Ĉu li venis trakosme?/14

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
13 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
14
15

‘Al patrokuzidoj povas manki takto’, pensis Joĉjo, furioza, ke Stefano ne foriras, kaj sopiranta al plaĉa ge-soleco.

‘Al patrokuzidoj povas manki gusto’, pensis Stefano, rigardante la kompaktan virinon, kiu vekas en la joĉja koro tiom da fervór kaj favór.

‘Al junuloj povas manki takto...’ pensis Lizabeta, kiu ne ŝatis la videblan deziron de Stefano elpumpi el ŝi ĉion eĉ plej privatan pri ŝia antaŭa rilato kun Rik.

‘...kaj gusto’, ŝi plu pensis, sin demandante, kial afabla kaj kara junulo kiel Joĉjo asociiĝis kun tia sentaŭgulo kiel ĉi tiu knabo, kiu opinias sin pravigita ludi esplorjuĝiston.

“Kiel vi konatiĝis kun Ospaci?” demandis Stefano, kiu decidis tiri el ŝi kiom eble plej multe da sciindaj detaloj (el homo, kiu persone konis la viktimon, oni elpremu la tutan informan sukon, ĉu ne?).

“Mi aŭdis lin ĉe la radio, foje,” ŝi respondis, “kaj ŝajnis al mi, ke la intervjuanto ne estas justa. Tiu parolis kun aŭdebla malestimo. Mi ne ŝatas homojn kun antaŭjuĝoj, kiel tiu radioparolanto. Kiel li povus scii, ĉu eksterteranoj venis aŭ ne? Kontraste, Rik aperis al mi sincera.”

“Multaj homoj aperas sinceraj, kiam ili mensogas”, diris Stefano incite.

“Ne al mi”, ŝi emfaze prononcis. “Mia tuta sekretaria kariero...” Ŝi paŭzis, rimarkante la maljunigan efikon de tiu esprimo. “...kvankam vere ne tre longa, tamen komplete disvolviĝis en jurista medio. Antaŭ ol ĉe la nuna notario mi oficis ĉe advokato. En similaj oficejoj oni vidas multajn mensogantojn, kaj lernas ilin distingi. Sed ke Rik estas sincera, mi ne konkludis tuj. Tiun unuan impreson mi volis kontroli. Mi do iris al unu el liaj prelegoj...” Ŝi haltis denove.

“Kaj tie vi vin demandis, ĉu li ne estas simple bonega aktoro, ĉu ne?, mia kara”, Joĉjo intervenis.

“Tute ĝuste, karulo, tute ĝuste”, ŝi aprobis direktante al li mielajn okulojn. “Tiu penso min trafis, kaj mi decidis, ke por fari al mi fidindan opinion, mi devas paroli kun li vizaĝ-al-vizaĝe. Sekve, post unu el liaj paroladoj, mi iris diskuti kun li. Tiel ni konatiĝis.”

“Kaj ĉu via opinio ŝanĝiĝis?” scivolis Stefano.

“Ne. Ju pli mi konis lin, des pli sincera mi lin trovis.”

“Devis esti por vi ega ŝoko, kiam vi eksciis pri lia morto!”

“Kompreneble, kvankam, ial, ĝi ne tute surprizis min. Ekde kiam mi ekkonis Rikon, mi sentis ion neordinaran en li, ion, kio povus voki krimon. Estas malfacile precizigi. Eble li estis tro kuraĝa. Ĉu vi memoras, kiam li estis ĵurnalisto, kiom da veraĵoj li publikigis, kiuj ne plaĉis al la koncernatoj? Kaj ankaŭ rilate al la elkosmanoj li montris la saman kuraĝon, la saman kapablon riski la vivon, por ke la socio fartu pli bone.”

“Ĉu vi trovis lin aŭdaca en siaj rilatoj kun tiuj... kun tiuj estaĵoj?”

“Jes. Miaopinie li ne sufiĉe atentis la riskojn. Mi tion diris al li. Li rigardis tiujn estaĵojn nepre bonaj. Mi neniam sentis la saman konfidon. Kelkaj aferoj, kiujn li rakontis pri ili, al mi efikis terure.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Ekzemple, ilia povo penetri nian vivon estas multe pli granda ol ni imagas...”

“Kion vi volas diri?” Joĉjo demandis.

“Mi ne povus rakonti, ĉar kiam Rik klarigis al mi, li uzis fakajn vortojn super mia klerecnivelo. Sed li klarigis al mi ilian sistemon informiĝi tre precize pri unu el ni. Li ricevis de ili tre interesajn informojn pri tiu s-ro Kolombet, kiu estris la gazeton, kie li laboris. Rik trovis tion amuza, sed al mi ĝi aspektis horore.”

Joĉjo okulis al la horloĝo, kaj direktis al Stefano rigardon signifoplenan, sed ne komprenatan de la juna kvazaŭ-detektivo. Lizabeta siaflanke komprenis.

“Ho, kiel malfrue jam estas!” ŝi ekkriis. “Pardonu min, mi nun devas foriri.” Ŝi stariĝis kaj okulumis al Joĉjo. Stefano sentis, ke estus senutile longigi la kunsidon. Ankaŭ li adiaŭis kaj foriris, sin demandante, kion onklo Karal opinios pri tiuj novaj detaloj. Tamen, io igis lin sin senti nekomforte. Funde de la cerbo kaŝludis kun li la ideo, ke ial Lizabeta moke, ruze, prifriponis lin.

* * *

“Jen. Mi rakontis al vi ĉion”, Jano diris al Ĝoja kaj Stefano, dum ili finis la bongustan vespermanĝon.

“Mi iras fari kafon,” Ĝoja anoncis, aldonante: “kaj poste mi faros mian raporton.”

“Pri kio?” la nevo demandis.

“Pri la gepatroj”, sonis ŝia voĉo el la tuj-apuda kuirejo.

Multajn altrangulojn en la polico tia kunveno surprizus, sed ĝi estis preskaŭ rutinaĵo en la enketoj de Jano Karal. La viro, kiu staris tuj super Jano en la polica hierarkio – leŭtenanto Remon – sciis, ke Karal ĉiam raportas pri sia laboro al la edzino, kaj, kvankam tia familia interkonsiliĝo kontraŭas la regularon, li aprobis ĝin pro la simpla fakto, ke ĝi plej ofte montriĝis mirige efika. Ĝoja ja, kun psikologia trejniĝo, kiu – maloftaĵo – ne detruis ŝian naturan pripsikan intuon, sed ĝin akrigis, sciis kvazaŭ facilanime paroligi la homojn kaj milde konduki ilin al senpeziga transdono de siaj sekretoj. Krome, oni povis fidi, ke ŝi neniam perfidos polican konfidencon. Iom post iom, ankaŭ Stefano aldoniĝis al la paro. Pri tio Remon estis iom pli duba (kaj Karal neniam konfesis, kiagrade la nevo lin helpis en tiu aŭ alia enketo), sed li trovis la junulon tiel ŝatinda, ke li tamen preferis ne starigi al si demandojn pri lia kunlaboro: tiel li ne riskis atingi malplaĉajn respondojn.

“Jen la kafo!” alvenante ekkriis la edzino/onklino per la ĝoja voĉo, kiu vere pravigis ŝian nomon.

“Pri la gepatroj de Rik vi nun raportos, ĉu ne?” demandis Stefano.

“Jes. Eble tiuj informoj utilos al nenio”, ŝi respondis. “Tamen ĉiam estas bone scii kiel eble plej multe pri la viktimo, ĉu ne? Mi do vizitis la gepatrojn. Ili prezentas ne tre simpatian paron. La patro estas submastro en paperfabriko, viro preskaŭ 60-jara. Li aperas ĉiam grumbla. Ŝajnas, ke liaopinie lia filo estas monstro, kiun li neniam komprenis nek akceptis, kvazaŭ li dirus: ‘estas nekredeble, ke tian strangan idon produktis mi’. Li diris, ke ekde la naskiĝo lia filo aperis al li eksternormala, kio al li tute ne plaĉis.”

“Kaj kio pri la patrino?”

“La patrino montriĝis al mi obeema virino, inklina ĉiam submeti sin. Ŝi parolis pri la filo kun tremo en la voĉo. Ŝi rigardis lin plej inteligenta, brila, bona knabo. Mi pensas, ke tiu malsimila sinteno de la gepatroj koncerne la filon signas profundan malakordon inter ili. Sed ŝi vere amis kaj admiris sian filon. Por ŝi, li estis antaŭ ĉio la kuraĝa ĵurnalisto, kiu ne hezitis ataki homojn potencajn, se lia konscienco tion diktis.”

“Ĉu ili kredas je la eksterteranoj?”

“La patro ne, la patrino jes. Por li estas unu plua frenezaĵo, por ŝi pruvo pri tio, ke eĉ malproksime en la steloj oni agnoskis lian valoron.”

“Ĉu li havis gefratojn?”

“Ne. Li estis ilia sola infano.”

“Bone. Dankon, Ĝoja”, Karal diris kun la tono de prezidanto. “Nun mi ŝatus, ke ni revuu ĉiujn sciaĵojn, kiuj povas helpi nin meti ordon en ĉi tiun misteran enigmon.”

“Mistera enigmo! Kiajn belajn esprimojn vi trovas, Kara-Karal! Kvankam iuj sendube preferus: enigma mistero”, amikmoke komentis la nevo. Sed tuj li serioziĝis. “Kiujn materiajn trovaĵojn ni havas?” li demandis.

Karal ĝemspiris respondante:

“Bedaŭrinde preskaŭ neniun. Estas la aŭtospuroj, kiujn mi trovis tie supre. Sed ni havas neniun rimedon scii, kiam ili tie stampiĝis. La vetero estis seka dum tuta semajno. La veturiloj iris tien post la forta pluvo de la 17-a, ne tuj, ĉar se jes, la pneŭmatikaj spuroj estus iom malsamaj, videble la koto jam komencis sekiĝeti, sed mi ne povas diri kiam. Unu el la veturiloj estis la aŭto de Rik Ospaci, kiun ni retrovis malsupre, en Malpaz. Pri la alia ni scias nenion, krom ke ĝi iris tien post la 17-a de aprilo. Al kiu ĝi apartenas, ni ankoraŭ ne trovis. Ni komparis la muldaĵojn kun la pneŭmatikoj de la aŭtoj de ĉiuj personoj, kiujn ni konsideris ĝis nun, sed senrezulte.”

“Ĉu vi havas esperon trovi?” Ĝoja demandis.

“Honeste, ne. Estas tute ordinara pneŭmatiko – unu el la Firestone-serioj – kaj miloj da similaj ekzistas. La muldaĵo kompreneble rivelas trajtojn, kiuj ebligus identigon, sed kie serĉi? Ni provis pridemandi la loĝantojn plej proksimajn al la loko, de kie la vojo supreniras al Rafunja, sed ili ne estis atentintaj. De tempo al tempo aŭtomobiloj pasas, sed se ne estas io speciala por altiri ilian atenton, kial ili zorgus?”

“Tamen la polico nun certe scias, kiam Rik mortis, ĉu ne?” Stefano diris.

“Espereble jes, kvankam niaj ideoj ne estas tute firmaj. La polica kuracisto, kiu faris la nekropsion, taksas, ke la morto okazis la 19-an aŭ la 20-an de aprilo, plej verŝajne en la nokto lundmarda, sed pli precize li ne povas diri. La stomako de Rik estis malplena, sed ĉar ni ne scias, kiam okazis lia lasta manĝo, tio eĉ ne helpas elimini iun tempospacon. Juĝi laŭ la stato de la korpo ne estas facile post kelkaj tagoj, des pli ĉar ni tute ne scias, kia estis la aera temperaturo tie supre dum la koncerna periodo. Mikroklimato tre varias tiuloke, kaj kvankam oni povas taksi laŭ la aliaj meteologiaj donitaĵoj, tamen restas divenado sen la vera certeco, kiun ni bezonus.”

“Ĉu vere vi ne havas pli precizajn metodojn?” miris la nevo.

“Ne”, la policano respondis. “Eble en Usono aŭ aliloke ili havas, sed ne ni. Feliĉe, komparante tiujn konkludojn kun la horloĝ-indikoj, ni atingas ion relative probablan. La brakhorloĝo de Rik kompreneble frakasiĝis, kiam li fale battrafis la rokojn. Ĝi montris kiel daton la 20-an kaj kiel horon la 01:49. Ni esperu, ke ĝi estis sufiĉe akurata, kaj ke neniu intence fuŝis ĝin.”

“Mi supozas,” Ĝoja intervenis, “ke en ĉi tia elektada periodo, la estro de nova partio havis tutan programon: li certe devis prelegi, rendevui, kunveni...”

“Ankaŭ ĉi-rilate ni estas malfeliĉaj”, Karal plendis. “Post la kunveno de la 19-a, kiun ni ĉiuj ĉeestis, kaj post kiu vi, Stefano, iris al kafejo kun grupeto, kiu inkluzivis Ospacin, li antaŭvidis tri tagojn da ripozo, ĉar li sentis sin treege laca pro la streĉa vivo de la antaŭaj semajnoj. Estis proksimume meze de la politika kampanjo, ĉu ne? Li diris al siaj kunlaborantoj, ke li havas rendevuon kun la kosmanoj, kaj ke dum tri tagoj oni ne ĝenu lin: li volas ripozi, kaj ankaŭ en plena trankvileco verki la tekston de nova broŝuro. Tio kaŭzis, ke oni trovis lin tiel malfrue. Neniu zorgis pri lia malapero.”

“Kiu lin trovis?” demandis la edzino.

“Arbargardisto, aŭ pli ĝuste lia hundo. Se ne okazus, ke li vizitis ĝuste tiun lokon, Rik Ospaci povus kuŝi tie multe pli longe, kvankam ni sendube komencus lin serĉi jam en la sekvantaj tagoj.”

“Ĉu vi ricevis konfirmon de la alibioj?”.

“Jes, aŭ ne. Ni havas kelkajn konfirmojn pri la vespero. Sed ĉiu el la suspekteblaj povis veturi Rafunjan kaj reveni hejmen. Ĉiu el ili estis ĉi tie en Valĉefa tiutempe kaj ĉiu dormis siadome dum la koncerna nokto.”

“Unu ne estis en Valĉefa”, Ĝoja rimarkigis. “La pentristo Gido Verstrata feriis en Akvoviva tiuperiode.”

“Prave, sed tio eliminas nur unu personon.”

“Restas do kiuj?” Stefano demandis. “Ni listigu ilin.”

“Bedaŭrinde,” diris Karal, “ni povas listigi nur tiujn, kiujn ni konas.”

“Onklo, onklo,” la junulo ekkriis, “kia genia rimarko! Vi meritus katedron en universitato pro tiu profunda penso!”

“Ĉesu sarkasmi, idioto...”

“La idioto ne estas mi.”

“Sufiĉe, mi petas. Mi volas diri ion vere gravan. Ni scias, ke Rik Ospaci ĉantaĝis, sed ni ne scias kiaamplekse. Ni trovis en lia apartamento fingrospurojn, kies posedantojn ni serĉas, sed ne trovis. Eble ili signifas nenion, ĉar tiajn fingropremojn oni ne povas dati. Sed eble la murdinto iris al la apartamento kaj forprenis akuzajn ĉantaĝ-uzeblajn paperojn. Krome, eble Rik havis ie dokumentojn, kiujn ni ankoraŭ ne trovis, kiel li asertas en sia letero al Kolombét. Se li ĉantaĝis multajn personojn, li havas multajn malamikojn, kiuj certe dezirus lin sendi inferen. El tiuj nur du estas al ni konataj: Roberto Sulavi kaj Oskaro Kolombét.”

“Ĉu estas verŝajne, ke li ĉantaĝis multajn?” prononcis la nevo.

“Kial ne? Ne forgesu, ke dum jaroj li estis ĵurnalisto, kiu indigne rivelis ĉiaspecajn nebelaĵojn el la vivo nialanda. Li havis apartan talenton kaj inklinon por eltrovi kaŝitajn krimojn.”

“Nu, ni esperas, ke ni fine trovos kompletan liston de viktimoj de lia ĉantaĝo. Aŭ eble ia cirkonstanco helpos. Sed ne faru al vi iluziojn. Ne ĉiujn krimulojn ni trovas. Kaj ĉi tiu morto havas multajn karakterizojn de la nesolveblaj.”

“Finfine, ni eĉ ne scias, ĉu entute estas krimo”, Ĝoja diris trankvile.

“Prave. Povas esti akcidento, eble kaŭzita de halucino, aŭ io simila.”

“Ĉu sinmortigo?” Stefano hipotezis.

“Tion oni ne povas ekskludi, kvankam tiu metodo ŝajnas aparte kruela. La ĉefa argumento kontraŭ memmortigo estas, ke li ne bezonis iri tiel malproksimen por salti de alte morten. Tion li povis fari en la urbo mem aŭ en tuja proksimaĵo. Tamen eble estus eraro atribui al li tre racian konduton.”

“Mi ne konsentas”, sonis la voĉo de Ĝoja. “Li estas multrilate tre racia persono. Por ĉantaĝi, necesas agi racie, kaj ial ŝajnas al mi, ke ĉantaĝisto ne taŭgas en la rolo de sinmortiganto.”

“Fakte,” Jano opiniis, “mi sentas same. Mi diris tion nur por kompleteco. Ke ni frontas al krimo, ŝajnas al mi pli probable. Sed kiun ni rigardu plej verŝajna krimulo, se ni akceptas la ‘murd’-hipotezon?”

“Oskaron Kolombét”, Stefano respondis. “Li havas duoblan motivon: Rik Ospaci lin ĉantaĝis, kaj samtempe forprenis de li la amatinon.”

“Ekzakte,” Ĝoja kapjesis, “kaj tiu ĉantaĝo estis speciale terura. Rik povis frakasi la karieron de Kolombét, kaj nek la aĝo nek la epoko estas oportunaj por rekomenci novan vivon. La minacoj de Ospaci certe povus kaŭzi panikon ĉe homo kiel tiu.”

“Ni do havas taŭgan motivon”, Karal aprobis. “Kion pri fizika ebleco?”

“Ne stariĝas armila problemo ĉi-afere”, diris Stefano. “Puŝi iun de sur la rafunja teraso malsupren ne estas aparte malfacile.”

“Nur necesas rendevui kun li en tia stranga loko”, Ĝoja komentis. “Sed tiu problemo prezentiĝas por iu ajn. Kiamaniere oni povis tien venigi Ospacin?”

“Renversu vian frazon kaj la solvo iĝas facila”, Karal diris. “Se Ospaci diris al iu: ‘Venu, mi pruvos al vi, ke eksterteranoj nin vizitas. Mi rendevuas kun ili ĉe Rafunja’, certe diversaj personoj akceptus iri vidi.”

“Jes, sen ia dubo”, respondis lia edzino. “Ĉu vi havis konfirmon pri la alibio de Kolombét?”

“La vorto alibio ne havas signifon en ĉi tiu enketo. Oskaro Kolombét havis la eblecon veturi al Rafunja, se la morto okazis mardon en la fruaj horoj. Li iris spekti Peer Gynt, kaj tiu prezentado finiĝis je la 11-a kaj duono. Oni bezonas maksimume unu horon kaj duono por aŭti de Valĉefa al Rafunja, kaj kolego Izidoro pridemandis s-inon Kolombét: ŝi ofte malbone dormas kaj kuracisto preskribis al ŝi dormigilon. Ŝi glutis ĝin tiun lundon, kaj tuj ekdormis. Krome, s-ro kaj s-ino Kolombét kuŝas ĉiu en aparta ĉambro. Li do povis rekonduki la edzinon hejmen post la teatro kaj rapidi al rendevuo kun Ospaci.”

Stefano ĝojvoĉis:

“Ni havas do materian eblecon kaj fortan motivon. Kion ni nun bezonas?”

“Pruvon,” la detektivo diris serioze, “pruvon, ke li ĝin faris, kaj pruvon, ke alia kun taŭga motivo kaj similaj eblecoj ne povas kulpi pri la murdo.”

“Kaj tion ni tute ne havas, male”, daŭrigis lia edzino. “Roberto Sulavi havis tiom da eblecoj: li ne povas pruvi, ke li estis hejme. Kaj li certe havas motivon.”

“Ĉu tiu motivo estas vere valida?” dube prononcis la junulo. “Se riveliĝus, ke Legantula Plezúr estas CIA-eldonaĵo, tio eble ne plaĉus al Sulavi, sed ne atingus lin persone. Ne estus lia kulpo, se Rik tion eksciis. Kaj ĉi-lasta ne ĉantaĝis pri io alia, ĉu?”

“Kiom ni scias, ne”, diris Karal. “Sed tiu rivelo atencus gravajn interesojn de CIA, ĉar Legantula Plezuro havas eldonojn en pli ol 25 lingvoj, estas legata en la tuta mondo, kaj ofte montriĝis bonega maniero orienti aŭ manipuli la publikopinion. Ĉu la koncerna Agentejo vere hezitus antaŭ ol mortigi tiaokaze, mi ne scias. Krome, se Ospaci eksciis tion, li eble malkovris ankaŭ aliajn sekretojn, kies publikigon CIA abomenus.”

“Ni do ne povas ekskludi Sulavin aŭ eĉ alian CIA-agenton”, Stefano emfazis kun io bedaŭra en la voĉo. “Ĉu ni povas ekskludi lian rivalinon, la virinon kun la murfenda mono?”

“Eblecon ŝi havis,” respondis Ĝoja, “sed mi min demandas, ĉu ŝi estas fizike sufiĉe forta por puŝi Ospacin.”

“Estas malfacile diri”, parolis Karal. “Fakte, Ospaci estis malgranda. Kaj la misproporcio inter la brusto kaj la malfortikaj kruroj eble helpis ŝanceli lin.”

“Sed kiun motivon ŝi havus?” Stefano rimarkigis. “Laŭ la politikaj komentoj, kiuj aperas gazetare, la voĉoj favoraj al Rik malfortigos nur la porokcidentan koalicion. Rik do agas favore al KGB, eĉ se tio ne estas lia intenco.”

“Jes”, la policano diris. “Sed ni scias, ke ŝi plurfoje parolis kun Ospaci. Fantazia hipotezo fojfoje min logas: imagu, ke krei la kosmanan partion decidis KGB, ĝuste por malfortigi siajn politikajn malamikojn. Imagu, ke la traktado okazis pere de Veronika Munzo. Se ŝi aŭ ŝiaj mastroj ne pensis, ke li estas ĉantaĝema, ili prenis sur sin egan riskon. Imagu, ke Ospaci postulis monon, minacante ke, se oni ĝin ne donos, li rakontos ĉion pri sia partio kaj Veronika al la kontraŭspiona servo...”

“Efektive,” Stefano diris post profunda spiro, “pro tiuj mondpolitikaj kaŝagadoj, ĉio estas fuŝita, ni ne plu povas rezoni kiel ĉe kutima enketo, ĉar ili disponas multe pli da materiaj rimedoj kaj eble havas malpli da skrupuloj ol ordinara individuo. Estas senesperige. Se al tio vi aldonus, ke Rik Ospaci havis komplikan aman aŭ seksan vivon...”

“Sed feliĉe tiel ne estas,” respondis Ĝoja, “li verŝajne estis unu el tiuj abstinemuloj ĉiuflankaj: li ne trinkis alkoholaĵojn, ne fumis, ne manĝis viandon kaj ne havis seksan vivon.”

“Ĉu vere?” Al la junulo tio ŝajnis malfacile kredebla.

“Almenaŭ tion diris la gepatroj, kaj, konsentite, neniu pli blindas pri la seksa vivo de juna homo ol ties gepatroj”, Ĝoja klarigis. “Tamen, laŭ ili li neniam havis amatinon, ne interesiĝas pri la virinoj, ktp. Lia patrino substrekis tion al mi fiere, kvazaŭ ŝi dirus: ‘Admiru, kiel virta mia eta Rik estas’, kaj la patro diris la samon kun tute alia interpreto, kvazaŭ jene: ‘Vidu, kian nenormalan idon naskis mia edzino. Tridekjara, kaj kompleta ĉastulo!’ Tio lin evidente naŭzis.”

“Sed”, Stefano kritikis, “kiel vi ĵus diris, kion kredas la gepatroj, tio signifas nenion. Krome, li povus esti samseksemulo.”

“Ne”, Karal intervenis. “La polico kompreneble enketis pri tiuj aspektoj de lia vivo. Kiam iu mortis en suspektaj cirkonstancoj, ni sisteme informiĝas pri la amaferoj. Ni ricevis multajn konfirmojn de tio, kion Ĝoja ĵus diris. Li neniam havis amatinon, kaj preskaŭ tute certe ne estis samseksema, almenaŭ ne praktikanta. Se li havis sentimentalan aŭ seksan vivon, ĝi estis tute kaŝa, sed plej verŝajne estis nenio. Kamarado lia el la lernejaj jaroj eĉ diris, ke la tutan energion, kiun ordinarulo investas en tiun kampon, li dediĉis antaŭe al sia ĵurnalista agado, nun al la politika.”

“Dankon, dankon”, Stefano diris kun tono esprimanta senpeziĝon. “Tio almenaŭ simpligas la kazon. Sed kiu scias, ĉu li ne fariĝis la am-objekto de inoj el la kosmo, rivalaj inter si...”

“Mankis nur tio”, Karal ŝajnigis koleron. “Se en nian komplikan suspektaron vi nun enŝovas etajn verdajn estaĵojn el alia mondo, mi perdos la malmulton da prudento, kiu restas al mi.”

“Kaj tamen ili estas faktoro, kiun multaj en la publiko prenas serioze”, Stefano rebatis. “Ekzemple, la barelforma homino, kiun via kuzido Joĉjo amkonkeris, kaj kiu rilatis persone kun Ospaci, rigardas ilin kapablaj je murdo. Se ni volas esti science objektivaj, ni ne rajtas preterlasi tiujn ulojn. Plie, ne forgesu, ke la sola persono, kiu loĝas en tiu malbenita Rafunja-regiono – la pentristo Gido Minesciaskiu – firme kredas je ilia ekzisto.”

“Kredas kaj ne kredas”, Jano respondis. “Li tute ne estas certa. Tion li diris al mi persone.”

“Sed s-ino Pergame, kiu, laŭŝajne, bone konas lin, parolis al mi pri tute firma konvinko”, asertis Ĝoja.

“Mi tre bedaŭrus, se kulpus eksterteranoj”, Stefano komentis. “Mi havas antaŭjuĝon favoran al ili. Estas simpatie, ĉu ne?, komisii teranon organizi la pacon ĉi-monde. Estus domaĝe, se simpatiaj estaĵoj respondecus pri murda apika faligo.”

“Se malsimpatieco devas esti la kriterio por ricevi la krimulan rolon en ĉi tiu afero, mi scias, kiun mi esperas kulpa”, Ĝoja sible vortis.

“Ĉu vere?”, “Kiun?” sonis samtempe du voĉoj.

“Tiun s-inon Pergamen, la artfakulinon. Mi provis resti egalanima kaj supraĵe sukcesis, sed fundfunde ŝi vekis miajn plej sovaĝajn venĝ-instinktojn: mi plezure kolektus pri ŝi akuzan faktaron, en kiu ŝi kaptiĝus kiel muŝo en araneáĵ.” Kaj Ĝoja elmontris mienon tiel komike kruelan, ke ŝiaj edzo kaj nevo nur povis ridegi.