Krimo

El Vikifontaro
Georges Lagrange — '

Krimo


Lian kadavron oni retrovis
Tute malvarman en la mateno.
Ĉu pro la gaso? Ĉu pro veneno?
Kaj la imagoj kirle sin movis.

La komisaro vane enketis:
Oni ne ŝtelis, se estis krimo,
Ne estis sango sur la viktimo,
Kaj li demandojn vane repetis.

Ne ekscitiĝu, estu sen pento,
Kial murmuri? Tenu la langon;
Ne serĉu, homoj, ne serĉu sangon:
La ulon murdis indiferento.