Ĉu li venis trakosme?/16

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
15 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
16
17

“Admiru!” diris Bob Sulavi.

“Mirinde!” Veronika Munzo ekstaziĝis.

Ili sidis supre de la monteto, kiu superstaras ĉe Valmu, ĉarma urbeto je kvardeko da kilometroj for de Valĉefa. La kunfluejo de Tjazo kaj Mikva, la pontoj, la malnovstilaj domoj vere aspektis juvele, kaj la montfono emfazis ilian belecon.

“Imagu al vi! Mi loĝas de jaroj vere proksime, kaj neniam venis ĉi tien!” ŝi diris.

Li ne respondis. Li ne povus. Vidi tian unikan junulinon ĉe tia unika pejzaĝo havis kvazaŭ paralizan efikon. Li komencis kompreni, kion la vorto paradizo signifas.

Por scii ĝin pli komplete, li ŝin ekkisis. Longa Hollywooda kiso. Li premis ŝin al si tiel forte, ke ŝi preskaŭ sufokiĝis. ‘Strange’, ŝi pensis, ‘kiel vora aperas amema viro al virino!’ Kaj ŝi aldonis al si: ‘Kaj eĉ pli strange, ke mi ŝatas esti vorata de li.’ Ju pli ŝi lin konis, des pli ŝi ŝatis lian... kiel difini? Estis io pura, naiva, tre juna, tre senkomplika en li. Kaj tion ŝi ege ŝatis. Ŝi sentis lin kiel fidelan hundon, kiel bonan sanan beston kun tre lojala koro. Estis apenaŭ penseble, ke tiu amema simplanimulo laboras por CIA!

“Ĉu vi permesus, ke mi spiru minuteton?” ŝi diris petole, liberigante sin. Ili ridis.

“La restoracio estas tute proksima”, li diris, montrante la vojon.

Dum ili paŝis tien silente, Bob sin demandis, per kiom da centimetroj li grandiĝis, aŭ ĉu simple li ne kreskis, nur liaj piedoj forlasis la grundon kaj li nun flugas? Kvankam verdire, koncerne la bruston, ne povas esti dubo: ĝi ŝvelas. Strange, kiel amo efikas al homo!

“Jen!” ŝi diris eksidante en la restoracio. Sed ŝi tuj denove ekstaris.

“Mi devas iri al la tualetejo, vi komplete fuŝis mian hararanĝon”, ŝi ridetis anĝele. “Ĉu ne, fripono?” ŝi aldonis, kaj ŝi pinĉis al li la longan pinĉotentan nazon.

Sur la seĝo apud li ŝi lasis sian mantelon. Kial, eble diros la leganto, noti tiun banalan detalon? Nu, ĉar el tiu banala gesto fontis gravaj konsekvencoj, pri kiuj, eble, neridemaj planantoj el la sekretaj servoj ankoraŭ nun babilas malantaŭ siaj kirasaj pordoj en Moskvo kaj Vaŝington.

Bob amis. Amante ŝin, li amis ŝiajn aĵojn. Kaj ĉar li amis ŝian mantelon, li prenis ĝin respekte por ĝin aranĝi iom pli bonorde, ke ĝi ne, pro rapidĵeta gesto, akiru aĉan faldon. Tion farante, li ion sensis, kio tiklis lian scivolon. Scivola li ja estis, kiel ni jam rimarkigis pri la fotokopiado, kaj al lia natura jam potenca sci-avido aldoniĝis la “ĉiam-ĉion-atentu”-reflekso de la trejniĝo por CIA.

Li rigardis. Estis eta zipo lerte kaŝita sub la randaĵo de pseŭdo-subŝtofo. Li ĝin malfermis. Enestis papereto. Al Bob ĝi efikis kiel ŝnureto horizontale streĉita inter du muroj ĉe la unua ŝtupo de malsupren kondukanta ŝtuparo, tiel ke oni ĉe ĝi stumblas kaj ostorompe falas kelen.

El paradizo, la sorto lin falpuŝis en inferon da turmentaj duboj, kontraŭdiroj kaj senespero. Tiu folieto ja enhavis unuflanke la ciferojn 66.01.62 (241) kaj dorsflanke serion da indikoj kun, ŝajne, datoj kaj numeroj, kvazaŭ temus pri bibliografiaj referencoj, kune kun du aŭ tri aliaj cifer-aranĝoj, kiuj povus aperi kiel fakturnumeroj aŭ io simila.

Iu alia estus trovinta ĉion ĉi plej normala, sed Bob estis sekreta agento. Kaj antaŭ nelonge, unu el liaj “kontaktoj”, kiel oni diras spionĵargone, parolis al li pri nova kodo de la ĉefa malamiko, laŭ kiu la persono, al kiu mesaĝo estas destinita, enkodiĝas kiel parenteza numero sekvanta la ciferojn 66.01.62 (tiel ke la tuta afero aspektu kiel telefonnumero), kaj la teksto mem de la mesaĝo maskiĝas en kodo, kiu prezentiĝas kiel serio da referencoj. Ne povis esti dubo. Veronika, en kaŝita mantelpoŝo, havis mesaĝon de aŭ al KGB.

* * *

“Rigardu tiujn du, ĉu ne komike?” prononcis Melania Georgido, tiu kara grandaĝa sinjorino, kiu, antaŭ ne tre longe, kaŭzis ĥaosajn sentojn en la publikopinio, ĉar, en tiu sama tago, kiam riveliĝis la morto de Rik Ospaci, ŝi konfuzis kun la realo plej fikcian programon de iu fora televida elsendejo. Ŝi ĵus enŝovis en la buŝon dikan pecon de sia kremkuketo, kaj iom de la abunda kremo estis fiksiĝinta sur la lipoj, kio devigis ŝin turni la kapon fenestren por ĝin diskrete forlangi.

Adela Gregor direktis la rigardon al la strato.

“Efektive”, ŝi diris ridetante. De la etaĝa tetrinkejo, kie la du maljunaj virinoj frandis siajn teon kaj kukojn, oni bone vidis la aŭtobushaltejon, kaj tie staris la komika duopo. Ĝi konsistis el longakrura longbrakulo, kiu tenis sin iom kline, kvazaŭ li sopirus esti pli eta ol naturo lin programis, kaj el plaĉvizaĝa mezkreskulo, kiu neniel altirus la atenton, se li ne reliefigus la troajn alton kaj maldikon de la alia junulo, apud kiu li staris. Dum la unua gestis plej nerve, la dua restis trankvile senmova. Apenaŭ percepteble li levis la ŝultrojn.

Ke Joĉjo gestis ekscitite, estis tute nature, se konsideri la faktojn. Kaj ke Stefano ne respondis aliel ol per ŝultrolevo, ne estis malpli nature, ĉar li ne sciis, kion respondi.

“Ŝi furiozas,” Joĉjo diris, “sed mi tamen ne rezignos pro ŝi!”

“Ho, via Lizabeta...” Stefano iom lace komencis, kaj li dankis la ĉielon, ke ĝuste tiumomente alvenis la buso, tiel ke li ne devis trovi finon al la frazo tujtuj.

Ambaŭ knaboj enbusiĝis.

“Kio pri Lizabeta?” Joĉjo demandis kun tono preskaŭ defia.

“Nu...” Stefano diris ŝanceliĝe. La sentimentaj problemoj de Joĉjo neniam estis simplaj, kaj lia kunulo ne sciis, kiamaniere elturniĝi. Li ŝatis Joĉjon kaj ne deziris ofendi lin, sed sentis sin devigata ion diri. Li aŭdis sin paroli iom pli krude kaj sincere ol li volis:

“Aŭ vi vere amas ŝin, ne povas vivi sen ŝi, kaj restos en Valĉefa, aŭ vi preferas vojaĝi, kaj foriros, sen zorgi pri ŝia grumblado, kiukaze vi verŝajne ne tiom amas ŝin.”

“Ho jes, mi amas ŝin!” Joĉjo respondis kun fervoro, kiu igis Stefanon pensi: ‘Jen li ree teatras al si.’

“Do ne estas problemo. Se vi ŝin amas, vi deziras plezurigi ŝin kaj esti apud ŝi. Ambaŭ aferoj signifas: rezigni la vojaĝon.”

“Sed, Stefano, imagu al vi: senpaga krozado sur la Kariba Már! Vizito de insulo post insulo! Trinidado, Barbados, Martiniko, ĉu tiuj nomoj ne kantas al vi tra la tuta aním?”

“Ho jes, ili min allogas. Tiagrade, ke mi emus proponi alian solvon: vi restas ĉi tie por ne suferigi vian karan kaj sportaman Lizabetan, kaj donacas al mi vian vojaĝbileton.”

“Perfida mezetúl! Vi profitema senkorulo! Vi ne hezitus forlasi enketon, en kiun vi vin engaĝis, por ekspluati la fruktojn de mia gajno! Kiu gajnis la konkurson, ĉu vi aŭ mi? Kiu estas tiel talenta elektronike, ke li trovis al la problemo la plej bonan solvon el la tuta kontinento, ĉu vi aŭ mi? Estus tro facile. Vi eĉ ne abonas la revuon, nek sciis pri la konkurso. Kaj nun, kiam mi faris la tutan laboron propraŝvite, jen vi alvenas, kaj grandsinjore pretas helpi min forrabante mian premion. Fi, vi min naŭzas, vi senmorala moruo!”

Stefano ĝemspiris.

“Mi volis nur helpi”, li preskaŭ balbutis, eksciinte, ke lia humuro ne estis ĉi-kaze el la plej delikata speco.

“Se mi rezignos, la krozadon ĝuos tiu, kiu alvenis dua sur la gajnolisto”, Joĉjo plende prononcis.

“Tiel ke jen ni staras ree antaŭ la sama dilemo.”

“Jes. Se ŝi nur konsentus forlasi sian oficejon, mi pagus por ŝi kunvojaĝon.”

“Ĉu tiom da mono vi havas?”

“Mi pruntus”, Joĉjo diris iom dube.

“Vi scias,” Stefano vortis kun tono filozofa, “kiam oni hezitas inter du decidoj, kaj sentas sin tirata samforte ambaŭflanken, la plej bona sistemo estas ŝanci je kapo aŭ dorso. Ĉu vi havas moneron?”

“Moneron?” la maldika junulo ripetis kvazaŭ sonĝe. “Ĉu vere vi...?”

“Jen!” Stefano tiris el la poŝo moneron. “Kapo: Valĉefa; dorso: la insuloj. La moneron ĵetu vi.”

“Ĉu saĝe...?” Joĉjo mollipe diretis, kaj kvazaŭ en stato hipnota li supren ĵetis la moneron. Ĝi falis sub la seĝon.

“Kio estas?” Stefano demandis, dum lia kunulo kurbiĝis por ĝin serĉi.

“Kapo: mi foriros!” li diris triumfe.

“Kaj kio pri Lizabeta?” la alia demandis.

“Ŝi grumblu!” Joĉjo respondis, kaj sentiĝis, ke lin plenigas tute freŝa kuraĝo.

Stefano taksis pli saĝa ne rimarkigi, ke la decido estis “kapo: li restos en Valĉefa”. Joĉjo evidente preferis la krozadon. Sed io Stefanon tamen tiklis:

“Kaj la enketo?” li scivolis.

“Mi revenos”, Joĉjo profetis, kaj li eliris el la buso.