Ĉu li venis trakosme?/28

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
27 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
28
29

Jano Karal longe diskutis la lastajn malkovrojn kun leŭtenanto Remon, kaj poste kun sia edzino Ĝoja. El tio rezultis, la sekvantan tagon, telefonalvoko al la episkopejo.

Okazis pluraj telefonaj komunikoj inter la policejo kaj la episkopa sekretario, kaj inter ĉi-lasta kaj pastro Varga el Sankta Monika.

La morgaŭon aperis en ĉiuj gazetoj de Valĉefa kaj eĉ en kelkaj tutlandaj jena stranga anonco: “Se la nomo de la persono, kiu parolis kun pastro Varga, en la preĝejo Sankta Monika la 15-an de majo je la 17-a, komenciĝas per la literoj RS aŭ VM, tiu persono estas urĝe kaj insiste petata rekontakti la saman pastron.”

* * *

“Ĉi tie parolas pastro Varga, el Sankta Monika,” diris varma voĉo en la telefonon, “via rezono estis ĝusta, kaj ŝi konsentas vidi vin.”

Remetante la telefonan aŭdparolilon, Karal ridetis plezure. Nun li vere ekscios ion klarigan.

* * *

“Mi estis viktima al ĉantaĝprovo”, diris Veronika Munzo. “Mi konsideris la ideon paroli al policano, al vi fakte, ĉar mi trovas vin simpa, sed mi timis, ke vi ne kredos min, ial la sento pri ĉantaĝo teruris min, kaj mi pensis, ke plej bona sistemo estas konfesi al pastro.”

“Kiu provis ĉantaĝi?” Jano prononcis kun sia konfidinspira mieno.

“Mi ne scias,” ŝi respondis, “la afero okazis telefone. Voĉo diris al mi... Sed verŝajne pli plaĉos al vi aŭdi la bendon.”

Ŝi rigardis al Karal kun ega fiero, kvazaŭ ŝi atendus gratulon, sed la policano nur okulumis kun amuziĝa rideto:

“Jes, por spionino, estas saĝe surbendigi ĉiun telefonan interparolon.”

Se fulmo trafus ŝin, Veronika ne aspektus pli idiotigita. Ŝi gapis kun la esprimo de iu, kiu sin demandas, ĉu li sonĝas aŭ ne.

“Mi, spiono? De kie vi prenis tiun fantazian akuzon?” ŝi fine akre demandis.

Karal plu ridetis.

“Ni scias”, li diris simple.

“Mi spiono!” ŝi ripetis kun strange miksitaj sentoj. Kiam ŝi rekomencis paroli, ŝia voĉo estis pli paca. “Unuflanke min humiligas, ke vi malkovris, mi kredis min pli lerta, sed aliflanke mi ĝojas tion scii. Mi intencis eliĝi el tiu aktiveco, kaj via scio eĉ pli stimulos min konfesi la veron. Sed al kiu mi turnu min tiurilate? Ĉu nun tuj al vi?”

“Ne. Tio koncernas ne la valĉefan policon, nur la landan servon de kontraŭspionado.” Li skribis nomon kaj telefonnumeron sur slipo, kiun li pasigis al ŝi. “Kontaktu tiun sinjoron sed nun ni revenu al nia temo kaj aŭdu vian bendon.”

“Dankon”, ŝi diris, kaj ŝi transdonis kasedon, kiun la policano tuj metis sur la magnetofonon.

“F-ino Munzo,” sonis la registrita voĉo, kiu aŭdeble penis fariĝi nerekonebla (eble la parolant(in)o pinĉis al si la nazon), “mi scias, ke vi estis en Rafunja la 6-an de majo nokte. Mi ĝis nun ne informis la policon, sed mi tion nepre faros, kaj ĝin tre interesos aŭdi pri via agado tiuloke, se vi ne obeos je miaj instrukcioj. Elektu mem la rimedon, sed, kio ajn ĝi estos, necesas, ke la polico eksciu kaj firme kredu, ke Laŭra Pergame mortis post Gido Verstrata. Rakontu kion vi volas, sed estas nepre necese, ke la juĝistoj sciu, ke Gido Verstrata jam mortis, kiam falis Laŭra Pergame. Ĉi vi bone komprenis? Mi ripetas...” La mesaĝo estis ripetita, kaj poste abrupte finiĝis.

“Kion tio signifas?” ŝi demandis.

“Ne policon oni demandas, sed polico onin”, sentencis Karal, kiu tuj aldonis: “Kion vi fakte faris tie supre? Ĉu vi deziras ŝanĝi la deklaron, kiun vi faris al mi kiam mi vin vizitis por pridemandi vin tiurilate?”

Veronika lin rigardis plorepete, kaj subite eklarmis.

Karal stariĝis, rondiris ĉirkaŭ sia skribtablo, iris al ŝi, kaj metis konsolan manon sur ŝian ŝultron.

“Ĉu viaj KGB-mastroj instrukciis vin fari ion tie?”

Ŝi kapjesis, kaj tuj poste kapneis.

“Ne. Ne precize. Ili petis, ke mi agu kiel eble plej lerte por igi la publikon favora al la Afero de la eksterteranoj. Kiam Lizabeta parolis pri la alteriĝo de kosma vojaĝilo, kiel mi rakontis al vi lastfoje, mi pensis, ke tio estos bona preteksto por iri esplori la terenon kaj eble eĉ elpensi renkontiĝon kun eksterteranoj aŭ ion similan, kion mi povus publikigi, plaĉe por miaj mastroj. Mia ideo estis profiti la ‘mesaĝon’ de Lizabeta por serĉi, kiamaniere aranĝi aferojn en Rafunja tiel, ke oni vere kredu mian elpensaĵon. Ju pli da homoj vidos min veturi tien, mi pensis, des pli konfirmiĝos mia atestado. Konkrete mi ne sukcesis trovi eĉ etan helpan ideon, nek aranĝi ‘pruvan’ spureton. Kiel mi diris al vi, mi tiel malvarmis, ke mi eĉ ne kuraĝis resti tutan horon.”

“Dankon, fraŭlino, mi pli facile kredas tion ol vian unuan klarigon. Sed ĉu vere vi scias nenion pri la du mortoj? Ĉu vi ne aŭdis disputajn voĉojn aŭ iajn rivelajn bruojn, dum vi restis en Rafunja?”

“Ne. Tute ne”, ŝi respondis, kaj ĉi-foje ŝi aperis tute sincera. “Mi ĵuras al vi. Dum mi estis tie, nenio nenormala okazis.”

Kaj ŝi aldonis kun iom malĝoja rideto:

“Eĉ ne alteriĝis fluganta telero.”

* * *

“Tiu klopodo ĉantaĝe premi Veronikan Munzon estas ago de iu, kiu senesperiĝas, ĉu ne?” Karal prononcis.

“Sen ia dubo”, respondis Ĝoja, dum tintis ŝiaj trikiloj.

Karal plu paŝis en la ĉambro tien kaj reen, tien kaj reen, lerte funkciigante ludbobenon. Kvazaŭ fascinate, Ĝoja rigardis la bobenon ritme malsupren malbobeniĝi, ĝis la ŝnureto estis komplete streĉita kaj ĝi rebobeniĝis ĝis la mano de Jano, por tuj rekomenci sian seneraran dancon.

“Vi estas infano”, ŝi diris tenere.

“Ĉu ne ni ĉiuj?” li respondis. “Estu kiel ajn, ludbobeno ege helpas min pensi.” Kaj li plu marŝis bobenludante, videble streĉe pensanta.

“Jes,” li ripetis, “estis senespera ago de persono, kiu riskas ĉion, por ĉion ne perdi. Ĉiaokaze, tio signifas, ke iu volas nepre ne forlasi la heredaĵon. Do estas parenco de Laŭra. Sed, ke tiu persono provas ricevi la heredaĵon, ne signifas, ke li aŭ ŝi mortigis. Nur ke li aŭ ŝi eksciis pri la morto, kaj la riĉegon ne volas perdi.”

“Prave. Kaj tamen...” Ĝoja interrompis sin, enpensiĝante.

“Tamen...” la edzo milde eĥis.

“Tamen, tiu persono sciis, ke Veronika Munzo troviĝis sur Rafunja. Kiel li povis scii, se li ne ĉeestis mem? Kaj kion li faris tie, se ne murdon, kun tia ekstrema intereso en la morto de tiuj du...”

“Vi pravas, vi tute pravas. Ĉu povus esti Bob Sulavi?”

“Ĉu li povus ŝanĝi sian voĉon al tiu de la bendo?”

“Kial ne? La voĉo estis naza, nenatura, pli ina ol vira, laŭŝajne, sed viro kun iom da aktora talento certe povus produkti tian voĉon, des pli, ĉar ne daŭris longe la mesaĝo.”

“Vi do devos kontroli, ĉu Bob Sulavi iel povus parenci al Laŭra.”

“Jes, mi tion kontrolos”, Jano diris koncentriĝe, dum la ludbobeno daŭrigis sian regulan dancon.

Kaj jen subite li haltis kaj turnis al Ĝoja zorgoplenan vizaĝon. Ankaŭ la trikiloj haltis. Ĝoja direktis al li scivolajn okulojn.

“Ĉu vi scias, kial ĉiu enketo min suferigas?” li demandis.

“Ĉar vi tro deziras solvi. Sed ĝuste tial vi estas bonega enketisto.”

“Mi estas bonega enketisto, ĉar mi facile elpensas multajn hipotezojn rilate al serio da faktoj...”

“Efektive”, intervenis la edzino. “Tion Remon ofte diris. Ofte kaj prave.”

“Sed tio estas la kaŭzo de mia senfina turmento. Jen mi estis certa, ke tiu ĉantaĝo al Veronika Munzo malŝtopis nian vojon, kaj ĵus mia tortura koboldo inspiris al mi du hipotezojn, kiuj forrabas la tutan ĝojon fine troviĝi en iom da klareco.”

Ĝoja sentis simpation.

“Jano! Ĉu vere? Kiujn?” ŝi demandis kun sufer-partoprena voĉo.

“Hipotezo n-ro unu: imagu, ke la krimo havas politikan, spionan aŭ alian kaŭzon, ĉu ne estus bonega ideo, por ke la suspektoj misdirektiĝu for, elpensi sistemon, kiu tuj pensigos, ke la krimmotivo estas heredi? La ĉantaĝo al Veronika povus servi tiun celon kaj havi neniun seriozan bazon.”

“Interesa ideo, efektive.”

“Hipotezo n-ro du: Veronika Munzo elpensis mem la tutan ĉantaĝan aferon, kaj mem surbendigis pseŭdan telefonalvokon, ĉar ŝi imagas, ke la suspektoj iom tro proksimiĝas al ŝi, kaj aperi kiel viktimo igos la policon serĉi alivoje.”

“Sed kial ŝi prenus sur sin la riskon konigi al la polico, pere de pastro, ke ŝi estis en Rafunja?”

“Eble ŝi vidis Joĉjon aŭ iun alian en Rafunja, kaj pensis, ke ni jam scias, ke ŝi troviĝis tie supre. Kiam mi iris pridemandi ŝin post la letero de Joĉjo, tio fariĝis certeco por ŝi; ŝi ektimis, kaj eĉ multe pli kiam la gazetoj aperigis anoncon kun la komencliteroj de ŝia nomo, kio pruvis al ŝi – laŭ tiu maniero interpreti nian agon – ke la polico vere suspektas ŝin. Eble nur tiam ŝi elpensis la ĉantaĝan telefon-alvokon...”

“Grrr!” reagis Ĝoja, preskaŭ kolere. “Ankaŭ mi havas murdajn ideojn. Mi ŝatus murdi la aĉan koboldon, kiu inspiras al vi tiel ĝenajn hipotezojn. Ni estis tute kontentaj, ke la enketo progresas, kaj jen ĉio refariĝas komplika! Ĉu vere ni neniam trankvilos?” Kaj per la dekstra trikilo ŝi agrese pikis senkulpan kusenon.