris,
5.270kiam, savita el rifo danĝera, post granda penado,
unu nur vicon remilan havante, rompinte aliajn,
ŝipon rideblan al rodo senglore kondukas Sergesto.
Kiel, en mezo de vojo, vidiĝas serpento kuŝanta,
kiun oblikve premegis rodkupro, aŭ kiun, per frapo
5.275ŝtona, pasanto forlasis rompitan kaj preskaŭ malvivan;
vane per longaj tordadoj de korpo ĝi penas forkuri;
parto autaŭa stariĝas, dum brilas okuloj, dum buŝo
siblas kolere; sed posta, per vundo ŝirita, kuŝadas,
ringojn volvante; kaj vane sur sin mem ruliĝas artikloj;
5.280tiel kun unu remvico pezege treniĝis la ŝipo.
Tamen ĝi velojn etendas kaj trafas plenvele havenon.
Tiam Eneo per kvara premio donacas Sergeston
ĝoje: ĉar ŝipon li savis, ĉar ĉiuj revenas kunuloj.
Estas donata Foloo, sklavino de Kreta nacio:
5.285lerta en artoj Minervaj, du idojn ŝi nutras samnaskajn.
Tamen, post tiu batalo finita, al verda herbejo
pia Eneo aliras. De ĉie ĝin zonas arbaroj,
montojn kronante; en mezo de valo, natura teatro
kuŝas ĉirkaŭe; kaj de ĝi, de multa anaro sekvita,
5.290mezon trafinte, sun herban monteton sidiĝas heroo.
Tiam, ĉu volus okaze per kuro rapida batali
iuj junuloj, premiojn kaj donojn li kore promesas.
Multaj de ĉie aliras Trojanoj kaj anoj Sicilaj,
Eurialo kaj Niso unue:
5.295Eurialo aminda pri formoj kaj verda juneco,
Niso pro pia amego al knabo: post ili alkuras
glora Dioro, naskita de gento de reĝo Priama,
poste Salio kaj Patro samtempe; unuan Akarna
naskis patrino, kaj duan Tegea, de sango Arkida.
5.300Fine alvenis Helimo, Panopo, junuloj Sicilaj
arbarloĝantoj, kunuloj de reĝo maljuna Acesto,
poste aliaj pri kiuj nenion konigis la Famo.
Meze de ili, Eneo sin levas kaj tiel parolas:
«Vortojn en korojn akceptu; al ĝojo malfermu animojn:
5.305el vi neniu eliris sen dono de mi donacita.
Ĉiu ricevos du sagojn Gnosiajn, armitajn de fero
bele brilanta, kaj unu arĝentan hakilon ĉizitan.
Estos premio komuna por ĉiu. Tri poste unuaj
donojn ricevos, kaj kapon zonados per branĉoj olivaj.
5.310Bele vestitan ĉevalon unua venkanto ricevos.
Amazoninan sagujon al dua, je sagoj Tracujaj
plenan, mi donos, al flanko pendantan per ora rimeno,
kiun alligas hoketo, kovrata de riĉaj juveloj.
Tria, pro tiu ĉi kasko Arguja, kontenta eliros».
5.315Tiel li diris. Lokitaj kurantoj, tuj kiam signalo
estas aŭdita, barilon lasinte, tra spaco rapidas,
kiel fluganta nubaro, nur celon vidante trafotan.
Antaŭ aliaj kurantoj aliras kaj longe saltegas
Niso, pli certe rapida ol fulmo, ol venta flugilo;
5.320sekvas proksime Salio, sed tamen post spaco tre longa.
Tria, sed je interspaco mallonga, alvenas kurante
Eurialo.
Eurialon Helimo postiras; kaj poste Dioro
flugas, de antaŭiranto piede tuŝante piedon,
5.325ŝultrojn klinante sur ŝultrojn: se daŭrus kurado pli longe,
salto lin igus unua; kaj venko fariĝus necerta.
Estis jam baldaŭ finita batalo, kaj lacaj kurantoj
preskaŭ celfoston ektrafis, ĵus kiam en sangon glitigan
Niso ekfalas mizere; ĉar junaj bovviroj buĉitaj
5.330teron okaze ĉi tie difektis kaj verdan berbejon.
Tie junulo venkanta sufiĉe sur tero piedon
ŝanceliĝantan deteni ne povis, sed falis subite,
kapon antaŭan, en koton malpuran kaj sanktan sangaĵon.
Tamen li Eurialon amatan ne tute forgesis:
5.335ĉar, stariĝante el koto, li kontraŭ Salion sin turnas
neatendite, lin poste ŝancelas kaj rulas sur sablon.
Eurialo rapidas, venkante per helpo amika,
baldaŭ fariĝas unua kaj flugas tra multaj aplaŭdoj.
Poste alvenas Helimo kaj tria venkanto Dioro.
5.340Tiam Salio grandegan teatron per krioj plenigas:
antaŭ vizaĝoj de Patroj ĝemante, li petas kolere
ke al li oni redonu premion inside rabitan.
Eurialon favoras anaro; ĉar larmoj petantaj
ĉiun kortuŝas, kun ĉarmo de virto en korpo beleta.
5.345Forte lin helpas, kaj grande protestas per voĉo, Dioro,
kiu fariĝis venkanto, sed kiu postulus vanege
lastan premion, se ial unuan ricevus Salio.
Tiam Eneo la patro: «Nun viaj donacoj», li diris,
«tiel restados, junuloj; kaj ordon neniel mi ŝangos.
5.350Tamen mi povas senkulpan amikon tulkore kompati».
Tiel li diris. Salio ricevas de granda leono
felon Getulan, je densa hararo, je ungoj orataj.
Tiam do Niso: «Se tiaj», li diris, «montriĝas premioj
kiuj konsolas venkitojn, nu! kiaj pro Niso donacoj
5.355estos sufiĉaj? Ĉar kronon unuan mi certe meritus,
se min, ve! kiel Salion, kruela ne venkis Fatalo!».
Tiel dirinte, li montris vizaĝon kaj membrojn, per koto
malpurigitajn densega. Sed patro, kun bona rideto,
ŝildon alporti ordonas, de Didimaono faritan,
5.360kiun formetis Danaoj el sojlo de templo Neptuna.
Tiun premion belegan li donas al inda junulo.
Kiam do estis finita kurado kaj rekompensita:
«Nun, se, en koro de iu kuniĝas kuraĝo kun forto,
li do alvenu, kaj manojn sublevu de ganto armitajn».
5.365Tiel dirinte, du donojn premiajn li tiam proponas.
Havos venkanto bovviron, de oraj rubandoj vestitan:
glavon kaj riĉan kirason konsole ricevos venkito.
Tiam el aro eliras Dareso, je fortaj muskoloj,
grandan murmuron de viroj naskante pro kresko altega.
5.370Kontraŭ Pariso li sola kutimis batali; li iam,
apud tombmonto, en kiu nun kuŝas grandega Hektoro,
venkis Buteson je korpo fortega, ĉi tiun mem kiun
naskis Amico, la reĝo de Brebiciana nacio,
kaj lin, danĝere frapitan, sur sablon kuŝigis, mortantan.
5.375Kapon fiere altigas Dareso, petante batalon,
ŝultrojn ekmontras dikegajn, kaj, brakojn streĉante, post unu
ĵetas alian ĉirkaŭe, de frapoj batante aeron.
Estas petita alia: en tiu sennombra anaro,
viron batali kaj ganton manvesti neniu kuraĝas.
5.380Tiam li ĝoja, kredante ke ĉiu rifuzas premion,
antaŭ piedoj stariĝas Eneaj, kaj, ne prokrastante,
kornon bovviran per mano maldekstra altiras, dirante:
«Filo diina, se fari batalon neniu kuraĝas,
ĉu mi senfine starados? Ĝis kiam mi devos atendi?
5.385Donon min preni ordonu». Samtenpe murmuris aprobe
Trojanoj, kaj petis ke viro kunportu premion.
Tiam, per diroj koleraj, Acesto riproĉas Entelon,
kiu proksime sidadis sur lito el verda herbaĵo:
«Vane, Entelo, vi iam plej estis heroo kuraĝa,
5.390se vi permesas ke iu, sen ia batalo, kunportos
tiun premion: sed kie do estas la majstro, la dio,
vane rememorigita, Erikso? Ĉu via forflugis
famo en tuta Sicilo, kaj donoj en hejmo pendantaj?».
Sed li respondas: «Ne amon al gloro, deziron al famo,
5.395timo forpelis; sed sangon frostadis multego da jaroj:
pro maljuneco nun estas en korpo muskoloj malfortaj.
Tiun junecon estintan, pri kiu la fanfaronulo
tiel vanteme sin gloras, se mi nur ankoraŭ posedus,
certe nek dono, nek bela bovviro kuraĝon ekscitus:
5.400ĉar mi ne petas premion». Kaj poste li, tiel dirinte,
ĵetas en mezon de aro du gantojn de bokso pezegajn,
kiujn kuraĝa Erikso kutimis, por grandaj bataloj,
porti sur manoj kaj ligi al brakoj per ledaj rimenoj.
Sed ĉeestantoj miregas; ĉar ilin sep ledoj de bovo
5.405faris, dum plumbaj kaj feraj plataĵoj malglataj ĝin kovras.
Miras unue Dareso kaj ilin li tute rifuzas.
Ilin per mano subpezas Anĥiza naskito grandkora,
tie kaj tie de gantoj grandegaj volvante rimenojn.
Tiam maljuna heroo el brusto eligas parolojn:
5.410«Kio do estus se gantojn kaj ilojn vi vidis Herkulajn,
kaj sur ĉi tiu marbordo kruelan kaj sangan batalon?
Iam de tiu armilo uzadis Erikso la frato:
sangon vi vidas ankoraŭ kaj cerbon disĵete malpuran.
Grandan Alcidon per ili li kontraŭbatalis; kaj kiam
5.415sango pli bona nutradis fortecojn, dum blanka hararo
kapon ne kovris ankoraŭ maljunan, mi ilin uzadis.
Tamen se tiun armilon rifuzas Trojana Dareso;
tion se pia Eneo akceptas, se volas Acesto,
faru batalon egala. Mi ganton forlasos Eriksan;
5.420ion ne timu: vi ĵetu samtempe Trojanan boksilon».
Tiel li diris: duoblan mantelon li ĵetas el ŝultroj,
dikajn de membroj montrante muskolojn kaj ostajn artiklojn
fortajn; kaj staras fiere grandulo en meza areno.
Tiam Anĥiza naskito, boksilojn preninte egalajn,
5.425li mem al manoj de ĉiu similajn alligas armilojn.
Ili subite sin levas, starante sur pinto pieda,
brakojn sentime en supra aero streĉante minacajn,
kaj malantaŭen metinte vizaĝojn por frapojn eviti.
Ili tuj, manojn plektinte kun manoj, komencas batalon;
5.430tiu, pli bona pro movo pieda, pro lerta juneco,
tiu ĉi membrojn havante kaj mason: sed tremas genuoj
aĝe rigidaj, kaj grandajn artiklojn skuadas spirego.
Inter si multajn sed vanajn frapegojn sin donas boksantoj;
flankajn kavaĵojn ĝemigas batadoj, dum brustoj profundaj
5.435sonas samtempe, dum ĉirkaŭ oreloj kaj fruntoj ĉirkaŭas
oftaj fergantoj, dum vangoj kraketas pro vundoj malmolaj.
Staras grandmasa Entelo senmove, en sama rekteco;
viglaj okuloj kaj movoj de korpo fraparon evitas.
Kiel soldato, batanta maŝine muregojn de urbo,
5.440aŭ sieĝanta armile fortaĵon sur monto starantan,
tiel Dareso ĉu tien rapidas, ĉu tien, kaj viron
tute ĉirkaŭas, dum multaj atakoj lin premas kolere.
Pugnon levinte, ĝin streĉas Entelo, kaj li ĝin etendas
supren: sed, frapon vidinte al kapo irontan, Dareso
5.445tuj ĝin evitas, per flanka ekmovo de korpo rapida.
Forto Entela vaniĝas kaj svenas en venton; kaj korpo
peze sur teron ekfalas, per maso antaŭen tirita.
Tiel falegas maljuna kaj kava abio, sur Ida
aŭ Erimanta montaro, putrintajn rompinte radikojn.
5.450Tien alkuras scivole Trojanoj kaj anoj Sicilaj,
kriojn ĉielen puŝante: unua rapidas Acesto.
Li kompatinde maljunan el tero sublevas amikon.
Nek prokrastite per falo kaj nek timigite, heroo
ree batalon komencas; ĉar forton grandigas kolero:
5.455nun konscianta kuraĝo kaj honto flamigas fervoron.
Frapas Entelo Dareson kurantan, jen dekstra per ganto,
jen per maldekstra, tra tuta areno lin persekutante.
Paco nenia, nenia ripozo: ĉar, kiel ventega
hajlo krakigas tegmenton, nun tiel, per frapoj rapidaj,
pugnoj Entelaj senĉese ruladas kaj batas Dareson.
5.460Tiam Eneo la patro ne volis ke koro Entela
estu pli longe kolera, kaj venĝon plenumu malhoman:
sed li batalon finigas, kaj, lacan kaptinte Dareson,
penas konsoli venkiton per tiuj paroloj amikaj:
5.465«Malfeliĉulo! nu, kia frenezo eniĝas en koron?
Ĉu vi ne vidas ke homa ne estas forteco, sed dia?
Diojn obeu!» li diras, kaj laŭte ĉesigas batalon.
Dume fidindaj kunuloj al ŝipoj lin pene kondukas.
Kapo ruliĝas sur ŝultroj malfortaj, tremetas genuoj;
5.470sango malpura eliras el buŝo kun dentoj rompitaj.
Ili, denove vokitaj, kirason ricevas kaj glavon.
Kronon kaj bovon, batalan premion, Entelo konservas.
Tiam venkanto, en koro fiera pri bela bovviro:
«Filo diina», li diris, «kaj ĉiuj Trojanoj, vi vidas
5.475kian grandegan, dum korpa juneco, mi havis fortegon.
Tute el morto tro certa sendube vi savis Dareson».
Tiel li diris; kaj kontraŭ vizaĝo de bovo starante,
kiun premie donacis Eneo, li dekstran sublevas,
kaj, frapigante malmolan boksilon en mezon de kornoj,
5.480oston rompitan trapuŝas kaj cerbon dispelas ŝprucantan:
falas bovviro kaj teren tremante kuŝiĝas malviva.
Poste Entelo el brusto profunde eligas parolojn:
«Tiun oferon, Erikso, pli bonan ol sangon Daresan
al vi mi donas: nun bokson kaj arton mi lasas, venkinte».
5.485Tiam Eneo, ĉu volas per sago rapida batali
iuj junuloj, premiojn kaj donojn tutkore promesas.
Maston de ŝipo Seresta per mano li forte starigas,
poste flugilan kolombon, per ŝnuro ligitan, al pinto
alta pendigas; ĉar estas ĝi celo estonta por sagoj.
5.490Viroj alvenas; kaj estas ĵetitaj en kaskon el kupro
nomoj: kaj, antaŭ aliaj, la nomo de filo Hirtaka,
Hipokoonto, kun krioj favoraj eliras unue.
Poste Mnesteo, la nova venkanto de ŝipa batalo,
sekvas, Mnesteo ankoraŭ kronata de verda olivo.
5.495Trie, jen Eŭritiono, la frato de glora Pandaro,
kiu, por dian obei ordonon, ekrompis ĵuradon,
iam, tra vicoj Aĥajaj unuan ĵetante sagegon.
Fine, en fundo de kasko, aperas maljuna Acesto,
kiu kuraĝas per mano junulan ekprovi laboron.
5.500Tiam, fortege penante, flekseblan kurbigas pafarkon
probatalantoj, kaj sagon eltiras el siaj sagujoj.
Sago unua, ĵetita de filo Hirtaka, ĉielon
fendas, kaj, sonoriginte ŝnureton, aeron bruigas,
flugas, kaj arbon renkontas kontraŭan por tien fiksiĝi.
5.505Masto tremetas, kaj birdo ligita flugilojn agitas
time, dum grandaj resonas aplaŭdoj tra tuta anaro.
Poste Mnesteo kuraĝa alvenas kaj streĉas pafarkon:
supron celinte okule, li sagon al celo direktas.
Sed malfeliĉe li birdon per fero ne povis atingi:
5.510linan ligilon li solan traboris kaj ligotuberon,
kiu ĝin tenis piede ligatan sur pinto de masto.
Noton kaj nubon nigretan flugante ĝi trafis subite.
Tiam rapide, de longe pafarkon teninte streĉitan,
Eŭritiono fundkore de frato alvokas helpadon,
5.515poste, flugantan kaj ĝojan atente celinte kolombon,
nigra en nubo ĝin trafas kaj boras en alta ĉielo.
Birdo elfalas mortanta kaj vivon forlasas aere,
sagon portante malsupren tra korpo ankoraŭ fiksatan.
Restis nur sola Acesto; kaj estis premio perdita.
5.520Tamen ĉi tiu tra spaco aera sageton alĵetas,
arton lertegan elmontri volante kaj sonan pafarkon.
Tiam aperas subite vidaĵo mirinda, kaj signo
vere terura, pri kiu nin malfeliĉego instruis
poste; sed ve! tro malfrue ĝin pastroj klarigis divenaj.
5.525Kvankam flugante tra nuboj malsekaj la kano flamiĝis,
vojon fajrere desegnis, kaj, estingiĝinte, tra vento
svenis malpeza, simila al astroj, el alta ĉielo
kiuj elfalas, kaj spacon trairas kun brila hararo.
Viroj Trojanaj kaj anoj Sicilaj per koro tremanta
5.530vidas miraklon kaj preĝas diegojn: sed granda Eneo
signon akceptas ĉielan, kaj, ĝojan kisinte Aceston,
donas belegajn donacojn, kaj tiel li poste parolas:
«Prenu, ho patro, ĉar reĝo de granda Olimpo deziris
ke per ĉi tiu miraklo vi havu pli grandan honoron.
5.535Belan premion de patro maljuna Anĥizo ricevu,
tiun kalikon desegne ĉizitan, ĉi tiun mem kiun
iam al patro Anĥizo donacis Tracuja Ciseo,
kiel premion kaj garantiaĵon de amo fervora».
Tiel li diras, kaj, kapon zoninte de laŭra verdajo,
5.540antaŭ aliaj unue Aceston proklamas venkanto.
Eŭritiono bonkora ne tiun envias honoron,
kvankam el alta ĉielo li birdon unue faligis.
Estas donata al viro rompinta ligilon premio
dua, kaj tria al viro borinta per sago celmaston.
5.545Tamen Eneo la patro, post kiam finiĝis batalo,
filon Epitan, de juna lulo kunulon, kaj same
lian fidindan gardanton, alvokas, kaj diras orele:
«Iru rapide, kaj petu Askanon ĉu li jam pretigis
knaban anaron, ĉu kuron ĉevalan li tute preparis.
5.550Tiam li aron al avo konduku kaj arme sin montru».
Tiel li diris, kaj, tutan amason en cirko vagantan
poste pelinte, ordonas ke kampo fariĝu malplena.
Knaboj aliras kaj, antaŭ okuloj de patroj, samvice
rajdas, brilantaj sur bele briditaj ĉevaloj, dum ilin
5.555viroj Sicilaj kaj Trojaj junuloj admiras sincere.
Zonas junaĝajn hararojn foliaj kronetoj kutimaj.
Ili du sagojn korneajn kunportas je fera pikilo.
Portas aliaj sur ŝultroj sagujon malpezan: el kolo
ora ĉeneto eliras ĉirkaŭe kaj pendas sur bruston.
5.560Nombre tri ĉefoj kondukas tri arojn da junaj rajdistoj;
ili aliras, de dekdu infanoj tuj akompanataj.
Tiuj ĉi rajdas aparte, kaj ĉefojn riĉaĵe egalas.
Aron unuan kondukas la juna Priamo, de avo
nomon portante gloregan, kaj via naskito, Polito,
5.565genton Italan naskonte: li rajdas sur Traca ĉevalo.
Blankajn makulojn ĝi havas; kaj estas antaŭaj piedoj
blankaj, dun kapo stariĝas fiere brilanta kaj blanka.
Poste Atiso, de kiu naskiĝos Atioj Latujaj,
knabo malgranda Atiso, amata de knabo Iulo.
5.570Fine, kaj antaŭ aliaj, Iulo beleta: junulo
rajdas Sidonan ĉevalon; ĝin Dido fidema donacis,
kiel premion kaj garantiaĵon de amo fervora.
Rajdas aliaj junuloj ĉevalojn Sicilajn, kaj ilin
pruntis maljuna Acesto. .
5.575Knaboj timemaj ricevas aplaŭdojn, kaj ilin Trojanoj
ĝoje rigardas; ĉar tiuj ĉi patrajn rekonas vizaĝojn.
Tiam, tuj kiam rajdistoj tra tuta kamparo trakuris,
antaŭ okuloj de patroj, la filo Epita signalon
donas konitan, per krio kaj vipa krakigo sonanta.
5.580Ĉiuj duone disiĝas samnombre kaj faras tri arojn
apartigitajn; kaj poste denove, vokataj de ĉefoj,
ili frontŝanĝas iradon kaj sagojn antaŭen direktas.
Ili, aliajn farinte movadojn, denove reiras
kontraŭ unuajn, dum rondoj alternas senĉese ŝanĝantaj.
5.585Ĉiu, vidante armilojn, nun kredus ekvidi batalon.
Dorson montrante, jen ili forkuras; jen sagojn minacajn
ili prezentas, kaj, pacon farinte, samvice aliras.
Oni rakontas ke iam en Kreto, tra la labirinto,
inter du muroj mallumaj, troviĝis malrekta vojeto:
5.590flanke aperis mil vojoj insidaj, trompontaj iranton,
kiu, sen signo direkta, tuj senripareble perdiĝis.
Tiel do filoj Trojanaj, postsignojn miksante kuradajn,
ludon batalan kaj falsan forkuron belmove konfuzis;
kiel delfenoj, en maro Karpata aŭ maro Libuja,
5.595kiuj naĝante tranĉadas akvaron kaj ludas en ondoj.
Tiun kutimon kaj kuron kaj fine batalon Askano,
kiam li murojn konstruis de Albo la Longa, unue
volis refari, kaj poste antikvajn instrui Latinojn.
Tial, pri ludoj de ili faritaj kun Trojaj junuloj,
5.600filojn instruis Albanoj; kaj ilin de ili akceptis
Romo grandega, kaj ĉiam prapatran konservis kutimon.
Estas nun knaboj nomataj: Trojanoj; kaj ludo: Trojana.
Tiel finiĝis bataloj faritaj pro patraj piaĵoj.
Tiam Fatalo, ŝanĝante direkton, sin turnis kontraŭen.
5.605Antaŭ tombejo dum ludoj diversaj solene fariĝis,
Saturnidino Junono Irison al ŝipoj Iliaj
sendas el alta ĉielo: ŝin vento favoras irantan.
Multe pensante, antikvan ankoraŭ ŝi sentas doloron.
Sed kurjerino forflugas sur arko miloble kolora,
5.610kaj, de neniu vidita, rapide ŝi teron aliras.
Grandan anaron vidinte, ŝi apud marbordo rimarkas
rodon dezertan haj ŝipojn lasitajn sen ia gardanto.
Tamen aparte, sur bordo malplena, Trojanaj virinoj
ploris sekrete Anĥizon malvivan; kaj ĉiuj malĝojaj
5.615maron rigardis, samvoĉe ĝemante: «Ve! por ni lacegaj,
tiom da rifoj kaj tiom da maroj ankoraŭ trafotaj!».
Hejmojn deziras virinoj, ĉar ilin lacigis mariro.
Tiam, en mezo de ili, Iriso la malbonfaranta
staras: diinan vizaĝon kaj veston ŝi zorge eligis;
5.620kaj ŝi fariĝas Beroo, edzino de Traca Dorico;
iam ŝi genton kaj nomon kaj filojn posedis gloregajn.
Tiam sin turnas al Trojaj patrinoj la maljunulino:
«Mizerulinoj», ŝi diris, «ve! kial sub muroj patrujaj
ne nin fortiris en morton armiloj Aĥajaj? Ho gento
5.625tro malfeliĉa, al kiuj mizeroj vin sendas Fatalo.
Tute, de Troja ruino, jam pasis sep plenaj someroj.
Kiom da maroj, da landoj, da rifoj malhelpaj, da astroj
malproksimegaj ni vidis, dum ĉiam, tra maro vastega,
landon Italan ni celas flugantan kaj sulkas ondaron.
5.630Tie, en lando de frato Erikso, de gasto Acesto;
kiu nin murojn konstrui malhelpas, kaj urbon altigi?
Kara patrujo, kaj vane rabitaj Penatoj el Grekoj,
ĉu do neniu murego nomiĝos Trojurbo? Simoon
ĉu mi ne vidos ankoraŭ kaj Ksanton, riverojn Hektorajn?
5.635Venu do; kion vi faras? kaj ŝipojn bruligu malbonajn.
Sonĝe Kasandran vizaĝon mi vidis: ŝi al mi ekdonis
torĉojn flamantajn, dirante: “Vi devas tie ĉi Trojurbon
serĉi kaj domon”. Jen estas veninta la tempo por agi.
Tiu miraklo ne volas prokraston. Jen estas Neptunaj
5.640tie altaroj: kaj dio mem torĉojn direktas kaj korojn».
Tiel dirinte, bruligon danĝeran ŝi prenas unua,
fajron balancas, agitas per mano, kaj ĝin malproksimen
ĵetas. Trojanaj virinoj, mirantaj kaj kore tremantaj,
haltas. Sed unu el ili, kaj la plej maljuna el ĉiuj,
5.645Pirgo, la mamnutristino de multaj infanoj Priamaj,
diras: «Patrinoj, ĉi tiu ne estas Beroo, ne estas
Troja edzino, Dorikla: sed signojn de dia majesto
vidu, kaj brilajn okulojn, kaj ŝajnon eteran, kaj plie
luman vizaĝon kaj voĉan sonadon kaj noblan iradon.
5.650Hejme, de tempo mallonga, Beroon mi lasis malsanan,
kaj indignantan; ĉar porti oferojn ŝi sola ne povis,
kaj merititajn al patro prezenti honorojn».
Tiel ŝi diris.
Tamen patrinoj, unue ankoraŭ necertaj, sur ŝipojn
5.655ĵetas malbonan rigardon; dum ekŝanceliĝas animoj
inter kamparo amata haj lando Fatale vokanta.
Tamen, tuj kiam diino, streĉinte flugilojn, ĉielon
trafis, kaj arkon koloran sub nuboj en kuro desegnis,
tiam, pri tiu vidaĵo mirantaj, kolere frenezaj,
5.660krias virinoj, kaj fajron ekkaptas el sanktaj altaroj.
Ilin unuaj senigas je branĉoj kaj verdaj herbaĵoj;
fajrojn alĵetas aliaj: kaj manĝas brulado libere
benkojn, remilojn de ŝipoj kaj lignon de ŝeloj pentritaj.
Apud tombejon Anĥizan kaj amfiteatron Eŭmelo
5.665kuras, kaj tujan de ŝipoj sciigas bruladon: Trojanoj
nigran turniĝon de cindroj ekvidas en nubo flugantan.
Tion Askano, dum ĝoje li arojn kondukis ĉevalajn,
vidas unua, kaj trafas rapide ŝiparan tendaron:
ĉefoj timantaj koleran kuradon ne povas haltigi:
5.670«Kiu frenezo vin kaptas?» li diris, «kaj kion vi volas,
mizerulinoj? Ne de malamiko tendaron Aĥajan
vi nun bruligas, sed vian esperon. Jen estas Askano
via!» Kaj antaŭ piedojn li kaskon ekĵetas vanegan,
kiu lin kovris en ludoj rajdartaj kaj ŝajnaj bataloj.
5.675Kuras samtempe Eneo, samtempe anaro Trojana.
Tamen timantaj virinoj tra bordoj forkuras diversaj,
rifojn serĉante kaj densajn arbarojn por tien sin kaŝi.
Ili krimegon malamas kaj lumon, rekonas kunulojn,
tute ŝanĝitaj: ĉar fine el brustoj eliris Junono.
5.680Tamen brulada perforto kaj flamoj ne ŝajnas venkeblaj:
ĉar dum, sub kverko malseka turniĝon vomante vaporan,
stupo bruletas inside, kaj dum malrapide el ŝipo
fumo eliras, en tutan ŝiparon vastiĝas brulado.
Viraj penadoj nek akvaj torentoj danĝeron haltigas.
5.685Tiam do pia Eneo, el ŝultroj ŝirinte vestaron,
dian helpadon petegas haj manojn direktas al astroj:
«Ĉiopotenca Jupitro, se vi ne malamas Trojanojn
ĉiujn; se via bonkoro antikva favore laborojn
homajn rigardas, permesu ke flamoj eliru el ŝipoj:
5.690Patro, malgrandajn provizojn Trojanajn el morto savadu.
Sed, se mi tion meritis, tuj fulmo venĝema ekfrapu
Trojajn restaĵojn, kaj ilin detruu per mano kolera».
Tiel apenaŭ li diris; subite freneza ventego,
amasiginta nubegojn, per tondraj bruegoj tremigas
5.695montojn kaj kampojn: el tuta ĉielo rapidas pluvego.
Onda turniĝo kaj nigra Aŭstero sur landon falegas,
ŝipojn plenigas je akvo, duone brulitan penetras
lignon, kaj flue bruladon estingas en tuta ŝiparo.
Ĉiujn, escepte kvar, ŝipojn ĝi savas el certa ruino.
5.700Tamen Eneon la patron ĉi tiu malĝoja fariĝo
tute ŝancelas; li gravajn pensadojn agitas en granda
koro. Ĉu estus pli bone restadi en kampoj Sicilaj?
Ĉu, obeante Fatalon, ltalan ektrafi kamparon?
Tiam maljuna Naŭteso - lin iam Tritona Palaso
5.705zorge instruis kaj igis lin fama en multaj sciencoj -
tiun parolas respondon: ĉar granda kolero de dioj
estas timinda, kaj ordo Fatala ne estas ŝanĝebla.
Tamen per saĝaj paroloj Eneon li penas konsoli:
«Filo diina, ni kion ordonas Fataloj obeu.
5.710Kiujn ajn estas ni devas bonkore suferi fariĝojn.
Kun vi troviĝas Dardana Acesto, de dia naskiĝo.
Inter vi interligiĝu, ĉar tion li forte deziras.
Lasu do homojn senrifuĝigitajn pro ŝipa brulado,
aŭ malŝatantajn gloregon estontan kaj grandajn esperojn.
5.715Viroj maljunaj, patrinoj je maro lacegaj, kaj ĉiuj,
kiuj, timante danĝeron, por vi mem malhelpo fariĝus,
restu, sin loĝu en lando tiea, kaj muron konstruu,
urbon nominte Acesto, de nomo de reĝo bonvola.
Pian Eneon per tiuj paroloj maljuna amiko
5.720rekuraĝigas; kaj zorgoj sennombraj okupas pensadon.
Nokto nigreta polusen veturis sur ĉaro dujunga,
kiam li vidas vizaĝon de patro Anĥizo, lasinta
altan ĉielon, kaj tiujn subite diranta parolojn:
«Filo, pli kara ol vivo, dum vivo kuradis en vejnoj,
5.725filo, vi, kiun Fataloj Iliaj senfine premadas,
tien min sendis Jupitra ordono: li ŝipojn el fajro
savis; kaj Patro, el alta cielo, vin fine kompatis.
Tiun konsilon obeu, al vi de maljuna Naŭteso
saĝe donitan: elektu junulojn je koro fortega;
5.730ilin konduku Italen. Ĉar tie vi devos batali
kontraŭ nacio sovaĝe malmola. Antaŭe de Dito
domon vizitu inferan, kaj poste, trans lago Averna,
miajn ekpetu konsilojn, ho filo: ĉar min ne posedas
Ombroj malĝojaj kaj nigra Tartaro; sed mi en Elizo
5.735loĝas kun piaj saĝuloj. Vin tien kondulcos Sibilo
ĉasta, se sangon vi verŝis de multa brutaro nigreta.
Tiam vi konos idaron kaj kion rezervas muregoj.
Kaj nun adiaŭ: jam nokto malseka en mezo do kuro
staras; kaj spiro de sunaj ĉevaloj min forte bruligas».
5.740Tiel li diris, kaj kiel vaporo, forflugis en alton.
Tamen Eneo: «Nu, haltu do! Kien vi iras?» li diris.
«Kial forkuri? Kaj kio el kisoj vin tiel eligas?».
Tiel dirinte, li flamon ekvekas sub cindro dormantan,
Laron Pergaman malfermas kaj ujon de Vesto antikva,
5.745kaj ĝin preĝante, plenigas je greno kaj sankta aromo.
Sed li, kunulojn vokinte, kaj, antaŭ aliaj, Aceston,
ilin informas pri volo Jupitra, pri patra konsilo,
kaj decidecon, en koro naskitan, al ili konigas.
Estas neniu malhelpo: volonte obeas Acesto.
5.750Estas skribitaj patrinoj por urbo; kaj teren li metas
aron bonvolan, pro kiu glorego ne estas bezona.
Benkojn aliaj riparas, lignaĵon de flamoj manĝitan
tute refaras, aranĝas remilojn kaj ŝnurojn alligas;
nombre malmultaj; sed vivas en koroj batala kuraĝo.
5.755Tamen Eneo plugile desegnas konturon de urbo,
domojn lotinte: li volas ke tie Ilio kaj tie
Trojo stariĝu. Acesto Trojana, ĝojante pri regno,
placon ekmontras, kaj, leĝojn farinte, senaton elektas.
Fine, proksime de astroj, sur monto Eriksa, preĝejo
5.760estas farita por dia Venuso; dum sanktan arbaron,
kiu ĉirkaŭas tombejon Anĥizan, ĉefpastro zorgados.
Jam, de naŭ tagoj, funebre manĝadis popolo; oferoj
estis finitaj, kaj ventoj kvietaj platigis ondaron:
fine Aŭstero, regule blovanta, invitis iradon.
5.765Estas ĝemadoj senĉese aŭdataj sir bordo kurbeta:
ĉiuj, ĉu tage, ĉu nokte, sin prenas per brakoj kaj kisas.
Tiuj patrinoj kaj tiuj mem, kiujn vidaĵo de maro
iam timigis, kaj kiuj eĉ nomon aŭskulti ne povis,
volas foriri kaj ĉiun vojaĝan suferi laboron.
5.770Ilin bonega Eneo konsolas per vortoj amikaj,
kaj rekomendas plorante al sia samlanda Acesto.
Poste li buĉi ordonas tri bovojn al dia Erikso,
ŝafon al ventoj koleraj; kaj ŝnurojn li orde malligas.
Kapon zoninte per krono el verda olivo, Eneo
5.775staras sur alta ferdeko: tenante kalikon, en salan
akvon li ĵetas inteston, kaj vinan ekverŝas likvoron.
Vento, blovante al posta ŝipvosto, alpuŝas irantojn:
vete kunuloj frapadas ondegojn kaj sulkas akvaron.
Dume Venuso, tedata de pensoj malĝojaj, Neptunon
5.780baldaŭ aliras, kaj tiujn el brusto elĵetas parolojn:
«Granda kolero Junona kaj koro senĉese venĝema
min nun devigas, Neptuno, humilajn ekuzi petegojn.
Ŝin kvietigis nek tempo pasinta nek granda pieco:
volon Jupitran, Fatalajn ordonojn, ŝi neas egale.
5.785Urba detruo ĉe gento Friguja ne estis sufiĉa:
kulpa malamo tra ĉiuj doloroj fortrenas savitojn,
cindrojn kaj ostojn de Trojo malviva (plorindan restaĵon!)
persekutante. Pri tiu kolero ŝi sola nun konas
kaŭzon. Vi vidis, tra ondoj Libujaj, ventegon subitan,
5.790kiun ŝi iam ekscitis. Ŝi maron kaj tutan ĉielon
miksis, helpata, sed vane dank’ al vi, de blovoj Eolaj.
Tion ŝi fari kuraĝis en regno Neptuna.
Fine, por krimon plenumi, ŝi Trojajn instigis patrinojn,
kiuj bruligis ŝiparon, kaj tiam - ĉar mankis ŝiparo -
5.795filon devigis forlasi kunulojn en fremda kamparo.
Nu, postvivantoj, mi petas, almenaŭ tra ondoj, per veloj,
povu facile veturi, kaj Tibron trafadi Laŭrentan;
justa se estas postulo, se Parkoj permesas muregon».
Tiam parolis Neptuno, reganto de maro profunda:
5.800«Prava vi estas, Citera, fidante al regno ondara
kiu vin naskis. Mi fidon cetere meritas; ĉar ofte
ondojn kaj ventojn freneze kolerajn mi igis kvietaj.
Mi atestigas Simoon kaj Ksanton ke malpli ne estas
kara al mi ol al vi mem Eneo: ĉar kiam Aĥilo,
5.805persekutante anarojn timantajn ĝis muroj Trojanaj,
milojn da ili mortigis; dum ĝeme pleniĝis riveroj;
kiam ne povis daŭrigi kuradon, nek flui al maro,
Ksanto; en nuba kavaĵo mi vian formetis Eneon,
kiam lin, de Peleido premitan, potencaj kaj fortaj
5.810dioj atakis: mi tamen deziris elĵeti el alte
murojn, de mi mem faritajn, de tiu trompema Trojurbo.
Koron nun sama bonvolo batigas: do timon forpelu.
Kiel vi petas, Avernan senriske li trafos havenon.
Unu nur viron, falintan en maron, li serĉos, sed vane.
5.815Unu por ĉiuj nur pagos».
Kiam per tiuj paroloj li koron ĝojigis diinan,
patro ĉevalojn ekjungas al ora kaleŝo, kaj buŝojn
per enbuŝaĵo ŝaŭmplena ligante, li bridojn ellasas.
Ĉaro lazura malpeze flugetas sur mara supraĵo.
5.820Mallevigante ondegojn, ŝvelantan platigas akvaron
akso bruanta; kaj nuboj forkuras el vasta ĉielo.
Estas diversa vidaĵo de akompanantoj: grandegaj
dekstre balenoj, kaj ĥoro de Glaŭko maljuna, Palemo
filo de Ino, kaj lertaj Tritonoj, kaj aro Forcisa:
5.825staras maldekstre Tetiso, Melito kaj virga Panopo,
Cimodoceo, Neseo, kaj Spio, kaj fine Talio.
Tiam el koro de patro Eneo agrablaj pensadoj
pelas iaman ĉagrenon: kaj li tuj ordonas ke mastoj
estu rapide streĉitaj, kaj veloj ligitaj sur brakojn.
5.830Ilin malsupren alligas maristoj, kaj ŝnurojn ĉu dekstren
streĉas, ĉu poste maldekstren; dum unuj al vento velstangojn
turnas, deturnas aliaj; kaj flugas ŝiparo sur ondo.
Antaŭ aliaj, ĉefante ŝiparon naĝantan, jen ŝipo
de Palinuro; kaj devas aliaj ĝin sekvi senpere.
5.835Nokto malseka de meza ĉielo jam centron atingis.
Apud remiloj, maristoj, senmovaj pro dolĉa dormado,
membrojn lacetajn kviete kuŝigis sur benkoj malmolaj;
kiam la Dormo malpeza, veninte el astroj ĉielaj,
ombron forpelis eteran, malluman forigis aeron,
5.840vin, Palinuro, celante, kaj al vi senkulpa danĝeran
sonĝon prezentis: sur altan ferdekon sidiĝas diaĵo;
kaj, de Forbaso vestinte vizaĝon, li tiel parolas:
«Ho Palinuro Jacido, ŝiparon puŝadas ondegoj:
blovas egale ventetoj; por dormo nun estas momento.
5.845Kapon faligu kaj fermu okulojn pro ago lacetajn:
iom da tempo, mi vian laboron farados volonte».
Sed Palinuro respondis, penege levante palpebrojn:
«Ĉu vi do kredas ke maro trankvila, ke ondoj kvietaj,
trompas min? Ĉu mi konfidos al neordinara vidaĵo?
5.850Mi ne forlasos Eneon; ĉar estas trompemaj Aŭsteroj;
ĉar mi tro ofte eraris, vidinte l’ aeron purega».
Tiel li diris; kaj li direktilon fortege tenadis,
al ĝi sin alkroĉadante, kaj astrojn senĉese rigardis.
Tiam diaĵo branĉeton, malsekan pro ondo Letea,
5.855skuis sur frunton; ĝin Stikso sorbigis de povo dormiga.
Vane batalas maristo; okuloj senvole fermiĝas.
Tiam, apenaŭ muskolojn inside faldigis dormego,
dio lin kaptas kaj ĵetas en maron malsupre fluantan,
kun direktilo kaj parto de alta ferdeko rompita.
5.860Malfeliĉulo kunulan helpadon alvokas, sed vane:
dio etera forflugas kaj trafas malpezan aeron.
Tamen iradon daŭrigas ŝiparo sur ondo trankvila:
helpo de Patro Neptuno al celo sen timo ĝin puŝas.
Rifoj Sirenaj jam estas proksime sur maro vidataj,
5.865iam danĝeraj, kaj ĉiam kovrataj de blankaj ostaroj.
Bruaj ŝtonegoj sonadis per frapo de ondoj senĉesaj. Kiam Eneo rimarkis ke ŝipo veturas sen estro,
tion vidinte, ĝin li mem direktis sur ondoj mallumaj,
multe ĝemante, amikon en koro plorante malvivan:
5.870«Ho Palinuro mizera, ĉielan kaj maran trankvilon
vi tro konfidis: nun nuda vi kuŝas sur bordo dezerta».