Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro XVI

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro XVI DIVERSAJ PRESKRIBOJ Artikolo 102

  1. Ĉiu traktato kaj ĉiu interŝtata interkonsento kontraktita de iu ajn Membro de Unuiĝintaj Nacioj post la ekvalido de ĉi tiu Ĉarto estos kiel eble plej baldaŭ registrita ĉe la Sekretariato kaj de ĝi publikigita.
  2. Neniu partio de traktato aŭ interŝtata interkonsento, kiu ne estas registrita konforme al la reguloj de paragrafo 1de ĉi tiu Artikolo povas alvoki tiun traktaton aŭ interkonsenton antaŭ iu ajn organo de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 103

En kazo de malakordo inter la devoj de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj laŭ ĉi tiu Ĉarto kaj iliaj devoj laŭ iu ajn alia interŝtata interkonsento, iliaj devoj laŭ ĉi tiu Ĉarto superregas. Artikolo 104

La Organizaĵo ĝuas sur la teritorio de ĉiu Membro tiun juran kapablon kiun ĝi bezonas por plenumi siajn funkciojn kaj atingi siajn celojn. Artikolo 105

  1. La Organizaĵo ĝuas sur la teritorio de ĉiu Membro tiujn privilegiojn kaj imunecojn kiujn ĝi bezonas por atingi siajn celojn.
  2. La reprezentantoj de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la oficistoj de la Organizaĵo same tiel ĝuas tiujn privilegiojn kaj imunecojn kiujn ili bezonas por sendepende plenumi siajn funkciojn rilate al la Organizaĵo.
  3. La Ĝenerala Asembleo povas fari rekomendojn kun la celo difini la detalojn de apliko de paragrafoj 1 kaj 2 de ĉi tiu Artikolo aŭ proponi al la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj konvenciojn pro tiu celo.