Ĉu li venis trakosme?/22

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
21 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
22
23

“Arnoldo Kastrita, ĉu vere?” demandis Ĝoja. “Kia amuza nomo!”

“Ho, vi scias, en sonĝoj...” la edzo komentis dubeme.

“Kio alia estis? Ĉu vi memoras?”

“Ne. Nur ke temis pri la armeo, pri la demando, ĉu viro nomata “Kastrita” povas soldatiĝi, se konsideri, ke la armeo akceptas nur virojn. Estis apenaŭ sonĝo, nur sonĝa demando, sed ĝin akompanis tiu sento, kiun mi fojfoje spertas, ke jen mi sonĝas ion gravan.”

“Ŝajnas, ke via subkonscio vortigis dubojn pri via vireco. Estas eksterordinare, kiel vi viroj ĉiam timas iutage malkovri, ke vi perdis la viran identecon.”

“Tio estas via interpreto. Miaopinie, temas pri mia enketo, kvankam mi tute ne vidas, kiel la armeo povus rilati al ĝi.”

“Estas neniu Arnoldo inter la roluloj, ĉu?”

“Ne. Sed, strange, la nomo tamen ŝajnas elvoki ion...”

“Kaj Kastrita, pri kio tio pensigas vin?”

“Atendu, mi ekhavis kvazaŭ-ideon, sed... ve!... ĝi forflugis tuj kaj mi ne plu memoras. Incita afero. Kastrita? Ĉu tio aludus al Rik Ospaci? Ĉu subkonscie mi rigardus lin neviro, ĉar li estis ĉiurilate, ankaŭ sekse, abstinema?”

“Aŭ ĉu eble temas pri virino, kiu volus soldatiĝi? Simbole, tio signifus: virino, kiu volas agi vire.”

“La ino Pergame, ĉu? Laŭ la ekstera aspekto ŝi estas tre virina, sed mi imagas, ke en paro ŝi ludus superregan rolon. Estas io ordonema en ŝi. Ĉu eble tio povus esti simbolita per la nocio ‘armeo’?” Karal sonis dubema. “Se tiel estas, la sonĝo tute ne helpas min.”

“Ni serĉu alian direkton. Kion farus la armeo rilate al kastrita viro?”

“La armeo? Ĝi registrus la fakton ĉe la unua prisana ekzameno...”

Karal subite retenis la spiron.

“Jen mi havas ĝin”, li diris post kelksekunda silento. “En mia sonĝo la vorto ‘kastrita’ simbolas la perdon de fingroparteto.”

“La enterigiton de Rafunja vi aludas, ĉu ne?”

“Jes, la homon, kiun iu enterigis antaŭ multaj jaroj en la rafunja ebenaĵo, kaj al kiu mankas parto de fingrosto.”

“La tombo de la ĉantaĝa foto! Ĉu vi opinias, ke Verstrata tiun murdis, kaj ke Rik pro tio ĉantaĝis lin?”

“Kial ne?”

“Estus eble. Sed kiu estus la murdito?”

“Estas evidente, ĉu ne? Mi tuj kontrolos.”

* * *

Kiam li revenis hejmen tiuvespere, la respondo estis klara:

“Kiam la juna Gido Verstrata prezentiĝis al la unua kontrolo medicina de la rekrutekzameno, estis notite, ke falangeto de la maldekstra ringa fingro mankas al li.”

“Kaj kio pri la pentristo, kiu falis pasintan semajnon de la Rafunja-teraso, ĉu al li io mankis?” Ĝoja demandis, kvankam ŝi jam ne dubis pri la respondo.

“Ne. La viro, kiun mi trovis mortintan sur la rafunja ebenaĵo apud la korpo de Laŭra Pergame, havis tute normalan manon. Sekve, ne estis la vera Gido Verstrata.”

“Alivorte, la ulo, kiu iĝis milionulo vendante pentraĵojn, tiujn fakte ne faris mem, ĉu?”

“Plej certe. La tre talenta Gido Verstrata, kies originala stilo jam montriĝis en la belarta lernejo, mortis antaŭ du jardekoj kaj estis neleĝe enterigita en Rafunja. Li havis famon de homo kun giganta laborforto. Li verŝajne pentris kaj pentradis grandkvante. Kaj iun tagon, iu lin eliminis, prenis lian lokon kaj profitis de tiu abundega produktado.”

“Kiu?”

“Se mia sonĝo pravas, devas esti la kuzo. Sonĝante mi intermiksis la literojn – Arnoldo anstataŭ Ronaldo – kaj ankaŭ la virojn, ĉar ne al Ronaldo mankis parteto de fingro.”

Ĝoja lin rigardis kun aprobo, tamen ne senrezerva.

“Via teorio estas tute kohera”, ŝi diris. “Ronaldo ĵaluzis Gidon, kaj lin mortigis, li enterigis la korpon en la rafunja ebenaĵo, foriris al Sudameriko sub la propra nomo “Ronaldo”, tie aranĝis taŭgan malaperon, kaj reaperis ĉi tie sub la nomo “Gido”. Bedaŭrinde prezentiĝas serioza argumento kontraŭ tiu hipotezo: kial preni sur sin tiom da riskoj, se konsideri, ke tiuepoke, ja, Gido Verstrata estis nur eta pentristo tute nekonata?”

* * *

“Estas la kofro de Rik Ospaci!” ekkriis Jano Karal al la policisto, kiu akompanis lin. Ili traserĉis la apartamenton de Laŭra Pergame – rutina faro polica en simila kazo – kaj, kvankam ili esperis trovi interesajn lasaĵojn, ili ne antaŭvidis ion tiel gravan por la enketo.

“Mi tuj telefonos al Remon, ke li sendu iun por daŭrigi la serĉadon kun vi, kaj mi reiros al la oficejo por studi ĉi tiujn”, Karal diris montrante la dokumentojn en la kofro.

Legi ilin postulos multajn horojn, sed rapida trarigardo jam montris, ke tio ne estos tempo perdita. El tiuj paperoj kaj fotoj Rik aperis kiel majstra ĉantaĝisto. La tuta dosiero pri Kolombét troviĝis ĉi tie, kaj ĝi estis reputacimurda por la gazetdirektoro, kiu laŭ tiuj dokumentoj neniam hezitis akcepti monon por manipuli la informadon favore al tiu aŭ alia industriisto, aferisto aŭ politikulo.

Ne restis dubo ankaŭ pri tio, ke Rik Ospaci havigis al si belajn sumojn ĉantaĝante Gidon Verstratan. Kiel komenciĝis tiu profitdona afero, tion klarigis jena letero, skribita per mano imprese tremanta:

Estimata Sinjoro Ospaci,
Vi ne konas min, eble ŝajnos strange al vi ricevi leteron de nekonato. Mi estas baldaŭ mortonta. La malsano, kiu trafis min, ne plu lasos al mi, post kelkaj horoj, sufiĉan forton por plu skribi. Kaj tamen mi ne volas forlasi ĉi tiun mondon sen konfesi mian hontindaĵon, kaj tiun de aliulo, kies kulpecon mi profite ekspluatis. Mi konfidas tion al vi, ĉar vi estas konata kiel honesta ĵurnalisto, kaj ankaŭ ĉar vi estas fama kiel fotoamatoro speciale ŝatanta foti bestojn.
Ankaŭ mi dum mia tuta vivo estis ege entuziasma fotemulo, kaj mia plej ŝatata temo estis, kiel ĉe vi, sovaĝaj bestoj. Tiucele mi, la 27-an de julio 1954, kaŭris kun mia fotoaparato inter la pinarboj, kiuj troviĝas apud la vojo kondukanta al la t.n. rafunja teraso (vidu la ĉi-kunan skizon, kiu indikas, kiel oni atingas tiun lokon deirante de Malpáz), kiam alvenis du viroj al mi nekonataj, kiuj videble jam drinkis multege.
Unu, iom ridinde vestita, kun stranga malnovmoda ĉapelo kaj larĝega kravato pentrista, havis la manon sur la ŝultro de sia kunulo, kaj ambaŭ zigzagis sur la vojeto raŭke kantante obscenaĵojn. Ili formis tiel ridigan bildon, ke mi ne rezistis la plezuron fari pri ili kelkajn fotojn, kiujn mi sendas al vi ĉi-kune. Mi tiucele ilin sekvis, nevidate.
Ve! La komika marŝado finiĝis tragike: la ĉapelulo atingis la randon de la teraso, stumblis ĉe ŝtono kaj falis. Tiumomente li ne plu tenis la alian, kiu restis longe ĉe la apikaĵo, gapante. Mi estis tute proksima kaj povas certigi, ke li ne puŝis sian kunulon.
Mi pensis: “Ni devas rapide desupri, ĉar, kvankam estas multegaj ŝancoj, ke la falinto mortis, se pro mirakla hazardo li plu vivas, ni devas tuj aranĝi la flegadon.”
Ŝajnas, ke la tragika falo malebriigis la alian, kaj ke tiu sampensis kiel mi, ĉar li tuj ekiris malsuprenvojeton pri kies ekzisto mi antaŭe ne sciis. Li iris multe pli rapide ol mi, ĉar videble li perfekte konis la regionon, male al mi. Mi misvojis, perdis tempon, kaj kiam mi fine atingis la malsupran ebenaĵon, li jam kaŭris apud la korpo.
Mi intencis krii: “Jen mi alvenas helpi”, sed kion li faris, tio estis tiel neatendita, ke mi restis apude kaj kvazaŭ instinkte – mi nun ne bone komprenas kial – komencis fotadi lin, kvankam mi devis scii, ke tiam estis tro malhele por ricevi bonan rezulton. La pentriste vestito tute certe estis morta, kaj la alia komplete senvestigis lin, surmetis liajn vestojn, kaj vestis per siaj la forpasinton.
Tiumomente mi komprenis, ke tio estas unika okazo por ĉantaĝi. La viro foriris, sed ne laŭ la vojo malsupren. Tiam mi memoris, ke en la lignodomo supre de la Rafunja-teraso vivas kaj laboras pentristo. Dum la viro estis for, mi traserĉis la poŝojn de la falinto, aŭ pli ĝuste de la alia, ĉar nun la vestoj estis interŝanĝitaj, kaj prenis liajn paperujon kaj notlibreton. Tiel mi eksciis, ke mia baldaŭa ĉantaĝa viktimo nomiĝas Ronaldo Verostrata.
Mi atendis por kontroli, ĉu tiu sinjoro revenos. Kaj tio efektive okazis: li revenis kun pioĉo kaj ŝpato. Tute certe li ilin prenis el la menciita lignodomo. Li ekfosis.
Kiam la kavaĵo estis finita, la viro ŝovis en ĝin sian kunulon, reŝtopis la truon, kaj foriris. Eble mi devas mencii, ke ambaŭ viroj multe – preskaŭ frate – similis unu la alian. Ambaŭ estis kolosoj. Ne mi povus porti korpon tiel facile. Kiam mi estis certa, ke li estis for, mi faris fulmfotojn de la loko kaj notis retrovsignojn. Tiam, strange, mi konfesas, por homo decidinta ĉantaĝi, mi iris al la improvizita tombo, kiun li estis tre lerte maskinta per ŝtonoj kaj taŭge aranĝita tero, kaj mi preĝis. Ial, ŝajnis al mi nedece, ke tiu forlasu nian mondon sen ia ajn ceremonio.
Mi ne tuj entreprenis la ĉantaĝon. Mi unue faris enketeton por ekscii kiel eble plej multe da faktoj pri la falinta pentristo kaj pri la alia. Tiel mi estis informita, ke Gido Verstrata ĵus heredis astronomian sumon de riĉegulo, kiu jam aĉetis de li plurajn pentraĵojn kaj trovis lin ege talenta. La drinkado okazis por festi tiun tute neatenditan heredon. Mi eksciis krome, ke la alia estas lia kuzo, kiu ankaŭ havis pentristajn ambiciojn, sed al kiu talento (aŭ ĉu pli ĝuste laboremo?) grandparte mankis.
Kiam la falsa Gido Verstrata revenis el vojaĝo, kiun li tiuepoke faris, mi vizitis lin kaj prezentis al li miajn fotojn. Ekde tiam, mia financa situacio komplete aliiĝis...

Tiu dokumento igis Janon revadi. “Kia ironio”, li pensis, “ke la unua ĉantaĝisto de la falsa Gido elektis por siaj riveloj homon faman pro sia honesteco kaj anima pureco, dum fakte tiu estis ne malpli aĉe profitema!”

Li ne plu dubis, ke la morton de Ospaci kaŭzis ĉantaĝviktimo, sed el ĉiuj koncernatoj, kiu puŝis lin abismen?