Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro XIV

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro XIV LA INTERNACIA KORTUMO Artikolo 92

La Internacia Kortumo estas la ĉefa juĝa organo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi funkcias konforme al la aldonita Statuto, kiu baziĝas sur la Statuto de la Konstanta Kortumo de Internacia Justico kaj estas integra parto de ĉi tiu Ĉarto. Artikolo 93

  1. Ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj estas, kiel tiaj, ankaŭ partioj de la Statuto de la Internacia Kortumo.
  2. Ŝtato kiu ne estas Membro de Unuiĝintaj Nacioj povas fariĝi partio de la Statuto de la Internacia Kortumo laŭ kondiĉoj decidotaj en ĉiu kazo de la Ĝenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio.

Artikolo 94

  1. Ĉiu Membro de Unuiĝintaj Nacioj promesas konformiĝi al la decido de la Internacia Kortumo en iu ajn afero en kiu ĝi estas partio.
  2. Se unu partio en afero ne plenumas la devojn kiuj koncernas ĝin laŭ juĝo proklamita de la Kortumo, la alia partio povas sin turni al la Sekureca Konsilio, kiu povas, se ĝi opinias tion necesa, fari rekomendojn aŭ decidi pri la rimedoj aplikotaj por efektivigi la juĝon.

Artikolo 95

Nenio en ĉi tiu Ĉarto malebligas al Membroj de Unuiĝintaj Nacioj konfidi la solvon de siaj disputoj al aliaj tribunaloj laŭ interkonsentoj kiuj jam ekzistas aŭ kiuj povos esti kontraktitaj en la estonteco. Artikolo 96

  1. La Ĝenerala Asembleo aŭ la Sekureca Konsilio povas postuli de la Internacia Kortumo konsultan opinion pri iu ajn jura demando.
  2. La aliaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la specialigitaj institucioj, kiuj povas en iu ajn momento ricevi de la Ĝenerala Asembleo tiucelan rajtigon, same tiel povas postuli konsultajn opinion de la Kortumo pri juraj demandoj kiuj stariĝas en la kadro de ilia agadsfero.