Ĉu li venis trakosme?/11

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
10 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
11
12

Bob Sulavi konsideris sin realisto. Eĉ troviĝis – almenaŭ ĝis tiu tago – cinika trajto en lia personeco, kaj la bildo, kiun li havis pri si, estis tiu de aŭtenta partoprenanto en danĝera politika ludo tutmonda. ‘Hardita,’ li ofte pensis pri si, ‘hardita mi estas’, kaj li memplaĉe ridetis pri la karaktero, kiun la propra fantazio atribuis al li: forta, silentema hardito.

Fakte, la vivo – almenaŭ ĝis tiu tago – ne metis sur lian vojon multon penigan. Li karieris ĉe la radio senprobleme, kaj lia kunlaborado kun CIA neniam entenis veran danĝeron. Pli ol io alia, ĝi estis por li sporto.

Al ĉio – almenaŭ ĝis tiu tago – li rilatis sportiste. Kiam aperis problemo, li aliris ĝin kiel pilkon en matĉo, kun la fona certeco, ke li solvos ĝin, aŭ ke li sportiste, ridete agnoskos sian fiaskon, sen lasi tion vere fuŝi lian egan plezuron vivi. Zorgoj en li pezis pli plume ol plumbe. Almenaŭ ĝis tiu tago.

La tago estis belega. Sennuba ĉielo, komfortiga suno, varma, sed ne tro, birdetoj ĉie ĉirpantaj: estis unu el tiuj tagoj, kiam naturo lanĉas kun ĉiuj ŝancoj sukcesi sian “ĉarm”-ofensivon.

Bob Sulavi promenis apud parka lageto, sin demandante, ĉu li luos boaton por la plezuro remi. La vojo, sur kiu li malrapide paŝis, estis kovrita per ŝtonplatoj, pli malpli triangulaj, aranĝitaj por plej plaĉa efekto. La aranĝo plaĉis al la okuloj, sed ĝi havis tiun malavantaĝon, ke inter tiuj platoj jen kaj jen troviĝis interspaco. Malavantaĝon, verdire, nur por la personoj, kiuj tie promenis kun maldikaj altaj kalkanumoj. Kiel la virineto nun paŝanta en la direkto renkonta al Bob.

“Ups!” ŝi ekkriis, kaj falis en liajn brakojn. Ŝia kalkanumo ĵus fiksiĝis en truon inter du ŝtonplatoj, kaj restis tie firme tenata, tiel ke ŝia piedo, reflekse daŭrigante la antaŭeniron, ŝiris la tro malfortikan ŝu-materialon, kaŭzante perdon de ekvilibro, kaj ŝin stumble faligante ĝuste kiam Bob Sulavi troviĝis apud ŝi. Tiel trueto parkvoja ŝanĝis la vivon de CIA-kunlaboranto.

Se raporti postulas tempon, la okazoj mem fulme disvolviĝis. Dum malpli ol sekundo Bob rigardis ŝian vizaĝon, dum malpli ol sekundo li perceptis ŝian voĉon, sed tiuj etaj sekunderoj sufiĉis: jen eksplodis en li mil samtempaj orkestroj, kiuj tondris, psalmis, himnis plej laŭde, dum gongoj sonis kaj respondis sonoriloj, tertremo skuis liajn pulmojn, vulkano erupciis ie ĉe la brusto, kaj lia koro subite decidis maratoni, ĝis ĉiuj internaj organaj forsvenis por cedi lokon al belega fontano, kiu ŝprucigis orajn lumerojn en pejzaĝo el senkompara tenero, kun fona akompano de citraj arpeĝoj kaj de ĥoro anĝela. Li amis.

Senti submane ŝian delikate varman korpon estis la sperto plej agrabla, kiun li travivis ekde sia naskiĝo, kaj li emis ĝin daŭrigi kiel eble plej longe. Sed virineta voĉo lin refaligis de paradizo teren.

“Sinjoro!” ŝi diris, kaj ŝia voĉo havis samtempe la klaran puron de hobojo kaj la harmonan riĉon de anĝela violonaro.

Li ellasis ŝin kaj direktis al ŝi okulojn de adora sklavo. Li konstatis, ke ŝi estas miloble pli bela ol li konsciis el la unua tro mallonga rigardo.

Ŝi ridis. Li pensis: ‘Ĉu tian melodian ridon homoj povus eligi? Ne. Nur anĝeloj.’ Al tiu penso la interna koboldeto aldonis duan: ‘Du specoj de eksterteranoj ekzistas: tiuj, kiuj venas kosmoŝipe, kaj simplaj paradizaj anĝeloj kiel tiu ĉi’, kaj tiu penso igis lin ridi, tiel ke ambaŭ dum momento kunridis rigardante unu la alian kun kreskanta korkuniĝo.

“Mia ŝuo!” ŝi diris, montrante al la plantita kalkanumo kaj al la ruino de tio, kio iam estis eleganta piedornamo.

Li sentis samtempe deziron ion komuniki, emon eksplodi per rido, kaj specon de paralizo, eble ŝuldata al la fakto, ke lia koro plu maratonis, dum la sango tiklis lin laŭ la tuta arteria vojaĝo.

“Mm... fdl... blmps...” sonis lia voĉo, dum li provis ordigi la pensojn, kaj li ree ekridis. Ŝi tenis sin strange malekvilibre, tial ke nur la ŝu-hava piedo plene tuŝis la grundon, dum la alia tiun tanĝis sen sin apogi. Li rigardis ŝin adore. Nekapabla paroli, li decidis agi, kaj ekkaŭris por malplanti la ŝuon.

“Via ŝuo estas komplete difektita,” li rimarkigis retrovinte la kapablon sin esprimi vorte, “vi ne povas iri tiel.”

“La trinkejo estas ne tre malproksime”, ŝi diris. “Mi pensas, ke mi lamos tien kaj trinkos ieton. Tio helpos pripensi, kiel mi reiros hejmen.”

“Mi havas veturilon kaj estas tute libera: mi volonte kondukos vin, kien vi volas, sed via sugesto estas bonega. Ni iru unue trinki.” Kaj kelkajn minutojn poste, observanto povus vidi, ĉe simpatia tablo, paron kiu, iom embarasita, ne sciis, kiel komenci konversacion. La altkreska sportul-aspekta viro gratis al si la nazon, dum la virineto volvis unu el siaj bukloj ĉirkaŭ la montra fingro, laŭ gesto iom infaneca.

Ĉar la juna virino, kiu kaŭzis en la CIA-agento la amoŝtormon ĵus priskribitan, estis neniu alia ol Veronika Munzo.

* * *

Ĉi-stadie en nia raporto, estus saĝe precizigi kelkajn punktojn, pri kiuj la leganto povus havi neĝustan komprenon.

Eble ni ne sufiĉe klare indikis, rakontante, kio okazis en la ĉiovendejo, ke pure hazarde Bob Sulavi sekvis Stefanon, kaj ke li ne vidis Veronikan Munzon, dum ŝi fotokopiis. Oni memoru, ke troviĝis tiam en la supermagazeno ekstreme densa homamaso, kaj ke Veronika svenis tuj, kiam ŝi ekvidis la altan figuron de la CIA-agento. Ne estis reciprokeco en ilia konado: ŝi lin konis, sed li ne ŝin, kaj kiam li alvenis apud la fotokopian maŝinon ŝi kuŝis kun la kapo turnita kaj kun tiom da homoj ĉirkaŭe, ke li ne vidis ŝian vizaĝon. Starante tie, li instinkte, laŭ tipa reflekso inform-agenta, rigardis la fotokopiatan dokumenton. Unu ekrigardo sufiĉis, por ke li komprenu ties gravecon, kaj li decidis kapti ĝin. Li samtempe rimarkis, ke Stefano prenas la jam faritajn kopiojn, kaj ties vizaĝo gravuriĝis liamense. Veronikan, kontraŭe, li ne sukcesis vidi klare. Kiam ĵus ekflamis en li amo, li do tute ne sciis, ke ŝi estas, mondpolitike, lia rivalo.

Kial, vi eble demandos, tiufoje svenis la juna virino? Pro kuniĝo de diversaj faktoroj. Unue, estis tre varme, kun tro malmulte da aero, kaj kun io prema en la maniero, laŭ kiu la homoj puŝis sin reciproke pasante preter la kopimaŝino. Due, Veronika sentis sin kulpa: la dokumenton, kiun ŝi kopiis, ŝi mem ŝtelis antaŭe. Ŝi decidis fotokopii ĝin en la anonimeco de ĉiovendejo por eviti la eventualan enmiksiĝon de kolego, ĉiam eblan en la oficejo, sed la fakto manipuli ŝtelitan dokumenton en publika loko efikis streĉe kaj turmente.

Sekve, kiam ŝi levis la okulojn, pro tiu stranga, preskaŭ tuŝa sento, kiun ni havas, kiam iu nin rigardas fikse, kaj vidis nekonatan junulon – Stefanon – gapi al ŝi kvazaŭ rekone (Stefano ja ĵus identigis ŝin kiel la virinon kaŝfotitan dum ŝi prenis la monon el murfendo), la esprimo de l’ junulo kvazaŭ densigis la impreson, ke ŝi estas tuj kaptota ĉe la freŝa faro.

La kunan influon de l’ varmo, de la kulposento kaj de la stefana rigardo ŝi eble povus elteni, sed kiam ŝi vidis post la knabo Roberton Sulavin, kiun ŝi konis kiel CIA-agenton, la streĉo fariĝis netolerebla, kaj ŝi perdis la konscion.

Kaj nun, tagojn post tiu incidento, ŝi ne plu sciis, kion pensi. Ŝia koro kaj instinkto diris, ke Bob ne scias pri ŝia KGB-rolo, kaj ŝi sentis sin fizike allogata al tiu granda sportulo kun la rimarkinda nazo. Sed ŝia kapo rebatis, ke esti aŭtente amata de li supozigus tian hazardon, ke plej verŝajne temas pri ruzo kun ia politika intenco.

Unu parto de ŝi deziris esti tre singarda pri liaj eventualaj provoj uzi ŝin, dume konsciante, ke KGB povus ege profiti de la utileco rekte rilati kun li en plej naturaj cirkonstancoj. Kaj alia parto diris: ‘Ne timu, ne necesas protekti vin kontraŭ neekzistanta ruzo: liaj ŝafidaj okuloj rakontas malkaŝe pri lia amsincér.’

* * *

Ekde kiam ŝi stumblis en la parko, pensoj ne ĉesis turniĝi tumulte en ŝia kompatinda cerbo, kaj ŝi ne pli proksimis al trankvilo nun, en lia ĉambro subtegmenta, ol antaŭe ĉe la parka lageto.

La vivo ne estas facila. Ĉiam dubi, dubi! Kiel lacige por la nervoj! Ĉiam kontroli sin, observi sin, kaj ĉion atenti por ne kolerigi la KGB-monstrojn. Ĉu ŝi longe eltenos tian vivon? Ĉu la fakto, ke ŝi svenis ĉe la fotokopia maŝino ne estus averto de organismo tro streĉita? Ŝi ĝemspiris.

“Vi ĝemspiras, mia bela?” Bob diris kare kun vizaĝo preta zorgi.

Ili sidis kune sur la sofo de lia loĝejo, kaj li jam longan tempon rakontadis seninterese pri la belecoj de radioprogramado. Ŝi decidis riski ion por devigi lin sin malkaŝi. Ŝi metis la manon al la koro kaj diris:

“Vi sciu, kelkfoje mi min demandas, ĉu mi ne devus konsulti kuraciston, mi sentas min iom streĉita. Antaŭ ne tre longe mi eĉ svenis en supermagazeno.”

“Ĉu vere? Kiel okazis?”

“Ho, mi estis fotokopianta dokumenton. Estis multaj homoj, kaj subite mi falis, perdinte la konscion. Tre malplaĉa sperto.”

Ŝi tre akre memoris la scenon. Ŝi sciis, ke li ne rigardis ŝiadirekte, dum ŝi fotokopiis. Ŝi rezonis jene: se lia amo estas sincera – kaj tio implicas, ke li nenion supozas pri ŝia aparteno al KGB: CIA-ano ne sincere ekamus KoGoBulinon – li nepre mencios sian ĉeeston en la ĉiovendejo; se lia amo ne estas sincera, li ĝin prisilentos.

“Kiam tio okazis?” li demandis.

“Eksterordinare”, li diris aŭdinte ŝian respondon. “Mi estis tie tute apude. Mi alvenis al la fotokopia maŝino tuj post kiam iu svenis. Se mi estus imaginta, ke estas vi! Sed mi ne vidis vin. Estis tiom da homoj. Oni tuj portis vin for.” Faris al Bob strangan impreson, malkovri, ke la hazarde trovitan gravan dokumenton kopiis la virino, kiun li amas. ‘Ŝi okupiĝas pri politiko!? Eble ni povos kunlabori!’ li diris al si.

“La domaĝa afero estas, ke mia dokumento malaperis”, ŝi diris plende.

Tiu frazo trafis Sulavin kiel sago. Lia unua impulso estis ĉion klarigi al ŝi. Sed lia sana prudento revekiĝis, eble pro la granda risko, kiun enhavus tia konfido kaj pro la multfoja ripetado fare de liaj ĉefoj, kiam li akceptis fariĝi CIA-kunlaboranto, ke absoluta prisilento necesas. Unuafoje en lia vivo lin suferigis tiu devo kaŝi la veron.

“Estis junulo tie, kiu prenis la paperojn”, li diris, kun nebula sento, malagrabla, ke lia universo pretas komplete disfali. ‘Se ŝi iel divenus, ke ankaŭ mi kaptis parton...’ li amare pensis.

“Ha!” ŝi respondis, ĝojante pri tio, ke li senĝene rakontis almenaŭ pri sia ĉeesto, sed samtempe observante, ke li mordetas al si la lipon, kaj la nazon ekgratas. Sopiro esti amata fariĝis pli kaj pli forta en ŝi, pli ol la prudenta malfidemo. ‘Eble lia amo estas sincera,’ ŝi pensis, ‘sed li ne povas konfesi sian apartenon al CIA. Se li tion farus, mi ne povus estimi lin. Ĉu eblas estimi perfidanton? Kaj se la afero estus nur ruzo, li simple ne mencius sian ĉeeston en la magazeno. Mi do ne veku liajn suspektojn kaj ne fuŝu ĉion dirante, ke mi perfekte scias, ke li prenis la dokumenton, kaj ke per ruza tek-interŝanĝo mi ĝin rehavigis al mi.’

Silento ŝvebis, dum ŝiaj pensoj disvolviĝis tiuvoje. Dume, ankaŭ en li la psikaj fortoj mobiliziĝis por rekonkeri taŭgan ekvilibron kaj la plaĉan senton povi ami senprobleme. La silenton li fine rompis:

“Mi apenaŭ povas kredi,” li diris, “ke mi estis tie apude, kiam vi svenis, ke mi eĉ sciis, ke ĵus svenis virino, sed ke...” Li paŭzis.

“Ĉu tio ne pruvas, ke la destino jam volis, ke ni renkontiĝu?” li daŭrigis. “Se antaŭe mi ne stulte hezitus pri ŝtrumpetoj, mi estus starinta apud vi, kiam la malfeliĉo okazis. Mi estus forportinta vin en miaj brakoj, konsolinta vin... Kiel stulta mi estis perdante tempon pri ŝtrumpet-problemo, dum la destino puŝis min al vi!”

Tiuj vortoj kaŭzis en ambaŭ bonvenan malstreĉiĝon. Ŝi ridis.

“Vi vere estas lirika, kvankam iom ĝenas la emfazo pri ŝtrumpetaj problemoj en via lirikaĵo.”

Ili ridis kune.

“Mi volas respekti viajn sekretojn,” li diris abrupte per alia, preskaŭ solena tono, kaj ŝi sin demandis, al kio li celas, “sed mi estas scivola: ĉu estas maldiskrete demandi, kio estis tiu dokumento, kiun tiu junulo ŝtelis for?”

‘Li jam konas la respondon’, ŝi pensis. ‘Ĉu li diras tion, ĉar estus strange ne demandi? Aŭ ĉu li testas min, kiel mi lin ĵus testis?’ Ŝi decidis diri la veron, aŭ parton de la vero.

“Estas grava politika dokumento, kiun mi pruntis de mia frato. Se esti sincera, mi diru, ke mi pruntis ĝin sen lia scio.”

“De via frato?”

“Jes. Li estas grava ano de la faŝisma movado Ordo kaj Disciplín. Tiuj homoj preparas sin por la tago, kiam okazos ŝtatrenverso ĉi tie. Ili kolektas ĉiaspecajn informojn utilajn en tia cirkonstanco. Mi decidis fotokopii tiun dokumenton kaj ĝin havigi al la leĝaj aŭtoritatoj. Mia frato furiozus, se li tion scius, sed ne ĉar li estas mia frato mi povas aprobi tiun danĝeran faŝisman aktivecon. Tamen mi sentis min kulpa pri mia ŝtelo, kaj eble tial mi svenis, kiam ekŝajnis al mi, ke jen alvenas membro de ilia hontinda movado.”

“Kompatindulineto!” li tenere muzikvoĉis.

Ŝi rigardis la horloĝon kaj ĝemspiris.

“Mi devas iri oficejen. La ĉefo min atendas”, ŝi diris.

“Ĉu vere ni jam devas disiĝi”, li prononcis dube. Sed li ja sciis, ke aliel ne eblus, kaj ili ĝisrevidis.

Li refermis la pordon kun miksitaj sentoj. Lin deprimis la fakto, ke ŝi jam foriras, kaj ke li troviĝas en tiel stranga situacio pro la fotokopiita dokumento. Aliflanke, ili pasigis kune longan tempon ĉi-foje, ili fiksis baldaŭan rendevuon, kaj estis videble, ke ŝi pozitive respondas, kvankam pli rezerve, al lia ama sento. Ĉe tiaj favoraj cirkonstancoj, plendi estus insulti la sorton.

Li repensis pri ŝi. Kia fajna vizaĝo! Kiaj belaj kruroj! Kia admirinda talio! Kune kun rafinitaj pensoj kaj kulturita parolmaniero, tamen simpla, ne-snoba, aŭtenta! Kaj ŝiaj manoj! Ŝiaj etaj fotindaj, kisindaj manetoj, kiel tenerige ili iras al la haroj, kiel am-veke ili taŭzas la senkomparajn buklojn! Ami tian homan juvelon estas honoro, kaj li ricevis ĝin tute simple, senmerite, kiel donacon ĉielan! Li ne plendu: li estas la plej feliĉa el la homoj.

Ju pli li pensis pri ŝi, des pli li entuziasmiĝis, kaj li estis tute ekzaltita, kiam oni sonorigis ĉe la pordo.

“Sinjoro Sulavi, ĉu ne?” diris la viro, kiu staris tie. “Jano Karal, el la polico, ĉu mi povus babili momenton kun vi?”

* * *

Karal eniris. Estis tipe fraŭleca loĝejo. Multaj revuoj kaj gazetoj kuŝis stake sur la tablo kaj sur du malgrandaj tabletoj. La vitroj ne estis tre puraj. Tamen tute ne estis kompleta ĥaoso kiel en la lignodomo de la pentristo ĉe Rafunja, nur sentebla manko de regula ordigado. Cetere la simple meblita loko havis ĉarman varman etoson, al kiu ne malmulte kontribuis la situo tuj subtegmenta, kun kliniĝanta plafono.

“Fizike simpatia”, diris al si Karal, dum li unurigarde mensnotis la malfermitan skotdesegnan ĉemizon kaj la grizan perfekte gladitan pantalonon, sub kiuj atleta korpo diveniĝis.

Estas vizaĝoj, kiuj prezentas sin kiel maskon de tragedio. Ne tiel ĉe Roberto Sulavi. Persono kelke sagaca vidanta lin unuafoje tuj divenis, ke li estis la amata ido de amantaj gepatroj, kaj, informite pri lia infaneco, ne miris pri la fakto, ke reklamagentejo siatempe vidis en li tian perfektan tipon de beba bonfarto, ke ĝi volis foti lin por afiŝo pri pulvora lakto, senkonsidere pri tio, ke lin malavare nutris natura lakto patrina. Bob efektive travivis infanecon en etoso de varma familia harmonio, kio establis lian personecan disvolviĝon sur la fundamento de plena psika sekureco; ĉar la hejmo tamen spertis sufiĉe da baldaŭ solvitaj konfliktoj, li sciis ankaŭ, ke alfrontiĝoj prezentas per si normalan aspekton de la vivo, kaj li neniam hezitis lukti, se necese.

Tiel formiĝis sentima, eĉ maltima karaktero. Bob ŝatis aventurojn, kaj la ideo, ke risko povus esti evitinda, neniam trafis lin. Kiel maltima, tiel malavara li estis. Liaj amikoj alte taksis lian senrezervan donemon. Fakte se io mankis al tiu cetere tre ŝatinda viro, tio verŝajne estis, ke vivo tro facila ankoraŭ ne havigis al li tiun animan profundecon, kiun nur sufero povas naski.

Li invitis la policanon sidi en brakŝego, iom tiklis sian nazon, kaj, sulkante la frunton, prononcis:

“Vi igas min ege scivola. Per kio mi povas helpi al la polico?”

“Mi enketas pri la morto de Rik Ospaci...”

“Mi lin tute ne konis”, interrompis Sulavi.

“Sed vi eble scias, kion oni diris pri la radio liarilate.”

“Ne. Kiel la radio povus rilati kun li? Ni intervjuis lin unufoje. Aranĝis mi la aferon. Sed krom tio...”

“Nu, oni plendis, ke la radio ne estas simpatia, kaj ne donas al lia politika kampanjo tiom da spaco, kiom al la tradiciaj partioj.”

“Ĉu vere tion oni diras? Pardonu, mi ne sciis. Mi konfesu, ke mi fariĝis iom cinika koncerne la komentojn pri radioprogramado. Kion ajn mi faru, homoj malkontentas. Mi delonge rezignis la ideon plaĉi al la tuta publiko. Mi provas plaĉi al la plimulto, kaj eĉ ne la tutan tempon. Mia devo ankaŭ estas eduki, ĉu ne? Kaj tiu afero pri eksterteranoj ne ŝajnis al mi sufiĉe serioza, por ke mi dediĉu pli da spaco al ĝi. Fortigi la neraciajn sopirojn de la amasoj ne respondas al mia maniero koncepti mian profesian devon.”

Diskutinda afero, taksis Karal, kiu demandis al Sulavi, kie li troviĝis, kiam Ospaci mortis. Bob Sulavi montris miran esprimon, kiu tuj transformiĝis al rideto.

“Ĉu vi min suspektas?” li demandis. “Estas mia unua kontakto kun polico sed ĝiaj metodoj min ege mirigas. Ĉu vi iras kiel fiŝkaptisto por fiŝi, prezentante la hokon ie hazarde kun la espero, ke foje unu fiŝo kaptiĝos? Kial vi min suspektus?”

“Kaj kial vi ne respondas al mia demando?” Jano rebatis.

“Pro surpriziĝo, sinjoro, pure-nure pro surpriziĝo. Atendu, ke mi nun memoru. En la nokto de la 19-a al la 20-a, vi diris. Nu, dum la tago mi estis en Valĉefa kaj laboris kiel ĉiutage en la radio.”

“Kaj vespere?”

“Vespere? Mi revenis hejmen, faris al mi manĝon, iom rigardis la televidon. Sed mi ne ŝatas televidon. Ili neniam sukcesas fari tiel bonajn programojn kiel ni ĉe la radio. Poste mi legis.”

“Ĉu iu povus tion konfirmi?”

“Certe ne. Aŭ ĉu eble la loĝantoj de la ĉi-suba etaĝo? Eble ili aŭdis min aŭ vidis min reveni...”

“Dankon, mi kontrolos, se fariĝos necese.”

“Sed vi ne parolas serioze, ĉu? Permesu, ke mi redemandu. Kial vi suspektus min?”

“Pro ĉi tio”, la policano diris, tirante el la poŝo fotokopion de la ĉantaĝa letero trovita ĉe Ospaci, kaj streĉe rigardante sian kunparolanton. Sed ĉi ties vizaĝo nenion esprimis.

“Vi havus motivon, ĉu ne?” Karal aldonis.

La alia ridis.

“Mi havus motivon, se tiu letero min koncernus. Sed tiel ne estas. Mi efektive ricevis ĝin, sed mi ĝin ne komprenis. Se iu volas publikigi, ke Legantula Plezuro estas CIA-eldonaĵo, al mi estas egale, li faru laŭplaĉe. Kial tio rilatus kun mi? La tuta afero estas frenezaĵo, kio konfirmis al mi, ke Rik Ospaci ne estas mense sana. Li verŝajne konfuzis min kun iu alia. Supozeble, li agis surbaze de iu onidiro sen rilato kun la vér.”

“Efektive, efektive,” Karal prononcis kun trankviliga tono, “mi ne diras, ke la polico opinias vin kulpa. Ni nur informiĝas, kiel estas nia devo, ĉu ne? Sed unu plia demando min tiklas: kial vi ne plendis ĉe la polico?”

“Ĉar tiu letero estis senbaza”, li respondis. “Se oni devus plendi pri ĉia freneza letero, kiun oni ricevas... Ni, ĉe la radio...”

“Ne, ne pri tio mi parolas. Pri la ŝtelo.”

“Ŝtelo? Kiu ŝtelo?”

“Ĉu vere vi ne komprenas? La dokumenton...”

“Kiun dokumenton?”

“Estas nekonsilinde mensogi, sinjoro. Se vi diras la veron pri tiu punkto, kiun ni konas, nu, bone. Se ne, ni emos suspekti vin pri ĉio. Oni ŝtelis de vi dokumenton, kaj vi akuzis pri la ŝtelo junulon, kiun vi minacis...”

“...kaj kiu redonis, kio pruvas, ke li ŝtelis, ĉu ne? Jes, pardonu. Ial, kiam vi parolis pri ŝtelo, mi pensis pri mono, objekto, io simila. Mi tute forgesis pri tiu dokumento. Efektive, oni prenis de mi tiujn paperojn en la parka restoracio. Mi tie vidis junulon, kiu iom amatore estis provinta ŝanĝi sian aspekton, kaj kiu antaŭe kaptis alian parton de la sama dokumento. Mi provis scii, kiu li estas. Bona hazardo helpis: mi foje vidis lin surstrate, kaj lin sekvis al lia hejmo.”

“Vi ne diras, ke ankaŭ vi komence ŝtelis tiun foliaron ĉe la fotokopia maŝino de...”

“Ŝtelis? Tute ne estis ŝtelo. Ĝin fotokopiis mia amikino Veronika Munzo. Ŝi tie svenis, kaj mi provis savi la paperojn por ŝi.”

“Ĉu f-ino Munzo estas amikino via?” Karal demandis kun evidenta dubo.

“Ho jes, ŝi estis ĉi tie antaŭ nur kelkaj minutoj. Ĉu vi ne vidis ŝin alvenante? Belega knabino, kun delikata vizaĝeto, perfekta korpo, rideto anĝela, kaj harbukloj, bukloj, bukloj...” Li paŭzis. “Bukloj, kiuj defias vortan esprimon.”

Li aspektis tiel naiva, tiel infana en sia lirikeco, ke Karal konfuziĝis. Estis malfacile dubi lian sinceron, aŭ oni devis atribui al li neoftan aktoran talenton. Sed se li sinceris, lia ĵusa diro kaŭzis perturbon en reto de rilatoj relative klaraj, laŭ kiuj Veronika estis politika malamikino de Bob.

Ĉi-lasta, kiu atente observis Janon, sentis, ke estas oportune ekspluati sian nunan avantaĝon:

“Ŝi konfirmos tion al vi, se vi ĉiam bezonas konfirmojn”, li diris. “Hieraŭ mi vespermanĝis kun ŝi en la restoracio Ĉe Aldo. Hodiaŭ ni tagmanĝis kune ĉe La Kuko kun Suko.”

“Kio estis tiu dokumento?”

“Mi supozas, ke mi rajtus rifuzi respondi al tia nediskreta demando, kiu neniel rilatas kun enketo pri akcidenta morto, sed mi povas diri al vi, ke estas politika dokumento, kiun mi opinias tre grava, kaj kiun tiu junulo ne rajtis forpreni.”

“Sed ĉu estis prave direkti al li minacojn por ĝin reakiri?”

“Nu, nu, ni ne troigu. Mi provis persvadi lin per normalaj argumentoj, kaj tio ne sukcesis. Tiam mi pensis: nun mi agos per la junula ŝato al eksterteranoj kaj al spionromana atmosfér. Finfine ĝi efikis. Bedaŭrinde, mi neniam scios, kial tiu junulo interesiĝis pri tiuj paperoj. Ĉu komunisto, eble? Jes, povus esti komunisto. Sed mia timigo efikis!”

Li ridis belan blankdentan ridon.

“Vi ne respondis mian demandon: kial vi ne plendis al la polico?”

“Pro tre simpla kaŭzo: mi pensis, ke la polico ne kredos min.”

“Lertulo!” Jano pensis. Li aspektas naive, sed rapide trovas manieron elturniĝi el ĉiu tikla demando, kaj lia vizaĝo neniam montras esprimŝanĝon.

Nesciante, kion plu demandi, li adiaŭis la radioprogramiston, ne tre kontenta pri si. La rivelo pri amikeco inter Bob Sulavi kaj Veronika Munzo konfuzis la tutan ĝistiaman faktaron. Li sin demandis, kion la homoj el la kontraŭspiona servo pri tio opinios.