Ĉu li venis trakosme?/20

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
19 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
20
21

Estis unu el tiuj belaj tagoj, kiam la ĉielo lazuras sennube, la birdoj trilas tutgorĝe kaj ia malpezeco de la aero igas la homojn imagi, ke la zorgoj definitive migris for. En la tuta Sanktavalo la homoj ridetis al si reciproke, kaj la harmonia etoso estis tiel palpebla, ke al fremduloj atingantaj la stacidomon de Valĉefa tuj evidentiĝis, ke ili ĵus trafis paradizon.

Tamen, kiel, ho ve!, ofte okazas sur ĉi tiu nia tero, la edena atmosfero estis pure supraĵa, kaj serioza esploranto ne devis longe serĉi antaŭ ol renkonti gravajn signojn de streĉiĝo. Fakte, specialan streĉiĝan punkton prezentis per si la nun fama Rafunja.

“Ĉu ili interbatalos?” ĝendarmo Garvala demandis al kolego Polonez.

“Eble jes, eble ne”, respondis ĉi-lasta, kiu ne ŝatis erari.

“Kelkaj ŝajnas pli ol iom ekscititaj”, la unua taksis.

“Ĝis nun ili ĉefe vortas”, komentis la kolego, preferante faktojn al impresoj.

Efektive, “ili” vortis, vortadis, fojfoje eĉ vortaĉis. Kaj “ili” rigardis unuj la aliajn per nigraj rigardoj gravedaj je minaco.

“Ili” estis du grupoj. Ĉe unu flanko de la ebenaĵo staris la Raciula Societo, ĉe la alia la Klubo por Esploro pri Ne Identigitaj Flugantaj Objektoj.

“Senkonsidere al la postuloj de plej elementa racio, abomene ekspluatante ian mistikan bezonon, kiu kaŭras en la primitivaj tavoloj de la homa psiko ĉe individuoj ne evoluintaj...” sonis el unu flanko parolado.

“Nome de iu t.n. scienco, kiu uzurpas eksterajn kampojn kaj rifuzas humile agnoski la limojn de la homa scio, t.n. scienco, kiu pretendas juĝi eĉ tion, kion ĝi ne esploris...” eĥis el la alia flanko.

Tiun strangan ceremonion okazigis la fama artikolo en Tribún, kiu atribuis la morton de Verstrata kaj Pergame al eksterteranoj. La Raciula Societo bombaste anoncis, ke ĝi organizos kunvenon surloke, por ke ĝiaj membroj kaj ĉiuj ceteraj interesatoj povu mem vidi, ke pri la ĉeesto de kosmoŝipanoj troviĝas eĉ ne unu minimuma spuro.

Tuj la Klubo por Esploro pri NIFOj deklaris, ke ĝi piknikos en Rafunja, eĉ se nur por certigi, ke la “Raciuloj” ne forprenos indikaĵojn, kiuj povus ilin ĝeni. Kaj nun...

“Jen ili komencas,” ekkriis Polonez, “iu ĵetis ŝtonon.”

“Ne ŝtonon,” Garvala korektis, “ovon, ŝajnas al mi.” Ambaŭ ekkuris. La loko, kie naskiĝis la incidento, estis relative malproksima de la ĝendarmoj. Kiam ili alvenis, la batalo jam ŝtormis viglege. Ĉar ambaŭ partioj kunprenis piknikojn, ĵetaĵoj ne mankis. Legomoj, ovoj, fruktoj trafulmis la aeron de unu grupo al la alia. Verŝajne, la junuloj ambaŭgrupe kalkulis kun probabla alfrontiĝo kaj organizis sian piknikon konsekvence. Sed multaj aliaj aĵoj estis uzataj, ekzemple gazetfolioj buligitaj aŭ lignopecoj antaŭe kolektitaj por prepari fajron. Iuj boksis, kelkaj piedfrapis, multaj aĵĵetis, ĉiuj kriaĉis, jen insulte al la “malamiko”, jen ordone al la propraj trupoj, kiujn kvietigi la ĉefoj provis sensukcese. Ankaŭ al la ĝendarmoj ne prosperis aŭdigi sin.

Kaj jen subite tri aferoj okazis samtempe. Putra pomo trafis al ĝendarmo Garvala rekte sur la frunton, botelo atingis la kranion de viro, kiu fotis la scenon, kio igis lin fali, kaj ĝendarmo Polonez pafis ĉielen per sia pistolo.

La pafo agis mirige. Post unu sekundo, ĉiuj gapis mire al la ĝendarmo, silentaj, kvazaŭ paralizite. Polonez profitis la silenton por krii per voĉo densa je aŭtoritato:

“Sufiĉe! Ĉesu! Kaj bonvolu konduti kiel civilizitoj!”

Post nova silenta sekundo, ĝenerala zumado leviĝis, kaj jen iu knabo piedfrapis al alia, kiu rebate pugnis la makzelon de la unua.

Sed la etoso ne plu estis sama. Fortulo altkreska kun gigantaj manoj kaptis la brakon de la ĵus boksinta kaj diris “Haltu!” per tia impona voĉo, ke ĉiuj resilentis. Kaj en tiu senbruo lia impresa estra voĉo sonis: “Ĉesu! Ni jam sufiĉe amuziĝis!” Tiu rimarko estis tiel neatendita, ke la homamaso eksplodis per ekrido. Da streĉiĝo restis neniom.

“Sinjorino Karal!”

Ĝoja, kiu ĉeestis la kunvenon de la raciuloj kaj serĉis Stefanon, kiu sekvis la alian, abrupte turnis sin. Ŝin vokinta estis ĵurnalisto, kiun ŝi iom konis. Viro kuŝis apud li.

“Mia kolego ricevis botelon sur la kapon kaj svenis,” klarigis la ĵurnalisto, “li nun rekonsciiĝas, kaj verŝajne ne estas tre serioze, sed mi tamen ŝatus resti kun li. Ĉu vi baldaŭ malsupreniros?”

Ĝoja hezitis; ŝi intencis resti ĝis la fino.

“Vi povus fari al mi servon”, la gazetisto daŭrigis. “Ne plu okazos io ajn, vidu, venas fulmotondro, kaj multaj jam foriras.”

Ŝi rigardis al la ĉielo, kie du etaj nuboj montriĝis senminacaj, kaj al la ebenaĵo, kie grupoj diskutis kaj ne ŝajnis speciale pretaj formigri.

“Kiun servon?” ŝi demandis.

“Se vi bonvolus iri al la gazeta oficejo, transdoni ĉi tiujn filmojn, por ke ili rivelu la fotojn kiel eble plej rapide, kaj anonci, ke mi plej baldaŭ telefonos mian raporton, mi vere estus ege danka.”

“Konsentite,” diris malantaŭ ŝi voĉo junula, “sed nur kondiĉe, ke ni ricevu kompense ekzempleron de ĉiu foto. Ni ne volus malhavi eĉ momenteton de l’ ĵus travivita epopé, kaj la gazetoj ne publikigos pli ol po unu foton.”

“Stefano!” admonis Ĝoja riproĉe. “Ĉu vi ne kapablas plenumi servon senkompense? Mi hontas pri vi.”

La ĵurnalisto ridis.

“Ne severu, sinjorino Karal, li fakte tute pravas. Petro ĉi tie abunde fotis kaj malmulto el tio trafos la publikon. Estas promesite, knabo, vi ricevos la tuton.”

* * *

“Kio estas al vi, Kara-Karal? Ĉu via koro haltis?”

La policano ne reagis, tiel absorbita li estis. Stefano, Ĝoja kaj li jam kelkajn minutojn rigardis sinsekve la fotojn de la rafunja batalo, ilin transpasigante de unu al alia. La junulo stariĝis kaj iris malantaŭ la onklon.

“Ĉu ne estas ĝi?” ĉi-lasta demandis, perceptinte la movon de la nevo.

La junulo streĉis la okulojn. “Ĝi?” li ripetis kun demanda tono, sed li ne bezonis respondon. La foto, kiun Karal kontemplis, estis farita ekzakte de la sama loko kaj sub la sama lumo kiel la ‘ĉantaĝa’ foto trovita en la kolekto de Maks Pitizazo, kiu foto devigis la policon kaj armeon al tiom da vana serĉa fosado.

* * *

La ĵurnala fotisto klarigis tre precize, kie li staris, kiam li faris la koncernan foton. Ĉe la loko indikita sur la ĉantaĝa foto, policistoj fosis. Ĉi-foje, ili trovis.

* * *

“Ne, ne. Mi ne povas paroli tiel precize, almenaŭ ne tuj”, la nekropsia doktoro diris en la telefonon. “Kion mi diru? Estas viro, kaj li mortis antaŭ 15 aŭ 20 jaroj, aŭ 25, aŭ 30.”

Konstantas la milito inter la policanoj, kiuj bezonas precizan daton, eĉ horon, kaj la medicinistoj, kiuj timas, ke advokato ilin ridindigos tribunale, montrante, ke ili pretendis al troa precizeco.

“Tamen vin interesos grava detalo”, la nekropsianto aldonis. “Mankas falangeto ĉe la ringa fingro maldekstra. Saluton!”