Ĉu li bremsis sufiĉe?

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Ĉu li bremsis sufiĉe? (1978)
de Claude Piron
1
PDF-Dosiere

Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de Ĉu li bremsis sufiĉe?, komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj:

1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio.

2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.


Enhavo

Glosaro

Jenaj vortoj ne troviĝas samforme aŭ samsence en Plena Ilustrita Vortaro:

ĉaledo — montara lignodomo (PIV: ĉaleto; ĉar temas pri vorto originanta en franclingva Svislando, la aŭtoro preferis la formon uzatan de la svisaj franclingvaj esperantistoj)

damne — malbene, malbeninde (esprimas fortan senton de malplezuro)

frustri — ne havigi al iu kontentiĝon, kiun li aŭ ŝi atendas (PIV: frustracio)

intui — instinkte, kvazaŭ senpere scii (PIV: intuicio)

porna — koncernanta aŭ prezentanta malĉastaĵojn, obscenaĵojn (PIV: pornografio)