Ĉu li venis trakosme?/17

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
16 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
17
18

“Ho, Jano! Rigardu!”

“Jes,” distriĝe respondis la polica detektivo plu ĝuante la bildostrion Asteriks kaj Kleopatra, “kio estas?”

“Vidu!” Ĝoja leviĝis kaj venis apud lin.

Ŝi metis sub liajn okulojn malnovan numeron de revuo pentrarta. Ŝia fingro montris portreton.

“Diable!” li ekkriis. “Li multe similas la ulon sur la foto. Kiu li estas?”

“Gido Verstrata, la pentristo, kiu posedas la lignodomon ĉe Rafunja. Sur ĉi tiu portreto, li estas 25 jarojn pli juna.”

“Dudek kvin jaroj ŝanĝas figuron! Nun li havas ventron de ĉefkuiristo. Mi ne estus rekoninta lin. De kie vi ricevis tiun revuon?”

“Mi prunteprenis ĝin el la biblioteko. Mi plu konservis la ideon provi verki intervjuon kun tiu artisto malgraŭ la admono de s-ino Pergame.”

“Efektive estas la ulo de la foto pri la du drinkemuloj, kiun ni posedas dank’ al Pitizazo. Sed kiun signifon povus havi tiu foto? Ĝi ne povus esti ĉantaĝa: ili faras nenion kondamnindan, nur drinkis gaje kaj zigzagis sur arbara vojeto.”

“Ni ne komprenas nun la signifon, sed signifo certe estas. Almenaŭ nun ni scias, ke estis ia intereso de Ospaci al li. Se ne, li ne konservus tiujn fotojn.”

“Ej! La tuta artikolo estas pri li!”

“Jes, mi prenis ĝin precize por prepari min al diskuto kun li, ke mi ne eraru pri gravaĵoj.”

“Ĉu la artikolo estas interesa?”

“Mi apenaŭ komencis legi. Oni rakontas, ke li naskiĝis en Sanktavalo, studis en la Valĉefa Arta Lernejo, ktp ktp.”

“Ĉi tie en Valĉefa li studis, ĉu? Tio donas al mi ideon. Morgaŭ mi iros al la Arta Lernejo kun la fotoj...”

* * *

“S-ro Kirilenko?”

“Estas mi. Kiel mi povas al vi servi?”

S-ro Kirilenko, 63-jara, havis flavan pergamenecan haŭton kun multegaj sulketoj, kio aperigis lin pli aĝa. Li estis tre malgrasa, kaj Karal havis la malagrablan impreson paroli al skeleto, kiu, konsidere al deco, vestis siajn ostojn per haŭto. Li verŝajne estis ne tre sana. Izabela, la polica referencistino, rekomendis al Karal sin turni al s-ro Kirilenko, ĉar li estis fama pro sia bona memoro kaj sekretariis en la belarta lernejo jam kvardekon da jaroj.

Karal prezentis sin kaj montris la fotojn ricevitajn de Pitizazo.

“Mi bone rekonas ilin”, tuj diris s-ro Kirilenko. “Amuza foto, ĉi tiu, kie li enbuŝigas la botelon. Ho jes, li estis tia, kaj ĉiam vestis sin per simila stranga jako kaj larĝranda ĉapelo. Li probable volis aspekti artiste. Li estis gajulo. Kaj talenta homo. Mi min demandas, ĉu li konservis sian gajecon, nun kiam li iĝis fama kaj riĉa. Tiutempe neniu ŝatis lian stilon, kaj nun ĉiu juna sentalenta pentremulo volas lin imiti. Stranga mondo, ĉu ne?”

“Ĉu li kelkfoje revenas saluti vin?”

“Neniam, sinjoro, kaj mi tion bedaŭras. Ofte estas tiel. Kiam homo vivas en mizero, li estas bonulo. Gido tiutempe ne havis monon, sed estis ege helpema kaj malavara. Nun kiam li fariĝis fama, ni por li ne plu ekzistas.”

“Kaj ĉu ankaŭ la alian viron vi konas? Tiun kun la tute ordinaraj vestoj.”

“Ho jes, certe. Estas Ronaldo.”

“Ronaldo?”

“Ronaldo Verostrata, la kuzo de Gido.”

“Ĉu Verostrata?”

“Jes, laŭdire okazis misskribo de iu naskiĝakta oficisto, tiel ke unu parto de la familio fariĝis Verstrata kaj la alia Verostrata.”

“Kiel vi konas lin?”

“Ankaŭ li studis ĉi tie. Sed talenton li ne havis, kaj li forlasis pentradon.”

“Por kio?”

“Tion, sinjoro, mi tute ne scias. Li neniam revenis ĉi tien, kaj mi neniam aŭdis pri li, kiel fakte pri la plimulto el tiuj, kiuj pasas ĉi-lerneje. Malofte iu famiĝas kiel Gido Verstrata.”

* * *

La malvarmaj okuloj de Laŭra Pergame fiksiĝis sur Jano.

“Kion vi deziras?” ŝi demandis, kaj estis io acida en ŝia voĉo.

Jano decidis ŝin flati. Li bombaste emfazis ŝian famon de pentrarta fakulino, speciale sperta pri moderna arto kaj pri talentuloj kiel Gido Verstrata. Li akcentis ŝian erudicion. Li substrekis, ke sendube nur ŝi povos helpi la policon kompreni la signifon de la misteraj fotoj. Ŝajnis al li, ke la flato efikas.

“Ho!” ŝi diris enmanigante la fotojn. “Ĉi tiujn ni neniam vidis.” Kaj ŝia frazo sonis kvazaŭ la sorto agis ofende al ŝi konservante dum jaroj similajn fotojn for de ŝia vido.

“De kie vi ricevis ĝin?” ŝi demandis kvazaŭ akuze.

“Ni trovis ĝin dum la esploroj, kiujn ni faras kadre de la enketo”, Karal respondis neresponde. “Ĉu vi konas tiujn sinjorojn?”

“Tiu estas Majstro Verstrata, la fama pentristo, kiam li estis junulo”, ŝi diris. “La alia...” Ŝi hezitis. Jano rigardis ŝin per akraj okuloj.

“Ĉu vi povas diri al mi, kiun rolon tiu foto ludas en via enketo? Mi vere ne komprenas, kaj estas tre scivola. Ĉio, kio koncernas Majstron Verstratan, min ege interesas.”

“Mi bedaŭras, sed mi ne rajtas diri. La postuloj de enketo... Ĉu vi rekonas lin?”

“Ne. Estas strange, mi havas la impreson, ke mi jam vidis lin ie, sed ne persone, nur sur foto. Ĉu li eble famiĝis sur kampo, kiun mi ne konas? Aŭ ĉu mi vidis foton de li ĉe iu, kiun mi vizitis? Ne, ne. Mi estas stulta. Verŝajne mi neniam vidis lin. Li estas finfine banalaspekta viro. Da tiaj homoj oni vidas milojn sur la familiaj fotoj el tiu epoko.”

Nenion pli Jano tiris el ŝi. ‘Tiuj artifikaj virinoj ne helpas enketiston’, li pensis elirante al la strato. Kaj kiel bubo aĉhumora, li piedfrapis plastan botelon, kiu estis falinta el rubujo, kaj kiu ruliĝis malproksime sur la trotuaro.

* * *

Alvenante ĉe la lignodomo, Karal plian fojon miris pri la stranga ideo konstrui domon tiuloke. Sed – kiel diris Laŭra Pergame – kompreni artiston simpla homo ne povas, kaj ne por trovi respondon al tiu demando la polica detektivo supreniris.

Gido Verstrata lin akceptis ne tre gastame. Li havis antaŭtukon kovritan de bunta makularo, kaj la nekombitaj hirtaj haroj, la kreskanta barbo kaj la truitaj sandaloj kvazaŭ proklamis postulon vivi ekster la socio. Tiel aspektante, li tuj memorigis Janon pri la sur-fota viro trinkanta elbotele.

“Kion vi volas?” li urse grumblis.

“Mi ne ĝenos vin longe”, respondis la policano enirante sen atendi lian inviton, kiu povus neniam veni. Li montris la fotojn.

La pentristo esprimis egan surprizon.

“De kie vi havas tiujn fotojn?”

“Tio estas polica sekreto”, Jano respondis.

“Estas strange vidi foton de si, kiun oni ne konas mem. Ĝenerale, se homo fotas en simila etoso, li havigas al la koncernato ekzempleron, sed ĉi tiun foton mi neniam vidis.”

“Ĉu estas vi?”

“Ho jes, ne estas dubo. Ĉu vi ne rekonas min?”

“Vi estis multe pli juna tiam, sed efektive estas simileco.”

Sur unu el la fotoj, la pentristo tenis en unu mano la larĝrandan ĉapelon. Tiel vidiĝis liaj haroj, kiuj estis tiam same senordaj kiel nun, sed la fotita junulo esprimis ĉiutrajte gajecon, kio ege kontrastis kun la grumblema urso de hodiaŭ.

“Kie estis farita tiu foto?”

“Kiel diable mi scius? Ĉu vi ne vidas, ke tiumomente mi estis komplete ebria? Mi neniel povus memori la okazaĵon.”

“Ĉu vi scias, kiu estas la viro, kiu akompanas vin?”

Li ne hezitis.

“Ho jes. Estas Ronaldo, mia kuzo. Li studis kun mi en la Arta Lernejo.”

“Ĉu vi povus doni al mi lian nunan adreson?”

“Mi povas doni al vi du malprecizajn adresojn, la detalan vi serĉu mem, li estas ĉe unu el la du, escepte se li troviĝas en tute alia loko, kio estas ĉiam ebla.”

“Mi ne postulas, ke vi estu perfekte preciza kaj ekzakta, sed ĉia informo helpos.”

“Bone. Unu adreso estas: Amazonio, Sudameriko, kaj la dua: infero.”

“Kion tio signifas?”

“Tio signifas, ke Ronaldo foriris antaŭ dudek jaroj al Sudameriko por vivi kun la sovaĝuloj de Amazonio. Li trovis la civilizitojn neelporteblaj. Estis unu el tiuj naivaj idealistoj, kiuj kredas, ke ju pli sovaĝa la homo, des pli bona li estas. Mi supozas, ke lin trafis sago mortige. Eble oni nun honoras lian reduktitan kapon. Aŭ ĉu li nun estas riĉa financisto en São Paulo aŭ Asunción kun dikventra edzino kaj svarmo da infanoj...?”

* * *

“Kiel scii?” sin demandis Jano forirante. Nu, la polico havas rimedojn. Helpos la konsulejoj en Sudameriko, la pasporta servo ĉi tie, la transportaj kompanioj, la fiska administracio, ktp. Izabela kompleze entreprenos la necesajn esplorojn.

Efektive, kun sia kutima efikeco, Izabela agis kaj ricevis la respondojn. En 1954 Ronaldo Verostrata petis vizon por Brazilo, tien ŝipiris, kontaktis pro iu malagrabla afero nian konsulejon en Rio de Janeiro, kaj foriris al amazona sovaĝejo, kie li senspure kaj definitive malaperis.

Jano registris tiujn faktojn sen granda surprizo. Li pri tio interesiĝis nur pro kompleteco, aŭ pro tio, ke police enketi estas funde esplori sinsekvon da sakstratoj. Kaj tamen, dum li hejmen revenis tiuvespere, lin invadis, kvazaŭ obsede, stranga fantazia bildo: jen Ronaldo el Amazonio flugtelere atingas Rafunjan.