Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro XVII

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro XVII TRANSIRAJ ARANĜOJ POR SEKURECO Artikolo 106

Ĝis la ekvalido de la specialaj interkonsentoj menciitaj en Artikolo 43 kiuj, laŭ la opinio de la Sekureca Konsilio, ebligas al ĝi komenci la plenumadon de siaj respondecojn laŭ Artikolo 42, la partioj en la Kvarstata Deklaracio subskribita en Moskvo la 30an de Oktobro, 1943, kaj Francio konsiliĝos, konforme al la reguloj de paragrafo 5 de tiu Deklaracio, unu kun la alia kaj laŭbezone kun aliaj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kun la celo entrepreni kune, en la nomo de la Organizaĵo, tiun agadon, kiu estos necesa por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon. Artikolo 107

Nenio en ĉi tiu Ĉarto senvalidigas aŭ malebligas, rilate al iu ajn ŝtato kiu dum la Dua Mondmilito estis malamiko de iu ajn subskribinto de ĉi tiu Ĉarto, agadon entreprenitan aŭ permesitan, rezulte de tiu Milito, de la Registaroj kiuj respondecas pri tiu agado.