Virusoj

El Vikifontaro
Virusoj ()
Eldono de la aŭtoro (p. 1-5)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Gilbert R. Ledon

VIRUSOJ

La Paranojulo

Viktimoj

Niaj Patriotoj

Ĉe la burokratejo



KVAR
TEATRAĴETOJ
VIRUSOJ


La paranojulo
   Viktimoj
 Niaj patriotoj

Ĉe la burokratejo
Verkoj kaj eldonoj de la aŭtoro

Satana Anĝelo (trilingva: Esperanto / franca / portugala) -
    1983.
    - socia kritiko - membiografio.
Moderna Mito: La Kolektiveco - 1986.
    - filozofia eseo.
Sennaciece tra nia mondo - 1989.
    - siaspica vojaĝlibro.
Al la tero returne - 1992.
    - unu solvo por la homaj sociaj problemoj.
Teknikaj Kajeroj - 1996/1997/1999.
    - pri personaj spertoj.
       A) Manekenoj kaj Ni
       B) Hermetikaj pumpiloj
       C) Anarkia konstruo
       Ĉ) Familia lingvo = Esperanto
       D) Ikaro ne sonĝis
Analoj de EASP - 1997.
    - 60 jaroj sub steloflagrado

Pliaj eldonoj:

Karuseloj... de Sara Larbar - 1987.
La Evangelio de la Horo - de Paul Berthelot - 1990.
Florville kaj Courval - de Markizo de Sade - 1992.
Kiel kuiri sen viando - de Clara de Hess - 1998.
    - kunlabore kun Fonto.
La disvendado de ĉi tiu eldono, fare de esperantistaj libro-servoj aŭ organizaĵoj ne celas profiton por la eldonanto sed helpon al la diskonigado kaj vivigado de la homa kulturo per Esperanto.

Vendoprezo de ĉiu ekzemplero, maksimume: USD 4,00.

© Verko sen aŭtorrajtoj.




Gilbert R. Ledon



 VIRUSOJ

 La paranojulo
    Viktimoj
 Niaj patriotoj
Ĉe la burokratejo






1999


Eldono de la aŭtoro

Historiaj notoj

Mi ĵus retrovis, post 45 jaroj, la manuskripton de tiuj «Virusoj», kiun mi vere, entute estis forgesinta. Mi evidente eklegis la aferon por refreŝigi mian memoron, antaŭ ol forĵeti la flaviĝintan paperon. Sed jen, tion mi ne faris, ĉar mi konstatis, ke mia «idealo», mia maniero taksi la mondon dum tiu preskaŭa duonjarcento ne ŝanĝiĝis, kaj tio estis ia debuto en mia verkado... Sed teatraĵoj!... Amuze, ĉu ne? des pli ke mi estas nek bona aktoro, nek asidua spektanto... maksimume socia klaŭno mi estas, kiel ĉiuj.

En 1955 mi submetis tiun manuskripton por taksado al la eterna junulo kun “juneca ardo”[1], la tiam konata “mallongpantalonulo” de SAT, t.e. Norbert Bartelmes. La rezulto de la aprecado estis senkuraĝiga: “Verko ne sufiĉe literatureca, drastaj terminoj, abruptaj formuloj, troa simplismo”, ktp. Restis nur unu solvo: flanken ŝoti la fatrason kaj forgesi tiun aventuron, kio okazis ĝis nun. Tamen, kio estas io literatureca, ĉu nur komplikaj esprimoj kaj parolturnoj, teksto farĉita de hidaj aŭ lindaj neologismoj? Kial anstataŭ simplismo devas regi komplikismo? Cetere mi ŝategas simplismon, tial dum mia tuta vivo mi intence min esprimis per simplaj sed drastaj kaj abruptaj formuloj, kiuj vundas la konformismon. La vivo, la homo, la socio estas tiaj: drastaj, abruptaj, akraj.

Tiel dum la relego de miaj «Virusoj» mi decidis senŝanĝe aperigi ilin ĉar ili estas entute aktualaj.

La legantoj, kiuj samopinios kiel Norbert Bartelmes, bonvolu senkulpigi min.

Gilbert R. Ledon

Marto 1999

  1. “Juneca Ardo” kaj “Ne plu ludo” estas rakontoj de tiama redaktoro, recenzisto de Sennaciulo Norbert Bartelmes (Barthelmess) ankaŭ verkisto de romano Vartejoj kaj tradukisto de Faŭsto (de Goethe).
Enkonduko

La rutina vivo inside nin ĉirkaŭas, mallarĝigas nian vidon, tiel ke ofte ni forgesas nian idealon, niajn proprajn homajn kondiĉojn. Tiu senkonscia brutiĝo fariĝas tiel grava, ke ni, en la areno vastega de la ekzisto, eĉ ne scias plu pensi, taksi. Ni ludas nian aŭtomatan rolon, ja imitante perfektan aktoron, sed bedaŭrinde la scenojn ni ne enkarnigas laŭ la spirito de la aŭtoro!… Tio estas, laŭ niaj raciaj, deveno, evoluo, tuta ekzistado.

Tial, kiuj bonvolos perdi horeton el sia kutima vivmimiko per iel spekti ĉi tiujn etajn scenojn de kelkaj el la grandaj virusoj kiuj plagas nian socion, tiuj eble rekonscios, ke ĉio ne estas perdita, ke ni devas foriĝi el nia letargio kaj ke ankoraŭ restas ioma batalo por soci-hom-perfektecon atingi.

Tio estas mia tutkora sopiro.

La aŭtoro

Brazilio, oktobro 1955