Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro IX

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro IX INTERNACIA EKONOMIA KAJ SOCIA KUNLABORADO Artikolo 55

Kun la celo krei kondiĉojn de stabileco kaj bonstato necesaj por estigi inter la nacioj pacajn kaj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto al la principo de egalaj rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto decidi pri si mem, Unuiĝintaj Nacioj antaŭenigas:

  1. la altigon de la vivnivelo, plenlaborecon kaj kondiĉojn de ekonomia kaj socia progreso kaj disvolviĝo;
  2. la solvon de internaciaj problemoj de ekonomia, socia, publiksana aŭ simila karaktero; kaj internacian kunlaboradon pri kulturo kaj edukado; kaj
  3. universalan respekton al kaj observadon de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.

Artikolo 56

Ĉiuj Membroj sin devontigas agadi, kun kaj aparte, en kunlaboro kun la Organizaĵo por realigi la celojn formulitajn en Artikolo 55. Artikolo 57

  1. La diversaj specialigitaj institucioj, starigitaj per interregistaraj interkonsentoj kaj havantaj, laŭ la difinoj de siaj statutoj, vastajn internaciajn respondecojn sur la ekonomia, socia, kultura, eduka, publiksana kaj similaj kampoj, devas esti rilatigitaj al Unuiĝintaj Nacioj konforme al la reguloj de Artikolo 63.
  2. La institucioj tiel rilatigitaj al Unuiĝintaj Nacioj, estas ĉi-poste nomataj "specialigitaj institucioj".

Artikolo 58

La Organizaĵo faras rekomendojn por la kunordigo de la politiko kaj agadoj de la specialigitaj institucioj. Artikolo 59

La Organizaĵo, se konvene, iniciatas traktadon inter la koncernaj ŝtatoj por krei novajn specialigitajn instituciojn necesajn por realigi la celojn formulitajn en Artikolo 55. Artikolo 60

La Ĝenerala Asembleo, kaj sub ties aŭtoritato la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kiu por tiu celo havas la povojn formulitajn en Ĉapitro X, respondecas pri la plenumo de la funkcioj de la Organizaĵo formulitaj en ĉi tiu Ĉapitro.