Ĉu li venis trakosme?/26

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
25 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
26
27

Eĉ kun la montoŝuoj ŝi sukcesas beli, Bob pensis, dum li paŝis malantaŭ Veronika laŭ kruta arbara vojeto. Alia persono, rigardanta de malantaŭe la junan virinon kun ŝiaj dorsosako, kruda pantalono kaj dikaj ŝuoj iom altakolaj, preskaŭ certe ne konsentus, kaj vidus en tia opinio plian pruvon, ke pasio blindigas. Sed amo estas amo, kaj ĝi ofte vidigas realan belon, kiu al neamantoj restas plene kaŝita.

“Via vico!” ŝi diris, direktinte okulon al sia horloĝeto, kaj ŝi deprenis la sakon. Bob surdorsigis ĝin.

“Ĉu ne laca?” li demandis.

“Tute ne. Sed la nuboj min zorgigas.”

Li turnis la kapon ĉielen. La tago, kiu komenciĝis senmakula, ŝajnis rapidi al fulmotondro.

“Damne!” li sakris. “Ĉu estas saĝe plu alsupri?”

“Mi dubas,” ŝi respondis, “sed alvali ne estus pli prudente. Ĉu vi konas la rifuĝkabanon de Grizalúp? Devas esti pli malpli je ĉi tiu alteco, sed kiel ĝin atingi mi ne scias.”

“Mi tuj rigardos, ni haltu momenton”, li diris prenante el sakpoŝo mapon kaj kompason.

Post unu horo ili ekvidis la lignan primitivan ŝirmejon. Komencis pluveti.

“Ni estas relative bonŝancaj, ke ne pluvis ĝis nun, sed ni tamen ne atingos la rifuĝejon antaŭ dek minutoj”, Bob komentis, dum li elsakigis la faldeblajn pluvbluzojn.

“Ĉu ni kuru?” ŝi proponis, sin kapuĉante.

Ili kuris. La pluvo fariĝis densa kaj peza, kaj apenaŭ ili puŝis la pordon de l’ kabano, jam tondro vibrigis la tutan montaron.

“Ĝustatempe!” ŝi vortis, kun tiu dolĉa rideto, kiu ĉiufoje fandis al li la koron.

Dum ili forprenis la pluvbluzojn, Bob pensis: Jen venis la momento. Li estis sugestinta tiun montan ekskurson kun la intenco krei favorajn kondiĉojn por konfesi al ŝi sian apartenon al CIA, demandi pri ŝia KGB-aneco, kaj decidi pri ilia estonteco. La decido estis firma en li, sed nun, kiam la tempo ĝin plenumi alvenis, speco de ŝtopa bulo formiĝis engorĝe, kaj li sentis sin senhelpa.

“Kial vi gapas al mi kiel vendota fiŝo?” ŝi demandis, kaj la humuraj okuloj pardonigis la ofendan frazon.

“Mi... flms... blk... e... e...” li balbutis.

“Ha jes! Mi komprenas, vi volas diri, ke vi amas min, ĉu ne?” ŝi interpretis, ĉerpante scion el precedencoj. Sed li energie kapneis.

“Kion? Ĉu vi ne amas min?” ŝi demandis duonpetole duonzorge.

“Jes, sed... gblks... umf...” La gorĝo ne malstreĉiĝis.

“Vi amas min, sed ne tion vi volas diri?”

Li ĵetis al ŝi rigardon de bonvola, sed senkonsila hundo. Fulmo sekunde lumigis la ejon, kaj ektondris.

“Se vi estas kvazaŭ paralizita laringe, tio signifas, ke vi volas komuniki al mi ion gravan, ĉu ne?” ŝi sugestis.

“Grv...” li respondis danke kaj kapjese. Li volis diri “grava”, sed nur “grv” eliĝis, kvazaŭ li parolus per hebrea aŭ araba skribo, senvokale.

“La grava afero pri vi kaj mi estas ke vi min amas kaj mi vin, sed ne tion vi klopodas pritrakti.” Ŝi paŭzis, dum rebruegis tondro.

“Do,” ŝi daŭrigis, “temas pri la dua grava afero rilata al ni, nome, ke vi estas kunlaboranto de CIA.” Ŝi diris tion, kvazaŭ temus pri la plej banala natura fenomeno, kvazaŭ ŝi dirus ‘strange, fulmotondro ĉi-sezone’, sed al li efikis tiel ŝoke, ke li ne sciis, ĉu li aŭdis ĝuste, aŭ ĉu fulmo ĵus trafis la kabanon. Tamen la ŝoko iom sanigis lian voĉparalizon.

“Ki... ki... kiel vi...?” li balbutis.

“Kian mienon vi faras! Ĉu la ĉielo falis al vi sur la kapon?” Ŝi ridis plengorĝe mirindan, arĝentan ridon.

“Kogobokogobo”, li elgargaris, sed li sentis, ke la povo paroli revenas. “Ĉu kadre de viaj KGB-funkcioj vi eksciis?”

Li atendis miron, eksalton, akran surpriziĝan komenton, eble eĉ furiozan aŭ humiliĝan reagon, sed ŝi nur ĵetis al li karesan, teneran rigardon, dum ŝi ameme murmuris: “Bob!”

Fulmo falis tiel proksime, ke skuiĝis la pordo, kaj ambaŭ retenis dum sekundo la spiron. Kiam ili reparolis, du voĉoj sonis samtempe.

“Vi do sciis!” la ina krietis.

“Ĉu mi faru kafon?” la vira proponis, kaj Sulavi komencis aranĝi lignon en la kameno.

Post nelonge ili ĝuis varmegan kafon kaj dikajn sandviĉojn. Similaj cirkonstancoj ĉiam akrigis la apetiton de Bob, kaj vidi lin manĝi efikis al ŝi imite.

La enkamena fajro, la pluvego ekstere, la plaĉa konsumo de l’ resto de l’ pikniko tagmeza kunformis etoson aparte taŭgan por konfidencoj, kaj tute nature, sen plua ĝeno, ili komencis rakonti unu al la alia sian spionan vivon. Al la sento de kor-ĉe-kora intimeco laŭgrade miksiĝis komforta senpeziĝo, kiu por ambaŭ valoris pli ol la plej riĉa diamantejo.

“Ĉu vi scias de longe, ke mi laboras por CIA?” li demandis.

“Jes. Unu el miaj ‘kontaktoj’ tion sciigis al mi. Kaj vi, de kiam vi konas mian kromlaboron?”

“Ekde tiu tago en Valmu. Mi vidis mesaĝon en via mantelo. Mi tuj rekonis la kodon.”

Maĉ, maĉ, maĉ, sonis la makzeloj, dum ambaŭ pripensis.

“Kion ni faru, viaopinie?” diris Veronika.

“Ni devas eliĝi, aŭ la vivo estos por ni nevivebla. Kial ne ĉion konfesi al la kontraŭspiona servo? Niaj scioj valoras, se ne monon, almenaŭ senpunecon. Mi estas certa, ke ili ĝin havigos al ni.”

“Sed ĉu niaj dungintoj ne volos nin likvidi?”

“Tion mi antaŭe opiniis, sed pripensu, kial ili farus tion?”

“Por instigi aliajn kunlaborantojn gardi sin kontraŭ simila perfido.”

“Ne estus tiel facile. Se ni konfesos, la kontraŭspiona servo tuj atentos pri eventuala akcidento aŭ malapero de unu el ni. Ĝi faros taŭgan enketon, kiu povus esti nur ĝena por la grandaj potencoj, kiuj varbis nin. Tiuj preferos akcepti, ke ili perdis du agentojn, kaj ili rapidos reorganizi siajn retojn por korekti niajn maldiskretaĵojn. Ne estus laŭ ilia intereso malaperigi nin. Se ni estus gravuloj, eble, sed fakte ni ambaŭ estis tre subaj kunlaborantoj. Ni ne scias ion vere danĝeran.” Kaj kvazaŭ por emfazi lian frazon, tondro longeĥe tamburis.

Veronika metis manon sur lian genuon kaj turnis al li vizaĝon kvazaŭ lumigitan per senfino da dolĉeco.

“Bob,” ŝi diris mildavoĉe, “kiel agrable estas vin aŭskulti! De jaroj kaj jaroj mi sopiras aŭdi ion similan.”

“Ne plaĉis al vi via laboro por KGB, ĉu?”

“Ne, absolute ne.”

“Kial vi ĝin faris?”

“Mi ne havis elekton. Foje, mi stulte kuŝis kun bela oficiro el ilia lando. Lia intereso al mi min flatis, fierigis. Mi sentis min supera al miaj kamaradinoj pro tiu am-aventuro kun gravulo el iom ekzotika potencego. Fakte, ĉio – inkluzive de lia “amo” al mi – estis antaŭplanita, pro la simpla fakto, ke mia patro estas staboficiro kaj mia frato altrangulo en Ordo kaj Disciplín, la movado plej bone informata pri ĉio ĉi-landa, ĉu ne? Fotisto troviĝis kaŝita en apuda ĉambro kaj ĉion fotis tra iu truo. Ne daŭris longe antaŭ ol iu vizitis min, montris la fotojn, kaj minacis vidigi ilin al mia patro, se mi rifuzos kunlabori. La unua tasko estis tiel simpla, ke mi tuj akceptis. Ne estis proporcio inter la facila komisio kaj la risko, ke mia patro vidus... Rigardi min sur tiuj fotoj estis terura sperto por mi. La oficiro intence prenis kaj prenigis al mi pozojn plej obscenajn. Mi sentis min reduktita al la nivelo de besto. Mi aspektis putine. Neniam mi tiom hontis en mia vivo. La ideo, ke mia patro povus vidi... La fotoj fizike naŭzis min... Mi pretis fari ion ajn por tion eviti.”

“Kompatinda!” Bob diris tenere, plu metante kelkajn pecojn da ligno en la fajron.

“Post tiu unua tasko venis dua, kaj tria, kaj kvara, ktp, ĉiam pli kaj pli neleĝaj. Mi sentis min kaptita. Mi akceptus, ke ili montru la fotojn al miaj patro kaj frato, se tio povus liberigi min, sed tiam ili minacus denunci miajn neleĝajn agojn...”

“Kaj nun, ĉu vi ne plu timas?”

“Ne plu. Pro vi, verŝajne. Estas tute neracia reago, mi konscias. Sed ial mi fidas vin. Mia instinkto diras, ke vi estas fidinda, eĉ se mia racio konsilas singardon.”

Pli ol iam ajn antaŭe Bob sentis sin portita al kulmino de feliĉo. Neniam li estus imaginta, ke homa voĉo povus regali lin per tiom da profunda anima plenkontento. Li ne vidis la fulmojn, li ne aŭdis la tondron, la pluvo ne plu ekzistis; post longa naĝado en ŝtorma oceano, jen li trafis florplenan insulon; post longa vagado en dezerto, multfontana oazo lin akceptis. Kara, kara, kara ŝi estas. Li ŝin kisis.

“Kion vi faros, se ili rakontos al via patro?” li demandis, dum ŝi provis reakiri spiron.

“Mi klarigos la veron. Mia patro eble ne komprenos, ĉar li estas maljuna oficiro, iom patrujame rigida, sed tio estos lia problemo, ne mia. Kaj eble li tamen komprenos. Eble mi imagas lin malpli homa ol li efektive estas. Sed eĉ se li furiozos, kiel kompari tiun malagrablaĵon kun tuta vivo sen vi, kun tuta vivo krome direktata de fremda lando al riskaj entreprenoj?”

“Jes. Vi pravas. Tial ankaŭ mi decidis konfesi.”

“Ĉu ankaŭ vin ili varbis ĉantaĝe?”

“Ne. Mi... Estas malfacile diri. Mi estis speco de naiva idealisto, kiam mi komencis. Tiuepoke, por mi, la mondo estis dividita en du homspecoj, la bonaj kaj la aĉaj. Mi volis helpi la bonajn. Fakte, miamense, tiu agado estis pli sporto ol io ajn. Mankis spico en mia vivo. Labori por CIA enmetis en ĝin elementon de risko, de intereso, de aventuro...”

“Kiuj estis viaj taskoj?”

“Ĉefe manipuli la informadon, sed ankaŭ aliajn mi havis: serĉi dokumentojn – cetere, ofte laŭleĝe haveblajn; ili uzis min, ĉar estis pli facile pere de mi ol alimetode – aŭ elpumpi informojn de tiu aŭ alia ulo. Eble pli laŭleĝaj agoj ol viaj, sed etike ne pli bonodoraj. Strange, la moralan flankon mi neniam atentis, antaŭ ol renkonti vin, kvankam mi ne povas klarigi al mi kial...”

Same subite, kiel ĝi estis alveninta, la fulmotondro malaperis. La nigraj nuboj fuĝis for, la komence timema peceto da bluo ĉiela kreskis kaj kreskis, kaj la du ekskursantoj eliris el la rifuĝkabano.

“Ho! Via sulko!” Sulavi ekkriis, mire rigardante la amatan.

“Kion? Pri kio vi parolas?” ŝi demandis nekomprene.

“Sur via frunto, la sulko, la eterna sulko malaperis!”

“Ĉu vere?”

“Tion ni devas festi!” li diris. Kaj, kiel granda frato, li kisis ŝian frunton.