Ĉe l' bordoj de rivero Sar

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Ĉe l' bordoj de rivero Sar
de Rosalía de Castro
Tradukita de Antonio Marco Botella
El la libro En las orillas del Sar (1884)

La cindr-koloraj akvoj, nudaj arboj
kaj altaj montoj ankaŭ grizaspektaj;
ruĝbruna brumo kio ĉion kovras
kaj la nubar' fluganta tra l' ĉielo;
tristec' kaj grizo sur la tero regas...
Kolor' de maljuneco!

De temp' al tempo pluvo monotona
kaj branĉ-rumoro sonas;
tra l'arboj siblas vento
kvazaŭ tenera plendo
tiel profunda kiel kordolora,
ŝajne vokante triste la mortintojn.

Sekvata de l' ĉashundo frid-tremanta,
plugist', mantelo griza,
trairas la montar' per paŝo firma;
silentas la dezerto,
nur nigras la marĉetoj inter herboj
de la ampleksa paŝtej' verd-intensa,
kie la blankaj mevoj halte knaras,
dum nigraj korvoj grakas.
De mia domfenestro,
skurgita de senbribaj elementoj,
mi, ĝoja kaj pensema, plaĉe aŭdas
la aĉan brukoncerton
al mia kor' agrabla...
Ho, plaĉa vintro-beno!

Milfoje estu vi bonvena, kara,
mia severa, sombra kamarado,
ĉu vi ne estas antaŭul' feliĉa
de milda majo kaj april' festena?

Ha! se la trista vintro de la vivo,
kiel vi de florar' kaj cefiroj,
anticipiĝus al printemp' eterna
de miaj revoj kaj plej bel-aspiroj!

Fontoj[redakti]