Ĉu TEJO havas 25.000 membrojn?

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Ĉu TEJO havas 25.000 membrojn?
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 2-a de septembro 2019
Permesilo: CC BY 4.0

Al EU-instancoj TEJO raportis, ke ĝi havas 25.000 membrojn. Efektive la asocio en 2018 havis nur 549 individuajn membrojn kaj 1.123 asociajn membrojn. La cifero raportita al EU do estas 15-oble pli alta ol la efektiva kvanto de pagintaj membroj, sed laŭ la prezidanto de TEJO la pli alta cifero donas pli ĝustan impreson pri la agado de TEJO.

Jam de pluraj jaroj la gvidantoj de TEJO ĉiel evitas publike mencii ajnajn ciferojn rilate la membronombron de la asocio. Reprezentantoj de la asocio estas instigataj eviti la demandon en kontaktoj kun aliaj organizaĵoj, kaj kiam en la komitata kunsido dum la IJK en Liptovský Hrádok leviĝis la demando pri membronombro, la videoelsendo el la kunsido estis provizore ĉesigita.

La sekretumado estas iom mirinda, se konsideri, ke TEJO spite sian juran sendependecon plu restas la junulara sekcio de UEA, kaj sekve la efektivaj membronombroj facile troveblas en la tabelo, kiun UEA ĉiujare publikigas en sia oficiala organo, la revuo Esperanto. Laŭ tiu statistiko, TEJO en la fino de 2018 havis entute 549 individuajn membrojn kaj 1.123 asociajn membrojn, do sume 1.672.

En 2016 la kvanto de individuaj membroj estis nur 353, sed tiam la asocio decidis altigi la aĝolimon de 30 jaroj al 35. Similan trukon TEJO faris pasintfoje en 1990, kiam la aĝolimo estis altigita de 26 jaroj al 30. Tiam oni sukcesis provizore altigi la kvanton de individuaj membroj de 430 al pli ol 700. Post la jaro 2000 la kvanto de individuaj membroj tamen neniam plu atingis eĉ 600.

Se rigardi la statistikon pri aligitaj membroj, la drasta falo okazis eĉ pli frue, lige kun la drastaj politikaj ŝanĝoj en centra kaj orienta Eŭropo. Dum en 1984 TEJO havis preskaŭ 10.000 aligitajn membrojn, en 1991 restis nur 4.000. Post 1997 la kvanto de aligitaj membroj nur unufoje atingis 2.000. Tio okazis en la jaro 2005.

La suma membraro de TEJO en tiu jaro estis 2.607. Post tiu jaro la membrokvanto de la asocio neniam atingis 2.500, kaj en la lastaj jaroj ĝi restadis klare sub 2.000.

En 2018 la suma membrokvanto de TEJO kiel dirite estis 1.672. Spite tion, al la oficialaj instancoj de Eŭropa Unio TEJO raportas, ke ĝi havas 25.000 membrojn. La raportita informo do estas 15-oble pli alta ol la vera cifero. La koncerna informo en la publika registro de EU estis ĝisdatigita komence de julio 2019.

Libera Folio demandis al la prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, kial TEJO raportas tiajn ciferojn. Laŭ li, la oficiala statistiko pri pagantaj membroj donus malĝustan impreson:

– En TEJO, ĉiuj membroj estas pagantaj membroj, kaj ne vere reprezentas la tutan atingon de TEJO, tiujn, kiuj efektive partoprenas en TEJO-rilataj aferoj, ĉu internacie ĉu nacinivele. Tio memstare estas tute enorda afero, sed simile kiel la kialo por la altiĝo de la supra aĝo por junuloj, ne kongrua kun la plimulto da normaj organizoj. Tio kaŭzas praktike ke TEJO raportante la dokumentitajn membrokvantojn donas malĝustan impreson pri sia agado.

En la estonteco TEJO laŭ li volas atingi ciferojn kiuj donas ”pli realecan bildon” pri la asocio, popularigante la novan membrokategorion "junaj amikoj de Esperanto":

– Ni havas planojn ankaŭ korekti tion tamen en la faktaj membronombroj per facila registriĝo de tiuj kiuj iel ajn rilatas al TEJO per la kategorio de Junaj Amikoj de Esperanto kaj la pli bona atingo de ĉiuj esperantistoj nun kiam la tutmonda esperantistaro interrete estas pli facile atingebla.

Libera Folio: Sed tamen nun tiu 25.000 ne havas ajnan rilaton al la vera membrokvanto de TEJO, do ĉu vi ne timas, ke EU-instancoj povus trovi ĝin falsigo?

– Tio certe eblas. Vi pravas ke laŭ la striktaj reguloj povas okazi problemo kiam venas kontrolo, sed aliflanke ni estas sufiĉe valorigataj, do ni ŝatus ambaŭflanke eviti problemojn pri tio. Laŭ plej bona eblo, ni rapide korektu la administran situacion por ke ne estu problemoj.

Libera Folio: Kion vi celas per ”korekti la administran situacion”?

– Ke TEJO fakte registru kiom da junaj Esperantistoj efektive agas TEJO-etose/influe.

Belaj membrociferoj gravas, ĉar TEJO volas plu havi aliron al diversaj EU-subvencioj. Por tio necesas membri en Forumo Junulara Eŭropa, sed la efektiva membrokvanto tute ne sufiĉas por tio.

Laŭ la reguloj de Forumo Junulara Eŭropa, membro-organizaĵoj havu minimume 5.000 membrojn en 10 eŭropaj landoj, kaj en neniu el tiuj landoj malpli ol 300. Tiun postulon TEJO verŝajne neniam plenumis, kaj nun tutcerte ne plenumas.

La statuto de Forumo Junulara Eŭropa tamen enhavas la eblecon esti membro sen plenumi la nombran kriterion, sed tiukaze necesas aparta rekomendo de ĝiaj decidaj organoj.