Ĉu li venis trakosme?/24

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
23 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
24
25

La sekvantan tagon, je la kvina posttagmeze, dum Karal, ĵus reveninta al la policejo, eklegis leteron ricevitan de la notario – ĝi skribe konfirmis la informojn donitajn en la notaria kabineto: s-ro Viljemín estis tre ordema persono, kiu ĉiam konfirmis letere la enhavon de konversacioj, se ne estis speciala kaŭzo tion eviti – en tiu preciza momento, en alia parto de la urbo, virino preskaŭ ŝtelmove eniris preĝejon.

Ŝi ne estis speciale fervora piulino, multe mankis ĝis tio, sed ŝi nepre bezonis paroli kun iu, kaj tiu sopiro al vera konfidenculo revekis memorojn el ŝia katolika infaneco: kio estas dirita ĉe la konfesa sakramento, oni al ŝi tiam diris, tion la pastro ne perfidos, eĉ sub torturo aŭ sub minaco de morto. Ŝi do unue telefonis al la paroĥo Sankta Monika por certiĝi, ĉu pastro Varga povos aŭskulti ŝian konfeson, kaj tiu jesis. Pastro Varga estis fama en la tuta Valĉefa kiel samtempe bonkora, indulgema kaj ĝisfunde fidinda homo.

“Patro,” ŝi murmuris, volvante buklon ĉirkaŭ fingro de la maldekstra mano, “mi faris..., mi..., estas terure..., mi ne plu povas elporti...” Kaj ŝi kompatige ekploris.

* * *

Ekstreme malofte Karal havis okazon rilati kun la eklezia hierarkio, kaj kiam la telefono anoncis, ke la sekretario de la episkopo urĝe deziras vidi lin, li sentis sin pikita de forta scivolemo.

La sekretario estis altkreska homo kun sulkita vizaĝo kaj okuloj rivelaj pri profunda laceco. ‘Jen homo, kiu ne sufiĉe dormas’, Karal pensis rigardante lin eniri.

“Sinjoro Karal,” la viro komencis per resona voĉo, “mi venas komisie de lia episkopa moŝto.”

Jano nur silente kapjesis.

“Temas pri la morto de s-ro Verstrata kaj de s-ino Pergame...”

“Ĉu?” Karal diris supriziĝe. “Kiel do nia episkopa moŝto rilatas al ĉi tiu afero?” li demandis.

“Temas pri la konfessakramento. Vi scias, ke la konfesa sekreto estas absoluta, ĉu ne?”

Karal denove kapjesis senvorte.

“Nu, kion mi estas petita diri al vi, tion ni eksciis per konfeso. La persono, pri kiu temas, longe diskutis kun la konfesprenanta pastro. Li aŭ ŝi volas, ke vi sciu ion, sed ne kiu li aŭ ŝi estas. Laŭ la konfespreninto, tio estas pravigebla ĉi-kaze.”

‘Mankis nur tio,’ pensis Jano, ‘ni scios ĉiujn detalojn pri la krimo, escepte de la ĉefa: kiu kulpas?’

“La pastro estis tre embarasita kaj konsultis la episkopon, kompreneble sen malkaŝi la nomon de la koncerna persono. Monsinjoro Gabriel decidis, ke vi ricevos la aluditan informon, sed nenion alian. Cetere, nek li nek mi scias, pri kiu temas, kaj ankaŭ la konfespreninta pastro ne konas la personon, kiu konfesis al li.”

‘Pli kaj pli helpe’, la policano pensis, kaj li ĝemspiris, kio vekis rideton sur la aliula vizaĝo.

“Mi komprenas, ke ne estas agrable aŭdi tian antaŭparolon,” la episkopa sekretario diris bonhumore, “sed jen la fakto, kies signifon mi cetere tute ne komprenas. Mi estis instrukciita diri al vi nur tion, ke... Mi legos al vi la ekzaktan frazon, kia mi ĝin notis”, kaj li tiris el sia poŝo notlibreton, kiun li rapide foliumis. “Jen. La konfesanta persono diris: Mi solene atestas, ke okazis daŭro, dum kiu nur s-ro Verstrata kuŝis morta funde de Rafunja. La mesaĝo, kiu estas tre grava por vi do estas: dum iu periodo, s-ro Verstrata estis sola – mortinta – piede de la klifeca rokmuro. Kaj nun, sinjoro Karal, mi petas vian pardonon, sed mi devas foriri. Mi mem scias nenion pli, kaj la mesaĝo surprizas min ne malpli ol vin, bonvolu min kredi.”

* * *

“Stranga historio, ĉu ne, Ĝoja?”

“Efektive,” ŝi murmuris, “uzi religiaĵon por defendi ĉe la polico siajn hered-interesojn ne estas ofta procedo.”

Ili estis preskaŭ solaj en la naĝeja trinkejo, kie ili sidis babilante, ĝuante la plaĉan fizikan lacon, kiun kaŭzas ĵusa korpa ekzercado.

“Mi devos pripensi, kion ĝi implicas. Sed vin certe interesos alia afero, kiun mi ekkonis dank’ al policaj raportoj el Kastelomara kaj Akvoviva, kaj ankaŭ al esploroj faritaj de Izidoro en Malpaz.”

“Ĉu fine klariĝas la aŭtospuroj, kiujn vi trovis proksime al la Rafunja-teraso?” ŝi demandis, prenlevante bantukon, kiu estis glite falinta sub la seĝon de la edzo.

“Ne. Tiuj spuroj kondukas nin nenien. Unu speco atribuiĝas sen ebla eraro al la aŭto de Rik, kiun ni retrovis en Malpaz, kaj la alia rilatas al neniu suspektato.”

“Eĉ ne Laŭra Pergame, ĉu vere?” Ĝoja prononcis kun preskaŭ malica esprimo.

“Ne. Eĉ ne ŝi. Verŝajne tiuj spuroj neniel koncernas la Ospaci-aferon.”

“Se ne pri la spuroj, pri kio do temas viaj policaj raportoj?”

“Pri Verstrata. Aŭ, pli ĝuste, pli lia duobleco. Li organizis sian vivon laŭ du personecoj. Kiam li estis en sia lignodomo, en Valĉefa, en Malpaz, li aranĝis sin al la fama aspekto de la fama pentristo: malpuraj vestoj, haroj senordaj, kreskanta barbo, pantalono ĉiam preta fali de sub la dika ventro, ktp. Vera originalulo, kiun neniu povus pretervidi. Sed kiam li estis en Kastelomara, en Akvoviva aŭ en alia loko, kie li ĝuis sian riĉon kaj ne bezonis komedii je pentristo, li aspektis tute aliel. Li surhavis kompleton da vestoj fasonitan por aperigi lin pli maldika, li estis freŝe razita, kaj kombita kiel civilizulo, li ornamis sin per bela ĉemizo kaj sobra kravato, li havis okulvitrojn... La alivestado tiagrade ŝanĝis lin, ke neniu povis diveni, ke tiu distingita elitulo kaj la sovaĝaspekta urso estas unu kaj sama persono!”

“Interese. Kion tio ŝanĝas en la enketo?”

“Estas tro frue por diri. Mi provos mediti pri la implicaĵoj. Sed ni ne havu iluziojn. Eble tiu novaĵo montriĝos senutila.”

“Tamen, ĝi estas interesa...”

Ĝoja sin interrompis, dum juna kvaropo bankostuma pasis preter ili. Ŝi ĝin rigardis, kun ia envio al la beleco de tiuj junaj korpoj – la du knabinoj eĉ ne havis unu uncon da graso – kaj ŝi ne rimarkis la amuziĝan rigardon, kiun Jano ĵetis al ŝi.

“Dum ni parolas pri policaj raportoj,” ŝi rekomencis post tiu estetike taksa paŭzo, “ĉu vi havas tiun de la fotografo pri la foto kun eksterterán?”

“Ha jes! Mi forgesis ĝin mencii al vi. Estis du fotoj, ĉu ne? Unu simple estas fuŝita kliŝo, kiu hazarde povus elvoki tre intensan blue blankan lumon meze de Rafunja. La alia, kiu montris strangan estaĵeton, estis farita verŝajne kun la helpo de infano aŭ de nano, plus ia optika truko. Ni supozas, ke Rik foje konsideris uzi ilin en sia propagando, kaj poste rezignis, ĉar ne sufiĉe konvinkaj. Li estis bonega fotisto, kaj sendube lin amuzis provi krei specialajn efektojn per sia fotoaparato.”

“Jes, tio ne mirigas min, mi atendis similan konkludon.”

Kelkajn metrojn for, la naĝemula kvaropo ial eksplodis per bruega rido. Ĝoja al ĝi ridetis, kvankam neniu el la grupo ŝin atentis.

“Kaj kion vi opinias pri la strangaj lumoj, kiujn multaj vidis, laŭdire?” demandis ŝia edzo.

“Mi ne prenas ilin serioze. Miskomprenataj naturaj fenomenoj, tute certe. Multaj eksperimentoj pruvis, ke oni perceptas grandparte laŭ tio, kion oni atendas, aŭ esperas, aŭ timas. Krome, personoj rakontas tiajn aferojn por senti sin interesaj, gravaj. Kelkaj sukcesas sin trompi mem, aliaj konscias pri la mensogo.”

Refoje la kvar junaj homoj ekridis. El la konfuza bruo aŭdiĝis la esprimo “etaj verdaj estaĵoj”, sekvata de nova ridego. Nur Ĝoja turnis la okulojn al ili dum Karal komentis serioze:

“Vi pravas. Stefano probable min trovos neallaseble skeptika, sed mi kredos je eksterteranoj nur, kiam mi frontos unu vizaĝ-al-vizaĝe...”