Ĉu ŝi amas aŭ ne amas?!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Ĉu ŝi amas aŭ ne amas?!
de Bolesław Prus
Tradukita de Kabe

Foje mi renkontis nokte sur Luterana Placo mian amikon Karlo. Kun alte levita kapo li strange, senorde vagis tie. Li kuris zigzage, haltis, iris flanken, malantaŭen, marŝis sur la herbo kaj tuŝegis la junajn arbojn.

Ŝajnis al mi, ke li havas sekiĝintajn lipojn kaj malsane ruĝajn vangojn.

Li ne tuj rekonis min kaj komencis paroli kun febra rapido:

"Vi ridas? Mi scias, ke vi trovas min freneza. Tamen mi ne ŝanĝus mian frenezon por via filozofa trankvilo. Indiferentaj estas por mi viaj grandaj demandoj!... La amo -- jen estas demando..."

"Ĉu vi atendas iun?"

"Kompreneble!" respondis li per senbezone aroganta voĉo. "Ĉu vi pensas, ke mi tion malkonfesos? Tute ne. Mi eĉ diros al vi, ke mi pasigas ĉi tie tutajn vesperojn kaj mi estas feliĉa, se post semajna vagado mi renkontos kaj rigardos ŝin -- nur dum kelke da minutoj."

"Tio estas en ĉiu okazo iom unutona."

"Mi tion diversigas: iafoje mi pensas, ke ŝi jam amas min, iafoje mi divenas, ĉu ŝi min amas? Aŭ mi aranĝas ludon por antaŭvidi la sorton kaj irante de unu rando de l' placo al la alia mi kalkulas la paŝojn: 'Ŝi amas' -- 'ŝi ne amas' -- 'ŝi amas' -- 'ŝi ne amas' ... Sed hodiaŭ mi elpensis ludon pli konvenan por mi. Mi elektas sur la ĉielo stelon kaj poste sur la placo mi serĉas punkton, de kiu mi povus vidi ĝin ĝuste super la pinto de l' preĝeja kupolo. Se mi tuj trovas tian punkton, kaj mia stelo ekbrilas super la kruco, tio ĉi signifas: 'ŝi amas'..."

"Ĉu vi ofte trafas?"

"Sufiĉe ... kaj tio neesprimeble ĝojigas min."

"Bonan nokton!" mi diris.

"Ho!" murmuretis li, tirante mian manon, "vin mirigas, ke ekzistas homo, kiu kuraĝas laŭte diri, ke li amas kaj kiel li amas..."

Foririnte dekkelke da paŝoj, mi haltis ĉe la trotuaro, kaj mia amiko ree komencis sian ludon, ŝanceliĝante kvazaŭ ebria.

Sur la kurbiĝo de l' vojeto, preter la enamiĝinto, du ombroj pasis. La paro kaj la solulo ne rimarkis unu la alian, ĉar li seninterrompe observis la stelojn, kaj ili vive parolis. Ili iris brakon ĉe brako, malrapide kaj tiel proksime unu ĉe l' alia, ke ili formis kvazaŭ unu estaĵon. La virino klinis la kapon al la ŝultro de l' viro, kaj li -- ŝajnis al mi -- premis ŝian maneton.

Kiam ili proksimiĝis al la trotuaro, la lumo de la lanterno falis sur ilin. La virino estis ŝi, la viro -- alia mia amiko Jozefo.

Ili rapide salutis min por plej baldaŭ liberiĝi de mi. Nur ŝi nerve premis mian manon kaj, fiksante sian rigardon sur miaj okulvitroj, diris mallaŭte:

"Mi esperas, ke Karlo ne aŭdos pri tio eĉ unu vorton..."

Kaj ili foriris, sed ŝi ankoraŭ unu fojon rigardis min minace kaj aldonis per voĉo, kiu similis la murmureton de kolombaj flugiloj:

"Alie mi estos tre kolera!"

Mi estas certa, ke en tiu ĉi momento mia amiko Karlo vidis la stelon ĝuste super la kupola pinto...