La Kanto de la Kaptitoj

El Vikifontaro
Indekso : La Kanto de la Kaptitoj
de Marcelle Capy
Tradukita de Nekonatulo
Esperantigo laŭ sveda traduko. El: La Espero (sveda revuo), n-ro 9, septembro 1917.

Kiam la kaptitoj venis al la lando plena je funebro, la virinoj kriis kolere: - Jen la krimmortigistoj, la krimmortigistoj! Morton al la boŝoj!

Manoj etendiĝis minace. La kap­titoj preteriris silentaj, lacaj, kun mallevitaj kapoj.

Infanoj montris intencon ĵeti ŝtonojn. La eskortsoldatoj devis uzi sian aŭtoritaton, por ke ne okazu perfortoj. La krianta amaso sekvis la trupon ĝis la pordego de la malnova forlasita klostro, kiu estos al tiuj viroj loĝejo en la fremda lando.

Silenta malamikeco sekvis post la emocia malamo de la unua tago. Krioj jam ne estis aŭdataj, sed vespere ĉe la hejma fajro oni ra­kontis teruraĵojn pri la vivo de la kaptitoj. Kiam infanoj petolis, la patrinoj fingromontris al la klostro, kaj la malgranduloj jam rekvietiĝis. La boŝoj estis teruro al la malgrandaj, kaj abomeno al la plen­kreskintaj.

Oni malbenis la kaptitojn.

Iam post iam alvenis malĝojigaj sciigoj. Kelkaj mortis, aliaj mal­aperis, vundiĝis ... Ĉiu fa­milio havis sian funebron.

Alvenis kelke da leteroj el Ger­manlando. La tuta vilaĝo inform­iĝis pri ili. Oni kolektiĝis. Oni palpis la kvarangulajn paperpecetojn. Ne estis dubeble, ke junuloj el la vilaĝo estas kaptitoj en nekonata germana vilaĝo. Ili estas enŝlositaj kiel la boŝoj en la klostro. Eble ankaŭ ili aŭdis mokojn kaj insultojn, ne povante respondi . . . . . . Nun la virinoj hontis pro siaj malamo kaj kolero. Ĉiu deziris, ke la loĝantaro en la malproksima lando kompatu la francajn kaptitojn.

Oni faris demandojn al la regio­naj soldatoj, kiuj unu post alia kun surmetita bajoneto postenas ĉe la pordego de la klostro. Ili rakontis, ke la germanoj iam ricevis leterojn kaj ploris legante ilin. Ili ankaŭ lasis maljunajn gepatrojn, edzinojn kaj infanojn tie hejme. Ankaŭ al ili la milito kauzis malbonon.

Kaptitoj tie ĉi, kaptitoj tie mal­proksime . . . . Ambaŭloke tro­viĝas bedaŭrindaj junaj viroj, kiuj vidis la morton tre proksime. Oni ne agu malbone kontraŭ ili.

Oni kompatis la kaptitojn.

Dimanĉon - la varmo estis agrabla kaj la domoj staris en sun­brilo - kanto estis aŭdata el la klostro.

Estis malrapida, modesta, serioza, malgaja kanto . . .

La virinoj starigis en siaj por­doj. La gardsoldato ĉesigis sian unuforman iradon kaj staris plena je pensoj, apogita je la pafilo.

Kion kantis la kaptitoj? Neniu komprenis la vortojn irantajn de iliaj lipoj, sed la melodio parolis pli bone ol vortoj al la koroj de la vilaĝanoj.

Ĝi parolis pri kredo pri amo. Ĝi parolis pri la pasanta tempo kaj pri sopiro al la hejmo. Ĝi alvokis la esperon, ĝi priploris la disiĝon de la karaj.

La virinoj kunplektis la manojn, kiel en la preĝejo. Kaj la infanoj ĉesigis sian ludadon.

La gemaljunuloj staris meditante, apogante sin sur la bastonoj.

La muziko alportis kvietecon al tiuj ĉi simplaj animoj.

Ĝi estis bela, la kanto de la kap­titoj. Ĝi sonis serene super la hej­moj trafitaj de la funebro.

Ĝi estis malrapidanta, milda, serioza, malgaja.

Kiam ĝi ĉesis en la vento, ĉiu iris hejmen, kaj la vespero pasis neordinare silente. Okazis io solena.

- Estis pli bele ol la himnoj en la preĝejo, diris la junulinoj.

Kaj pli ol unu el ili sidis revante apud sia fenestro kiam la tago ĉesis.

Oni povis vidi la kaptitojn la­borantajn je ŝtono sur la vojo. Ili estis junaj kaj fortaj, kaj movis laŭtakte siajn ilojn. Ili kantis al la ritmo de la marteloj.

Oni ne evitis ilin.

Ili jam ne estis la hommanĝantoj, je kiuj la patrinoj timigis siajn mal­grandulojn. Oni jam ne nomis ilin "la boŝoj". Oni diris: "la kaptitoj".

La somero komenciĝis, kaj ĉiu­vespere kantis sur la klostrokorto la ĥoro de la kaptitoj. La vilaĝan­oj kolektiĝis. La mallumo ekkov­ris la pejzaĝon. La venteto zumis en la foliaroj. La tonoj ravimpresis junajn kaj maljunajn. Ili malkov­ris al la aŭdantoj la intiman kun­fratecon, kiu ligas ilin, idojn de la rideta Languedoc, al la aliaj, idoj de la malproksima Germanlando.

Ami, kredi, esperi, plori . . . diris la kanto de la kaptitoj. La vilaĝanoj komprenis. Ili sentis, ke ĉiuj, amikoj, malamikoj, estas homoj, kaj ke la samaj eternaj sentoj lu­mas sur ilia vojo.

En la lumaj matenoj, kaj en la malvarmetaj krepuskaj vesperoj la kaptitoj preteriris al sia laborado aŭ hejmen al la klostro. Ili jam ne mallevis la kapojn. Oni donis al ili fruktojn kaj berojn. Kaj la junulinoj, la belaj malhelokulaj junulinoj kun la graciaj talioj, ridetis al ili.

Oni ekamis la kaptitojn. La na­turo prenis sian revenĝon.

Kaj la virinoj pense demandis: - Kial devas esti milito?