Ĉu li venis trakosme?/29

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
28 Indekso : Ĉu li venis trakosme?
de Claude Piron
29
30

“Jen ĝi denove okazis”, Jano diris kun mieno iom kulpa, buterante al si pantranĉon.

“Kio?” la edzino mire demandis, sed, tiuhore, ŝi tuj intuis la aferon: “Ha! Vi sonĝis!” kaj ŝi replenigis lian kaftason.

“Tute mallonga sonĝo”, li diris. “Mi memoras nur leteron, tajpitan leteron pure sanktavalan. Ne. Pli ol sanktavalan. Vi loĝantoj de la Sankta Valo de Tjazo nepre metas kelkajn eliziojn en ĉiun leteron, ĉar tio plaĉas al via estetika gusto, sed ne multajn, kelkfoje eĉ nur unu. En mia sonĝo, ĉiu substantivo estis eliziita: Sinjór Notarí, Estas plezúr vidi el via letér ke nia interparól de lasta juní... aŭ io simila. Ej! Mi scias! Mi ne bezonas vian helpon! Mi iros tuj kontroli!” Kaj li subite leviĝis.

“Ho ne,” ŝi plendis, “ne foriru tuj, ĝi povas atendi kvin minutojn, vi matenmanĝu trankvile, vi malbone digestos! Kaj estas neĝentile lasi min en nescio...”

Sed tia plendo, rita en ilia para vivo, ne povis venki lian labor-avidon, kaj longa kutimo tion jam instruis al ŝi.

“Mi telefonos”, li diris. “Promesite”.

* * *

Efektive, post duonhoro, li telefonis. Lia voĉo sonis tre feliĉa.

“Ĝoja! Mi pravis!”

“Diru, Jano, mi febras pro scivolo.”

“Estas la sama skribmaŝino! La sama!”

“Kio? Kiu skribmaŝino?”

“La letero, kiun la notario sendis por resumi sian konversacion pri la heredo kaj la letero de Laŭra Pergame estis tajpitaj per la sama skribmaŝino. Estas io nenormala en la kliniĝo kaj pozicio de la supersignoj. Tion mi duonkonscie mense registris, kiam mi legis la leteron de la notario, sed nur ĉi-nokte la pripensado igis min per sonĝo serioze atenti la aferon.”

“Kaj kion vi konkludas? Ĉu tio signifas ke...?”

“Mi kuras al la skribfakulo. Mil kisojn, kara. La enketo proksimiĝas al la fino.”

* * *

Jano unue petis la polican skribfakulon kompari la subskribon “Laŭra Pergame” sur diversaj dokumentoj, kiujn li prenis el la dosiero. Inter tiuj troviĝis la letero akuzanta ŝian edzon pri murdointencoj.

“Mi rigardos unue per lupeo, poste mikroskope,” la fakulo diris, “sed eĉ per nudaj okuloj mi jam estas preskaŭ konvinkita. Ĉi tiu”, kaj li tuŝis la akuzan leteron adresitan al la polico pere de la notario, “ne estis skribita de la sama persono. Ĝi aperas al mi falsa.”

Li rigardis atente per lupeo.

“Jes, ĉi tiun ne subskribis la sama persono. Tion mi povas garantii. Mi kontrolos mikroskope antaŭ ol doni definitivan juĝon, sed kredu min, ĉi tiu estas falsaĵo, kaj eĉ ne tre bona.”

La detektivo nun transdonis al li faskon da paperoj skribitaj de la pseŭda Gido Verstrata, inter kiuj troviĝis la letero siatempe konfidita al notario Viljemín. Ankaŭ ĉi-kaze la fakulo ne longe hezitis.

“Ĉi tiu estas falsa”, li diris, elektante la koncernan leteron, kaj li ekprenis sian lupeon por ĝin pli bone ekzameni.

“Ŝajnas al mi...” li komencis, sed anstataŭ fini la frazon, li prononcis: “Pli bone tuj uzi mikroskopon.”

Post kelka tempo, Karal sciis la respondon: la sama persono subskribis “Laŭra Pergame” sur unu el la leteroj transdonitaj de la notario al Jano, kaj manskribis mem tute la alian leteron, subskribitan – laŭŝajne – de la “pentristo”.

Kun koro vigle batanta, Karal rapidis al la notario.

“Kiu tajpis ĉi tiun leteron?” li demandis tuj, kiam li troviĝis sola kun Viljemín, montrante la resumon senditan de ĉi-lasta pri la heredproblemo.

La alia lin rigardis nekomprene.

“Kia stranga demando!” li fine diris mildvoĉe. “Mia sekretariino, kompreneble.”

El la apuda ĉambro perceptiĝis brueto apenaŭ aŭdebla pro la remburita pordo. Karal fulmrapide ekstaris antaŭ la mirplenaj okuloj de la notario, ŝokata per tia nenormala, neĝentila konduto; li malfermis la pordon kaj kriis:

“Restu ĉi tie! Kien vi iras?”

La sekretariino, ĵus komencinta malfermi la alian pordon, kiu kondukis al la koridoro kaj de tie eksteren, haltis heziteme. Mastro Viljemín, sekvinta Janon, parolis kun ega surprizo:

“Elizabeta! Ĉu io estas ne en ordo? Kien vi iras?” Kaj li direktis al Karal milde riproĉan rigardon, kvazaŭ tiu respondecus pri la perturbo, maloftaĵo ofenda por la digno de ĉi tiu konstante paca oficejo.

“Mi... mi...” la sekretariino balbutis kun la esprimo de besto trafinta en kaptilon, “mi havas fortan kapdoloron kaj iris al la apoteko por...”

“Sed”, la notario interrompis per sia malrapida, trankvila tono, kies mildecon, ŝajne, eĉ la plej perturbaj cirkonstancoj ne povis modifi, “estis aranĝite, ke vi ne rajtas forlasi la oficejon sen informi min... Se okazus telefonalvoko aŭ vizito, mi devas povi kalkuli je vi!”

“Efektive, sinjoro, efektive, vi... vi... vi tute pravas,” ŝi panikvoĉis, “nur estas tiel dolore, ke mi iom perdas la kapon.”

“Se vi permesas...” Karal diris rigardante la notarion, kiu eĉ antaŭ ol scii, pri kio temos, jam kapgestis jese, “mi ŝatus peti ion de f-ino aŭ s-ino Elizabeta.”

“F-ino”, ŝi diris glacitone, kaj ŝi rigardis lin kun videbla peno kaŝi sian angoron.

“Prenu pecon da papero kaj vian kutiman skribilon”, la detektivo instrukciis. Ŝi sidiĝis ĉe sia tablo kaj atendis kun globkrajono enmane, kvazaŭ bildo de perfekta sekretariino.

“Bonvolu skribi la nomon Laŭra Pergame.”

Ŝia korpo faris etan kvazaŭsaltan ekmovon, tuj regitan, sed ŝi skribis diligente, tro diligente.

“Trifoje, mi petas”, ordonis la policano. Ŝi obeis kaj transdonis al li la paperon.

“Nun”, plu parolis Karal, “mi bezonus tekston, kiun vi skribis antaŭe. Ne gravas la temo.”

“Mi ne havas”, ŝi diris. “Aŭ mi tajpas, aŭ mi skribas stenografie. Fakte mi eĉ uzas tre malmulte stenografion, ekde kiam ni havas diktokasedan maŝinon.”

La notario ŝin rigardis kvazaŭ lia universo disrompiĝus. Post embarase longa silento, li diris:

“Ho jes vi havas, vi havas liston de adresoj el la tuta mondo, kiun ni kompilis hieraŭ. Vi ne stenografiis ĝin, ĉar estis ĉialingvaj nomoj, kaj vi estis en mia kabineto, kie vi ne povus tajpi.

Vi diris, ke vi ne havos tempon tajpi ĝin antaŭ hodiaŭ posttagmeze. Nu, rigardu, jen ĝi estas sur via skribtablo.” Kaj li transdonis la folion al Karal.

“Min okulfrapas,” ĉi-lasta diris, “ke vi orientis vian skribon maldekstren, kiam mi diktis “Laŭra Pergame”, sed sur ĉi listo, via skribo estas iom klinita dekstren, strange, ĉu ne? Ĉu vi volis kaŝi vian normalan skribmanieron?”

Ŝi rigardis lin kun tre laca esprimo.

“Vi scias, ke tio tute ne estas stranga. Bonvolu ne turmenti min plu. Jes, la subskribo sur la letero de Laŭra Pergame al la polico estas mia, ne ŝia.” Ŝi ekploris amare. “Mi estas venkita, kaj mi ne plu havas la forton lukti. Mi estis stulta. Krimi postulas pli da nerva energio ol mi imagis. Mi preferas konfesi ĉion. Konduku min, kien vi volas.”

“Elizabeta!” la notario diris kun perceptebla sufero. “Ĉu vere vi faris delikton? Mi ne povas kredi.” Kaj li aldonis per voĉo emociplena: “Ĉu vi ne estis feliĉa ĉi tie?”

Tio plorigis ŝin eĉ pli.

“Ho jes, mi estis feliĉa. Estis bona, agrabla ofico. Mi agis nepardoneble stulte.” Ŝia voĉo iom firmiĝis, kaj ŝi ĉesis larmi. “Min tentis la milionoj. Tio estis mia stulteco. Mi havis bonan vivon kiel sekretariino, neniam revis pri io alia. Sed kiam mi eksciis pri la milionoj...”

Ŝi prenis poŝtukon el la mansaketo, kaj sekigis al si la okulojn, dum la du viroj rigardis nekomprene. Ŝi reparolis:

“Homo vivas simplan, normalan, dungitulan vivon kaj havas psikan ekvilibron. Ĉiuj opinias lin stabila. Sed jen alvenas eksterordinara informo kaj la tuta fortikaĵo ŝanceliĝas. Mi estis ege malsaĝa. Mi konscias klare nun, ke eĉ se mi estus sukcesinta, mi ne povus elporti ĝin, mi malfeliĉus dum la tuta vivo.”

“Sed kio estis tiu novaĵo? Mi nenion komprenas”, la notario diris.

“La edziniĝo de onklino Laŭra al milionulo” ŝi respondis. “Mi estas la nevino de Laŭra Pergame.” Kaj, ekstarinte, ŝi iris preni sian mantelon.