Vikifontaro:Diskutejo/Arkivo/2013

El Vikifontaro

3000![redakti]

"Vikifontaro nun enhavas 3 009 artikolojn de 237 aŭtoroj." Feliĉan novan jaron! Andrew Woods (diskuto) 08:52, 3 Jan. 2013 (UTC)

Vere!--Frglz (diskuto) 11:42, 3 Jan. 2013 (UTC)

Kio estas propra verko?[redakti]

Laŭ Vikifontaro:Helpo,

Vikifontaro entute ne estas loko por publikigi proprajn verkojn ... ĝi servas por prezenti fontotekstojn en Esperanto (fakajn, beletrajn, administrajn, ktp). ...

(literoj dikigitaj de mi)

Nu, kio estu la difino de "propra verko"? Estas parolado de Miroslav Malovec en Vikifontaro — nu, S-ro Malovec estas konata esperantisto, kaj tiu parolado do verŝajne taŭgas por Vikifontaro. Estas eble multaj esperantistoj kun artikoloj pri si en Vikipedio, kaj kiuj mem redaktas Vikipedion. Se iu el tiuj volas aldoni siajn verkojn al Vikifontaro, ĉu tio eblu?

Ni Vikifontaristoj devas krei regulojn pri tiaj tekstoj.

Jen du sugestoj:

  • La verko estu eldonita papere.
  • Estu artikolo en Vikipedio pri la aŭtoro.

Eble iuj el vi povas elpensi aliajn.--Frglz (diskuto) 22:26, 3 Jan. 2013 (UTC)

Ŝanĝo de la Importpaĝo[redakti]

Nuntempe eblas importi paĝojn nur el meta kaj commons, sed estas tekstoj en Vikilibroj, kiuj pli taŭgus ĉi tie. Mi demandis al oni aldoni la eblecon importi paĝojn el tiu projekto, kaj oni diris al mi, ke mi kreu diskuton pri tio en Vikifontaro. La demando troviĝas je https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=43659 --Frglz (diskuto) 10:01, 6 Jan. 2013 (UTC)

Neglekto de kopirajtoj[redakti]

Administranto bonvolu prizorgi paĝojn en Kategorio:Possible copyright violations. Krome, estas konfirmita ke Vojaĝo en Esperanto-lando / Viaje por el país del esperanto estas protektata. --KuboF (diskuto) 10:53, 18 Mar. 2013 (UTC)

Ĉu mi forigu "Vojaĝo en Esperanto-lando", do?--Frglz (diskuto) 00:32, 19 Mar. 2013 (UTC)
Ĉar temas pri neglekto de kopirajtoj mi preferas forigi. Oni povas pripensi ĉu konservi la ĉefan paĝon sed eble se ĝi estus konservita ĝi logus por denova enmeto de teksto. Al la tradukisto mi jam prefere sendis ĉiujn versiojn de la paĝoj. --KuboF (diskuto) 19:13, 26 Mar. 2013 (UTC)
Mi forigis la verkon.--Frglz (diskuto) 14:39, 27 Mar. 2013 (UTC)

Demando[redakti]

Saluton. Kiam mi estis ankoraŭ komencanto (aŭ almenaŭ progresanto), mi stulte decidis traduki publikajn tekstojn ĉi tie. Mi ĝustigos la tradukojn en sekvaj tagoj... tamen, kelkaj artikoloj devas esti renomigotaj. Ĉu iu ankoraŭ ĉeestas tiun ĉi vikion? Benjameno Ĉarlo Kraŭs (diskuto) 21:56, 13 Jul. 2013 (UTC)

Saluton! Kion mi faru?--Frglz (diskuto) 19:20, 15 Jul. 2013 (UTC)

Literaturo en Esperanto kaj retpaghon de Don Harlow[redakti]

Saluton

vershajne tio jam estis demandata, sed kiam mi vidas la literaturan trezoron haveblas en la retpaghon de Don Harlow kaj kiam malbela la retpaghon aspektas, mi revas ke oni povus transporti ghiajn enhavo en Vikifontaro.

Chu tio eblas ?

Dankon,

Internaciulo (diskuto) 11:08, 18 Jul. 2013 (UTC)

Saluton! Tio estas tre bona ideo. Bedaŭrinde, ne eblas aldoni ĉiujn erojn el tiu retejo, ĉar multaj el ili (verŝajne la plejparto) ne publikhavaĵas. Mi trarigardis la enhavon antaŭe, kaj mi translokigis kelkajn verkojn, kiel ekz. El Parnaso de Popoloj. Se vi trovas en la retejo de Don Harlow verkon, kiu estas publikhavaĵa en Usono, kaj kiu ne jam estas en Vikifontaro, bonvole aldonu ĝin. (En Usono, verko estas publikhavaĵa, se ĝi estis eldonita antaŭ la jaro 1923.) Amike, --Frglz (diskuto) 02:33, 19 Jul. 2013 (UTC)

Arĥivado de Diskutejo[redakti]

Lastatempe okazis tie granda enarĥivigo de Diskutejo, kio ja estas laŭdinda sed mi pensas ke pli utilus ĉiujn mesaĝojn arĥivigi en unu lokon, kaj ne distingi inter normalaj kaj "sistemaj" diskutoj kiel en Vikifontaro:Sistemkomunikaĵoj. Ekzemple povas esti Vikifontaro:Diskutejo/Arkivo/2012 ks. Mi tion faras en Vikipedio do ne tre emas tion faradi ankaŭ ĉi tie, mi nur komentas. --KuboF (diskuto) 19:16, 25 Nov. 2013 (UTC)