Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro XV

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro XV LA SEKRETARIATO Artikolo 97

La Sekretariato konsistas el Ĝenerala Sekretario kaj la oficistaro bezonata de la Organizaĵo. La Ĝeneralan Sekretarion nomas la Ĝenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio. Li estas la ĉefa administra funkciulo de la Organizaĵo. Artikolo 98

La Ĝenerala Sekretario agas en tiu kvalito en ĉiuj kunvenoj de la Ĝenerala Asembleo, de la Sekureca Konsilio, de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la Kuratoreca Konsilio. Li plenumas ĉiujn aliajn funkciojn kiujn konfidas al li tiuj organoj. La Ĝenerala Sekretario faras ĉiujaran raporton al la Ĝenerala Asembleo pri la agado de la Organizaĵo. Artikolo 99

La Ĝenerala Sekretario povas atentigi la Sekurecan Konsilion pri ĉiu ajn afero, kiu laŭ lia opinio povas minaci konservon de la internaciaj paco kaj sekureco. Artikolo 100

  1. Plenumante siajn devojn la Ĝenerala Sekretario kaj la oficistaro devas nek peti nek ricevi instrukciojn de iu ajn registaro aŭ de iu ajn alia aŭtoritato ekster la Organizaĵo. Ili devas sin deteni de iu ajn ago malakorda kun ilia rolo de internaciaj funkciuloj kiuj respondecas nur al la Organizaĵo.
  2. Ĉiu Membro de Unuiĝintaj Nacioj promesas respekti la ekskluzive internacian karakteron de la funkcioj de la Ĝenerala Sekretario kaj de la oficistaro kaj ne klopodi ilin influi en la plenumado de iliaj taskoj.

Artikolo 101

  1. La oficistojn nomas la Ĝenerala Sekretario laŭ regularo decidita de la Ĝenerala Asembleo.
  2. Adekvata oficistaro estas daŭre disponigita al la Ekonomia kaj Socia Konsilio, al la Kuratoreca Konsilio kaj laŭbezone al la aliaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu oficistaro estas parto de la Sekretariato.
  3. La decida konsidero en la dungo de oficistoj kaj en la difino de iliaj labor-kondiĉoj, devas esti la neceso akiri la plej altajn gradojn de kapableco, kompetenteco kaj honesteco. Ankaŭ la graveco de enoficigado sur kiel eble plej vasta geografia bazo devas esti atentata.