Esperanto kaj mondliteraturo

El Vikifontaro
Esperanto kaj mondliteraturo ()
Literatura Mondo (p. 21-22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/3

La plej granda tasko de nia epoko estas harmoniigi nacian penson kaj internacian senton. La plej perfekta ilo por tio estas Esperanto, pri kiu diras nia himno:

„Sur neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian“.

La estonteco kuŝas en niaj manoj kaj ĝi dependas de niaj fervoro kaj persisteco. Aŭ efektivigi tiun harmonian konsenton, aŭ refali de la alteco de nia kulturo en la barbarecon de antikvaj epokoj, jen estas la du eblaĵoj de nia estonteco. Ĉiu devas klopodi, ke evitante la duan oni atingu la unuan. Por tiu celo providenca ilo estas nia kara lingvo Esperanto.


D-ro ALEKSANDRO GIESSWEIN