Ĉu li venis trakosme?/12

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
11 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
12
13

Jano havis la impreson troviĝi en abelujo atakata de bando da maŝinpafistoj. Abelujo, ĉar homoj rapidis ĉiudirekte, ne sencele – la tuta agitado aperis racia, sed laŭ movreguloj, kiujn penetri fremdulo ne povus. Maŝinpafe atakata, ĉar la taktaktak de skribmaŝinoj kreis konstantan fonon de takta klaka bruo. Tie produktiĝis la fama Vespera Folio.

La pompa grandulo, kiu staris antaŭ li, prenis la telefonon.

“Georgo?” li bojis, kaj post kelkaj sonoj nekompreneblaj al Karal, li aldonis: “Mi foriras por urĝa afero. Kluben. Se estas ia farenda decido, faru ĝin laŭ via plej bona juĝo.” Li turnis sin al la policano.

“Jen, la afero estas aranĝita. Mi veturigos vin, se vi konsentas. Ĉi tie oni konstante interrompus, kaj hejme...” Li signife levis la ŝultrojn, kvazaŭ Karal nepre devus scii, kial ili ne estus trankvilaj liadome.

Li estis eĉ pli altkreska ol Sulavi, sed laŭ tute alia tipo. Lia grandeco staris ĉe la limo de normaleco, fakte. Impresis, kvazaŭ io patologia okazis en lia hormona sistemo, kaj li apenaŭ ne fariĝis giganto cirke montrinda. La korpo de Sulavi sugestis efikecon: oni sentis ĝin fleksebla, rapidmova, kapabla fulmsendi pugnon al celata makzelo, dum la figuro de Oskaro Kolombét elvokis al Jano monstran idon de buldozo kaj buldogino preta sen multaj skrupuloj surtreti vin plata. Sed en liaj etaj okuloj inteligento brilis.

Fakte, la plej rimarkinda kvalito de Kolombét estis lia inteligenteco. Tiu restis viva kaj vigla, post kiam multaj el liaj plej ŝatindaj trajtoj iom post iom malakutiĝis. Li komencis en la kariero ĵurnalista kun la entuziasmo de juna idealisto; tiutempe li taksis plej alte ol ion ajn honestecon kaj sincerecon, kiuj ĉe li ofte manifestiĝis sub iom tro kruda formo. Sed li ne toleris malaltan lokon en hierarkio, nek mizeran salajron, kaj li baldaŭ komprenis, ke tiuj ambicioj ne kongruas kun akra verdiremo. Tiel venis unua kompromiso kun liaj principoj, poste dua, sekvata de tria, ĝis iutage li morale demisiis. Li pli malpli komplete rezignis siajn idealojn, kaj fariĝis cinika. Li emis limigi siajn strebojn al ĝuado, jen de la bonaj ofertaĵoj de l’ vivo – kaj same frandemo kiel seksaj plezuroj invadis pli kaj pli la terenon de liaj priokupoj – jen de la sento regi: estri sian dungitaron estis por li fonto de preskaŭ fizika ĝuo, kaj ankaŭ el la manipulado de la publikopinio li ĉerpis la volupton de bongusta potenco. Ne ofte li profundiĝis en si, sed kiam tio de tempo al tempo okazis, li trovis en tiu memrigardo nur motivojn naŭzi sin. Kio finfine pruvis, ke la funda idealismo ne tiel komplete forputris, kiel li mem inklinus pensi.

Ili veturis senvorte. La gazetestro stiris rapide kaj bone. Ili laŭiris Tjazon direkte al Valmu tra kamparo okulkaresa, ĝis ili turnis al flanka mallarĝa vojo kaj atingis konstruaĵon impone starantan meze de arte aranĝita parko. Post kelkaj minutoj, ili sidis en plaĉa, ne tre granda, saloneto sendube ĝenerale uzata por kunsidoj de eta komitato.

“Pri Rik Ospaci vi volas babili, ĉu ne?” Kolombét demandis per voĉo, kiu pensigis Janon pri la mallaŭta ronko de leono. La detektivo nur kapjesis.

“Kion mi diru?” la alia prononcis preskaŭ grumble, kaj li faris geston kvazaŭ por forpeli neekzistantan muŝon. “Li metis min en neelteneblan pozicion, kaj tion mi ne ŝatis.” Li paŭzis kaj ĝemspiris, kvazaŭ la tuta afero lin ege ĝenus.

“Mi ne estas timema homo,” li diris plu, “sed mi preskaŭ timas, kion mi devas diri al vi. Ne estas en mia intereso kaŝi ĝin, tamen oni povus vidi en ĝi perfektan motivon por krimo.”

Jano streĉis la atenton, sed restis silenta.

“Rik Ospaci estis unu el miaj plej bonaj ĵurnalistoj, kiel vi certe scias. Li faris tre interesajn enketojn. Li aperis al la publiko kiel justulo, speco de heroo, kiu ne hezitas diri la veron pri potenculoj, riveli maljustaĵojn, agi sociame. Por li, ĵurnalismo estis grava socia respondeco, kiun li prenis tre serioze. Ĉu vi konsentas?”

“Jes. Mi memoras kelkajn el liaj artikolserioj, ekz-e pri la malliberejoj, aŭ pri psikiatrio. Ili estis tre interesaj, sed certe al multaj ne plaĉis.”

“Prave. Li estis valoro por la gazeto. Ni ŝuldas al li kreskon de la eldonnombro. Tial estas domaĝe...” Li eksilentis, kaj liaj grasaj vizaĝmuskoloj streĉiĝis kaj malstreĉiĝis buldoge.

“...ke vi devis lin maldungi”, Karal frazfinis.

“Jes. Se vi memoras, la unua enketo pri eksterteranoj estis simpla sintezo de tio, kion multaj homoj asertis. Li prezentis la opinion de parto el la loĝantaro kun faktoj pensostimulaj. Oni sentis, ke li simpatias al tiuj ideoj, sed nenion pli. Poste, kiam li presigis la raporton pri sia propra sperto, la malfacilaĵoj komenciĝis.”

“Kiuj malfacilaĵoj?”

“Kun mia administra konsilantaro. Tiuj homoj furiozis. Ili diris, ke Ospaci ekspluatas sian popularecon por igi sin eĉ pli fama kaj semi en la mensojn danĝerajn ideojn. Ili petis min ne plu allasi artikolojn pri la persona ‘sperto’ de s-ro Ospaci. Kiam ĉi-lasta verkis plian tekston pri ĝi, mi postulis redukton, forstrekon de multaj diraĵoj, kaj kompletan ellason de ĉio, kio odoris je ‘persona atesto’. Estis lia vico furiozi.”

“Kion vi faris?”

“Kion mi povis fari? Mi provis pledi ĉe la administra konsilantaro, sed ties membroj ekscitiĝis kaj incitiĝis, kaj ne volis cedi. Mi diris al ili, ke se ili insistas, nia eldonnombro falos, ke la publiko subtenos Ospacin, ke se li volus fondi rivalan gazeton, ĝi prenus de ni grandan parton de nia legantaro. Neniu argumento trafis. Ili diris: ‘Aŭ s-ro Ospaci ĉesos aperigi siajn artikolojn pri eksterteranoj, aŭ vi maldungos lin.’ Ili volis, ke la gazeto restu prestiĝa kaj bone konsiderata ankaŭ en sciencaj, intelektaj medioj. Mi provis montri al ili, ke Ospaci estis ĉiam tre rigora en sia argumentado, sed ili ne konsentis. Ili preskaŭ eksigis min, ĉar mi lin tro varme defendis.”

“Kial vi defendis lin tiel varme?” Karal demandis, pensante pri la ĉantaĝdosiero, kiun Ospaci kompilis pri sia estro.

“Mi jam diris al vi: li estis unu el niaj plej bonaj. Ne. Li estis la plej bona el nia tuta opo.”

“Kaj kiel li reagis, kiam vi klarigis al li la decidojn de via konsilantaro?”

Refoje Oskaro Kolombét faris per la makzelo maĉajn movojn, kiuj kuntiris liajn trajtojn kun plej stranga efekto.

“Li estis treege malkontenta. Li min minacis. Li diris, ke kadre de liaj laboroj por nia gazeto, li havis la okazon kolekti multajn informojn pri multaj personoj, inkluzive de mi, informojn, kiujn li povus diskonigi, se mi montriĝus malagrabla.”

“Ĉu vi lin kredis?”

“Ho jes. Mi konis la ulon. Tio ne mirigis min. Mi komence diris al li, ke li blufas, nur por vidi, ĉu li parolas serioze. Sed li diris al mi kelkajn aferojn, kiuj efektive ege malutilus al mi, se ili iĝus konataj.”

“Mi komprenas.”

“Kion mi povis fari? La dilemo esti jena: se mi ne maldungos lin, mi perdos mian direktoran postenon, kaj mi ne povus riski trovi min senlabora ĝuste nun, miaaĝe; aliflanke, se mi eksigos lin, li rivelos pri mi aferojn, kiuj ĉiaokaze devigos min demisii... Mi konfesas, ke lia morto estis por mi nekredeble bonvena.”

“Mi dankas kaj gratulas pri via sincereco.”

“Estas laŭ mia intereso, kiel mi jam diris. Certe Rik havis dosieron pri mi, kaj vi nepre trovos ĝin. Vi facile scios la faktojn pri lia maldungo pridemandante la gazetan personaron. Ni gajnas tempon, se mi jam ĉion rakontas al vi.”

“Tamen mi dankas. Vi faciligas mian laboron. Diru: kie vi estis en la nokto de la 19-a al la 20-a de aprilo?”

Oskaro Kolombét faris grimacon.

“Ne estas agrable senti sin efektive suspektata, eĉ se racie oni komprenas la aferon, kaj antaŭvidis, ke tia demando necesos.” Li foliumis agendon.

“Mi faris nenion specialan”, li plu diris. “Mi laboris en la gazeta domo. La 19-an mi iris al teatro kun mia edzino – Peer Gynt. Je noktomezo mi estis hejme. Mi ludis iom violonĉelon, sed mi sentis min laca, kaj baldaŭ enlitiĝis. Mia edzino povos konfirmi, se vi nomas tion konfirmo. Mia kazo ne aperas tre brile favora al mi, ĉu?”

“Se vi faris nenion neleĝan, vi nenion riskas. Ni ne akuzas senpruve. Ĉi-stadie ni nur kolektas informojn, sen antaŭjuĝo.” Karal diris tion per neŭtra voĉo ne-sinengaĝa, sed li interne pensis: ‘Kaj krome via amdonantino enamiĝis al Rik Ospaci, se la informo de Joĉjo estas korekta. Duoblan motivon vi do havas.’ Sed tiun fakton li decidis ne mencii.