Ĉu Armeo aŭ civila neperforta defendo ?

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Aŭtoro : Georges BAUDONNEL, Jean-François BESSON, Jacques de BOLLARDIERE, Marc BRESSOU, Yvonne LABANDE, LANZA DEL VASTO, Jean LASSERRE, Aimé LEAUD, Olivier MAUREL, Gérard MILLISCHER, Roger MOREAU, Albert RATZ, Françoise THOMAZO, Jean TOULAT

Antaŭparolo[redakti]

Enkondoku de la cifera versio (januaro 2018)[redakti]

Dank’al feliĉa hazardo unu el ni trafis tiun libreton, kiu tronis en la biblioteko de ĝiaj geavoj (dankon plenkore al ili por ĉi tiu eltrovo). Post senhalta kaj avida legado, kiam nia amiko revenis hejme, ĝi tutfeliĉe transdonis ĝin al ni, kaj la argumentado sammaniere ĉarmis nin. Ni rapide kundecidis diskonigi tiun pensadon kun kiel eble plej multe da personoj. Nun estas farata per tiu elektronika versio kaj la esperanta kaj hispana versioj [la unua versio de la libro estis en la franca]. Ni esperas ke tiu libro ĝojigos vin tiom ol ni kaj ke ĝi nutros vian pripensadon. Dankon al Olivier Maurel, unu el la ĉefaj aŭtoroj, pro ĝia aflabla kunsento denove alirebligi tiun libron. Rilate al la aldonaĵoj aŭ modifaĵoj, ni korektis kelkajn preserarojn kaj elektis uzi modernajn tipografajn regulojn por faciligi la legadon. Ni ankaŭ decidis forigi kelkajn pasintajn informadojn (t.e ekzemple la prezo-librojn, la poŝtajn adresojn kaj la personajn kontaktojn, ktp.). En la esperanta versio ni decidis ne lasi la aldonaĵojn - sed, se iu esperantisto ŝatus traduki ilin de la franca, ĝi estas bonvena.

Averto al la leganto[redakti]

Skribante tiun studon, la francaj verkintoj celis ĉefe konsciigi siajn samlandanojn pri la domaĝoj de ilia defendsistemo kaj proponi al ili alternativon.

En la unua parto de la broŝuro, ili resumas la kritikojn, kiujn oni povas fari kontraŭ la armeo. En la dua parto, ili demandas sin, ĉu perarmila defendo reale efikas. Tiu analizo koncernas unue la situacion en la nuntempa Francio. Sed la militigado bedaŭrinde ne estas monopolo de la franca ŝtato. Tial tiu analizo estas unu ekzemplo de ĝenerala fenomeno.

En la tria parto de sia studo, la verkintoj, per ekzemploj de faktaj agadoj el diversaj landoj (notinde kontraŭ naziaj agresantoj) montras, ke eblas alia defendsistemo : la neperforta defendo.

En sia konkludo, ili esprimas sian deziron, ke efektiviĝu kunordigo kun la aliaj popoloj. Tial, konsiderante, ke Esperanto estas bonega ilo por ebligi la necesan debaton, mi, kun la helpo de pacistaj amikoj, verkis tiun esperantlingvan eldonon por miaj kamaradoj de SAT kaj por la tuta esperantistaro.

La tradukintino.

Enkonduko de la eldono de 1975[redakti]

Ĉu oni ĝojas pro tio, ĉu oni bedaŭras tion, la konfido de la Francoj al ties defenda sistemo ŝajnas forte ŝancelita. Admiralo de Joybert, kiam li estis stabestro de la franca mararmeo, konfesis tion publike : Estas nekontesteble, ke multaj francoj, el ĉiuj aĝoj kaj situacioj, demandas sin pri la neceso de nacia defendo, kaj pli precize, de la Armitaj Fortoj"[1]. Tiuj diroj estis konfirmataj en 1973 kaj 1974 far sinsekvo da manifestacioj, kiujn, pro ilia graveco, la francaj gazetaro kaj televido devis larĝe eĥi : traktorveturado al Parizo far la kamparanoj de Larzako, manifestacioj de la liceanoj kaj studentoj kontraŭ la forigo de la prokrastoj por la enregimentiĝo kaj kontraŭ la soldatservo, deklaracio de la eklezioj pri la armilkomerco[2], kampanjo por oponi al la nukleaj eksperimentoj, procesoj de obĵetantoj kaj oberifuzantoj, alvoko de la cent soldatservuloj, agitado en la kazernoj, manifestacio en Uraguignan, ktp. Krome, ekstera evento, la ŝtatrenverso far la ĉiliaj militistoj, revigligis la debaton pri la loko kaj rolo de la armeo en la nacio.

Se, kiel asertis la franca eksministro Michel Debre en la “Blanka Libro pri la nacia defendo”, “kiaj ajn estas la manieroj de defendo, neniu politiko valoras sen nacia konsento”, ŝajnas, ke la valoro mem de la franca defenda politiko foriĝis, kaj ke trudiĝas revizio, eble korŝira.

Estus tre danĝere, tamen, sin lasi al sendetala kontraŭmilitismo. Ĉar la nuntempa kontraŭmilitismo apogas sin — kiel oni vidos ĉi—poste — sur tro diversaj kaj tro moviĝemaj bazoj, por povi konsistigi agadprogramon.

Krome, la registaro, la militistaro kaj granda parto de la publika opinio prave asertas, ke popolo rajtas kaj devas defendi sian vivon kaj siajn rajtojn kontraŭ ekstera agreso. Nenia ekstera politiko, kiel ajn pacema, povas sola ŝirmi popolon kontraŭ okazeblo de agreso. Eĉ probablas ke en la mondo de superregadoj kaj perfortoj, kie ni vivas, popolo, kiu intencus faradi eksteran politikon vere justan kaj paceman, estus devigata pridiskutigi la internacian malordon, kaj per tio nepre turnus kontraŭ sin multajn malamikaĵojn far la profitantoj de tiu malordo (la multnaciaj societoj, interalie).

Alivorte, la pridiskutigado de la perarmila defendo [3] ne povas nek devas okazi sen la esplorado de alia defendformo. En tiun esploradon la verkintoj de la studo tie ĉi esperantigita celas enirigi la leganton.

Nu, ekde la finpretigo de la teknikoj de neperforta agado far Gandhi en Sudafriko kaj en Hindio, allumiĝis la ideo, ke tiujn teknikojn oni povus uzi kontraŭ alilanda invadanto. Tiun intuicion konfirmis la sukceso de kelkaj neperfortaj luktoj kontraŭ la nazia okupanto. En la skandinavaj kaj anglosaksaj landoj la “civila neperforta defendo” (anglalingve “strategy of civilian defence”) jam estis temo de pluraj verkoj. En Francio tiu vojo restis neesplorita, krom kelkaj partaj studoj. La francaj verkintoj de tiu ĉi studo aldonas sian[4].

Ili plene konscias pri la limoj kaj nesufiĉoj de sia laboro. Funda verko pri neperforta defendo estas ankoraŭ skribenda kaj ili ege deziras, ke tia tasko estu entreprenata.

Tamen la publikigo de ilia studo ŝajnis al ili nepre necesa en momento, kiam tiom da Francoj demandas sin pri sia defendsistemo, kaj kiam esprimiĝas tiom da eraraj komprenoj pri neperforta defendo. Ateste la artikolo “La Violence et la force” (Perforto kaj forto) publikigita de generalo BeauVallet en “Forces Armées Françaises” en oktobro 1973. La verkinto konsideras neperforton “rifuzo sin defendi”, sinteno, kies “malinstiga valoro kaj liberiga valoro estas preskaŭ neniaj”, elekto, kiu, se ĝi ĝeneraliĝus, “riskus sekvigi malkreskon de la defenda spirito”. Nu, unu el la bazoj de neperforto estas ĝuste la rifuzo kunlabori kun maljusto.

Same, Pierre Davezies, direktoro de la Universitata Centro de Militaj kaj Strategiaj Studoj de la universitato Parizo 1, similigas neperforton kun formo de “kolektiva abdiko” aŭ de “senmezura nekonscio” kaj nomas ĝin “pasiveco” aŭ “inhibicio” [5].

Ne plu eblis lasi sen respondo tiajn kontraŭsencojn pri neperforto.

La verkintoj, do, unue provis klarigi la ĉefajn kialojn de la konfigkrizo, kiu pridiskutigas la nuntempan defendsistemon. Sajnis al ili, ke tiu krizo havas kvar ĉefkialojn : politikan, ekonomian, ekologian kaj moralan.

Sed tiuj kritikoj ofte koncernas nur la konsekvencojn de perarmila defendo kaj la nekonfesatajn funkciojn de la armeo. Ŝajnis al ili, ke estas ankaŭ nepre necese esplori de proksime la efikecon de perarmila defendo en ĝia oficiala funkcio : la defendo de la teritorio kaj de la landanaro. Ĉu la perarmila defendo vere plenumis tiun funkcion pasintece ? Cu ĝi povas plenumi ĝin nune kaj estontece ? Tio estas dubinda, kaj oni provas klarigi kial.

Ili prezentas poste tion, kio povus esti civila neperforta defendo, kaj la problemojn, kiujn okazigus ĝia starigado. Nome, la defendo de lando ne povas esti apartigata de ĝia politiko, de ĝia ekonomio, de ĝiaj sociaj strukturoj kaj tial ŝanĝado de la perarmila defendo ne eblus sen malfacilaĵoj. Sed veras ankaŭ la malo, kaj la ŝtatrenverso far la ĉiliaj militistoj kruele pruvis, ke la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj problemoj ne povas trovi solvon aparte de la militaj problemoj.

Ŝajnas, fine, ke la konsciiĝo, kiu nuntempe okazas, politike al malcentrigado, ekonomie al memmastrumado, kaj ekologie al esplorado de “leĝeraj teknikoj”, aŭ, laŭ la dirmaniero de Ivan Illich, de “kunviveblaj” iloj, perfekte samdirektas kun la esplorado de neperforta defendo. La komunaĵo de tiuj orientadoj estas la strebo redoni al la individuoj kaj al la lokaj komunumoj iniciatojn, respondecon kaj povon. Nu, la ekagilo de neperforto estas en ĉies koro, ĝia efikeco dependas de la solidaro de tiuj, kiuj uzas ĝin, kaj ĝiaj agrimedoj donas al individuoj kaj al lokaj komunumoj veran povon.

Tial, se estas dezirinde, ke ĝi estu legata de respbnsuloj politikaj, sindikataj, militistaj, religiaj, por ke ili demandu sin, sianivele, pri la civila defendo kaj pri la problemoj, kiujn tia defendo levas, tiu studo celas ankoraŭ pli tiujn, kiuj ajn ili estas, kiuj ekkonscias pri la minacoj pezantaj sur ni (kaj ĉefe pri tiuj rekte naskataj de la sistemoj de perarmila defendo). Ĉar ŝajnas finfine, ke per la bazo, per la premado kaj kreemo de la individuoj, de la grupoj kaj de la lokaj komunumoj, povos realiĝi iom post iom la transformon de la publika opinio, kiu ebligos veran ŝanĝiĝon de la perarmila defendo al civila neperforta defendo.

Ĉu necesas precizigi, ke tiu kritiko al la sistemo de perarmila defendo intencas respekti la personojn, kiuj responsas pri ĝi (la politikistoj) kaj kiuj realigas ĝin (la militistoj) kaj ke la verkintoj kaj esperantigintoj de tiu broŝuro deziras reale ekdialogi kun ili ?

Pridiskutado de la nacia defendo[redakti]

El politika vidpunkto :[redakti]

Manifestiĝas en Francio, ĉefe ekde 1968, politika kontestado al la armeo. Plejofte formulas ĝin la ekstremmaldekstraj organizoj. Laŭ tiuj, la armeo estas klasa armeo servanta la potencularon, kiu uzas ĝin samtempe enlande por enregimenti la junularon, rompi la strikojn, subpremi la popolajn movadojn, kaj ekstere, por defendi kaj disvolvi la kapitalistan imperiismon.

Tamen multaj estas tiuj, kiuj rifuzas tiun analizon kaj plu konsideras la armeon “armeo de la Respubliko je la servo de la Nacio”, la ŝildo de la lando, kaj la soldatservon loko, kie realiĝas la kunfandiĝo de la sociaj klasoj, kaj kie enkorpiĝas la nacia solidareco.

Sed ne necesas aliĝi al ekstremmaldekstra organizo por konstati en Francio iujn faktojn :

  • la regularo n-ro 59-147 de la 7a de januaro 1959, pri la ĝenerala organizado de la defendo, difinas ĝin kiel “konstantan staton, kiu antaŭvidas kaj ebligas mobilizadi kaj rekvizicii armeanojn kaj civilulojn, virojn kaj virinojn, sub unu sama aŭtoritato kaj kun la samaj devoj okaze de minaco”. Nu, la signifo de la vorto “minaco” ne estas precizigita. Povas temi tiel pri enlanda minaco kiel pri ekstera minaco ; nura striko povas esti konsiderata kiel enlanda minaco : tiel, en marto 1965, la ministoj de la Franca Karbominejaro (franclingve : “Charbonnages de France”), kiuj ekstrikis por nelimigita daŭro, estis kolektive rekviziciataj laŭ la regularo de 1959. Ili rifuzis obei la rekviziciordonon, konsiderante ĝin atenco kontraŭ la strikrajto. La registaro devis cedi kaj akcepti trakti, sed la regularo restadas kaj ĝi povas tiumomente aplikiĝi.

  • La ŝtatsekretario pri nacia defendo mem deklaris, la 19an de januaro 1972 : “la operacia defendo de la teritorio (franclingve : ”Défense Opérationnelle du Territoire“, aŭ DOT) estas organizita por eviti ĉian reon de la okazaĵoj, kiuj ŝancelis Francion en majo 1968.” Kiel rimarkigis la gazeto “Le Monde” de la 28a de januaro 1970, la fortoj de la DOT povus kunagi flanke-ĉe-flanke kun la fortoj de ordkonservado por haltigi enlandan renverson, kiu ekrealiĝus “en rilato aŭ sen rilato kun agreso ĉe la landlimoj”.

    Ankoraŭ pli klare, en artikolo de “Forces Armées Françaises” [6], generalo Beauvallet asertis : “Oni ja devas ekkonsideri la partoprenon de la armitaj fortoj aliaj ol la ĝendarmaro en tiu tasko (la konservado de la ordo). La generalo pravigis tiun partoprenon, memorigante, ke ”tion oni faras en ĉiuj landoj de la mondo“ kaj ke ”la leĝaj tekstoj, kiuj antaŭvidas tiun partoprenon, estas precizaj kaj donas seriozajn garantiojn kontraŭ ĉia misuzo“. Sed oni scias, kio okazas pri la leĝaj tekstoj okaze de krizo ; kaj pri la ekzemplo de la aliaj landoj de la mondo, oni malbone vidas, kiel ĉi estas pravigo. Oni scias, ke la sekcioj de informado de la franca armeo ne hezitas arigi sub la signifoplena nomo ”enlanda kontraŭanto“ ne nur la kontraŭmilitismajn movadojn, sed ankaŭ la maldekstrajn partiojn kaj la sindikatojn, kaj tio povas naski kelkajn dubojn pri la aserto de generalo Francois Maurin, laŭ kiu ”la armeo ne servas la kapitalismon". [7]

    Ĉu necesas memorigi, ke la revolucio de 1789, kiu naskis la Francan Respublikon, origine estis karakteriza “enlanda renverso” ?

  • La sinturno al la armeo okaze de striko, kiel tiuj de la rubujistoj, de la parizaj kolektivaj transportoj, de la ĉielkomutistoj, aŭ de la poŝtistoj certe kontentigas parton de la landanaro ; tio ne malpliigas la fakton, ke ĝi estas atenco kontraŭ la strikrajto.

  • En majo 1968, la ĉeesto de kirasveturiloj ĉirkaŭ Parizo kaj la vizito de generalo de Gaulle al generalo I—Tassu por konstati, ĉu la armeo estas preta subteni la potencularon, montras, ke la sinturno al la armeo kiel forto por enlanda subpremo estas neniel malakceptata.

  • Tion videbligas ankaŭ la temoj de freŝdataj militaj manovroj : “la armeo intermetas sin okfoje por restarigila potencon” (oktobro 1970) kaj “la popolaj ribelegoj en industriaj centroj” (oktobro 1971).

  • Fine, ne eblas nei, ke unu el la ĉefaj funkcioj de la franca armeo,de preskaŭ 150 jaroj kaj ankoraŭ ĵuse en Ĉadio, Malagasio kaj Ĝibutio, estis tiu de intervenforto en la transmaraj teritorioj, rolo, kiu neniel estas nacidefenda.

Ĉiuj tiuj faktoj montras, ke la oficiala kaj ĉefa tasko de la militaparato, defendi la teritorion kaj la landanaron, akompaniĝas, ofte kontraŭ la deziro de la armeanoj mem, per kvazaŭ kaŝitaj taskoj, kiuj ankaŭ same gravas el la vidpunkto de la potencularo [8].

La puĉo de Alĝero kaj la minaco de malsuprenirado de la paraŝutistoj sur la metropolon montras, ke Francio ne estas nepre antaŭgardata kontraŭ krizoj : la lastatempaj konfliktoj en Pakistano kaj Biafrio, la multaj ŝtatrenversoj, kiujn spertis Sudameriko, kaj ĉefe tiu de Ĉilio, kies armeo estis fame konata pro sia lojaleco, la ŝtatrenversoj, kiuj alpotencigis francon kaj la grekajn kolonelojn, ebligas konstati evidente, ke la armeo estas tre ofte uzata de la registaroj kiel forto de enlanda subpremado, kiam ĝi ne anstataŭas mem la registaron.

Do, ĉu el la vidpunkto de la landanaro, ĉu el la vidpunkto de la potencularo, la armeo, en la politika afero, estas nur trompa sekurilo.

Tamen tiuj, kiuj plej insistas pri tiu kritiko ne ĉiam kontestas la principon de perarmila defendo. Ili plej ofte aprobas popolan perarmilan defendon, kelkfoje eĉ nuklean defendon, kies malavantaĝojn ni vidos poste.

El ekonomia vidpunkto :[redakti]

Multe pli ĝenerala kaj populara estas la kritiko al la armeo pro ekonomia kialo. Armeo, kaj ĉefe moderna armeo, kostas multe, tio estas nekontestebla. En ĉiuj landoj de la mondo, la kreditoj destinataj al la armeoj videblas kiel sufoka pezaĵo, ĉefe se oni komparas tiujn mortbudĝetojn kun la vivbudĝetoj : sano, handikapuloj, esplorado, instruado, ekologio, ktp. Laŭ freŝdata studo de UNESKO, ĉiu soldato kostas proks. 7800 dolarojn jare, t.e. ke soldato kostas tiom, kiom 78 lernantajn infanojn. En Francio, 17% de la budĝeto estas destinataj al la Nacia Defendo. Krome, tiuj 17% estas nur la oficiala procento, kiun praktike la tutaĵo de la militaj elspezoj superas. En kelkaj landoj, tiuj budĝetoj atingas frenezajn procentojn : 20% en Hindio, 32% en Saŭdarabio, 47% en Irano, 50% en Izraelio, ktp.

Krome, la modernaj armilaroj, rapide eksvalidaj, devas esti ofte renovigataj : “armilo ne povas resti rigida ; ĝi devas konstante restadi ĉe la optimuma nivelo, kiun ebligas la tekniko”, deklaris, en oktobro 1972, generalo Guernon, direktoro de la Centro de Eksperimentado en Pacifiko. Pli ĵuse, generalo Martin, eksstabestro de la franca aerarmeo, skribis [9]: “Tiuj tipoj de armilaro nuklea kaj elektrona pelas nin en trudan logikon : la senfinan teknologian lukton de la pacotempo.”

Tamen la financa argumento ne sufiĉas, se nura, por kontesti la perarmilan defendon ; ĉar se ĝin oni juĝas efika, oni ne povas serioze konvinki iun senarmiliĝi pro la nura kialo, ke ĝi kostas multe. La aprobantoj al la milita defendo tre facile povas apliki al ĝi la principon, laŭ kiu “la asekuro ŝajnas multekosta nur antaŭ la akcidento.”

Aliflanke, gravas ekkonscii, ke estas kontraŭdire kritiki samtempe la gravecon de la milita budĝeto kaj la vendadon de armiloj al aliaj landoj, sen kontesti la militan defendon mem. La modernaj armiloj kostas tiom, ke unu lando ne povas arigi por si sufiĉan sendependan armilaron sen vendi parton al aliaj landoj, por ke la produktado estu profitdona. Tial oni ne prisilentu, ke, se oni rezignos — kiel tio dezirendas — vendi armilojn al aliŝjlandoj, oni devos ŝarĝi sin per plikostiĝo de la milita" budĝeto.

El ekologia vidpunkto :[redakti]

Moderna armeo signifas modernajn armilojn. Modernaj armiloj signifas kemiajn kaj nukleajn armilojn (multaj ŝtatoj ŝajne provizore rezignis la bakteriajn armilojn, eble ĉefe pro la malfacileco kontroli aliajn konsekvencojn, sed tiu rezigno estas nek definitivaĵ, nek, sendube, ĉiea).

Jam antaŭ ol servi dum milittempo, tiuj armiloj estas eksperimentataj dum pacotempo kaj estas per tio vera danĝero por la ĉirkaŭaĵo. Oni ankoraŭ tre malofte scias, ke dum la granda serio da nukleaj eksperimentoj far Usono kaj Sovetio en la jaroj 50-aj kaj komence de la jaroj 60-aj, la kvanto da radioaktiva stroncio en la lakto pliiĝis en Francio, de proksimume 3 pikokurioj po litro en 1955 ĝis 8 pikokurioj en 1957, 9 ĝis 13 pikokurioj en 1958 kaj, en novembro 1964, ĝis 30 kaj foje ĝis 50 kaj 100 pikokurioj. Nu, la alarm-enteno estis fiksita je 10 pikokurioj po gramo da kalcio, kaj la lakto entenas de 1 ĝis 1,5 granon da ka1cio po litro. En Britio, la registaro estis decidonta malpermesi la disdonadon de freŝa lakto al la infanoj.

Ni bone scias, ke ne ĉiuj spertuloj estas samopiniaj, kaj ke kelkaj asertas, ke la nukleaj eksperimentoj estas sendanĝeraj. Sed kial fidi ilian optimismon pli ol la opinion de biologo kiel Jean Rostand, kiu deklaras mem kun multaj aliaj sciencistoj, ke “neniu nuklea eksplodo povas esti juĝata sendanĝera” ?

Ni havas des pli multajn kialojn por malfidi, ke la opinio de la spertuloj ŝajne strange malsimiliĝas laŭ la politikaj cirkonstancoj. Maltrankvilige estas kompari la asertojn de du usonaj prezidentoj, kiuj, kun nur okjara intertempo, kaj ŝajnesurbaze de la deklaroj de spertuloj, povis diri : “La daŭrigo de la nuntempa ritmo de la eknperimentoj de A—bombo, efektivigataj sub la kontrolo de sciencaj eminentuloj plej seriozaj kaj kcmpetentaj... ne endanĝerigas la sanon de la homaro.” (Prezidanto Eisenhower, oktobro 1956), “La traktato pri malpermeso de nukleaj eksperimentoj haltigis la regulan kaj minacan pliiĝadon de la radioaktivaj refalaĵoj. La mortigaj produktoj de la atomeksplodiloj venenas nian grundon kaj nian nutraĵon, la lakton, kiun trinkas niaj infanoj kaj la aeron, kiun ni ĉiuj spiras. Radioaktivaj sedimentoj formiĝis, en ĉiam kreskantaj kvantoj, en la dentoj kaj la ostoj de la junaj usonanoj. La radioaktivaj venenoj ekminacis la sekurecon de la homo en la tuta mondo kaj estis grandiĝanta danĝero por la sano de ĉiu naskota infano” (Prezidento Johnson, oktobro 1964) [10].

El tiuj du deklaroj kiu estis vera ?

Ne estas pli trankviliga la decido de la franca registaro entrepreni 1a realigadon de subteraj nukleaj eksperimentoj. La reprezentanto de Francio ĉe UNO, sinjoro Guiraingaud, deklaris mem, la 12an de novembro 1973, ke la strukturoj de la ter-profundaĵoj estas ankoraŭ pli malbone konataj ol tiuj de la atmosfero, kio ebligas ĉiajn dubojn pri la gas-ellasaj, akompanantaj lasubterajn eksperimentojn. [11]

Ne eblas nei, ke Francio, daŭrigante siajn nukleajn provojn en Pacifiko, je nur cento da kilometroj de loĝataj atoloj, kies loĝantaro konsumas grandan kvanton da fiŝoj, prenas responson, kiun ĝi reale ne povas mezuri.

Koncerne la klasikan militon, la formoj, kiujn ĝi prenis, ekzemple en Vjetnamio, estas ege malkvietega el ekologia vidpunkto. La nacia akademio de usonaj sciencoj en raporto taksas, ke necesos eble jarcento por kompensi la damaĝojn, kiujn estigis en Sud—Vjetnamio la uzado de kemiaj produktoj. La herbdetruiloj, kiujn uzis dum 10 jaroj la usonanoj, kaŭzis gravajn damaĝojn al la enlandaj arbaroj, detruis 36% el la marbordaj arbaroj kaj tre probable mortigis infanojn en montaraj regionoj. Dum 10 jaroj konsumiĝis la ekvivalento de kilogramoj da kemiaj produktoj por ĉiu loĝanto ; pli ol 2 200 000 hektaroj (sepono de la lando) estis tiel “traktataj” [12]. Aliflanke, oni scias, ke la usonanoj uzis dum pluraj jaroj en Vjetnamio la senfoliigiloni 2-4-5-T, kiu kaŭzis kancerojn ĉe la musoj kaj malnormalajn evoluadojn ĉe bestfetoj. Dektri milionoj da litroj da tiu senfoliigilo estis verŝitaj sur preskaŭ 5 milionojn da hektaroj en Vjetnamio. [13]

El morala kaj religia vidpunkto :[redakti]

La sinturno al perforto kaj la leĝaro pri hommortigo en milittempo tiel kontraŭdiras la moralon kutime akcepta etan en pacotempo, ke oni povus supozi, ke la perarmila defendo estos ĉie kontestata far la konsciencoj kaj la eklezioj.

Nu, tiu kolektiva reago ne okazis.

Kiel ajn kruela ĝi estas, la milito ŝajne estas konsiderata kiel malpli granda malbono kompare al la malbonoj, kiujn ĝi supoze riparas.

Oni ĝenerale opinias, ke la konsekvencoj de invado estas pli malbonaj ol milito. La radikalaj pacistoj formas en ĉiuj landoj malplimulton, kies protestoj frakasiĝas kontraŭ amasa aliĝo al la principo “la celo pravigas la rimedojn”. Milito estas certe terura, kaj teruraj la kruelegaĵoj, kiujn ĝi estigas, sed oni ja devas defendi sin : tia estas ŝajne la plej ofta opinio.

Tamen, inter la nuntempaj ateistaj pensistoj, ne mankas voĉoj, kiuj leviĝis por denunci la militan agadon malmorala, pereiga kontraŭ la homara feliĉo, aŭ por montri la vojojn de neperforto plej bone adaptitaj por savi mondon “atingintan la randon de la termonuklea abismo” ; ekzemple Alain, Jean Giono, Bertrand Russell, Albert Camus, Jean Rostand... [14]

Koncerne la kristanojn, kvankam, en la plimultaj kazoj en la tri unuaj jarcentoj de la eklezio, ili rifuzis la armilservon, foje koste de siaj vivoj, ilia aliĝo al la konstantena ŝtato ekdela kvara jarcento igis ankaŭ ilin konsideri militon “malpli granda malbono ”, kiam temas pri rezistado kontraŭ agreso .far alilandanoj. Tiu principo inspiris la plej grandan parton de la kristanaro ĝis hodiaŭ. Ĝi tre ofte finvenis al vera, sanktigado de la armeo kaj de la milito. Parolante pri la kristanaj soldatoj kiel pri “kavaliroj de Kristo”, sankta Bernardo, ekzemple, asertas, en lia dekdua jarcento, ke ili estas “la ministroj de la Dia justico, komisiitaj persekuti, la malbonulojn kaj glori la justulojn... la morto, kiun ili donas, estas la profito de Kristo” [15].

Tamen, dum la nuntempa epoko, 1a sinteno de la katolika eklezio notinde ŝanĝiĝis. La koncilio Vatikano II invitas la kristanojn konsideri la militon per “tute nova spirito” kaj liberigi el ĝia “antikva servutigo”.

Ekde tiam la deklaroj de la papo kaj de la episkopoj multiĝis en tiu direkto : vetkurado al armilaroj, nuklea armilaro, armilvendadoj, plivastigado de milit-kampadejoj estis plurfoje denuncitaj far la episkopoj, same kiel cetere, far la protestantaj eklezioj, kiuj ĉiam manifestis rilate al la armeo pli grandan sendependecon.

Oni scias kian gradon de streĉiteco atingis la konflikto inter la Eklezio kaj la Armeo dum la franca kampanjo de nukleaj eksperimentoj en 1973. Jam en oktobro 1972 en la 1a numero de “Revue des Forces Armées”, la registaro" kredis utile memorigi al la kristanoj, per la skribilo de generâlo Beauvallet, pri ilia devo partopreni en la milita defendo de sia lando.

La piaj granda novaĵo en la sinteno de la eklezioj estas, ke ili ne kontentiĝas pee konscienc—obĵeto, kaj manifestas ĉiam pli da intereso por neperforta defendo.

Vatikano II jam agnoskis : “ni povas nur laŭdi tiujn, kiuj, rezignante perfortan agadon por savi siajn rajtojn, turnis sin al defendrimedoj, kiuj cetere estas uzeblaj eĉ de la plej malfortaj, kondiĉe ke tion oni faru sen malutili al la rajtoj kaj devoj de la aliuloj aŭ de la komunumo” (Gaudiam et spes, ĉapitro V). En majo 1973, la “Noto de pripenso de la eklesioj pri armilkomerco invitis la kristanojn serioze konsidere tiun, kiuj ”proponis sekurigi la nacian komunumon per sinturno al neperforto“, kaj la sinodo de la episkopoj en Romo, 1971, petis, ”ke oni akcelu la neperfortan agadon kaj ke ĉiu nacio leĝe agnosku la prokonsciencan militrifuzon“. Same, la letero de kardinalo Roy al Paŭlo la VI—a okaze de la deka datreveno de Pacem in Terris, asertas ”malakordrajton“ aŭ ”malakordcivitismon", kiu, kiam ĝi malvolas korpajn perfortojn, alprenas, almenaŭ en kelkaj kazoj, la nomon neperforto. [16]

Tiel la nuna pridiskutado de la nacia defendo baziĝas sur tre malsamaj analizoj, kiuj devenas de diversaj medioj. La organizoj, kiuj kritikas la politikan rolon de la armeo, ofte rifuzas juĝi la uzadon de perforto el moralaj kaj religiaj kriterioj. Male, tiuj, kiuj turnas sin al tiuj kriterioj, ofte emas suspekti sub la politikaj analizoj, partianajn intencojn. Rezultas, ke la sinteno de la publika opinio rilate la armeon, kvankam ĝi estas sufiĉe kritikema por naski fidkrizon kaj konfuzon en la mensoj — krizon kaj konfuzon probablege neinversigeblajn — ne estas sufiĉe kohera por naski kreeman viglecon kapablan sukcesigi anstataŭan solvon.

Tial ŝajnas necese pluigi la analizon de la efikeco de perarmila defendo. Cu tiu, kiaj ajn estas la formoj, kiujn ĝi alprenas, povas esti konsiderata efika defendrimedo ?

Se la respondo estas jesa kaj se neniu alia defendmaniero estas tiel efika, tiam, ĉar la risko de invado ne povas esti prisilentata, kiu ajn estas la establita politika reĝimo, povoa aperi logike konservi perarmilan fendon. Kelkaj simple proponos taŭgaranĝi ĝin, ekzemple formante popolajn milicojn, por eviti kiel eble plej la politikajn, ekonomiajn, ekologiajn kaj moralajn malqvaniaĝojn, kiujn ĝi nuntempe prezentas.

Sed se perarmila defendo ne estas reale efika rimedo por defendi landanarojn kaj teritoriojn, kaj, ĉefe, se ekzistas aliaj defendmetodoj, kiuj ebligus kontraŭstari la riskon de invado, tiam la progresivan anstataŭigadon de la perarmila defendo per novaj defendmetodoj oni devas ekzameni.

Oni konstatu, kiom decidiga povas esti la respondo al la demando pri efikeco de peramila defendo.

Ĉu perarmila defendo estas efika ?[redakti]

“Certigi la sekurecon kaj la integrecon de la teritorio kaj la vivon de la landsnaro”, jen estas la celo de la defendo laŭ la franca regularo de la 7a de januaro 1959. Ĉu tiun taskon la perarmila defendo plenumis pasintece ? Ĉu ĝi povas realigi ĝin nuntempe ?

La tradicia milita defendo :[redakti]

Ekde la komenco de la 19a jarcento, la historio prezentas impresan serion da fiaskoj de la milita defendo :

En Francio, kvin agresoj : 1814, 1815, 1870, 1914, 1940, rezultigis kvar nediskuteblajn malsukcesojn : 1814 kaj 1815 (malgraŭ la milita genio de Napoleono), 1870, 1940.

En tiuj kvar okazoj, post la malvenko de la armeoj, la tuta loĝantaro de Francio estis fordonata, sen iu ajn defendo, al la invadaj trupoj. En la milito de 1939—1945, nur fine de kvar jaroj povis alilanda kontraŭofensivo venki la invadintojn, koste de egaj detruoj kaj de bilanco kun pli ol duonmiliono da mortintoj.

La nura pridubebla kazo dum tiu periodo, tiu de la milito de 1914—18, montriĝas post analizo kiel kvina ma1sukceso. Certe, la fronto estis praktike blokata dum pli ol kvar jaroj per rapidpafaj armiloj. Sed, el la nura vidpunkto de la milita tekniko, tio, kio tiam okazis, ne povos reokazi. La kirasveturiloj, kiuj malblokis la fronton en 1918, la aviadilaro, la nukleaj armiloj ŝanĝegis la kondiĉojn de la milito kaj igas hodiaŭ nekonceptebla tian militan rezistadon. Kaj necesis la alilanda interveno, 1a kuna ofensivo de la armeoj usona kaj brita, por savi situacion, kiu, laŭ la belga generalo E. Wanty [17], “fariĝis malkvietiga kaj eĉ ne ebligis grandan esperon”. Krome, kaj ĉefe, ĉu kun 1 390 000 mortintoj kaj 740 000 invalidoj (kvarono el la mobilizintaro, dudekono el la franca loĝantaro) la francoj povas serioze opinii, ke ili estis, dum tiu kvarjara milito, efike protektataj ? La “Venko” de 1914-18 kostis al Francio pli da homaj vivoj ol la tutaĵo de ĝiaj kvar malvenkoj ekde 1800.

Se oni almetas al tiuj malsukcesoj de ilia perarmila defendo (kvin, inter kiuj 4 nediskuteblaj) la fiaskojnspertitajn en Hindoĉinio kaj Alĝerio, oni rajtas demandi sin, ĉu la konfido de multaj francoj al tia defendo ne aspektas kolektiva iluzio.

Sed Francio ne havas la privilegion de tiuj militaj malvenkoj, kiujn ia propagando tro ofte emas klarigi per, laŭdira “pacismo” de la francoj ; kiuj neniam pensus pri sufiĉa armado. Fakte, kaj tio estas baza, la sama fenomeno okazis en ĉiuj landoj, kaj la okazoj, kiam la armeo de nacio efektive atakata povis protekti la integrecon de la teritorio kaj la vivon de la landanaro sen ofensivi mem prevente, ŝajnas maloftegaj kaj malbone pravigas ĉiujn porarmilajn elspezojn, kiujn ni ofte kredas necesaj.

Ne konvinkas multe la ekzemploj de perarmila defendo, kiujn oni ofte citas. Certe, Britio ne estis invadita en 1940, sed Hitler neniam vere provis tian operacion. Kaj sendube savis Sovetion malpli la Ruĝa Armeo, ol la rusa vintro kaj la misproporcio de la germana strebo, dispartigita sur tro da frontoj. Aliflanke, oni tre ofte forgesas tion, la sovetianoj devis forlasi al la nazioj, dum preskaŭ tri jaroj, teritorion grandan kiel trioblo de la surfaco de Francio, kaj kies loĝantaro trovis sin fordonita sendefende al la invadantaro. Oni forgesas ankaŭ la vastecon de Sovetio, vera kontinento, kvardekoblo de Francio, kiu ebligis al 1a sovetianoj retiriĝi milojn da kilometroj antaŭ la malamikaro. Fine, la milito kostis al la soveta popolo 20 milionojn da mortintoj, t.e. dektrionon el la sovetianaro. Ĉu la perarmila defendo efektive protektis la landanaron ? ’

La batalo en la Korala Maro (4an ĝis 8a de majo 1941), kiun oni kutime konsideras kiel la unuan haltigon al la japana antaŭenirado, okazis je 6000 kilometroj for de Japanio. Ĝis tiam nenio povishaltigi la ofensivon de la Japanoj, kaj la invaditaj teritorioj estis liberigitaj nur per la usona ofensivo, tri jarojn poste.

Konderne Nordvjetnamion, se la Usonanoj suferigis al ĝi terurajn bombadojn, ili ne entreprenis ĝian invadon ; ’ kaj nek la norda anmeo, nek la suda, plifortigata de la Usonanoj, efektive protektis la civilajn loĝantarojn, al kiuj estis trudataj terura suferado kaj ega mizero. Krome, tiu Vjetnama milito estis katastrofo ekologia por granda parto de la lando.

Simpla estas la klarigo pri tiu konstanta nekapableco de la armeo protekti la nacian teritorion kaj la landanaron. Ĉiam, kiam tradicia armeo kontentiĝas per defendo, ĝi estas praktike kondamnita al malvenko ; ĝenerale la agresanto havas la avantaĝon, ĉar li elektas la terenon kaj la momenton de la atako. Male, defensive armeo estas handikapata : unuflanke, ĝi batalas sur propra teritorio, kie ĝi ne povas sen skrupuloj uzi ĉiujn detruojn rimedojn, kiujn ĝi disponas, aliflanke, la menso de la defensivaj soldatoj, kiuj maltrankviliĝas pri la sorto de siaj familioj, kiujn ili scias en danĝero, estas nepre malpli favora ; la tento forkuri el la batalo — nenia ĉe la invadantoj, estas foje tre granda ĉe la defensivuloj. Ni aldonu, ke la tekniko de la ofensivaj armiloj ĉiam pli antaŭas tiun de la defensivaj armiloj.

Pro ĉiuj ĉi kialoj, la spado ĝenerale superfortas la ŝildon.

Tiun tezon nur konfirmas la fakto, ke Francio estis dufoje liberigita dank’al la helpo de aliancaj armeoj. Britoj kaj Usonanoj atakis la germanajn trupojn sur la franca teritorio. Ĉi-lastaj, trudite al defensivo, devis cedi, malgraŭ la potenco de la aranĝoj lokitaj ĉe la Manika Maro kaj Atlantiko.

Alivorte, la logiko de la sistemo de milita defendo estas tia, ke lando, kiu volas sin defendi efike per armiloj, devas trakonduki politikon agreseman kaj imperiisman, por ĉiam ĝui la antaŭecon de la ofensivo. Absurda logiko, kiu neeviteble kondukas al la milito kaj, post pli malpli longa tempo, al la malvenko antaŭ nova agresanto pli forta kaj pli bone armita. Germanio spertis tion per la milito de 1939-1945 : 5 milionoj da mortintoj sur teritorio ruinigita kaj dividita al du ŝtatoj.

La milito de Jom Kipur nur ŝajne kontraŭas tiun logikon. La siriaj kaj egiptaj atakoj certe estis forpelitaj de la izraelianoj. Sed la kontraŭofensivoj izraelianaj okazis en la vastaj teritorioj siria kaj egipta de Golano kaj Sinajo, kiujn la izraelianoj antaŭe okupadis en 1967 per milita atako, kaj kiuj utilis por ili kiel bufra teritorio. Ludis do la sama regulo. La izraelianoj ovis sin defendi efike per armiloj (kaj je kia prezo !), nur alprenante la pozicion de agresanto, per kiu ili kondamnas sin al senĉesa militstato. Ili riskas, aŭ trovi sin iam kontraŭstarantaj araban militkoalicion reale frakasan, aŭ helpi la komencon de monda konflikto, kies konsekvencojn neniu povas antaŭvidi.

La logiko de la milita defendo ne povas estipaca logiko. Krome, ŝajnas hodiaŭ certe, ke la Egiptoj ne volis ekspluati sian avantaĝon. “Vere, deklaris la izraela ĝeneralo Matitiahu Peled, nenio estus povinta malhelpi la egiptan armeon, se ĝi estus peninta por tio, atingi dum la unuaj tagoj de la milito, la intermontojn de latia kaj Gidi en Sinajo” (Le Monde, la 23an de januaro 1974).

Iuj opinias, ke la ludo de la aliancoj povus restarigi la situacion favore al la atakitaj landoj. Tio ŝajnas nuntempe la doktrino de la franca stabo, kiu, fine de 1972, proponis kiel manovran temon al rezervaj oficiroj : “Tri tagojn post la tago de la invado de Francio tra la orienta flanko, la franca armeo makise batalas en Pireneoj kaj en la regiono de Marsejlo, kaj efektivigas embuskojn en la regiono de Puatiero (Poitiers). Oni atendas la kontraŭ atakon usonan tra Irano”.

Aserti, ke tia strategio povus restarigi la ekvilibron siafavore, estas forgesi la taskon de la perarmila defendo de Francio, tia, kia ĝi estas oficiale difinita. Protektado de la teritorio : oni vidas, kia ĝi estus tri tagojn post la komenco de la invado, almenaŭ koncerne la parton de la teritorio situanta inter Marsejlo, Puatiero, Lillo kaj Strasburgo. Protektado de la landanaro : oni imagas, kiel ĝi estus certigata dum la prokrastigaj bataloj, dum la okupado kaj dum la hipoteza kontraŭofensivo de la aliancanoj !

La sistemo de perarmila defendo tradicia ŝajnas ne nur netaŭga por protekti la teritorion kaj la landanaron, sed, fakto angoraŭ pli grava, ĝi plimultigas la riskojn de milito. Car, por certigi sian armean sendependecon, nacio devas laŭeble produkti la propran armilaron. Nu, la modernaj armiloj multege kostas kaj ilia produktado estas profitdona, nur kondiĉe ke oni vendu grandan parton al aliaj landoj, kio sekvigas plimultiĝon de lakonfliktoj, ilian potencan krudecon kaj ilian daŭron [18]

Alivorte, la logiko de milita defendo akcelas la vetkuradon al armiloj, do pliprobabligas militojn kaj invadojn, kontraŭ kiuj ĝi poste ne kapablas protekti la landanaron.

La nuklea defendo :[redakti]

Grandparte la ekkonsciiĝo pri la neefikeco de la tradicia milita defendo instigis la francan registaron doti la landon per nuklea armilaro.

Ĉu la landanaro estas per tio pli bone protektata ?

Pri tio oni povas serioze dubi.

Unuflanke la npldea defendo alportas kun si novan danĝeron, totalan dĝnĝeron, aliflanke ĝi plimultigas, en la estonteco, la rislggjpde milito.

a) La baza principo de tiu armilaro estas, ke ĉi-lastan oni faris ne por uzi ĝin, sed nur por malkonsili al la malamiko ataki la landanaron aŭ entrepreni kontraŭ la nacia teritorio agadon, kiun li pagos je prezo grandega, senproporcia kun la celo de la konflikto. Sed la veto, kiun faras tiuj, kiuj elektas tiun defendsistemon, kuŝas sur neniu certaĵo.

La relativa paco, kiu regas depost 1945 inter Usono kaj Sovetio [19] nenion pruvas por la estonteco. Ankaŭ inter 1918 kaj septembro 1939, komenciĝis neniu milito, kaj post la granda buĉado de 14—18 oni povis pensi, kiel ni mem pensas hodiaŭ post dua buĉadego, ke la ŝtatestroj fine komprenis. La sekvon-oni konas.

Sinjoro Messmer mem, kiam li estis ministro de la franca nacia defendo, konfesis, ke la defendo de Francio kuŝas “sur aksiomo laŭdifine nedemonstrebla”. Nu, tio, kion la landanaro estas trudata veti, estas ĝia ekzisto kaj tiu de ĝiaj infanoj. Car, se la veto estus perdita, kaj se okazus atako spite la bombon, tuta lando estus, laŭ lawdirmaniero de sinjoro Sanguinetti,“forstrekita el la mapo de la tero”.

Koncerne la teorion de la “fleksebla respondo”, laŭ kiu la taktikaj nukleaj armiloj (“etaj” bomboj tiom potencaj kiom tiu de Hiroŝima) ebligus nuanci la subitecon kaj definitivecon de la nuklea enbataliĝo, ĝi ŝajnas, kiam oni pensas pri tio, kio estas la reala etoso en la komenco de la konflikto, aparteni al salona strategio. Grupo da kristanaj oficiroj, kiuj publikigis lastatempe pripensojn pri la defendo [20], konfesas mem, ke “la mekanismo ŝajnas rompiĝema”. Ĝi estas despli rompiĝema, ke la kontrolo far la centra potencularo al la taktikaj nukleaj armiloj estas ege hazarda.

Kondamnante landon sin turni al la atoma armilaro okaze de agresado, registaro igas ĝin atoma celtabulo antaŭece detruenda okaze de konflikto kaj kondamnas la landanaron al kolektiva memmortigo, kiun la registaro mem decidus laŭ propraj kriterioj ; la landanoj estas nure kaj simple ostaĝoj de ĝia politiko, kaj tiuj ostaĝoj estas des pli minaceblaj, ke praktike ne ekzistas seriozaj ŝirmejoj.

Akcepti la nuklean armilaron estas do, fakte, akcepti fordoni sian destinon kaj la destinon de siaj filoj inter la manojn de kelkaj homoj, pri kiuj nenio certigas, ke ili estos ĉiam sufiĉe raciemaj kaj memregaj, kaj al kiuj oni konfidas povon, kiun neniam disponis absoluta monarko, neniam diktatoro.

La misproporcio estas okulfrapa inter la necerteco de la protekto (veto !) kaj la absoluteco de la risko (tuta lando forstrekita el la mapo).

Neniu defendsistemo iam submetis landon al danĝero tiel grava.

b) La nuklea armilaro ne nur pligravigas la riskojn kaj la konsekvencojn de konfliktoj, sed ĝi pliprobabligas ilin.

Tiuj, kiuj kredas je la virtoj de la “perterura ekvilibro”, forgesas bazan fakton : tiu ekvilibro estas konstante ŝanĝiĝanta ; la politikan vivon de la tero trairas fluoj, kies potenco estas nek antaŭvidebla nek kontrolebla, kaj nenio, krom la fuma kurteno de la registaraj propagandoj kaj la naiva optimismo, kiun kreskigas la konsumsocio, pennesas ekskludi la eblecon de komenco de nova konflikto.

Fenomenoj, kiel la evoluado de la rasismo pri la kreskanta malekvilibro inter industriigitaj landoj kaj landoj de la Tria Mondo, la superpopolizado kaj la senlaboreco, kiuj amase trafas tiujn lastajn landojn, la favora tereno, kiun ili donas por la apero de militaj diktaturoj, estas nur per si mem kapablegaj renversi kiel ludkartajnkastelojn la rompiĝemajn skafaldojn de la “terurekvilibristoj”.

Tiuj ŝajnas restintaj ĉe la epoko, kiam nur Usono kaj Sovetio disponis nuklean armilaron. Nu, kiel generalo Gambiez montris en la “Revuo de défense nationale” (revuo de nacia defendo) de januaro 1970, la malkonsila sistemo estas ŝagrino, kiu senĉese mallarĝiĝas laŭmezure kiel plimultiĝas la nombro da “ludantoj”.

Nuntempe la “ludo” de la malkonsila defendsistemo kunigas jam kvin kunludantojn. Sed kiaj estos la perspektivoj de pludaŭrado de la atoma paŭzo, kiam 10, 20, 30 ŝtatoj disponos nuklean armilaron ; kiam, en mondo troardigita per la mizero, kiun ne ebligos malpliigi la elspezoj por la vetkurado al armiloj, 10, 20, 30 ŝtatestroj povos, ĉiumomente, komencigi atomkonflikton, kaj vivos en la timo ne komencigi ĝin sufiĉe frue, antaŭ ol iliaj fuzebazoj estos neniigitaj ; kiam 10, 20, 30 popoloj estos persvaditaj, per propagando kiel tiu, kiun jam travivis popoloj, ke la danĝero de la nuklea armilaro estas iluzia ; kiam lokaj militoj, ĉiam pli furiozaj pro la vetkurado al armiloj, pelos tutajn pepolojn en tiel mizerajn situaciojn ; ke iliaj registaroj povos opinii kolektivan memmortigon preferinda al malvenko ? Oni memoru la parolojn de doktoro Habache, estro de la Popola Fronto por Liberigo de Palestino, en septembro 1970 : “La Fronto pretas akcepti la riskojn de tria mondmilito, se tio povos servi ĝian celon”. Estas en la historio malmultaj ekzemploj, kiam amasego da armiloj fine restis neuzata.

Neverŝaĵnaj hipotezoj ? Estas certe, ke nuklea politiko emas kreskigi la verŝajnecon, ĉar ĝi disvastigas per sia ekzemplo la ideon, ke tiom grava nacio ne povas resti sen nuklea armilaro, kaj ke ĝi tiel favoras ties dissemadon.

Nuntempe 22 landoj [21] produktas sufiĉe da uranio por konsistigi al si nuklean forton. Nu, la problemo de la vehikloj, kiu ĝis nun estis la plej granda obstaklo kontraŭ la starigado de operacianuklea armilaro, estas preskaŭ solvita. Kiel klarigas generalo Gambiez, la kemiaj laseroj sendube ebligos ekfunkciigi H—bombon sen la perado de A—bombo. Nu, H—bombo el 10 megatunoj demetita sur la margrundoj per simpla trolŝipo, 10 kilometrojn proksime de la marbordo de lando, estigas 200 metrojn altan sisman ondegon. (Se la eksplodo okazas 100 kilometrojn proksime de labordo, la ondego estas ankoraŭ 50 metrojn alta, kiam ĝi disĵetiĝas). Tiel potencaj, tiel facile uzeblaj rimedoj igas apokalipSan nuklean katastrofon realigebla de la plimultaj ŝtatoj.

Imagi, ke tiaj eblecoj detrui saĝigos la ŝtatestrojn kaj igos la militon neebla, estas kredi, ke la milita fenomeno obeas nur raciajn kialojn ; tiel oni refaras la eraron de Alfred Nobel fine de la 19a jarcento : la potenco de la dinamito — li kredis — pro la hororo, kiun ĝi naskus, spronus la naciojn malmobilizi siajn trupojn kaj finigus la militon. Fakte, kiel skribis generalo Arnaud de Foïard : “ĉiu militagado sekrecias toksinojn de malragig, des pli virulentajn, ju pli alta estas la grado de perforto. Nu, la nuklea perforto senpere atingas sojlon proksiman al la netolerebleco, kaj neniu povas antaŭvidi, ĉu ankoraŭ eblas racia konduto en tia etoso. La nuklea sojlo estas do konfezebla kun tiu de la absurdo : kiu ajn transpasas ĝin, tiu eniras la terenon de la neracieco kaj riskegas ne plu kapabli konservi la kontrolon de la ekstremiĝado”. (Revue de la Défense Nationale, oktobro 19735).

Do, la nuklea armilaro, ne nur ne protektas la teritorion nek la landanaron, sed male multigas la riskojn de milito kaj kreskigas ĝian gravecon. Oni ne povas konsideri ĝin racia defendsistemo [22].

La popola perarmila defendo :[redakti]

Konsciaj pri la neefikeco, pri la danĝero kaj pri la nepopulareco de la defendo, pluraj maldekstraj kaj ekstremmaldekstraj organizoj rekomendas defendsistemon, kiu konsistus en armado de la landanaro kaj starigado de la defendo per popolaj milicoj. La aprobantoj de tia defendo referencas la diversejn ekzemplojn de gerilo, kiujn raportas la historio, la civitanan militon en Sovetio, la diversajn-formojn, kiujn alprenis la perarmila rezistado en Eŭropo dum la nazia okupado, la liberigajn militojn ĉinan, hindoĉinan, alĝerian, la defendsistemojn svisan, jugoslavan kaj albanan, kaj teorie la verkojn de Maŭ Zedong, de generalo Giap, eĉ de Jaures.

Estas fakte iom malfacile precizigi, kia estus popola perarmila milito kontraŭ milita invado. La sistemigado de la popola perarmila defendo estas relative freŝdata kaj, laŭ nia scio, ne ekzistas iu historia ekzemplo pri lando provizita per tia defendsistemo, kiu estis invadita far alilanda armeo. Nek Svisio, nek Jugoslavio (depost 1945), nek Albanio, nek Ĉinio (depost la proklamo de la popola respubliko en tiuj du landoj) bezonis kontraŭstari invadon. Aliflanke, la geriloj ĉina, hindoĉina kaj alĝeria estis kaj estas revoluciaj militoj de malkoloniado, t.e. konfliktoj tre malsamaj de tio, kio povus esti milito de rezistado kontraŭ alilanda invado okazanta kiam la popola perarmila defendo estis jam organizita.

Oni povas do nur imagi, reference al tiuj diversaj ekzemploj, tion, kio povus esti la rezistado de armita popolo kontraŭ invado. Ĝi konsistus verŝajne malpli en la rezistado ĉe la landlimoj (la popola milito estas milito sen limoj kaj sen fronto, sen antaŭaĵo kaj sen malantaŭaĵo) ol en la trudado al la malamiko disigi siajn fontojn per ataketoj sur la tuta teritorio, ĝis li forlasos la terenon.

Ĉu tia defendsistemo ebligus atingi la celon fiksitan al ĉiu defendo : sekurigi la teritorion kaj la landanaron ?

Iuj opinias, ke lando, kies popolo estus armita, farus al eventuala agresanto tiel malkonsilan efikon, ke ĝi estus ŝirmata kontraŭ ia ajn invado. Tiu malkonsila efiko klarigus, ke Svisio ne estis invadita far Hitler, Jugoslavio far Stalin, Nardvjetnamio far la Usonanoj. Tamen, tiuj tri ekzemploj ne estas tre pruvaj, ĉar multaj aliaj kialoj, ĉefe en la internacia politiko, povas klarigi, ke tiuj tri landoj ne travivis la invadon, kiun ili povis timi. La ĉinoj, siaflanke, malgraŭ la vasteco de sia teritorio, la multeco de sia landanaro, sia sociologia konsisto ĉefe kamparana — tri faktoroj ege favoraj al popola perarmila defendo kaj do taŭgaj por malkuraĝigi eventualan agresanton — ne kredis efika tian defendsistemon kaj provizis sin per nuklea armilaro. Aliflanke, necesas memorigi, ke la malkonsilo efikas nur kondiĉe ke la kontraŭanto estu relative raciema. Nu, la historio sufiĉe pruvis, ke la ŝtatestroj povas implikiĝi en tute frenezajn entreprenojn. Neniu lando povas do fidi al la nura malkonsila efiko, nuklea aŭ popola, kaj ĉia defendsistemo devas kapabli pruvi sian efikecon kontraŭ fakta invado.

Gravas tie ĉi memorigi kelkajn el la propraĵoj de gerilo, pri kiuj la aprobantoj de tia defendo ne ofte emas kalkuli.

La unua propraĵo venas de la provizado de la rezistantaro per armiloj. Oni rajtas opinii, ke lando, kiu decidus organizi popolan perarmilan defendon, havus kiel unuan zorgon maksimuman malcentralizon de la armilindustrioj, por ke estu kiel eble plej malfacile al eventuala invadanto kontroli ilin. Sed, se malcentralizo de la uzinoj de leĝeraj armiloj estas konceptebla, tiu de la uzinoj de pezaj armiloj estas multe malpli imagebla, ĉefe en malgranda lando. Oni malbone vidas, kiel eblus malhelpi, ke tiuj uzinoj rapide falu en la manojn de agresanto rezOluta proprigi al si tiujn uzinojn je ia ajn prezo, detrui ilin aŭ simple malebligi ĉiun armileliron. Ekde kiam tiu estriĝo estus realigita, la landanaro disponus nur la provizon de leĝeraj armiloj. El kio konsistus la rezistado de landanaro alforĝita ĉe la grundo, kontraŭ la kirasveturiloj, la helikopteroj, la aviadiloj, la napalmo de kontraŭanto preta al ĉio ? Kiel diris Engels : “la spadoj ne kreskas sur la arboj” ; nek la maŝinpafiloj, la bazukoj kaj la misiloj. En lando, kie la armiluzinoj estus detruitaj aŭ kontrolataj de la malamiko, la rezistantaro povus provizi sin per armiloj nur alilande. Sed necesus por tio, kiel Regis Debray montris en sia verko “La kritiko al la armiloj” [23], ke la rezistantaro disponu la helpon de amika samlima lando. La gerilo fakte spertis nekontesteblajn sukcesojn nur en la okazoj, kiam tiu kondiĉo estis realigita (far Ĉinio por Hindoĉinio batalanta kontraŭ la Francoj, far Nordvjetnamio por Sudvjetnamio, far Tunizio por la alĝeria FLN, far la sendependa Gvineo por la PAIGC de Bisaŭ—Gvineo, far Zambio por Angolo, far Tanzanio por la FRELIMO). La studo pri ĉiuj nuntempaj popolaj militoj, ĉefe en malgrandaj landoj, kiuj devas lukti kontraŭ rektaj agresadoj de grandaj koloniaj aŭ imperiaj potencoj kun ege superaj teknikaj rimedoj, reliefigas ĉie kaj ĉiam la decidan rolon, kiun ludas la “sanktejo” de amika aŭ neŭtrala lando samlima. En lando kiel Francio, en la hipotezo de invado en Eŭropon tra oriento aŭ tra okcidento, al kiu najbara lando alvenus dum sufiĉe da tempo kaj en sufiĉa kvanto la armiloj necesaj por la daŭrigado de la lukto ?

Aliflanke, la aprobantoj de la popola perarmila defendo ofte forgesas, ke la sukcesoj de la gerilo ĉiam estis atingitaj en landoj, kie estis realigitaj du bazaj kondiĉoj : la ekzisto de vastaj naturaj ŝirmejoj malfacile penetreblaj (hindoĉina kaj afrika ĝangaloj, alĝeriaj montetoj) kaj landanaro ĉefe kampara. De la lasta mondmilito oni scias, ke la natura kaj homa geografio de lando kiel Francio malbone taŭgas por tia lukto : “Krom eble ĉe monto Mouchet (altebenaĵo en Aŭvernio, kie egaj luktoj okazis en junio 1944, kaj kiun la francaj rezistantoj fakte devis evakui), ĉiuj laŭvicaj bataloj far la francaj makisanoj finiĝis per malvenkoj”. [24]

Oni scias ankaŭ, kia estis la tragika fino de la batalo de la Vercors. Ankaŭ gravegas la problemoj starigitaj de la homa geografio al la gerilo. Tia rezistado, jam, malfacile praktikebla meze de grandparte kampara landanaro, iĝas preskaŭ tute ne konceptebla en grandparte urbigita lando, kies teknika nivelo estas relative alta. Ne necesas multo por senigi tutan urbon je akvo, elektro kaj provianto. Kiom da Francoj, kutimigitaj al urba vivmaniero, konservus rezistemon post du tri jaroj da reĝimo simila al tiu, kiun suferis Vjetnamio dum preskaŭ 30 jaroj ? En meze aŭ ege industriigita lando, la popola perarmila rezistado estas efektive anakronismo kaj tre probable havus neniun sukceseblon kontraŭ malamiko preta al ĉio.Tio jam veris dum la nazia okupado : “Necesas honeste konfesi tion : kompare kun Jugoslavio, aŭ eĉ kun Grekio, la franca makiso restis limigita fenomeno. Nia lando havis jam altan viv- kaj ekipnivelon (ekzemple la ŝoseoj), kiuj igis la gerilon pli malfacila ol en subevoluinta lando ; la civiliznivelo estis tia ; ke oni hezitis riski la vivon kaj la havaĵojn de la landanaro, ĉar la historio de la makisoj estas malpli milita ol civila : ilia efikeco nepre dependis de la inklinoj de la ĉirkaŭa loĝantaro” [25].

Krome, necesas insisti pri la progresoj de la milita tekniko por efike kribri teritorion. Ni lasu la parolon al Regis Debray : “La momenta transdonado de la ordonoj kaj la centralizado de la informoj per radio, kiuj ebligas al unuigita militestraro kunordigi la moviĝojn de la trupoj sur vasta teritorio ; la dissemado de la operaciaj bazoj (militaerodromoj, aeroŝipaj bazoj, marŝipoj, provizejoj de brulaĵoj, armilejoj) kaj ankaŭ la protektadon de la lokoj kaj de la aparatoj kontraŭ ĉia surtera agreso aŭ esploratako ; la absoluta kontrolado de la aero per la uzado de ĉas-aviadilaro kaj eĉ de bombadoj (eventuale per raketoj kun serĉkapoj) kontraŭ civilaj celoj eĉ meze de urboj, kaj de kirasveturiloj kontraŭ la liberpafistoj sur la tegmentoj ; la ebleco kontroli ĉiujn komunikvojojn kaj la normalajn komunikilojn (telefonon, poŝton, perveturilan trafikon, ktp) ; la uzado de kirasveturiloj kontraŭ fiksaj celoj sen protekto; fine, loĝistika ilaro kvazaŭ senlima :-ĉio tio, kontraŭ civilaj fortoj disigitaj, kun necertaj ligiloj, sen.defendo kontrauaviadila, sen motorizitaj fortoj, sen subtera ordonejo, sen elektronaj rimedoj kaj kun limigita kvanto da municioj, igas tian perarmilan konflikton, por profesiaarmeo, sadisma infanludo. Se la eetraro de moderna armeo prenas la politikan decidon uzadi la.tutan pafpotencon, kiun ĝi disponas, forlasante ĉian hontemon, ĉian humanan konsideron, neniigante ĉian individuan garantion (per milita leĝo, senjuĝaj ekzekutoj de rezistantoj, bombadoj per artilerio kaj aviadilaro de la sidejo de la plenumpotenco kaj de la grandaj popolaj Partioj, okupado de la centroj de telekomunikoj kaj de la ordonejoj de la ĉefaj publikaj servoj, strikta dormosignalo dum pluraj.tagoj, torturado de la malliberuloj kaj ĉantaĝado per la familioj, ktp), nenio kaj neniu povas haltigi tiun rulcilindron tiom longe kiom la batalado restas limigita al la ĉefurbo, sur la tereno de tradicia armita rezistado el fiksaj ejoj (kvartaloj, uzinoj aŭ ministrejoj)”. Ni konfesas, ke tiu lasta fazo ŝajnas al ni superflua, kaj ke la aro da rimedoj, kiujn disponas la modernaj armeoj igas fakte iluzia ĉian provon de pOpola perarmila defendo. La militavantaĝo estas nuntempe ĉiam por la malplimultoj pretaj al la plej senkompata subpremado . Al aliaj rimedoj la popoloj devas sin turni, se ili reale deziras defendi sin.

Por persvadiĝi pri tio, sufiĉas vidi kiel oni traktis la civilajn landanarojn, kiuj devis trasuferi jarojn da gerilo. En Alĝerio kaj Hindoĉinio, rastadoj, masakroj de civiluloj, torturoj, seksperfortoj, deportadoj, estis la ĉiutaga pano de la popolo dum la tuta daŭro de la konflikto (la hindoĉina milito daŭras de antaŭ 30 jaroj, la celoj de Ho Chi Minh ankoraŭ ne estaŝ atingitaj kaj estas ankoraŭ 200 000 politikaj malliberuloj en sudvjetnamaj malliberejoj aŭ “portigraj kaĝoj”). [26]

Pri tia popola rezistado oni almenaŭ povas diri, ke ĝi iom malbone respondas la difinon de taŭga rimedo por defendi le landanaron kaj la teritorion.

Ni devas ankoraŭ aldoni kelkajn vortojn pri la memmastrumado de tia defendo : “la estroj estos elektitaj” diras ĝiaj aprobantoj, “la kadrigo rezultos de la agado”. Ŝajnas, ke tiaj diroj fontas el romantikemo aŭ el la “lirika iluzio”, kiun Malraux jam denuncis en “L’Espoir”, dum la tempo de la milito en Hispanio. La luktado kontraŭ moderna armeo havas tiajn postulojn (militsekreton, kaŝecon, centralizadonde la decidoj, hierarkion surbaze de la kapableco samtempe milita kaj teknologia, ktp), ke ĝi povas naski, laŭ ni, nur hierarkian (kaj piramidan defendsistemon, nekontroleblan de la bazo, kaj en kiu la tre granda plimulto el la civila landanero devige havus la paŝivan rolon de viktimaro kaj ostaĝaro. Ni konkludu : Neniu metodo de perarmila defendo tradicio milita defendo, nuklea defendo, popola perarmila defendo — vere ebligas atingi la difinitan celon : protekti la integrecon de la teritorio kaj la vivon de la landanaro. La pormilita klopodo, kiun elmontras ĉiuj nacioj de la mondo (financa klopodo, intelekta klopodo, teknika klopodo, foroferadode la moralaj valoroj plej elementaj), ofte kaŭzas la komencon de militoj, ilian pligraviĝon, ilian pludaŭron, kaj ŝajne ne vere protektas la popolojn.

Tial ŝajnas neniel malracie esploradi kaj studadi la eblecon de neperforta defendstrategio.

Civila neperforta defendo[redakti]

La senarmila aŭ neperforta defendo estis plurfoje rekomendata en diversaj landoj kaj, kiuj tion faris, tiuj ne ĉiam estis pacistoj aŭ—neperfortuloj.

Majoro Stephen King—Hall, angla supera oficiro, rekomendas en sia verko “Defence in the nuclear age” [27], ke oni rezignu pri nuklea armilaro kaj ke oni kreu defendsistemon bazitan sur neperforto.

En 1964 Alastair Buchen, direktoro de Instituto pri Strategiaj Studoj en Londono, skribis : “Ĉar la klasikaj rektaj strategioj por protekti la nacian integrecon perdas iom el sia efektiveco pro la evoluado de armiloj kapablaj detrui tutajn civilizaciojn! kaj ĉar 1a malnovaj defendstrategioj fariĝis tute eksmodaj pro la teknikaj malkovroj, estas esence, ke ni atentu pli kaj pli forte la nerektajn strategiojn por antaŭgardi niajn sociojn kontraŭ fremda superregado aŭ aŭtoritato”.

“Eblas ja, ke en konceptoj, kiel tiu de neperforta defendo, kuŝas la ŝlosilo de la eociprotekto, en mondo, kiu entenas tiom da eksplodemaj potencfortoj ke la armiloj iĝos tro danĝeraj por esti uzataj” [28].

Endas legi ankaŭ la deklaron de la brita strategiisto Sir Basil Liddle Hart pri la civila neperforta defendo. (vidu aldonaĵon fine de tiu broŝuro).

Aliflanke, la svedaaregistaro petis de Adam Roberts tre detalan studaĵon pri tiu temo. Fine, en Norvegio la militrifuzantoj estas oficiale inicataj pri teorio kaj praktiko de neperforta defendo.

Jam venis la momento, kiam la francaj politikaj respondeculoj kaj civitanoj devas finfine atenti pri tiu defend—sistemo.

Kiuj estas ĝenerale la teknikoj pri neperforta defendo ? Kiuj povus esti la fazoj de neperforta defendo okaze de invado ? Kiuj estas la antaŭaj kondiĉoj, por ke tia defendsistemo povu esti efika ? Kiel oni povus transpasi de la nuna defendsistemo al neperforta defendo ?

Jen kvar demandoj, kiujn ni provu respondi.

Teknikoj pri neperforta lukto :[redakti]

Tiuj teknikoj estis praktikitaj antaŭ ol esti teoriigitaj kaj tio dum cirkonstancoj politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj ege diversaj : en la Tria Mondo same kiel en la industriigitaj landoj, far kamparanoj aŭ urbaj loĝantaroj, far profunde religiemaj aŭ oficiale senreligiaj popoloj, far subpremataj malplimultoj aŭ koloniitaj amasoj, dum enlandaj luktoj kontraŭ nacian registaron aŭ kontraŭ fremdan invadanton, ktp.

Pli precize, la luktoj al kiuj oni povas sinturni estas jenaj : la lukto kontraŭ la koloniadon en Hindio ; iuj epizodoj de la rezistado de Norvegoj, Danoj kaj Bulgaroj Kontraŭ la Naziojn dum la lasta mondmilito ; la lukto gvidata de Danilo Dolci, Lorenzo Barbara kaj Sicilianoj kontraŭ “Mafia”n kaj la subevolueoon de Sicilio ; la lukto porkcivitanaj rajtoj de la Nigruloj en Usono ; la rezistado de Ceĥoslovakoj al la trupoj de la Varsovia Pakto ; la agado de la mekaikiana malplimulto en Kalifornio kontraŭ la grandajn agrokulturajn trustojn ; tiu de la Judoj en Sovetio kontraŭ la sovetanpovon, ktp.

La metodoj uzataj dum tiuj diversaj kampanjoj prezentas komunajn aspektojn, kiujn oni devas precizigi. Gravas, ke oni ilin konsideru laŭ ĝenerala maniero unue, antaŭ ol studi kiel oni povus uzi ilin kontraŭ armitan invadon.

Neperforto kontraŭ la personoj :[redakti]

Tiu unua punkto, kiu fakte estas nur unu el ĝiaj aspektoj, estas verŝajne tiu, kiu kaŭzis al neperforto plejan miskomprenon. Reduktante ĝin nur al rifuzo perforti personojn, oni ĝin karikaturis kaj facile konfuzis ĝin kun la pasiveco aŭ eĉ kun malkuraĝo. Neperforto, reduktita al tiu rifuzo, verŝajne neniam estus sukcesinta.

Loki rifuzon al perforto nur sur la moralan terenon, estas cetere tre dubsenca. Oni povas esti, el morala vidpunkto, ne kompareble pli kulpa, estante komplico pro pasiveco en perforta sistemo, ol atakante la agantojn de tiu sistemo. Kiuj, pro morala skrupulo, aŭ pro falsa pacismo, akceptis pasive la nazian okupadon, tiuj estis komplicoj de pli da perfortajoj, ol la rezistantoj, kiuj uzis la armilojn por ĉesigi la monstran perforton de la nazia sistemo.

Ĉar ni konsentas, ke popolo invadita de alilanda armeo havas justajn kialojn por defendi siajn vivon kaj liberon, ni lokos nin tie esence sur la taktikan terenon por prezenti la principon pri rifuzo al perforto kontraŭ la personoj ?

Oni ja riskas, uzante ĝin sen precizigi ties sencon, konfuzi “personon” kun kolektiva komplika sistemo, respekti la kontraŭulon, dum neperforta batalo, estas reapekti la personojn, sed ne la sistemon, kiun ili defendas, aŭ kies instrumentoj ili estas, sistemon, kiun oni celas senpotencigi aŭ eĉ detrui.

Sed erare estas kredi, ke la nura maniero por detrui maljustan sistemon, estas uzado de armita perforto kontraŭ la personojn, kiuj ĝin defendas.

Politika sistemo ja neniam estas homogena kaj monolita bloko. Oni ĉiam povas distingi en ĝi tri grandajn elementojn :

  • malplimulto, kiu tenas la politikajn kaj ekonomiajn regilojn ;
  • silenta plimulto, konvinkita aŭ rezignacianta, trairita de opozicia fluo kaj plejofte submetita al intensa propagando ;
  • golicistoj kaj gilitistoj, armita forto de la sistemo, kiu ebligas al la registaro pluresti surloke.

Ĉiu el tiuj elementoj estas mem trairita de diversaj fluoj, kiuj ĉiumomente povas endanĝerigi la unuecon de la tuto.

Lukti kontraŭ politikan sistemon (kaj invadarmeo estas nur elemento de politika sistemo), uzante armitan perforton, estas unue plifortigi tiun sistemon, kiu iĝas unuiĝinta bloko, cementita per la naciismo kaj la militista ekzaltiĝo de unuj kaj per la memkonservemo de aliaj.

Ekde kiam tiu unueco estos realigita, eblos supervenki la sistemon per armita perforto, nur starigante kontraŭan sistemon, tiel monolitan kaj portantan la samajn difektojn, kiel tiu, kontraŭ kiun oni volis batali.

Male, la malesto de perforto kontraŭ la personoj, se ligita al klare perceptitaj agoj atakantaj la maljustecon, tute ne akcelas la formiĝon de unueca bloko ĉe la kontraŭulo : ĝi celas izoli la malplimulton respondecan pri tiu maljusto, malfortigante ĝian ligilon kun la publika opinio kaj ties agentoj. Ja tiel la dialogeblecoj restas sen difektaj inter la viktimoj de la subpremo, la silenta plimulto, kaj la agentoj de la regpotenoo (policistoj kaj militistoj). Nu, tiu komunikeblo estas vera danĝero por la reganta malplimulto, ĉar ĝi endanĝerigas la efikon de ĝia propagando kaj igas pli malfacile aplikebla la ŝubpremadon, kiun ĝi povus ekpraktiki.

Kontraŭe al tio okazanta en perarmila batalo, kiam, tre ofte, “interbuĉas homoj, kiuj ne konas unuj la aliajn, je la profito de aliuloj, kiuj interkonas sed ne interbuĉas”, la neperforta lukto ebligas al tiuj, kiuj en aliaj cirkonstancoj estus interbuĉintaj, ke ili pli bone interkonatiĝu, kaj malfortigas la potencon de tiuj, kiuj estus profitintaj de la buĉado.

Plie, dum la perarmila batalo plejofte ostaĝigas kaj viktimigas la virinojn, la infanojn kaj la maljunulojn, la neperforta lukto ebligas al la tuta popolo aktive partopreni en la agado. Tiel multiĝas la nombro da aktivuloj kaj la partopreno de la virinoj kaj maljunulbj al publikaj manifestacioj povas nur malhelpi la akrecon de la subpremado kaj igi ĝin pli abomena.

Evidentiĝo de la maljusto :[redakti]

Neniu regpotenco povas longe firme teni sur sia loko, ne protektante almenaŭ la ŝajnecon de justeco antaŭ la okuloj de la internacia opinio, de la silenta plimulto kaj de la agentoj, sur kiuj ĝi sin apogas. Eĉ diktatora regpoteno ne povas forhavi honoran garantion, sen kiu ĝi riskus perdi la apogfortojn, kiuj al ĝi nepre necesas. La Hitlera povo mem — oni tion vidos poste — devis retroiri antaŭ la simpla diskonigo de unu el siaj abomenaĵoj.

Alidirite, fronte al maljustaĵo, la unua nepra agado estas diskonigi ĝin. Ĝiaj farintoj troviĝos en situacio des pli malfacila, ju pli evidentiĝos la maljustaĵo por ĉiuj kategorioj de la publika opinio, inkluzive de tiu de la agentoj de la establita povo.

Unu el la ĉefaj avantaĝoj de la neperforta lukto estas konservi ebla la dialogon je ĉiuj niveloj, kio malebligas al la kontraŭa potenco malaranĝi la aferojn : estas facile konfuzigi la agadon de armitaj makisanoj kun rabado ; akuzado iĝas pli malfacila, kiam temas pri tuta popolo venanta nudmane alfronti policon aŭ armeon kaj akceptanta sen rezisto sian arestadon, cetere profitante la okazon por klarigi sian situacion al policistoj kaj soldatoj.

Tiu sinteno, kiu supozigas, ke la timo pro ĝendarmo kaj leĝo estas supervenkita de la prematoj kaj ke ili estas pretaj elportila konsekvencojn de sia sinteno, estas neniel malpli heroa, ol tiu de la soldato sur batalkampo. La sperto pruvis en Hindio, Usuno, Ĉeĥoslovakio, ke la plej diversaj popoloj kapablas tion. Plie, tiu sinteno havas la grandegan avantaĝon ebligi al ĉiuj observantoj vidi kie estas maljusteco, kie estas subpremado. La perfortaj agoj, male, fine ciam kaŝas la kaŭzon, kiel ajn justa ĝi estas, pro kiu oni batalas.

Iuj el la uzindaj rimedoj por diskonigi maljustaĵon havas nenion speciale neperfortan : prospektoj, komunikaĵoj al la gazetaro, ktp. Same, la viktimoj de maljusto uzos ĉiujn rimedojn livereblajn de la leĝeco, aŭ de ties restaĵoj dum krizokazo, antaŭ ol paŝi al aliaj agadformoj.

Sed neperforto krome proponas rimedojn speciale adaptitajn al la proklamado de maljusteco, eĉ kiam la kutimaj informrimedoj estas en la manoj de la kontraŭulo : malsatstriko, sidostriko, enkatenigoj, loktenado, ĉio ĉi kun akompana disdonado de zorge preparitaj prospektoj. Tiuj diversaj manifestacioj povas ebligi la publikan diskonigon de maljustaĵoj, kiujn la renovo deziregas kaŝi. La interveno de famuloj aŭ eminentuloj varbitaj al la celaro de la rezistantoj povas esti decidiga en tiuj cirkonstancoj.

La nekunlaborado :[redakti]

La neperforto kontraŭ la personoj kaj la plenluma diskonigo de la maljustaĵoj estas nur du el la aspektoj de la neperforta lukto, kiu inkluzivas ankaŭ prem— kaj trud—metodojn multe pli aktivajn.

Unue staras la nekunlaborado. Regpovo, se ĝi ne povas pluekzisti sen honorindeca garantio, bezonas ankaŭ aktivan aŭ pasivan kunlaboradon de almenaŭ ampleksa malplimulto el la popolo. Necesas al ĝi ŝtatoficistoj, impostpagantoj, laboristoj, aktivaj konsumantoj, ktp. Tuj kiam grava kategorio el la popolo rifuzas kunlabori, malfacila fariĝas la situacio de la regpovo. Ĝi fariĝas neeltenebla, se la rifuzo ĝeneraliĝas.

La neperforta strategio proponas serion da metodoj pri nekunlaborado, kiuj respondas la diversajn partoprenmanierojn de la civitanoj en la socivivo : ĉiuspeca striko (parte, ĝenerala, turniĝanta, fervorstriko) por la laboristoj, bojkoto por la konsumantoj, rifuzo aŭ redisdonado de la imposto por la impostpagantoj, eksiĝo, resendo de titoloj aŭ ordenoj por la “eminentuloj”.

La nekunlaborado povas esti simbola kaj minoritata komence de la lukto por atentigi pri iu problemo ; tiam ĝi celas ĉefe la publikan opinion. Kiam tiu ĉi estas informita, la nekunlaborado povas iĝi amasa. Tiam ĝi rekte celas malfortigi la povon de 1a respondeculoj de la maljustaĵo.

La civila malobeemo :[redakti]

La civila neperforta malobeado estas malkaŝa malobeado al maljustaj leĝoj. La diferenco kun nekunlaborado estas relativa : striko estas simpla nekunlaborado, kiam ĝi estas laŭleĝa ; ĝi fariĝas civila malobeado, se la leĝoj ĝin malpermesas. Male, la impostrifuzo jam estas civila malobeado. Tiu ĉi iel estas formo de nekunlaborado, kiu vokas kaj instigas al subpremo. Ĝia taŭga uzo estas do ligita al taksado de la alfrontiĝantaj fortoj. Estus sensence, dum politika batalo, praktiki tiun malobeadon tiel, ke ĝia subpremo havos nenien ehon ĉe la publika opinio kaj rezultigu la likvidadon de la aktivuloj. Kampanjo de civila malobeado devus ĉiam antaŭi kampanjo por informado orientita samtempe al la silenta plimŭlto kaj al la subpremaj fortoj.

Trudi al la regpovo respondeca pri maljustaĵo, ke ĝi subpremu, samtempe malhelpante, ke ĝi tion faru efike, dank’al firma tenado de streĉa ligilo kun la silenta plimulto kaj la agentoj de la regpovo ; tiel forpreni de ĝi la subtenon de la popoloj daŭrigi la informadon, la nekunlaboradon kaj la civilan malobeadon ĝis ĝi estos devigata cedi pro la premado de la publika opinio aŭ de la neperforta trudado ; jen estas funde la bazo de neperforta strategio.

Sinturno al civila malobeado estas unu el la punktoj, malebligantaj, ke oni limigu 1a neperfortan agadon al leĝa politika agado. (Fiaskis ja tiu lasta en Ĉilio kaj ne la neperforto, male al tio, kion oni ofte diras).

Paralelaj institucioj kaj kontraŭpovo :[redakti]

Trans la rifuzo kunlabori kun la respondeculoj de maljusto, same trans la rezisto al iliaj leĝoj, neperforta lukto povas iri — eĉ devas iri, kiam ĝi iĝas tute senkompata — ĝis la starigo de kontraŭpovo kaj de paralelaj institucioj.

Kiam la situacio tion ebligas, tiam temas pri funkciigado de la publikaj servoj, de la produkt— kaj konsumkonektiloj, de la komunikiloj, ktp, por la nura profito de la popolo kaj lime, krei kontraŭregistaron komisiitan por kunordigi la rezistagadojn naciskale.

Oni vidas do, ke la neperforto povas proponi al popolo aron da rimedoj tre adapteblaj por respektigi ĝiajn rajtojn. Kompreneble, tiuj rimedoj ne estas receptoj, kiuj certigus la sukceson en ĉiuj cirkonstancoj. La neperforta lukto ne pli ol la armita lukto liberigas tiujn, kiuj ĝin gvidas, de rigora analizo pri la alfrontiĝantaj fortoj kaj de la politika, ekonomia, socia kaj milita situacio.

Ĝi ne liberigas ilin precipe pri disciplino, imagemo, taktika elpensemo kaj kuraĝo. (“Mi bone vidas, diris Gandhi, kiel mi povas instrui neperforton al perfortulo, sed mi ne povas ĝin instrui al malkuraĝulo”).

Tamen ŝajnas al ni, ke la raporto pri tiuj metodoj sufiĉe montras, ke popolo sen murdaj armiloj estas ankoraŭ for de senrimedeco kaj ke la kombinita uzado de tiuj diversaj metodoj, je ĉiu momento de la lukto, donas verajn venkeblecojn super kontraŭulo, kiel ajn forta li estas.

Ni esperas, ke oni komprenis, ke la neperforta lukto tute ne konsistas imagi, ke la kontraŭulo kondutos “ĝentile” ; ĝi nek subtaksas lian perfort-kapablon, nek pretendas “forpuŝi perforton el historio”.

La neperforta taktiko kalkulas kun perforto. Sed, anstataŭ peni por venki ĝin per pli granda perforto, ĝi strebas unue por malfaciligi ties uzadon, poste por utiligi la perforton de la kontraŭa sistemo por ĝin malekvilibrigi, por malorganizi ties unuecon kaj fine ĝin senpotenĉigi.

Kontraŭe al la metodoj de armita batalo, kiuj ĉiuj postulas fakte la subtenadon de grandaj nacioj, tiu defendmetodo, same kiel judo en la individua lukto, ebligas al la plej malfortaj malplimultoj kaj kompreneble al la popoloj decidintaj respektigi sin, ke ili certigu sian propran defendon.

Ŝajnas al ni, ke oni devus zorge analizi la marksistan argumenton, laŭ kiu perforta alfrontado estus neevitebla dum revolucia socia transformado. La aprobantoj de la neperforta rezistado ja ne neas, ke iliaj kontraŭuloj povas uzi perforton kaj ke povas okazi sangelverŝo. Tiu rimedo ŝajnas eĉ neevitebla flanke de prema regpovo. Sed ke la subprematoj povas supervenki tiun perforton nur per kontraŭa perforto, tion ili neas. Historio montras, ke eblas uzi perforton de kolektiva kontraŭulo por meti ĝin en tian situacion, ke ĝi ne plu povu uzi tiun saman perforton pro la timo perdi la helpojn, a1 ĝi nepre necesajn, de la publika opinio kaj de la armitaj fortoj, kiujn ĝi uzas por konservi sian potencon. Kiuj asertas, ke ekde kiam estas atingitaj favoraj cirkonstancoj por la subpremataj, tiam la perforta al frontado kaj do la popola perforto iĝas neeviteblaj, tiuj ŝajnas al ni dogmece elimini jenan fakton : en tiaj cirkonstancoj amasa agado de nekunlaborado, civila malobeado, kaj civila obstrukcado ligita kun intensa informado al la policanaro kaj al la armeo,estus tre verŝajne multe pli efika ol barikadoj aŭ civila milito, kiuj fordonas la sorton de la subprematoj al la milithazardo. En tia cirkonstancaro, ĉiuj elpremoj, kiujn povus provi la regpotenco, returniĝus kontraŭ ĝin kaj malsolidarigus de ĝia celo la silentan plimulton kaj la agentojn, kiujn ĝi uzas por sia subpremado. Do, se okaze de alfrontiĝo inter premantoj kaj prematoj perforto estas neevitebla, tio estas nur flanke de la premantoj, sed ne flanke de la prematoj. La neperforto ebligas al tiuj ĉi uzi la perforton de la subpremantoj por senpotencigi ilin.

Plie, en kazo de revolucia neperforta transformiĝo, la iniciativo povus resti konstante ĉe la bazo kaj estus multe malpli granda la risko de manipulado de la revolucia movado fare de “avangardo”, kiu pretendus ĝin regi kaj alkonduki ĝin al diktaturo.

Restas por diri, kiel oni povus uzi tiujn neperfortajn rimedojn fronte al alilanda invadante.

Skizo de kampanjo de civila neperforta defendo :[redakti]

Por montri sen pluatendi, kio povus esti neperforta defendo kontraŭ alilanda invado, jen la procezo, laŭ kiu povus disvolviĝi tia kampanjo. Poste ni parolos pri la pretigoj kaj la nepraj kondiĉoj, por ke tia kampanjo povu realigi. Do la 1eganto senĉese konsciu ke ne perforta defendo povas funkcii efike, nur kondiĉe ke antaŭu ĝin serioza preparado. Onipovas distingi tri fazojn :

Dum la invado :[redakti]

Se malgraŭ ĉiuj klopodoj de traktado kaj interkonsentado faritaj en neperforta perspektivo, okazas invado, neperforta defendo verŝajne ne povos haltigi ĝin pli bone ol milita defendo. Nuntempe (sed eble pro manko de studoj pri tiu temo), ĝi ne celas defendi la geografiajn landlimojn. Kio estus realigebla en strato de granda urbo — en Bratislavo, la Ĉeĥoslovakoj sidiĝis antaŭ la sovetaj tankoj — tio ne eblas sur vastega defendlinio. Estus evidente utopie, pretendi haltigi kirasveturilojn, kuŝiĝante tra ilia vojo [29].

Tamen, dum tiu unua fazo,neperforta rezistado prezentus tri avantaĝojn gravegajn kompare al perarmila defendo.

  • Unue, la foresto de perarmila rezisto verŝajne igus tiun periodon de la konflikto multe malpli murdplena ol la invadoj, al kiuj la historio kutimigis nin. Eĉ probablas, ke tre malmultajn perfortaĵojn farus la invadaj trupoj kontraŭ la landanaro, ĉar invadanto ĝenerale ŝatas prezenti sin kiel liberiganton. Tamen, se tio okazus, tiam oni devus uzi la ĉi—subajn metodojn de memdefendado.
  • Dua avantaĝo kompare al la milita defendo : la tuta landanaro, inkluzive de la viroj, restadus kaj rezistadus surloke, tie, kie rezistado plej efikus. Tiel oni evitus la konsiderindan malfortiĝon, rezultantan el milita mobilizado : disiĝo de la familioj, malfortiĝo de la ekonomia aktiveco, sendo de la viroj al regionoj aŭ landoj, kiujn ili ne konas. La invadaj trupoj, kiuj siaflanke konsistus el soldatoj elradikigitaj, elŝiritaj el siaj familioj pro la mobilizo, troviĝus do fronte al landanaro, kies socia strukturo estus senŝanĝa kaj kiun longa praktikado de la, neperforta agado estus kutimiginta ne tro maltrankviliĝi pro alfrontado kontraŭ subpremaj fortoj. Krome, la invado naskus — kiel okazas eĉ okaze de milita rezistado — blokan unuiĝon de la landanaro kontraŭ la invadantaro.
  • Fine, tria avantaĝo : en bone preparita neperforta agado, atakon far la kontraŭanto oni konsideras ne kiel propran malsukceson, sed kiel malprudentaĵon lian, kaj ĝin oni povos utiligi. Landanaro vere konscia pri tio, kio estas neperforto, konsiderus la invadon kiel komencon de maltaj zorgoj, certe, sed ankaŭ kiel enretiĝon de la kontraŭa armeo, kaj ekpretiĝus eltiri la tutan profiton el tiu situacio. Tiu ofensive sinteno, ofte konstatita en kampanjoj de neperforta agado, estas la malo de defetismo, kiu minacas ĉiun invadatan landanaron, kaj ĝi konsistigus kontraŭ ĝi la plej bonan protekton.

La ĝenerala taktiko adoptenda dum tiu fazo de la konflikto estus eviti la alfrontiĝojn kun la invadaj trupoj tiom longe, kiom tiuj ne estos stabiligitaj kaj ne havos tempon por konatiĝi kun la enloĝantaro tia, kia ĝi reale estas, kaj ne tia, kia lapropagando prezentis ĝin al ili. La neperforta agado fakte estas des pli efika, ju malpli aninoma ĝi estas kaj ju pli da okazoj konatiĝi havis la interbatalantoj .

En la kadro de tiu taktiko, oni povas konsideri du agmetodojn :

  • la landanaro restas hejme kaj lasas la stratojn senhomaj dum la preterpasado de la invadaj trupoj; tamen, surskribaĵoj sur la muroj povas memorigi al ili, sen malamo, ke ili havas nenion por fari en tiu lando.
  • male, la landanaro invadas la stratojn, ekparolas kun la militistoj kaj, aŭ rekte, aŭ per flugfolioj verkitaj en la lingvo ne la invadantoj, informas la soldatojn pri la efektiva situacio kaj antaŭsciigas al ili, ke la landanaro, sen fari al ili la plej etan malbonon, tamen neniam konsentos obei ilin.

Oni notu, ke en la preparado de neperforta defendsistemo necesas la studado de plejeble multaj lingvoj far la landanaro. Okaze de tuja danĝero, povus okazi akcelataj kursoj. Kaj, dum pacotempo, tia studado, per la kontaktoj kaj interŝanĝoj, kiujn ĝi favorus inter la popoloj, malfaciligus la aperon de naciismo kaj ŝovinismo [30].

En la unuaj momentoj de la invado kaj laŭ la cirkonstancoj kaj la sinteno de la trupoj,oni povus decidi pri rimedoj por malrapidigi ilian antaŭeniradon kaj malsimpligi ilian taskon : i.a. la ordinterŝanĝo aŭ la forigo de indiktabuloj ĉe la ŝoseoj kaj de la ŝildoj kun la nomoj de la stratoj kaj la domnumeroj en la urboj. Tiaj rimedoj igus la landon konfuzega labirinto kaj ekzemple ege malfaciligus la serĉadon kaj areston de personoj, kiuj povus estri la rezistadon.

Dum la milita okupado :[redakti]

Kiam la trupoj estus stabiligitaj, tiam komenciĝus la dua fazo de la rezistado, kiu mem estus duaspekta : defenda kaj ofensiva.

La trejnado al neperforta defendo povus notinde (pri tio ni reparolos) veki ĉe la landanaro tre profundan konsciiĝon pri tio defendenda. Neperforte oni defendus ne la landlimojn (kiel ni jam vidis), sed la moralajn kaj politikajn limojn,la vivon de la landanaro kaj ĝiajn bazajn rajtojn : libero paroli kaj kunveni, libero por la gazetoj, libero de voĉdonado, de la strikoj, de la vivmaniero, de la kredoj. La defendtaktiko celas do malebligi al la invadinto ĉian atencon kontraŭ la homrajtoj kaj persiste defendi la publikajn liberojn. Oni devus antaŭorganizi sistemon por interligi kaj rapide transsendi, tiel ke la plej eta atenco kontraŭ la homrajtoj, la malplej grava aresto estu tuj sekvota de manifestacioj adaptitaj al la cirkonstancoj kaj celantaj informi samtempe la tutan landanaron kaj la subpremantojn.

Grava precizigo : tiu interlig-sistemo devus esti kiel eble plej malcentralizita por ke la invadinto ne kapablu kapti ĝin (multiĝo de la radiodissendiloj, de la presejoj, de la hektografejoj, al kies funkciado kiel eble plej multaj homoj devus esti inicitaj). Tiun informadon oni farus kiel eble plej malkaŝe kaj tiu rajto je informado estas unu el tiuj, kiujn oni devus defendi plej malcedeme. Tamen, se la cirkonstancoj tion necesigus, la uzado de tiuj informrimedoj povus okazi kaŝe (oni scias la gravecon de la kaŝitaj dissendiloj dum la ĉeĥoslovaka rezistado kaj de la “Samizdat”, hektografitaj tekstoj, kiuj kaŝe cirkulas en Sovetio).

Landonaro, kutimanta ne permesi atencojn kontraŭ la rajtoj de la personoj kaj tuj reagi, fariĝas por invadinto aŭ diktatoreca potencularo muro, kontraŭ kiu frakasiĝas ties perforto.

Fakte, la plej aĉa diktatoro, kia ajn lia malestimo al la homaj rajtoj, ne povas — tion mi vidis — rezigni la kunlaboradon de sufiĉa parto el la landanaro. Ekde kiam tiu kunlaborado mankas al li, lia potenco estas endanĝerigita, kaj malveras aserti, ke li povas ĉion permesi al si.

El la regpovoj, kiuj ekzistis dum la historio, la hitlera estis unu el la plej malzorgemaj pri homrajtoj. Nu, plurfoje, pri precizaj punktoj, tiu povo frakasiĝis kontraŭ oberifuzo de senarmilaj personoj aŭ popoloj, kiuj rifuzis al ĝi sian kunlaboradon. Kaj Hitler devis cedi.

La 1an de septembro 1939, Hitler ordonas, ke oni mortigu sur la germana teritorio ĉiujn alienulojn kaj nekuraceblulojn. Tiuj ekzekutadoj dauradas ĝis en 1941, spite diversajn privatajn protestojn de iuj episkopoj. La 3an de aŭgusto 1941, Galen, episkopo de Munster, decidas denunci publike tiujn murdojn. Lia prediko, eldirita en la preĝejo de Sankta—Lamberto en Munster, estas diskonigata en la tuta Germanio kaj ĉe la frontsoldatoj. Pluraj ofiecialuloj proponas mortigi episkopon Galen. Bormann konsentas, sed Goebbels opinias male : "Se oni provus ion ajn kontraŭ la episkopo, estus timende,ke la loĝantaronde Munster oni devus konsideri perdita dum la tuta daŭro de la milito, kaj ke estus nepre perdita la tuta Vestfalio. Iom post la prediko, 1a eŭtanazia programo estas oficiale haltigita kaj neniam rekomenciĝos [31]. En marto 1941, konferenco de naziaj spertuloj decidas la trudan rompon de-la interraciaj geedziĝoj : la judan edzon oni deportos. En februaro 1943, dum la deportado4 de la lastaj germanaj judoj, Gestapo ekkaptas plurajn milojn da kristanoj el juda deveno. La 1Tan de februaro en Berlino, Gestapo arestas ĉirkaŭ 6 000. Sed tiam okazas neatenditaĵo : la arjaj edzinoj sekvas siajn edzojn ĝis la loko de ilia provizora enŝloso kaj postulas ilin dum horoj, kriegante. Ĉar la sekreto de la detrua mekanismo estas minacata, Gestapo cedas kaj la izraelidoj edziĝintaj kun kristaninoj estas reliberigataj [32].

En Danio, la rifuzo kunlaboradi far la dana popolo kaj ĝia reĝo, kvankam ĝi ne povis malebligi la persekutadon kontraŭ la judoj, tamen konsiderinde prokrastis ĝin kaj limigis ĝiajn konsekvencojn. Ekde kiam la germanoj ordonis al la judoj surporti flavan stelon, tiam la reĝo Kristiano la Deka instigis la Danojn solidariĝi kun la Judoj. Kiam la minaco preciziĝis, la Danoj helpis la minacatajn familiojn fuĝi al Svedio. Dank’al la nekunlaborado de tiu senarmila popolo, la nazia popolmurdo ege malpli sentiĝis en Danio, ol en aliaj okupitaj landoj. El pli ol 7800 danaj Judoj, skribis Hannah Arendt, la germana polico povis aresti nur 447 homojn. La efiko de la neperforta rezistado al la naziaj responsuloj instigis ilin peti mem, ke la danaj Judoj estu sendataj al relative privilegia getto : tiu de Theresienstadt, en Ĉeĥoslovakio. Nu, ankoraŭ tie, la danaj Judoj “ĝuis pli ol iu ajn alia grupo specialajn privilegiojn, ĉar la institucioj kaj privatuloj senĉese petis informojn pri ilia sorto”. El ili kvardek ok mortis : tiu nombro estas relative eta pro la meza aĝo de tiu grupo. En sia proceso, Eichmann opiniis, post longa pripensado, ke “pro diversaj kialoj, la operacioj projektitaj pri la Judoj de Danio malsukcesis”.

Li spertis similan malsukceson en Bulgario, kie la landanaro kaj la instancoj malkaŝe solidariĝis kun la Judoj. En tiu lando, rakontas Hannah Arendt, la rezulto estis ankoraŭ pli frapa : spite la klopodojn de la nazioj, neniu Judo estis deportata, neniu mortis pro kialo nenatura.

Fine, en Norvegio okazis unu el la plej rimarkindaj agadoj de neperforta rezistado por savi gravegan institucion : la lernejon.

En februaro 1942, dum la tuta Norvegio estas okupita de jam preskaŭ du jaroj, Vidkun Quisling, fidulo de la nazioj, fariĝas estro de la registaro. Li decidas fondi korporacian ŝtaton, kiu havus kiel bazon la instruistaron kaj junularan asocion similan al la hitleraj junularoj. Ĉiuj instruistoj devos fariĝi membroj de nova sindikato estrata de Hird, norvega Gestapo.

La 20an de februaro, pro la peto de la gvidanto de la rezistado, inter 8000 kaj 10000 el la 11000 instruistoj sendas leteron, per kiu ili rifuzas aliĝi al tiu nova organizaĵo de la instruistoj. Kvar tagojn poste, la episkopoj, pro soladareco, eksiĝas el siaj oficialaj funkcioj kaj 150 universitataj profesoroj protestas kontraŭ la nova junulara asocio.

"Tiam frapas la punagado : 1300 instruistoj estas arestitaj kaj deportitaj al koncentrejo, je 200 kilometroj norde de Oslo ; kelkajn semajnojn poste, duono el ili estas sendita al la ekstrema nordo de Norvegio, je 400 kilometroj post la pola cirklo. Sed, dum tiu tempo, reto de solidareco subtenas iliajn familiojn, kaj la instruistoj, kiuj restas liberaj, daŭrigas sian rifuzon aliĝi al la organizaĵo kreita de la registaro.

Fine, post ok monatoj, Quisling, pro ordono de Hitler, konfesas sin venkita kaj liberigas la deportitajn instruistojn. “Vi,instruistoj, ĉion damaĝis al mi”, li devis agnoski.

Tiuj kvar ekzemploj de neperforta rezistado kontraŭ la plej diktatora sistemo, kiun iam spertis Eŭropo, montras, ke tiu formo de defendo donas al la landanaroj realan povon kontraŭ la plej rezolutaj kontraŭuloj. Tamen, en tiuj kvar kazoj, la neperforta rezistado estis improvizita, ĉar la landanaro neniel estis preparita. Se popolo dediĉus al la preparado de neperforta rezistado la duonon de la klopodoj kaj de la monrimedoj, kiujn oni rezervas por milita defendo, ĝi estus, preskaŭ sen ajna dubo, multe pli bone defendata ol per perarmila defendsistemo [33].

La brita strategiisto Sir Basil Liddle Hart raportas pri tio la ateston de germanaj generaloj, kiujn li havis la okazon demandi post la dua mondmilito : “Ilia atesto — li skribis — emis montri, ke la formoj de perforta rezistado efikis sufiĉe por havigi al ili malfacilaĵojn, nur en dezertaj aŭ montaraj regionoj, kiel en Ruslando kaj en la Balkanoj. Ilia atesto montris ankaŭ la efikecon de la neperforta rezistado. Aperis ankoraŭ pli klare, ke ili ne kapablis kontraŭstari ĝin. Ili estis spertuloj de perforto, trejnitaj por kontraŭstari kontraŭantojn uzantajn perforton. Antaŭ aliaj formoj de rezistado, ili troviĝis konfuzitaj, des pli ke la uzataj metodoj konservis econ subtilan kaj kaŝan. Ili estis senpezigataj, vidante la rezistadon perfortiĝi.” [34]

Ni aldonu, ke, okaze de ekstrema danĝero (provo de amasa deportado, ekzemple) la neperforta defendo ne malpermesus turni sin al nemurda sabotado, tiel ke oni senmovigus la transportilojn sen doni al la okupadaj soldatoj la senton de minaco kontraŭ iliaj personoj. Sed la neperforta taktiko estas ne nur defenda. Ĝi entenas ankaŭ ofensivan aspekton.

La milita defendstrategio, kiu rebatas per armila perforto al la invadaj trupoj, plifortigas — pro la memkonservemo, kiun ĝi paroksismigas ĉe ili — la hierarkian ĉenon, kiu unuigas tiujn trupojn kun ilia registaro. Ĝi iel cementas la unuecon inter la armeo kaj la agresa ŝtato, kaj ankaŭ inter la armeo, la ŝtato kaj la popolo de la agresa lando. Tiel, la bombadoj al la malfermitaj urboj kreas teroron, kiu tute ne fortranĉas la landanaron disde ties registaro, sed male proksimigas ĝin al tiu. La landanaro tiam vidas la registaron kiel sian solan protekton.

Male, la neperforta taktiko malplifortigas la unuecon inter la agresa ŝtato kaj la individuoj, el-kiuj konsistas ĝia armeo, senigante tiun unuecon je la cimento de la timo. La celo estas konsciigi la armeanojn de la kontraŭa ŝtato, ke ili nenion riskas kiel personoj, ke nenia malbono estos farata kontraŭ ili, sed ke oni sisteme kontraŭos ilin per la plej firma oberifuzo ĉiufoje, kiam ili agos kiel perantoj de la ŝtato, kiu sendas ilin.

Tia sinteno havas veran korodan povon. La invadita landanaro fariĝas, por la menso de la trupoj, acidbano, en kiu neniu registaro povas permesi al si trempi pli longe sian armeon, pro timo suferi gravajn malplezurojn ĉe la reveno de la soldatoj en sian landon.

Tiel, dum la invado al Ĉeĥoslovakio, la ŝtatoj de la Varsovia Pakto devis rehejmigi trupojn tute malkuraĝigitajn pro la neperforta rezistado, kiun ili renkontis.

Sed Danio estas la loko, kie la rezultoj de la neperforta rezistado ĉe la germanoj mem estis plej mirindaj. En aŭgusto 1943, Himmler decidas ekzorgi pri la “juda problemo”, kies solvo, laŭ li, atendis delonge. Sed, skribis Hannah Arendt, “li ne antaŭvidis, ke la germanaj responsuloj, kiuj loĝis en Danio jam de jaroj, ne plu estis la samaj homoj ! Generalo von Hannecker, milita regionestro, rifuzis meti siajn trupojn je la dispono de la plenrajtigito de la germana Imperio, doktoro Werner Best ; plurfoje la Specialaj SS—trupunuoj senditaj al Danio, la Einsatz Kommando, protestis kontraŭ ”la ordonoj de la centraj agentejoj“, laŭ la atesto de Best en Nurenbergo. Kaj Best mem oni ne plu povis fidi, kvankam en Berlino oni neniam sciis, ĝis kia grado li fariĝis ”neresponsa“. La Oficejo de Eichmann sendis al Danio unu el siaj plej taŭgaj homoj, Rolf Gŭnther, kiun neniu povis akuzi pri, manko de ”senkompata malmolkoreco". Gunther neniel imponis al siaj kolegoj de Kopenhago. Kaj jen Hennecker mem rifuzis dekreti, ke la Judoj kontrolmarku, kiam ili iras al la laboro. Best iris al Berlino kaj akiris la promeson, ke ĉiuj Judoj de Danio, kia ajn estas ilia kategorio, estos deportataj al Theresienstadt [35].

El nazia vidpunkto, tio estis gravega cedo. Oni decidis, ke la Judojn oni kaptos kaj tuj evakuos dum la nokto de la 1a de oktobro. En la haveno la ŝipoj estis pretaj. Ĉar oni povis fidi nek la Danojn, nek la Judojn, nek la germanajn trupojn de Danio, necesis enporti policunuojn el Germanio por efektivigi la serĉadon de la Judoj, domon post domo.

Lastatempe, Best informis tiujn policanojn, ke ili ne rajtas frakasi la pordojn, ĉar tiam la dana polico povus interveni. Nu, ambaŭ policoj ne devis kontraŭstari unu la alian. La germanaj policanoj do povis kapti nur la Judojn, kiuj propravole lasis ilin eniri. El tuto de pli ol 7800 Judoj, la germana polico trovis tre precize 447 homojn hejme kaj pretajn malfermi sian pordon.

Tial, ĉar kelkajn tagojn antaŭ la fatala dato germana transportisto, Georg F. Duckwitz, probable informita far Best mem, malkaŝis ĉiujn germanajn projektojn al oficistoj de la dana ŝtato. Politike kaj psikologie, la plej interesa aspekto en tiu okazaĵo estas la sinteno de la germanaj aŭtoritatoj en Danio. Okulfrapas, ke ili sabotis la ordonojn de Berlino.

Laŭ tio, kion ni scias, daŭrigas Hannah Arendt, tio estas la nura okazo, kiun havis la nazioj por taksi la malkaŝan rezistadon de la enloĝantaj landanaroj. Kaj ŝajnas, ke tiuj el la nazioj, kiuj konstatis ĝin, simple ŝanĝis sian opinion ; ke ili mem fine kredis, ke ekstermado de popolo ne estas memkomprenebla. Renkontante principan rezistadon, ili vidis sian “malmolkdrecon” fandiĝi kiel butero ĉe la suno, kaj kelkaj nazioj eĉ havis kelkajn voletojn de aŭtente kuraĝo" [36].

Nu, ankoraŭ tiam, neperforta rezistado estis improvizita far landanaroj neniel preparitaj por ĝi.

Oni rajtas opinii, ke popolo pretigita por la praktikado de neperforto konsistigus timigan danĝeron por la menso de invada armeo. Estus ĉiel tre riske ordoni al tiu armeo kruelan punagadon.

Sed la neperforta agado ĝuste celas devigi la kontraŭulon aŭ puni aŭ toleri. Se li toleras, li ridindiĝas kaj ŝajnas montri sian malforton. Se li volas puni, li stariĝas kontraŭ landanaro rezoluta en sia malobeemo, kaj li devas turni sin al grava membro da armeanoj kaj policanoj, kies ideologia kontrolo estas des pli malfacila, ke ili estas en konstanta kontakto kun landanaro amikema, ĉiam preta por la dialogo, sed samtempe firme rezoluta en sia oberifuzo.

Resume, la landanaro devas konservi la iniciativon kaj devigi la kontraŭulon uzi minacon, samtempe malebligante al li efektivigi tiun minacon.

Se veras, ke neperforta agado kelkfoje necesigas heroecon, estus malprave konkludi el tio, ke ĝi estas praktike atingebla nur de malplimulto.

Ekzistas fakte diversaj ŝtupoj en la neperforta lukto. Iuj agadformoj povas esti efike uzataj nur de grupoj trejnitaj por iri ĝis la fino. Temas pri agadoj de interveno aŭ nekunlaborado, kiuj supozigas rekten kontraŭstaradon de la malamiko, aŭ entenas seriozan riskon por la uzantoj (sidado, obstrukco, manĝostriko, laborista kontrolo, nemurdaj sabotadoj, kiuj povas akompani la neperfortan rezistadon en kazoj de ega danĝero).

Sed la neperforta agado entenas tutan gamon de treefikaj agoj, inter kiuj kelkaj estas grandparte anonimaj.

Ekzemple, la “hartalo”, tago de ĝenerala striko, kiam la landanaro estas alvokita senhomigi la laborejojn, la stratojn, la amuzejojn, kaj resti hejme ; la resendo de titoloj kaj ordenoj, gesto baze simbola ; la bojkoto, per kiu la aĉetpovo de la konsumantoj fariĝas vera socia povo, kontraŭanta la povon de la malamiko ; la kolektiva, tuta aŭ parta rifuzo de la imposto.

Ankaŭ de ĉiuj estas atingeblaj multaj formoj de civila protestado, kies eco ĝenerale estas simbola, sed kies rezulto estas subteni la rezistemon de la landanaro. Ekzemple, komence de la germana okupado, la norvegoj esprimis sian unuecon kontraŭ la okupanto per insignoj, kiujn ili surportis, ĝis la registaro ekkonsciis pri ilia signifo. La okupantoj tiam fariĝis devigataj puni la surporton de paperagrafoj ĉe la butontruo. Tia punado ridindigis ilin kaj plifortigis la unuecon de la landanaro.

La plej granda risko en tia rezistado estus la provoko : atenco (aŭ pseŭdo-atenco) kontraŭ la okupantaj trupoj aŭ kontraŭ la landanaro, por ke tiu lasta perforte ribelu, kio ebligus poste senkompatan punon. Sed la rezistado kontraŭ provoko estas parto de la rudimentoj de la neperforta disciplino.

Por civitano inicita al la neperforto, atenco kontraŭ la malamikaj trupoj estas perfida ago, kiun povus sekvi funebraj manifestacioj, por konfirmi, en la menso de la soldatoj, la senton, ke ili estas neniel malamataj kiel homoj.

Same, ĉian perforton kontraŭ la landanaro sekvus amasmanifestacioj, kaj ĉefe ĉiu devus bone konscii, ke, eĉ se la negerfortaggzistado devus kosti homajn vivojn — kion oni ne povas ekskludi — ĉia perforta rezistado ja kostus ankoraŭ pli multajn.

Certe, tia rezistado ne povas, cetere samkiel la milita rezistado, certigi tujan sukceson. Sed estas malfacile imagi, kiel ĝi povus havi rezultojn tiel katastrofajn kiel havus perarmila defendo. La konsekvencoj de la ŝajna malsukceso de la neperforta rezistado en Ĉeĥoslovakio estas neniel kompareblaj kun tiuj, kiujn estus havintaj perarmila rezistado. Temis tamen pri improvizita rezistado. Nu, en tiu lando, ne povis okazi la korpa forigo de la kontraŭantoj al novstalinismo ; la landanaro estas ankoraŭ malfavora al la okupantoj, kaj ne estas dubo, ke la “praga printempo” iam refloros. La soveta koloso estis ege ŝancelita, la rezistado deals intelektuloj plivigliĝis malgraŭ la subpremado, kaj la subteno de la alilandaj komunistaj partioj iĝis multe malpli senkondiĉa.

Krome, kiel agnoskas Michel Tatu en “Le Monde” (la 27an de aŭgusto 1973), “la formo de neperforta rezistado, kiun spontane adoptis la landanaro, estus povinta pludaŭri multe pli longe kaj konduki al tre malsama situacio, se la gvidantoj ne estus propravole finigintaj ĝin per politiko de kunlaborado, kiu sinonimas kapitulacon”. Se la sestaga neperforta rezistado de Ĉeĥoslovakio sufiĉis por estigi malfacilaĵojn al la soveta ŝtato, oni povas imagi la efikon, kiun povus havi neperforta rezistado taŭge preparita dum jaroj far landanaro memstara kaj konscia pri tio, kion ĝi volas defendi.

Post la milita okupado :[redakti]

Kontraŭ kolektiva neperforta rezistado, tiel danĝera por la menso de la armeo kiel por la fameco de la agresinta ŝtato — rezistado, kiu malebligus al tiu ŝtato venigi la lukton sur militan terenon kaj konstante retirus ĝin sur la politikan kaj moralan kampon — la taktiko de la invadinto sendube konsistus en starigado de kunlabora registaro, kiun ĝi komisius por la “konservado de la ordo”.

La rezistado tiam iĝus nura interna politika luktado, al kiu la neperforto liverus sian spiriton kaj siajn teknikojn. Tia lukto povus konsisti, ekzemple, en la starigado de tre malcentralizitaj kontraŭregistaroj, kiuj klopodus mem prizorgi la bezonojn de la landanaro kaj tiel ebligus bojkoti la kunlaboran registaron.

Samkiel la perarmila defendo, ankaŭ la neperforta defendo evidente ne povas esti improvizata. Ĝi postulas seriozan preparadon kaj ne povus atingi sian plejan efikon en la nuna stato de nia socio.

Kvar kondiĉoj ŝajnas nepre necesaj por la realigado de tia defendo, kvar kondiĉoj kunligitaj, ĉar la realigado de la unua progrese sekvigas tiun de la tri ceteraj per la efiko mem de la neperforto. ’

a) La neperforta rezistado bezonas landanaron bone informitan pri la principoj kaj metodoj de la neperforto.

Tiu informiteco devus esti samtempe teoria (scio pri la grandaj principoj de neperforto kaj pri la antaŭaj agadoj) kaj praktika (trejnado al la diversaj metodoj, rezistado kontraŭ provokoj, ktp).

La studado de la neperforto havus sian lokon en la lernejoj, la gimnazioj, la liceoj, la universitatoj dum ĝia praktiko estus instruata en la aktiva vivo far grupoj jam konvinkitaj kaj informitaj. Tia instruado neceŝigas pedagogiajn metodojn, kiuj alvokus ĉefe la responsemon, la solidaremon kaj la kreemon de la lernantoj kaj de la studentoj.

Tiu tuta informklopodo fine celus provizi la landanaron per neperfortaj armiloj kaj tiel senarmeizi, malcentralizi, “civiligi” la defendon.

La realigado de tiu unua kondiĉo favorus progresive la realigadon de la dua, nome :

b) La rekaptado far la individuoj kaj la lokaj komunumoj, de granda parto el ties politika respondeco ĝis nun donita al la ŝtato.

La praktikado de neperforto postulas scion pri la politikaj kaj ekonomiaj mekanismoj de la lando. Tiu scio estu nete supera al tiu, kiun nuntempe havas la plimultaj Francoj. La civitanan pasivemon de la plimultaj Francoj grandparte kaŭzas profunda sento de senpoveco kaj malinklino kontraŭ la politiko. Ĉar ĝi donas efikajn agrimedojn, la neperforto redonas al la politiko ĝian veran sencon kaj ĝian noblecon, kaj iĝas potenca rimedo por formi la civitanojn. La formado al neperforto estus samtempe informado kaj civitana edukado, kaj tio ekster ĉia politika aŭ ideologia kondiĉado.

Nu, popolo posedanta realan senton pri sia responseco “kaj kutimigita al neperforta agado estus, por invadonto, timiga kontraŭanto kaj konsistigus veran “malkonsilan forton”.

c) Unu el la plej gravaj obstakloj kontraŭ la realigado de neperforta rezistado estas la socia maljusto kaj la malegaleco de la vivniveloj, regantaj la plimultaj landoj, ekzemple en Francio.

Estas malfacile imagi, kiel ekspluatataj laboristoj povus senti sin reale solidaraj kun siaj ekspluatantoj,

Nu, la solidaremo estas nepra kondiĉo de la neperforta agado. Aliflanke, ĉu necesas atendi la starigadon de senmanke socia egaleco por konsideri la eblecon rezigni la armilarojn kaj sin turni al la neperforta defendo ? Tiu solvo ŝajnas des malpli konsilinda, ke la elspezoj de la vetarmado kontribuas nesolvebligi la sociajn problemojn.

Ankaŭ ĉi tie necesas kalkuli kun la dinamismo de la neperforto. Tiu fakte donas al la ekspluatatoj agrimedojn, elprovitajn en la sociaj luktoj.

La ĝeneraligado de la neperfortaj agadmetodoj kreskigus la efikecon de la sindikata agado kaj ebligus redukti la diferencojn inter la salajroj kaj la vivniveloj.

Aliflanke, la edukado al neperforto kaj la politika konsciiĝo, kiu sekvus ĝin, havus sendube kiel rezulton favori la helpon al la plej malfavorataj klasoj far la mezaj klasoj [37], kaj pliefikigi la batalon por justo kaj por socio, en kiu la perspektivoj estu pli egalaj.

Male de tio, kion oni ofte opinias, la decido rezigni la perforton povus havi efikon multe pli liberigan ol inhibician. La timo, ke la konfliktoj degeneru, blokas multajn iniciatojn, kiuj povus esti fekundaj, kaj samtempe senigas la depostulajn movadojn je helpoj, kiuj necesus al ili.

Tial, dum la armeo funkcias oftege kiel ilo de la potencularo kaj monposedantaro, la metodoj de neperforta agado estas ilo servanta la popolon, kontraŭ la troigoj de la potencularo kaj monposedantaro.

d) Lasta, nepre necesa kondiĉo : ekstera politiko reale paca, kio necesigas :

  • unuflanke, la rezignon al ĉia defendpolitiko bazita sur la milita teroro kaj sur vetarmado, samkiel al ĉia formo de imperiismo kolonia aŭ novkolonia.
  • aliflanke, la transformon de la militindustrioj en civilajn industriojn ; la ĝustaprezan aĉetaion de la krudmaterialo produktata de la landoj de la Tria Mondo ; la akcepton kaj formadon de la alilandaj laboristoj, tiu formado ebligus al ili, post sia reveno hejmen, labori por la disvolviĝo de siaj prepraj landoj.

La kreado, per tiuj rimedoj, de internacia reto de interkrucigitaj simpatioj, malfaciligus la klopodon de registaro, kiu strebus havigi al si popolan subtenon por militema politiko, kaj favorus la pacan solvadon de eventualaj konfliktoj. ’

En Francio, tia aliigado de la ekstera politiko ne povus ofektiviĝi sen internaj luktoj, pro la nunaj elektoj de la registaro (frappotenco, armilvendado, ktp.). En tiu lukto kontraŭ la vetarmado kaj en la lukto por la socia justo povus do komenciĝi, jam komenciĝis, la eksperimentado de la neperfortaj metodoj, La neperforta rezistado kontraŭ invado prepariĝas ĉi tie kaj nun per la rezistado kontraŭ politiko de defendo kaj sociaj strukturoj fundamente kontraŭaj al justo kaj paco.

e) Oni povas demandi sin, ĉu la sinturno al la neperfortaj metodoj ne postulas, kiel antaŭan kondiĉon, la aliĝon al spirituala doktrino bazita sur memofero, frateca amo kaj sur ĉiuj valoroj, kiuj estas interalie la propraĵo de la kristana religio.

Oni volonte aludas pri la sankteco de Gandhi kaj pri la laŭdira “kunnaskita neperforto” de la Hindoj, kio klarigus la sukceson de la neperforta malkoloniado de Hindio. Alivorte, la neperfortaj metodoj estus atingeblaj nur de tiuj, kiuj “kredas al la ĉielo”.

Efektive, la studado de diversaj neperfortaj kampanjoj ĝis hodiaŭ okazintaj ŝajnas montri du aferojn :

  • unuflanke, kiel ni diris komence, kampanjoj de neperforta agado povas sukcese okazi en ege diversaj kulturaj medioj. So veras, ke neperfortajn luktojn gvidis homoj, kiujn animis, aŭ animas, profunda spiritualeco (Gandhi, Martin Luther-King, Cesar Chavez, Danilo Dolci kaj multaj aliaj), ankaŭ veras, ke aliaj neperfortaj luktoj, inter la plej malmildaj (Danio, Norvegio, Cehoslovakio) estis kondukataj far landanaroj, kiuj ne povis sin turni al aliaj rimedoj, kaj do sen eksplicita spirituala referenco. Tiuj kampanjoj ŝajne ne havis pro tio malpli grandan efikon.
  • aliflanke, ŝajnas ke la daŭro kaj la disvolviĝo de ĉiuj tiuj neperfortaj luktoj estis certigataj per la komuna rivistvolo de la landanaroj, volo, al kiu la neperforta agado donis repage sian propran dinamismon. Nu, tiu manifestado de homdigno, kio estas ribelo de popolo aŭ de malplimulto kontraŭ la maljuste kaj la subpremo, kaj la akceptado sinofori, kiu estas nedisigebla de tiu ribelo, sendube konsistiĝas, kun la tuta fasko de travivitaj valoroj, kiujn ĝi implicas, la veran spiritualan kondiĉon por la neperforta agado, kondiĉon, kiu ĝerme entenas ĉiujn aliajn valorojn.

Sed tiu rezistvolo povas, estas vere, eliri tiel al perarmila rezistado, kiel al neperforta. Diversaj estas la kialoj, kiuj povas inklinigi popolon al neperforta rezistado. Ili povas esti spiritualaj, moralaj aŭ homamaj. Sed ili povas deveni ankaŭ, kiel en la ĉi—supre elvokitaj kazoj, de la neebleco elekti. En la kazo de la hodiaŭa Francio, la kialo povus esti la konsciiĝo pfi la neefikeco de perforto, post meza aŭ mekonga tempo, por certigi la pacon, pro la nepra kunbenado, kiun atestas la vetarmado kaj la armilkomerco.

La principo de Gandhi, laŭ kiu “la celo estas en la rimedoj, same kiel la arbo estas en la semo”, povas esti fakte tiel objektiva konstato pro nura sana prudento, kiel horala regulo. Ni aldonu, ke, por popolo kutimigita al neperforta agado, la konfido en la luktorimedoj, kiujn ĝi liveras, povus esti decidiga ĉe la elekto de metodo por rezisti al invado.

Certas, ke longdaŭra neperforta lukto povus esti gvidata nur far homoj, ne nur konsciaj pri la justeco kaj vereco de sia afero, sed ankaŭ kapablaj komuniki sian konvinkon al granda parto de siaj kontraŭuloj kaj de siaj aliancanoj, en la multaj dialogoj kaj alfrontiĝoj, kiujn postulas tiu formo de lukto. Ĉar, kontraŭe al la perarmila lukto, kiu povas utili por defendi iun ajn aferon, inkluzive kaj prefere la plej malbonajn, la neperforta lukto estas adaptita nur al la defendo de reale justaj aferoj.

Ŝajnas do, ke oni povas aserti, ke la uzado de la neperfortaj rimedoj postulas kiel moralan kaj spiritualan ekagilon, la firman volon defendi justan aferon. El tiu nereduktebla minimumo, ĉiu komunumo, ĉiu popolo povas alvoki siajn proprajn moralajn valorojn kaj ĉefe tiujn, kiujn ĝi kunhavas kun sia kontraŭanto.

Ĉar la franca socio distingiĝas samtempe per kristana tradicio kaj per revolucia tradicio, ne estas kialo por dubi, ke ĝi disponas en siaj propraj heredo kaj kreemo moralajn riĉofontojn sufiĉajn por starigi kaj efike uzi sistemon de neperforta defendo. La preparado al la popola neperfortadefendo eĉ entenas kuraĝigon por ĉiu, pliprofundigi kaj disvolvi la moralajn valorojn preprajn de sia tradicio filozofia, politika aŭ religia.

Konkludlo[redakti]

Fine de ĉi tiu studo, ŝajnas eble konsideri akiritaj jenajn punktojn :[redakti]

  1. La perarmila defendo, kia ajn estas ĝia formo, havas sur la nacia kampo kaj sur la tutmonda kampo tre gravajn domaĝojn politikajn, ekonomiajn, ekologiajn kaj moralajn. Tiuj mem, kiuj rekomendas ĝin, ne kaŝas, ke ĝi estas malbono, sed — ili diras — necesa malbono, “plej eta malbono”.
  2. Kontraŭe al kutima opinio, la perarmila defendo vere ne sukcesas sekurigi la teritoriojn kaj landanarojn, kiujn ĝi supoze devas protekti; ŝajnas, ke nur tre esceptaokaze ĝi sekurigas ilin. Krome, pro la vetarmado kaj la nuklea multiĝado, ĝi emas pligravigi la riskojn de milito, do de agresado.
  3. Per la civila neperforta defendo senarmilaj popoloj povis efike defendi siajn rajtojn kontraŭ senkompataj malamikoj, kvankam ilia neperfoma rezistado estis improvizita.

Tiuj konstatoj pensigas, ke estus multe pli racie celi la starigadon de civila neperforta defendo, ol daŭrigi la plifortigadon de perarmila defendo.

Fakte ni kredas, ke landanaro rezoluta sin defendi draste povus ne nur malhelpi al eventuala agresanto noci, per inhibicia efiko al la agres— kaj subprem—kapablo de ties soldatoj kaj policanoj, sed eĉ malkonsili al li aŭdaci invadon, pro la timo, ke la “kuraĝo” de liaj trupoj povus fandiĝi ĉe la kontakto kun landanaro tute preta kunfratiĝi sed ribelanta kontraŭ ĉia enregimentiĝo, ĉia submetiĝo kaj ĉia ago kontraŭa al ĝiaj konvinkoj.

Krome, dum la starigado de potencaj sistemoj de perarmila defendo kreskigas la riskojn de totalismo, pli gravigas la ekonomiajn malegalecojn, partoprenas en la difektado de nia ekologia ekvilibro kaj endanĝerigas la moralajn valorojn plej elementajn, la neperforta rezistado donus samtempe viglon kaj efikajn rimedojn por lukti kontraŭ tiuj danĝeroj dum pacotempo. Fakte, fronte al la danĝeroj de totalismo, kiu emas “atomigi” la socion kaj izoli la individuojn, la neperforto estas fermento de komunikado kaj solidaro, ĝiaj agrimedoj povus esti tiom efikaj kontraŭ interna diktaturo, kiom kontraŭ alilanda invadanto. Agadoj similaj al tiu de Cesar Chavez en Kalifornio montris, ke eksplŭatataj malplimultoj povas defendi sin efike per la neperfortaj rimedoj kontraŭ la plej potencaj malamikoj.

Fine, la neperforto estas ne nur akordigebla kun la bazaj moralaj valoroj (solidaro, justosento, memofcremo), sed ĝi ankaŭ emas disvolvi ilin per dialogoj samtempe fratecaj kaj ekzaktaj, kiujn ĝi postulas.

Tial, kiam oni konsideras, ĉu ĝian defendan efikecon, ĉu ĝian liberigan dinamismon, ĉu la forton, kiun ĝi donas al ĉiuj, kiuj luktas por la defendo de siaj gravaj rajtoj, ĉu la moralon, kiun ĝi portas en si, la neporforta defendo ŝajnas prezenti nekompareble pli da avantaĝoj ol la perarmila defendo.

Restas precizigende, kiel oni povus transiri do la perarmila defendo al la neperforta defendo :[redakti]

Tiun demandon oni povas provi respondi teorie, konsiderante la logikon de la neperforto. Sed la verkintoj preferis respondi praktike per jena analizo de la nuntempa situacio de neperforto en Francio :

La logiko aŭ la dinamismo de la neperforto povas malfacile akordikun regemaj decidoj de la establita povo. Estas malfacile imagi, ke la nuntempa registaro aŭ eĉ maldekstra registaro decidos subite anstataŭigi la perarmilan defendon per neperforta defendo ! La transiro de la perarmila defendo al la popola neperforta defendo sendube povas okazi nur progresive, per la iniciato de la bazo, kaj unue sur loka kampo. Ne estus logike, pri tiu demando, atendi, ke la registaro faros decidojn. La civitanoj mem devas ekresponsi kaj ekrealigi tion, kion ili deziras ; tie, kie ili troviĝas. Registaraj decidoj povus helpi por progresi en tiu direkto, sed ili devus sekvi, kaj ne antaŭi, la evoluadon de la publika opinio.

La nuntempa disvolviĝado de la neperforto en Francio ŝajne okazas dumaniere. Unuflanke, preskaŭ ĉie ekzistas grupoj aŭ komunumoj, kiuj fiksis al si kiel taskon vivi kaj diskonigi la neperforton. Aliflanke, oni ofte vidas, en diversaj luktoj, individuojn, malplimultojn aŭ organizitajn grupojn, kiuj sin turnas al formoj de neperforta agado, sen pretendi eksplicite pro neperfortismo : manĝostrikoj, enkateniĝoj, marŝoj, lupagstrikoj, neperfortaj okupadoj de publikaj konstruaĵoj, subteraj laborejoj dum la striko de Lip, kreado de sovaĝaj institucioj (infanvartejoj, maloficialaj lernejoj, ligoj de produktantoj kaj konsumantoj, ktp). Plurfoje oni vidis neperfortajn grupojn alporti sian teorian kaj praktikan subtenon al tiuj, kiuj batalas, foje senscie, per neperfortaj agmanieroj. Tiaj renkontiĝoj certe povas favori konsciiĝon pri la valoro de la neperforto kiel tuto.

Sed la kreado de vera neperforta defendo postulas, ne nur ke la plimultaj civitanoj sciu,’kio estas neperforto, sed ankaŭ, ke ĝi havu senton pri sia respondeco kaj la eblecon reale preni ĝin sur si.

Nu, reala demokratio ŝajnas nepraktikebla interne de centralizita ŝtato kia estas Francio nuntempe, kaj kie ĉiuj povoj (politika, ekonomia, teknika, milita) situas ĉe la supro de . piramido el 50 milionoj da landanoj, aŭ eĉ ekster tiu piramido (povo de la multnaciaj societoj, speciale). Tia socia strukturo naSkas, kiu ajn estas la estranta partio, profundan senton de senpoveco, la neresponsemon kaj la pasivemon. Ĉiuj bonaj paroloj pri demokratio kaj partopreno nenion povas ŝanĝi.

Ŝajnas do al ni, ke neperforta defendo, samkiel cetere la demokratio, povos stariĝi nur per procezo de malcentralizado en ĉiuj kampoj. La neperforto ĝuste ebligas antaŭvidi formon de malcentralizado, kiu efektiviĝus ne laŭordone, per la supro, sed per la bazo. La nekunlaborado kaj la civila malobeado, kunigitaj kun la kreado de lokaj institucioj sendependaj kaj la pretigado de malpezaj teknikoj aŭ de “kunviveblaj” iloj kontroleblaj de,ĉiuj, ebligus realigi, post profunda laboro de konsciigado kaj informado, progresivan liberigadon per la bazo. Tiam eblus konsistigi verajn “liberigitajn teritoriojn”, kies administradon ekzorgus la loka loĝantaro.

Tiuj “teritorioj” povus esti aŭ geografiaj, aŭ instituciaj (ligoj de produktantoj kaj konsumantoj, lernejoj, defendo). La ekzemplo, kiun donas al ni la kamparanoj de Larzako, montras, ke tiu hipotezo estas neniel utopia. La konstruado de “pirata ŝafejo” en la zono de plivastigado de la milita kampo, la renovigo de vojo, la ekkultivado de novalo apartenanta al deputito de la reganta partio, ĉio ĉi montras, ke la civila malobeado povas esti konstruiva [38]. Kunordigado inter la “liberiĝintaj” komunumoj (kunordigado iom simila al tiu kreiĝanta inter la loĝlokoj minacataj per la plivastigado de militkampoj) povus plifortigi tiun movadon kaj, en multaj kazoj, devigi la potencularon cedi kaj aliigi la leĝon, aŭ venigi al la regpovo homojn pli favorajn al reala malcentralizo.

Sur la armea kampo, senarmeizado per la bazo estus tre konceptebla : la militrifuzo de la junuloj ; la rifuzo far la adoltuloj pagi 1a parton de la imposto destinitan al la nacia defendo kaj ĝia redono al la komunumo [39] ; agado de la sindikataj sekcioj lokaj favore al la transformado de la armiluzinoj en civilajn, en direkto favora al la regiona aŭtonomeco : ĉio ĉi kaj ankaŭ multaj aliaj rimedoj imagendaj, konsistigus la praktikajn manierojn por senarmeizi regionon aŭ komunumon kaj “civiligi” ĝian defendon. Tiaj agadoj povus okazi en konstanta dialogo kun la lokaj armeanoj kaj kun iliaj familioj, kiujn oni devus konstante informi pri la celoj de la movado. En transira aŭ definitiva periodo (laŭ la regionoj) la lokaj trupunuoj kaj tiea nearmila materialo povus transformiĝi en helpkorpusojn por la kazoj de loka, regiona, nacia aŭ internacia katastrofoj. Ili helpus ankaŭ por la laboroj entreprenitaj surloke por doni al la regiono ĝian ekonomian aŭtonomecon.

Tia povus esti unu el la vojoj por la malcentralizado sur la armea kampo. Ni ne asertas, ke tio okazos. Ni diras nur, ke tio povus okazi, ke la vojo estas malfermita kaj, ke, se personoj aŭ grupoj jam konsciigitaj kaj direktitaj al la malcentralizado eniros tiun vojon, ili povos krei procezon, kiu igas realigebla multe pli rapide ol oni kredas, tion, kio nun ŝajnas utopia.

Certe, tia movado trafus multajn obstaklojn, sed la plej gravaj eble ne estas tiuj, pri kiuj oni tuj pensas. La kontraŭstaron de la ŝtato, de la armeo kaj de la ekonomiaj potencoj oni relative facile malefikigus per la neperfortaj rimedoj kaj per la efiko de inhibicio, kiun ili havus ĉe ĉia provo punhaltigi la movadon. La plej granda malfacilaĵo estus krei, ĉe la bazo, vere solidaran movadon, ĉefe en la grandaj arboj, kie la socio estas jam ege “atomigita”. La kamparaj komunumoj kaj la urbetoj, tre multaj en Francio, sendube konsistigus bazon multe pli fortikan por tia movado. La Larzaka ekzemplo, ree, montras, kian gradan de efikeco kaj solidareco povas atingi la kamparanoj, kiam ili organizas sin kaj prenas en siajn manojn sian vivmanieron, kaj kian imagkapablon ili povas disvolvi. Estas vere, oni diros, ke ilia kunteniĝo fariĝis kontraŭ preciza danĝero ; sed hodiaŭ la danĝero estas ĉie, kaj ofte tre proksima. Ĉu la danĝero de polucio ne kunagas por instigi transformiĝon de la mensoj, kies rezultoj jam videblas ?

Ekkonscio pri tiuj danĝeroj, kiu ne finvenus al nea pesimismo, kaj kiu male kuniŝus kun la progresiva konstruado de socio, kie la rilatoj inter la homoj kaj kun la natura medio estus malsamaj, povus esti potenca, vigliga elemento. En tiu procezo la starigado de civila neperforta defendo havus gravan lokon, kaj la neperforto mem donacus siajn agrimedojn.

Devas esti klare nun, ke tio, kion ni proponas, ne estas ĝustadire procezo de senarmigado, sed pli ĝuste, laŭ la dirmaniero de Adam Roberts, procezo de “transarmado”, t.e. vojo por transiri de formo de defendo al alia formo de defendo, evoluado nedisigebla de la transiro de formo de socio al alia formo de socio.

Gravus, ke tiu transiro efektiviĝu plejeble per intima kunordigo kun la aliaj popoloj : ĝemeligado de komunumoj, kreado de vera internacia civilservo, bazita sur memvolo, kiu ebligus al la junuloj, kiuj dezirus tion, iri por labori al aliaj landoj, kulturaj interŝanĝoj... ĉio ĉi kun plifortigado de la ligo, ĉe la bazo, inter la popoloj, kontraŭbatalus la naskiĝon de movadoj naciistaj, fremdefobiaj kaj militemaj.

Noto de la trad. : La verkintoj konkludas sian analizon per tiu alvoko al siaj francaj legantoj :

“Al la konvinkita leganto ni estas pretaj proponi serion de agadoj, kiuj ebligus al li, laŭ la tempaj kaj monaj rimedoj kaj laŭ la kapabloj, kiujn li disponas, partopreni en la kreado de vera neperforta movado en Francio [40]. Jam nun, tiuj, kiuj deziras partopreni en la diskonigado de ĉi tiu studo[41] povas peti de ni ekzemplerojn de la flugfolio, kies tekston ili trovos ĉi—posto [42]. Ciu devas esti bone konvinkita, ke la konservado de perarmila defendo, kun ĉiuj danĝeroj, kiujn ĝi entenas, aŭ la orientiĝo al neperforta defendo kaj socio, en kiu la interhomaj rilatoj ebligos realan floradon de la individuoj, dependas fine de ĉiu el ni.”

Kion povas fari la leganto ?[redakti]

La verkintoj fakte ne volis doni konkludon al sia studo. Male, ili deziras, ke ilia broŝuro donu al la leganto okazon, ĉu por ekdialogo, ĉu por klopodo por informi sin kaj eble agi.

Se li ne estas konvinkita, se li radikale kontraŭstaras kion ili proponas, aŭ se li demandas sin, ŝajnas tamen dezirende, ke li akceptu ekdialogi kun ili.

Ili opinias ke, kiu ajn estas la formo de defendo, kiun adoptos ilia lando, ĝi estas sana kaj efika, nur se ĝi rezultos el malkaŝa kaj rigora dialogo inter la Francoj, kaj ankaŭ se ĝiaj celoj estos komprenitaj kaj akceptitaj de la plimulto. Ne ŝajnas al ili, ke tio estas nun la kazo en. Francio. Tial, se la kritikoj faritaj al ilia studo estos multaj kaj precizaj, ili eble publikigos broŝuron, kie estos troveblaj la ricevitaj kritikoj kaj la respondoj, kiujn ili proponas.

Sed ili ankaŭ devontigis sin respondi persone al ĉiuj legantoj, kiuj skribos al ili. Tial, ĉar ili konscias pri la neceso de kunordigo kun la aliaj popoloj, ili certe ŝatus koni ankaŭ la reagojn de la nefrancaj legantoj de ĉi tiu esperanta broŝuro kaj certe konsentos respondi al ili.

  1. “Le Monde”, la 27an de januaro 1975
  2. Tiu teksto kaj aliaj episkopaj deklaracioj estas arigitaj en la dokumentaro (franclingva) : “Des evêques face au problème des armées”, prezentita de pastro Toulat (ĉe “Le Centurion”).
  3. Estu klara por la leganto, ke ni uzas la vorton “perarmila defendo” por signifi “defendo dotita per murdaj armiloj”, male de neperforta defendo, kiu agadas ankaŭ per “armiloj”, sed per personrespektemaj iloj.
  4. Francaj studoj pri neperforta defendo : “Une nouvelle force de frappe” de Jo Pyronnet (ĉe Temoignage Chretien). Ĉapitro pri tiu temo en “Les chrétiens et la Violence” (Jean Lasserre), “L’Évangile de la non violence” (Jean—Marie Muller), “La bombe ou la vie” (Jean Toulat). Krome, Olivier Maurel kaj la neperforta grupo de Toulon publikigis libreton “Défense nationale armée ou défense populaire non-violente”.
  5. Revuo “Projet”, novembro 1973.
  6. Januaro 1974.

  7. Le Monde, la 17an de octobro 1973.

  8. Pri la armeizado de Francio, legu : “La France militarisée” de O. Bachet, C. Pons kaj N. Tachon (ĉe Editions du Cerf, kolekto Objectifs, 1974).
  9. Le Monde, la 17an de septembro 1974.
  10. Citaĵoj ĉerpitaj el “Quelle terre laisserons-nous à nos enfants ?”, de Barry Commoner, Le Seuil, 1969. (Anglalingve : Science and survival).
  11. Le Monde, la 14an de novembro 1973.
  12. Le Monde, la 29an de marto 1974.
  13. Le Monde, la 19an de aprilo 1970.
  14. Noto de la trad. : la verkintoj memdire elektis la nomojn plej konatajn de la francaj legantoj. Esperantistoj trevos citaĵojn el multaj eminentuloj en la broŝuro : “Por la paco, kontraŭ la milito” (ĉe La Juna Penso).
  15. Sankta Bernardo : “Laŭdo al la nova milito”.
  16. Necesus sendube almeti tien ĉi pridiskutadon de la armeo el psikologia vidpunkto, kion ni povas nur skizi. La verkoj de Hannah Arendt (Procès à Jérusalem : essai sur la banalité du mal, ĉe Gallimard), de la brita psikanalizisto R.E.Money—Kirle (Psychanalyse et politique, eldonota ĉe Éditions de l’Âge d’homme) kaj ĉefe de la usona psikologo Stanley Milgram (Soumission à l’autorité, ĉe Calmann Levy) montris laŭ maniero malfacilerefŭtebla, ke la profunda kialo de la plej kruelaj kondutoj estas multe malpli la sadismo de kelkaj individuoj, ol la kolektiva obeemo al la estraro. Tiu ideo, kiun konfirmas eksperimentoj faritaj ĉe centoj da individuoj el ĉiuj sociaj kategorioj, devus pensigi al ni, ke estas absurde pretendi lukti kontraŭ la agresado de totalisma ŝtato per sistemo de milita defendo tute bazita sur la obeemo al la hierarkia estraro. Ĉar, kreskigante tiun, oni nur pliprobabligas la venon de tio, kontraŭ kio oni volis lukti, t.e. de sistemo bazita sur la torturo kaj la teroro. Male, la disvolvado de la praktiko de civila malobeado, unu el la bazaj teknikoj de la neperforta agado, perspektivas formadi individuojn pli liberajn daŭrigo — rilate al ĉia aŭtoritato, pli responsajn kaj do pli kapablajn malobei ordonojn malhumanajn kaj malhelpi la starigon de totalisma diktaturo.
    Noto de la trad. : La verkoj, kies francaj tradukoj estas menciitaj estas : ARENDT (Hannah) (Mrs Heinrich Blucher) : Eichmann in Jerusalem : a report on the benality of evil. — Viking, 1965. MILGRAM (Stanley) : Obedience to authority : an experimental view. — Harper, 1974. Kaj verko de Money—Kirle pri psikanalizo kaj politiko, kies referencojn mi ne trovis.
  17. “L’art de la guerre” (ĉe Marabout), volumo 2, paĝo 237.
  18. Pri la vendado de armiloj far Francio, legu : “La France trafiquant d’armes” (ĉe Maspero, dua eldono, 1974)
  19. Ambaŭ potencoj alfrontis unu la alian per intermetitaj popoloj. Georges Thayer (en “Les marchands de guerre” ĉe Julliard) nombras, ekde 1945, pli ol 300 perarmilajn konfliktojn, inter kiuj 45 gravajimilitojn. La “nuklea paco” estas fakte senĉesa monda milito, sed kies bataloj okazas sur limigitaj, konstante moviĝantaj batalkampoj. Fakte, la monda milito ne ĉesis post 1945.
  20. “Réflexions sur la défense”, en “Revue de la défense nationale”, oktobro 1973.
  21. “L’Express”, la 2an de septembro 1974.
  22. Aldirendas, ke la riskoj de privata uzado de nukleaj armilojkreskas laŭ ilia plimultiĝo kaj ilia disvastiĝo. “Ĉu veras, ke eblas aĉeti atombombon ?” demandis Yves Barraud al Max Z., svisa armilnegocisto. “Prave”, estis la respondo, “pli precize, taktikan atom—obuson” (Nouvel Observateur, la 26an de novembreo 1973).
    “New York Times” sciigis la 29an de decembro 1974, ke pluraj tunoj da uranio kaj plutonio malaperis en Usono, kaj ke eblas, ke terorismaj organizoj ilin proprigis al si por fari metiistajn bombojn, ĉar sufiĉas al areto da homoj 40 funtoj da riĉigita uranio aŭ 12 funtoj da plutonio por finpretigi nuklean armilon kapablan mortigi milojn da homoj. El tio oni povas juĝi kian sekurecon promesas al ni la disvastiĝo de la nuklea armilaro kaj la plimultiĝo de la laŭdire “pacemaj” nukleaj centraloj.
  23. franclingve : “La Critique des armes”, ĉe Le Seuil, kolekto “Combats”.
  24. Jean-Marie Domenach, en Le Monde, la 28an de julio 1974.
  25. Jean—Marie Domenach, en Le Monde, la 29an de aŭgusto 1974.
  26. Tia estis la situacio ankoraŭ en marto 1975, kiam aperis la originala teksto de tiu broŝuro (noto de la t.).
  27. Gollancz, Londono, 1958.
  28. Antaŭparolo de la studaĵo “Civilian Defence”, eldonita de “Peace News”, Londono.
  29. Oni notu, ke la aprobantoj de perarmila defendo mem ne plu kredas je la ebleco haltigi invadon ĉe la landlimoj : “En nuntempa cirkonstancaro la gardo ĉe la landlimoj estas eksvalida koncepto”, asertis sinjoro Robert Galley, franca ministro de la armeoj, en parolado eldirita en Barcelonnette (la 1-an de februaro 1974)
  30. Noto de la trad. : Estas konsilinde, ke la legantoj de tiu ĉi broŝuro skribu al ĝiaj francaj diskonigantoj (adreso fine de la konkludo) por atentigi ilin pri la rolo de Esperanto en la lukto kontraŭ naciismo kaj ŝovinismo.
  31. Lewy Guenter, L’Église catholique et l’Allemagne nazie, Stock, 1964, paĝo 231.
  32. Guenter Lewy -— L’Eglise catholique et l’Allemagne nazie — p. 250.
  33. En Sovetio, per neperforta okupado de la halo de la Centra Komitato de la komunista partio en Moskvo, okupado kun kampanjo de protestado kaj notinde de manĝostrikoj, la sovetaj ludoj akiris la rajton elmigri al Izraelio.
  34. The Strategy of civilian defence, Londono : Faber and Faber, 1967, p. 205.
  35. Urbo en Ĉeĥoslovakio, kie la nazioj arigis en getto, por reklamaj celoj, la israelidojn, kies konatece malhelpis, ke oni povu mortigi ilin.
  36. Arendt Hannah, Eichmann à Jérusalem - Gallimard (Collection Témoins).
  37. Noto de la verkintoj : Pri la efikeco de la neperforta agado en sindikataj luktoj kaj en la publika opinion, legu “Cesar Chavez”, franclingvan broŝuron mendeblan al : Communauté non-violente d’Orléans, 50 rue d’Illiers, F 45 000 Orléans. La broŝuro de la komunumo de Orléans estas 25—paĝa informilo verkita jam de kelkaj jaroj. Post la eldono de la originalo aperis alia broŝuro, pli kompleta, pri la sama temo. Gi nomiĝas ankaŭ “Cesar Chavez” entenas 100 hektografitajn kaj agrafitajn paĝojn, kostas 10 FF + sendkostojn kaj estas mendebla al : F. Thomazo, 15 rue E. Varlin, F 77290 Nitry Hory. Ambaŭ broŝuroj estas franclingvaj.
  38. Vidu en “Sennaciulo” de junio 1975 la artikolon “Ni savu Larzakon!” (Noto de la trad.).
  39. Pri tiu temo oni legos kun intereso en la revuo (franclingva) “Alternatives non—violentes”,n—ro 3, la raporton pri la agado de Lorezo Barbara kaj de la loĝantoj de la valo de Belice, en Sicilio.
  40. Vidu pri tio 1.9. trian aldonaĵon.
  41. Temas pri la originala broŝuro, en franca lingvo (Noto de la trad.).
  42. Noto de verkintoj : Tiu flugfolio celas efiki kiel ekkonsciigilo. Vi povas, aŭ sendi ĝin al viaj amikoj, aŭ meti ŝin sub la viŝilojn de la veturiloj (kelkaj personoj povas rapide zorgi pri tuta kvartalo aŭ pri la centro de urbo). Tiu flugfolio entenas lokon, kie vi povas laŭvole indiki vian adreson aŭ la adreson de via grupo, kio ebligus al vi rilati kun la personoj en via loĝloko, kiuj interesiĝas pri tiu problemo. Prezo de la flugfolio : 7 FF po cento, inkluzive sendkostojn. Sendu la vendojn al : CLICAN, 15 avenue Vauban F 83100 Toulon.
    Noto de la tradukintino : traduko de ĉi tiu flugfolio estas aldonita al ĉi tiu broŝuro.