Ĉu li venis trakosme?/25

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
24 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
25
26

La kajojn laŭlonge de Tjazo, kie Stefano nun paŝis kun la manoj enpoŝe, pentris rozaj la okcidenta suno, kaj la beleco de la Granda Ponto antaŭ li estis reliefigata de tiu milda lumo sunsubira kvazaŭ fare de magia artisto.

La junulo fajfis. Li estis plene feliĉa. La vespero belegis, li rapidis al unu el tiuj bonegaj manĝoj, kiujn nur onklino Ĝoja kapablas kuiri, kaj li havis kun si dokumenton, kiun Kara-Karal nur povos ĝui avide.

“Hm! Kia aromo!” li diris enirante. Kaj li tuj iris kuirejen.

“Estu bonkora,” onklino Ĝoja flustris, “ne torturu lin! Vi sukcesis voĉi tiel mistere ĉe la telefono, ke via onklo fariĝis neelporteble nerva. Kaj li...”

“Ha, Stefano!” Jano interrompis envenante. “Ĉu vi refoje blufis por aspekti impona?”

“Via detektiva moŝto, mi ne permesus al mi”, ironiis la junulo.

“Ĉio estas preta”, Ĝoja intervenis. “Ni tuj ĉetabliĝu kaj vi rakontos al ni dum la manĝo, ĉu konsentite?”

“Bone, bone, mi ne torture senpaciencigos vian karulon”, Stefano diris kun tono de favordonanto. “Mi opiniis, ke por fariĝi policano, necesas havi ŝtalajn nervojn kaj neelĉerpeblan stokon da pacienco, sed mi videble eraris.”

“Grrr!” moke sovaĝis la onklo.

“Ne nur senpaciencajn, eĉ agresemajn oni elektas! Nu, nu, nu. Kia dekadenco! Kiam mi estis juna, policanoj sciis regi sin. ‘Eĉ ne unu muskoleto sur lia vizaĝo moviĝis’, oni diris pri ili epopeante iliajn heroaĵojn. Nu, nu, nu, nu. La socio ne plu estas, kia ĝi iam estis. La gardantoj de l’ publa bonordo – pardonu, detektiva moŝto, mian sanktavalaĵon, mi volis diri ‘publika bonordo’ – perdis la animan forton, kiu igis ilin famaj tra la mónd.”

La triopo sidiĝis ĉetable.

“Ĉu vi aŭdis tiun muknazulon blufi pri sia aĝo?” Karal demandis la edzinon. “Ĉu vi aŭdis lin diri: ‘kiam mi estis juna’? Tute certe li simile blufas pri la gravega informo, kiun li anoncis al ni.”

“Tute ne, Kara-Karal,” la junulo rebatis, “kaj mi havas ĉi tie la dokumenton.” Li tiris paperon el poŝo.

“Kio estas?” Karal demandis serioziĝe.

“Letero de Joĉjo.”

“Ha! Kiel li fartas?” Ĝoja diris. “Ĉu plu sur la kariba maro?”

“Jes, li ŝipas riĉule de insulo al insúl, kun ĝusta ĝua ĝój.”

“Kion li faras en la Antiloj?” Karal scivolis.

“Onklo! Vi polico ĉiam mirigos min. Kian procedon vi uzas por ĉiam sukcesi esti tiel perfekte neinformitaj? Vi vere havas specialan talenton por eviti, ke la plej famaj famoj trafu vin!”

Jano ridis, sed ne tute ride.

“La tuta urbo scias, ke Joĉjo gajnis la unuan premion ĉe internacia konkurso pri elektroniko. Necesis solvi delikatan teknikan problemon, kaj prosperis al li.”

“Kaj la premio estis antila krozado”, klarigis Ĝoja.

“Ni policanoj estas eĉ pli stultaj ol vi imagas,” Jano diris, kaj ŝajnis, kvazaŭ vera humilo trasorbigus lian frazon, “ĉar mi tute ne komprenas, kiamaniere kariba Joĉjo povas sendi informojn utilajn al ni ĉi tie.”

“Sendube vi tro laboris lastatempe”, lia nevo respondis. “Mi ne rekonas vian kutiman viglan menson kun ties fama fulma komprenemo. Fakte, estas tute simple, li rakontas aferon, kiu okazis antaŭ lia foriro.”

“Kion?” streĉe unuvortis la onklo.

“Jen”, Stefano diris, kaj la unuan fojon lia voĉo plene seriozis. “Joĉjo aŭtomobilis per la veturilo de sia patro en Malpaz la 6-an de majo ĉirkaŭ la 8-a vespere...”

“Tio estas la tago, kiam mortis Verstrata kaj Pergame!” ekkriis la detektivo.

Stefano paŭzis kun la evidenta deziro intensigi la scisoifon.

“Feliĉe”, li fine daŭrigis, “la placo estas tre bone prilumata. Mi parolas pri la Platana Placo, kie li pasis. Kaj jen li vidis nenion alian ol...”

Li denove sin interrompis, pli kaj pli incite.

“Diru rekte, korpo de porko!” Karal preskaŭ koleris.

“...la aŭton de Bob Sulavi.”

“Ĉu li estas certa?”

“Jes, vi tuj vidos. Cetere, ĉu vi ne memoras, ke la kontraŭspiona ulo donis al ni precizan priskribon pri la aŭto kune kun ties platnumero?”

“Efektive. Kaj poste?”

“La veturilo estis haltigita, sed Sulavi sidis ĉe la stirrado. Joĉjo trovis tion stranga kaj decidis observi, kio okazos. Bedaŭrinde, li ne povis trovi lokon por restigi sian aŭton. Li rondiris la placon, serĉe al libera loko, kaj kiam li revenis tien, kie antaŭe staris la veturilo de Sulavi, ĉi-lasta estis for. Joĉjo akcelis kaj tuj vidis la aŭtomobilon. Li decidis sekvi ĝin.”

“Kien li iris?”

“Al Rafunja.”

Ŝvebis momenta silento.

“Kien?” Jano ripetis, kvazaŭ li estus aŭdinta malbone.

“Al Rafunja. Bedaŭrinde estis nokto. Tie Sulavi perdiĝis en la naturo, t.e. Joĉjo ne sukcesis lin sekvi.”

“Domaĝe, sed tamen tio estas tre grava. Kioma horo estis?”

“Li skribis, ke estis la 20:47, kiam li eliris el la aŭto tie supre. La precizan horon li notis, kiel detektivo/spiono tute konscienca.”

“Ĉu li scias, kiom da tempo Sulavi tie restis?”

“Ne, ĉar Joĉjo devis reiri hejmen. Li devis prepari siajn pakaĵojn, ĉar jam la sekvantan matenon li forflugis al Trinidado, kaj li timis, ke liaj gepatroj maltrankviliĝos pro lia foresto. Li ne havis tempon telefoni, ke li sekvas Sulavin, kaj tie supre kompreneble ne troviĝas telefonbudoj. Li do decidis reveni Valĉefan. Sed tio ne estas ĉio.”

“Kio pli?”

“Li estis veturanta senlume por ne tiri al si la atenton de Sulavi. Estis sufiĉe luma nokto. Alvenante supre, li vidis de malproksime, ke Sulavi haltas kaj mem lasas la aŭton ĉe la enirejo de vojeto iranta en la pinarbaron. Nu, post kiam li vane serĉis Sulavin, revenante al sia aŭto, li ekvidis iun alian.”

“Kiun? Ĉu iun konatan?”

“Jes, Veronikan.”

“Diable! Sed ĉu li estas certa?”

“Jes, li bone rekonis ŝin. Li siatempe funde studis la foton ĉe la enmura monkaŝejo, kaj Veronika Munzo tie sub la brila luno faris ekzakte la saman geston volvante buklon ĉirkaŭfingre.”

“Ankaŭ ŝi do tie estis! Ĉu kun Sulavi?”

“Ne. Ili ne estis kune, kiam li ŝin vidis. Cetere, estas ŝia malamiko ĉu ne?”

“Ĉu ili vidis Joĉjon?”

“Li estas certa, ke ne. Li zorgis, ke ili ne konsciu pri lia ĉeesto, kaj Joĉjo tiom legis da spionromanoj, tiom ludis indianojn, ke li kapablas sekvi iun laŭspure kaj tute ne perfidi sin. Eble pro troa singardo li ne sukcesis sekvi Sulavin. Domaĝe, ke li devis forveturi, ĉu ne?”

“Kaj kion Joĉjo opinias pri la morto de la pentristo kaj de ties edzino?” la onklino demandis streĉe.

“Joĉjo? Nenion. Li ne scias, ke ili mortis.”

“Kiel...?” ŝi komencis demandi, sed ŝi tuj komprenis.

“Efektive,” ŝi plu diris, “se li foriris la morgaŭon, li ne povus scii. La karibaj gazetoj certe ne raportis tiun afereton. Aŭ ĉu Verstrata estis tiel universale konata?”

“Mi ne scias, sed mi konas Joĉjon sufiĉe por diri al vi, ke li verŝajne tute ne legas gazetojn tie. Krome, mi ne skribis al li, ankaŭ ne liaj gepatroj, ĉar ni ne scias lian adreson. Li ŝanĝas la lokon ĉiutage, kaj li forveturis tiel kurege, ke li forgesis lasi al ili eĉ sian vojaĝplanon.”

“Feliĉe, ke li jam rakontis al vi ĉion letere.”

“Jes, li opiniis la aferon grava, ĉar Rik falis de la Rafunja-teraso, kaj estis ia rilato inter li, Sulavi kaj Veronika Munzo. Tial li nepre volis enmeti en la leteron kiel eble plej multe da akurataj detaloj.”

“Interesege, interesege!” Jano varmvoĉis. “Ni do nun scias, ke proksimume je la tempo, kiam Gido Verstrata kaj Laŭra Pergame mortis en Rafunja, surloke troviĝis niaj du spionoj! Tiu informo estas ekstreme valora, sed bedaŭrinde ne helpas! Al kiu nova vojo ĝi kondukos nin?”

“Al la solvo, eble”, optimismis Stefano.

“Eble jes”, Karal diris penseme.

* * *

Bob Sulavi gratis al si la nazon, gratis al si la harojn ĉe la nuko, rigardis siajn ungojn kun dubema esprimo, kaj fine levis la okulojn al Karal.

“Mi sekvis iun”, li simple diris.

“Kiun?” la detektivo demandis, kun tiu sia amik-ama tono, kiu stimulas konfidencojn.

“Eksterordinaran virinon.”

“...kies nomo estas...”

Li regratis sin ĉe-nuke.

“Veronika Munzo”, li fine diris levante la ŝultrojn.

“Kial vi ŝin sekvis?”

“Ĉar mi amas ŝin. Mi pasis tra Malpaz kaj vidis ŝian aŭton restigitan ĉe Platanplaco. Feliĉe troviĝis libera loko, kie mi povis meti mian, kaj observi. Mi hezitis, ĉu mi alparolos ŝin, kiam ŝi revenos al ĝi, aŭ simple ŝin sekvos... Mi decidis sekvi ŝin, ĉar... tio... Kiel bela ŝi estas!” li abrupte diris anstataŭ daŭrigi la frazon, kaj li profunde ĝemspiris.

“Ĉu longe vi atendis?”

“Mi ne scias. Ĉu jarcentojn? Ĉu sekundojn? Mi revis pri ŝi. Mi estis senpacienca, kaj mi estis ege pacienca. Mi farus ion ajn... Nu, jen ŝi elvenis el flanka strato kaj eniĝis en la aŭton. Mi veturis post ŝi.”

“Kaj kien vi iris?”

“Al Rafunja.”

“Kion vi faris tie?”

“Mi provis sekvi ŝin, sed ŝi elektis vojeton ne tre videblan... Estis hela nokto kun bela luno, sed ankaŭ multaj nuboj. Kiam nubeto pasis antaŭ la luno, subite fariĝis mallume. Tio okazis ĝuste, kiam ŝi ekiris la vojeton kaj mi ŝin perdis.”

“Kaj kio poste?”

“Poste mi vagadis serĉe al ŝi, sed ŝin ne trovis. Mi do revenis hejmen.”

“Post kiom da tempo?”

“Mi ne scias. Mi ne rigardis mian horloĝon. Mi travivis tion kvazaŭ sonĝe. Mi enlitiĝis kvazaŭ sonĝe. Kelkfoje mi preskaŭ min demandas, ĉu ne estis entute sonĝo. Ĉio estis tiel nereala! Mi estis en stranga stato, revema, kvazaŭ hipnota...”

“Kial vi ne informis nin, kiam vi eksciis, ke du personoj mortis teruran morton tie je proksimume la sama tempo?”

“Kiel mi povus scii pri la tempo? La gazetoj neniam diris, je kiu horo nek je kiu tago ili mortis: tio estas polica sekreto, aŭ polica nescio. Ĉu vere ili mortis tiunokte? Brrr... tio igas min frosttremi!”

“Kaj vi ne volus suspekti vian Veronikan, ĉu?”

“Prave, prave, sinjoro. Mi havis pri ŝia ĉeesto tie plej terurajn ideojn...”

“Kion vi suspektis?”

“Jes”, la alia respondis penseme kaj sensence, dum Karal miris pri la stranga lumo, kiu tiumomente briligis al li la okulojn. Kaj pli mallaŭte, kvazaŭ timante aŭdi la propran frazon, Bob aldonis:

“Rendevuon kun kosmoŝipanoj”.

* * *

Veronika Munzo montriĝis singarda.

“Verŝajne policanoj estas t.n. realismuloj. Vi do ne komprenos min”, ŝi diris.

“Ni havas menson eble pli malfermitan ol vi imagas”, rebatis Jano. “Klarigu do.”

“Fakte, estas simple”, ŝi ridetis. “Anino el la NIFO-Klubo anoncis, ke elkosma veturilo alteriĝos en Rafunja, mi volis iri kaj vidi mem.”

“Kiel ŝi sciis?”

“Ŝi ricevas mesaĝojn el la kosmo. Ŝi estis bona amikino de Rik.”

“Kiamaniere ŝi ricevas la mesaĝojn?”

“Telepatie.”

“Kiel ŝi nomiĝas?”

“La familian nomon mi ne konas. Ni nomas ŝin Lizabeta.”

“Ĉu vi vidis ion en Rafunja tiunokte, la 6-an de majo?”

“Ne. Mi vidis strangan lumon, sed kosmoŝipon ne vidis.”

“Kian lumon?”

“Mi estis en la pinarbaro, ŝajnis, ke ie tre proksime estas nekutima lumo, sed eble mi misperceptis.”

“Je kioma horo vi estis tie?”

“Mi alvenis inter la oka kaj duono kaj la naŭa.”

“Kaj kiom longe vi restis?”

“Tri kvaronhorojn. Mi intencis resti pli longe, sed mi stulte ne antaŭvidis, kiom malvarmos tie supre. Mi frostis kaj revenis hejmen. Eble la kosmoŝipo tamen venis pli poste. Mi ne scias.”

“Kie precize vi estis?”

“Mi momente perdiĝis inter la pinarboj, kaj tiam mi vere timis, ĉar misorientiĝi nokte en arbaro estas sperto tre angora. Sed bonŝance mi retrovis la vojon. Mi ĉefe estis sur la vojo de la t.n. teraso. Mi konsideris la ideon desupri al la ebenaĵo, kie laŭdire la kosmoŝipoj alteriĝas, sed mi ne kuraĝis iri tiun vojon dumnokte, ĉar estis al mi tre malvarme, mi do reveturis hejmen.”

“Ĉu vi vidis aŭ aŭdis ion, kio povus helpi al nia enketo pri la duobla morto?”

“Ne. Se jes, mi estus informinta vin. Okazis nenio speciala, dum mi estis tie supre.”

“Kial vi ne opiniis saĝa tamen sciigi al la polico, ke vi estis tie proksimume kiam tiuj du mortoj okazis?”

“Mi ne scias, kiam la mortoj okazis. Ĉu vi konas la ĝustan tempon?”

Karal ne respondis.

“Mi vidis nenion, aŭdis nenion, mi ne povus kontribui ion ajn al via esploro. Mi bedaŭras...”

Li forlasis ŝin.

‘Eksterordinare,’ li pensis survoje al la centra policejo, ‘fermitaj kiel ostroj ili estas. Eble ili diris la veron. Sed ankaŭ eblas ke...’