Ĉar Dio, la Paŝtisto mia

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Ĉar Dio, la Paŝtisto mia
de Clarence Bicknell

   1. Ĉar Dio, la Paŝtisto mia,
      herbejojn verdajn donas,
      min ripozigas en trankvilo;
      nenion mi bezonas.

   2. Li min anime kvietigas,
      defendas en danĝero,
      kondukas min pro sia nomo
      laŭ vojo de la vero.

   3. Eĉ kiam tra malluma valo
      de morto mi promenos,
      ne timos mi, ĉar vi kunestas,
      bastone min subtenos.

   4. Por mi eĉ antaŭ malamikoj
      vi tablon plena faras;
      la kapon ŝmiras per oleo,
      kaj vinon vi ne ŝparas.

   5. La Di-favoro min sekvados
      dum ĉiu vivo-horo,
      kaj poreterne mi loĝados
      la domon de l' Sinjoro.