Ĉu li?/Noto de l' aŭtoro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro Dekkvina Indekso : Ĉu li?
de Henri Vallienne
Noto de l' aŭtoro

Kiam mi estis dudekkvinjara, mi troviĝis iam en la festĉambrego de Trocadero, por aŭskulti koncerton. Sur la tria vico de apogseĝoj liniiĝantaj antaŭ mi, sidis rava junulino. Sed inter mi kaj tiu junulino staris vasta sinjorino superita de larĝranda ĉapelo; kaj por vidi la aktorojn mi estis devigata min klini ĉu dekstren ĉu maldekstren. Tiam, (stranga afero!) kiam mi min klinis dekstren, la ĉapelo de mia junulino estis ruĝa, sed kiam mi min klinis maldekstren, tiu ĉapelo, kvankam konservante la saman formon, fariĝis blua. Mirigite de tiu nekomprenebla por mi ŝanĝiĝo de koloreco, tuj kiam la spektaklo estis finita, mi rapidis al la loko, en kiu troviĝis mia junulino; kaj mi estis sufokita de mirego, vidante du junulinojn kapvestitajn, la unua de ruĝa kaj la dua de blua samforma ĉapelo. Tiuj junulinoj sammaniere vestitaj ŝajnis tiel similaj, ke estis neeble ilin diferencigi unu el la alia; kaj nur la malsameco en la koloro de iliaj ĉapeloj ebligis tiun diferencigon. Por la unua fojo mi vidis du ĝemelinojn.

Post kvin jaroj, unu el miaj kuzoj edziĝis, kaj petis de mi, ke mi fariĝu lia honora fraŭlo. Kompreneble oni min prezentis al honora fraŭlino. Kiam la ceremonio en la preĝejo estis finita, ni revenis al la hotelo, en kiu festiĝis la geedziĝo; kaj, atendante la festenon, ĉiuj invititoj vagadis en la salono. Kiam alvenis la momento por aliri al la manĝoĉambro, mi ekprezentis mian brakon al mia honora fraŭlino por ŝin konduki al la tablo; sed tiu junulino diris mokridetante:

— Vi eraras, sinjoro: ne mi sed mia fratino estas via honora fraŭlino. Nu, ŝi aldonis, jen estas ŝi, kiu staras tie. Kaj parolante ŝi montris angulon de la salono.

Petinte pardonon pro mia eraro, mi rapidis, kaj trovis en la loko montrita duan ekzempleron de la sama modelo.

Post tagmanĝo, oni decidis, ke oni promenados en Bois de Boulogne. Dum ĉiuj ĉeestantoj sin turnis al la sinjorinoj por prezenti siajn brakojn, mi min direktis al loko, en kiu ambaŭ fratinoj sidis unu apud la alia; sed post tre atenta ekzameno, mi estis devigata diri:

— Senkulpigu min, fraŭlinoj; sed estas por mi tute neeble diveni, kiu el vi ambaŭ estas mia honora fraŭlino. Unu el tiuj junulinoj sin levis ridetante, akceptis mian brakon; kaj, dum ni nin direktis al kaleŝoj, ŝi al mi rimarkigis, ke ŝi portas bluan banton, dum la sama tualetdetalo estas ruĝa sur ŝia fratino.

Dum la promenado, mi, tre interesita de tiu strangeco, multe parolis kun la gepatroj de tiuj ĝemelinoj. Ĉi tiuj gesinjoroj diris, ke la simileco estas tiel absoluta, ke ili mem ne povas diferencigi siajn filinojn: ili aldonis, ke estas samaj ne nur la ekstera ŝajno, sed plie la gustoj, emoj, karakteroj kaj eĉ fartoj; kaj ili finis, dirante, ke tiuj junulinoj sin tiel amas reciproke, ke neniam oni vidis tian fratinan amemon ĉe la aliaj familioj.

Kelkajn jarojn poste, oni min venigis por kuraci junulon, kiu, falinte el bicikleto, grave vundis sian genuon. La vundo resaniĝis, sed lasis en sia loko larĝan kaj profundan cikatron. Post kelkaj monatoj, oni denove min vokis en la sama familio; kaj mi rekonis mian iaman vunditon, kiu nun suferis pro interna malsano. Dum mi lin ekzamenis, mi petis de li, ĉu lia malnova vundo lin kelkafoje doloras ankoraŭ. Li respondis ridante:

— Sed mi estas plene resanigita; vidu mem. Kaj li montris tute nedifektitan genuon, sur kiu vidiĝis nenia marko de cikatro. Mi havis antaŭ okuloj veran miraklon. Sed mi tre malfacile akceptas la miraklojn: kaj vidante, dank’ al mokema rideto, kiu flugetis sur liaj lipoj, ke, kiel oni diras en Francujo, mia juna kliento pagis al si mian kapon, mi diris subite:

— Certe vi devas havi ĝemelan fraton: kaj estas via frato, tiu, kiu estis vundita.

Iom mirigite, li konfesis, ke mia diagnozo estis ĝusta. Dum multaj jaroj mi restis la kuracisto de tiu familio: kaj kiam mi estis petita apud unu el fratoj, mia unua demando estis:

— Ĉu vi estas la bicikletulo, aŭ ne? Ĉar nur la cikatro de l’ genuo ebligis, ke mi ilin diferencigu.

Cetere la gepatroj demanditaj faris la samajn respondojn, kiel la gepatroj de la du junulinoj antaŭe cititaj. Ĉe iliaj filoj montriĝis samaj emoj, karakteroj, fartoj, kaj fine frata amemo pli supera ol tiu, kiu ĝenerale ekzistas inter la aliaj fratoj.

Dum mia vivado jam longa, mi havis kelkafoje okazon renkonti sur la strato aŭ en vagonoj ĝemelojn aŭ ĝemelinojn, sed pli ofte ĝemelinojn.

Tio kompreniĝas. La junuloj estas pli sendependaj, povas promenadi solaj, kaj oni ne devas ilin akompani, kiel, dank’ al niaj francaj moroj, oni faras por la junulinoj. Pro tio la fratoj ne estas ĉiam kune, kiel tio okazas por la fratinoj.

Sed pri tiuj hazardaj renkontoj mi ne havas sciigojn; sekve mi ne povas pri ili paroli science.

Ĝis nun mi estis konstatinta la ĝemelecon nur ĉe junaj homoj; kaj mi min demandis, ĉu tiu strangeco daŭras dum la tuta vivado, aŭ kontraŭe ĉu kiam la ĝemeloj maljuniĝas, ilia reciproka simileco ne malaperas iom post iom.

Konstato, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj, min plene sciigis pri tiu punkto.

Ian tagon, oni alvokis min en familio, kiu ne partoprenis mian klientaron. La familianoj de la malsanulo estis maltrankvilaj, ĉar depost du horoj ilia parenco restis senmova, ne respondante al iliaj senĉesaj petegoj; kaj ili kortuŝe sin demandis, ĉu li estas malviva aŭ en letargio. Pro tio, ĉar la ordinara kuracisto de tiu familio ne estis en sia hejmo, oni petis de mi, ke mi alkuru kiel eble plej rapide. Mi venis tuj, kaj trovis, kuŝanta sur sia lito, sesdekjaran viron, kiu estis mortinta depost tri horoj ĉirkaŭe. Dum mi lin aŭskultadis tre atente, por esti certa, ke ĉiu ero de vivo estis neripareble forfluginta, mi aŭdis post mia dorso viran voĉon dirantan:

— Doktoro, ĉu ĉian esperon oni devas forlasi? Mi min turnis al la nove alveninto, kaj, lin vidinte, mi estis frapita, kiel per bastonego, de la plej granda mirego, kiun mi sentis en mia tuta vivado. Antaŭ miaj okuloj mi vidis, reviviginta, la saman viron, kiu malantaŭ mia dorso kuŝis malviva sur sia lito. Certe la vivulo estis rozkolora kiel ... vivulo, dum la malvivulo estis pala kiel ... malvivulo; kaj tio sufiĉis por plene ilin diferencigi: sed malgraŭ tiu diferencigo, aŭ prefere pro tiu diferencigo mem, la simileco ŝajnis ankoraŭ pli nekredinda; ĉar mi vidis la saman viron samtempe vivan kaj samtempe malvivan.

— Kredeble vi estas ĝemeloj? mi demandis.

— Jes; kaj ni havis samajn emojn, karakterojn, fartojn. Ni ĉiam kunvivis kune, ĉar ni multege amis nin reciproke. Vi komprenas, doktoro, kiel forte tiu morto min doloras: ĉar kredeble mi ne longatempe postvivos mian fraton.

Aŭdidinte tiun melankolian pripenson, mi eliris. Ĉar mi ne estis la kuracisto de tiu familio, mi ne scias, ĉu la timoj de l’ postvivinto efektiviĝis.

Jen estas miaj propraj observadoj pri ĝemeleco. Al tiuj ekzemploj mi povas aldoni tiujn, kiujn al mi konigis, ĉu la rakontoj de fidindaj observintoj, ĉu miaj legadoj.

El la unua fonto mi ĉerpos nur tri observadojn, kiuj devenas: la unua, de mia patrino; la dua, de mia filino; kaj la tria, de mia filo.

Mia patrino ofte al mi rakontis, ke, kiam ŝi estis junaĝa, ŝi kunuliniĝis en sia lernejo kun du ĝemelinoj, kiuj havis samajn emojn, karakterojn, fartojn, kaj kiujn neniu, eĉ iliaj gepatroj, povis diferencigi. Nur tualeta detalo igis ebla tiun diferencigon.

Aliparte, en la momento mem, en kiu mi skribas tiujn liniojn (1908), mia filino konas en sia lernejo du okjarajn ĝemelinojn; ne nur ili tiel perfekte similiĝas, ke iliaj profesorinoj kaj iliaj kunulinoj ne povas ilin diferencigi, sed plie, kiam oni rekompensas aŭ punas unu el ambaŭ, tuj oni estas devigata fari la samon por la alia; ĉar tuj la alia agas sammaniere kiel sia fratino, kiam eĉ ŝi ne konas tion, kion faris ĉi tiu lasta. Estus do tute malĝuste diri, ke unu volis imiti la alian. Cetere se oni povas riproĉi du junulinojn, ke ili profitas sian similecon por sin amuzi, erarigante la ĉeestantojn, oni ne povas kulpigi pri tio du okjarajn knabinetojn; ĉar ili estas tro junaj por meti en siajn petolaĵojn tiom da diplomateco: do nur sama instinkto instigas ilin al sama agado.

Fine, antaŭ kelkaj tagoj, mia filo promenante vidis sur la strato du junulojn, kiuj tiel plene similis unu la alian, ke li ne dubis, ke ili estas ĝemeloj. Sed, kurioza detalo! ambaŭ suferis ĉe la maldekstra piedo tiun naskiĝan kriplaĵon nomitan France pied bot, Germane klumpfuss, Angle club-foot, Itale piede torto, Hispane pie trumado, kaj kiun oni povus nomi Esperante tordpiedo. Sciante, ke tiu observado min multe interesos, mia filo ilin sekvis kaj ekzamenis kaŝe, por povi raporti al mi pri tio. Kompreneble tiuj ĝemeloj ambaŭ lamis, kaj kiam ili sin apogis sur la maldekstran piedon, iliaj ambaŭ korpoj kliniĝis maldekstren, dum, kiam ili uzis la dekstran piedon, tiuj du korpoj samtempe rektiĝis. Sed ili lamis laŭ tiel identa maniero, ke, tial ke ili pasis unu apud la alia, iliaj du korpoj, malgraŭ siaj ritmaj balanciĝadoj, konservis tamen paralelecon matematike akuratan. Tia paraleleco pruvis nediskuteble, ke la du kriplaĵoj estas idente similaj: sen tio unu el tiuj junuloj estus laminta pli aŭ alimaniere ol sia frato; kaj en tiaj kondiĉoj la paraleleco de tiuj du balanciĝantaj korpoj ne estus konservita.

El la dua fonto mi ĉerpos nur du ekzemplojn, la plej antikvan kaj la plej nunan.

En la kanto deka de Eneido (vers. 390 ĝis 392), Virgilio skribis tiujn versojn:

Vos etiam gemini Rutulis cecidistis in arvis,
Daucia, Laride Thymberque, simillima proles,
Indiscreta suis, gratusque parentibus error.

tiel laŭverse tradukitajn:

Same vi falis en kampoj Rutulaj, Larido kaj Timbro,
Vi dunaskitoj de Daŭko, kaj tiel similaj, ke ne vin
Malsimiligis gepatroj (tialo de dolĉaj eraroj!).

Fine en la franca Revuo titolita Lectures pour tous (Oka jaro. Aprilo 1905. No 7. Paĝo 586), kaj publikigita de la firmo Hachette, trovigas artikolo, en kiu enkadriĝas kvin fotografaĵoj.

Mi ĝin tradukas:

“Antaŭ ne longe estis festita edziĝa ceremonio, kiu, kvankam ĝi estis duobla, tamen estas unika en la memortabeloj de l’ kuriozeco. La invititoj, kiuj ĉe ĝi ĉeestis, vidante aŭ kredante vidi la saman personon en pluraj diversaj lokoj, devis sin demandi, ĉu ili ne estas erarigitaj de optika iluzio aŭ suferantaj strangan senteraron.

La fratoj Chanteau naskiĝis en Nantes je 1874, kaj estis edukitaj kune. Iliaj nutristinoj havis grandan malfacilecon por ne ilin konfuzi. Gabriel riskis fariĝi Alphonse, kaj Alphonse riskis fariĝi Gabriel.

Kiam ili plimaljuniĝis, ilia simileco pli kaj pli grandiĝis. En kolegio la du fratoj faris pro tiu simileco la malesperon de siaj majstroj. Ambaŭ vestitaj laŭ sama maniero, kiu el ili estis Alphonse, kiu Gabriel? Oni punis unu, kaj la alia faris la punon, ĉiufoje kiam la du fratoj opiniis utila la anstataŭigon. En la ludtempo, kiam oni ludis al kaŝludo, la kamaradoj estis frenezigitaj, kaj perdis la malmulton da latinlingvo, kiun ili estis lernintaj.

Jen estas ili en la Pariza Lernejo de Belaj Artoj: tie la du fratoj lernas la pentrarton, en la pentrlaborejo de Luc Olivier Merson, kiu malkovras ĉe ili saman talenton kaj komunajn instigojn. Vi juĝas, se la simileco de du fratoj estas ekspluatita por mistifiki la ‘novulojn’.

Simile vestitaj el nigra veluro, kun kravato La Valliere, la du fratoj evitas sin montri kune. Subite, dum Alphonse parolas kun unu el nove alvenintoj, Gabriel sin montras neatendite ĉe la alia flanko de la lernantejo, kaj ekkrias:

‘Kiam do ci estos fininta rakonti al mi ciajn historiojn?’ Mirego de la lernanto, kiu tenas sian interparolaton per la butono de lia jako, kaj vidas lin samtempe aperantan dek metrojn pli malproksime.

Alia samspeca ŝercaĵo. Dum unu el Chanteau’o laboras antaŭ sia pentrostablo, la massier (observisto) ordonas al la novulo, ke li iru vidi, ĉu Chanteau ne troviĝas ĉe la pordisto.

‘Sed li estas tie ĉi, ekkrias la junulo; mi lin vidas.’ Kaj la tuta lernantaro respondas:

‘Ci havas okuleraron. Li estas ĉe la pordisto.’ La novulo fine konsentas eliri. Ĉe la pordisto, li trovas Chanteau’o, kiu diras al li:

‘Mi? Mi ne estas tie ĉi; mi estas en la lernantejo. Revenu tien; ci min vidos en ĝi.’ Efektive li revenas al la lernantejo, revidas Chanteau’o antaŭ lia pentrostablo, kaj terurite sin demandas, ĉu li ne fariĝas freneza.

La mistero daŭras ĝis, kiam antaŭ ĝenerala punco oni malkaŝas al la novulo la ekziston de ĝemeloj.

Alvenas la dudeka jaro kaj samtempe la rekrutiĝo. La du fratoj lotas: Gabriel eltiras la numeron 87, Alphonse la numeron 88. Sed por la unua fojo la loto ebligas ilin diferencigi, ŝanĝante iliajn kostumojn: Gabriel sola estas prenita por la militservo. Oni lin sendas en la 135an infanterian regimenton en Angers. Lia frato, kiu ne volas resti sola en Parizo, venas loĝi en tiu urbo.

Tiam ludigas en la realeco la ridegigaj scenoj de l’ fama opereto: Champignolle malgré lui (kontraŭvola Ŝampignol).

Ian tagon Gabriel estas vokita en la laborĉambron de l’ ĉefsergento.

— Nu, Chanteau, ekkrias la kapitano, vi ne multe ĝenas vin, mia knabego: mi vin ekvidis, sub civilaj vestoj, hieraŭ, sur la stratoj de l’ urbo.

— Vi eraras, kapitano. Li estas mia frato.

— Ĉu vi mokas min? ... Tre bone ... Vi havos kvar tagojn (da malliberejo).

Post kelke da tempo, Alphonse Chanteau, promenante en la urbo, estas renkontita de l’ kapitano, kiu tiufoje serioze koleras, kaj al li ordonas, ke li iru tuje al la soldatejo. Alphonse iris al ĝi des pli volonte, ke komparo kun lia similulo Gabriel estis la sola rimedo por plene montri la veron.

Post kiam Gabriel estis farinta sian militservan tempon, la regimenta quiproquo daŭris. Konstante Alphonse la civilulo estis sur la strato haltigita de nekonitaj junuloj, kiuj prezentis al li sian manon, dirante:

— Kiel ci fartas? maljunulo mia. Ĉu ci memoras pri la leŭtenanto X., aŭ pri la kapitano Z.? Ili estis iamaj kamaradoj de Gabriel la militisto. Kompreneble Alphonse neniel memoris pri la homoj aŭ la aferoj, pri kiuj ili parolis: kaj la kamaradoj eliris malkontentaj kaj riproĉantaj.

Dume la du fratoj estis reprenintaj siajn penikojn, kaj kunlaboris en la samaj pentraĵoj. En 1903, la Ekspozicio de la Nacia Societo prezentis kun ilia subskribo du verkojn: Adige en Verona kaj Atendado, kiuj haltiĝis la atenton.

La Nova Mondo invitis la Malnovan al la Ekspozicio de Saint-Louis. La fratoj Chanteau eliris. Apenaŭ ili estis elŝipiĝintaj, kiam ĵonglisto, atentigite de profitoj, kiujn enhavus ilia simileco por publika elmontro, al ili proponis dungokontrakton por la beleta monsumo da 5 000 dolaroj ĉiumonate. Oni komprenas per kia facileco li estus malaperiginta kaj reaperiginta tiajn ulojn. Sed tiuj ekzercoj, taŭgaj por la tempo en kiu la fratoj Chanteau estis studentoj, ne taŭgis plu por ilia aĝo kaj ilia situacio. La fratoj Chanteau rifuzis. Ili preferis eniri en la ĵurnalon New-York Herald, en kiu ili havis kiel taskon rakonti ĉiusemajne tion, kion ili vidis en Ameriko, kaj ĉiam sin reprezenti desegne en scenoj, per kiuj ili ilustris sian kronikon. Oni ilin nomis: French Twins, Francaj ĝemeloj. Ili akiris rapidan famon; la mendoj alfluis; la gazetinformistoj sieĝis ilian pordon. La ĵurnaloj dediĉis al ili pli ol okcent artikolojn, kiuj estis pli laŭdplenaj unuj ol la aliaj: en unu el ili la ĵurnalisto imagis tiun esprimon por difini ilian saman talenton:

‘La fratoj Chanteau pentras kiel unu sola homo.’ Kiam ili enŝipiĝis en la ŝipon Gascogne, por reveni Francujon, densa anaro ilin akompanis, kaj salutis ilian eliron per multaj aplaŭdoj.

Dum la fratoj tiel promenigis sian duoblan kaj tamen unikan personecon, estis en Parizo du estaĵoj, kies ekzistado estis, se oni povas tiel paroli, paralela kun la ilia. Ili estis du ĝemelinoj. Fraŭlinoj Geneviève kaj Suzanne Renaud same blondaj, same rozkoloraj, same beletaj, similis unu al la alia tiel, kiel la fratoj Chanteau reciproke similiĝis. Ili estis edukitaj kune; kaj ĉiu el ambaŭ, ne volante forlasi sian fratinon, jam estis rifuzinta pluajn proponojn por edziniĝo.

Komuna amiko, kiu estis muzikisto, opiniis, ke ilia vivo estas difinita por unuiĝi kun la vivo de fratoj Chanteau.

En Ault, kie en kampodomo pasigis la someron la familio Renaud, la du pentristoj estis invititaj, por ke ili faru la portreton de du junulinoj.

La unua intervidiĝo estis tute kurioza. La du fratinoj sin demandis, kiamaniere ili diferencigos la du fratojn; kaj ĉi tiuj al si faris la saman demandon.

Sed tion, kion ne vidas okuloj, la koro divenas: ambaŭ gejunuloj ekvidis inter si diferencigojn nevideblajn de plej bone sciigitaj rigardoj.

La geedziĝo de ambaŭ gefianĉoj estis festita unue en la urbodomo de la deksepa kvartalo, kaj poste en la preĝejo Sainte-Marie-des-Batignolles.

Neverŝajna cirkonstanco! La du honoraj fraŭloj, Maurice kaj Gustave Freunzer, kuzoj de la edziniĝantoj, estis same ĝemeloj, kaj erarige similiĝis.

Ĉiuj ĉeestantoj kredis, ke ili estas okupitaj de okulaj konfuzaĵoj.

Straton Jouffroy, en sia pentrlaborejo, en kiu ili finas la desegnaĵon, kiu ornamos la menuon por la festeno donota al la Londona County Council, la fratoj Chanteau nin akceptas, kaj nin prezentas al siaj edzinoj.

Tiuj sinjorinoj aperas ambaŭ rave similaj en siaj helgrizaj roboj.

‘Estas tre oportuna tiu simileco,’ diras sinjorino Suzanne Chanteau: ‘tial ke mia fratino kaj mi estas akurate samaj kaj havas la samajn korpmezurojn, unu sola el ni iras en magazenoj, aĉetas por ambaŭ kaj provas la robojn ĉe la kudristino.’

Sinjorino Geneviève konfesas, ke ian tagon ŝi estis erarigita mem de sia simileco kun sia fratino. Ŝi pasis antaŭ spegulo, dum ŝia fratino troviĝis en la sama ĉambro. Subite ŝi diris:

‘Suzanne, rektigu do cian ĉapelon; ĝi estas malrekta.’

Sinjorino Suzanne, kiu ne estis ankoraŭ kapvestita, ekridegis. Sinjorino Geneviève revenis kontroli la spegulon, kaj komprenis, ke ŝi eraris: estis ŝia propra vizaĝo tio, kion reflektis la spegulo.

Ĉu oni povas ne envii la feliĉecon de tiuj du paroj da geĝemeloj, kies ekzistado malvolviĝas en duobla harmonio, dank’ al la simileco de iliaj gustoj, kaj kiuj havas tiun profiton, ke ili vivas kvarope, kvazaŭ ili vivus nur duope.”

Tiuj diversaj ekzemploj de tiel stranga natura kuriozaĵo ŝajnis al mi interesplenaj; kaj ideo naskiĝis en mia cerbo: ĝi estas, ilin utiligi kiel temon de romano; ĉar mi kredas, ke la kono de tiuj veraj kvankam neverŝajnaj fenomenoj estas kapabla amuzi kaj eĉ instrui la leganton.

Dro VALLIENNE.
Junio 1908.