Ĉu li?/Ĉapitro Dekdua

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Dekunua Indekso : Ĉu li?
de Henri Vallienne
Ĉapitro Dekdua
Ĉapitro Dektria

Depost kvin monatoj, tiu artikolo montriĝis ĉiutage en ĉiuj tutmondaj ĵurnaloj. La publiko, ĝin trovante konstante sub siaj okuloj, estis tedita de tiu senĉesa legado kaj ĝin konis parkere.
— Evidente tiu Herbeno estas malviva depost longa tempo, ĉiuj ĉiuflanke certigis. Li mortis, penante forkuri for de Noumea, kiel liaj kunuloj, pri kiuj oni havas same neniun sciigon.
— Vi eraras, respondis la aliaj: estas malviva nur la nomo Herbeno; ĉar tiu, kiu ĝin portis, nomiĝas hodiaŭ Fradeko.
Maziero, konvinkite, ke lia baptofilo ne povas reaperi, tial ke li estas la sama viro kiel Petro, atendis senpacience, ke la monatoj estos fluintaj.
Li senripoze klopodis apud ĉiuj potenculoj por redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando.
Dum tiu tempo, la Ministro de Justeco forlasis sian oficon pro politikaj malkonsentoj. La nova Gardisto de Sigeloj, kiu pro financaj aferoj havis privatajn motivojn por esti danka al la bankiero, afekte montris en tiu afero, same kiel en ĉiuj aliaj, opinion diametre kontraŭan al tiu, kiun havis lia antaŭulo.
— Depost longa tempo la morto de Herbeno estas por mi certa, li diris ian tagon al Maziero. Ili forkuris triope: oni retrovis la postsignojn de neniu. Estas neeble, ke tri forkurantoj povu kaŝi sian ekzistadon tiel longatempe, kaj ke pli-malpli frue ili ne estu rekonitaj: la polico havas tro da sperteco, por ke oni akceptu tian supozon. Aliparte se tiu knabego estus ankoraŭ vivanta, ne estas konjekteble, ke dank’ al la vastega publikado, kiun vi uzas, ĉu ian ĉu alian tagon la artikolo, en kiu oni parolas pri li, ne altirus lian atenton. Do, se post ses monatoj Herbeno ne revenis, mi kredas, ke oni povos tre facile fari tion, kion vi deziras.
Pro tio Petro kaj Beatrico atendis kun febra kortuŝeco, ke tiu lasta monato estu fluinta. Fine la juna virino estos vidvino, tio estas libera, kaj povos doni al sia amo duan rajtigon.
Certe ŝi estos devigata atendi ankoraŭ dek monatojn. Sed ĉu tiu mallonga prokrasto havas valoron por ŝi, kiu en la pasinta tempo estis konvinkita, ke ŝi povos fariĝi sinjorino Fradeko nur en sia maljunaĝo.
Pro tio, la amemo, kiun tiuj negeedziĝintaj geedzoj sentis unu al la alia, pli kaj pli grandiĝis.
— Se mi devus cin perdi, diris ofte Petro, mi sentas, ke mi ne postvivus post tia malfeliĉaĵo.
Ian mardon vespere, tagon, en kiu Beatrico kutimis akcepti ĉe sia manĝotablo ĉiujn siajn amikojn, iu forte sonorigis ĉe ŝia pordo.
Estis apenaŭ la kvina.
— Iru malfermi, diris sinjorino Herbeno al Viktorino. Kiu povas veni en tiu horo? murmuris la juna virino. Ĝi povas esti nek Eduardo nek sinjoro Maziero; ĉar estas tro frue.
— Sinjorino, diris la servistino, ĝi estas lia mastra Moŝto. Mi ne scias tion, kio estas en li; sed li ŝajnas tute stranga. Li ne min rigardis, kaj eniris rekte en la salonon, dirante: “Avertu ŝian mastrinan Moŝton, ke mi estas sinjoro Herbeno.” Beatrico fariĝis revema.
Tiu fojo estis la unua, je kiu Fradeko eniris en ŝian hejmon senpere, ne pasinte antaŭe tra sia privata apartamento. Ĝi same estis la unua, je kiu li uzis sian veran nomon por sin anoncigi.
— Li forgesis kredeble siajn ŝlosilojn, ŝi pensis. Pro diskreteco, li ne kuraĝas penetri ĉi tien, ne min avertiginte antaŭe. Ĝuste tiun posttagmezon, li devis iri al sia tajloro por provi vestojn. Sendube li konservis siajn novajn vestaĵojn kaj lasis la aliajn, kiuj eble bezonis flikojn; kaj li forgesis siajn ŝlosilojn en la poŝo de sia malnova pantalono.
Dum sinjorino Herbeno monologis, ŝi malfermis la pordon de l’ salono.
Per unu ekrigardo ŝi vidis, ke ŝia konjekto estas ĝusta: ŝia edzo portis jakon, kiu ne partoprenis lian kutiman vestaron.
Ekvidante Beatricon, la junulo rapidis al ŝi, ŝin prenis en siaj brakoj; kaj ŝin sublevante el tero, kvazaŭ ŝi estus infanino, li ŝin kunportis ĝis kanapo, sur kiun li sidiĝis, havante sian edzinon sur siaj genuoj.
— Mi, mi, estas mi, karulino mia, li murmuris: estas mi, cia edzo Fernando, kiu reprenas sian veran nomon, kaj kiu revenas al ci kredeble por ĉiam.
Timigite de tiu eksplodo de sentoj, kiun ŝi ne atendis Beatrico estis samtempe ĝojega kaj maltrankvila pro la determino, kiun ŝia edzo subite ekprenis, determino, kiu klarigis kaj ĝustigis la staton de ekscitego, en kiu troviĝis la junulo.
Ŝi lasis sin luli en la brakoj de sia amato, redonante liajn karesojn, redirante inter du ŝmacoj:
— Ha! karulo mia, mia amata edzo, jen estas ci; fine mi cin retrovas. Tiun nomon Fernando, kiun estis por mia lipo tiel dolĉe elparoli en la pasinta tempo, estas do permesate rediri ĝis satego. Nun neniu barilo stariĝos inter ni; kaj nia reciproka amo pli ankoraŭ grandiĝos: tamen mi kredis, ke tio estas neebla.
Kiam la unua ebrieco estis iom kvietigita:
— Eble ci ludas tre danĝeran ludon, ŝi diris. Sed mi sentas min tro feliĉa por cin riproĉi. Neniam esti si mem estas netolereble.
— Al kiu ci diras tion? Ha! tiu nomo Petro Fradeko, sub kiu mi vivis dum ses jaroj, pezas sur mi, min premegas. Mi deziregas min senigi je tiu ĉifonaĵo, reeniri en min mem, ne senti pli longatempe sur miaj ŝultroj tiun alivestaĵon.
Beatrico naĝis en ravo. Ŝi forgesis la danĝeron, kiun riskas Fernando, kaj ĝuis nur la ĝojon, kiun ŝi sentis, vidante, ke ŝia edzo, ŝia infaneca amiko, estas tiel plene reakirita. Fine ŝi povos rememorigi la fariĝojn de l’ estinteco; kaj ŝin ne plu haltigos tiuj silentoj aŭ tiuj neadoj, al kiuj ŝi certe kutimis, sed kiuj tamen ŝin ofte lacigis.
Dank’ al la sintenado de Petro, la sumo de ŝiaj vivitaj jaroj estis tranĉita laŭ du partoj, nome: antaŭ la proceso kaj post la kondamno. Depost kiam Beatrico estis retrovinta sian edzon sub la Fradeka nomo, komencis por ŝi nova ekzistado tute malsimila kun la unua, ne havanta kun la antaŭa ian rilaton: kaj la juna virino ĝojis, pensante, ke nun ŝi povos diri:
— Tiu netransirebla muro, kiu fermis mian vivon, kaj por mi neebligis ĉian aliron al la pasinta ekzistado, estas do por ĉiam detruita.
Dume Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li pensus laŭte:
— Ha! mi longatempe ŝanceliĝis. Kiam mi eksciis, ke oni estis malkovrinta prisupozojn pri mia senkulpeco, sed nur prisupozojn kaj ne certajn pruvojn, mi ne kaŝis al mi mem, ke eble mi farus malspritaĵon, min liverante. Sub tiu Fradeka nomo mi estis plene protektita, kaj tre certa, ke neniam iu homo povos malkovri la veran personon, kiu sin ŝirmas malantaŭ ĝin. Se mi estus fraŭlo, mi kredas, ke mi estus entombiginta min por ĉiam en tiun malveran individuecon, kvankam tio min forte tedis. Sed ci ekzistis, mia amatino. Mi ne volis, ke ci estu devigata resti dum cia tuta vivado en tiu netolerebla situacio, estante nek edzino nek vidvino. Ŝanco al rehonorigo prezentiĝis: mi devis ĝin ekkapti. Jen estas kial mi decidiĝis.
Nun Beatrico estis supermezure mirigita: ŝi eĉ komencis senti iom da timo. Hieraŭ ankoraŭ ŝia edzo parolis laŭ diametre mala maniero: eĉ li estis metinta en siajn frazojn energion tian, ke oni povis havi neniun dubon pri liaj veraj intencoj. Tiun tujan ŝanĝon nenio klarigis.
— Ĉu liaj cerbaj ecoj malaltiĝis? ŝi pensis kun teruro. Kredeble la rolo, kiun li ludas depost tiom da jaroj, lin premegas. Li sentas, ke ĉiuj liaj fortoj estas eluzitaj.
Ŝin interrompis en ŝiaj pripensoj bruo de sonorilo.
— Atendu min unu minuton, ŝi diris al Fernando, metante du ŝmacojn sur ĉiun el liaj vangoj. Necese estas, ke mi vidu, kiu alvenas. Kredeble ĝi estas mia kudristino.
Sinjorino Herbeno mensogis. Ŝi kontraŭe supozis, ke la vizitanto devas esti Maziero: sed ŝi volis lin antaŭsciigi pri tio, kio okazas.
Beatrico ne eraris.
— Ha! sinjoro Maziero, ŝi diris rapide al la maljunulo, mia edzo troviĝas en stato de ekscitego, kiu min teruras. Li forĵetas la Fradekan nomon, volas repreni la Herbenan, kaj sin prezenti al la juĝistaro.
— Strange, murmuris la bankiero pensema. Antaŭ kelkaj tagoj li esprimis tute malan opinion.
Akompanite de la juna virino, li eniris en la salonon.
— Mi eraris, diris Beatrico, sin turnante al Fernando: ĝi ne estis mia kudristino, sed cia baptopatro, al kiu mi konigis cian decidon.
— Mia baptopatro! ekkriis la junulo, saltegante en la brakojn de la maljunulo. Ha! lasu min vin kisi.
— Infano mia, balbutis Maziero, pli kortuŝita de tiu senbrida ammontro ol li volis ĝin ŝajnigi, mia kara infano, estas tre nesingardema tio, kion ci faras. Tamen mi estas feliĉa, sentante, ke fine ci tute revenis al ni. Nun mi esperas, ke ci kontentigos nian ameman scivolon, kaj ke ci konigos detale ĉiujn fariĝojn, kiuj okazis depost cia forkuro for de Noumea ĝis cia alveno mezen de ni.
— Atendu, ke Eduardo ĉeestu, diris Beatrico.
— Klozelo devas do veni tiuvespere? demandis Herbeno.
— Ci forgesas, ke hodiaŭ estas mardo. Fernando ekridetis. Poste respondante al sia propra penso:
— Kiel estas agrable, li diris, kiam oni revenas mezen de siaj familianoj, retrovi enradikigitajn kutimojn. Ŝajnas, ke la tempo fluinta okupas en mia vivo neniun lokon. Mi kredas, ke mi estas aktoro, kiu, tuj kiam li ludis sian komedion, rapide reeniras en sian loĝion, por skrapi la falsan koloron almetitan al lia vizaĝo.
En tiu momento Juliino kaj ŝia edzo siavice eniris. Per du vortoj Maziero ilin sciigis pri la okazantaĵo. La advokato skuis la kapon kaj redonis al Herbeno lian varman manpremon. Sed dum Fernando kisis sinjorinon Klozelo kun nekompreneblaj ĝojelmontroj, kvazaŭ li ne ŝin vidis depost multaj jaroj, Eduardo murmuris mallaŭte:
— Tio ŝajnas vere stranga. Alpaŝante al la bankiero, kaj per okulklino montrante Herbenon, li tuŝis sian frunton per sia montra fingro kun tiu demanda rigardo, kiu signifas:
— Ĉu li ne havas sian cerbon malordigita?
Kaj Maziero respondis, kuntirante siajn brovojn kaj malrapide movante la mentonon antaŭen: kaj tio klare volis diri:
— Mi tion timas. En tiu momento Maŭrico, kiu revenis kun sia guvernistino, farinte sian promenon, brue eniris en la salonon.
— Bonan vesperon, paĉjo, li kriis, kurante al Herbeno kun etenditaj brakoj. Mi estis tre saĝa.
— Sed, bubeto mia, respondis Fernando, sidigante la infanon sur siajn genuojn, mi ne estas cia paĉjo.
— Ĉu al vi apartenas tiu ĉarma knabeto? daŭrigis la junulo, sin turnante al sinjorino Klozelo.
Aŭdante tiujn vortojn, ĉiuj gastoj de Beatrico sin rigardis unu la alian kun mirego, dum Maŭrico daŭrigis, malice ridetante, kredante, ke tio estas ŝercaĵo:
— Jes, jes, ci estas mia paĉjo; tion mi scias tre bone, mi.
— Vi ne respondis, Juliino, rimarkigis Herbeno.
— Nu, amiko mia, diris Beatrico kun malkontenta mieno, estas frazoj, kiujn honesta virino neniam ŝatas aŭdi, eĉ kiam la parolanto petolas, precipe en la situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas.
— Sed mi tute ne ŝercas, tute ne.
— Sufiĉas, ekkriis sinjorino Herbeno, kiun ekkaptis kolero. Ci tre scias, ke tiu infano apartenas al ni.
— Al ni! blekegis Fernando: ci volas diri: al ci. Ha! krimulino!
Kaj rapidante al Beatrico, kiun ŝtonigis mirego, li ekkaptis la junan virinon per ŝiaj ŝultroj, ŝin sovaĝe skuadis kaj perforte ĵetis sur la pargeton.
Eduardo kaj Maziero sin levis, helponte sinjorinon Herbeno.
— Lasu min; ne min tuŝu, kriegis Fernando per tondra voĉo. Ĉiuj vi estas malkuraĝuloj. Kiam mi revenas mezen de miaj familianoj, mi trovas adulton lokitan en la edza hejmo: kaj vi ne havas sufiĉe da hontemo por min antaŭsciigi, sufiĉe da kompato por min erarigi. Anstataŭ forĵeti for de vi la malĉastan, la ĵurrompintan virinon, vi fariĝas kontraŭe la kunhelpantoj de ŝia perfido, la kunkulpantoj de ŝia honto. Tial ke, laŭ la leĝo, en geedzeco bastardoj ne povas ekzisti, vi diras: “Ci estas la edzo; do tiu infano al ci apartenas”, kredante, ke mi estos sufiĉe malsprita, por akcepti ne protestante tian patrecon! Dum Fernando parolis, Maziero lin fikse rigardis. Esprimo de doloro kaj de kompato pentriĝis sur la vizaĝo de l’ maljunulo.
— Diskuti kontraŭ li lin neutile kolerigus, li diris al la advokato. Ni ne respondu.
Dume Beatrico sin levis kaj alpaŝis al sia edzo, kun larmoplenaj okuloj, kun manoj plektitaj.
— Nu, Fernando, mia amegato, ŝi preĝis, rekonsciiĝu; mi cin petegas. Estas abomena tia kulpigo. Tamen ci tre scias, ke mi estas fidela edzino, ke eĉ mi puŝis la fidelecon ĝis la plej absoluta sindono, ĝis la memofero. Feliĉe mi havas pruvon de mia senkulpeco. Ha! mi ne povis diveni, ke iam al mi estos rezervita tia doloro: ĝi estas, ne plu havi cian konfidon, esti devigata min malaltigi ĝis la montro de materiaj pruvoj. Maŭrico similas cian patron: ĉu ci povas postuli plion?
— Kiel? Ci kuraĝas diri, ke tiu infano similas mian patron? maĉadis Fernando kun malestima rideto. Tia maltimo superas ĉion, kion oni povas imagi.
— Sed komparu mem, respondis la juna virino, eltitirante el albumo Leopoldan fotografaĵon, faritan kiam li estis infano, kaj ĝin prezentante al Herbeno.
La junulo ĝin prenis, ekkaptis per brako la knabeton, kiun la teruro inerciigis, lin trenis ĝis lampo, por meti lian vizaĝon en plenan lumon, kaj atente rigardadis Maŭricon kaj la portreton, komparante.
Subite li lasis la bubon kaj la fotografaĵon, falis sur apogseĝon kun kapo inter manoj, ekkriante meze de ploregoj:
— Estas vere! Ŝi estas prava. Dio mia! ĉu mi freneziĝas?
— Tion mi timas, respondis Maziero mallaŭte. Ni lasu lin plori. La larmoj malstreĉigos liajn nervojn kaj lin kvietigos.
Fernando daŭrigis brue ploregi, havante sian korpon skuatan de spasmoj.
En tiu momento la pordo malfermiĝis: kaj Viktorino anoncis:
— Ŝia mastrina Moŝto estas servita! Beatrico ĵetis rigardon al sia edzo. Vidante, ke Herbeno ĉiam enprofundiĝas en la saman senmovecon:
— Post momento, ŝi respondis. Mi sonorigos, kiam ni estos pretaj.
Kaj la juna virino revenis sidiĝi apud Fernandon, lin prenante en siaj brakoj, lin lulante kiel infanon, viŝante per siaj ŝmacoj la plorojn, kiuj perliĝis ankoraŭ sur la rando de liaj palpebroj, murmurante mallaŭte:
— Mi cin amas, mia karulo. Mi neniam amis, neniam amos alian viron. Pri tiu punkto ombro de dubo ne devas eĉ cin tuŝeti. Kial do antaŭ momento ci estis tiel kruela? kial ci faris al mi ĉagrenon? Kaj ŝi daŭrigis, malŝparante ĉiujn trezorojn de sia amemo, dum la malfeliĉulo balbutis mallaŭte:
— Ŝi ĉiam amas min; mi tion sentas. Mia kulpigo ne ŝajnis ŝin tuŝi, ĉar ŝi ne provis la plej malgrandan defendon. Oni eĉ dirus, ke ŝi ne ĝin komprenis. Agis sammaniere Eduardo kaj mia baptopatro. Ambaŭ min ekzamenis per tiu stranga rigardo, kiun oni uzas, kiam oni observas frenezulon. Mi ne povas dubi pri ilia lojaleco kaj ilia sincereco. Sed tiam, kial tiu infano estas nur trijara, kaj, tial ke li estas nur trijara, kial li similas mian patron?
Maziero altiris Klozelon kaj Juliinon al la plej malproksima angulo de l’ salono.
— Por morala malsano, li diris, taŭgas morala kuracado. La karesoj de lia edzino estas certe la plej bona el ĉiuj terapiaj rimedoj. Ni ne ŝajnu atenti al ili.
— Ĉu vi kredas, ke li estas grave tuŝita?
— Mi tion timas. Volante sin anstataŭigi al alia homo, Fernando entreprenis laboron, kiu superas la homajn fortojn. Kiel li diris mem, antaŭ momento, li similas aktoron, kiu depost ses jaroj estus sur la scenejo tage kaj nokte, kun spirito ĉiam maldormanta, ne havanta unu minuton da ripozo. En tiaj kondiĉoj, lia cerbo estis tiel lacigita, ke ĝi troviĝas nun tute forteluzita kaj estas en plena difektiĝo. La malfeliĉa frenezulo subite forgesas, ke li estas patro. Mi vidas en tiu strangaĵo spiritstaton tre konitan de medicinistoj, kiuj ĝin nomas amnezio. Fine lia ekscitego depost la komenco de l’ vespero, la tuja determino, kiun li prenis, postiranta sen intertempo post la intencoj tute malsimilaj, kiujn hieraŭ ankoraŭ li esprimis kun konvinka tono, kiu ŝajnis tute neŝancelebla, ĉio tio pruvas, ke la cerbo de tiu malfeliĉa infano estas nun loko de profunda premego.
— Certe vi diras la veron, rimarkigis Eduardo: eĉ mi devas al vi konigi observadon, kiu tute akordiĝas kun via diagnozo. Antaŭ momento, dum Herbeno parolis, mi lin ekzamenis kaŝe; kaj min mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en lia fizionomio. Lia vizaĝo estas laca; liaj trajtoj, kuntiritaj: li ŝajnas plimaljunigita. Plie lian nigran hararon sulkigas de loko al loko kelkaj blankaj fadenoj. Unuvorte li montras kunecon da ŝanĝoj tian, ke mi miras, ĉar mi ne ilin konstatis pli frue. Kredeble tion okazigas efiko de speciala kaj ne ankoraŭ vidita lumigo.
— Tio estis neevitebla. Kiam la nervaj centroj estas tro lacegaj, la tuta cetero de l’ organismo fatale estas frapita.
— Vidante tiun subitan perdon de memoreco, mi demandas min, ĉu la hipotezo, kiun iam li mem proponis por klarigi la morton de Sedilo, ne estas tiu, kiu plej akurate rilatas kun la realeco. Viro, kiu estas kapabla forgesi, ke li havas filon, certe povas frapi homon, en kiu lia malsana cerbo montras malamikon, kaj poste ne plu konservi memoron pri la ago plenumita.
— Tio estas tre ofta en kazoj de maskita epilepsio.
— Pro tio, tial ke oni estos devigita rekomenci la procesesploron de tiu afero, mi kredas, ke estos saĝe ĝin konduki laŭ tiu direkto.
La du viroj sin levis kaj alproksimiĝis al Beatrico, kiu daŭrigis malŝpare doni al Fernando la certigojn de la plej pasiplena amo.
Subite sinjorino Herbeno tremetis. Ŝi ekaŭdis en la vestiblo la voĉon de sia edzo.
Fernando troviĝis apud ŝi, duonkuŝante en ŝiaj brakoj; kaj tamen tiu voĉo, kiu parolis en antaŭĉambro, vere apartenis al Herbeno: kaj oni ĝin aŭdis dirantan tre malkonfuze:
— Kial oni ne ankoraŭ altabliĝis? Tamen mi multfoje rekomendis, ke, kiam mi malfruiĝas, oni ne min atendu. Aŭdante tiujn parolojn, Eduardo, Juliino, Maziero sin levis kune, havante siajn rigardojn direktitajn al la pordo.
Tiu pordo malrapide malfermiĝis: en la kadro aperis homo.
Tiu homo estis ... Petro Fradeko.
La ekstermanta anĝelo, aperante subite antaŭ la gastoj de Beatrico kaj tenante en mano sian flamantan glavon, estus kaŭzinta malpli da terurego ol la honesta vizaĝo de Fradeko ridetanta.
Ĉiuj kvinope, kun okuloj elirantaj el okulejoj, kun korpo kliniĝanta antaŭen, kun brakoj streĉitaj, kvazaŭ ili volus repuŝi monstran aperaĵon, ŝajnis ŝtonigitaj, kaj similis statuojn de Stuporo.
— Nu, kial do vi ĉiuj min rigardas tiel strange? demandis Petro.
Sed subite li ekvidis Fernandon.
— Ha! li ekkriis, jen estas Li!
Nubo pasis sur liaj okuloj; kaj por ne fali li estis devigita sin alkroĉi sur la enkadraĵo de la pordo.
Tamen kiam la unua mirego estis pasinta, ĉiuj rekomencis fari kelkajn movetojn: sed ili ne parolis ankoraŭ. Iliaj rigardoj senĉese iris de Fradeko al Herbeno kaj de Herbeno al Fradeko.
Kiam fotografisto prezentas du pozitivajn provojn de sama negativa kliŝaĵo, unuavide tiuj du portretoj ŝajnas identaj. Tamen, se oni ekzamenas ilin ambaŭ tre atentege, baldaŭ oni rimarkas kelkajn preskaŭ nevideblajn diferencojn. Unu estas pli malpala; la alia, pli pala. La randoj estas neegale malhelaj. La supraĵo de l’ papero montras ĉe la unua malglataĵojn, kiuj ne ekzistas ĉe la dua. Sed tiuj detaloj povas esti sentitaj nur per komparo. Izolite tiuj du fotografaĵoj estas absolute similaj. Oni anstataŭigu unu per la alia, estos neeble, ke la posedanto rimarku tiun ŝanĝon.
Estis same por Herbeno kaj por Fradeko: sama kresko, sama vizaĝo, sama voĉsono, sama okulo kaj sama rigardo, sama kaŝtankolora hararo, sama flavruĝa, maldensa kaj friziĝanta barbo. Solaj apenaŭ rimarkeblaj nuancoj, kiujn tamen rimarkis Eduardo kelkajn minutojn antaŭe, ebligis, ke observanto tiel sagaca kiel la advokato povas diferencigi tiujn du virojn unu el la alia. Petro kaj Fernando havis ambaŭ kelkajn blankajn harojn; sed ĉe Herbeno ili estis iom pli multaj. La vizaĝo de Petro ŝajnis pli grasa, pli rozkolora; tiu de Fernando pli malgrasa kaj pli malhela.
Petro laca, jen estas Fernando. Fernando ripozinta, jen estas Petro. Sed tiuj malsimilaĵoj ekzistis nur kompare: ili estis senteblaj nur kiam la du junuloj montriĝis unu apud la alia. Kiam ili estis solaj, ekzemple sur la strato, la konfuzo estis neevitebla. Sola la malsimileco de iliaj vestoj ebligis, ke oni ilin diferencigu.
Tiaj estis la pripensoj de Maziero kaj de liaj amikoj antaŭ tiu duobligo de sama homa modelo.
Neniu kuraĝis rompi la premegantan silenton, kiu regis en la ĉambro.
Subite akreta kaj kantanta voĉo ĝin ŝiris. Ĝi estis la voĉo de Maŭrico.
Mirante pro tiu simileco, tedite pro tiu senmoveco, la infano iris el Fradeko al Herbeno, dirante:
— Ĉu estas ci, aŭ ci, tiu, kiu estas mia paĉjo?
Ĉiuj tremetis.
Per nekonscia fingro la filo de Beatrico eksublevis la timindan demandon.
Nun la mistero estas klarigita. Kio alvenos?
— Sinjoro, diris Fradeko, alpaŝante al Fernando, vi estas la legitima edzo de sinjorino Herbeno. Neniam eĉ unu minuton mi intencis nei viajn rajtojn. Aliparte en tiu loĝejo mi troviĝas en via hejmo. Mi tro komprenas, kiom en tiu salono estas nekonvena mia ĉeesto. Se vi bonvolas min sekvi en mian privatan apartamenton, mi donos al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi estas rajtigita postuli. Sed antaŭ kiam mi parolos, mi deziregas rimarkigi ion. Ĉiam mi estis lojala; neniam mi intencis trompi iun ajn. Tiun nomon, tiun Herbenan personecon, kiun oni al mi altrudis malgraŭ mia volo, senĉese mi forĵetis: senĉese mi protestis kontraŭ la amema perforto, kiun oni faris al mi. Se fine mi estis devigita forlasi la batalon, tio okazis, tial ke al ĉiuj miaj neadoj oni respondis per rideto de nekredemo. Ĉu tio estas vera?
— Tio estas vera, respondis unuvoĉe ĉiuj ĉeestantoj.
— Sed vi mem, sinjoro, kiu vi estas? demandis Herbeno.
— Mi nomiĝas Petro Fradeko.
— Ha! ekkriis Fernando, tion mi divenis. Vi estas prava, sinjoro, klarigo fariĝis necesega. Sed antaŭe vi devos koni ĉiujn aventurojn, kiuj al mi okazis depost mia forkuro for de Noumea.
Do sidiĝu kaj aŭskultu min. Sur la ŝipo, kiu veturigis al la Nouvelle-Calédonie la grupon de punlaboruloj, kiun mi partoprenis, troviĝis du homoj, kiuj certe estis kulpaj, sed kiujn igis tiaj pli la cirkonstancoj ol reala malvirto.
Unu el ili, Josefo Lerokso, sin lasis altiri al ludejo, kiu malgraŭ luksaj ŝajnoj estis nur vera ŝtelejo. Senmonigite de Grekoj, ŝuldante honorpromese dudek mil frankojn, je kiuj li ne posedis eĉ unu moneron, li perdis la saĝon kaj prenis tiun monsumon en la kaso de sia mastro, intencante ĝin remeti, kiam la ŝanco lin favoros: sed ho ve! li perdis ne nur sian monon sed plie sian honoron.
La alia, Henriko Durando, kiun allogis la iom maljunaj ĉarmoj de danĝera koketulino, estis tentita de ŝi, kaj alkondukita al provo de delogo, kiun ŝi patose nomis malvirgigo, esperante, ke ŝi faros al si reklamon per fama proceso.
Ambaŭ, kondamnitaj kiel mi al punlaboroj, havis unu solan deziron; ĝi estis, forkuri kiel eble plej rapide tiun miksaĉon kun la aliaj punlaboruloj: ĉar ĝi estas eble pli malnobliga ol la krimoj, kiujn ili plenumis; kaj ili decidis, ke en sia provo por forkuro ili riskos ĉion eĉ la vivon.
Mi ĉiam certigis tre laŭte kaj ankoraŭ certigas, ke mi estas senkulpa. Ili komprenis, ke mi ne ilin perfidos, kaj eĉ ke mi povos partopreni ilian entreprenon: do ili klarigis al mi sian projekton.
Estis decidite, ke, tuj kiam ni estos elŝipigitaj, ni provos la aventuron.
Pli poste mi povos rakonti detale ĉiujn ruzojn, kiujn ni estis devigitaj uzi por trafi nian celon. Nun sufiĉos diri, ke post kelkaj semajnoj, dum senluna nokto, ni sukcesis forkuri.
— Ni estis rimarkintaj en malgranda rodeto malnovan kaj tute difektitan kanakan pirogon, kiun marfluoj alportis mezen de rifoj. Ni metis sur maron tiun barkaĉon, en kiun akvo penetris per multaj truoj. Ni devis ĝin utiligi ne kiel boaton, sed prefere kiel naĝbarelon: ĝi devis nin subteni, por ke, nin apogante sur ĝin, ni povu resti sur la supraĵo de l’ ondo. Pro ĝia difekteco mem, la admistracio ne timis lasi tiun flosaĉon sub la mano de punlaboruloj; ĉar en la cerbo de neniu povis naskiĝi tiu ideo, ke tri homoj estos sufiĉe malsaĝaj por meti en tiun rompitaĵon esperon al forkuro.
— Sed tiuj, kiuj ne ŝanceliĝas oferi sian vivon por sukcesi, estas vere fortaj. La eksperimento pruvis, kiele vera estas, almenaŭ por mi, tiu aforismo.
— Tamen en lasta momento, kiam ni nin ŝovis inter la rifoj, ni estis ekviditaj de gardisto, kiu komencis nin persekuti. Ni komprenis, ke ni estas pereontaj. Jam li estis ekkrionta, ekfaronta signalon, ekavertonta pri nia forkuro, kiam li malaperis subite. Kio li fariĝis? Ni atendis tremantaj, kaŝitaj meze de madreporaj rifoj, kiuj ĉirkaŭas la bordon; sed fine, aŭdante neniun maltrankviligan bruon, ni decidis, ke ni daŭrigos nian interrompitan forkuron.
— Pli poste mi eksciis, ke tiu viro, glitinte sur tufo el malsekaj algoj, estis rapidigita kun kapo malsupre sur akran rifon, sur kiu li rompis sian kranion. La malfeliĉulo tuj mortis, estante viktimo de sia devo. Al tiu maljusteco de la fatalo mi ŝuldis mian savon.
— Ni naĝis triope al la maralto, puŝante antaŭ ni tiun ŝelaĵon, sur kiun ni nin apogis, kiam ni sentis nin tro lacegaj. Kiam mateniĝis la tero ne estis plu videbla.
— Certe se en tiu momento oni estus persekutinta nin, ni estis facile reatingeblaj. Sed ni antaŭzorgis liveri malverajn montrojn, kiuj inside kredigis, ke ni forkuris al interno de la lando. Pro tiuj falsaj informoj la persekutado al ni estis prokrastita ĝis post kelkaj horoj pli malfrue. Tiu prokrasto sufiĉis por nin savi.
— Depost la antaŭtago ni estis trinkintaj kaj manĝintaj nenion. Ni devis forlasi niaj vestojn, kiuj igis tro pezaj niajn movadojn. Se neniu ŝipo pasos apud ni, post tre mallonga tempo la morto alvenos. Tion ni sciis: neniu el ni bedaŭris la decidon prenitan.
Dum la tuta tago kaj la tuta nokto ni restis alkroĉitaj sur la pirogo.
La morgaŭon Durando malaperis. Kio li fariĝis? Ĉu li sin lasis dronigi? Ĉu li estis englutita de skvalo? Tion mi sciis neniam.
— Nia malforteco estis tia, ke ni havis multe da malfacileco por supreniri en la akvoplenan boaton, kaj nin kuŝigi en ĝia fundo, tute nudaj, kvazaŭ ni baniĝus en banujo.
— Depost tiu momento; mi restis en la loko, en kiu mi troviĝis, ne farante eĉ moveton, ne konsciante pri mia situacio, sekigite de ardanta soifo, turmentegite de la malsato.
Denove noktiĝis; denove tagiĝis. Oceano estis ĉiam senŝipa.
Ni tiel plene pli kaj pli malfortiĝis, ke ni ne sentis plus la suferon, nek malsaton, nek soifon, nek malvarmon.
Poste min okupadis kvazaŭletargia senmovigo. Ĉio konfuziĝis en mia cerbo. Depost tiu momento, mi ne scias, kio okazis.
Ŝipo min kolektis. Mi diras: min, ĉar Lerokso estis malviva.
Pli poste, kiam mi sciis, en kiu punkto de Oceano oni nin trovis, mi estis mirigita pro la marspaco, kiun ventoj kaj fluoj transirigis al la nin portanta pirogo. Tiu interveno de naturaj fortoj estis mia plej potenca savilo. Ĉar estis malfacile akcepti, ke homo sen nutraĵoj kaj sen vestoj povis foriri for de Noumea ĝis tia distanco, kaj esti ankoraŭ vivanta.
La marveturilo, kiu donis al mi rifuĝejon, estis granda Amerika velŝipo, kiu portis al Sydney plenan kargon da greno. La ŝipestro, kiu estis bonkora viro, bonvolis akcepti la historion de ŝippereo, kiun mi al li rakontis.
Tial ke unu el liaj ŝipanoj estis mortigita la antaŭtagon, falante el supro de masto, li petis de mi ĉu mi konsentus lin anstataŭi. Mi ĝoje akceptis lian proponon.
Post tri tagoj, dank’ al nutraĵo kaj dank’ al dormado, ĉiuj miaj fortoj revenis. Kvankam mi estis tute nesperta en mia nova metio, mi tamen ĝin plenumis kiel eble plej kontentige: kaj mi povis fari al tiuj honestaj viroj sufiĉe da servoj por pagi mian nutraĵon kaj la vestojn, kiujn ili bonvolis doni al mi. Pli poste, kaŝite sub anonima nomo, mi sendis monsumon sufiĉan, por liveri al ĉiu el ili larĝan kompensaĵon.
Kiam mi estis alveninta al Sydney, mi demandis min, kion mi faros por vivi. Tial ke mi posedis neniun leĝan paperon, mi povis min proponi al neniu. Mi faris ĉiujn taskojn, kiuj prezentiĝis al mi. Sed precipe, ĉe la haveno, por helpi al la en kargado aŭ al la elkargado de ŝipoj, mi trovis la pli konstantan laboron.
Tiam okazis fariĝo, kiu donis al mia vivo neespereblan direkton.
Depost mia forkuro for de Noumea, mi tiel multe suferis, ke min vizitadis ĉiumomente la deziro al memmortigo. Kiel vi vidos, mi bone agis, ne lasante min venki per tiu tento.
Ian posttagmezon, mi en ŝipon ŝarĝis plenan kargon da ŝafaj feloj, kiam mi rimarkis, ke viro, sidanta antaŭ mi sur komercpakego, min fikse rigardadis. Tial ke mi estis ĉenrompinta, mi ne sentis min tre trankvila, min demandante, ĉu tiu maldiskretulo ne estas burĝvestita policano. Mi estis ekforlasonta la lokon, kiam tiu nekonatulo alpaŝis al mi, kaj senceremonie frapetante mian ŝultron, diris kun ĝoja tono:
Nu, mia kompatinda Fradeko, ĉu estas vi tiu, kiun mi retrovas en tiel ploriginda stato? Vi do jam englutis la heredaĵon de via praonklo? Mi estis ekrespondonta, ke li eraras, ke mi ne estas la viro, kiun li kredas, ke mi nomiĝas Herbeno, kiam lumeto de singardo ĝustatempe eniris en mian cerbon.
Mia nomo ne devas esti elparolita, mi pensis. Se mi volas vivi, mi povas tion fari nur kondiĉe, ke mi estas malviva por ĉiuj homoj.
Mia interparolanto ŝajnis babilema. Mi decidis, ke mi lin lasos paroli, kaj min inspiros per la pripensoj, kiujn li elmetos antaŭ mi.
Mi devas simili al tiu Fradeko laŭ tute eksterordinara maniero, mi diris, tial ke spite la ĉifonaĵoj, kiuj min kovras, oni kredas, ke mi estas li.
Eble en tiu hazardo troviĝis io provebla. Mi lasis kredi al mia interbabilanto, ke li divenis ĝuste, sed ke por motivoj de mi sola konitaj, por nemerititaj malfeliĉaĵoj, mi deziris konservi mian inkogniton.
Tre fiera pro sia sagaceco, mia nova kunulo al mi sinsekve rakontis multajn historiojn, kiujn mi ne ĉiam tre bone komprenis. Fine mi kredis, ke mi povas eltiri el tiu patoso la jenajn konkludojn:
Petro Fradeko deĵoris dum dek jaroj ĉe la Morna bankofirmo en Hongkong. Li ĝin lasis por enkasigi en Dinan la heredaĵon de sia praonklo. Tiu Fradeko estis tre laborema kaj tre bonkora, sed iom malparolema. Lia patro ne lin amis, kaj li suferis pro tio.
Nun mi estis sufiĉe sciigita por taŭge respondi al tiu, kiu al mi liveris tiujn informojn.
“Vi estas prava,” mi diris, “mi estas Fradeko. Sed diru tion al neniu.”
“Kial?”
“Mia tuta posedaĵo dronis samtempe kun la ŝipo, kiu min veturigis. Mi ŝuldis la vivon al vera miraklo. Hodiaŭ mi suferas la plej plenan mizerecon; kaj mi hontus, reaperante antaŭ tiuj, kiuj min konis, kiam mi estis riĉa.”
“Vi estas malprava; kaj, pardonu min, via malhumileco ŝajnas al mi tute malsprita. En via loko, anstataŭ malŝarĝi ŝipojn, anstataŭ fari laboron, kiu vin lacegigas, kaj por kiu vi ne taŭgas, mi denove reprenus mian oficon en la firmo, kiun mi lasis.”
“Sed ĉu vi kredas, ke sinjoro Morno konsentos min reakcepti?”
“Mi estas certa. Li diris ankoraŭ, antaŭ kvin tagoj: ‘Fradeko estis mia plej bona oficisto: mi lin bedaŭros dum mia tuta vivado.’”
“Sed longa estas la vojo el Sydney al Hongkong; kaj mi ne havas sufiĉe da mono por pagi la marveturadon.”
“Tio ne estas grava. Mi povas pruntedoni tiun monsumon. Vi ĝin repagos per via unua salajro.”
“Sed mi ne scias, ĉu mi devas akcepti,” mi respondis, vere kortuŝita pro la malavareco de tiu propono.
“Nu, Fradeko, amiko mia,” diris ameme tiu bonkora knabo, kiu nomiĝis Johano Grelo, “vi min ĉagrenus ne akceptante. Mi min riproĉus, ke mi ne sufiĉe insistis, kaj ke pro tio mi lasis en kotaĵo viron tiel lojalan kiel vin. Ha! mi estas tre trankvila; ĉar vi ne estas kapabla malkonfesi ŝuldon.”
Instigite de grandega ĝojo, mi deziregis alsalti al la kolo de tiu savanto, kiu ŝajnis fali el ĉielo. Fine mi do povos vivi se ne feliĉa, almenaŭ trankvila.
Grelo daŭrigis: “Se mi estas en Sydney, vi devas kompreni, ke mi ne faris tiun vojaĝon por promeni. La Morna banko min sendis ĉi tien por observi la enpakigon de oreroj, kiujn ĝi aĉetis de mina kompanio. Tuj kiam tiu komercago estos farita, mi revenos al Hongkong, kaj mi vin kunportos kun mi. Tion atendante,” li aldonis, prezentante banknoton, “prenu tiun monon por aĉeti vestaĵojn, kaj venu min retrovi en la hotelon, en kiu mi loĝas.”
Kiam mi alvenis al Hongkong, mi konfesas, ke mi ne estis tre trankvila. Ĉu sinjoro Morno estos tiel trompita de tiu simileco, kiel estis mia amiko Johano? Tio ŝajnis malmulte kredinda. En tiu okazo mi estos konsiderita kiel aventurulo kaj liverita al la polico, kiu facile rekonos en mi la ĉenrompintan Herbenon. Sed mi riskis mian solan atuton. Se mi malsukcesos, mi ĉiam havos la morton kiel lastan rimedon.
Kiam mi eniris en la laborĉambron de l’ bankiero, ĉiuj miaj membroj tremis. Sed simpla rigardo al mi montris, ke mia timo estas vana. Dank’ al la bonegaj memoroj, kiujn vi lasis, sinjoro, aldonis Herbeno, sin turnante al Fradeko, sinjoro Morno min akceptis laŭ la plej ĝentila maniero. Li faris kelkajn demandojn, iom ĝenantajn laŭ mia opinio: sed mi sentis, ke ilin inspiris ne la scivolo sed nur la simpatio. Timante, ke mi min perfidos mem, mi apenaŭ respondis per unusilaboj. Kredeble mia nova mastro timis skui tro dolorajn memorojn, ĉar li ne insistis.
“Se mi bone komprenis tion, kion diris Grelo,” li aldonis finante, “vi ĉion perdis en ŝippereo, eĉ viajn familiaktojn. Vi venos morgaŭ kun Johano kaj kun mi al la urbestro: ni ambaŭ estos viaj atestantoj; kaj tiu magistrato donos al vi skribitan certigon pri via identeco.” La honoreco kaj la kredindeco de sinjoro Morno estis tiel nediskuteblaj, ke lia sola certigo sufiĉis: kaj la urbestro bonvole donis tiun necesegan paperon, kiu al mi liveris neatakeblan civilan etaton.
Depost tiu momento mia materia vivo estis garantiita; kaj mia sendanĝereco, absoluta. Tial ke sinjoro Fradeko estis konita kiel malbabilemulo, neniun mirigis mia silentado. Oni komprenis, ke estas en mia vivo granda kaŝita doloro; kaj oni respektis mian sekreton.
Tamen post kelkaj monatoj mi havis neesperitan ŝancon, kiu pruvis, ke kredeble la sorto laciĝas min persekutadi, kaj al mi vidigis la estontecon sub malpli malhelaj koloroj. Por min rekompensi pri Borsa operacio lerte kondukita kaj feliĉe sukcesinta, sinjoro Morno al mi donacis obligacion: kaj post dekkvin tagoj, li al mi konigis, ke la numero de tiu obligacio eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon.
Aŭdante tiujn vortojn, Maziero, Klozelo, Juliino kaj eĉ Beatrico sin rigardis reciproke, kaj ne povis deteni rapidan rideton.
Kiam Fernando alvenis al tiu punkto de sia rakonto, li haltis por iom spiri. Li estis parolinta senripoze, kaj li sentis sin iom laca.
Liaj aŭskultantoj, havante siajn okulojn direktitajn al li, kvazaŭ ili volus rigardi liajn parolojn elirantajn el lia buŝo, ĉiam atendis.
Tamen ĉu li havis ankoraŭ por diri ion, kio povas ilin interesi? Ĉu la rakonto de Herbeno ne estis plene finita? Do la katastrofo, al kiu sinjoro Morno aludis en sia letero, katastrofo, en kiu lia oficisto Fradeko estus perdinta siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, estis tiu supozita ŝippereo, malantaŭ kiun Herbeno sin ŝirmis por klarigi sian mizerecon.
Sed por Maziero kaj por liaj amikoj tiu katastrofo povis esti nur la aventuro de l’ glaciejo. Ili ne povis diveni, ke ekzistas du Fradekoj absolute identaj, unu malvera Fradeko en Hongkong, sub kiun kaŝiĝis Fernando, kaj unu vera Fradeko en Parizo: do por la bankiero la Pariza Fradeko, pro lia simileco kun Fernando, povis esti nur lia baptofilo. En tiu hipotezo, la Fradeko retrovita de Grelo kaj rekondukita al Hongkong, povis esti nur la vojaĝa kunulo de tiu, kiun Reĝino retrovis en Svisujo, nur tiu Alberto Gustavio, kiu reale restis enabismigita en la glacia masego, sed kiun li devis kredi mirakle savita, same kiel lia kamarado, el la katastrofo de l’ glaciejo.
Dum en Parizo, Fradeko malgraŭ liaj energiaj protestoj estis devigata preni la lokon de Herbeno, en Hongkong, kontraŭe Herbeno prenis vole la lokon de Fradeko, kaj sin ŝirmis malantaŭ tiun interŝanĝitan personecon por konservi sian liberecon.
Dank’ al Herbeno, Fradeko renkontis feliĉon kaj amon.
Dank’ al Fradeko, Herbeno trovis sendanĝerecon kaj ripozon.
Ĉiuj ĉeestantoj sufokiĝantaj pensis al tiu aferoj, kiam Fernando sin levis, kaj sin turnante al Petro:
— Nun, sinjoro, li diris, tial ke vi konas miajn aventurojn, kaj scias la grandegan kaj bonfaran rolon, kiun vi ludis en mia vivo, kvankam vi tion tute ne suspektis, mi estas preta aŭdi vian rakonton kaj koni miavice la rolon, kiun vi ludis en la mia. Se vi bonvolas montri al mi la vojon, mi vin sekvos.
La du konkurantoj lasis la salonon, dum Maziero kaj Juliino flegis Beatricon, kiu baraktis sur la tapiŝo, tordite de nerva atako.
En koridoro ili renkontis Viktorinon. Ilin vidante, la kompatinda knabino ekpuŝis teruran krion kaj kuris sin enfermi en sian kuirejon, lasante fali la supplenan supujon, kiun ŝi tenis en mano.
La interparolado inter la du viroj daŭris du horojn. Kiam post tiu tempo ili revenis al la salono, ambaŭ estis palaj. Oni sentis, ke ili estas ekprenintaj nerevokeblan decidon.
Kuŝante sur kanapo, Beatrico sufokiĝis ankoraŭ; sed la krizo estis finita. La juna virino obstine rifuzis enlitiĝi. Ŝia sorto kaj la sorto de ŝia filo decidiĝis en tiu momento; kaj ŝi volis ĝin koni. Maziero, kaj la geedzoj Klozelo restis senmovaj, silentiĝante, atendante. Krom Maŭrico, kiun lia guvernistino estis veninta preni, neniu vespermanĝis, ĉar neniu sentis malsaton.
Herbeno komencis:
— Beatrico, li diris per serioza voĉo, vi ne estas kulpa; neniu estas kulpa.
Mi estas via infaneca amiko kaj via laŭleĝa edzo; sinjoro Fradeko estas la patro de via infano kaj via edzo laŭnatura.
Mi havas por mi la memorojn de l’ estinteco kaj la leĝan rajton; sinjoro Fradeko havas por si longan kunvivadon kaj la rajton naturan.
Laŭ nia konscienco, ni opinias, ke niaj rajtoj estas egalaj. Sinjoro Fradeko kaj mi venis ambaŭ al sama konsento pri tiu punkto. Sed unu el ni estas troa; necese estas, ke unu el ni malaperu.
Momente ni pensis, ke eble ĝismorta duelo povus solvi tiun demandon. Sed ni ne havas reciprokan malamon; kontraŭe se vi ne troviĝus inter ni, ni sentas, ke ni estus koraltiritaj unu al la alia. Plie la blinda hazardo eble frapus tiun, kiun vi preferas.
Beatrico, ni ambaŭ vin amas profunde; ni ambaŭ volas, ke vi estu feliĉa. Pro tio, ni diras: elektu inter ni.
Atendante vian decidon, por ke nek unu nek alia povu ĝin influi, ni ambaŭ lasos tiun apartamenton. Mi petos de mia baptopatro ĉambron en lia domo; sinjoro Fradeko luprenos loĝejon en hotelo.
Tiel longe kiam via sentenco ne estos proklamita, ni ambaŭ promesas, sinjoro Fradeko kaj mi, kaj tiun ĵuron ni apogas sur nian honoron, ke ni ne klopodos por vin revidi.
Aŭdante tiujn noblajn parolojn, elparolitajn sen ŝanceliĝo, sed per malsonora kaj tremanta voĉo, Beatrico sin starigis.
— Mortigu min tuje, ŝi diris; tio pli taŭgus: jen estas eĉ la sola akceptebla solvo. Vi tre scias, ke tia elekto ne povas efektiviĝi. Ĉiam mi amis unu solan viron. Li estas mia infaneca amiko, kun li mi edziniĝis, al li mi ĵuris fidelecon, lin mi retrovis sub alia nomo, kun li mi kunvivis geedzan vivadon, kaj li estas la patro de mia infano. Mi ankoraŭ amas unu solan viron. Ho ve! kial li estas du? Aŭdante tiujn vortojn, Maziero relevis la kapon, iluminite de subita ideo.
— Jes, li ekkriis, kial li estas du, dum li devus esti nur unu. Beatrico proponis demandon, al kiu ĝis nun Scienco ne ankoraŭ kontentige respondis. Ĉar por klarigi tiun eksterordinaran similecon, kiu nin miregigas, ni devas kontraŭeniri ĝis ĝia devena punkto kaj akcepti komunecon en la embria kunvivado. Jen estas la sola hipotezo science logika.
— Tiam ekkriis Herbeno, sinjoro Fradeko estus ...?
— Cia ĝemela frato, jes, mia infano. Sinjoroj, premu reciproke viajn manojn. Antaŭ momento vi ne povis akcepti la eventualecon de ĝismorta duelo, dirante, ke vi ne havas reciprokan malamon, kaj eĉ ke vi sentas vin koraltiritaj unu al la alia. Tio estis la voĉo de l’ sango, kiu parolis en viaj koroj, kaj vin avertis, ke tia finmaniero estus fratmortigo.
— Sed mi kredis, ke tiu infano mortis bruligita, diris Eduardo.
— Ĉiuj homoj tion kredis; ĉiuj estis trompitaj. Aŭskultu min, daŭrigis la bankiero kun penado. Estas en mia vivo sekreto, kiu min sufokas: ĝis nun mi ĝin konfidis al neniu. La jaroj fluis: mi kredis, ke la estinteco estas malaperinta por ĉiam; sed mi eraris. Ĝi subite antaŭ mi stariĝas por min ankoraŭ kulpigi. Tamen ŝajnis al mi, ke mia tuta ekzistado oferita devis ĝin elpagi: mi vidas, ke ĝi ne sufiĉis.
Miaj amikoj, donu al mi atentan orelon, ĉar la horo por la konfeso sonoris. Se mi estas devigata ruĝiĝi antaŭ vi kaj humiligi miajn blankajn harojn, mi esperas, ke tiu nova elpago estos kalkulita, aldonita al la ceteraj, kaj ke ĝi malhelpos aliajn malfeliĉaĵojn eble pli ankoraŭ terurajn ol tiujn, kiuj jam falegis sur nin.
Vi scias, ke mi estis ekedziĝonta kun la patrino de Fernando, kiam mia amiko Leopoldo inspiris nesciante en la koro de mia fianĉino unu el tiuj fulmosimilaj pasioj, kiuj, kiel torento, ĉion forportas en sia fluego, hontemon, indecon, senton al devo. Tiu pasio estis partoprenita. Mi havis unu solan aferon por fari: ĝi estis, min eligi. Tion mi plenumis.
Sed mi amegis Klotildon. Tion, kion mi suferis en tiu momento, sciis la sola Dio, kiu sondas renojn kaj korojn. Tio estis terurega. Tamen la turmento okazigita de la forlaso de la virino, kiu estis mia sola amo, ŝajnus negravaĵo, se oni ĝin komparas kun tiu, kiun mi sentis post kelkaj monatoj, kiam mi eksciis, ke baldaŭ ŝi fariĝos patrino.
Tiuj, kiuj edziĝis kun la amata virino, estas nekapablaj diveni, kio povas esti malfeliĉa pasio; kaj neniam ili komprenos ĝis kia stato de malsana kolerego min incitis tiu malkovro. Kiel oni diras vulgare, mi vidis ruĝe. Mia sano kaj precipe mia saĝo estis difektitaj de tiu ekscitego; miajn kamaradojn, eĉ miajn profesorojn ĝi maltrankviligis. Per superhoma penado de mia volo mi ŝajne kontraŭagis, sed ho ve! nur ŝajne. Funde la malsaniga laboro daŭris, min profunde konsumante, min manĝante, kiel farus ulcero, kavigante en mia koro larĝan vundon, el kiu elfluis mia iama honesteco.
En tiu epoko, mi finis mian tezon pri la Atrofio de la umbilika ŝnureto. Por miaj studadoj mi bezonis disekci multajn novnaskitojn.
Kiam Klotildo akuŝis, ŝi naskis du ĝemelojn. Post la naskiĝo de la unua, Leopoldo tuj sendis al mi depeŝon, en momento kiam li nesciis ankoraŭ la ĉeeston de la dua.
Subite mi iras al la Anatomia Lernejo, mi prenas la novnaskiton, sur kiu mi estis laboranta, mi ĝin kaŝas sub mian mantelon kaj kuras senhalte al la apartamento de mia amiko. La pordisto, okupita en la precipa ŝtuparo, ne vidas min enirantan. Mi supreniras per la servoŝtuparo. Leopoldo loĝis sur la tria etaĝo. Mi grimpas ĝis la kvara; kaj tie, min klinante sur la ŝtuparbalustrado, mi atendas spionante. La kuiristino eliras por fari komision, lasante la pordon duonmalfermata. Mi malsupreniras unu etaĝon kaj eniras en la apartamenton. Meze de ĉambro apudiĝanta la kuirejon mi trovas infanon dormantan en lulilo: mi ĝin prenas, kaj ĝin anstataŭigas per mia anatomia novnaskito. Poste, por ke oni ne povu rimarki mian trompaĵon, mi ekbruligas la muslinajn kurtenojn, kaj poste forkuras.
La krimo plenumiĝis laŭ facileco tia, ke ĝi min multe mirigis. Tiu malsaĝa entrepreno, elpensita en febro, sen plano, sen metodo, devis dudekfoje malsukcesi. Sed speco de malbonfarema genio ŝajnis prizorgi pri miaj agoj, kaj formeti for de mia vojo ĉiujn, kiuj povis kontraŭstari la efektiviĝon de mia krimo. Nobla entrepreno estus malprosperinta. Ĝi estis mortiga ago: ĝi sukcesis.
Ĉiuj sufokiĝante aŭskultis, ne perdante unu vorton, tiun teruran konfeson.
— Sed tiam, ekkriis Juliino, tiu infano estas Fradeko.
— Kredeble. Mi volis puni la malfidelan virinon, malhelpante, ke ŝi ĝuu la ĝojojn de patrineco, kies aŭtoro mi ne estis; sed mi ne ankoraŭ sufiĉe krimiĝis por pereigi senkulpulon.
Mi do uzas kaleŝon kaj ĝin lasas apud la Astronomia Observejo. Poste mi min direktas piede al la hospitalo por Trovitaj Infanoj.
Depost kiam mia venĝo estis satita, la ekscitego, kiu min subtenis, pli kaj pli malfortiĝis. Mi vidis la aferojn laŭ pli reala maniero; mi povis rezoni. Mi eĉ komencis senti malprecize la unuajn atakojn de tiu konsciencriproĉado, kiu devis mordeti mian tutan vivadon.
Mia krimo estis ankoraŭ riparebla. Mi povis reveni al Klotildo, al ŝi redoni ŝian filon, fari plenan konfeson, kaj poste min mortigi. Malsprita honto min haltigis.
Sed en tiu spiritstato, la perspektivo, ke mi devos eniri en hospitalon, ke mi en ĝi renkontos mian amikon Variaso, ke mi estos devigata doni al li klarigojn, pezis sur mi kiel suferiga ŝarĝo. Ju pli mi alproksimiĝis, des pli mi alpaŝis malrapide, serĉante solvon. Mi jam estis alveninta al la pordo, ne estinte ankoraŭ trovinta praktikan rimedon, kiam kamparano, vestita de blua kitelo, eniris samtempe kiel mi.
Instigite de subita ideo, mi prezentas al li la novnaskiton. Mirante, tiu viro ĝin prenas per senkonscia gesto, kaj min rigarde demandas, atendante klarigon. Tiu fariĝo okazis la dekan de Decembro 1814, je la sepa, kaj duono vespere, en malluma angulo.
“Sinjoro,” mi diris al la nekonatulo, “jen estas infano forlasita, kiun mi trovis en angulo de pordo. Urĝaj aferoj min atendas aliloke. Tial ke vi bezonas eniri en tiun infanejon, estu sufiĉe afabla por min anstataŭi.”
Kaj mi foriras, kurante kiel eble plej rapide. Fiakro pasis: mi saltas en ĝin kaj donas al la veturigisto mian adreson. Mi revenas en mian hejmon, en momento kiam la pordisto de Leopoldo alportis malesperan bileton de mia amiko, kiu anoncis, ke Klotildo estas agonianta.
Post tri tagoj, la virino, kiun mi amegis, pereis en miaj brakoj, mortigita de mi: post ok tagoj, Leopoldo siavice ŝin sekvis en la tombon.
Alveninte sur tiun punkton de sia rakonto, la maljunulo ne povis daŭrigi.
Ĝis nun li parolis senpaŭze, ne reprenante sian spiron, kiel homo, kiu rapidas por fini pli frue. Sed memorante tiujn du estaĵojn, kiujn li tiel profunde amis, kaj kiujn li mortigis, pensante al tiu neinterrompita sinsekvo de malfeliĉoj, kies unua kaŭzo estis lia malnoblega ago, li sentis, ke larmoj supreniras al lia gorĝo kaj lin devigas halti. Kaŝante en siajn manojn sian belan blankhararan kapon, Maziero sterniĝis en apogseĝo, kun korpo duonklinita antaŭen, skuita de konvulsiaj ploregoj.
Antaŭ tiu granda kulpulo, kiu estis samtempe ilia bonfaranto, kaj kiun ili kutimis respektegi, la ĉeestantoj restis konfuzataj, balanciĝante el unu ekstremo al la alia, ne sciante, ĉu ili devas malbeni aŭ konsoli, komprenante la senutilecon de vulgaraj frazoj kontraŭ tiu juneca krimo, kiun tuta vivado de elpagoj kaj de sindonoj ne povis purigi.
Sola Fradeko, kiu ne havis la samajn motivojn por sin montri danka, pafis al la maljunulo kolerajn rigardojn. Tamen animo, provizita je tiel nevenkebla energio, kiel tiu de Maziero, ne povis sin lasi pli longatempe renversi, ne peninte sin relevi. La bankiero sin rektigis; kaj viŝinte siajn okulojn, li daŭrigis:
— Ĝis tiu vespero mi estis konvinkita, ke tiu infano mortis dudek-kvar horojn post sia naskiĝo. Mia amiko Variaso tion absolute certigis. Sed ĉiuj kuniĝantaj fariĝoj montras nun, ke eraro estis certe farita.
Laŭ mia opinio, diris la maljunulo, sin turnante pli speciale al Fradeko kaj al Herbeno, la plej evidenta signo, ke vi estas fratoj, kuŝas malpli en Via reciproka simileco, kiu povus eble esti nur ludo de l’ naturo, ol en la simileco, kiu ekzistas inter Maŭrico kaj Leopoldo. Via filo, Petro, estas certe la nepo de mia iama amiko. Dubo pri tio ne povas esti eĉ prezentita. Se mi ne havas socian pruvon pri tio, kion mi certigas, mi havas fiziologian. Tio estas, tial ke tio ne povas ne esti.
— Cetere morgaŭ mi veturos al Dinan. Mi volas esti plene sciigita pri tiu mistero. Mi vizitos la patron Fradeko, kaj mi lin devigos paroli. Min ĉiam mirigis kiom malmulte ĉu fizike ĉu morale vi al li similas. Lia malnobla sintenado pri vi, la strangaj respondoj, kiujn li faris al miaj demandoj, la plena manko de amemo, kiun li ĉiam montris al vi, estas aro da pruvoj, kiuj plifortigas miajn antaŭajn certigojn. Tiu viro ne estas via patro. Vi estas la filo de Klotildo kaj la frato de Fernando.
— Tio devas esti efektive, respondis samtempe Herbeno kaj Fradeko, kiuj sin ĵetis propramove en la brakojn unu de alia.
Sed en tiu momento iliaj rigardoj falis sur Beatricon. Venkita de la emocio, kiun tiu neatendita malkovro produktis en ŝi, la malfeliĉa virino denove svenis sur la kusenoj de l’ apogseĝo.
— Mia frato, diris Fradeko al Herbeno, ambaŭ ni ŝin amegas, kaj ambaŭ ni ŝin mortigas. Mi kredas, ke estus preferinde eliri.
Ne atendinte respondon, Petro lasis la salonon: Fernando lin sekvis.
— Ha! ekkriis Herbeno, kial mi ne mortis meze de Oceano?
— Kaj mi en la profundaĵoj de l’ glaciejo? respondis Fradeko.
Sur la trotuaro la du konkurantaj fratoj disiĝis.