Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro III

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro III ORGANOJ Artikolo 7

  1. Estas starigitaj kiel la ĉefaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj: Ĝenerala Asembleo, Sekureca Konsilio, Ekonomia kaj Socia Konsilio, Kuratoreca Konsilio, Internacia Kortumo kaj Sekretariato.
  2. Estas starigeblaj, konforme al ĉi tiu Ĉarto, tiuj akcesoraj organoj kiuj montriĝas necesaj.

Artikolo 8

Unuiĝintaj Nacioj devas neniel limigi al viroj kaj virinoj la eblecojn egalkondiĉe partopreni, en iu ajn rolo, en la funkcioj de la ĉefaj kaj akcesoraj organoj.