Ĉu li venis trakosme?/15

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
14 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
15
16

Bob Sulavi gratis al si la nazon. Li ne ŝatis kodi. Tamen kun multaj ĝemspiroj kaj naztuŝado li finfine sukcesis enkodigi jenan mesaĝon:

“La listo, pri kiu mi parolis, venas rekte el Ordo kaj Disciplín. Mi konatiĝis kun la junulino, kiu havas ĝin kaj verŝajne sukcesos akiri la ankoraŭ mankantan parton. Ŝi estas...”

Li ekhaltis, gratis al si la nazon, rigardis trafenestre al la pasantaj nuboj kaj direktis al ili beatan rideton, kiun ili ne meritis. Sed priskribi anĝelon neniu kodo povas. Li forstrekis la vortojn “ŝi estas” kaj reverkis la tuton laŭ pli telegrafa stilo.

* * *

Kun harbuklo volvita ĉirkaŭ la maldekstra montrofingro, Veronika Munzo kodis:

“La CIA-agento Roberto Sulavi enamiĝis al mi. Mi estas certa, ke li estas perfekte sincera, kaj ke li ne imagas, ke mi laboras samkampe, sed malsamtendare. Li estas tiel naiva, ke sendube prezentiĝos okazoj ekspluati la situacion...”

Ŝi ne dubis, ke ŝi ricevos pozitivan reagon, sed la efektiva respondo de KGB ŝin tamen surprizis, tiom ĝi similis la konsilojn de la “korrubriko” en sentimentala bildperiodaĵo: “Flegu la rilaton, sed ne cedu tro rapide, por taŭge pliflamigi lin.”

* * *

“Sidiĝu, aŭskultu, kaj ĝuu la novaĵon”, basis leŭtenanto Remon.

Karal, miranta, eksidis.

“Vi plendis,” Remon daŭrigis, “ke via enketo pri Ospaci ne progresas. Ĵus okazis io, kio povus helpi.”

Jano streĉis la atenton, dum la leŭtenanto klarigis:

“Iu amiko de Rik Ospaci ĵus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni ŝtelis ĉe li kofron, kiu apartenis al la viktimo, kaj kiu estis plena je dokumentoj.”

“Diable!” ekkriis Karal.

“Do plej saĝe estas, ke vi tuj iru tien. La amiko estas stranga ulo, nigrulo el la kariba insularo. Li ne loĝas ĝenerale en Valĉefa, sed ofte venas ĉi tien. Ĉambro estas daŭre rezervita por li en malnova domo eksterurbe. La kofro estis tie...”

* * *

La domo tuj plaĉis al Jano. Malnova domo, kun dikaj ŝtonmuroj, el la 17-a, parte eĉ eble el la 16-a jarcento. Ĝi staris meze de ĝardeno minimume prilaborata, kie naturo libervole sovaĝis.

La polica detektivo tiris la malnovstilan tirilon, kiu drate skuis, ie interne, etan sonorilon longe reeĥantan. Post ioma atendo la pordo malfermiĝis. Sur la sojlo aperis svelta virino eble tridekjara kun longaj haroj nepuraj, strikta eksblanka torstrikaĵo kaj bluĝinso lavita ĝis senkoloriĝo. La nebelan, sed iel simpatian, vizaĝon ornamis grandaj rondaj okulvitroj.

“Sinjoro...?” ŝi diris, kaj ŝia voĉo tintis agrable.

“Jano Karal, el la polico; mi venas rilate al la plendo de s-ro Pitizazo.”

“Ha jes! Maks estas ene, li tuj venos. Se vi bonvolos sekvi min...”

Li ŝin postpaŝis al sidĉambro ne tre bonstata. Sur tableto kuŝis ludiletoj, sur sofo gitaro, kaj aspektis, kvazaŭ neniu el la seĝoj havus kvar vere stabilajn piedojn. Laŭ ŝia invita gesto li eksidis en apogseĝon, en kiu li tiom profundiĝis, ke li timis baldaŭ tuŝi la plankon. Ŝi lasis la pordon malfermita kaj kriegis, laŭ melodio ne malsimila al la fama krio de Johnny Weissmuller en la Tarzan-filmserio: “Ma-aa-aa-aaks!”

Aŭdiĝis paŝoj ŝtupare, kaj sursojle montriĝis bela nigrahaŭta viro kun rektangula kapo, rektangulaj ŝultroj, iom ruĝaj okuloj kaj larĝa rideto, en kiu riveliĝis esprimo plej petola. La malhelgrizan, preskaŭ nigran pantalonon superis multefekte luma ĉemizo riĉe oranĝkolora. Karal gimnastikis stariĝe kun la malagrabla impreso, ke la brakseĝo disrompiĝos sub li.

“Polica detektivo Jano Karal”, li sin prezentis, dum la alia premis lian manon.

“Maks Pitizazo. Vi venas pro la ŝtelo, ĉu? Sidiĝu, mi petas.”

La policano tre singarde eksidis. La apogseĝo, li konstatis senpeziĝe, restis kunmetita. La gastiganto iom puŝis la gitaron por fari sidlokon sur la sofo. Li tiris al si la virinon, kiu eksidis sur lia femuro, dum li tenis ŝin ĉe-talie.

“Rakontu al mi, kio okazis”, Karal petis amikavoĉe.

“Nu, iu ŝtelis de mi kofron, kiu fakte apartenis al Rik.”

“Kia kofro estis?”

“Eble kofro ne estas la ĝusta vorto. Estas metala, sufiĉe fortika skatolo, ujo, afero...”

“Kiel granda?”

“Eb0le 35 x 30 x 30 centimetrojn, ĉu ne, Sonja?”

Ŝi kapjesis.

“Ĉiaokaze, temas pri metala ruĝkolora kofreto plena je dokumentoj. Rik lasis ĝin ĉi tie, ĉar li timis, ke iu foje enŝteliĝos en lian loĝejon kaj ĝin forprenos. Estis dokumentoj, kiujn li kolektis, dum li estis ĵurnalisto, konfidencaj aferoj pri multaj konataj personoj, li diris al mi. Li ne volis ilin detrui, sed ankaŭ ne volis riski, ke iu iam vidu ilin liahejme.”

“Ĉu la kofreto estis ŝlosita?”

“Jes, sed ankaŭ difektita, tiel ke ĝi facile malfermiĝis.” Ial, Jano havis la impreson, ke Maks Pitizazo mem ĝin difektis malfermita.

“Kial li konfidis ĝin al vi?”

“Verŝajne ĉar li pensis, ke neniu scias, ke ni konas unu la alian. Krome, ne estus facile al rabisto enŝteliĝi en ĉi tiun domon.”

“Vi ne konstante loĝas en Valĉefa, ĉu? Ĉu vi ofte venas ĉi tien?”

“Dependas. Kelkfoje ofte, kelkfoje malofte. Ne sufiĉe ofte por vi, ĉu?, mia kara”, li diris al la kunulino ŝin kisante. Ambaŭ ridis.

“Kion vi faras profesie?”

“Mi estas muzikisto, ankaŭ kantisto.”

“Kaj vi loĝas kutime en...”

“Diversaj lokoj. Mi havas ses loĝlokojn: en Montekarlo, Londono, Los Angeles...”

“Kaj ses feliĉajn edzinojn”, interrompis la sveltulino kun tenera kareso.

“Ses edzinojn!” Karal ripetis mire. “Sed leĝe...”

“Ne leĝajn edzinojn”, la nigrulo klarigis. “Mi malkonsilas al vi leĝe edziĝi. Tio nur kaŭzas problemojn. Se vi volas foriri, vi devas pagi al eksedzino alimenton. Ne, ne. Mi estas kiel maristo: unu virín en ĉiu havén.”

“Li havas 10 infanojn”, la longharulino diris kun videbla, iom adora, fiero.

“Bela familio, ĉu ne?, mia kara”, li diris, kaj rekisis ŝin.

“Bonega familio, kiu bonege ĝuis la bonegan feston”, ŝi entuziasmis.

“Feston?” scivolis la policano.

“Mia naskiĝtaga festo, olda frato,” – kaj la anglaĵo, neniam uzata en Sanktavalo, impresis strange al Karal – “la ses kunedzinoj ĉeestis (permesu, ke mi nomu ilin edzinoj, por mi tio ili estas), kaj la dek infanoj. Ni vere bone amuziĝis.”

“Pardonu, se mi estas nediskreta, aŭ parolas ekster mia enketo, sed vi tiklas mian scideziron. Ĉu viaj... e... virinoj ne ĵaluzas inter si?”

“Tute ne, olda frato, tute ne. Ili estas bonaj amikinoj, ĉu ne, kara?”

“Jes”, la karulino diris. “Eble, se ni vivus kune, ni disputus, sed tiel... Ni ĉiuj egale kaj ege amas nian etan birdon, sed nia amo ne estas poseda.”

“Eta birdo”, klarigis Pitizazo, al kiu tiu priskribo absolute ne taŭgis, ĉar lia densa, fortika figuro elvokis pli virbovon ol birdon, eĉ grandan, “estas la signifo de mia nomo en la gepatra dialekto.”

“Ha!” diris Jano, kiu penis bildigi al si, kiel tiu domo aspektis dum la naskiĝtaga festo, kun tiu bela nigrulo ĉirkaŭata de ses malsamaj blankulinoj, ĉiu pli adorema ol la alia, kaj kun svarmo da infanoj kurantaj ĉialoken.

“Kiam vi konstatis, ke la kofro estas for?” li demandis.

“Hodiaŭ, nur hodiaŭ”, la karibano respondis. “Mi neniam speciale atentas ĝin.”

“Kaj kiam vi vidis ĝin lastfoje?”

“La tagon, kiam mi alvenis, t.e. du tagojn antaŭ la festo.”

“Ĉu vi estas certa?”

“Jes, ĉar mi tiam rimarkis, ke la kofreto malfermiĝas facile, kaj mi forprenis kelkajn aferojn el ĝi. Nun, kiam Rik estas morta, li ne plu povus pri tio furiozi, ĉu? Tial mi prenis faskon hazarde por vidi, el kio konsistas liaj laŭdire eksplodemaj arĥivoj.”

“Ĉu oni ŝtelis ankaŭ la dokumentojn, kiujn vi estis eltirinta?”

“Ne, la ŝtelinto certe ne rimarkis, ke mi forprenis ion. Mi ilin plu havas. Ĉu vi ilin deziras, olda frato mia?”

“Jes,” Karal respondis, “ili povos helpi al nia enketo.”

La eta birdo ekflugis el la ĉambro. Estis io tiel korsimpla, korvarma en la sinteno de tiu multedzina viro, ke Karal sentis, kvazaŭ ebrieco trafus lin. Li sidis eĉ ne dek du kilometrojn for de Valĉefa, sed ŝajnis al li, ke li troviĝas sur alia planedo. La valoroj kutime akceptitaj aliloke ne validis ĉi tie, kaj la detektivo ekpensis, ke ankaŭ la kripla brakseĝo estas plia humura detalo en la ĝenerala gaja atmosfero.

La bonhumora nigrulo baldaŭ revenis kaj transdonis al Karal dokumentujon plenan je paperoj kaj fotoj.

“Kiom da tempo viaj edzinoj kaj infanoj restis?”

“Mi pensas, ke ili restis meznombre tri tagojn, sed kelkaj eble restis kvar aŭ kvin.”

“Mi bezonos liston de viaj edzinoj kun la adresoj kaj la datoj de alveno kaj foriro”, Karal diris.

“Suspektaj, ĉiuj, ĉu ne, olda frato? Nu, nu, kia vivo! Sonja, mia kara, ĉu vi povas prepari tion por nia gasto?” la muzikisto demandis. Ŝi ekstaris, prenis paperon, kaj komencis skribi per krajono, kiun ŝi de tempo al tempo lekis, dum ŝi levis la kapon kaj ŝia rigardo perdiĝis en ian mensan vakuon.

“Ĉu vi ankaŭ deziras la profesion, aĝon, talimezuron, brustomezuron?” Maks aldonis ekridante. “Vi vidus, kian perfektan ĉielarkon da virinoj mi ĝuas”, kaj li ridegante frapis al si la femuron tiel forte, ke la sofo grince ekĝemis.

“Ne, dankon,” Karal respondis, rezistante la ridkontaĝon, “sed diru: kiu povis preni la kofron? Ĉu vi havas ideon? Ĉu eksteraj gastoj venis por la festo?”

“Ne, venis nur la edzinoj kaj la infanoj.” Li dum momento forlasis la gajan esprimon kaj aspektis pli serioza. “Fakte povas esti nur unu el ili,” li diris post paŭzeto, “neniu ja envenis en la domon.”

“Se estas tiu el Los Angeles, la serĉado riskas esti iom komplika”, Jano murmuris kun nefeliĉa mieno.

“Ej, olda frato, ne lasu vian humoron griziĝi pro tiu eta perdo. Mia scivolemo tamen savis por vi belan dikon da dokumentoj, ĉu ne?”

“Ĉu vi havas suspekton pri la ŝtelintino?”

“Tute ne, ĉu vi havas, Sonja?”

Ŝia respondo konsistis el simpla kapneo, post kiu ŝi transdonis la liston al Karal, dirante:

“Cetere, mi ne komprenas, kial unu el ni ĝin prenis for.”

“Ankaŭ por mi tio eble estas la plej mistera punkto”, diris Pitizazo, senpense elpinĉante kelkajn agordojn el la gitaro.

“En kiu loko precize troviĝis la kofro?” la policano demandis.

“Ĉu vi volas vidi?” prononcis la alia. Ambaŭ viroj ekstaris. Ili iris al dormĉambro tute senorda. Vestoj kuŝis disĵetitaj sur la lito, sur seĝo, sur tablo.

“Ĝi estis tie, apud la ŝranko”, la nigrulo diris montrante lokon inter alta ŝranko kaj la murangulo. “Iu ajn povis forŝteli ĝin kaj ĝin meti en aŭton.”

“Certe ne ĉiuj havis aŭton ĉi tie, ĉu? Ne tiu el Los Angeles.”

“Ho jes, ŝi venis Eŭropon unuafoje kaj decidis vaste vojaĝi. Ŝi ĵus ricevis refreŝigan heredaĵon, kaj ŝi aĉetis unu el tiuj dormveturiloj tuj kiam ŝi metis la piedon sur la grundon eŭropan. El la aliaj, tri havas po aŭtomobilon, inkluzive de Sonja. Sed dum la restado, ĉiu lasis la ŝlosilojn samloke, tiel ke ĉiu povu pruntepreni unu el la aŭtoj, se ŝi ĝin bezonis. Ĉiu ja scipovas stiri.”

“Sed ĉu vi ne opinias, ke la aliaj vidus tiun, kiu prenis la kofron?”

“Dependas de la horo. Sed estis tiom da iroj kaj foriroj, venoj kaj malvenoj ĉi-dome dum tiu periodo, ke neniu atentis, kion faras la aliaj. Mi eĉ vetus, ke se unu el ili petus la grandajn infanojn porti tiun kofreton al iu aŭto, neniu rimarkus ĝin. Infanoj konstante kuradis tien kaj ĉi tien kaj for. Sed pli simple sendube estis enaŭtigi la kofron nokte kaj tuj veturi al taŭga loko en Valĉefa.”

“Kial, viaopinie, oni ŝtelis la kofron?”

“Mi jam diris: tio ege mirigas min. Rik diris, ke estas multe da eksploda dokumenta materialo en ĝi. Eble edzino sciis pri dosiero rilata al persono, kiun ŝi konas...”

“Sed kiel oni povus scii, ke tiu kofro apartenas al Rik Ospaci? Unuavide estis bonega ideo ĝin lasi ĉe vi. Estus neeble suspekti, ke ĝi ne estas via.”

“Vi pravas”, la nigrulo diris, sidiĝante sur la liton. “Rik estis tre inteligenta. Tial li elektis min kiel kofrogardiston. Neniu sciis, ke ni konas unu la alian. Krome, mi ofte venas al Valĉefa, sed ne konstante loĝas ĉi tie. Rik havis facilan, nesuspekteblan aliron al siaj dokumentoj. Li havis ŝlosilon de la domo, kaj Sonja, kiu sciis pri la afero, devis lasi lin eniri.”

“Ĉu Sonja eble rakontis la aferon?”

“Eble jes. Sed kiam ni konstatis la malaperon de la kofro, ŝi asertis, ke mi iutage malkaŝis la sekreton, estante ebria, dum amika akcepto. Oj, olda frato, mi ne fieras pri tio. Eble estas mia kulpo, se la afero diskoniĝis.”

“Kiel vi amikiĝis kun Rik Ospaci?”

“Ĉe kongreso de birdfotantoj. Mi pasiiĝis pri fotado iuepoke, kaj, kiel Rik, pasigis horojn kaŝita en veprejo por foti sovaĝajn bestojn, ĉefe birdojn. Poste mia entuziasmo por tiu nekomforta okupo senfajriĝis, dum Rik restis – kiom mi scias – fanatike fotema.”

“Sinjoro Pitizazo, ŝajnas al mi, ke la ŝancoj retrovi la kofron estas formike malgrandaj. Feliĉe, mi almenaŭ havas la liston de viaj... e... kunulinoj kaj...”

“Sed vi ne scias, kie ili troviĝas”, interrompis la alia. “Irena, la edzino el Los Angeles, veturas tra la tuta Eŭropo kaj pro sia dormaŭto ŝi eĉ ne bezonas tranokti hotele. Estos des pli malfacile trovi ŝin. Kaj ŝi foriris kun unu el la boedzinoj.”

“Boedzino? Ha jes! Kun kiu?”

“Kun Doris, la londona.”

Ambaŭ viroj eliris el la ĉambro. Karal reprenis la dokumentojn hazarde savitajn de la nigra muzikisto, kaj, akompanate de ĉi-lasta, paŝis eksteren, zorgmiena.

“Espereble tiuj helpos nin”, li diris, montrante la dokumentojn.

“Ĉu vi pensas, ke estis krimo?” Pitizazo demandis.

“Ni ankoraŭ ne scias. Kion opinias vi?”

“Povus esti io ajn. Mi ne ekskludus krimon, olda frato, mi ne ekskludus.”

“Kial?”

“Kiel ĵurnalisto, Rik tro enmiksis sin en privatajn aferojn, li ŝategis elfosi sekretojn, danĝerajn sekretojn. Pripensu, kiom da sensaciaj riveloj li faris en Vespera Folio! Kaj li publikigis nur centonon el tio, kion li malkovris. Homo, kiu agas tiel, alvokas murdon al si, ĉu ne, olda frato?”

Reveturante urben, Karal meditis pri la malfacileco retrovi la kofron. Domaĝe! Apenaŭ leviĝis espero fine ricevi utilajn indikaĵojn, kaj jam ĝi dissolviĝis tuj. Dio benu la scivolemon de tiu muzikisto. Dank’ al ĝi ne ĉio perdiĝis!

* * *

En sia oficejo Karal tuj studis la dokumentojn. La unua reago estis senreviĝa: li komencis per grandformata koverto, kiu entenis malnovajn fotojn. Kial tiuj enŝoviĝis kaŝloken estis ne tre kompreneble, se la kofro devis enteni la plej ‘eksplodajn’ dokumentojn. Estis ja belaj fotoj pri bestoj, inter kiuj multaj cervoj kaj cervinoj. Alia serio montris du virojn, kiuj paŝis sur vojeto montara. Unu el ili havis strangajn vestojn kaj larĝrandan ĉapelon. Li drinkis rekte el botelo kaj aperis komplete ebria. Pluraj aliaj fotoj montris la samajn du virojn, ĉiam kun botelo enmane kaj festulaj esprimoj. Sekvis denove bestfotoj, ĉefe birdaj.

Troviĝis ankaŭ tuta dosiero pri bankoficisto. La koncernaj dokumentoj perfekte taŭgus por ĉantaĝo, ĉar ili pruvis la kulpecon de la ulo pri diversaj grandsumaj malhonestaĵoj.

Poste Karal kontemplis pli strangan dokumenton. Temas pri foto montranta sovaĝan rokan lokon (‘povus esti en la rafunja regiono’, li pensis), sur kiu kruco kaj tombo estis desegnitaj. Sur la foto estis gluita paperbendeto diranta: “Jen la loko. Tiu foto certe interesus la policon, ĉu ne?”

Finis la serion du fotoj, kiuj eĉ pli surprizis Janon. La unua montris, kvazaŭ ombre, la rafunjajn klifojn, rekoneblajn, sed apenaŭ videblajn, ĉeflanke. La resto de la foto estis komplete okupita de blankega lumo, kiu fuŝis ĉion. La dua estis la sola kolorfoto el la dokumentoj. Sur ĝi vidiĝis eta estaĵo staranta apud la aŭto de Ospaci. Laŭ la grandeco de la veturilo oni povis taksi la altecon de la estaĵo je 1,5 metro. Li, aŭ ŝi, aŭ ĝi, estis vestita per verda supertuto kaj la haŭto de lia (ŝia? ĝia?) vizaĝo estis verdeca. Ne estis klare, ĉu la afero sur la kapo estis speco de ĉapelo aŭ simple strangaj haroj. La esprimo estis rideta, sed... Karal ne povis vortigi al si sian impreson... Ĉio aspektis plej embarase strange. La detektivo sentis, kvazaŭ io, en lia stomako, subite nodiĝis malagrable.

* * *

Certiĝinte, ke Pitizazo estas for, Karal foje iris viziti Sonjan, kun kiu li longe babilis. Sed la konversacio estis malesperige senrezulta. Ŝi ripetis, kion jam diris ŝia edzo, kaj Jano ne vidis, kiamaniere li povus akiri per ŝi iom pli da informoj.

La enketo pri la kvin aliaj edzinoj, kiuj ne loĝis en Valĉefa, montriĝus same seniluziiga, se Karal havus iluziojn. Fakte, li atendis nenion el tiu esploro farata grandparte de eksterlandaj policistoj pere de la internaciaj aranĝoj, kiujn uzi Jano neniam ŝatis.

Tri virinoj estis hejme, sed ilia pridemandado restis senfrukta.

La du aliajn oni plu serĉis.

* * *

“Malgaja, ĉu?” Ĝoja diris al la edzo, kaj ŝi karesis lin per gesto tiel tenera, ke lia koro fandiĝis. Li ĝemspiris.

“Nu, vi scias, ĉu ne?” li respondis, kontenta povi dividi siajn zorgojn kun iu plej fidinda. “Espero ŝveligas, kaj kiam ĝi montriĝas trompo, oni malŝveliĝas. Mi sentas min kiel truita pneŭmatiko.”

“Ĉu la tuta revo krevis?”

“Komplete. Kiam Remon parolis pri tiu ŝtelo, mi pensis: ‘Jen finfine situacio informgraveda’, sed ni troviĝas antaŭ kompleta manko de spuroj. Per kia miraklo ni povus retrovi tiun kofron, eĉ la diablo verŝajne ne scias.”

“Sed via multedzina ulo tamen lasis al vi kelkajn dokumentojn. Ĉu ili produktis nenion?”

“Nenion. La ĉantaĝa dosiero temas pri bankoficisto, kiu mortis kancere antaŭ tri jaroj. La fotoj pri bestoj kaj pri la drinkemaj gajuloj ne povas havi ĉantaĝan signifon kaj kondukas nin al neniu spuraro. Kaj la desegnita tombo...”

“Jes, ĉu almenaŭ tiu ne estas ŝlosila... mi diru... vojmontrilo?”

“Eble jes. Mi estas certa, ke ĝi utilis al ĉantaĝo, verŝajne pri murdo, kiu eble formas la bazon de nia tuta afero. Sed ĝi povis utili nur kun precizaj indikoj pri la loko. Povas esti ie ajn. Povus esti en Kolorado aŭ Ĉinio, kiom ni scias.”

“Sed vi diris al mi, ke multaj laboras super tiu serĉado!”

“Efektive. Kiam la polico serĉis kaj kvinfoje en kvin malsamaj landopartoj firme kredis, ke jen ĝi trovis la lokon, kaj fosis, fosis, fosis, sen malkovri ion ajn, ni petis helpon de la armeo. Tiu havas topografian servon kaj fakulojn pri la studo de fotoj, kiuj kunagis kun la ĉefurbaj policaj specialistoj. Soldatoj fosis, fosis, fosis refoje. Kaj refoje vane. Similan aranĝon de rokoj oni trovis almenaŭ 25-foje en la lando. Fakte tiu foto estas ege malpreciza. Ĝi povis impresi krimulon pro la timiga efiko sur homon kun kulpa sento, sed por eksterulo ĝi enhavas neniun informon. Kie serĉi tiun hazardan naturaranĝon de rokoj? Ne nur tio, sed oni ankaŭ devas rigardi ĝin ekzakte el la sama vidpunkto kiel tiu, kiu faris la foton; aliel, la perspektivo ŝanĝiĝas, kaj vi ne rekonos la lokon eĉ se vi staros apud ĝi. Eble tio okazis al ni, eble eĉ al mi, kiam mi komence partoprenis en la esploroj.”

“Mi komprenas vian senkuraĝiĝon. Kompatindulo! Vi tiom esperis!”

“Sed mi kondutas stulte. Mi edziĝis al la plej bela virino en la tuta Sanktavalo, kaj zorgas pri nesolvebla krimo – aŭ eĉ nekrimo – dum la policaj arĥivoj jam plenplenas per nesolvitaj misteroj. Kial mi tion prenas tiel serioze? Finfine, kiam ni klasos la dosieron kun la stampo “nesolvita”, ni plu vivos, kaj ne malfeliĉe, ĉu?”

“Janĉjo! Vi provas konsoli vin filozofie, kaj vi pravas, kaj mi admiras vin. Sed ne mensogu al vi mem. Vi ne kontentos tiel facile. Vi bezonas scii, ĉu ne? Vi ne toleras misteron, kaj vi ne ripozos vere ĝis la momento, kiam vi estos certa, ke vi faris ĉion eblan...”

“Prave. Krome, la publo, kiel vi diras en Sanktavalo, la publiko plendas. En voĉdona periodo, lasi nesolvita la misteran morton de viro, kiu ĵus fondis novan, strangan, kaj surprize sukcesan partion estas nepardoneble.”

“Efektive, la gazetaro ne disĵetas laŭdojn malavare al la polico.”

“Ba, la gazetoj...”

“Diru: kial Pitizazo venis al Valĉefa, ĉu nur por la naskiĝtaga festo?”

“Ne. Li havas unumonatan kontrakton kun la radio-orkestro, kaj poste li partoprenos en popolkanta spektaĵo, kiu rondiros tra la tuta lando. Tion mi eksciis per Sonja.”

“Interese, kion vi ĵus diris!”

“Interese? Kial? Kio?”

“Roberto Sulavi laboras ĉe la radio, ĉu ne? Li eĉ havas respondecon pri parto de la programado. Ĉu ne estus ia ligilo inter Pitizazo kaj li?”