Fundamento de Esperanto/Gramatiko

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : Fundamento de Esperanto
de Ludwik Lejzer Zamenhof


  1. Ne ekzistas nedifinita artikolo. Ekzistas nur difinita artikolo "la", egala por ĉiuj genroj, kazoj, kaj nombroj.
  2. Substantivoj estas formataj per aldono de "o" al la radiko. Por la formado de la pluralo aldonu la finaĵon "j" al la singularo. La akuzativo aldonas "n" post la "o" aŭ la "oj." La ceteraj kazoj estas esprimataj per prepozicioj.
  3. Adjektivoj estas formataj per aldono de "a" al la radiko, kaj kazoj kaj nombroj kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per "pli" kaj la superlativo per "plej."
  4. La bazaj numeraloj estas unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per kunigo de la numeraloj. La ordigaj numeraloj havas la finaĵon "a" kaj en akuzativo "an."
  5. La personaj pronomoj estas mi, vi, li, ŝi, ĝi, si, ni, ili, oni. Posedaj pronomoj havas la finaĵon "a", kaj en akuzativo "n".
  6. La verboj ne estas ŝanĝataj laŭ personoj nek nombroj. La nun-tempo finiĝas per "as", la pasinta tempo per "is," la venonta tempo per "os," la kondicionalo per "us," la imperativo per "u", kaj la infinitivo per "i". Estas ankaŭ participoj aktivaj (kun "ant," "int" "ont") kaj pasivaj (kun "at" "it" "ot") La prepozicio ĉe la pasivo estas "de".
  7. Adverboj estas formataj per aldono de "e" al la radiko.
  8. Prepozicioj per si mem uzas la nominativon.
  9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
  10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
  11. Kunmetitaj vortoj estas formataj per simpla kunigo de la radikoj de la vortoj. La ĉefa vorto staras je la fino.
  12. Se en frazo estas alia nea vorto, forlasu la "ne."
  13. Por indiki movon al loko, oni povas uzi la finiĝon "n".
  14. Ĉiu prepozicio havas difinitan signifon. "Je" ne havas memstaran signifon.
  15. La tiel nomataj "fremdaj vortoj" estas uzataj sen ŝanĝo, sed ili ricevas la esperantajn ortografion kaj finaĵojn.
  16. La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco.