Rakontoj pri Feinoj/La Majstro Kato aŭ la Kato piedvestita per botoj

El Vikifontaro

Unu muelisto lasis al siaj tri infanoj nur sian muelejon, sian azenon kaj sian katon. La divido baldaŭ estis farita, la heredintoj ne vokis notarion, nek advokaton kiuj formanĝis baldaŭ la tutan malriĉan heredon. La unuanaskito prenis la muelejon, la duanaskito prenis l’azenon kaj la plej juna prenis nur la katon. Tiu lasta frato ne povis konsoliĝi pri sia malgrasa parto, li diris: „Miaj fratoj honeste akirados rimedojn por vivi, sin ligante ambaŭ kune, sed mi, kiam mi estos manĝinta mian katon, kaj mi estos farinta mufon el ĝia felo, mi devos morti de malsato.“

La kato kiu aŭdis lin sed ŝajnis nenion kompreni, diris al li trankvile kaj serioze; „Ne malĝoju, mia mastro, donu al mi sakon kaj farigu por mi paron da botoj per kiuj mi povos iri en arbaron, kaj vi vidos, ke vi profitos tiom, kiom viaj fratoj.“

La mastro de l’kato malmulte tion kredis, kion ĝi diris, tamen li sciis, ke ĝi estas tiel lerta por kapti ratojn kaj musojn (li vidis ĝin pendanta per kruretoj aŭ kaŝata en faruno kvazaŭ ĝi estus mortinta), ke li ne malesperis esti helpata de ĝi en sia mizereco.

Tuj kiam la kato havis tion, kion ĝi petis, brave ĝi metis la botojn sur siajn piedojn, la sakon sur sian kolon, ĝi prenis la ŝnurojn per siaj du antaŭaj piedetoj kaj foriris tra la kamparon, kie troviĝis multe da kunikloj. Ĝi estis metinta branon kaj laĉojn en sian sakon, ĝi sterniĝis senmove kvazaŭ mortinte, kaj atendis la momenton kiam kelka juna kuniklo ne scianta la ruzojn de l'mondo, venos ĵeti sin en ĝian sakon por manĝi la branon, kiun ĝi tien metis. Apenaŭ ĝi ekkuŝis, ĝi havis kontentecon: juna petola kuniklo eniris ĝian sakon. La Majstro kato tuj tiris la ŝnurojn, prenis kaj senkompate mortigis la kuniklon.

Tre kontenta pri sia akiro, ĝi foriris al la palaco de l’reĝo, kaj, petis la permeson paroli kun li. Oni ĝin igis supreniri al la ĉambraro de Lia Moŝto; ĝi faris multajn riverencojn antaŭ la reĝo kaj diris al li: „Jen estas, via reĝa Moŝto, kuniklo el kamparo, kiun sinjoro markizo de Karaba (tia estis la nomo, kiun ĝi elektis por sia mastro) ordonis al mi prezenti al vi. - Diru al via mastro, respondis la reĝo, ke mi lin dankas kaj ke li plezurigis min.“ Alifoje ĝi sin kaŝis en kampo da greno, tenante ĉiam sian sakon malfermitan: du perdrikoj venis internen, ĝi tiris la ŝnurojn kaj kaptis ilin ambaŭ. Poste ĝi portis ilin al la reĝo, kiel ĝi faris kun la kuniklo. La reĝo plezure ricevis ankoraŭ la du perdrikojn kaj donis al ĝi trinkmonon. Tiel daŭrigis la kato dum du aŭ tri monatoj, donacadi de tempo al tempo ĉasaĵon de ĝia mastro al la reĝo.

Unu tagon ĝi sciiĝis, ke la reĝo promenados sur la river-bordo kun sia filino, la plej bela princino en la tuta mondo; ĝi diris al sia mastro: „Se vi volas obei mian konsilon, vi estos baldaŭ riĉa: venu bani vin en la rivero, en loko kiun mi montros al vi, poste lasu min agi.“

La falsita markizo de Karaba faris tion, kion lia kato konsilis al li. La reĝo pasis dum li sin banis. Subite la kato fortege ekkriis: „Helpon! helpon! sinjoro markizo de Karaba dronas.“ La reĝo metis la kapon tra la pordon de l’veturilo kaj rekonis la katon kiu ofte alportadis al li ĉasaĵon. Li ordonis al siaj gvardianoj, ke ili iru rapide doni helpon al sinjoro markizo de Karaba. Dum oni tiris la malfeliĉan markizon el la rivero, la kalo proksimiĝinte al la reĝo diris, ke dum la bano de ĝia mastro, ŝtelistoj forportis liajn vestojn, malgraŭ ke ĝi kriis per la tuta forto: „Ŝtelistoj! Ŝtelistoj!“ (La ruza fripono kaŝis la vestojn sub ŝtonego.) La reĝo tuj ordonis al siaj ĉambelanoj, ke ili alportu plej belajn vestojn por sinjoro markizo de Karaba.

La reĝo faris al li multe da karesoj. La belaj vestoj plibeligis lian bonan mienon (ĉar li estis bela kaj bontalia). La filino de l’reĝo trovis lin tre agrablan; tiam la markizo ĵetis al ŝi du aŭ tri rigardojn treege respektajn kaj iom karesajn kiuj igis ŝin enamiĝi ĝis frenezo. La reĝo volis, ke li eniru en la reĝan kaleŝon por daŭrigi la promenadon. La kato estis ravita vidante kiel prosperis ĝia intenco, ĝi iris antaŭen, kaj renkontinte kamparanojn kiuj falĉis, ĝi diris al ili:„Bravaj homoj kiuj falĉas, se vi ne diros al la reĝo, ke la herbejo kiun vi falĉas apartenas al sinjoro markizo de Karaba, vi estos hakitaj ĉiuj, kvazaŭ viando por pasteĉo.“

Momenton poste la reĝo pasis kaj demandis kies estis tiu herbejo. „Ĝi estas de sinjoro markizo de Karaba, respondis kune la falĉistoj, ĉar la minacoj de l'kato timigis ilin ĉiujn. - Vi havas tie belan bienon, diris la reĝo al la markizo. - Kiel vi vidas, via rega Moŝto, respondis la markizo. La Majstro kato iris ĉiam antaŭen, ĝi renkontis rikoltistojn kaj diris al ili: „Bravaj homoj kiuj rikoltas grenon, se vi ne diros al la reĝo, ke tiu ĉi greno apartenas al sinjoro markizo de Karaba, vi estos hakitaj, kvazaŭ viando por pasteĉo.“ La reĝo pasante volis scii al kiu apartenas tuta greno kiun li vidas. „Ĝi apartenas al sinjoro markizo de Karaba, respondis la rikoltistoj. La reĝo ĝojis ankoraŭ kun la markizo.

La kato ĉiam antaŭiris la kaleŝon, kaj same parolis al ĉiuj, kiujn ĝi renkontis... kaj la reĝo miris pri la grandaj bienoj de sinjoro markizo de Karaba. Fine la Majstro kato alvenis en belan kastelon kies la estro estis lupohomo la plej riĉa kiun oni iam vidis: ĉiuj tiuj bienoj, tra kiuj pasis la reĝo, dependis de tiu ĉi kastelo, zorge, la kato esploris kiu estas kaj kion faras tiu Lupohomo, kaj petis permeson paroli kun li, dirante ke ĝi ne volas pasi apud tiu bela kastelo, ne havante la honoron saluti lin. La Lupohomo ĝin ricevis tiel afable kiel Lupohomo povas fari kaj li sidigis ĝin.

„Oni certigis min, diris la kato, ke vi facile aliformigas vin jen en leonon, jen en elefanton, k.t.p.“ La Lupohomo respondis: „Tio estas vera, kaj vi tuj vidos min leonon...“ La kato ektremis vidante leonon antaŭ si, rapidege ĝi ekkuris sur la tegmenton, ne senpene, nek sendanĝere, pro ĝiaj botoj kiuj nenion taŭgis por marŝi sur la akvaj tuboj. Tamen la Lupohomo reprenis sian unuan formon, tiam la kato malsupreniris, konfesis sian timegon kaj aldonis: „Oni certigis min ankoraŭ sed mi ne povas kredi tion, ke vi facile aliformigas vin en bestetojn, ekzemple en muson, raton, k. t. p., Mi pensas ke tio estas neebla. Neebla! ekkriis la Lupohomo, vi tuj vidos tion.“ Subite li fariĝis muso, kaj ekkuris sur la planko. Tuj la kato saltis sur la muson kaj ĝin manĝis.

Fine la reĝo vidante proksime tiun belan kastelon volis eniri tien. La Majstro kato aŭdis la bruon de la kaleŝo ruliĝanta sur la levebla ponto, ĝi kuris antaŭ la reĝon kaj diris: „Via reĝa Moŝto mi deziras al vi bonvenon en tiu ĉi kastelo de sinjoro markizo de Karaba! - Ho! sinjoro markizo, ekkriis la reĝo, tiu ĉi kastelo estas via? Ĉu estas eble vidi ion pli belan ol tiukorto kaj tiuj konstruaĵoj ĉirkaŭ ĝi.“

La markizo prezentis la manon al la juna princino kaj sekvante la reĝon kiu supreniris la unua, ili eniris en grandan salonon, kie trovibis belega manĝeto kiun la Lupohomo estis preparinta por siaj amikoj, kiuj devis viziti lin, en tiu tago, sed kiuj ne kuraĝis eniri, sciante ke la reĝo estis tie.

La reĝo estis ravita de la bonaj ecoj de l'markizo; lia filino tre ekamis lin; kaj vidinte la grandajn bienojn posedatajn de sinjoro de Karaba, la reĝo diris al li, post eltrinko de kvin aŭ ses glasoj: „De vi dependas, sinjoro markizo, ke vi estu mia bofilo.“ La markizo faris multajn riverencegojn kaj akceptis sen ŝanceliĝo, la honoron faritan de l'reĝo. Tiun saman tagon, li edziĝis kun la princino.

La kato fariĝis granda sinjoro, kaj ne ĉasis plu la musojn, krom nur por sin amuzi.