Ĉe la limŝtono

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Ĉe la limŝtono
de Verner von Heidenstam
Tradukita de Jln

Veturiloj rulis al la garbejo, ŝarĝitaj je fojno. Vidante la forkegojn briletajn, en la sunhelaĵo, mi ekmemoris ke la forĝisto faris ilin el kugloformiloj kaj alia feraĉo, trovitaj de li en kesto en la preĝeja subtegmento, kaj pri kio li ne havis komprenon, restigi ĝin senŝanĝe. Ja piediris mi, sed la penso estas kur­ĉevalo, kiu saltas ne nur trans remparojn kaj fosaĵojn, sed ankaŭ trans jarcentojn. La tuta pejzaĝo mal­heliĝis, kaj jen mi staris inter avel­arboj en arbar-rando super neĝ­kovrita deklivo ĉe la malnovepoka regnolimo al la provincoj de Dan­lando [1], Trans la glaciiĝinta rivereto neklare aperis kelke da dometoj kaj budoj.

* * *

Deko da svedaj maroderoj, laci­gitaj de klopodoj kaj malsato, ĵetkuŝiĝis por mallonga tempeto en la neĝon inter la juniperoj, sed kvan­kam la februarnokto estis frosta ili ne kuraĝis ekbruligi varmigfajron, ĉar ili timis esti rimarkotaj. Sola fajrosplito kraketadis kaj tremflamis en la bluŝvelinta mano de smolanda kamparanservisto [2], kiun ili pro liaj longaj haroj nomis Kaprohirto. Es­tis, aŭdeble el la ordonkrioj al li de la soldatoj, ke ili lin devigis akom­pani kiel vojmontranto kaj por kon­duki ilian solan pakĉevalon, terure malgrasiĝintan, eluzitan rajdĉevale­ton kun malakriĝintaj hufferoj, kiu portis sur la dorso paron da saketoj kaj sur vundita antaŭkruro sang­makulitan ĉifonon.

Kaprohirto, kiu bruetante per la ligĉeno surgenuis apud arbeto por alligi la ĉevalon, senpaŭze parolis je mallaŭtigita kaj tima tono kun soldato, kiu, kun sur la ventro la ponardego longa je dek ok futoj, faligis sin surdorse en la neĝon.

"Vi estas el la sama paroĥo, kiel mi, kaj brava soldato, kaj paroli kun vi faciligas, al mi la senton", li flustris. "Ĉu vi memoras, kiel Jes­per Cruus [3] parolis al ni sur la preĝeja korto la antaŭan dimancon? Antaŭ ĉio, knaboj, li diris, vi neniam agu spite via konscienco kaj Dia parolo en via koro".

"Tio estas ĝuste ankaŭ kion mi diras", la soldato respondis mal­milde "Se vi volas esti senskrupule neĝenata de la konscienco, vi obeu sengrumble la ordonojn de la fen­riko [4]. Vidu kiel severa li aspektas, la fenriko, tie kie li sidas sur la ŝtipo. Perdinte la vojon kiel ni, li ordonis ke vi, kiu konas la vojetojn, gvidu nin. Nun uzu la okazon por ripozi, junulo, ĉar, se ni povos iom mallaciĝi, vi atestos kiel svedaj mi­litistoj elacet-pagigos la vilaĝon de la jutoj [5] tie msupre trans la rivereto".

"Mia konscienco avertas min, kaj diras, ke estas grava peko antaŭ la Sinjoro ataki kaj mortigi la vilaĝan­kompatindulojn tie malsupre, kiuj ne­nian malbonon faris al ni. Ĉu mi mal­obeu la konsciencon kaj Dian or­donon en mia koro, por obei la fenrikan ordonon en mia orelo?"

La soldato rigardis supren sur Kaprohirto, kiu sian okupeton ple­numis en la flava lumeto de la estingiĝanta fajrosplito. Kaprohirto ne estis tia fortmembra viro, da kiaj la svedoj havis multe, kiam ili an­taŭe je kelkaj tagoj venkis la da­nojn sur la ebenaĵo de Kölleryd [6]. Kontraŭe li estis maldika kaj mal­fortika, kun kanabkoloraj haroj pen­dantaj rekte malsupren, kiel tiuj de virino. Lia vizaĝo estis ovala kun briletaj, grizaj okuloj, kies rigardo maltrankvile vagis ĉiudirekte. Sed la ekkreskantaj lipharoj, kiuj hirte sidis super liaj maldikaj lipoj, donis ŝajnon de ribelema spito al la cetere mildaj trajtoj.

"Kiu ne volas obei en milito, tiu perdigas al si la vivon", respondis la soldato. "Hakfaligi jutojn estas antaŭ la Sinjoro tiel juste, kiel iro al komunio Oni diras, sed mi ne scias ĉu estas vero, ke kiam oni deŝiras la vestojn de mortigitaj ju­toj, ili ne estas kreitaj kiel aliaj viroj kaj virinoj. Kaj, ĉu vi ne vidis, ke kiam dana viro parolas, li antaŭenŝovas la mentonon kaj ŝan­celmovas la buŝon precize kiel mal­juna virinaco?"

"Tiel vi ne kredu. Vi vidas ion malhelan trans la rivereto, starantan super la neĝkampo. Estas tie, kie la jutaj vilaĝanoj kolonigis sian hejtlignon. Nu. Vi scias ke mi kiel duonaĝulo partoprenis tranĉilbatalon, kaj devis kiel mortiginto vagi tri jarojn en arbaro. Ununokte en la frosta vintromezo mi estis senfortiĝinte kuŝanta ĉe la ligno­kolono tie. En la mateno venis du jutaj maljunulinoj por deporti hejt­lignon. Unu tuj volis bati min je la kapo per lignaĵo kaj voki la vi­laĝanojn, sed la alia petis ke ŝi ne faru tiel. Vi devus esti vidinta, kiel sia buŝo moviĝis, dum ŝi parolis sian danlingvon. Ili ambaŭ havas filojn en la milito, ŝi diris - mi komprenas ja la lingvon de la danoj tiel bone kiel mian propran kaj se ili nun kompatos la svedon, Dio povos savi de la kamaradoj de la svedo ilin kaj iliajn filojn. En la antaŭtagmezo ŝi venis al mi donante nigran panon kaj -lakton kaj tiun ĉi ŝaffelan ĵaketon, kiun ankoraŭ mi havas sur mi. Tiel mi releviĝis kaj fariĝis piedrapida. Sed mi vidis, ke la maljunulinoj loĝas en tiu dometo, kiu staras tie plej ekstreme al la maldekstro. Neniam mi povus kunhelpi por bruligi ĝin, kiu kredeble estas ilia sola posedaĵo en tiu ĉi mondo. Ĉu la sankta skribo ne diras - - -"

"Nun mi jam ne estas aŭdema!" oscedis la soldato malfermante la okulojn, sed li pripensis kia stranga homo Kaprohirto ĉiam estis. Li estis neregebla ulu, kiam li kiel bubo devis ekvagi en la arbaro, sed revenis hejmen tute ŝanĝita. Legi skribon aŭ preson li ne sciis, sed en la pregejo ĉiam auskultis tiel zorge, kaj parolis kun la pastro tiel multe, ke li estis plenŝargita je sentencoj el la biblio. Kaj neniu estis pli certa ol li je vortoj kaj tono de iu psalmo. La antaŭan vesperon la soldatoj elrabis halandan kam­parandomon [7], kaj pendigis la vila­ĝanon renverse ĉe la fumtrua mal­fermilo super la ardkarbo sur la fajrejo. Tiam Kaprohirto la tutan tempon iris predikante biblisenten­cojn ĝis du soldatoj batis lin tiel, ke li silentiĝis.

Meditante pri ĉi tio la soldato dormiĝis, kie li kuŝis en la neĝo.

Post iom da tempo lin vekis skuo ĉe la ŝultro, kaj kontraŭ la klara noktĉielo li vidis la kurbmoviĝantan staturon de Kaprohirto, kiu klinas sin super li. Sed li piedbatis lin per la kalkanumo de sia peza ĝefemura boto, tondrante:

"Vi unufoje silentu, viro, kaj lasu al mi dormi!"

Post tio li vidis, ke Kaprohirto malproksimiĝas je kelko da pasoj, kvazaŭ hezintante, kaj ke li restas starante. Fine li malaperis en la mallumo, murmurante: "Tio do oka­zu en nomo de Jesuo!"

La soldato apenaŭ redormis, an­taŭ ol li aŭdis vokon. Ĉiuj stari­ĝis tuj. Fajro-lumo brilis sur la neĝo, kaj trans la rivereto, sed en pafdistanco, la kolono de la hejt­ligno flamis. Senĉapele, kun la longaj haroj en malordo, Kaprohirto kuradis meze de fajreroj kaj fumo, ŝovante kaj kunĵetante la brulantajn lignaĵojn por nutri la fajron. Lia ombro kuŝis kvazaŭ peco el funebra drapo ĝis malproksime sur la neĝebenaĵo.

Malpuraj, nerazitaj, kun difektitaj alkledaj trunkvestoj la soldatoj sta­ris en la arbar-rando, kaj la fajro­lumo brilis sur iliaj ŝtalĉapeloj, po­nardeĝoj kaj muskedoj. La fenriko, nelonga fortikstatura viro kun gran­degaj lipharoj kaj profunda cikatro transverse de la nazo, kriis malsup­ren al Kaprohirto:

"Ĉu vi frenezas, bubo, aŭ kio trafis vin? Ni ne estas pli ol dek viroj, kaj povos preni la vila­ĝon nur surprizatake. Nun vi vekis per via fajro la jutojn el ilia dormo. Aŭdu, ili jam kriegas je siaj ligno­kornoj! Kaj nun komencas la pre­ĝeja sonorilo!"

"Mia hejmo", respondis Kapro­hirto, "kuŝas en Småland je du mejloj[8] de tie ĉi, kaj kvankam ŝtono, kiu staras tie supre sur la arbara altlongaĵo, estas nomita la limŝtono, tamen mi ne povas forgesi, ke la kompatindaj vilaĝanmizeruloj tie ĉi estas homoj kiel ni memo. Averti la jutojn mi volis. Tial mi ekbrul­igis la hejtaĵkolonon. Ĉu ne estas legeble en la vortoj de Dio,' ke - - -".

"Vortoj de Dio kaj la militregu­laro estas diferencaj aferoj, pri tio vi baldaŭ konvinkiĝos. Perfidinton oni ja ekspedu rapide. Tien ĉi, du muskedistoj, kaj helpu la smolanda­non al la ĝusta lando de la bibliaj sentencoj!"

Du soldatoj pasis antaŭen kaj starigis la altajn ferforkojn, per kiuj ili apogis siajn muskedojn. Ĉe la fajrolumo ili zorge esploris la polvon sur la ekbruligpladeto, kaj malantaŭ ili staris tria soldato, blas­femante kaj tintigante la fajrostalon por ekbruligi la meĉon.

Antaŭ la flamanta hejtajkolono haltis Kaprohirto kun la maldekstra piedo iom ŝovita antaŭen, la kapo kun la longaj malordaj vilaĝanharo fiere levita, kaj la grandaj manoj forte pugnitaj. Brulanta lignero falis apud li lumante la vizaĝon, kiu, kun la vagema rigardo direktita supren, esprimis preskaŭ feliĉegon. Tiamaniere li atendis la morton. Sed post kelkaj momentoj li devis levi manon kaj grati ŝultron, kie la puloj ekmordetis. Sammomente tondris du pafoj en la senventa silento.

Kaprohirto estis falinta teren, sed ankoraŭ antaŭ ol la kapo malleviĝis kaj la haroj ekbruliĝis, li kriis obstine, apogante sin je la kubuto:

"La voĉo de la konscienco interne de ni estas pli sankta ol la ordonoj de la fenriko!"

Unu el la muskedistoj respondis moke kaj kun larĝa gajrideto:

"Ĉu ci ne komprenas ke, se ĉiuj parolus tiamaniere, estus ja tute maleble fari militon".

La eĥo portis la vortojn super la neĝaj montfendoj, dum la fajro­lumo ruĝigis la februar-altan nokt-ĉielon de la dek-sepa jarcento.

Notoj[redakti]

  1. La sudsvedaj provincoj Halland ĝis 1645, Skåne kaj Blekinge ĝis l658 apartenis al la dana regno.
  2. Småland, sudsveda provinco (prononcu: Smóland: Tiuj germanoj kaj slavoj kiuj kuti­mas prononci finan do-sonon kiel t, povasas diri smólan, kiel okazas en vulgara sveda parolo).
  3. Jesper Mattsson Cruus (c=k), sveda militestro, naskigis 1576 (?), mortis 1622.
  4. Titolo de subalterna oficiro de rango diferenca dum malsamaj epokoj.
  5. Malnova sveda nomo por danoj ĝenerale. Komparu la nomon Jutlando.
  6. Batalo inter svedaj kaj danaj trupoj en februaro 1612.
  7. Komparu kun rimarko (1).
  8. La malnova sveda mejlo estis iom pli ol dek kilometroj.