Ĉu li venis trakosme?/27

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
26 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
27
28

Izabela, la polica referencistino, slipkolektantino, ĉiotrovistino, ĉi-foje ne sukcesis. Ŝi telefonis, telefonis, telefonis al ĉiuj eblaj informantoj. Ŝi traserĉis dokumentojn, leterojn, slipojn, dosierojn. Vane. Neniu povis doni tiel minimuman informon, kiel la familian nomon de la junulino, kiu anoncis al Veronika Munzo la alteriĝon de la kosmoŝipo. Lizabeta estis Lizabeta, kaj nenio pli.

La sorto fojfoje ironias. Se Izabela – aŭ Karal – demandus Stefanon, ili tuj ricevus la tiel malfacile troveblan respondon. Sed kiel ili povus scii, ke li scias? Stefano ja plurfoje menciis la serĉatan virinon, sed neniam laŭnome – li uzis esprimojn kiel “la amatino de Joĉjo”, “la barelforma ino, al kiu Joĉjo enamiĝis” aŭ “la fortika specimeno, kiu...” – kaj li neniam parolis pri ŝiaj sonĝaj mesaĝoj. Krome, ĉar la ferioj nun jam finiĝis, la juna studento disponis multe malpli da tempo, tiel ke li ne havis okazon paroli kun sia onklo post kiam ĉi tiu pridemandis Veronikan kaj decidis informiĝi pri Lizabeta. Ankaŭ li do ne imagis, ke la onklo ne scias, kaj ke vane serĉas Izabela...

“Oj! Tiuj junuloj!” Izabela grumblis. Sed eĉ en ŝia propra familio estas geknaboj, kiuj tre amike rilatas al tiu aŭ tiu ĉi, sed scias pri li nenion alian ol la individuan nomon. Ili retroviĝas en kafejoj aŭ klubejoj, aŭ eĉ ĉe manifestacioj, aŭ ankaŭ sur tereno sporta; ili diskutas, kunludas aŭ amindumas, sed neniam scias pli ol tion, ke la alia nomiĝas Paŭlo aŭ Berta, Ivano aŭ Johán, kaj ke li aŭ ŝi estas simpa, kiel ili diras, ĉar diri “simpatia” plenvorte estus tro lacige por tiu mallaborema generacio.

“Oj! Junuloj!” ŝi ripetis. Tiu vivmaniero ege komplikas la laboron de polica referencistino. Se ili almenaŭ scius la adreson, aŭ laborlokon, aŭ profesion! Estus tro bele. Berto, Paŭla, Johana, Iván, ili estas simpaj, necesas nenio pli.

Veronika Munzo konis nur la individuajn nomojn de la membroj el la tuta grupo, kiujn ŝi tamen pli malpli ofte renkontis. Feliĉe, dank’ al diversaj paciencaj esploroj, Izabela sukcesis trovi kelkajn identigajn detalojn pri du anoj el la rondo, en kies babilado Lizabeta abunde partoprenis. Karal iris ilin viziti.

La unua estis skelete maldika junulo alta eble 1,75 metron. Li aspektis kvazaŭ li neniam manĝus, kaj liaj buklaj haroj ŝajne ne ofte perceptis la kontakton kun ŝampuo. Kun malalta frunto, profunde lokitaj okuloj, nemulte da retiriĝanta mentono, torso preskaŭ diafana, li impresis, kvazaŭ li facile rompiĝus.

Tamen, en la rigardo brilis lumo tre arda, kies intenseco preskaŭ ĝenis. ‘Se mi havus filon kiel li, ni travivus teruran konflikton generacian’, Karal pensis. Kaj li aldonis enmense: ‘kaj mi certe estus maljusta’. Ĉiam malplaĉis al li, kiam li frontis al propra antaŭjuĝo.

“Lizabeta?” la junulo ripetis per kaverneca voĉo surprize basa. “Ho jes, mi bone konas ŝin.” En Karal ekvibris espero.

“Bone, vi do povos diri al mi, kiel ŝi nomiĝas, kie ŝi laboras aŭ studas, kaj kie estas ŝia loĝejo”, li diris optimisme.

Lia atendo estis tuj trompita.

“Ho ne, mi vidas ŝin ofte, sed tiujn aferojn mi ne scias. Tamen mi povas priskribi ŝin al vi, kaj mi opinias, ke ŝi estas stenotajpistino ie. Ŝi estas sportema, iom tro bicepsa por mi. Ĉevalrajda tipo. Ĉu vi komprenas?”

“Ĉu ŝi efektive rajdas?”

“Ne. Aŭ jes. Mi ne scias. Sed ŝi estas tia tipo. Ŝi verŝajne faras longajn ekskursojn en la naturo, sur la montoj. Ŝi povus esti flegistino”, li aldonis, ne tre kompreneble. Ial Jano ekpensis, ke tiu junulo fumadas haŝiŝon.

“Ĉu vi ofte renkontas ŝin?”

“Ho, ofte, neofte. Eble ĉiusemajne? Ni renkontiĝas en kafejo Garagán, sur Urbodoma Placo. La malnovaj amikoj de Rik.”

“Mi aŭdis, ke ŝi ricevas mesaĝojn de eksterteranoj? Ĉu estas vere?”

“Ĉu vi kredus tian fabelon?” La junulo rigardis Janon ironie. “Ne. Ŝi estas kara estaĵo. Melankolia. Sed ŝi estas iom tro revema por mia gusto.”

“Vi do ne kredas je ŝiaj mesaĝoj, ĉu?”

“Ne. Mi firme kredas je eksterteranoj. Mi estas certa, ke nia planedo estis ofte vizitata. Mi kredas je tio, kion la publiko nomas flugantaj teleroj. Se oni studas la dosieron, ne estas eble eviti tion kredi. Fakte, tio ĉiam frapis min, ke la kontraŭuloj ne konsideras la faktojn, ili eliminas ilin, pretervaporigas.”

Karal sentis, ke lia komenca antaŭjuĝo pli kaj pli forfalas. Li pensis, ke tiu diro pri faktoj validus ankaŭ pri multaj policaj enketoj.

“Do, laŭ vi, la faktoj estas nedubeblaj, ĉu?” li prononcis, por instigi la alian paroli plu.

“Jes. Kaj la plej impresa fakto estas la rifuzo konsideri la faktojn fare de la t.n. scienculoj aŭ realistoj. Mi do kredas je la ekzisto de tiuj aliplanedanoj, kaj eble estas vere, ke Rik havis kontakton kun ili. Kial ne? Pluraj personoj vidis strangajn flugaĵojn aŭ lumojn en la najbareco de Rafunja. Kaj tio estus ideala loko por eksterteraj estaĵoj, ĉu ne? Tute izolita, krom la dometo de l’ pentristo, tiel ke ili povas tute trankvile alteriĝi.”

“Kiel Lizabeta ricevas la mesaĝojn?”

“Sonĝe. Kaj pro tio mi ne kredas ilin. Ŝi asertas, ke temas pri telepatia transsendo. Sed tion mi ne povas akcepti. Se eksterteranoj volus komuniki kun ni, ili ne elektus personon tiel stultan.”

“Ĉu vi trovas ŝin stulta?”

“Eble estas iom troige uzi tian vorton, sed ŝi estas malsaĝa, ne tre inteligenta knabino. Ne matura, malgraŭ siaj tridek aŭ kvardek jaroj da vivo. Ŝi asertis, ke Rik vizitis ŝin dumsonĝe, diris, ke ekzistas vivo transmorta, ke li troviĝas en eksterordinara loko, ke la ‘eksterteranoj’ estas tute alia afero ol ni imagas, ke ili venas ne de ie en la spaco sed de ie en la tempo, kaj ke kelkaj el ili venos al Rafunja tiun difinitan nokton.”

“Ĉu ŝi diris tion al la grupo?”

“Jes, ĉe Garagán. Mi pretas kredi, ke ŝi tion sonĝis, ŝi estas tute kapabla sonĝigi al si ion similan. Sed mi rifuzas konfuzi tion kun aŭtenta mesaĝo. Tial mi ne iris.”

“Ĉu iuj diris, ke ili vizitos Rafunjan tiunokte?”

“Ho jes, estas kelkaj fanatikuloj kiel ŝi. Tri aŭ kvar diris, ke ili iros, sed mi dubas, ĉu ili havis la kuraĝon. Fari tiun longan vojon nokte...”

“Kiuj ili estis?”

“Mi ne memoras ekzakte. Verŝajne Ksandro, Lina kaj Samuel. Eble ankaŭ Veronika kaj Delja. Mi ne memoras.”

“Ĉu vi konas iliajn familiajn nomojn kaj adresojn?”

“Tute ne, sed mi scias, ke Ksandro laboras en la vojaĝagentejo Transvetúr.”

“Do estas Aleksandro Gavin”, Jano diris konsultante la notojn preparitajn de Izabela.

“Povas esti”, la nur-ostulo respondis.

“Kion vi opiniis, kiam vi eksciis, ke en tiu sama nokto okazis la falo de Gido Verstrata kaj Laŭra Pergame?”

“Ĉu ĝi okazis en tiu nokto? Mi ne sciis. Des pli kontenta mi estas, ke mi ne iris, kaj mi kompatas la amikojn, kiuj eble iris tien! Vi ilin suspektos!”

“Ĉu vi scias, ĉu iu efektive iris?”

“Ne. Neniu menciis tion antaŭ mi, kaj mi ne demandis.”

“Ĉu vi ne trovas stranga, ke Lizabeta dufoje anoncis aferojn, kiuj montriĝis veraj?”

“Ĉu veraj? Mi ne komprenas vin.”

“Mi min malbone esprimis. Mi volas diri nur, ke dufoje ŝi atentigis pri Rafunja. Unuafoje okazis la morto de Rik, duafoje tiu de la artista paro. Ĉu ne strange?”

“Mi ne scias, kiu informis vin,” la knabo respondis kun ia perceptebla malestimo, “sed tiu ne respektis la faktojn. Lizabeta foje diris tute malprecize, ke iam eksterteranoj faligos iun en Rafunja. Iom poste Rik falmortis. Jes. Sed ne estas iu pruvero, ke kulpas eksterteranoj, kaj ŝi neniam donis veran precizigon, kiel daton, ekzemple. Antaŭvidi, ke iu tie falos, ne estas malfacile. Ĉiu, kiu vidis tiun vojeton laŭrande de la klifo scias, ke de tempo al tempo iu tie falas. Ne povus esti aliel, ĉu? Estas skandalo, ke la aŭtoritatoj faris nenion por protekti la vizitantojn!”

“La kaŭzo simple estas, ke ne estas vizitantoj”, Karal respondis, sed la junulo ne aŭskultis lin.

“La duan fojon ŝi ne anoncis morton, nur viziton de uloj el alia mondo. Pri tia vizito neniu scias ion ajn. La faktoj do ne kongruas. Sed plej grave estas, ke ŝi anoncis tiom da aferoj, ke kelkfoje necese io realiĝas. Ŝi anoncis ankaŭ, ke okazos ŝtormoj, militoj, granda politika manifestacio, altiĝo de la dolaro kaj similaj aferoj, kiuj tute ne okazis. Fakte ŝi eĉ anoncis, ke Rik faros brilan politikan karieron! Homoj kiel Lina aŭ Samuel forgesas ĉiujn ŝiajn malĝustajn prognozojn, reliefigas la du malprecizajn, kiuj pli malpli ekrilatis kun io vera, kaj admire konkludas: ‘Tamen, Lizabeta ricevas mesaĝojn el alia mondo, kiuj realiĝas.’ Sensenculoj! Ili tute ne havas prudentan aliron al la faktoj!”

Karal adiaŭis la malgrasan junulon, promesante al si, ke li petos Stefanon venontsemajne viziti tiun rondon ĉe Garagán, kaj ke dume li kontaktos (Ale)Ksandron.

Tiun li trovis ĉe la turisma agentejo.

Ksandro altis preskaŭ same, kiel la ĵus vidita, sed li aspektis tute aliel. Li havis larĝajn ŝultrojn, larĝan kapon. Li donis entute impreson de denseco, kvazaŭ multe da energio, efike uzebla, ekloĝis koncentrite en lia korpo. Ankaŭ ĉe ĉi tiu la okuloj rigardis intense, kun nuanco de verdo malofte vidata.

Bedaŭrinde, la pridemandado ne estis pli frukta ol ĉe lia antaŭulo. Ksandro komence intencis iri al Rafunja, sed ju pli li pripensis, des malpli li fidis la seriozecon de Lizabeta. Finfine, li decidis ne iri, kaj tion ne bedaŭris. Li ne sciis, ĉu iu alia el la grupo tien alsupris.

Pri Lizabeta, li povis nenion diri, nur ke ŝi venas regule al la rondo ĉe Garagan, kaj regule vizitis la kunvenojn, kiam Rik ankoraŭ vivis. Li konsideras ŝin iom malsaĝa: ŝia intereso pri eksterteranoj estas pli superstiĉa ol ĉe la plimulto, kvankam ŝi tute ne estas sola tiurilate. Delja kaj Samuel, ekzemple, vidis misterajn signojn en tre prozaj okazaĵoj. Li ne sciis, kie ŝi laboras, nek kio estas ŝia familia nomo aŭ ŝia adreso. Same pri Delja, Samuel, Lina kaj la aliaj. Nur kafejaj renkontatoj ili estas. Ke tiuj junuloj ne intencas kaŝi ion ajn al la polico povis konkludiĝi el la fakto, ke Ksandro proponis al Karal veni mem al la venonta kunveno ĉe Garagán...