Mirinda Printempo

El Vikifontaro
Mirinda Printempo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Mirinda printempo vestita burĝone,
Sezono de l' jara naskiĝo,
Vi vokas la teron, ŝancelas impone
La tronon de l' vintra negliĝo.
Regata perforte laciga la tago
Per varmo vivhava eksaltas,
La verdo de l' arboj kaj voja kratago
Glaciajn la blovojn ekhaltas.
Mirinda printempo de suna bonveno,
De ventaj petoloj feliĉaj,
De l' vivo fervora, de juna edeno,
Koloroj sorĉigaj kaj riĉaj!

Primoloj juvelas modestajn deklivojn
Profetan inspiron portante,
La ora floraro signalas aktivojn
Kaj vestas nudecon konstante.
Rapidaj momentoj konfuze forglitas
Sur birdaj flugiloj festene,
Hirundoj abrupte la ventojn ekscitas
Ĝuante liberon senĝene.
Brueme, sed ĉarme, la grotoj resonas
Kun arda herolda saluto
De multaj la voĉoj, kaj ĉiuj proponas
La cedon de l' vintra servuto.