Sankta nokto

El Vikifontaro
Indekso : Sankta nokto
de Marie Hankel
La Verda Espero 2-a jarkolekto, decembro 1912, n-ro 10.

1.
Sankta nokto, luma hela,
Ĉiujare vi revenas,
Vi la vivon igas bela,
Vi la homojn ame benas.
2.
Vi alportas belajn horojn
Al la familia rondo,
Vi ĝojigas homajn korojn
Ĉie en la vasta mondo.

3.
Vi parolas pri la amo,
Pri kuraĝo kaj espero,
Ekbruliĝas nova flamo,
Nova lumo nun sur tero.
4.
Sub la bela, verda stelo,
Sankta nokto, ni vin festas!
Nia ideala celo
Paco, amo, ĝojo estas!