La ovo

El Vikifontaro
La ovo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Trans la marĉon kondukis piedsigna vojeto, dronanta en marĉeto, leviĝanta sur altaĵeton, trairanta arbetaĵojn kaj ebenaĵon, serpentumanta kvazaŭ stria kolubro ĉirkaŭ dika arbo, finkondukanta tamen al sablejo, al mizera kabano. Laŭ tiu piedsigna vojeto hejmenpaŝis laboristo, havante lacecon kvazaŭ ŝarĝon de sablo en karno kaj sango, kaj en la stomako kvazaŭ malsatajn hundojn kolere bojantajn. Pro malforteco liaj piedoj fleksiĝis kaj devigis lin sidiĝi sur altaĵeto por ripozo. Sidas la viro, laciĝinta, luktanta kun la dormo; preskaŭ perforte la okuloj fermiĝas. Dormas la viro kaj subite ekaŭdas, kiel iu plaŭdante venas laŭ la akvoplena vojeto kaj murmuras. — Verŝajne hundo, — pensas la viro, kaj ne malfermas la okulojn — ĝi vagadu! Sed la murmurado kaj plaŭdado jam estas tute proksimaj. Nun la viro volas malfermi la okulojn, sed la palpebroj estas strange pezaj; li provas per la dika fingro suprenŝiri ilin, per la manplato li viŝas la vizaĝon — nenio helpas, li ne povas malfermi la okulojn. Sed la murmurado proksimiĝas pli kaj pli. Subite rimarkas la viro, ke li vidas ne malferminte la palpebrojn, tute klare li vidas per siaj okuloj tra la fermitaj palpebroj. Jen: granda lupo venas laŭ la vojo, la vosto treniĝas en nura akvo, la kolsupro suprenstaras kvazaŭ la haregoj de virporko, sed la okuloj estas fermitaj — kaj ĝi murmuras. Rigardas kaj rigardas la viro tra la fermitaj palpebroj kaj miras: — La okuloj de la lupo estas fermitaj, sed ĝi sen deflankiĝo rekte iras la vojeton! Miraklo de mirakloj, ĝi iras sen deflankiĝo la vojeton kaj murmuras! Sed la lupo, plaŭdante, pli kaj pli alproksimiĝas. Ho! Ĝi kvazaŭ havas ion en la buŝo? Rigardas kaj rigardas la viro, kaj vidas: la lupo havas kokinan ovon en la buŝo. Rigardas la viro ankoraŭ pli fikse: jes, la lupo efektive havas kokinan ovon en la buŝo! Pensas la viro, kion do faru la lupo kun la kokina ovo: neniam dum sia vivo li aŭdis, ke la lupo manĝas ovojn. Ŝtelrigardas kaj ŝtelrigardas la viro la ovon en la buŝego de la lupo, kaj subite eksentas kolektiĝi la salivon en la buŝo pro apetito — li estas tre malsata, kaj eble la ovo estas kuirita kaj manĝebla. Sed la lupo, ne malfermante la okulojn, pli kaj pli proksimiĝas laŭ la vojeto, inter la dentegoj ĝi portas la ovon, la tutan tempon murmurante. Ĝi jam preskaŭ estas atinginta la viron, kiam ĉi tiu subite ekkrias: — He! La lupo pro timo ekbojas, faligas la ovon el la buŝo, malfermas la okulojn, ekvidas la viron kaj forkuras arbaron. Sed la ovo restas ruliĝanta sur la vojeto. — Ovo, — pensis la viro — ovo kiel ovo! Sed mirinde granda estas ĉi tiu ovo, pli granda ol tiu de anaso aŭ de ansero. La ovo eble estas kuirita — pensas la viro denove, kaj ekprenas ĝin en la manon. Sed la ovo estas varma, kvazaŭ ĵus prenita el la kaldrono. Palpas la viro ĝin de ĉiu flanko — sed subite — la ovo ekmurmuras! Li rompis per tranĉilo ĝian ŝelon, la murmuro ĉesis. La ovo estis efektive kuirita, eĉ la ovoflavo estis malmola. Manĝas la viro longan tempon avide la ovon, li manĝas, sed formanĝi ĝin ne povas. Li estas jam tute sata, sed duono de la ovo estas ankoraŭ ne formanĝita. — Restos eĉ por mateno — pensas la viro, kaj metas la duonovon en sian sakon. Post tio li, sur la altaĵeto, ekdormas profunde. Matene vekiĝinte li vidas: Nenie plu estas la duonovo, en la sako troviĝas la vosto kaj la malantaŭaj femuroj de lupido.

El la estona : HILDA DRESEN.