Maria/Ĉapitro X

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 30-31)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO X.

Post mia reveno, kiun mi faris malrapide, la bildo de Maria denove altrudis mian memoron. Tiuj senhomaj lokoj, ĝiaj silentaj arbaroj, ĝiaj floroj, ĝiaj birdoj kaj ĝiaj akvoj, kial ili parolis al mi pri ŝi? Kiel ili rilatis al Maria? En la humidaj ombroj, en la venteto kiu movis la foliaron, en la murmuro de la rivero... Estis ke mi vidis la Edenon, sed mankis ŝi; estis ke mi ne povis ĉesi ami ŝin, kvankam ŝi ne amis min. Kaj mi enspiris la parfumon de la florbukedo de sovaĝaj lilioj kiun la filinoj de Jozefo kunligis por mi, pensante ke eble ili meritus esti tuŝataj de la lipoj de Maria: Tiel malfortiĝis en malmultaj horoj miaj celoj de la nokto.

Tuj kiam mi atingis la domon, mi iris al la kudrejo de mia patrino: Maria estis kun ŝi; miaj fratinoj estis foririntaj al la banejo. Post respondi mian saluton, Maria mallevis la okulojn sur la kudraĵon. Mia patrino videble ĝojis pro mia reveno: ĉar ektimigita en la domo pro mia prokrasto, oni sendis iun serĉi min en tiu momento. Mi parolis kun ili laŭdegante la progresojn de Jozefo, kaj Majo lekis de miaj vestaĵoj la lanugon kiu algluiĝis al mi** en la veproj.

Maria denove levis la okulojn, fiksante ilin en la bukedo de lilioj kiun mi havis en la maldekstra mano, dum mi apogis min per la dekstra sur la ĉaspafilo.: mi havis la impreson ke ŝi deziris ilin, sed nedifinebla timo, ia respekto al mia patrino kaj al miaj celoj por la vespero, malpermesis al mi oferti ilin al ŝi. Pli plezurigis min imagi kiom bela restus unu el miaj malgrandaj lilioj sur ŝia kaŝtanbruna hararo. Por ŝi estis destinitaj la lilioj, ĉar estis mia kutimo kolekti dummatene oranĝflorojn kaj violojn por la florujo de mia tablo. Kiam mi eniris en mia ĉambro mi vidis neniun floron tie. Se mi estus trovinta vipuron ĉirkaŭvolvita sur la tablo, mi ne estus sentinta emocion tiom forta kiom okazigis al mi la foresto de floroj: ilia aromo iom post iom karakterizis la spiriton de Maria kiu vagadis ĉirkaŭ mi dum la horoj de studado, kiu lulis sin en la kurtenoj de mia lito dum la nokto... Ha! Do estis vero ke ŝi ne amis min! Do tiom povis trompi min mia vizia imagopovo! Kaj de tiu bukedo kiun mi kunportis por ŝi, kion mi povis fari? Se alia virino, bela kaj alloga, estintus tie sammomente, en tiu momento de rankoro kontraŭ mia orgojlo, de rankoro kontraŭ Maria, al ŝi mi estus doninta ĝin kondiĉe ke ŝi montru ĝin al ĉiuj kaj ŝi beliĝu per ĝi. Mi portis ĝin al miaj lipoj kvazaŭ por adiaŭi lastfoje de amata iluzio, kaj mi forĵetis ĝin tra la fenestro.