Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro VII

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro VII AGADO EN KAZO DE MINACOJ KONTRAŬ LA PACO, ROMPOJ DE LA PACO KAJ AGOJ DE AGRESO Artikolo 39

La Sekureca Konsilio determinas la ekziston de minaco kontraŭ la paco, rompo de la paco aŭ ago de agreso, kaj faras rekomendojn aŭ decidas kiuj rimedoj estas aplikendaj laŭ Artikoloj 41 kaj 42 por konservi aŭ restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon. Artikolo 40

Por preventi pligraviĝon de la situacio, la Sekureca Konsilio povas, antaŭ ol fari la rekomendojn aŭ decidi pri la rimedoj aplikendaj konforme al Artikolo 39, alvoki la koncernajn partiojn konformiĝi al la provizoraj rimedoj kiujn ĝi opinias necesaj aŭ dezirindaj. Ĉi tiuj provizoraj rimedoj neniel antaŭlimigas la rajtojn, pretendojn aŭ pozicion de la koncernaj partioj. La Sekureca Konsilio prenas laŭdeve en konsideron la eventualan neaplikon de tiuj provizoraj rimedoj. Artikolo 41

La Sekureca Konsilio povas decidi kiuj rimedoj, ekskluzive de la uzo de armforto, estas aplikendaj por efektivigi ĝiajn decidojn, kaj ĝi povas alvoki la Membrojn de Unuiĝintaj Nacioj apliki tiujn rimedojn. Ĉi tiuj povas inkluzivi kompletan aŭ partan interrompon de ekonomiaj rilatoj kaj de fervojaj, permaraj, peraeraj, poŝtaj, telegrafaj, radiaj kaj aliaj komunikiloj, kiel ankaŭ la rompon de diplomatiaj rilatoj. Artikolo 42

Se la Sekureca Konsilio opinias, ke la rimedoj antaŭviditaj en Artikolo 41 povus esti nesufiĉaj, aŭ ke ili montriĝis nesufiĉaj, ĝi povas entrepreni, pere de aeraj, maraj kaj surteraj militfortoj, tian agadon kiu estos necesa por konservi aŭ restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon. Tiu agado povas inkluzivi demonstraciojn, blokadon kaj aliajn operaciojn per aeraj, maraj aŭ surteraj militfortoj de Membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Artikolo 43

  1. Ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj, por kontribui al la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco, akceptas la devon disponigi al la Sekureca Konsilio post ties alvoko kaj konforme al specialaj interkonsento aŭ interkonsentoj, la militfortojn, helpon kaj faciligajn rimedojn inkluzive la rajton de transiro, necesajn por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
  2. Tiu interkonsento aŭ tiuj interkonsentoj reguligos la kvantojn kaj specojn de la militfortoj, ilian gradon de preteco kaj ĝeneralan situon, kiel ankaŭ la karakteron de la faciligaj rimedoj kaj helpo provizenaj.
  3. La interkonsento aŭ interkonsentoj estos pritraktitaj kiel eble plej baldaŭ je la iniciato de la Sekureca Konsilio. Ili estos kontraktitaj inter la Sekureca Konsilio kaj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj aŭ inter la Sekureca Konsilio kaj grupoj de Membroj, kaj ili estas ratifendaj de la subskribintaj Ŝtatoj konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj.

Artikolo 44

Se la Sekureca Konsilio decidis uzi perforton, ĝi devas antaŭ ol alvoki Membron nereprezentatan en la Konsilio provizi militfortojn konforme al la devoj alprenitaj laŭ Artikolo 43, inviti tiun Membron se la Membro tion deziras, partopreni en la decidoj de la Sekureca Konsilio rilate al la uzo de kontingentoj de la militfortoj de tiu Membro. Artikolo 45

Por ebligi al la Organizaĵo apliki urĝajn militajn rimedojn, la Membroj devas teni naciajn aerarmeajn kontingentojn tuj disponeblaj por komuna plenumo de internacia kompulsa agado. En la limoj difinitaj de la speciala interkonsento aŭ specialaj interkonsentoj menciitaj en Artikolo 43, la Sekureca Konsilio, kun la helpo de la Komitato de Milita Stabo, decidas la forton kaj la gradon de preteco de tiuj kontingentoj kaj faras planojn por ilia komuna agado. Artikolo 46

La planojn por la apliko de armforto faras la Sekureca Konsilio helpate de la Komitato de Milita Stabo. Artikolo 47

  1. Estos starigita Komitato de Milita Stabo por konsili kaj helpi la Sekurecan Konsilion pri ĉiuj demandoj rilataj al la militaj rimedoj, kiujn la Konsilio bezonas por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon, al la uzo kaj komandado de la militfortoj metitaj je ĝia dispono, al la reguligo de armilaroj kaj al eventualaj malarmado.
  2. La Komitato de Milita Stabo konsistas el la Stabestroj de la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio aŭ de iliaj reprezentantoj. La Komitato invitas ĉiun Membron de Unuiĝintaj Nacioj, kiu ne estas konstante reprezentata en la Komitato, aliĝi al ĝi kiam la partopreno de tiu Membro en ĝia laboro estas necesa por efike plenumi la respondecojn de la Komitato.
  3. La Komitato de Milita Stabo respondecas, sub aŭtoritato de la Sekureca Konsilio, pri la strategia direktado de ĉiuj militfortoj metitaj je dispono de la Konsilio. Demandoj kiuj rilatas al la komandado de tiuj militfortoj estos reguligitaj poste.
  4. la Komitato de Milita Stabo povas, kun la rajtigo de la Sekureca Konsilio kaj post konsiliĝo kun kompetentaj regionaj organizaĵoj, starigi regionajn subkomitatojn.

Artikolo 48

  1. La agadon necesan por plenumi la decidojn de la Sekureca Konsilio por la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco entreprenas ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj aŭ kelkaj el ili, laŭ la decido de la Konsilio.
  2. Tiujn decidojn plenumas la Membroj de la Organizaĵo rekte kaj per sia agado en la kompetentaj internaciaj institucioj, kies membroj ili estas.

Artikolo 49

La Membroj de Unuiĝintaj Nacioj devas sin reciproke helpi en la aplikado de la rimedoj deciditaj de la Sekureca Konsilio. Artikolo 50

Se la Sekureca Konsilio aplikas kontraŭ iu ŝtato preventajn aŭ kompulsajn rimedojn, ĉiu ajn alia ŝtato, ĉu Membro de Unuiĝintaj Nacioj aŭ ne, kiu alfrontas specialajn ekonomiajn problemojn pro la aplikado de tiuj rimedoj, rajtas konsulti la Konsilion pri la solvo de tiuj problemoj. Artikolo 51

Nenio en ĉi tiu Ĉarto limigas la naturan rajton de individua aŭ kolektiva memdefendo en kazo de armita atako kontraŭ Membro de Unuiĝintaj Nacioj, ĝis la Sekureca Konsilio estos aplikinta la rimedojn necesajn por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon. La rimedoj aplikataj de la Membroj en la uzo de ĉi tiu rajto de memdefendo estas tuj komunikendaj al la Sekureca Konsilio, kaj ili neniel ŝanĝos la rajton kaj devon de la Sekureca Konsilio laŭ ĉi tiu Ĉarto entrepreni agadon en iu ajn momento laŭ maniero kiun ĝi opinias necesa por konservi aŭ restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.