Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro II

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro II MEMBRECO Artikolo 3

Membroj-Fondintoj de Unuiĝintaj Nacioj estas la Ŝtatoj, kiuj, partopreninte en la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj por Internacia Organizo en la urbo de San-Francisko aŭ antaŭe subskribinte la Deklaracion de la Unuiĝintaj Nacioj de la 1a de januaro, 1942, subskribas ĉi tiun Ĉarton kaj ratifas ĝin konforme al Artikolo 110. Artikolo 4

  1. Povas fariĝi Membroj de Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj aliaj pacamaj Ŝtatoj kiuj akceptas la sindevigojn de ĉi tiu Ĉarto kaj, laŭ la opinio de la Organizaĵo, kapablas kaj volas plenumi tiujn sindevigojn.
  2. Tia Ŝtato fariĝas Membro de Unuiĝintaj Nacioj per decido de la Ĝenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio.

Artikolo 5

La Ĝenerala Asembleo, surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio, povas suspendi la praktikadon de membraj rajtoj kaj privilegioj al Membro de Unuiĝintaj Nacioj, kontraŭ kiu preventa aŭ kompulsa agado estas entreprenita de la Sekureca Konsilio. La Sekureca Konsilio povas reestabli la praktikadon de tiuj rajtoj kaj privilegioj. Artikolo 6

La Ĝenerala Asembleo, surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio, povas eksigi el la Organizaĵo Membron de Unuiĝintaj Nacioj kiu persiste malobservas la Principojn formulitajn en ĉi tiu Ĉarto.