Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj/Ĉapitro XVIII

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉapitro XVIII AMENDOJ Artikolo 108

Amendoj al ĉi tiu Ĉarto ekvalidos por ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kiam ili estos akceptitaj per voĉdono de plimulto de du trionoj el la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj ratifitaj, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj, de du trionoj el la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj inkluzive ĉiujn konstantajn membroj de la Sekureca Konsilio. Artikolo 109

  1. Ĝenerala Konferenco de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj, kun la celo revizii ĉi tiun Ĉarton, povas kunveni je dato kaj loko fiksotaj per voĉdono de plimulto de du trionoj el la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per voĉdono de iuj ajn naŭ membroj de la Sekureca Konsilio. Ĉiu Membro de Unuiĝintaj Nacioj havos unu voĉon en la Konferenco.
  2. Ĉiu ŝanĝo de ĉi tiu Ĉarto rekomendita de la Konferenco per voĉdono de plimulto de du trionoj ekvalidos tuj post kiam ĝi estos ratifita, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj, de du trionoj el la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.
  3. Se tia konferenco ne estas kunveninta antaŭ la deka ĉiujara sesio de la Ĝenerala Asembleo post la ekvalido de ĉi tiu Ĉarto, propono ĝin kunvoki estos metita en la tagordon de tiu sesio, kaj la konferenco kunvenos se tiel estos decidite per voĉdono de plimulto el la membroj de la Ĝenerala Asembleo per voĉdono de iuj ajn sep membroj de la Sekureca Konsilio.