Itala Konstitucio

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : Itala Konstitucio
Tradukita de Antonio De Salvo, Paolo Campani kaj Paolo Musso
COSTITUZIONE ITALIANA (ITALA KONSTITUCIO)

Fundamentaj principoj[redakti]

Art. 1. Italio estas demokrata Respubliko, kies fundamento estas la laboro. La suvereneco apartenas al la popolo, kiu ĝin praktikas en la formoj kaj en la limoj de la Konstitucio.

Art. 2. La Respubliko agnoskas kaj garantias la netuŝeblajn rajtojn de la homo, ĉu kiel unuopulo ĉu en la sociaj formacioj, kie disvolviĝas ties personeco, kaj ĝi postulas la plenumon de la nepraj devoj de politika, ekonomia kaj socia solidareco.

Art. 3. Ĉiuj civitanoj havas egalan socian dignon kaj estas egalaj antaŭ la leĝo, sen distingo pri sekso, pri raso, pri lingvo, pri religio, pri politikaj opinioj, pri personaj kaj sociaj kondiĉoj. Estas tasko de la Respubliko forigi la ekonomiajn kaj sociajn barojn, kiuj, laŭfakte limigante la liberon kaj la egalecon de la civitanoj, malhelpas la plenan evoluon de la homa persono kaj la efektivan partoprenon de ĉiuj laboristoj en la politika, ekonomia kaj socia aranĝo de la Lando.

Art. 4. La Respubliko agnoskas al ĉiuj civitanoj la rajton je laboro, kaj akcelas la kondiĉojn, kiuj igas efektiva ĉi tiun rajton. Ĉiu civitano havas la devon plenumi, laŭ siaj eblecoj kaj sia elekto, agadon aŭ funkcion kiu kontribuu al la materiala aŭ spirita progreso de la socio.

Art. 5. La Respubliko, unueca kaj nedisigebla, agnoskas kaj akcelas la lokajn aŭtonomiojn; efektivigas en la servoj dependantaj de la Ŝtato la plej ampleksan administran malcentrigon; alkonformigas la principojn kaj la metodojn de sia leĝaro al la postuloj de la aŭtonomio kaj de la malcentrigo.

Art. 6. La Respubliko protektas per tiucelaj normoj la lingvajn minoritatojn.

Art. 7. La Ŝtato kaj la katolika Eklezio estas, ĉiu en sia kadro, sendependaj kaj suverenaj. Iliaj rilatoj estas reguligitaj de la Lateranaj Paktoj. La modifoj de la Paktoj akceptitaj de la du partioj ne bezonas procedon de konstitucia revizio.

Art. 8. Ĉiuj religiaj konfesioj estas egale liberaj antaŭ la leĝo. La religiaj konfesioj aliaj ol tiu katolika havas la rajton organiziĝi laŭ siaj statutoj, kondiĉe ke ili ne kontraŭu la italan juran sistemon. Iliaj rilatoj kun la Ŝtato estas reguligataj laŭleĝe surbaze de interkonsentoj kun la respektivaj reprezentantaroj.

Art. 9. La Respubliko akcelas la evoluon de la kulturo kaj la sciencan kaj teknikan esploron. Ĝi protektas la pejzaĝon kaj la historian kaj artan riĉaĵon de la Nacio.

Art. 10. La itala jura sistemo konformiĝas al la normoj de la internacia juro ĝenerale rekonataj. La jura kondiĉo de la fremdulo estas reguligita de la leĝo konforme al la internaciaj normoj kaj traktatoj. La fremdulo, al kiu estas malhelpata en lia lando la efektiva praktikado de la demokrataj liberoj certigitaj de la itala Konstitucio, havas la rajton je azilo en la teritorio de la Respubliko laŭ la kondiĉoj fiksitaj de la leĝo. Ne estas allasata la ekstradicio de la fremdulo pro politikaj deliktoj.

Art. 11. Italio rifuzas la militon kiel instrumenton de ofendo al la libero de la aliaj popoloj kaj kiel rimedon por solvi la internaciajn disputojn; ĝi konsentas, en kondiĉoj de egalrajteco kun la aliaj Ŝtatoj, la limigojn de suvereneco necesajn por ordo kiu certigu la pacon kaj la justecon inter la nacioj; ĝi akcelas kaj favoras la internaciajn organizojn havantajn tian celon.

Art. 12 La flago de la Respubliko estas la itala trikolor-flago: verda, blanka kaj ruĝa, je tri vertikalaj strioj kun egalaj dimensioj.

Parto unua - Rajtoj kaj devoj de la civitanoj[redakti]

Titolo I - Civilaj rilatoj[redakti]

Art. 13. La persona libero estas netuŝebla. Estas allasita neniu ajn formo de malliberigo, de persona inspekto aŭ traserĉo, nek ĉiu ajn alia limigo de la persona libero, krom pro motivita akto de la juĝa aŭtoritato kaj en la nuraj kazoj kaj manieroj antaŭviditaj de la leĝo. En esceptaj kazoj de neceso kaj urĝo, nepre indikitaj de la leĝo, la aŭtoritato de publika sekureco povas alpreni provizorajn dispoziciojn, kiuj devas esti komunikataj ene de kvardek ok horoj al la juĝa aŭtoritato, kaj, se ĉi tiu ne konfirmas ilin en la postaj kvardek ok horoj, estas taksendaj kiel revokitaj kaj senaj je iu ajn efiko. Estas punata ĉiu fizika kaj morala perforto al la personoj ĉiel ajn elmetitaj al limigoj de libero. La leĝo fiksas la maksimumajn limojn de la antaŭjuĝa enkarcerigo.

Art. 14. La hejmo estas netuŝebla. Oni ne povas en ĝi plenumi inspektojn aŭ traserĉojn aŭ sekvestrojn, krom en la kazoj kaj en la manieroj fiksitaj de la leĝo laŭ la garantioj preskribitaj por la protekto de la persona libero. La esploroj kaj la inspektoj pro motivoj de saneco kaj de publika sendamaĝeco aŭ por ekonomiaj kaj fiskaj celoj estas reguligataj de apartaj leĝoj.

Art. 15. La libero kaj la sekreteco de la korespondaĵoj kaj de ĉiu ajn alia formo de komunikado estas netuŝeblaj. Ilia limigo povas okazi nur pro motivita akto de la juĝa aŭtoritato kun la garantioj fiksitaj de la leĝo.

Art. 16. Ĉiu civitano rajtas libere cirkuli kaj restadi en ĉiu ajn parto de la nacia teritorio, krom la limigoj kiujn la leĝo difinas en ĝenerala formo pro motivoj de saneco aŭ de sekureco. Neniu limigo povas esti determinita de politikaj kialoj. Ĉiu civitano estas libera eliri el la teritorio de la Respubliko kaj reeniri en ĝin, kun gardo al la leĝaj devoj.

Art. 17. La civitanoj havas la rajton kunveni pace kaj sen armiloj. Por la kunvenoj, ankaŭ en loko malfermita al la publiko, ne estas postulata antaŭanonco. Pri la kunvenoj en publika loko devas esti donata antaŭanonco al la aŭtoritatoj, kiuj povas ilin malpermesi nur pro pruvitaj motivoj de sekureco aŭ de publika sendamaĝeco.

Art. 18. La civitanoj rajtas libere asociiĝi, sen rajtigo, por celoj kiujn la punleĝo ne malpermesas al la unuopuloj. Estas malpermesitaj la sekretaj asocioj kaj tiuj kiuj strebas, ankaŭ nerekte, al politikaj celoj pere de organizoj kun militista karaktero.

Art. 19. Ĉiuj rajtas libere konfesi sian religian kredon en ĉiu ajn formo, individua aŭ asocia, propagandi ĝin kaj praktiki private aŭ publike ĝian kulton, kondiĉe ke ne temu pri ritoj kontraŭaj al la bonmoro.

Art. 20. La eklezia karaktero kaj la religia aŭ kulta celo de iu asocio aŭ institucio ne povas esti kaŭzo de apartaj leĝaj limigoj, nek de apartaj impostaj ŝarĝoj por ĝia starigo, jura kapablo kaj ĉiu formo de agado.

Art. 21. Ĉiuj rajtas libere manifesti sian penson per la parolo, la skribo kaj ĉiu ajn alia disvastiga rimedo. La gazetaro ne povas esti submetata al rajtigoj aŭ cenzuroj. Oni povas plenumi sekvestron nur pro motivita akto de la juĝa aŭtoritato en la kazo de krimoj, por kiuj la leĝo pri gazetaro eksplicite tion rajtigas, aŭ en la kazo de malrespekto de la normoj, kiujn tiu sama leĝo preskribas por la indiko de la respondeculoj. En tiaj kazoj, kiam ekzistas absoluta urĝo kaj ne estas ebla la ĝustatempa interveno de la juĝa aŭtoritato, la sekvestro de la perioda gazetaro povas esti plenumata de oficiroj de juĝistara polico, kiuj devas tuj, kaj neniam preter dudek kvar horoj, fari denuncon al la juĝa aŭtoritato. Se ĉi tiu ne konfirmas ĝin ene de la postaj dudek kvar horoj, la sekvestro estas taksenda kiel revokita kaj sena je iu ajn efiko. La leĝo povas preskribi, per normoj kun ĝenerala karaktero, ke estu konigataj la rimedoj de financado de la perioda gazetaro. Estas malpermesitaj la presitaj publikaĵoj, la spektakloj kaj ĉiuj aliaj manifestiĝoj kontraŭaj al la bonmoro. La leĝo starigas dispoziciojn taŭgajn por preventi kaj subpremi la malrespektojn.

Art. 22. Neniu povas esti senigita, pro politikaj motivoj, je la jura kapablo, je la civitaneco, je la nomo.

Art. 23. Neniu persona aŭ prihavaĵa plenumo povas esti altrudata krom surbaze de leĝo.

Art. 24. Ĉiuj rajtas procesi por la protekto de siaj rajtoj kaj laŭleĝaj interesoj. La defendo estas netuŝebla rajto en ĉiu stato kaj grado de la proceso. Estas certigitaj al la neriĉuloj, per tiucelaj institucioj, la rimedoj por plendi kaj sin defendi antaŭ ĉiu ajn jurisdikcio. La leĝo difinas la kondiĉojn kaj la manierojn por la kompenso pro la juĝaj eraroj.

Art. 25. Neniu povas esti forturnata el la laŭnatura juĝisto antaŭstarigita per leĝo. Neniu povas esti punata krom surbaze de leĝo ekvalidinta antaŭ la plenumita fakto. Neniu povas esti elmetata al sekurecaj dispozicioj krom en la kazoj antaŭviditaj de la leĝo.

Art. 26. La ekstradicio povas esti allasata nur se ĝi estas eksplicite antaŭvidita de la internaciaj konvencioj. En neniu kazo ĝi povas esti allasata pro politikaj deliktoj.

Art. 27. La puna respondeco estas persona. La akuzito ne estas taksata kulpa ĝis la definitiva kondamno. La punoj ne povas konsisti en traktadoj kontraŭaj al la humaneca sento kaj devas celi la reedukadon de la kondamnito. Ne estas allasita la mortopuno.

Art. 28. La funkciuloj kaj la dungitoj de la Ŝtato kaj de la publikaj instancoj estas senpere respondecaj, laŭ la punaj, civilaj kaj administraj leĝoj, pro la faroj plenumitaj malrespekte al rajtoj. En tiaj kazoj la civila respondeco plivastiĝas al la Ŝtato kaj al la publikaj instancoj.

Titolo II - Rilatoj etikaj kaj sociaj[redakti]

Art. 29. La Respubliko agnoskas la rajtojn de la familio kiel natura societo kies fundamento estas la geedziĝo. La geedziĝo estas aranĝita surbaze de la morala kaj jura egaleco de la geedzoj, kun la limoj fiksitaj de la leĝo por certigi la familian unuecon.

Art. 30. Estas devo kaj rajto de la gepatroj vivteni, instrui kaj eduki la gefilojn, eĉ se ili naskiĝis ekster la geedzeco. En la kazoj de nekapableco de la gepatroj, la leĝo zorgas por ke iliaj devoj estu plenumataj. La leĝo certigas al la gefiloj naskiĝintaj ekster la geedzeco ĉiun ajn juran kaj socian protekton, akordigeblan kun la rajtoj de la membroj de la laŭleĝa familio. La leĝo fiksas la normojn kaj la limojn por la serĉado de la patreco.

Art. 31. La Respubliko faciligas, per ekonomiaj dispozicioj kaj aliaj rimedoj, la formadon de la familio kaj la plenumon de la koncernaj taskoj, kun aparta konsidero al la multenombraj familioj. Ĝi protektas la patrinecon, la infanaron kaj la junularon, favorante la instituciojn necesajn por tiu celo.

Art. 32. La Respubliko protektas la sanon kiel fundamentan rajton de la unuopulo kaj intereso de la komunumo, kaj certigas senpagan kuracadon al la malriĉuloj. Neniu povas esti devigata je difinita sanitara traktado, krom per leĝa dispozicio. La leĝo ne povas, ĉiukaze, malrespekti la limojn truditajn de la respekto al la homa persono.

Art. 33. Arto kaj scienco estas liberaj kaj libera estas ilia instruado. La Respubliko fiksas la ĝeneralajn normojn pri la instruado kaj starigas ŝtatajn lernejojn por ĉiuj ordoj kaj gradoj. Institucioj kaj privatuloj havas la rajton starigi lernejojn kaj edukajn institutojn, sen ŝarĝoj por la Ŝtato. La leĝo, fiksante rajtojn kaj devojn de la neŝtataj lernejoj kiuj petas la egalrajtecon, devas garantii al ili plenan liberecon kaj al iliaj lernantoj lernejan traktadon egalvalora al tiu de la lernantoj de ŝtataj lernejoj. Estas preskribita ŝtata ekzameno por la allaso al la diversaj ordoj kaj gradoj de lernejoj aŭ por ilia kompletigo kaj por la rajtigo al la profesia praktikado. La institucioj de alta kulturo, universitatoj kaj akademioj havas la rajton havigi al si aŭtonomajn ordaranĝojn en la limoj fiksitaj de la leĝoj de la Ŝtato.

Art. 34. La lernejo estas malfermita al ĉiuj. La malsupra instruado, disdonata dum minimume ok jaroj, estas deviga kaj senpaga. La kapabluloj kaj la merituloj, eĉ se nehavantaj rimedojn, rajtas atingi la plej altajn gradojn de la studoj. La Respubliko igas efektiva ĉi tiun rajton per stipendioj, subvencioj al la familioj kaj aliaj helpoj, kiuj devas esti atribuataj per konkurso.

Titolo III - Ekonomiaj rilatoj[redakti]

Art. 35. La Respubliko protektas la laboron en ĉiuj ĝiaj formoj kaj aplikoj. Ĝi prizorgas la fakan klerigon kaj plikapabligon de la laboristoj. Ĝi akcelas kaj favoras la internaciajn konvenciojn kaj la organizojn kiuj celas emfazi kaj reguligi la rajtojn de la laboro. Ĝi agnoskas la liberecon de elmigrado, kun gardo al la devoj fiksitaj de la leĝo en la ĝenerala intereso, kaj protektas la italan laboron en eksterlando.

Art. 36. La laboristo havas rajton je laborpago proporcia al la kvanto kaj kvalito de lia laboro kaj en ĉiu kazo sufiĉa por certigi al li mem kaj al lia familio vivon liberan kaj dignan. La maksimuma daŭro de la labortago estas fiksita de la leĝo. La laboristo havas rajton je semajna ripozo kaj je pagataj jarferioj, kaj li ne povas rezigni pri ili.

Art. 37. La laboristino havas la samajn rajtojn kaj, je egaleco de laboro, la samajn laborpagojn kiuj apartenas al la laboristo. La laborkondiĉoj devas ebligi al ŝi la plenumon de sia esenca familia funkcio kaj certigi al la patrino kaj al la infano specialan adekvatan protekton. La leĝo fiksas la mimimuman aĝolimon por la salajrata laboro. La Respubliko protektas la laboron de la neplenaĝuloj per specialaj normoj kaj certigas al ili, je egaleco de laboro, la rajton al egala laborpago.

Art. 38. Ĉiu civitano nelaborkapabla kaj nehavanta la bezonatajn vivrimedojn havas la rajton al vivtenado kaj al sociala helpo. La gelaboristoj havas la rajton ke oni antaŭvidu kaj certigu al ili rimedojn adekvatajn por iliaj vivbezonoj en okazo de akcidento, malsano, invalideco kaj maljuneco, senvola senlaboreco. La invalidoj kaj la handikapitoj havas la rajton al la edukado kaj al faka klerigo. Zorgas pri la taskoj difinitaj en ĉi tiu artikolo organoj kaj institutoj starigitaj aŭ kompletigitaj de la Ŝtato. La privata asistado estas libera.

Art. 39. La sindikata organizado estas libera. Al la sindikatoj oni ne povas altrudi alian devon ol ilian registriĝon ĉe lokaj aŭ centraj oficejoj, laŭ la leĝaj normoj. Estas kondiĉo por la registrado ke la statutoj de la sindikatoj preskribu internan ordaranĝon laŭ demokrata bazo. La registritaj sindikatoj havas juran personecon. Ili povas, unuece reprezentate proporcie al siaj aliĝintoj, subskribi kolektivajn laborkontraktojn kun deviga efikeco por ĉiuj apartenantoj al la kategorioj al kiuj la kontrakto rilatigas sin.

Art. 40. La strikorajto estas praktikata en la kadro de la leĝoj kiuj reguligas ĝin.

Art. 41. La privata ekonomia iniciato estas libera. Ĝi ne povas disvolviĝi en konflikto kun la socia utilo aŭ en maniero kiu damaĝas la sekurecon, la liberon, la homan dignon. La leĝo difinas la programojn kaj la taŭgajn kontrolojn por ke la publika kaj privata ekonomia agado povu esti direktata kaj kunordigata al sociaj celoj.

Art. 42. La proprieto estas publika aŭ privata. La ekonomiaj bonaĵoj apartenas al la Ŝtato, al institucioj aŭ al privatuloj. La privata proprieto estas agnoskita kaj garantiita da la leĝo, kiu difinas la manierojn por ĝia akiro kaj ĝuo kaj la limojn, kun la celo certigi ĝian socian funkcion kaj igi ĝin alirebla al ĉiuj. La privata propraĵo povas esti, en okazoj fiksitaj de la leĝo, kaj kontraŭ monkompenso, eksproprietigata pro kialoj de ĝenerala intereso. La leĝo fiksas la normojn kaj la limojn de la heredo laŭleĝa kaj laŭtestamenta, kaj la rajtojn de la Ŝtato super la heredaĵoj.

Art. 43. Por celoj de publika utilo la leĝo povas dekomence rezervi aŭ transdoni, pere de eksproprietigo kaj kontraŭ monkompenso, al la Ŝtato, al publikaj institucioj aŭ al komunumoj de laboristoj aŭ de uzantoj difinitajn entreprenojn aŭ kategoriojn de entreprenoj, kiuj rilatas al nepre necesaj publikaj servoj aŭ al fontoj de energio aŭ al situacioj de monopolo kaj havas karakteron de precipa publika intereso.

Art. 44. Kun la celo atingi la racian ekspluatadon de la grundo kaj starigi justajn sociajn rilatojn, la leĝo trudas devojn kaj limigojn al la privata terproprieto, fiksas limojn al ĝia amplekso laŭ la regionoj kaj la agraraj zonoj, akcelas kaj trudas la sekigon de la teroj, la transformon de la bienegoj kaj la restarigon de la produktaj unuoj; ĝi helpas la malgrandajn kaj la mezgrandajn bienojn. La leĝo estigas dispoziciojn favore al la montaraj zonoj.

Art. 45. La Respubliko agnoskas la socian funkcion de la kooperado kun karaktero de reciprokeco kaj sen celo de privata spekulado. La leĝo akcelas kaj favoras ĝian plivastiĝon per la plej taŭgaj rimedoj kaj certigas, per la konvenaj kontroloj, ĝian karakteron kaj celojn. La leĝo prizorgas la protekton kaj la evoluon de la metiarto.

Art. 46. Por la celoj de la ekonomia kaj socia altigo de la laboro harmonie kun la postuloj de la produktado, la Respubliko agnoskas la rajton de la laboristoj kunlabori, en la manieroj kaj en la limoj fiksitaj de la leĝo, al la mastrumado de la entreprenoj.

Art. 47. La Respubliko kuraĝigas kaj protektas la ŝparadon en ĉiuj ĝiaj formoj; ĝi reguligas, kunordigas kaj kontrolas la praktikadon de la bankokredito. Ĝi favoras la aliron de la popola ŝparado al la proprieto de la loĝejo, al la rekta terkultura proprieto kaj al rekta kaj nerekta akcia investado en la grandaj produktaj kompleksoj de la Lando.

Titolo IV - Politikaj rilatoj[redakti]

Art. 48. Estas elektantoj ĉiuj civitanoj, viroj kaj virinoj, kiuj atingis la plenaĝon. La voĉdono estas persona kaj egala, libera kaj sekreta. Ĝia praktikado estas civitana devo. La Leĝo difinas kondiĉojn kaj manierojn por la praktikado de la voĉdona rajto de la civitanoj rezidantaj en eksterlando kaj certigas ĝian efektivecon. Tiucele estas starigita Eksterlanda balota distrikto por la elekto de la Ĉambroj, al kiu estas asignitaj postenoj laŭ la nombro fiksita de konstitucia normo kaj laŭ kriterioj difinitaj de la leĝo. La rajto je voĉdono ne povas esti limigata krom pro civila malkapableco aŭ pro efiko de punjura nerevokebla verdikto aŭ en la kazoj de morala malindeco indikitaj de la leĝo.

Art. 49. Ĉiuj civitanoj rajtas libere asociiĝi en partioj por kontribui per demokrata metodo al determino de la nacia politiko.

Art. 50. Ĉiuj civitanoj povas adresi peticiojn al la Ĉambroj por peti leĝajn dispoziciojn aŭ prezenti komunajn necesojn.

Art. 51. Ĉiuj civitanoj de ambaŭ seksoj povas aliri al la publikaj funkcioj kaj al la laŭelektaj oficoj en kondiĉoj de egaleco, laŭ la kondiĉoj fiksitaj de la leĝo. Tiucele la Respubliko akcelas per apartaj dispozicioj la egalrajtecon inter virinoj kaj viroj. La leĝo povas, por la allaso al la publikaj funkcioj kaj al la laŭelektaj oficoj, egaligi al la civitanoj la italojn ne apartenantajn al la Respubliko. Kiu estas vokata al laŭelektaj publikaj oficoj rajtas disponi pri la tempo bezonata por ilia plenumo kaj konservi sian laborpostenon.

Art. 52. La defendo de la Patrujo estas sankta devo de la civitano. La soldatservo estas deviga en la limoj kaj manieroj fiksitaj de la leĝo. Ĝia plenumo ne damaĝas la laborkondiĉon de la civitano, nek la praktikadon de la politikaj rajtoj. La ordaranĝo de la armitaj Fortoj inspiriĝas al la demokrata spirito de la Respubliko.

Art. 53. Ĉiuj estas devigitaj kontribui al la publikaj elspezoj laŭ sia kontribua kapableco. La fiska sistemo estas inspirita al kriterioj de progresiveco.

Art. 54. Ĉiuj civitanoj havas la devon esti fidelaj al la Respubliko kaj observi ĝian Konstitucion kaj ĝiajn leĝojn. La civitanoj al kiuj estas konfidataj publikaj oficoj havas la devon plenumi ilin kun disciplino kaj honoro, ĵurante en la kazoj fiksitaj de la leĝo.

Parto II - Ordaranĝo de la Respubliko[redakti]

Titolo I - La Parlamento[redakti]

Sekcio I - La Ĉambroj[redakti]

Art. 55. La Parlamento konsistas el la Ĉambro de la deputitoj kaj el la Senato de la Respubliko. La Parlamento kunvenas en komuna kunsido de la membroj de la du Ĉambroj en la nuraj kazoj fiksitaj de la Konstitucio.

Art. 56. La Ĉambro de la deputitoj estas elektata per voĉdono ĝenerala kaj rekta. La nombro de la deputitoj estas sescent tridek, el kiuj dekdu elektataj en la balota distrikto “Eksterlando”. Estas elekteblaj kiel deputitoj ĉiuj voĉrajtuloj kiuj, en la tago de la balotado, plenumis la aĝon de dudek kvin jaroj. La disdivido de la postenoj inter la balotajn distriktojn, kun gardo de la nombro de la postenoj atribuitaj al la distrikto “Eksterlando”, estas farata tiel, ke oni dividas la nombron de la loĝantoj de la Respubliko, kia ĝi rezultas el la lasta ĝenerala popolnombrado, per sescent dekok, kaj oni distribuas la postenojn proporcie al la loĝantaro de ĉiu distrikto, surbaze de la entjeraj kvocientoj kaj de la plej altaj restaĵoj.

Art. 57. La Senato de la Respubliko estas elektata sur regiona bazo, kun gardo de la postenoj asignataj al la distrikto “Eksterlando”. La nombro de la laŭelektaj senatanoj estas tricent dekkvin, el kiuj ses elektitaj en la distrikto “Eksterlando”. Neniu Regiono povas havi nombron da senatanoj malpli altan ol sep; Molizo havas du da ili, Aosta Valo unu. La disdivido de la postenoj inter la Regionojn, kun gardo de la nombro de la postenoj asignitaj al la distrikto “Eksterlando”, post la apliko de la dispozicioj de la antaŭa alineo, estas farata proporcie al la loĝantaro de la Regionoj, kia ĝi rezultas el la lasta ĝenerala popolnombrado, surbaze de la entjeraj kvocientoj kaj de la plej altaj restaĵoj.

Art. 58. La senatanoj estas elektataj per voĉdono ĝenerala kaj rekta de la voĉrajtuloj kiuj transpasis la aĝon de dudek kvin jaroj. Estas elekteblaj kiel senatanoj la voĉrajtuloj kiuj plenumis kvardek jarojn.

Art. 59. Estas dumviva kaj laŭrajta senatano, krom se li rezignas, kiu estis Prezidanto de la Respubliko. La Prezidanto de la Respubliko povas nomumi dumvivaj senatanoj kvin civitanojn, kiuj honoris la Patrujon pro tre altaj meritoj en la socia, scienca, arta kaj beletra fako.

Art. 60. La Ĉambro de la deputitoj kaj la Senato de la Respubliko estas elektataj por la daŭro de kvin jaroj. La daŭro de ĉiu Ĉambro povas esti prokrastata nur per leĝo kaj nur en kazo de milito.

Art. 61. La voĉdono por la novaj Ĉambroj okazas ene de sepdek tagoj de la ĉeso de tiuj antaŭaj. La unua kunsido okazas ne pli malfrue ol en la dudeka tago post la balotoj. Ĝis la kunveno de la novaj Ĉambroj estas prokrastitaj la povoj de tiuj antaŭaj.

Art. 62. La Ĉambroj kunsidas laŭrajte la unuan nefestan tagon de februaro kaj de oktobro. Ĉiu Ĉambro povas esti ekstervice kunvokata, laŭ la iniciato de ĝia Prezidanto aŭ de la Prezidanto de la Respubliko, aŭ de unu triono el siaj membroj. Kiam unu Ĉambro kunsidas ekstervice, ankaŭ la alia estas laŭrajte kunvokata.

Art. 63. Ĉiu Ĉambro elektas inter siaj membroj la Prezidanton kaj la Prezidantan Oficejon. Kiam la Parlamento kunvenas en komuna kunsido, la Prezidanto kaj la Prezidanta Oficejo estas tiuj de la Ĉambro de la deputitoj.

Art. 64. La membroj de la Registaro, eĉ se ili ne apartenas al la Ĉambroj, havas la rajton, kaj se petite la devon, ĉeesti la kunsidojn. Ili devas esti aŭskultataj ĉiufoje kiam ili tion petas. Ĉiu Ĉambro adoptas sian regularon per absoluta plimulto de siaj komponantoj. La kunsidoj estas publikaj; tamen ĉiu el la du Ĉambroj kaj la Parlamento en komuna kunsido povas decidi kunveni en sekreta kunsido. La decidoj de ĉiu Ĉambro kaj de la Parlamento ne validas se ne ĉeestas la plimulto el ĝiaj membroj, kaj se ili ne estas aprobitaj de la plimulto de la ĉeestantoj, escepte kiam la Konstitucio indikas specialan plimulton. La membroj de la Registaro, eĉ se ili ne estas membroj de la Ĉambroj, havas la rajton, kaj se petite la devon, partopreni en la kunsidoj. Ili devas esti aŭskultataj ĉiufoje kiam ili petas tion.

Art. 65. La Leĝo difinas la kazojn de neelektebleco kaj de neakordigeblo kun la ofico de deputito aŭ senatano. Neniu povas samtempe aparteni al la du Ĉambroj.

Art. 66. Ĉiu Ĉambro juĝas pri la titoloj de allaso de siaj membroj kaj pri la postvenintaj kaŭzoj de neelektebleco kaj de neakordigeblo.

Art. 67. Ĉiu membro de la Parlamento reprezentas la Nacion kaj plenumas siajn funkciojn sen ligo de mandato.

Art. 68. La membroj de la Parlamento ne povas esti vokataj respondeci pri la opinioj esprimitaj kaj pri la voĉoj donitaj dum la plenumo de iliaj funkcioj. Sen la rajtigo de la Ĉambro al kiu li apartenas, neniu membro de la Parlamento povas esti submetata al traserĉo persona aŭ doma, nek li povas esti arestata aŭ alimaniere senigata de la persona libereco, aŭ tenata en karcero, krom en okazo de plenumo de nerevokebla kondamna verdikto, aŭ se li estas trovata dum li plenumas krimon pro kiu estas antaŭvidita la deviga aresto ĉe la faro mem. La sama rajtigo estas postulita por submeti la membrojn de la Parlamento al subaŭskultoj, en ĉiu ajn formo, de interparoloj aŭ komunikadoj kaj al sekvestro de korespondaĵoj.

Art. 69. La membroj de la Parlamento ricevas kompenson fiksitan de la leĝo.

Sekcio II - La formado de la leĝoj[redakti]

Art. 70. La leĝdona funkcio estas plenumata kolektive de la du Ĉambroj.

Art. 71. La iniciato de la leĝoj apartenas al la Registaro, al ĉiu membro de la Ĉambroj kaj al la organoj kaj institucioj al kiuj ĝi estas asignita de konstitucia leĝo. La popolo praktikas la iniciaton de la leĝoj, pere de la propono, fare de minimume kvindek mil voĉdonantoj, de projekto redaktita laŭ artikoloj.

Art. 72. Ĉiu leĝpropono, prezentita al unu Ĉambro, estas, laŭ la normoj de ĝia regularo, ekzamenata de komisiono kaj poste de la Ĉambro mem, kiu ĝin aprobas artikolon post artikolo kaj per fina voĉdono. La regularo difinas plimallongajn procedurojn por la leĝproponoj, pri kiuj estas deklarita la urĝeco. Ĝi povas krome fiksi en kiaj okazoj kaj formoj la ekzameno kaj la aprobo de la leĝproponoj estas transdonataj al komisionoj, ankaŭ permanentaj, konsistigitaj en maniero ke ili spegulu la proporcion de la parlamentaj grupoj. Ankaŭ en tiaj okazoj, ĝis la momento de ĝia definitiva aprobo, la leĝpropono estas resendata al la Ĉambro, se la Registaro aŭ dekono el la membroj de la Ĉambro aŭ kvinono el la komisiono petas, ke ĝi estu pridiskutata kaj voĉdonata de la Ĉambro mem, aŭ ke ĝi estu submetata al ĝia definitiva aprobo kun nuraj deklaroj pri voĉdono. La Regularo difinas la formojn de publikeco de la laboroj de la komisionoj. La normala proceduro de rekta ekzameno kaj aprobo fare de la Ĉambro estas ĉiam adoptata por la leĝproponoj pri konstituciaj kaj balotaj temoj kaj por tiuj de leĝdona delegado, de rajtigo al ratifo de internaciaj traktatoj, de aprobo de budĝetoj kaj bilancoj.

Art. 73. La leĝoj estas promulgataj de la Prezidanto de la Respubliko ene de unu monato de la aprobo. Se la Ĉambroj, ĉiu el ili per la absoluta plimulto de siaj membroj, deklaras ĝian urĝecon, la leĝo estas promulgata en la datlimo en ĝi mem fiksita. La leĝoj estas publikigataj tuj post la promulgo kaj validiĝas la dekkvinan tagon post la publikigo, krom se la leĝo mem fiksas alian datlimon.

Art. 74. La Prezidanto de la Respubliko, antaŭ ol promulgi la leĝon, povas per motivita mesaĝo al la Ĉambroj peti novan decidon. Se la Ĉambroj denove aprobas la leĝon, ĉi tiu devas esti promulgata.

Art. 75. Estas anoncata popola referendumo por decidi la abrogacion, tutan aŭ partan, de leĝo aŭ de akto havanta valoron de leĝo, kiam petas tion kvincent mil voĉdonantoj aŭ kvin regionaj Konsilantaroj. Ne estas allasita la referendumo pri leĝoj tributaj kaj budĝetaj, de amnestio kaj indulgo, de rajtigo je la ratifo de internaciaj traktatoj. Rajtas partopreni en la referendumo ĉiuj civitanoj vokataj por elekti la Ĉambron de la deputitoj. La propono elmetita al referendumo estas aprobita se partoprenas en la baloto la plimulto el la rajtuloj, kaj se estas atingita la plimulto el la voĉoj valide esprimitaj. La leĝo difinas la manierojn de efektivigo de la referendumo.

Art. 76. La plenumo de la leĝdona funkcio ne povas esti delegata al la Registaro, krom per la difino de principoj kaj gvidaj kriterioj kaj nur por limigita tempo kaj pri difinitaj temoj.

Art. 77. La Registaro ne povas, sen delego de la Ĉambroj, eldoni dekretojn havantajn valoron de ordinara leĝo. Kiam, en eksterordinaraj okazoj de neceso kaj urĝo, la Registaro alprenas, sub sia respondeco, provizorajn dispoziciojn kun forto de leĝo, ĝi devas, tiun saman tagon, prezenti ilin, por ilia transformo en leĝojn, al la Ĉambroj kiuj, eĉ se dissolvitaj, estas tiucele kunvokataj kaj kunsidas ene de kvin tagoj. La dekretoj senvalidiĝas ekde la komenco, se ili ne estas transformataj en leĝon ene de sesdek tagoj de sia publikigo. La Ĉambroj tamen povas reguligi per leĝo la jurajn rilatojn naskiĝintajn surbaze de la netransformitaj dekretoj.

Art. 78. La Ĉambroj decidas la staton de milito kaj atribuas al la Registaro la necesajn povojn.

Art. 79. La amnestio kaj la indulgo estas konsentataj per leĝo aprobita per la plimulto de du trionoj el la membroj de ĉiu Ĉambro, laŭ ĝiaj unuopaj artikoloj kaj en la fina voĉdono. La leĝo kiu konsentas la amnestion kaj la indulgon fiksas la datlimon por ilia apliko. En ĉiu okazo la amnestio kaj la indulgo ne povas aplikiĝi al la deliktoj plenumitaj post la prezento de la leĝpropono.

Art. 80. La Ĉambroj rajtigas per leĝo la ratifon de la internaciaj traktatoj kiuj havas politikan naturon, aŭ kiuj antaŭvidas arbitraciojn aŭ juĝajn aranĝojn, aŭ kuntrenas teritoriajn modifojn aŭ ŝarĝojn por la financoj aŭ modifojn de leĝoj.

Art. 81. La Ĉambroj aprobas ĉiujare la budĝetojn kaj la finan bilancon prezentitajn de la Registaro. La provizora plenumado de la budĝeto povas esti konsentata nur per leĝo kaj dum periodoj entute ne pli longaj ol kvar monatojn. Per la leĝo de aprobo de la budĝeto oni ne povas starigi novajn tributojn kaj novajn elspezojn. Ĉiu alia leĝo kiu kuntrenas novajn aŭ pligrandajn elspezojn devas indiki la rimedojn por ilin alfronti.

Art. 82. Ĉiu Ĉambro povas dispozicii enketojn pri temoj de publika intereso. Por tiu celo ĝi nomumas, inter siaj membroj, komisionon formitan tielmaniere ke tiu spegulu la proporcion inter la diversaj grupoj. La enketa komisiono plenumas la esplorojn kaj la ekzamenojn kun la samaj povoj kaj la samaj limigoj de la juĝa aŭtoritato.

TItolo II - La Prezidanto de la Respubliko[redakti]

Art. 83. La Prezidanto de la Respubliko estas elektata de la Parlamento en komuna kunsido de ĝiaj membroj. En la elekto partoprenas po tri delegitoj por ĉiu Regiono, elektitaj de la regiona Konsilantaro tiel ke estu certigita la reprezentanteco de la minoritatoj. Aosta Valo havas ununuran delegiton. La elekto de la Prezidanto de la Respubliko okazas per sekreta baloto kun plimulto de du trionoj el la asembleo. Post la tria baloto sufiĉas la absoluta plimulto.

Art. 84. Povas esti elektata Prezidanto de la Respubliko ĉiu civitano kiu plenumis kvin dek aĝojarojn kaj ĝuas civitanajn kaj politikajn rajtojn. La ofico de Prezidanto de la Respubliko estas neakordigebla kun ĉiu ajn alia ofico. La asigno kaj la havaĵo de la Prezidanto estas difinitaj per leĝo.

Art. 85. La Prezidanto de la Respubliko estas elektita por sep jaroj. Tridek tagojn antaŭ la falo de la tempolimo, la Prezidanto de la Ĉambro de la deputitoj kunvokas komunkunside la Parlamenton kaj la regionajn delegitojn, por elekti la novan Prezidanton de la Respubliko. Se la Ĉambroj estas dissolvitaj, aŭ mankas malpli ol tri monatoj al ilia ĉeso, la elekto okazas ene de dek kvin tagoj ekde la kunveno de la novaj Ĉambroj. Intertempe estas plilongigitaj la povoj de la oficanta Prezidanto.

Art. 86. La funkcioj de la Prezidanto de la Respubliko, en ĉiuj kazoj kiam ili ne povas esti plenumataj, estas plenumataj de la Prezidanto de la Senato. En kazo de daŭra malhelpo aŭ morto aŭ eksiĝo de la Prezidanto de la Respubliko, la Prezidanto de la Ĉambro de la deputitoj anoncas la balotojn por la elekto de la nova Prezidanto de la Respubliko ene de dek kvin tagoj, kun gardo al la plilonga datlimo antaŭvidita se la Ĉambroj estas dissolvitaj aŭ mankas malpli ol tri monatoj al ilia ĉeso.

Art. 87. La Prezidanto de la Respubliko estas la estro de la Ŝtato kaj reprezentas la nacian unuecon. Li povas sendi mesaĝojn al la Ĉambroj. Li anoncas la balotojn por la elekto de la novaj Ĉambroj kaj fiksas ilian unuan kunsidon. Li rajtigas la prezenton al la Ĉambroj de la leĝproponoj laŭ registara iniciato. Li promulgas la leĝojn kaj eldonas la leĝvalorajn dekretojn kaj la regularojn. Li anoncas la popolan referendumon en la kazoj antaŭviditaj de la Konstitucio. Li nomumas, en la kazoj indikitaj de la leĝo, la funkciulojn de la Ŝtato. Li akreditas kaj ricevas la diplomatajn reprezentantojn, ratifas la internaciajn traktatojn, post, kiam necese, la rajtigo de la Ĉambroj. Li havas la komandon de la armitaj Fortoj, prezidas la plejaltan Konsilantaron de defendo konsistigitan laŭ la leĝo, deklaras la militan staton deciditan de la Ĉambroj. Li prezidas la superan Konsilantaron de la juĝistaro. Li povas havigi indulgon kaj ŝanĝi la punojn. Li atribuas la honorinsignojn de la Respubliko.

Art. 88. La Prezidanto de la Respubliko povas, aŭskultinte iliajn Prezidantojn, dissolvi la Ĉambrojn aŭ ankaŭ nur unu el ili. Li ne povas uzi tiun ĉi povon dum la lastaj ses monatoj de sia mandato, krom se ili koincidas tute aŭ parte kun la lastaj ses monatoj de la parlamenta oficperiodo.

Art. 89. Neniu akto de la Prezidanto de la Respubliko estas valida, se ĝi ne estas kunsubskribita de la proponantaj ministroj, kiuj surprenas ĝian respondecon. La aktoj kiuj havas leĝan valoron kaj la aliaj indikitaj de la leĝo estas kunsubskribitaj ankaŭ de la Prezidanto de la ministra Konsilantaro.

Art. 90. La Prezidanto de la Respubliko ne respondecas pri la agoj faritaj dum la plenumo de siaj funkcioj, krom pro ŝtatperfido aŭ pro atenco al la Konstitucio. En tiuj kazoj li estas metata en akuzan staton fare de la Parlamento en komuna kunsido, per la absoluta plimulto de ĝiaj membroj.

Art. 91. La Prezidanto de la Respubliko, antaŭ ol surpreni siajn funkciojn, ĵuras fidelecon al la Respubliko kaj obeon al la Konstitucio antaŭ la Parlamento en kuna kunsido.

Titolo III - La registaro[redakti]

Sekcio I - La ministra Konsilantaro[redakti]

Art. 92. La Registaro de la Respubliko konsistas el la Prezidanto de la Konsilantaro kaj el la ministroj, kiuj kune konsistigas la ministran Konsilantaron. La Prezidanto de la Respubliko nomumas la Prezidanton de la ministra Konsilantaro kaj, surbaze de lia propono, la ministrojn.

Art. 93. La Prezidanto de la ministra Konsilantaro kaj la ministroj, antaŭ ol ekpreni la funkciojn, ĵuras en la manoj de la Prezidanto de la Respubliko.

Art. 94. La Registaro devas havi la konfidon de ambaŭ Ĉambroj. Ĉiu Ĉambro donas aŭ revokas la konfidon pere de mocio motivita kaj voĉdonita per laŭnoma voko. Ene de dek tagoj ekde sia formiĝo, la Registaro sin prezentas al la Ĉambroj por akiri ilian konfidon. La malfavora voĉo de unu aŭ de ambaŭ Ĉambroj pri iu propono de la Registaro ne kuntrenas la devon eksiĝi. La malkonfida mocio devas esti subskribita de almenaŭ unu dekono el la membroj de la Ĉambro, kaj ne povas esti metata en diskuton pli frue ol tri tagojn post ĝia prezento.

Art. 95 La Prezidanto de la ministra Konsilantaro gvidas la ĝeneralan politikon de la Registaro kaj respondecas pri ĝi. Li gardas la unuecon de politika kaj administra direkto, akcelante kaj kunordigante la agadon de la ministroj. La ministroj respondecas kune pri la aktoj de la ministra Konsilantaro, kaj individue pri la aktoj de siaj ministerioj. La leĝo aranĝas la ordosistemon de la Prezidanteco de la Konsilantaro kaj difinas la nombron, la atribuojn kaj la organiziĝon de la ministerioj.

Art. 96 La Prezidanto de la ministra Konsilantaro kaj la ministroj, ankaŭ se ili ĉesis el sia ofico, estas submetitaj, pro la deliktoj faritaj dum la plenumo de iliaj funkcioj, al la ordinara jurisdikcio, post rajtigo de la Senato de la Respubliko aŭ de la Ĉambro de la deputitoj, laŭ la normoj starigitaj per konstitucia leĝo.

Sekcio II - La Publika Administracio[redakti]

Art. 97. La publikaj oficejoj estas organizitaj laŭ leĝaj dispozicioj, tiel ke estu certigita la bona irado kaj la senpartieco de la administracio. En la ordaranĝo de la oficejoj estas determinitaj la sferoj de kompetenteco, la atribuoj kaj la respondecoj propraj de la funkciuloj. Al la laborpostenoj en la publikaj administracioj oni aliras per konkurso, krom en la kazoj fiksitaj de la leĝo.

Art. 98. La publikaj oficistoj estas je la ekskluziva servo de la Nacio. Se ili estas membroj de la Parlamento, ili ne povas akiri promociojn krom pro servodaŭro. Oni povas per leĝo fiksi limigojn je la rajto aliĝi al la politikaj partioj por la juĝistoj, la etataj militistoj en aktiva servo, la funkciuloj kaj anoj de polico, la diplomataj kaj konsulaj reprezantantoj en eksterlando.

Sekcio III - La helpaj organoj[redakti]

Art. 99. La nacia Konsilantaro pri ekonomio kaj laboro konsistas, laŭ la manieroj fiksitaj de la leĝo, el spertuloj kaj el reprezentantoj de la produktaj kategorioj, en tia mezuro, ke estu prikonsiderata ilia nombra kaj kvalita graveco. Ĝi estas organo de konsultiĝo de la Ĉambroj kaj de la Registaro pri la fakoj kaj laŭ la funkcioj al ĝi atribuitaj de la leĝo. Ĝi havas la leĝdonan iniciaton kaj povas kontribui je la ellaboro de la ekonomia kaj sociala leĝaro laŭ la principoj kaj en la limoj fiksitaj de la leĝo.

Art. 100. La Ŝtata Konsilantaro estas organo de jura kaj administra konsultado kaj de defendo de la justeco en la administracio. La Kortumo pri kontoj plenumas la antaŭan kontrolon super la laŭleĝeco de la Registaraj aktoj, kaj ankaŭ tiun postan super la mastrumado de la Ŝtata budĝeto. Ĝi partoprenas, en la kazoj kaj en la manieroj fiksitaj de la leĝo, en la kontrolo super la financa mastrumado de la instancoj, al kiuj la Ŝtato havigas ordinaran kontribuon. Ĝi raportas rekte al la Ĉambroj pri la rezulto de la farita kontrolo. La leĝo certigas la sendependencon de la du Instancoj kaj de iliaj membroj antaŭ la Registaro.

TItolo IV - La juĝistaro[redakti]

Sekcio I - Jurisdikcia ordosistemo[redakti]

Art. 101. La justico estas administrata en la nomo de la popolo. La juĝistoj estas submetitaj nur al la leĝo.

Art. 102. La jurisdikcia funkcio estas plenumata de ordinaraj juĝistoj starigitaj kaj reguligitaj de la normoj pri la juĝa ordosistemo. Ne povas esti starigataj eksterordinaraj juĝistoj aŭ specialaj juĝistoj. Oni nur povas starigi ĉe la ordinaraj juĝaj organoj fakajn sekciojn pri difinitaj fakoj, ankaŭ kun la partopreno de taŭgaj civitanoj fremdaj al la juĝistaro. La leĝo reguligas la kazojn kaj la formojn de la rekta partopreno de la popolo en la administrado de la justico.

Art. 103. La Ŝtata Konsilantaro kaj la aliaj organoj de administracia justico havas jurisdikcion por la defendo antaŭ la publika administracio de la laŭleĝaj interesoj kaj, en apartaj fakoj indikitaj de la leĝo, ankaŭ de la subjektaj rajtoj. La Kortumo pri kontoj havas jurisdikcion en la fakoj pri publika kontado kaj en la aliaj specifitaj de la leĝo. La militaj tribunaloj dum milita tempo havas la jurisdikcion fiksitan de la leĝo. Dum paca tempo ili havas jurisdikcion nur por la militistaj deliktoj plenumitaj de anoj de la armitaj Fortoj.

Art. 104. La juĝistaro konsistigas ordon memstaran kaj sendependan disde ĉiu ajn alia povo. La supera Konsilantaro de la juĝistaro estas prezidata de la Prezidanto de la Respubliko. Apartenas al ĝi laŭrajte la unua prezidanto kaj la ĝenerala prokuroro de la kasacia Kortumo. La ceteraj membroj estas elektataj po du trionoj fare de ĉiuj ordinaraj juĝistoj inter la apartenantoj al la diversaj kategorioj, kaj po unu triono fare de la Parlamento en komuna kunsido inter ordinaraj universitataj profesoroj pri juraj fakoj kaj advokatoj post dek kvin jaroj da profesia praktikado. La Konsilantaro elektas vic-prezidanton inter la membroj indikitaj de la Parlamento. La laŭelektaj membroj de la Konsilantaro oficas dum kvar jaroj kaj ne estas tuj reelekteblaj. Ili ne povas, dum daŭras ilia ofico, esti enskribitaj en la profesiaj registroj, nek aparteni al la Parlamento aŭ al regiona Konsilantaro.

Art. 105. Apartenas al la supera Konsilantaro de la juĝistaro, laŭ la normoj de la juĝa ordosistemo, la dungoj, la asignoj kaj la translokoj, la promocioj kaj la disciplinaj dispozicioj rilate la juĝistojn.

Art. 106. La nomumoj de la juĝistoj okazas per konkurso. La leĝo pri la juĝa ordosistemo povas allasi la nomumon, ankaŭ laŭelektan, de honoroficaj juĝistoj por ĉiuj funkcioj atribuitaj al unuopaj juĝistoj. Laŭ indiko de la supera Konsilantaro de la juĝistaro povas esti vokataj al la ofico de kasaciaj konsilistoj, pro elstaraj meritoj, ordinaraj universitataj profesoroj pri juraj fakoj kaj advokatoj kiuj havas dek kvin jarojn da profesia praktikado kaj estas enskribitaj en la specialaj profesiaj registroj por la superaj jurisdikcioj.

Art. 107. La juĝistoj estas nedelokeblaj. Ili ne povas esti eksigataj aŭ suspendataj el la servo nek destinataj al aliaj sidejoj aŭ funkcioj krom pro decido de la supera Konsilantaro de la juĝistaro, alprenita aŭ pro la motivoj kaj kun la garantioj de sindefendo fiksitaj de la juĝa ordosistemo aŭ kun ilia konsento. La Ministro pri justico povas iniciati la disciplinan kulpigon. La juĝistoj distingiĝas inter si nure pro diverseco de funkcioj. La publika akuzisto ĝuas la garantiojn fiksitajn pri li de la normoj pri la juĝa ordosistemo.

Art. 108. La normoj pri la juĝa ordosistemo kaj pri ĉiu juĝistaro estas fiksitaj per leĝo. La leĝo certigas la sendependecon de la juĝistoj de la specialaj jurisdikcioj, de la publika akuzisto ĉe ili, kaj de la eksteruloj kiuj partoprenas en la administrado de la justico.

Art. 109. La juĝa aŭtoritato disponas senpere pri la juĝistara polico.

Art. 110. Senŝanĝe pri la kompetentecoj de la supera Konsilantaro de la juĝistaro, apartenas al la Ministro pri justico la organizado kaj la funkciado de la servoj rilataj al la justico.

Sekcio II - Normoj pri la jurisdikcio[redakti]

Art. 111. La jurisdikcio efektiviĝas per la justa proceso reguligita de la leĝo. Ĉiu proceso disvolviĝas en la kontraŭdiro inter la procesaj partoj, en kondiĉoj de egalrajteco, antaŭ neŭtrala kaj senpartia juĝisto. La leĝo certigas ĝian racian daŭron. En la puna proceso, la leĝo certigas ke la persono akuzita pri delikto estu, en kiel eble plej mallonga tempo, rezervite informata pri la naturo kaj pri la kialoj de la kulpigo levita kontraŭ li; disponu pri la tempo kaj pri la kondiĉoj necesaj por prepari sian defendon; havu la eblecon, antaŭ la juĝisto, pridemandi aŭ pridemandigi la personojn kiuj eldonas deklarojn kontraŭ li, obteni la kunvokon kaj la pridemandadon de personoj je sia defendo en la samaj kondiĉoj de la akuzisto kaj la akiron de ĉiu ajn alia pruvilo je sia avantaĝo; estu asistata de interpretisto se li ne komprenas aŭ ne parolas la lingvon uzatan en la proceso. La puna proceso estas reguligita de la principo de la kontraŭdiro en la formado de la pruvo. La kulpeco de la akuzito ne povas esti pruvita surbaze de deklaroj eldonitaj de tiu kiu, pro libera elekto, ĉiam propravole eskapis el la pridemandado fare de la akuzito aŭ de lia advokato. La leĝo reguligas la kazojn en kiuj la formado de la pruvo ne okazas en kontraŭdiro pro konsento de la akuzito aŭ pro konstatita neebleco de objektiva naturo aŭ pro efiko de pruvita kontraŭleĝa konduto. Ĉiuj jurisdikciaj dispozicioj devas esti motivitaj. Kontraŭ la verdiktoj kaj kontraŭ la dispozicioj pri la persona libereco, eldiritaj de la ordinaraj aŭ specialaj jurisdikciaj organoj, estas ĉiam allasita plendo al la Kasacio pro rompo de leĝo. Oni povas fari escepton al ĉi tiu normo nur pro la verdiktoj de la militaj tribunaloj dum milita tempo. Kontraŭ la decidoj de la Ŝtata Konsilantaro kaj de la Kortumo pri Kontoj la plendo en Kasacio estas allasita pro la nuraj kialoj koneksaj kun la jurisdikcio.

Art. 112. La publika akuzisto havas la devon praktiki la punan agon.

Art. 113. Kontraŭ la aktoj de la publika administracio estas ĉiam allasata la jurisdikcia defendo de la rajtoj kaj de la laŭleĝaj interesoj antaŭ la organoj de ordinara aŭ administra jurisdikcio. Tiu ĉi jurisdikcia defendo ne povas esti ekskludita aŭ limigita je apartaj apelaciaj rimedoj aŭ pri difinitaj kategorioj de aktoj. La leĝo determinas kiuj organoj de jurisdikcio povas nuligi la aktojn de la publika administracio en la kazoj kaj kun la efikoj antaŭviditaj de la leĝo mem.

Titolo V - La regionoj, la provincoj, la komunumoj[redakti]

Art. 114. La Respubliko konsistas el la Komunumoj, el la Provincoj, el la metropolaj Urboj, el la Regionoj kaj el la Ŝtato. La Komunumoj, la Provincoj, la metropolaj Urboj kaj la Regionoj estas aŭtonomaj instancoj kun propraj statutoj, povoj kaj funkcioj laŭ la principoj fiksitaj de la Konstitucio. Romo estas la ĉefurbo de la Respubliko. La leĝo de la Ŝtato disciplinas ĝian ordaranĝon.

Art. 115. Abrogaciita de la artikolo 9, dua alineo, de la konstitucia leĝo 18.10.2001, numero 3.

Art. 116. Friulo-Julia Venetio, Sardinio, Sicilio, Trentio-Alta Adiĝo/ Sudtirolo kaj Aosta Valo disponas pri apartaj formoj kaj kondiĉoj de aŭtonomio, laŭ la respektivaj specialaj statutoj adoptitaj per konstitucia leĝo. Regiono Trentio-Alta Adiĝo/ Sudtirolo konsistas el la aŭtonomaj Provincoj Trento kaj Bolzano. Pliaj apartaj formoj kaj kondiĉoj de aŭtonomio, koncernantaj la fakojn priparolatajn en la tria alineo de la artikolo 117 kaj la fakojn indikitajn de la dua alineo de la sama artikolo je la literoj l), limigite je la organizo de la paciga justico, n) kaj s), povas esti atribuataj al aliaj Regionoj, per leĝo de la Ŝtato, laŭ iniciato de la koncernata Regiono, post aŭskulto de la lokaj instancoj, kun la respekto de la principoj menciitaj en la artikolo 119. La leĝo estas aprobata de la Ĉambroj per absoluta plimulto de la membroj, surbaze de interkonsento inter la Ŝtato kaj la koncernata Regiono.

Art. 117. La leĝdona povo estas praktikata de la Ŝtato kaj de la Regionoj kun respekto al la Konstitucio, kaj ankaŭ al la limigoj devenantaj de la eŭrokomunuma ordaranĝo kaj de la internaciaj devoj. La Ŝtato havas ekskluzivan leĝrajton pri jenaj fakoj: a) eksterlanda politiko kaj internaciaj rilatoj de la Ŝtato; rilatoj de la Ŝtato kun eŭropa Unio; rajto de azilo kaj jura kondiĉo de la civitanoj de Ŝtatoj ne apartenantaj al la eŭropa Unio; b) enmigrado; c) rilatoj inter la Respubliko kaj la religiaj konfesioj; d) defendo kaj armitaj Fortoj, sekureco de la Ŝtato; armiloj, municioj kaj eksplodaĵoj; e) mono, defendo de la ŝparado kaj financaj merkatoj; protekto de la konkurenco; valuta sistemo; tributa kaj konta sistemo de la Ŝtato; egaligo de la financaj rimedoj; f) organoj de la Ŝtato kaj koncernaj balotaj leĝoj; ŝtataj referendumoj; elekto de la eŭropa Parlamento; g) ordaranĝo kaj administra organizo de la Ŝtato kaj de la tutlandaj publikaj institucioj; h) publika ordo kaj sekureco, escepte de la loka administra polico; i) civitaneco, civila stato kaj loĝantaraj registroj; l) jurisdikcio kaj procesaj normoj; civila kaj puna ordosistemo; administra justico; m) difino de la esencaj niveloj de la servoj rilataj al la civilaj kaj sociaj rajtoj kiuj devas esti certigataj sur la tuta nacia teritorio; n) ĝeneralaj normoj pri la instruado; o) sociala sekureco; p) balota leĝaro, regaj organoj kaj fundamentaj funkcioj de Komunumoj, Provincoj kaj metropolaj Urboj; q) doganoj, protekto de la naciaj landlimoj kaj internacia profilakso; r) pezoj, mezuroj kaj determino de la tempo; statistika kaj komputila informa kunordigo de la donitaĵoj de la ŝtata, regiona kaj loka administracio; verkoj de la menso; s) defendo de la medio, de la ekosistemo kaj de la kulturaj havaĵoj. Estas fakoj de konkuranta leĝdonado tiuj rilataj al: rilatoj internaciaj kaj kun eŭropa Unio de la Regionoj; komerco kun eksterlando; protekto kaj sekuro de la laboro; instruado, kun gardo al la aŭtonomio de la lernejaj institucioj kaj kun ekskludo de la faka instruado kaj klerigo; profesioj; scienca kaj teknologia esplorado kaj subteno al novigo por la produktaj sektoroj; protekto de la sano; nutrado; sporta ordosistemo; civila protektado; regado de la teritorio; civilaj havenoj kaj flughavenoj; grandaj retoj de transporto kaj de navigado; ordaranĝo de la komunikado; tutlanda produktado, transporto kaj distribuado de la energio; komplementa kaj kompletiga sociala sekureco; harmoniigo de la publikaj bilancoj kaj kunordigo de la publika financo kaj de la tributa sistemo; valorigo de la kulturaj kaj mediaj havaĵoj kaj antaŭenigo kaj organizado de kulturaj agadoj; ŝparkasoj, kamparaj kasoj, kreditaj entreprenoj kun regiona karaktero; institucioj de biena kaj agrara kredito kun regiona karaktero. En la fakoj de konkuranta leĝdonado apartenas al la Regionoj la leĝdona povo, escepte de la difino de la fundamentaj principoj, rezervitaj al la leĝaro de la Ŝtato. Apartenas al la Regionoj la leĝdona povo rilate ĉiun fakon ne eksplicite rezervitan al la leĝdonado de la Ŝtato. La Regionoj kaj la aŭtonomaj Provincoj Trento kaj Bolzano, en la fakoj de sia kompetenteco, partoprenas en la decidoj celantaj la formadon de la eŭrokomunumaj normaj aktoj kaj prizorgas la efektivigon kaj la plenumon de la internaciaj akordoj kaj de la aktoj de eŭropa Unio, kun respekto al la proceduraj normoj fiksitaj de leĝo de la Ŝtato, kiu disciplinas la manierojn de praktikado de la anstataŭa povo okaze de neplenumo. La reglamenta povo apartenas al la Ŝtato en la fakoj de ekskluziva leĝdonado, krom se okazas delego al la Regionoj. La reglamenta povo apartenas al la Regionoj en ĉiu alia fako. La Komunumoj, la Provincoj kaj la metropolaj Urboj havas reglamentan povon koncerne la disciplinon de la organizado kaj de la disvolvo de la funkcioj al ili atribuitaj. La regionaj leĝoj forigas ĉiun baron kiu malebligas la plenan egalrajtecon de la viroj kaj de la virinoj en la socia, kultura kaj ekonomia vivo kaj antaŭenigas la egalrajtecon inter virinoj kaj viroj de aliro al la laŭelektaj oficoj. La regiona leĝo ratifas la interkonsentojn de la Regiono kun aliaj Regionoj por la pli bona praktikado de siaj funkcioj, ankaŭ kun identigo de komunaj organoj. En la fakoj de sia kompetenteco la Regiono povas starigi akordojn kun Ŝtatoj kaj interkonsentojn kun teritoriaj institucioj internaj al alia Ŝtato, en la kazoj kaj kun la formoj disciplinitaj de leĝoj de la Ŝtato.

Art. 118. La administraj funkcioj estas atribuitaj al la Komunumoj, krom se, por certigi ilian unuecan plenumon, ili estas asignitaj al Provincoj, metropolaj Urboj, Regionoj kaj Ŝtato, surbaze de la principoj de subsidiareco, diferencigo kaj adekvateco. La Komunumoj, la Provincoj kaj la metropolaj Urboj estas rajtuloj de administraj funkcioj propraj kaj havigitaj per ŝtata aŭ regiona leĝo, laŭ la respektivaj kompetentecoj. La ŝtata leĝo disciplinas formojn de kunordigo inter Ŝtato kaj Regionoj en la fakoj je la literoj b) kaj h) de la dua alineo de la artikolo 117, kaj krome disciplinas formojn de interkonsento kaj kunordigo en la fako de la protekto de la kulturaj havaĵoj. Ŝtato, Regionoj, metropolaj Urboj, Provincoj kaj Komunumoj favoras la aŭtonoman iniciaton de la civitanoj, unuopaj kaj kunigitaj, por la plenumo de agadoj de ĝenerala intereso, surbaze de la principo de subsidiareco.

Art. 119. La Komunumoj, la Provincoj, la metropolaj Urboj kaj la Regionoj havas financan aŭtonomion de enspezoj kaj de elspezoj. La Komunumoj, la Provincoj, la metropolaj Urboj kaj la Regionoj havas aŭtonomajn rimedojn. Ili starigas kaj aplikas proprajn tributojn kaj enspezojn, harmonie kun la Konstitucio kaj laŭ la principoj de kunordigo de la publika financo kaj de la fiska sistemo. Ili disponas pri kunpatroprenoj en la enspezo de ŝtataj tributoj rilatigebla kun ilia teritorio. La leĝo de la Ŝtato starigas egaligan fonduson, sen devigoj de destinado, por la teritorioj kun malplia fiska kapablo po civitano. La rimedoj devenantaj de la fontoj je la antaŭaj alineoj ebligas al la Komunumoj, al la Provincoj, al la metropolaj Urboj kaj al la Regionoj komplete financi la publikajn funkciojn al ili atribuitaj. Por akceli la ekonomian disvolvon, la interligitecon kaj la socian solidarecon, por forigi la ekonomiajn kaj sociajn malekvilibrojn, por favori la efektivan praktikadon de la rajtoj de la hompersono, aŭ por prizorgi celojn malsamajn ol la normalan praktikadon de iliaj funkcioj, la Ŝtato asignas aldonajn rimedojn kaj faras apartajn intervenojn favore al difinitaj Komunumoj, Provincoj, metropolaj Urboj kaj Regionoj. La Komunumoj, la Provincoj, la metropolaj Urboj kaj la Regionoj havas propran posedaĵon, atribuitan laŭ la ĝeneralaj principoj fiksitaj de la leĝo de la Ŝtato. Ili povas utiligi la enŝuldiĝon nur por financi investajn elspezojn. Estas ekskludita ĉiu garantio de la Ŝtato super la pruntoj de ili surprenitaj.

Art. 120. La Regiono ne povas starigi akcizojn de importado aŭ eksportado aŭ trairo inter la Regionoj, nek adopti dispoziciojn kiuj malhelpu en iu ajn maniero la liberan cirkuladon de la homoj kaj de la aĵoj inter la Regionoj, nek limigi la praktikadon de la rajto je la laboro en ĉiu ajn parto de la nacia teritorio. La Registaro povas anstataŭi la organojn de la Regionoj, de la metropolaj Urboj, de la Provincoj kaj de la Komunumoj kaze de malrespekto de internaciaj normoj kaj traktatoj aŭ de la eŭrokomunuma normaro aŭ de serioza danĝero por la publika senvundeco kaj sekureco, aŭ kiam tion postulas la protekto de la jura unueco aŭ de la ekonomia unueco kaj aparte la protekto de la esencaj niveloj de la servoj rilataj al la civilaj kaj sociaj rajtoj, senkonsidere pri la teritoriaj limoj de la lokaj registaroj. La leĝo difinas la taŭgajn procedurojn por certigi ke la anstataŭaj povoj estu praktikataj kun la respekto de la principo de subsidarieco kaj de la principo de lojala kunlaboro.

Art. 121. Estas organoj de la Regiono: la regiona Konsilantaro, la Plenumkomitato kaj ĝia Prezidanto. La regiona Konsilantaro plenumas la leĝdonajn povojn atribuitajn al la Regiono kaj la aliajn funkciojn donitajn al ĝi de la Konstitucio kaj de la leĝoj. Ĝi povas prezenti leĝproponojn al la Ĉambroj. La regiona Plenumkomitato estas la plenuma organo de la Regionoj. La Prezidanto de la Plenumkomitato reprezentas la Regionon; direktas la politikon de la Plenumkomitato kaj estas respondeca pri tio; promulgas la leĝojn kaj eldonas la regionajn regularojn; direktas la administrajn funkciojn delegitajn de la Ŝtato al la Regiono, konformante sin al la instrukcioj de la Registaro de la Respubliko.

Art. 122. La sistemo de elekto kaj la kazoj de neelekteblo kaj de neakordigeblo de la Prezidanto kaj de la aliaj membroj de la regiona Plenumkomitato kaj de la regionaj konsilianoj estas disciplinitaj per leĝo de le Regiono en la limoj de la fundamentaj principoj starigitaj per leĝo de la Respubliko, kiu fiksas ankaŭ la daŭron de la laŭelektaj organoj. Neniu povas aparteni samtempe al iu regiona Konsilantaro aŭ Plenumkomitato kaj al unu el la Ĉambroj de la Parlamento, al alia regiona Konsilantaro aŭ Plenumkomitato, aŭ al la eŭropa Parlamento. La Konsilantaro elektas inter siaj membroj Prezidanton kaj prezidantecan oficejon. La regionaj konsilianoj ne povas esti vokataj respondeci pri la opinioj esprimitaj kaj pri la voĉoj donitaj dum la praktikado de siaj funkcioj. La Prezidanto de la regiona Plenumkomitato, krom se la regiona statuto dispozicias alimaniere, estas elektata per universala kaj rekta voĉdonado. La elektita Prezidanto nomumas kaj revokas la membrojn de la Plenumkomitato.

Art. 123. Ĉiu Regiono havas statuton kiu, harmonie kun la Konstitucio, difinas ĝian formon de registaro kaj la fundamentajn principojn pri organizado kaj funkciado. La statuto reguligas la praktikadon de la rajto de iniciato kaj de la referendumo pri leĝoj kaj administraj dispozicioj de la Regiono kaj la publikigon de la regionaj leĝoj kaj regularoj. La statuto estas aprobita kaj modifita de la regiona Konsilantaro per leĝo aprobita je absoluta plimulto de ĝiaj membroj, per du sinsekvaj decidoj adoptitaj je intervalo ne malplia ol du monatoj. Por tiu leĝo ne estas postulata la almeto de la vizo fare de la Komisaro de la Registaro. La Registaro de la Respubliko povas starigi la demandon pri konstitucia laŭleĝeco rilate la regionajn statutojn antaŭ la konstitucia Kortumo ene de tridek tagoj ekde ilia publikigo. La statuto estas submetita al popola referendumo se, limdate de tri monatoj ekde ĝia publikigo, tion postulas unu kvindekono el la voĉrajtuloj de la Regiono aŭ unu kvinono el al membroj de la regiona Konsilantaro. La statuto submetita al referendumo ne estas promulgata se ĝi ne estas aprobita de la plimulto el la validaj vocoj. En ĉiu Regiono, la statuto disciplinas la Konsilantaron de la lokaj aŭtonomioj, kia organo de konsultado inter la Regiono kaj la lokaj institucioj.

Art. 124. Abrogaciita de la artikolo 9, dua alineo, de la konstitucia leĝo de la 18-a de oktobro 2001, numero 3.

Art. 125. En la Regiono estas starigitaj organoj de unuagrada administra justico, laŭ la ordaranĝo fiksita de leĝo de la Respubliko. Povas esti starigitaj sekcioj kun malsama sidejo ol la ĉefurbo de la Regiono.

Art. 126. Per motivita dekreto de la Prezidanto de la Respubliko estas dispoziciataj la dissolvo de la regiona Konsilantaro kaj la eksigo de la Prezidanto de la Plenumkomitato kiuj plenumis farojn kontraŭajn al la Konstitucio aŭ gravajn rompojn de leĝo. La dissolvo kaj la eksigo povas ankaŭ esti dispoziciataj pro kialoj de nacia sekureco. La dekreto estas adoptata post aŭskulto de Komisiono el deputitoj kaj senatanoj starigita, por la regionaj demandoj, en la manieroj fiksitaj per leĝo de la Respubliko. La regiona Konsilantaro povas esprimi la malkonfidon kontraŭ la Prezidanto de la Plenumkomitato per motivita mocio, subskribita de almenaŭ unu kvinono el ĝiaj membroj kaj aprobita per laŭnoma apelo je absoluta plimulto de la mmebroj. La mocio ne povas estis metata en diskuton pli frue ol tri tagojn ekde ĝia prezento. La aprobo de la mocio pri malkonfido kontraŭ la Prezidanto de la Plenumkomitato elektita per universala kaj rekta baloto, samkiel la eksigo, la daŭra malhelpo, la morto aŭ la memvola eksiĝo de li mem kunportas la eksiĝon de la Plenumkomitato kaj la dissolvo de la Konsilantaro. Ĉiukaze la samaj efikoj sekvas la samptempan eksiĝon de la plimulto de la membroj de la Konsilantaro.

Art. 127. La Registaro, kiam ĝi opinias ke iu regiona leĝo transpasas la kompetentecon de la Regiono, povas starigi la demandon pri konstitucia laŭleĝeco antaŭ la konstitucia Kortumo limdate de sesdek tagoj ekde ĝia publikigo. La Regiono, kiam ĝi opinias ke iu leĝo aŭ akto havanta valoron de leĝo de la Ŝtato aŭ de alia Regiono damaĝas ĝian sferon de kompetenteco, povas starigi la demandon pri konstitucia laŭleĝeco antaŭ la konstitucia Kortumo limdate de sesdek tagoj ekde la publikigo de la leĝo aŭ de la akto havanta valoron de leĝo

Art. 128. Abrogaciita de la artikolo 9, alineo 2, de la konstitucia leĝo de la 18-a de oktobro 2001, n. 3.

Art. 129. Abrogaciita de la artikolo 9, alineo 2, de la konstitucia leĝo de la 18-a de oktobro 2001, n. 3.

Art. 130. Abrogaciita de la artikolo 9, alineo 2, de la konstitucia leĝo de la 18-a de oktobro 2001, n. 3.

Art. 131. Estas starigitaj jenaj Regionoj: Piemonto; AostaValo Lombardio; Trentio-Alta Adiĝo; Venetio; Friulo-Julia Venetio Ligurio; Emilio-Romanjo; Toskanio; Umbrio; Markio; Latio; Abrucoj; Molizo; Kampanio; Apulio; Bazilikato; Kalabrio; Sicilio; Sardinio.

Art. 132. Oni povas per konstitucia leĝo, aŭskultinte la regionajn Konsilantarojn, dispozicii la kunfandiĝon de ekzistantaj Regionoj aŭ la estigon de novaj Regionoj kun minimume unu miliono da loĝantoj, kiam ĝin postulas tiom da komunumaj Konsilantaroj kiuj reprezentas minimume unu trionon el la koncernaj loĝantaroj, kaj la propono estas aprobita per referendumo de la plimulto el la loĝantaroj mem. Oni povas, kun la aprobo de la plimulto el la loĝantaroj de la Provinco aŭ de la Provincoj koncernataj kaj de la Komunumo aŭ de la Komunumoj koncernataj esprimita per referendumo kaj per leĝo de la Respubliko, aŭskultinte la regionajn Konsilantarojn, konsenti ke Provincoj kaj Komunumoj, kiuj tion petas, estu disigitaj disde iu Regiono kaj aligitaj al alia.

Art. 133. La ŝanĝo de la regionaj distriktoj kaj la starigo de novaj Provincoj en la kadro de iu Regiono estas fiksitaj per leĝoj de la Respubliko, laŭ iniciatoj de la Komunumoj, post aŭskulto de la Regiono mem. La Regiono, aŭskultinte la koncernajn loĝantarojn, povas per siaj propraj leĝoj starigi en sia teritorio novajn Komunumojn kaj modifi iliajn distriktojn kaj nomojn.

Titolo VI - Konstituciaj garantioj[redakti]

Sekcio I - La konstitucia Kortumo[redakti]

Art. 134. La konstitucia Kortumo juĝas: pri la disputoj koncernantaj la konstitucian laŭleĝecon de la leĝoj kaj la aktoj, havantaj forton de leĝo, de la Ŝtato kaj de la Regionoj; pri la konfliktoj de kompetenteco inter la povoj de la Ŝtato kaj pri tiuj inter la Ŝtato kaj la Regionoj, kaj inter la Regionoj; pri la akuzoj starigitaj kontraŭ la Prezidanto de la Respubliko, laŭ la normoj de la Konstitucio.

Art. 135. La konstitucia Kortumo konsistas el dek kvin juĝistoj, nomumitaj po unu triono de la Prezidanto de la Respubliko, po unu triono de la Parlamento en komuna kunsido, kaj po unu triono de la plejsupraj juĝistaroj ordinaraj kaj administraj. La juĝistoj de la konstitucia Kortumo estas elektataj inter la juĝistoj ankaŭ pensiitaj de la superaj jurisdikcioj ordinaraj kaj administraj, la katedraj universitataj profesoroj pri juraj fakoj kaj la advokatoj post dudek jaroj da praktikado. I giudici della Corte costituzionale sono nominati per nove anni, decorrenti per ciascuno di essi dal giorno del giuramento, e non possono essere nuovamente nominati. La juĝistoj de la konstitucia Kortumo esta nomumitaj por naŭ jaroj, komencantaj por ĉiu el ili de la tago de la ĵuro, kaj ne povas esti denove nomumitaj. Je la fino de la tempolimo la konstitucia juĝisto ĉesas el la ofico kaj el la praktikado de la funkcioj. La Kortumo elektas inter siaj membroj, laŭ la normoj fiksitaj de la leĝo, la Prezidanton, kiu daŭras en al ofico dum unu jartrio, kaj estas reelektebla, kun gardo ĉiukaze de la limoj de defalo el la ofico de juĝisto. La ofico de juĝisto de la konstitucia Kortumo estas neakordigebla kun tiu de membro de la Parlamento, de iu Regiona Konsilantaro, kun la praktikado de la profesio de akvokado kaj kun iu ajn tasko kaj ofico indikitaj de la leĝo. En la kulpigaj juĝoj kontraŭ la Prezidanto de la Respubliko, intervenas, krom la ordinaraj juĝistoj de la Kortumo, dek ses membroj lotumitaj el listo de civitanoj havantaj la ecojn por la elektebleco kiel senatano, kiun la Parlamento redaktas ĉiun naŭan jaron per baloto, laŭ la samaj manieroj fiksitaj por la nomuno de la ordinaraj juĝistoj.

Art. 136. Kiam la Kortumo deklaras la konstitucian kontraŭleĝecon de iu normo de leĝo aŭ de akto havanta forton de leĝo, la normo ĉesas havi efikecon ekde la tago post la publikigo de la decido. La decido de la Kortumo estas publikigata kaj komunikata al la Ĉambroj kaj al la koncernataj regionaj Konsilantaroj, por ke ili, se tion ili taksas necese, zorgu en la konstituciaj formoj.

Art. 137. Konstitucia leĝo fiksas la kondiĉojn, la formojn, la datlimojn de starigeblo de la juĝoj pri konstitucia laŭleĝeco, kaj la garantiojn de sendependeco de la juĝistoj de la Kortumo. Per ordinara leĝo estas fiksitaj la ceteraj normoj necesaj por la starigo kaj la funkciado de la Kortumo. Kontraŭ la decidoj de la konstitucia Kortumo neniu plendo estas allasita.

Sekcio II - Revizio de la Konstitucio. Konstituciaj leĝoj[redakti]

Art. 138. La leĝoj de revizio de la Konstitucio kaj la ceteraj konstituciaj leĝoj estas adoptataj de ĉiu Ĉambro per du sinsenkvaj voĉdonoj je intervalo ne malpli granda ol tri monatoj, kaj estas aprobataj per absoluta plimulto de la membroj de ĉiu Ĉambro en la dua voĉdono.

Tiuj samaj leĝoj estas elmetataj al popola referendumo kiam, ene de tri monatoj ekde ilia publikigo, petas pri tio unu kvinono el la membroj de unu Ĉambro aŭ kvincent mil elektantoj aŭ kvin regionaj Konsilantaroj. La leĝo almetita al referendumo ne estas promulgata, se ĝi ne estas aprobita de la plimulto el la validaj voĉoj. Oni ne okazigas referendumon se la leĝo estis aprobita en la dua voĉdono de ĉiu el la du Ĉambroj per plimulto de du trionoj el iliaj membroj.

Art. 139. La respublikana formo ne povas esti temo de konstitucia revizio.

Portempaj kaj finaj dispozicioj[redakti]

I Je la validiĝo de la Konstitucio la Provizora Ŝtatestro plenumas la funkciojn de Prezidanto de la Respubliko kaj alprenas ties titolon.

II Se je la dato de la elekto de la Prezidanto de la Respubliko ne ĉiuj regionaj Konsilantaroj estas formitaj, partoprenas en la baloto nur la membroj de la du Ĉambroj.

III Por la unua formado de la Senato de la Respubliko estas nomumataj senatanoj, per dekreto de la Prezidanto de la Respubliko, la deputitoj de la Konstitucianta Asembleo, kiuj posedas la laŭleĝajn ecojn por esti senatanoj kaj kiuj:

  • estis Prezidantoj de la ministra Konsilantaro aŭ de leĝdonaj Asembleoj;
  • estis membroj de la dissolvita Senato;
  • havis almenaŭ tri elektojn, inkluzive de tiu por la Konstitucianta Asembleo;
  • estis deklaritaj forfalintaj dum la kunsido de la Ĉambro de la deputitoj de la 9-a de novembro 1926;
  • elpagis la punon de ne malpli ol kvin jaroj da malliberigo sekve de kondamno de la Faŝista Speciala Tribunalo por la defendo de la Ŝtato.

Krome estas nomumataj senatanoj, per dekreto de la Prezidanto de la Respubliko, la membroj de la dissolvita Senato, kiuj apartenis al la Nacia Konsultiĝa Asembleo. Oni povas rezigni la rajton esti nomumitaj senatanoj antaŭ la subskribo de la nomuma dekreto. La akcepto de la kandidatiĝo por la politikaj balotoj implicas la rezignon pri rajto je nomumo kiel Senatano.

IV Por la unua elekto de la Senato, Molizo estas taksata kiel memstara Regiono, kun la nombro da senatanoj kiu al ĝi apartenas surbaze de ĝia loĝantaro.

V La dispozicio de la artikolo 80 de la Konstitucio, kiom koncernas la internaciajn traktatojn kiuj kuntrenas financajn ŝarĝojn aŭ leĝajn modifojn, efikas ekde la dato de kunvoko de la Ĉambroj.

VI Ene de kvin jaroj ekde la validiĝo de la Konstitucio oni plenumas la revizion de la nun ekzistantaj specialaj organoj de jurisdikcio, escepte de la jurisdikcioj de la Ŝtata Konsilantaro, de la Kortumo pri kontoj kaj de la militaj tribunaloj. Ene de unu jaro ekde tiu sama dato oni reordigas per leĝo la plejaltan militan Tribunalon lige kun la artikolo 111.

VII

Ĝis la eldono de la nova leĝo pri la juĝa sistemo konforme al la Konstitucio, oni daŭre observas la normojn de la nun valida juĝa sistemo. Ĝis la ekfunkcio de la konstitucia Kortumo, la decido pri la disputoj indikitaj en la artikolo 134 okazas en la formo kaj en la limoj de la normoj kiuj jam ekzistis antaŭ la validiĝo de la Konstitucio.

VIII La elektoj de la regionaj Konsilantaroj kaj de la laŭelektaj organoj de la provincaj administracioj estas anoncataj ene de unu jaro ekde la validiĝo de la Konstitucio. Leĝoj de la Respubliko reguligas, por ĉiu branĉo de la publika administracio, la transiron de la ŝtataj funkcioj atribuitaj al la Regionoj. Ĝis kiam oni reordigos kaj disdividos la administrajn funkciojn inter la lokajn instancojn, restas al la Provincoj kaj al la Komunumoj la funkcioj, kiujn ili nuntempe plenumas, kaj la aliaj kies plenumon la Regionoj delegos al ili. Leĝoj de la Respubliko reguligas la transiron al la Regionoj de funkciuloj kaj dungitoj de la Ŝtato, ankaŭ de la centraj administracioj, necesigatan de la nova ordo. Por la formado de siaj oficejoj la Regionoj devas, krom en kazo de neceso, ĉerpi sian personaron el tiu de la Ŝtato kaj de la lokaj instancoj.

IX La Respubliko, ene de tri jaroj ekde la validiĝo de la Konstitucio, konformigas siajn leĝojn al la postuloj de la lokaj aŭtonomioj kaj al la leĝdona kompetenteco atribuita al la Regionoj.

X Al la Regiono Friulo-Julia Venetio, menciita en la artikolo 116, aplikiĝas provizore la ĝeneralaj normoj de la kvina Titolo de la dua parto, kun gardo al la protekto de la lingvaj minoritatoj konforme al la artikolo 6.

XI

Fino a cinque anni dall’entrata in vigore della Costituzione si possono, con leggi costituzionali, formare altre Regioni, a modificazione dell’elenco di cui all’art. 131, anche senza il concorso delle condizioni richieste dal primo comma dell’articolo 132, fermo rimanendo tuttavia l’obbligo di sentire le popolazioni interessate. Ĝis post kvin jaroj de la validiĝo de la Konstitucio oni povas, per konstituciaj leĝoj, formi aliajn Regionojn, modifante la liston menciitan en la artikolo 131, ankaŭ sen la kunekzisto de la kondiĉoj postulitaj de la unua alineo de la artikolo 132, kun gardo tamen al la devo aŭskulti la koncernatajn loĝantarojn.

XII Estas malpermesita la reorganizo, en ĉiu ajn formo, de la dissolvita faŝista partio. Kun escepta malobservo de la artikolo 48, estas starigitaj per leĝo, por ne pli ol kvin jaroj ekde la validiĝo de la Konstitucio, portempaj limigoj de la voĉdonrajto kaj de la elekteblo por la respondecaj estroj de la faŝista reĝimo.

XIII

La havaĵoj, ekzistantaj en la nacia teritorio, de la eksaj reĝoj de Familio Savoia, de iliaj edzinoj kaj de iliaj viraj idoj, estas konfikataj favore al la Ŝtato. La transdonoj kaj la starigo de realaj rajtoj super tiuj havaĵoj, okazintaj post la 2-a de junio 1946, estas nulaj.

XIV La nobelaj titoloj ne estas agnoskitaj. La loknomoj de tiuj ekzistantaj antaŭ la 28-a de oktobro 1922 validas kiel parto de la nomo. La Maŭrica Ordeno estas konservita kiel hospitala instanco kaj funkcias laŭ la manieroj fiksitaj de la leĝo. La leĝo reguligas la abolicion de la Heraldika Konsultiĝa Komitato.

XV Je la validiĝo de la Konstitucio estas konsiderata transformita en leĝon la leĝvalora dekreto de la reĝanstataŭanto de la 25-a de junio 1944, n. 151, pri la provizora aranĝo de la Ŝtato.

XVI Ene de unu jaro ekde la validiĝo de la Konstitucio oni revizias kaj kunordigas kun ĝi la pli fruajn konstituciajn leĝojn, kiuj ĝis nun ne estis eksplicite aŭ implicite abrogaciitaj.

XVII La Konstitucianta Asembleo estos kunvokata de sia Prezidanto por decidi, limdate de la 31-a de januaro 1948, pri la leĝo por la elekto de la Senato de la Respubliko, pri la specialaj regionaj statutoj kaj pri la leĝo por la gazetaro. Ĝis la tago de la elekto de la novaj Ĉambroj, la Konstitucianta Asembleo povas esti kunvokata, kiam estas necese decidi pri la fakoj atribuitaj al ĝia kompetenteco de la artikoloj 2, unua kaj dua alineo, kaj 3, unua kaj dua alineo, de la Leĝvalora dekreto de la 16-a de marto 1946, n. 98. Dum tiu periodo, la permanentaj Komisionoj daŭre funkcias. Tiuj leĝdonaj resendas al la Registaro la leĝproponojn al ili senditaj, kun eventualaj rimarkoj kaj proponoj pri amendoj. La Deputitoj povas prezenti al la Registaro demandojn kun peto de skriba respondo. La Konstitucianta Asembleo, por la celoj indikitaj en la dua alineo de ĉi tiu artikolo, estas kunvokata de sia Prezidanto laŭ motivita peto de la Registaro aŭ de almenaŭ ducent deputitoj.

XVIII Ĉi tiu Konstitucio estas promulgata de la Provizora Estro de la Ŝtato ene de kvin tagoj ekde de ĝia aprobo fare de la Konstitucia Asembleo, kaj validiĝas la unuan de januaro 1948. La teksto de la Konstitucio estas deponata en la komunuma salono de ĉiu Komunumo de la Respubliko, kaj tie ĝi restos ekspoziciata dum la tuta jaro 1948, por ke ĉiu civitano povu ekkoni ĝin. La Konstitucio, provizita per la sigelo de la Ŝtato, estos enmetita en la oficialan Kolekton de la leĝoj kaj de la dekretoj de la Respubliko. La Konstitucio devos esti fidele observata, kiel fundamenta Leĝo de la Respubliko, de ĉiuj civitanoj kaj de la organoj de la Ŝtato.

Romo, la 27-an de decembro 1947

ENRICO DE NICOLA Kunsubskribas:

La Prezidanto de la Konstitucianta Asembleo: UMBERTO TERRACINI

La Prezidanto de la ministra Konsilantaro DE GASPERI ALCIDE

Vizita: la ministro pri Justico GIUSEPPE GRASSI